2008-11-26

Allogi dungotojn en diversaj lingvoj

Unu tagon, antaŭ ne longe, trafoliumante la tagan gazeton Helsingin Sanomat, mi rimarkis dungoanoncon, kiu havis la saman tekston en kvar lingvoj. Du el la lingvoj havas en la tuta mondo kelkajn centojn da parolantoj, unu kelkajn dekmilojn (ĉ. du miloj en Finnlando), kaj la kvara estis la finna kun ĉ. kvin milionoj (pri la anonco, vidu ĉi-sube). Tio igis min pli detale rigardi, kiujn lingvojn finnaj entreprenoj uzas, kiam ili serĉas novajn laborantojn. Oni iam plendas, ke eĉ kiam tio estas tute nenecesa, pli kaj pli rolas la angla.

Mi ne faris vastan statistikon, nur atente studis la dungopaĝojn en la dimanĉa numero de Helsingin Sanomat. La unua konstato estis, ke nun ne floras la landa ekonomio. Tion mi ja sciis sen studi la dungoanoncojn en HS, sed ankaŭ tiuj estas bona indikilo pri la nuna stato de produktado kaj komerco. Estis nur 16 paĝoj (tradicia, granda ĵurnala formato 40×56 cm) da anoncoj pri vakaj postenoj, tre malmulte kompare kun la plej promesplenaj tempoj. Jen bildo pri tipa paĝo da anoncoj. Sur tiu paĝo estas mezgrandaj anoncoj, dum la plej grandaj povas ampleksi tutan paĝon aŭ plurajn, la plej malgrandaj estas kelkliniaj. Supre dekstre Metso serĉas dungoton por la posteno “Development manager, finance systems (SAP FICO)” – mi verŝajne ne komprenus pri kio temas, eĉ se la anonco estus finnalingva.



Sur la 16 paĝoj mi trovis ok anoncojn en alia lingvo ol la finna: estis ses anglalingvaj, unu germana kaj unu sveda. El la anglalingvaj du estis metitaj de internaciaj organizaĵoj (Monda Banko, Eŭropa Asocio de Aviada Sekureco). Kvar apartenis al finnaj kompanioj (Metso, Wärtsilä, 2 × Vaisala), mondvaste agantaj sed verŝajne apenaŭ konataj, ĉar ili ne produktas ion por la ordinaraj konsumantoj. La germanlingva anonco temis pri posteno en Germanujo, la svedlingva logis al Alando, kiu estas plene svedlingva provinco de Finnlando. Ĉi-dimanĉe tute forestis la plej granda kaj konata kompanio finna (Nokia), kiu ne malofte havas plurpaĝajn anglalingvajn anoncojn.

Krom en tutaj anonctekstoj, la angla iom rolas (jam longe rolis) ankaŭ en laŭmodaj titoloj de postenoj (“HR Business Partner”, “Collections Manager”, “Head of Sourcing”), nomoj por mi enigmaj – kio nur pruvas, ke mi estus plene malkompetenta por la taskoj. Eble la vortoj sonas bele, hele kaj brile.

Tria rolo de la angla lingvo ŝajnas pure simbola (pri kio?). Tio montriĝas en sloganoj aŭ sloganecaj frazoj en iuj anoncoj, alie finnalingvaj. Ekzemple, unu kompanio graslitere titolas sian anoncon “The leading provider of insurance solutions”. Tio memorigas min pri Japanujo, kie mi rimarkis en butikoj kaj surstrate multajn nomojn kaj aliajn skribaĵojn anglalingvajn, kvazaŭ ornamaĵojn por krei ian etoson, sed ne sufiĉajn por sciigi kaj informi.

Do, fakte ne estis tre multo alilingva, mi povis sufiĉe trankvile daŭrigi legadon de la freŝa gazeto, samtempe trinkante matenan kafon, ne bezonante fremdlingvan vortaron. – Sed fine, kio estis tiu kvarlingva anonco, kiun mi komence menciis? Jen ĝi, unue en la finna:



Due, en la nordsamea:



La nordsamean parolas ĉ. 30 000 (proksimume tiom – eble estas maksimuma takso) homoj en Norvegujo, Svedujo kaj Finnlando (en ĉi-lasta malpli ol 2000). Kiam oni parolas pri “la samea lingvo”, oni plej ofte celas ĝuste la nordsamean. Ĝi havas relative bonan pozicion. La lingvo estas oficiale agnoskita en la tri regnoj kaj instruata en lernejoj. Ĝi estas la lingvo de plimulto de loĝantoj en kvar komunumoj en Norvegujo (sameaj nomoj: Guovdageaidnu, Kárášjohka, Unjárga, Deatnu), en unu en Finnlando (Ohcejohka) – pri Svedujo mi ne scias. Eĉ ĉi tie, en suda Finnlando mi povas televidi novaĵojn en la nordamea.

Trie en la anar-samea:



Oni diras, ke la anarsamea, parolata de eble tricento da homoj en la komunumo finne nomata Inari (anar-samea nomo Aanaar, nordsamea Anár, skoltsamea Aanar), estas la plej Finnlanda lingvo en la mondo, ĉar ĝi estas parolata nur en Finnlando. La lingvo ne tre bonfartas, ĉar ĝi preskaŭ tute perdis unu generacion de parolantoj (tiuj almenaŭ duone alilingviĝis) kaj oni klopodas vivteni ĝin per intensa uzo en infanvartejoj. Parte temas pri tio, ĉu geavoj kapablas transdoni la lingvon al siaj genepoj .

Kvare, en la skolt-samea:



La skolt-samea havas en Finnlando proksimume same multajn parolantojn kiel la anara samea. Krome ĝin parolas, laŭ necertaj taksoj, kelkaj dekoj en Rusujo. La parolantoj, kiuj nun loĝas en norda Finnlando, loĝis ĝis la Dua Mondmilito en regiono poste cedita al Sovetunio. Ankaŭ ĉi tiu lingvo batalas por sia pluekzisto. Sed ĝi ja svinge eltenos! Provu aŭskulti muzikon de Tiina Sanila, en la skoltsamea, ekzemple la pecon Ij leäkku tuõtt (Ne estas vere) en ŝia retejo. 

[Noto aldonita en 2017: La origina retadreso de la kanto ne plu estas trovebla, kaj mi forigis ĝin. Ij leäkku tuõtt kaj alio el ŝia muziko povas ankoraŭ esti aŭdeblaj aliloke, ekzemple en Youtube. Provu serĉi per ŝia nomo. S-ino Tiina Sanila-Aikio estas nuntempe ankaŭ prezidanto de la Samea Parlamento en Finnlando.]


***

Pri kio do temas la anonco? Estas burokratstila sciigo pri vaka posteno de estro (rektoro) de la Instituto por la Samea Regiono. Plejparto de ties kursoj estas fakaj: ĝi proponas ekz. trijaran studon por kompetentiĝi en profesioj de restoracioj kaj hoteloj, bredado de boacoj, turismo, flegado, komerco aŭ komputfakaj servoj. Se vi interesiĝas pri dungiĝo kiel lernejestro en la nordo, vidu la retpaĝojn de la instituto kaj anoncu vin al la instituto plej malfrue la 12-an de decembro, sed memoru ke por la ofico estas bezonata, krom la normala pedagogia kompetenteco, ankaŭ “sufiĉa scio pri la samea lingvo”.


***

La sameajn lingvojn oni nomas ankaŭ laponaj, sed la sameoj mem preferas vortojn, kiuj similas al same, saame, saami.

Helsingin Sanomat estas ĉiutaga gazeto redaktata en Helsinki; eldonnombro 420 000.


--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


Komentoj 
  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Kiel terure foras la sameaj tekstoj de la finna...
    Kiam mi vidis kelkajn pecetojn de la ĉebaltaj finnaj lingvoj (iĵora, vepsa ka.) mi rimarkis, ke ili ja estas „preskaŭ finnaj“ — oni ne povas tion diri pri la sameaj.
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
    La sameaj lingvoj estas pli foraj parencoj de la finna ol estas la estona, karela kaj la aliaj proksimaj lingvoj. Lingvistoj eĉ ne klasas la sameajn en la balt-finnan grupon (vidu ekz. la esperantan nomaron de la uralaj lingvoj faritan de Jouko Lindstedt). Ankaŭ diferencoj inter la sameaj lingvoj, parolataj de meza Skandinavio ĝis orienta Kola duoninsulo, povas esti grandaj.
  • Harri Laine
    Mi rimarkis, ke jam ne funkcias la ligilo, kiun mi donis por kanto de Tiina Sanila, kiu estas nuntempe ankaŭ vicprezidanto de la Samea Parlamento en Finnlando. Jen alia ŝia kanto en la reto: "Uuh". La vortojn vi povas legi sur paĝo en la retejo Lirama.

2008-11-02

Fine de kloako (3)

La dua parto de fotoserio pri vizito en purigejo de kloaka akvo. La unuan parton trovu ĉe Fine de kloako (1) kaj la duan ĉe Fine de kloako (2),


Bakterioj laboras sub baŝoj 




La fina fazo de la puriga proceso okazas per biologia filtrado. Vivaĵoj aktivis jam en antaŭaj ŝtupoj de la proceso, sed la fina filtrado estas tre grava senazotigilo. Azoto havas fortan sterkan efikon, se oni ellasas ĝin en la maron. – La bakterio-basenojn de biologia filtrado kovras plasta tego.



Fina poluro 




Veziketoj pruvas, ke la bakteriaro agadas. La bakterioj, fiksitaj sur flosantaj perletoj de polistireno, transformas nitratojn (azothavajn kemiaĵojn en la akvo), tra pluraj ŝtupoj, en azoton, kiu estas normala atmosfera gaso. Krom la nitratojn (kiuj estas sterkaĵo, grava poluanto de akvoj), la bakterioj bezonas ankaŭ iometon da “trinkaĵo”, kaj pro tio oni devas aldoni metanolon.



Loĝejoj por bakterioj 




La bakterioj de la fina stadio de purigo vivas surface de polistirenaj perletoj. La purigota akvo fluas tra baseno plena de ĉi tiaj flosantaj bakterio-portiloj (en la baseno la plastglobetoj ne estas ĉi tiom dense pakitaj).



Kontrolado 




La basenejo de fina biologia filtrado estas ankaŭ plena de instrumentoj, kiuj kontrolas la kvaliton de la ellasota akvo: ĉu sukcesis la bakterioj, la aldonitaj kemiaĵoj kaj ĉiuj skrapiloj kaj sedimentigiloj? – Ĉi tiu aparato mezuras nitratojn, kiuj estas utila sterkaĵo por terkulturisto, sed malutila trofekundigilo en naturaj akvejoj.

Post la fina, “poluranta” laboro de la bakterioj la akvo estas sufiĉe pura por esti ellasata en la maron. Tunelo 17 kilometrojn longa kondukas la defluaĵon ĝis la vasta maro ekster la insularo antaŭ la urbo. Tie estas la fina malŝarĝejo de la akvo, kiu venis al la ĉefurbo el pura lago, tra 120-kilometra enroka tunelo.



Por krizo, 2. 




Sukuriloj, estingiloj, brankardoj, kaskoj...



Jubilea stratluko 





La urbo Helsinki festis sian 450-an jaron surstrate en la jaro 2000. 




Fino de la bildoserio Fine de kloako (1 – 3)

Fine de kloako (2)

La dua parto de fotoserio pri vizito en purigejo de kloaka akvo. La unuan parton trovu ĉi tie: Fine de kloako (1)


Proceso, ŝtupo 1 




La purigejo iam akceptas gastojn ankaŭ eksterlandajn, kaj ĉe kelkaj enirejoj troviĝas plurlingvaj informtabuloj pri la sekvaj instalaĵoj. Jen ni eniras la sekcion de unua sedimentigo kaj ŝlimodensigo. La partoj estas: 1. ŝlimdensiga konuso, 2. sedimentiga baseno, 3. ĉenskrapiloj por forigi ŝlimon, 4. feĉoforigilo.



Sedimentiga baseno 




La purigejo havas sep ĉi tiajn kavernojn kun sedimentigaj basenoj.



Feĉo 




Parto de la solidaĵoj en la akvo falas funden, parto flosas. Ambaŭ tipoj (ŝlimo kaj feĉo) estas forigataj en la sedimentigaj basenoj. La akvo trapasas ĉi tiun fazon en tri horoj kaj duono.



Aero aldonata 




En la aerada baseno oni blovas aeron en la akvon. Tio diserigas organikajn substancojn kaj oksidas azotajn kombinaĵojn. La partoj en la bildo estas 1. Flu-mezuriloj, 2. Aertuboj, 3. Surfundaj aeriloj (membranaj difuziloj), 4. vandoj, 5. kirliloj 6. sengasigujo.



Ŝaŭmanta proceso 




Surface de la aerada baseno videblas, ke aero estas blovata en la akvon.



Dua sedimentigo 




La dua sedimentigo okazas en 16 basenoj, kiujn la akvo malrapide (en 9 horoj) trafluas. En la baseno estas 1. enigaj tuboj kaj flu-bremso, 2. ĉenskrapiloj, 3. defluiloj, 4. feĉoforigilo.



Jam akveca 




Ĉe la defluilo de la dua sedimentiga baseno la akvo jam aspektas akveca, ne plu nigra. La defluilo (kun sufiĉe klara akvo) estas meze kaj akvo fluas en ĝin de ambaŭ flankoj. Komence de nia marŝado tra la kavernoj ni ankoraŭ povis senti odoraĉon, sed iom post iom tio malaperis, kaj ĉe la finaj stadioj oni flaris nur normalan, malsekan aeron de kelo au kaverno.



Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (3)
* * *

Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (2)

Fine de kloako (1)

La unua parto de fotoserio pri vizito en purigejo de kloaka akvo. Por enkonduko, legu la blogaĵon La alia fino de kloako.


En rokon 



Granda tunelo kondukas nin al la subtera mondo de la puriga proceso. Se ĉio okazus surtere, la purigejo bezonus eble 30-hektaran terenon. En roko estas stabila medio, kiun ne ĝenas frosto, varmego. pluvo aŭ aliaj kapricoj de vetero. La purigejo pretiĝis en 1994 kaj anstataŭas 11 surterajn instalaĵojn. (Mia blogaĵo pri la afero: “La alia fino de kloako”.)



Mapo de labirinto 




Vizitantoj staras antaŭ mapo de la subtera mondo.




Komenco 




La akvo venanta el kloakoj similas al nigra supo. Neforta odoro de kloakaĵo ŝvebas en la aero, kaj iuj vizitantoj fingre pinĉas sian nazon. La vertikala surfaco nigra estas parto de granda kribrokrado, kiu haltigas la plej grandajn objektojn alportatajn de akvo. Aŭtomata kombilego daŭre senrubigas la kradon forprenante tro grandajn pecojn el la proceso. – Meznombre fluas tri kubmetroj (3000 litroj) da kloaka akvo en sekundo.




Kombilego 





Kombilego de kribrokrado levas rubon sur transportan bendon. Subtere troviĝas kvar enfluo-tuboj por kloaka akvo, ĉiu havas similan kribrokradon.




Forkribritaĵo 




Jen rezultoj el la unua ŝtupo de purigado. La kombilego ŝovis la kribrorubon sur transportan bendon.




Ĉio eblas 




La kloakoj transportas ĉion, kion homoj forgargaras tra diversaj defluaj truoj. La plej granda hejma defluilo kutime troviĝas en necesseĝo: ĝi kapablas gluti pugne grandajn objektojn. La kloakistoj diras, ke en la akvo videblas la tuta spektro de homa vivo. Ne maloftas ĉiaj higieniloj kaj tualetiloj, inkluzive de bebaj vindaĵoj, sed oni trovadas ankaŭ infanludilojn kaj aliajn plastaĵojn, ĉian pakmaterialon, sufiĉe grandajn ostojn, falsajn dentarojn, vestaĵojn kaj bulojn de solidiĝinta graso. Jen videblas, se mi ĝuste interpretas, ĉefe papero, plasto kaj folioj de arboj. – En la grandaj kloaktuneloj ĉio fluas glate, sed eĉ negrandaj objektoj povas kroĉiĝi en anguloj de endomaj tuboj, kaj kaŭzi ŝtopiĝojn multekostajn. Tial la kloakistoj tre malkonsilas ĵeti solidaĵojn en defluilojn kaj forte rekomendas uzi necesseĝon nur por la natura eligaĵo kun tiucela papero. Sed homoj malobeemas.




Por krizo 




Se vi volas bani vin en baseno de kloaka akvo, ne forgesu poste duŝi vin! Por tio troviĝas ĉi tiu duŝilo por krizaj okazoj.


Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (2)


Komentoj


  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Ĉu sube estas la pedalo, kiu funkciigas ĝin?..

  • Harri Laine
    Verŝajne jes, mi ne studis la funkciigo-metodon, kaj la foto ne montras sufiĉe bone la detalojn. Mi pensas, ke ankaŭ tiro je la manilo supre pendanta donas bonan duŝon. Oni ne bezonu halti por legi longan instrukcion pri uzo: kion ajn oni faras, rapide elŝprucu pura akvo.


* * * 

Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (2)

La alia fino de kloako

La urbo Helsinki kaj ĝia ĉirkaŭaĵo havas pli ol milionon da loĝantoj. Ili konsumas multe da akvo, ete etan parton el tio por trinki, pli multe por sin bani kaj siajn aĵojn lavi, por akvi la ĝardenojn kaj por vivteni industrion. La akvo fluanta el niaj kranoj estas klara kaj pura kaj eĉ bongusta, sed kien ĝi poste malaperas? Nu jes, se mi akvas florojn en mia ĝardeno, ĝi restas tie, enteriĝas aŭ fine vaporiĝas, sed la plejmulto forgargariĝas en la misterajn truojn en lavujoj, surplanke en la duŝejo, en necesejo, ĉie.

Mi volis ekscii, kaj antaŭ ne longe prezentiĝis eblo. Okazis la evento Malferma Urbo en Helsinki, kio signifas malfermiĝon de pordoj, kiujn ordinara urbano normale trovas fermitaj aŭ eble simple ne allogaj, kvankam estas multo interesa malantaŭe. Mi elektis viziti la purigejon de kloaka akvo, kiu situas en la kvartalo Viikinmäki, subtere, en granda roka kavernaro.



La purigejo en Viikinmäki estas unu el la du traktejoj de kloaka akvo en la ĉefurba regiono. Ĝi servas preskaŭ unu milionon da loĝantoj kaj lokan industrion. Post la puriga proceso, la akvo trairas tunelon longan je 17 kilometroj por esti ellasita marfunden en la Finna Golfo. Ĉiujare la purigejo traktas ĉ. cent milionojn da kubmetroj da kloaka akvo, tio estas meznombre tri kubmetroj en sekundo.

La pura akvo, kiun Helsinkiano englasigas el sia hejma krano por sensoifigi sin, venas el la tre pura lago Päijänne, tra 120-kilometra enroka tunelo. La homoj ĝin utiligas por plej diversaj celoj, miksas ĝin kun plej diversaj ellasaĵoj kaj fine kolektas en ĉi tiun subteran traktejon. La akvo, ĉe sia ekveturo el Päijänne, jam estas trinkebla, kvankam oni iomete ĝin plufiltras kaj ĝustigas la acidecon antaŭ ol enigi ĝin en la urban tubaron.

Tra la kloakakva purigejo homoj tamen ne redonas al la naturo same bonkvalitan akvon, kiel estis la krudaĵo el la lago. Teknike, oni povus eĉ produkti trinkeblan akvon el la kloakaĵo, sed oni kontentiĝas je nur relativa purigo, forigante precipe ĉion solidan kaj la plejparton de azoto kaj fosforo, la ĉefaj sterkaĵoj. Dum la akvo fluas en la Finnan Golfon, la solidaĵoj kribritaj kaj koncentritaj el la akvo plejparte iras al granda kompoŝtejo, kiu faras el ili humon por uzo kiel grundopliboniga materialo. Tamen, certa parto el ĉio, ekzemple falsdentaroj, poŝtelefonoj, kondomoj, ŝtrumpoj kaj aliaj okazaj trovaĵoj forkombitaj ĉe la unua kribrilo, estas transportata al forĵetejo.

Dankon al Helsingin Vesi (la publika akvoprizorga entrepreno de la urbo Helsinki) por la malofta eblo konatiĝi kun ilia subtera mondo. Eble alian fojon mi havos okazon vidi la pli brilan flankon de ilia laboro, la instalaĵojn por pura akvo, kie komenciĝas la vojo de la akvo tra la tubolabirinto urba al ĉies hejmaj kranoj.

Bildojn pri la purigejo vidu en la albumo Fine de kloako aŭ simple komencu la rigardadon per la ĉi-supra bildo.

[La fotoj, kiuj origine aperis en albumo “Fine de kloako”,  estas aldonitaj kiel la sekvaj, samdataj eroj en ĉi tiu blogo. Komencu ĉi tie: Fine de kloako (1).

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Katalin Kovats
    Dankon, Harri pro la interesa temo kaj bone verkita artikolo. Ĝin mi povus imagi en nia rubriko Monda Mozaiko. ĉu vi konas ĝin?
    www.edukado.net/pagina/Monda+Mozaiko/11852/


  • Harri Laine
    Mi hontas konfesi, ke mi ne konas Mondan Mozaikon, kaj ankaŭ ne scias kiel la artikolo taŭgus por tia forumo. Sed mi iom (kaŝe) rigardos, kio estas tie.


  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Ĉu la lokoj tre fiodoris?..


  • Vjaĉeslav Slavik Iva… aldonis 
    Mi jam tralegis subskribojn de la fotoj, vi tie mencias. Estas tre interesa raporto, vere.