2014-06-23

M kaj K kaj la Somermezo

Sabaton, la 21-an de Junio oni festis Somermezon en Finnlando. Tio estas granda festo kun tritaga libertempo. Laŭ nia kutimo, la plej vigla tempo por festado estas la vendreda antaŭvespero. En la ĉefurbo, unu el la grandaj festejoj estas la insulo Seurasaari, populara ekskursejo kaj loko de la samnoma subĉiela muzeo. 

La tago estis tre speciala por M kaj K, kiuj tiam geedziĝis, laŭ plej tradicia maniero, sur la sama insulo kaj povis poste festi kun la publiko. Ĉar la fianĉo K estas mia amiko, ankaŭ mi volis festi la Somermezon samloke. 



 K kaj M sukcese ekbruligis la ŝtiparon ornamitan per freŝaj branĉoj. Unue videblis nur densa fumo, sed rapide kreskis la flamaro. La remistoj jam retiris la boaton de la fajrego kaj tenas ĝin je sufiĉa distanco. – Ni ĉiuj estis iom maltrankvilaj pri la novedzino, kiu valsis kun nudaj ŝultroj super la blanka robo, en la malvarmeta, foje eĉ pluveta vespero. Je nia malstreĉiĝo, ni konstatis ke ŝi jam havis varmigan, blankan ŝalon.


Feliĉon al la novgeedzoj!

Mian bildrakonton “Somermezo sur Seurasaari”, kiu origine troviĝis en alia loko, mi metis ĉi-suben. 

--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ankaŭ la sekva bildrakonto origine estis en la sama retejo. ]



Somermezo sur Seurasaari 
bildrakonto pri la 20-a de Junio 2014


Seurasaari estas insulo en Helsinki. Ĝin kovras arbaro, kaj ĝi estas populara eksursejo por urbanoj, kiuj volas ĝui la naturon.

Okazas tie ankaŭ tradiciaj festoj. Nun, la 20-an de Junio 2014 estas antaŭtago de la Somermeza Festo, kaj multo da homoj fluas trans la ponto al la insulo. Ja estas ankaŭ specialaj allogaĵoj: dancado, festfajroj, kaj okazas la vidinda geedziĝo de elektita paro, laŭ tradiciaj ceremonioj.

La nuptofesto estas por mi aparta kialo ĉeesti: la fianĉo estas mia amiko, ankaŭ li estas esperantisto.

Sur la insulo situas subĉiela muzeo (la "skanseno" de Finnlando), kiu montras vivon kaj konstruaĵojn de Finnoj antaŭ la industria epoko. 

Malnovaj lignaj loĝdomoj, bovejoj, ĉevalejoj, forĝejo, segejo, ventmuelejo, eĉ preĝejo, estas transportitaj el diversaj partoj de la lando kaj restarigitaj en Seurasaari.




Al la insulo 



Mallarĝa 200-metra ponto kondukas nin al la insulo Seurasaari. La unua konstruaĵo estas nun kafejo, sed iam en ĝi loĝis la insula arbargardisto. La stilon de la domo, kun larĝa supra etaĝo, inspiris Norvega arkitekturo. 



Bonveniga fajro 



La alvenantojn jam sur la ponto salutas unu el la pluraj somermezaj festfajroj. La ŝtipojn aranĝis kaj ĵus ekbruligis arbaristo, kiu lerte staras sur flosanta trunko. 



Violejo 


 Violoj abundas sur roka herbejo. 



M & K 



Estas la tago de M kaj K, kiuj hodiaŭ geedziĝas sur la insulo. Ĉar la fianĉo K estas origine eksterlandano kaj ankaŭ la fianĉino multe laboris ekster Finnlando, partoprenas ankaŭ foraj gastoj. Eble unu el tiuj jen faras al si memoraĵon pri la evento. 



Dancanta rondo 



Rondodanco ĉirkaŭ somermeza festostango ornamita per floroj. 



Antaŭen al la festejo 



Langa homvico marŝas suden, ĉu al la Kampo de Festoj, ĉu nur por promeni muzee aŭ arbare. En la mezo videblas sonorila turo de la preĝejo translokita de Karuna al Seurasaari



Provincaj brulontaĵoj 



El diversaj landopartoj venis lokaj specialaĵoj, kiujn oni bruligos, unun post alia, dum oni atendas la fajron de la ĉefa ŝtiparo. 



Ĉu troa singardo? 



Estis du fajrobrigadaj aŭtoj sur la insulo. Oni volas fari la festfajrojn ĉi tie en ĉiu jaro, ankaŭ kiam regas seka vetero, kaj tial ĉeestas profesiaj estingistoj. Ĉi-foje la ĉielo regalas nin per intermitaj pluvetoj kaj la profesiuloj povos ripozi. 



“Nili” 




Manlaboristoj aranĝis vendobudojn kaj ankaŭ metiejojn (ekz. forĝejon) ĉe la ĉefa promenejo. Malantaŭ la budo de la galanteriisto videblas surkolona tenejo, kiun niaj prapatroj uzis precipe en Norda Finnlando por konservi manĝeblaĵojn neatingeblaj al bestoj. La Finna nomo de tia kolontenejo estas nili. La vorton plu konas nur amantoj de krucvortenigmoj - en aliaj kuntekstoj ĝi jam ne aperas. 


Urbo proksimas 


 Ĉe la bordoj de la insulo, ĉiuflanke, videblas Helsinki kaj ĝiaj antaŭurboj. Jen oficejaj konstruaĵoj kaj granda elektrocentralo en la urboparto Salmisaari.. 



Saluton! 



La anasoj, kiel ankaŭ aliaj bestoj sur la insulo, ne tre timas homojn. Dum la amasa festado ili tamen preferas estadi iom flanke. 



La paro alvenas! 



La novgeedzoj estas solene akompanataj al la Festa Kampo. 



La valso 



Unue, kompreneble, rajtas danci nur la novgeedzoj K & M, la ĉefaj personoj de la tago. 



Gratuloj kaj danko 



Alklaku por aldoni priskribon 



Aliĝu al la dancado 



Post la paro ankaŭ aliaj venas danci. Unue, kompreneble, tion faras la proksimaj parencoj. 


Ek al la sekva tasko! 



Ĉevalo kaj ĉevalisto atendas la paron, kiu eksidas sur fojnoblokojn. La ĉaro estas ornamita per branĉoj de betulo, laŭ la kampara somermeza tradicio. 



Ĉu la ĉevalisto scias la vojon? 




Ĉu ili interkonsiliĝas pri la plej rapida vojo al la haveno de la Preĝeja Boato, kiu atendas la festan paron? Preĝeja boato, ĉi-foje, ne estas uzata por iri al preĝejo. Ĝi estas simple la nomo por grandaj remboatoj, kiajn uzadis la antaŭaj generacioj por dimanĉe iri al la preĝejo. En la lagoriĉa kamparo ĝi estis utila trafikilo. 



Fajro kaj pluvo 





La vetero dum la festo estis iom varia, sed feliĉe ne multe pluvis. Spektantoj de la provincaj fajroj jam devis levi la ombrelojn. 



La ĉefroluloj jam proksimas 



Ĉe la bordaj, jam bruligitaj ŝtiparetoj la publiko senpacience atendis. Finfine aperas la longa remboato, kun la novgeedzoj ĉe la antaŭo (enmara roko kaŝas parton de la boato). La remistoj komencas manovri cele al la loko de la ĉefa fajro. 



Ĉu jam pretas alumetoj? 



La remiloj estas levitaj (meze en la bildo) kaj la boato kviete flosas al la fajrigota lignostako. 


Sukceso! 


K kaj M sukcese ekbruligis la ŝtiparon ornamitan per freŝaj branĉoj. Unue videblis nur densa fumo, sed rapide kreskis la flamaro. La remistoj jam retiris la boaton de la fajrego kaj tenas ĝin je sufiĉa distanco. – Ni ĉiuj estis iom maltrankvilaj pri la novedzino, kiu valsis kun nudaj ŝultroj super la blanka robo, en la malvarmeta, foje eĉ pluveta vespero. Je nia malstreĉiĝo, ni konstatis ke ŝi jam havis varmigan, blankan ŝalon. 


Feliĉon! 







Mi deziras feliĉon al K & M, kies festo koincidis kun granda festotago de ĉiuj Finnlandanoj