2009-02-24

Vortaro de Vilkki & Favén

Ĉi tion mi publikigis origine (2009) en la retejo Ipernity. Mi kopiis ĉi tien la foton kun ĉiuj komentoj.



Reviziita ruĝa = verda

Joel Vilkki, Heljä Favén: Suomi-esperanto-suomi taskusanakirja [Finna-esperanta-finna poŝvortaro], eldonis Werner Söderström Osakeyhtiö 1982. ISBN 951-0-08606-1. 450 p., 9 x 12 cm.

Ĉi tiu vortaro estas plu aktuala, ĉar pli nova ne ekzistas. Oni ne plu trovas ĝin en librovendejoj, sed Esperanto-Asocio de Finnlando ankoraŭ havas kelkajn ekzemplerojn por vendi. La verko estas reviiziita eldono de la “ruĝa vortaro” de Vilkki; reviziis lia filino Heljä Favén.

Komentoj

Fernando Maia Jr.
Mi konfuziĝas, Harri. Ĉu tiu estas la pli aktuala finna-esperanto-vortaro? Aŭ ĝi estas la pli aktuala de tiu serio da vortaroj?

Harri Laine  respondis al Fernando Maia Jr.
Mi certe esprimis min malklare. Ĉi tiu vortaro estas la plej nova el ĉiuj ekzistantaj Esperanto-vortaroj por la finna lingvo kaj la sola kiun oni povas nomi ankoraŭ aktuala. Tamen, jam pasis 27 jaroj post ĝia apero, kio ne povas ne videbli. Ĉiuj aliaj vortaroj estas antaŭ longe elĉerpitaj, kaj ankaŭ ĉi tiu, laŭ mia scio, ne plu estas aĉetebla en librovendejoj, nur ĉe Esperanto-Asocio de Finnlando, vidu esperanto.fi/eldonajoj.htm .

Duon-ekzistas projekto pri nova vortaro, sed ĉar ĝi longe stagnis, ne estas saĝe antaŭdiri ion pri eventualaj rezultoj. Rete troviĝas kelkaj rimedoj: la plej bona estas la vortaro de lernu! (gratulon al la bonaj finnaj kunlaborantoj de lernu.net !). En ReVo nur tre malmultaj vortoj havas finnan tradukon.


Jen la unua eldono, “la ruĝa vortaro”




La ruĝa vortaro de Vilkki
Joel Vilkki, Suomi esperanto suomi. Eld. Werner Söderström Osakeyhtiö, 1963. 393 p. 8.5 x 12.5 cm. 


Vortaro finna-esperanta-finna, kiu aperis en la populara serio “Punaiset sanakirjat” (Ruĝaj vortaroj) de granda libroeldonejo. La serion karakterizis ĝia formato (vera poŝlibro) kaj la flekseblaj kovriloj el ruĝa plasto. Densa teksto kun malgranda litertipo ebligis iom ampleksan enhavon.

Mussolini, tradukita de Kalocsay

[Ĉi tion mi publikigis origine en la retejo Ipernity. Mi kopiis ĉi tien la foton kun ĉiuj komentoj.]





Ĉu mispaŝo de Kalocsay?
Benito Mussolini, Vivo de Arnaldo. El la itala: K. Kalocsay. Literatura Mondo, Budapest 1934. Broŝurita, 108 p., 13 x 20 cm.

Komentoj

Fernando Maia Jr.
Vita de Arnaldo... Estas tamen interese, ke eĉ Mussolini ekzistas en Esperanto. Ĉu ni atendu la Füherprinzip? Aŭ ĝi jam ekzistas?

Bernardo
Mi ĝis nun sciis nek pri la originalo, nek pri la traduko. Mi nun lernis, ke Mussolini skribis pri la vivo kaj verko de sia frato Arnaldo (1885-1931). Pri la traduko de Kalocsay Ada Csiszar skribis en la revuo Fonto, n-ro 141, represita en Eventoj n-ro 21. Ĉu vi legis la tradukon, Harri? Pri kio temas? Ĉu vi povas konfirmi, kion Ada Csiszar skribis?

Trovanto cetere havas plian trafon por Mussolini:

Mussolini, Benito : La antikva Romo surmare : prelego farita la 5an de oktobro 1926 en la Salono de la Notarioj en Perugia al la gestudentoj de la "Regia Università Italiana per Stranieri" / Benito Mussolini . - S. Vito al Tagliamento : Paolet , 1928 . - 67 p.

Neniam vidis aŭ eĉ nur aŭdis pri tio. Ne tiel malgranda lando tiu Esperantujo!

Fernando Maia Jr. respondis al Bernardo
Tute vere, Bernhard, ankaŭ mi neniam legis pri tio. Por ĉiu nova tago, nova surprizo kaj konstanta lernado. :)

Harri Laine  respondis al Bernardo
Ne, mi ne legis la libron, kaj la ekzemplero ŝajnas interne tiom nefaldita kaj neĉifita, ke verŝajne neniu iam ajn legis ĝin. Mi aĉetis ĝin antaŭ 30 jaroj, kiel kuriozaĵon. Se mi ne mismemoras, mi trovis la libron ĉe iu kristana organizaĵo, kiu vendis brokantaĵojn, verŝajne donace aŭ herede akiritajn (la organizaĵo mem certe neniel rilatis al la enhavo de la verko).

La asertojn de Csiszár (interesan ligon vi donis!) mi povas komenti nur laŭ tio, kio estas presita komence de la verko:

“La esperanto-eldono de tiu ĉi libro aperas post la propono de s-ro Ugo Vinicio Pacini, per la financaj rimedoj de s-ro Gino Catarzi, per la afabla interveno de la Esperanto-Centro Itala ĉe la posedanto de la eldonrajtoj. La Popolo d’ Italia kiun ni aparte dankas pro la senpaga permeso de la publikigo.”

Komenci legi la “Antaŭvortojn” de G. Catarzi sufiĉas por forpeli min de la libro: estas dupaĝa versaĵo, kies unua linio solene alparolas “DUCE!”. Poste mi legas ekz.: “Jen vi al ni aperis / el la ĉielo de esperoj niaj, / severa, grandanima, / esprim’ perfekta de l’ popolo tuta. / Princo de la juneco, sinjoro de la ago; ...”

Foliumante, mi devas aparte atentigi al mi, ke la vorto ”faŝisto", ekz. en “la italoj, kaj ne sole la faŝistoj, lin honoras...”, estis siatempe skribita sen ia ajn fia nuanco.


Vladimír Türk*
Nu jes, ankoraŭ multo devis okazi, por ke la vorto akiru la ĝustan nuancon, precipe tiuj germanaj faŝistoj devis eklabori...

2009-02-22

Kongresa libro, UK 1922

Ĉi tion mi publikigis origine (2009) en la retejo Ipernity. Mi kopiis ĉi tien la foton kun ĉiuj komentoj.




UK 1922
Kongresa Libro, 14-a Universala Kongreso de Esperanto, Helsinki–Helsingfors, Finnlando, 1922. 120 paĝoj, 12.5 x 18 cm.

Interesa legaĵo ne nur pri la historio de Esperanto sed ankaŭ pri la pasinteco de la kongresurbo. La kongreso tiam ne komenciĝis semajnfine: la 8-a de aŭgusto estis mardo, la 16-a estis merkredo. 

La kongresa libro plurloke ripetas la konsilon “Estante en la urbo vi ĉiam povas telefoni al la Akceptejo vokante nur »Esperanto«”. Ho, tiuj tagoj de servopretaj telefonistinoj! La unua aŭtomata telefona centralo estis instalita en la urbo en 1922, ĝuste en la kongresa jaro, kaj en 1929 la tuta urbo estis jam automatigita.

La kongresa libro ne enhavas liston de kongresanoj.

Komentoj
Bernardo
Tre bela! Mi multe ridetis pri la "tagoj de servopretaj telefonistinoj"! Hodiaŭ ili probable laborus en Mumbajo, Barato.

2009-02-19

Fruaj vortaroj por la Finna

[Ĉi tion mi publikigis origine en la retejo Ipernity. Mi kopiis ĉi tien la fotojn kun ĉiuj komentoj.]




Vortaro finna-esperanta
Werner Anttila: Suomi-Esperanto Sanakirja. Eldona Akcia Societo de G. W. Edlund, Helsinki 1911.  (La unua eldono aperis en 1906.)

Mi fotis ĝin por montri la diferencojn kompare kun la ekzemplero de Pietari Virtanen. Ambaŭ verkoj estas tole binditaj.

[Komentoj pri ĉi tiu foto ne estis en 2009]


* * * 

“Perfekta” vortaro de Setälä, 1923



Perfekta vortaro
Vilho Setälä: Täydellinen suomi-esperanto sanakirja. Plena vortaro finna-esperanta. Eldonis Otava, Helsinki. 1923. 832 paĝoj en formato 7.5 x 17 cm, 3 cm dika. Broŝurita ekzemplero. 

La verko ekzistas ankaŭ en tola bindo, sed tia estis pli multekosta kaj mono ne abundis en mia poŝo, kiam mi aĉetis ĝin. Nun mi jam posedas ĝin ankaŭ binditan. La formato de la libro estas malofta, kaj ĝi ial ŝajnas al mi karakteriza al Vilho Setälä, eble lia propra elpensaĵo. Lia vortaro esperanta-finna havas similajn dimensiojn.

La vorto “täydellinen” en la finna nomo impresas strange, ĉar ĝia kerna signifo estas, eĉ emfaze, “perfekta, kompleta, senmanka”. Mi ne scias pri alia finna vortaro, kies nomo enhavus la vorton, kiu ĉi tie ŝajnas nur mistrafa imitaĵo de la esperanta “plena”. – (Verŝajne io teda okazadis, kiam mi zorge desegnis la misteran bildon supre sur la kovrilo.)


Komentoj

Bernardo
Wunderbar, Harri! Oni memoru, ke la fama "Plena Vortaro" de SAT (PV, la antaŭulo de nia hodiaŭa PIV) aperis nur en 1930 (plej disvastigita fariĝis la dua eldono de 1934). Setälä estis unu el tiuj, kiuj plej aktive varbis por la Zamenhofa revo de "plena" Vortaro. En Esperanta Finnlando li multe skribis pri la antaŭlaboroj de tiu vortaro, ekz. "La prefikso mis-" (1918:11 (nov) p. 25), pri "Vortaro Esperanto-Esperanta" (1920:12 (dec), p. 307-308), kie li proponis ellaboron de "duon-oficiala" difin-vortaro surbaze de la vortaro de Kabe per kunlaboro de ĉiulandaj vortaristoj kaj ofertis preson en Finnlando, do precize la programon, kiun PV dek jarojn pli poste plenumiĝis.

"Pensoj de vortaristo" legeblas en Esperanta Finnlando 1920:7 (jul), p. 193-195 pri la demando, kiel okazu la "pliriĉigo de nia lingvo per novaj radikoj"? La koncepto de "natura evoluado" estus tro malvasta. Li komparas kun la evoluado de la finna, alia "juna kulturlingvo" kaj proponas "plena[n] vortaro[n] Eo-Ea[n]".

En "Geografiaj kaj personaj nomoj" (Esperanta Finnlando 1921:5 (maj), p. 80) Setälä traktas la demandon de la transskribo de nomoj de finnaj urboj surbaze de la (tiam pli konata) sveda aŭ finna nomo: Helsingfors, Viborg, Abo aŭ Helsinki, Viipuri, Turku? Li montras, ke "la geografiajn nomojn oni ne povas transskribi en Esperanto laŭ senescepta, unueca regulo. Sekve oni devas cedi la regulecon al maksimuma internacieco."

Ĉio ĉi devus esti spurebla en via "täydellinen" vortaro, Harri, finnigo de la granda kaj eterna Esperanta revo kaj programo pri "kompleta", "plena" vortaro - nur ke mi neniam tenis ĝin enmane - plor'! Mi supozas, ke ĝi precipe baziĝas sur la Kabe-vortaro. Ĉu vi okaze povus kontroli, kiel Setälä tradukas la finnan vorton por "konkeri"? Ĉu eble per "konkiri"? Plene kaj komplete envie pri via trezoro - Bernhard


Harri Laine  respondis al Bernardo
Via listo pri malnovaj finnaj eldonaĵoj kaj via kono pri ilia enhavo igas min verdiĝi pro envio, (Eble envio kaŭzas alian haŭtkoloron en aliaj landoj, sed ni finnoj iĝas verdaj pro envio.)

Jen cito el la vortaro:
valloittaa militakiri, venkakiri, almiliti, konkiri, (miehittää) okupi, (alistaa) ekpotenci, subjugi

Do, estas konkiri. Mi ne scias, ĉu mi konsentus meti en modernan vortaron ĉiujn signifojn, kiujn Setälä atribuis al valloittaa, sed mi eble konsiderus aldoni ion proksiman al la senco de nia ĉarmi.

 Bernardo  respondis al Harri Laine
Ha, do kiel mi supozis: Kabe, Vortaro de Esperanto, 1910, 1911, 1925, 1984 (ĉiuj senŝanĝe) havas:

Konkiri [tiel!]. Akiri per milito; aligi al sia lando per milito, almiliti: La Romanoj konkiris la tutan antikvan mondon.

Vikipedio ĝuste skribas, ke 'konkiri' estas "unu el la plej konataj arkaismoj de Esperanto. La ekzemplo-frazo "La Romanoj ~is la tutan antikvan mondon" tamen troviĝas ĝis hodiaŭ en PIV, nun por klarigi 'konkeri' ". Malĝuste estas la indiko pri la eldonjaroj, ĝuste supre laŭ la bibliografio de Ockey kaj Trovanto , la bibliografio de IEMW en Vieno.

Oni povus daŭrigi la komparon inter Kabe 1910 kaj Setälä 1923. "Biciklo" ekzemple laŭ la Kabe-vortaro estas "Durada velocipedo, kies antaŭa rado estas multe pli granda, ol la posta", dum "bicikleto" estas "Durada velocipedo kun egale grandaj radoj". Bele, ĉu ne? Ĉu Setälä 13 jarojn poste ankoraŭ veturis per bicikleto aŭ jam per biciklo? Kaj ekzistas ankoraŭ listo de aliaj apartaĵoj kaj specifaĵoj ĉe Kabe, kiun oni povus kompari kun la solvoj prezentitaj de Setälä. Ĉiel ajn: simile kiel la hodiaŭaj "grandaj vortaroj" baziĝas sur PIV (plej laste la kroata), tiel la gvidilo de Setälä estis Kabe. Interese nun estus ekscii, kie Setälä transpaŝis la kadron de Kabe. Tiu ĉi ekzemple ne jam notas 'saŭno' nek 'ŝvitdometo'. Sed ĉu eble Setälä?
.
Harri Laine  respondis al Bernardo
Setälä mem diras en la antaŭparolo, ke liaj materialoj estis kolektitaj el “Kabe, Verax, diversaj fakaj vortaroj, Millidge kaj Grosjean-Maupin”. Krom tiuj li mencias la Svedan-Esperantan vortaron de Backmann kaj diversajn nacilingvajn fontojn por “elekto de vokabloj kaj glosoj”.

Pri biciklo: Setälä donas por “polkupyörä” la tradukojn biciklo, velocipedo, ciklo kaj por unu senco de “pyörä” la tradukon (bi)ciklo, sen iaj indikoj pri prefero por iu el la vortoj. Por sauna Setälä diras nur (ŝvit-, vapor)banejo.

En la antaŭparolo Setälä donas longan liston de helpantoj, inter kiuj mian atenton kaptis unu nomo: oficistino Tyyne Leivo. Mi estas certa, ke ŝi estas la sama persono kiu poste konatiĝis kiel parlamentano, ministro kaj ambasadoro (kaj plu esperantisto, sed jam kun la familia nomo Leivo-Larsson). Tiam ŝi estis ĉ. 20-jara.
.
Bernardo  respondis al Harri Laine
Koran dankon, Harri, pro via peno kontroli la menciitajn vortojn. Kabe (1910/1925) kaj Millidge, Esperanto-Angla (1912/1956) mi ĵus afiŝis, la du teknikajn vortarojn de Verax (franca-Esperanto 1907, Esperanto-franca 1910) jam antaŭ kelkaj tagoj. La du vortaroj de Grosjean-Maupin Esperanto-franca kaj franca-Esperanto estis la bazo por Plena Vortaro (1930/1934) de la sama aŭtoro en kunlaboro kun Waringhien.

Surprizas min, ke Setälä ne (krome kaj ankaŭ) uzis germanan vortaron, precipe ne mian amikon Paul Christaller 1910. Sed kompreneble la alia direkto Esperanto-germana estus eble pli oportuna kaj pli facile uzebla (sed nur aperis post Setälä de Bennemann). Eble Christaller por Setälä ankaŭ estis tro moderna (??).

Sed la plej grandan ĝojon, Harri, vi probable faris al mi ne-intencite, nome per la citaĵo "elekto de vokabloj kaj glosoj". PV kaj PIV ne notas la vorton "vokablo" (de latina vocabulum, lernenda vorto, germane Vokabel). Mi nur kapablis spuri ĝin ĝis la vortaro Esperanto-germana de Butin (1952), de kie ĝi estis transprenita en diversaj slavaj kaj orient-aziaj vortaroj, kiel mi iom priskribis tie ĉi. Malgraŭ longa serĉado, mi ne kapablis transsalti 1952 kaj - kun iom da duboj - do fine vole-nevole atribuis ĝin al Butin. Kia stultaĵo! Kompreneble ĝi estas multe pli aĝa en Esperantujo, nome almenaŭ jam en Setälä 1923.

La tre afablaj kaj helpemaj korektantoj de iu monata magazino, kie iu maljuna ĵurnalisto havas iujn vidpunktojn (ĉiujn tiajn stultaĵojn oni devas nek legi nek koni, sufiĉas pagi la abonon), tiu ĉarmaj helpemuloj do protektis la senkulpajn "koreajn lernantojn" (Corsetti) aŭ mi ne scias kiujn de "vokablo" anstataŭiginte ĝin per "vorto". Nu, ili fidele gardas la subetaĝan intelektan nivelon de la tuta periodaĵo (kun kelkaj esceptoj). Nur Dio scias, ĉu estas nostalgio aŭ ĉu mi simple estas "sklavo de tiu gazeto-malsano, kiu ne estas kuracebla", ke mi daŭre ankoraŭ ne malabonis ĝin. Kaj malgraŭ via tre afabla atentigo, kara Harri, mi timas, ke ne helpos, se mi venontfoje kontraŭtondros: "kial vi forstrekas "vokablo", ĉu vi eĉ ne konas Täydellinen suomi-esperanto sanakirja?

Harri Laine
Bone, ke mi ĝojigis vin, Bernhard, per tiu vokablo. Kvankam mi ne komprenas, por kio vi bezonas la vorton, ja estas bone kiam serĉanto trovas ion sopiratan. Teorie povas esti, ke Setälä estis la unua uzanto de “vokabl” (surbaze de la 15-a regulo?), sed mi dubas tion. Verŝajne eblas trovi pli fruan fonton.

Mi trovis nur unu kapvorton, por kiu Setälä donas la tradukon vokablo. Estas sana, la normala finna vorto por vorto, kaj por ĝi li aldonas, post la normala traduko: “kiel. *vokablo”. Librofine troviĝas listo de mallongigoj, kaj laŭ ĝi “kiel.” signifas “en gramatiko” kaj steleto avertas pri ne komunlingva vorto. En la esperanta-finna vortaro (3-a eld. 1934) de Setälä vokablo ne troviĝas .

Se mi ne grave miskomprenas, mi eble scias pri kiu “iu monata magazino” vi parolas. Kompreneble (ĉu ne?) vi plu pagos abonon por tiu regula eldonaĵo, kiu (preskaŭ unikaĵo en Esperantujo!) neniom okupiĝas pri harfendado gramatika kaj vort-uza. Tie oni povas observadi, kiel fakte funkcias aŭ misfunkcias la gramatiko kaj vortuzo. Tie oni trovas ĝojige ofte ankaŭ tekstojn de alikontinentanoj, ne nur de eŭropanoj.

Pietari Virtanen

Mi havas la saman libron, sed ho ve, ree kun alispeca kovrilo ol la via! Ĉar mi ne scias, kiel aldoni la bildon al jena komento, mi almetos la bildon al BdE!

2009-02-17

Fiŝpladoj, nomdona vilaĝo, hebrea elemento

Unu tagon, vizitante mian naskiĝurbon Turku, mi tagmanĝis en la restoracio Kaskenahde. Tie speciale bongustas la fiŝaĵoj, kaj tiuj ankaŭ ĉi-foje allogis min. Post la manĝo mi estis plene kontenta. Sed ekster la restoracio, sur la trotuara flanko de la ŝtona barilo, mi hazarde rimarkis tabuletojn, kiujn mi antaŭe neniam atentis: Estis du bronzaj ŝildoj, neniel okulfrapaj: la patino estis dubekolora kaj la loko tro malalta por facile trafi miajn okulojn. La simplaj surskriboj memorigas pri detalo el la historio de scienco, kaj oni trovas tie eĉ aludon al la hebrea lingvo. 


Restoracio sur loko de ĥemiejo
Ŝildo de la restoriacio Kaskenahde en Turku, Finnlando, montras, ke ĝia specialaĵo estas fiŝaj pladoj. Sed sube, sur la ŝtona barilo, videblas du grizaj tabuletoj el bronzo, apenaŭ rimarkeblaj. Ili rakontas pri tute alispeca laborejo.


Gadolin sur patinaj ŝildoj


Du ŝildoj rakontas pri scienca laboro antaŭ 200 jaroj: “Sur ĉi tiu loko, en domo numero 161 de la Monaĥeja Kvartalo, situis la laboratorio de la fame konata finna ĥemiisto Johan Gadolin, en la jaroj 1797–1814.” La dekstra, svedlingva ŝildo precizigas, ke li estis “profesoro pri ĥemio en la antaŭa [universitato] Åbo Akademi”. 

Finne: “Tällä paikalla luostarikorttelin talossa 161 sijaitsi maineikkaan suomalaisen kemistin Johan Gadolinin laboratorio vuosina 1797–1814.” 
Svede: “På denna plats, i gården 161 i klosterkvarteret, hade Johan Gadolin kemiprofessor vid den forna Åbo Akademi, sitt laboratorium åren 1797–1814.

La teksto estas dulingva, finna kaj sveda, kaj la du lingvoj proponas iom diferencajn tekstojn. Mi kunmetas el tiuj jenan tradukon: “Ĉi tie, en domo numero 161 de la Monaĥeja Kvartalo, en la jaroj 1797–1814, estis la laboratorio de la fame konata finna ĥemiisto Johan Gadolin, profesoro en la antaŭa Åbo Akademi.” – [Tiu Å. A. ne estas la nuna universitato Åbo Akademi, kiu estas nur 90 jarojn aĝa. Temas ĉi tie pri la malnova Reĝa Akademio en Turku (= Åbo), kies moderna nomo estas Universitato de Helsinki.]


***

Kiel do fame konata? Nu, ekzistas unu ĥemia elemento, gadolinio, nomita laŭ li, kaj por tia honoro oni bezonas almenaŭ iom da konateco en la ĥemiistaj rondoj. Johano Gadolin (1760–1852) mem ne malkovris la elementon, oni eĉ ne trovis ĝin dum lia vivo. La unuaj signoj pri ĝia ekzisto estis linioj en spektro de la lumo eligata de certaj mineraloj en arda stato. Unu el la mineraloj estis jam antaŭe nomita gadolinito, kaj tiel transdoniĝis la familia nomo ankaŭ al la nova elemento gadolinio (numero 64 en la tabelo de ĥemiaj elementoj, simbolo Gd). La mineralo gadolinito eĉ ne enhavas gadolinion kiel esencan konsistaĵon, nur kiel malpuraĵon kun ete eta kvanto.

Gadolin estis lerta analizisto. Li studis interalie mineralojn el mino en Ytterby, vilaĝo en la insularo proksima al Stokholmo, la ĉefurbo de Svedujo. En 1789 li malkovris tie novan substancon, kiu fakte estis oksido de nekonata elemento, poste nomota itrio (latine yttrium). La elementon mem li ne sukcesis izoli, nur la oksidon, kaj pasis 39 jaroj antaŭ ol alia ĥemiisto apartigis la elementon mem. Oni tamen konsideras Gadolinon la unua analizinto de itrio.


***

La sveda vilaĝonomo Ytterby estas certe la plej fekunda fonto de nomoj por ĥemiaj elementoj, ĉar entute kvar kreiĝis el ĝi: itrio (Y, numero 39), terbio (Tb, 65), erbio (Er, 68) kaj iterbio (Yb, 70). Kaj tio ne estas la solaj elementoj unuafoje malkovritaj en mineraloj de la tiea mino: la aliaj estas skandio, tulio kaj holmio. Ĉiuj apartenas al grupo nomata termetaloj (ofte kun la preciziga epiteto maloftaj aŭ “raraj”).


***

Sed kiel tio rilatas al la hebrea lingvo? Jes, la nomon Gadolin unue alprenis al si Jakobo, la patra avo de Johano Gadolin. Jakobo estis pastro, kaj tiutempe necesis, ke klerulo havu ankaŭ nomon kiu atestas pri erudicio. Por tio konvenis precipe la klasikaj lingvoj de la eŭropa civilizo, la latina kaj la greka. Onidire la familiestro Jakobo konsideris (verŝajne laŭ la nomo de la bieno de lia deveno) unue la latinecan formon Magnulin (el la latina magnus = granda), sed poste elektis la hebrean samsignifan radikon gadol (la hebrea, ege deca elekto por klasikema religiulo, ĉu ne?), kaj eknomis sin Gadolin. Eble tio helpis ankaŭ lian filon, la patron de Johano, ĉar tiu poste iĝis profesoro kaj fine episkopo. 

Tiel do nun gadolinio estas la unusola ĥemia elemento, kies internacia nomo havas hebrean radikon. Kaj Johano Gadolin estas unu el la malmultaj homoj, kiujn oni honoris per nomo de elemento, kaj fakte la sola kiu donis nomon al elemento nature trovebla. (Oni trovas en la literaturo ankaŭ indikojn, ke gadolinio venas de la mineralnomo gadolinito; tio povas esti vera, sed montras nur unu ŝtupon en la evoluo ekde Gadolin al gadolinio.) 


***

Sed mi preskaŭ tute forgesis la restoracion! Mi bone manĝis, kaj rekomendas ĝin al la ŝatantoj de fiŝaĵoj. Mi precipe amas la baltajn haringojn, tiujn malmultekostajn fiŝetojn, kiujn finna proverbo priskribas “tro malgrandaj por Kristnaska festo”, sed la restoracio proponas ankaŭ aliajn fiŝojn, laŭ tio kion ŝance kaptis fiŝistoj. Okaze de via vizito (Fiŝ-restoracio Kaskenahde, Kaskenkatu 6a, Turku, Finnlando), rimarku do ankaŭ la tabuletojn ĉe la strato. – Bonvolu transdoni al la restoracia personaro saluton de (neregula, nekonata) kliento, kiu blogas en Esperanto.

--------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



15 komentoj
  • Paŭl
    Interese!
  • Harri Laine
    Dankon, Paŭl! Ankaŭ por mi estis interese, kaj mi ne komprenas, kial mi ne pli frue rimarkis la ŝildojn antaŭ la restoracio. Eble mi ĉiam eniris tro malsata kaj eliris tro sata por ion ajn rimarki.
  • Manolo
    Interesega eseeto! Mi gratulas. Dankon!
  • Vladimír Türk*
    Dankon por interesa informo!
  • Harri Laine respondis al Vladimír Türk*
    Dankon, Manolo kaj Vladimír. Estas plezuro, ke ankaŭ iun alian interesas similaj historioj.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Laŭ la foto, la ŝildoj vere ne „ĵetas sin en la okulojn“.

    > grupo nomata termetaloj (ofte kun la preciziga epiteto maloftaj aŭ “raraj”)

    Interese. En la rusa ekzistas plenaj adjektivo por tiuj metaloj: redkozemelnije „rarteraj“ :)

    Dankon pro la adreso. Dum la vizo validas kaj la helsinka afero stagnegas, kial ne vojaĝi al Turku por manĝi tie fiŝaĵon? Restoracioj en Finnlando estas ofte tre agrablaj: min aparte kortuŝas la tradicio meti trinkakvon sur la tablon senpage; tio ege kontrastas al nia sud-eŭropa ĉemara sperto, kiam oni en restoracioj donadis trosalitan manĝaĵon eble kun la intenco soifigi la klientojn :) Estas konata fakto, ke trinkaĵoj donas plej multe da profito (kostas multe, ĉiam aĉetatas, ege facile preparatas).
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Vi certe pravas, ke vendi trinkaĵojn estas facila kaj profitiga negoco. Restoracioj ankaŭ ofte volas vendi botel-akvon anstataŭ la simpla trinkaĵo el krano. Oni plurfoje pruvis per blindaj eksperimentoj, ke homoj opinias kranakvon (de Helsinki) pli bongusta ol enbotelajn akvojn, kaj ankaŭ la ĥemia kaj biologia kvalito estas pli bona. Kubmetro (1000 litroj) da akvo kostas iom pli ol 2 eŭrojn.
  • Blanka Meduzo
    Interesa artikolo.
    なかなか興味深いお話でした。
  • Pietari Virtanen
    Haringoj ja bongustas, sed multe pli volonte mi tamen manĝas fiŝojn, pri kies nomo oni multe diskutis, kaj nun mi ne memoras, kiu vorto estas plej rekomendinda. En la finna "muikku" (Coregonus albula), al kiu fiŝo la finnaj vortaroj donas la nomon "koregono", kiu miakomprene estas finne "siika" (Coregonus lavaretus), ankaŭ bongusta fiŝo. Ili ja estas parencaj sed tiom diferencas, ke muikku indus havi propran nomon.
  • Tjeri
    Interesa eseeto.

    La unuan fojon kiam iu manĝigis muikku-on al mi, mi serĉis la tradukon de ties nomo en finna-franca vortaro. La rezulto estis "petit poisson de lac", t.e. lagfiŝeto!
  • Harri Laine
    Eble mi ne disputu kun Pietari pri bongusto de la du fiŝetoj: povas esti ke lia patrino regalis lin nur per la lagaj koregonetoj, dum mia patrino apenaŭ konis tiujn sed des pli bone kapablis utiligi la marajn haringetojn. Tio povas signifi nur unu aferon: ni neniam interkonsentos.

    Tjeri, vi trovis por muikku perfekte bonan tradukon! Por la plej multaj homoj lagfiŝeto estas tute sufiĉa. Se vi volas aldoni nuancojn, vi povas diri ke ĝi estas svarma lagfiŝeto aŭ (strange sed jes:) salmofamilia lagfiŝeto.

    Estas teorie eble krei unikan nomon por ĉiu el la 30 000 fiŝospecoj de la mondo, sed verŝajne iu koregono blanketa (Vilborg) estas tutegale nebula, se oni ne konas fiŝojn. Ĉu corégone blanchâtre, kiun mi trovis en unu fi-fr vortaro, estas al vi konata? La franca vikipedio proponas corégone blanc, sed mi ne estas tute certa pri ties detaloj, ĉu vere estas la sama fiŝo kvankam oni tie donas la saman sciencan nomon.

    Por muikku la fi-eo vortaroj donas: koregono (Anttila 1911), koregono (albula), koregoneto (Setälä 1923), koregoneto (Vilkki 1963), koregono (Vilkki & Favén 1983).

    Se la kunparolanto scias, ke oni parolas pri fiŝo, koregoneto estas bona nomo, laŭbezone precizigita per norda, laga, svarma, eble tiel kreiĝus sufiĉe ekzotika nomo ankaŭ por restoraciaj menuoj, se tiuj ne volas eĉ pli ekzotikigi ĝin kaj uzi nur nomon en la loka lingvo.

    Koregono sen ia ajn precizigo ne estas tre bona, ĉar diversspecaj koregonoj estas multaj en la mondo kaj pluraj el ili estas ankaŭ kaptataj por homa konsumo (en Finnlando precipe diverstipaj siika). La sufikso et taŭgas por la fiso, ĉar ĝi pezas normale 10–70 gramojn. Ĝi estas la ekonomie plej grava fiŝo en la lagoj de Finnlando. Do, miaj proponoj estas (laŭ bezono de precizeco): lagfiŝeto aŭ koregoneto. Por scienca klasado vi povas elekti ekz. la proponon de Vilborg koregono blanketa.
  • Tjeri respondis al Harri Laine
    Tio estis multaj jaroj antaŭe, kaj la vortaro estis magranda kaj malnova. De tiam mia edzino aĉetis novan vortaron (Suomi-Ranska-Suomi de WSOY Sanakirja) en kiu muikku estas tradukita kiel marène aŭ vendace. Sed mi neniam aŭdis pri tiuj fiŝoj, kaj ne trovas ties nomo en kutima familia franca vortaro...Fakte, temas pri regionaj lokaj nomoj.

    Koregoneto tute plaĉas al mi.
  • Pietari Virtanen
    Vi certe pravas. Mi ja estas mezfinnlanda infano, naskiĝinta en la komunumo Kivijärvi. Kvankam ni transloĝiĝis poste al Porvoo, marborda urbeto, koregoneto (dankon pro la nomo) ĉiam restis por ni la plej grava fiŝo, ĉar nia somerdometo daŭre estis ĉe la lago Kivijärvi. Eĉ nuntempe mi somerdometas ĉe la sama lago, kvankam nun en la komunumo Kannonkoski.

    La rakonto pri Gadolin estas tre interesa, antaŭ kelkaj jaroj aperis tiutema artikolo en la finna TIEDE-revuo. Mi konservas la malnovajn numerojn, kaj hazarde pasintsomere en la somerdometa necesejo relegis pri Ytterby, Gadolin ktp.
  • Harri Laine respondis al Pietari Virtanen
    Interese, mi neniam legis tiun artikolon, sed eble mi trovos ĝin ie. - Bone, ke vi menciis necesejon. Mi supozas ke niaj grandurbaj samideanoj en la mondaj metropoloj ne scias, kiel agrable estas somere sidi en ĝuste tia necesejo, aŭskulti birdan kantadon kaj ventan susuradon kaj legi interesajn malnovajn jam forgesitajn ekzemplerojn de gazetoj. Tie tute ĉesas ekzisti la bruo kaj urĝo de la mondo, kaj fakte oni baldaŭ ne plu memoras, kial oni sidas tie.
  • Lars Sözüer
    Jam kiel infano mi ie legis, ke kvar elementoj estas nomitaj laŭ iu sveda Ytterby. De tiam mi miradis, kial. Finfine de vi mi nun eksciis tion, kaj multe pli. Dankon![La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]