2012-02-07

Nova prezidanto por unu norda lando

Finnlando elektis por si novan ŝtatestron por ses jaroj. Estas Sauli Niinistö, kandidato de la konservativa-liberala Nacia Koalicio, kaj li ekoficos la unuan de Marto. Lia rivalo en la decida dua balotado estis Pekka Haavisto de la Verda Partio. 

Jam dum multaj jaroj, la venkinto estis favorato de ĉiuj antaŭdirantoj, sed la leviĝo de la verda kandidato al la dua loko estis preskaŭ sensacia afero. Ĝis antaŭ ne longe, lian sukceson povis antaŭvidi nur posedanto de ekstreme bone polurita kristala globo. La afero estis fakte granda venko por ambaŭ partioj. La partio de la nova prezidanto ne okupis la postenon de ŝtatestro post 1956, kaj la Verda Partio estas unu el la malgrandaj, kun 10 seĝoj en la 200-membra parlamento.








Elekto de prezidanto ie en fora norda Eŭropo apenaŭ multe interesas homojn en aliaj landoj. Al mi estas tamen interese legi, kion eksterlanda gazetaro raportas pri balotadoj en mia lando kaj kiel ĝi interpretas la rezultojn. 

Post la parlamentaj elektoj en 2011, la opinio ŝajnis esti ke Finnlando plenas je maltoleremo, la landon regas fremdulmalamo kaj EU-kontraŭado. Ankaŭ la enlanda gazetaro, kiu devus scii pli bone, iom reeĥis la samon. 

Nun, kiam ni balotis por prezidanto, kelkaj kandidatoj (komence estis okopo, je la dua balotado restis du) klopodis levi tiajn temojn por pritrakto, sed kun tre modesta sukceso. En la dua balotado jam tute ne rolis tiaj demandoj. Kaj nun mi legas ie-tie, ke Finnlando "ĉesis esti" kontraŭ-EU-a maltoleremulujo. Kia ridinda analizo! Ne eblas ĉeso se neniam okazis komenco. 

Certe oni povas diri, ke la popolo esprimis sian protestan voĉon en la balotadoj (precipe pasintjare). Sed la reala kialo de la protesta atmosfero estas en tio, ke homoj perdis sian paciencon pri la politikistoj. Oni sentis, ke tiuj ĉesis okupiĝi pri aferoj, kiujn la homoj sentis veraj problemoj de la ĉiutaga vivo. En tia situacio, ĉiam, diversaj ekstremistoj levas sian kapon kaj trovas iom da apogo. Sed tiu ekstremismo ne estas la popola politika atmosfero.

Nun, elektante ŝtatprezidanton, la popolo trovis aliajn vojojn esprimi sian malŝaton pri la konduto de tiuj politikistoj, kiuj komencis kredi sin ĉiopovaj kaj ĉiosciaj, tro intime kunlaborantaj kun la "fortoj de la merkato" kaj "Bruselo". Ekster la plej dense loĝata sudo gravis ankaŭ la imaga bildo pri tro intima kunlaboro kaj zorgo nur pri la ĉefurbo.


* * *

La rezultoj (procentoj da voĉoj).

La unua balotado

36,96 % Sauli Niinistö (Nacia Koalicio)
18,67 % Pekka Haavisto (Verda Ligo)
17,53 % Paavo Väyrynen (Centra Partio)
9,40 % Timo Soini (Veraj Finnoj)
6,70 % Paavo Lipponen (Socialdemokratoj)
5,48 % Paavo Arhinmäkl (Maldekstra Ligo)
2,70 % Eva Biaudet (Sveda Popola Partio)
2,47 % Sari Essayah (Kristanaj Demokratoj)

La dua balotado

62,60 % Sauli Niinistö (Nacia Koalicio)
37,40 % Pekka Haavisto (Verda Ligo)

--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


6 komentoj

Tjeri
En francaj seriozaj ĵurnaloj legeblis nur kelkaj linioj pri la novelektito: www.lemonde.fr/europe/article/2012/02/05/le-conservateur-sauli-niinisto-elu-nouveau-president-de-finlande_1639177_3214.html
neniu komento pri la surpriza apero de la verda kandidato.
Kompreneble, TV ne eĉ scias, ke ekzistas Finnlando, krom kiam iu freneza saŭnakonkurso aux freneza pafado en lernejo okazas.

Harri Laine
Jes, tion mi komprenas kaj scias. Rekompence, ĉi tie ni scias pri Asteriks, kaj pri la malalta edzo de Carla, kaj ke en la lando oni leĝe malpermesas paroli la Anglan lingvon, kiun parolas ĉiuj aliaj en la mondo. (Nu, serioze, la serioza gazetaro tamen iom serioze kaj ne malmulte raportas.)

Mi legis iujn eksterlandajn artikolojn (pli multe oni raportas en la proksimaj landoj) pri niaj elektoj, kaj min frapis tio, ke laŭ tiuj okazis ia ĝisfunda ŝanĝiĝo en nia politika atmosfero inter 2011 kaj 2012. Tio montras malbonan komprenon pri la opinioj en la lando, aŭ fakte pli probable, volon havi dikliteran sensaciecan titolon por artikolo. Ni estas tute samaj, egale kritikemaj pri niaj politikistoj kiel antaŭe. Niajn najbarojn, bedaŭrinde eĉ la negrandan bruegantan kaj problemo-krean maltoleremularon en nia lando, ni kutimas silente toleri.

Harri Laine
Kaj mi tute ne menciis tion (kion oni rimarkinde rimarkis ankaŭ eksterlande) pri Haavisto, ke li havas registritan partneron (do edzon). Iom malpli interesis la eksteran mondon tio, ke anstataŭ armeo li servis civile en malsanulejo. Ĉio ĉi certe influis ankaŭ enlande, sed oni ne povas esti certa, ĉu tio alportis al li pli da voĉoj, ĉu malpli.

Tjeri
Ĉimatene ĉe kafomaŝino mi demandis al miaj kolegoj, ĉu ili scias, ke okazis elekto de prezidanto en Finnlando. El ses, kiuj tie estis, nur unu aŭdis pri tio, sed ne povis diri, kiu estis elektita: "Socidemokrato, mi kredas", tiel li respondis. Notinde estas, ke ili ĉiuj estas universitate diplomitaj.

Harri Laine
Nu, eble sufiĉas, ke ili scias ke Finnlando estas lando. Se ili krome scias, ke ĝi estas en Eŭropo kaj eĉ membro de EU, mi estas jam kontenta. Cetere, la artikoleto en Le Monde, por kiu vi donis ligilon, estis tute bona. Koncizaj, ĝustaj informoj.

Tuomo Grundström
Cxu iu el ni atentis cxi tie pri (ne- aŭ ĉu-?)atendita similaĵo inter la najbaraj landoj, eta kaj granda: Jam jarojn antaŭ la elekto oni certe sciis, kiu estos elektita?

--------------------------------


[Pri la foto en la artikolo estis apartaj komentoj.]



Ok homoj kandidatis en la prezidanto-elektoj de 2012 en Finnlando,
ĉiu en numera ordo sur strata reklamtabulo en Helsinki. La afiŝoj,
de maldekstre, apartenas al

2 Pekka Haavisto (Verda Ligo)
3 Timo Soini (Veraj Finnoj)
4 Paavo Väyrynen (Centra Partio)
5 Paavo Lipponen (Socialdemokratoj)
6 Sauli Niinistö (Nacia Koalicio)
7 Sari Essayah (Kristanaj Demokratoj)
8 Eva Biaudet (Sveda Popola Partio)
9 Paavo Arhinmäkl (Maldekstra Ligo)


6 komentoj pri la foto

Tjeri
Kien malaperis la N°1?

Harri Laine
En niaj elektoj neniam estas kandidato numero 1.

Eble oni povas argumenti por tio ankaŭ moderne, per eblo konfuzi malklare skribitajn ciferojn 1 kaj 7, aŭ per ia psikologia vidpunkto. Sed por trovi la faktan kialon oni devas rigardi malantaŭen trans jarcento.

En la komencaj jaroj de nia Parlamento civitano donis sian voĉon skribante simplan strekon sur la balotilo, ĉe la kandidata listo de la partio, kiun li aŭ ŝi volis subteni. Tia sistemo daŭris ekde la unuaj elektoj en 1907 ĝis 1935.

Post 1935 la balotanto devis skribi numeron. Oni konsideris ebla tian konfuzon, ke kandidato numero 1 ricevus pli da voĉoj simple pro tio, ke iu laŭ malnova kutimo skribas simplan vertikalan strekon anstataŭ la ĝusta numero. Nun la foresto de "1" estas jam firma tradicio, kaj oni apenaŭ ŝanĝos ĝin.

Tjeri
Dankon pro la klarigo.

Harri Laine
"La ruĝa streko" (punainen viiva) estas konata esprimo en la Finna. Per ĝi oni povas aludi al la politika decidpovo de la popolo. En la komencaj jaroj, oni disponigis al la balotantoj ruĝan krajonon por marki la voĉon. Pri la elektado de la unua unuĉambra parlamento en 1907 ekzistas samnoma romano (Punainen viiva de Ilmari Kianto). Filmo kaj eĉ opero estis poste faritaj surbaze de la romano, Pecon el la filmo oni povas vidi en YouTube. En tiu elĉerpaĵo, agitisto de laborista partio venas al fora nordorienta vilaĝo kaj faras tie fajroŝprucan paroladon al la kamparanoj.

Thierry Salomon
Aspektas kiel loko por konkurso de neĝbulĵetado!

Harri Laine respondis al Thierry Salomon
Jes, vi pravas. Bedaŭrinde estis tre frosta vetero tiam, kaj por povi facile formi bulojn la temperaturo estu iom super nulo. Tomatoj estas tro multekostaj vintre, ĉi tie en la nordo.

Ĉi tiaj celtabuloj estas malnova tradicio en la urbo. Antaŭ ol la urbo komencis provizi tiajn al la partioj, antaŭ ĉiuj elektoj, la afiŝoj estis ĥaose starigitaj ie-tie, La urbo jam delonge aranĝas stablojn kun kadroj por reklamoj pri kandidatoj, kaj simple malpermesis starigi tiajn aliloke. Iam la surstrata reklamado estis multe pli grava ol nun, sed la partioj daŭre utiligas ankaŭ ĉi tiun manieron diskonigi siajn kandidatojn.

Ne malofte oni vidas afiŝojn ŝiritajn, faligitajn aŭ kun aldonitaj desegnoj. Mi admiras la fotinton, kiu sukcesis kapti bildon pri tiom sendifekta afiŝaro. Eble ĉio estis antaŭ nelonge starigita, aŭ iu ĵus algluis novajn bildojn sur difektitajn.