2010-01-28

Turku diskonigas

Amiko invitis min gustumi bierojn en Turku. Okazis antaŭkristnaska festeno, t.n. et-julo, de la societo “Amikoj de Biero en Turku”, kaj mi sentis min vere honorita pro la invito partopreni la aranĝon en la bierfara restoracio Koulu (t.e. ‘La Lernejo’). Bonvolu ne demandi al mi, kial antaŭkristnaska festeno okazas la 22-an de januaro. Tio ne gravas, ĉar ĉio estis plej agrabla, la pladoj proponis bonan abundan manĝon, kaj la kranoj de la Lernejo provizis nin per fruktoj de la Lerneja bierfara arto.


* * *

La biervespero aŭguris plaĉan travivaĵon ankaŭ por la posta sabato. Tiam mi vizitis la Urban Bibliotekon. Nome, mi aŭdis, ke dum la nuna januaro oni starigis tie ekspozicion pri la internacia lingvo, kaj tion mi nepre volis vidi.

La biblioteko ĉe Linnankatu nuntempe lokiĝas en du domoj: nova, moderna, lumoplena parto estas hejmo de plejmulto de la bibliotekaj kolektoj dum la klasikstila malnova domo estas dediĉita al la temo “arto”. Inter la du domoj troviĝas ankaŭ kafejo, kie ofte kunsidas esperantistoj de la urbo.







Mi grimpis al la dua etaĝo en la nova domo. Tie, en parto titolita Tietotori, ‘informa bazaro’, mi trovis la ekspoziciaĵojn. Unue mian atenton kaptis kvar afiŝpaneloj starigitaj ĉe rando de balustrado. Tiuj havis po unu afiŝo ambaŭflanke, do sume ok informplenajn tekstojn pri la lingvo, pri ĝia historio, pri UEA, pri ebloj kaj rimedoj por lerni la lingvon kaj, kompreneble, pri la lingvo kaj ĝiaj uzantoj en Turku. La tekstaro eble ne estas la plej tuja allogilo en la ekspozicio, sed ĝi bone servas tiujn, kiuj ekinteresiĝas kaj volas pli scii. Eblas elekti legaĵon laŭ sia intereso. Estis libere haveblaj ankaŭ faldfolioj kaj, tre grave, informilo pri komenciĝanta nova kurso en Turku.

Sur unu bretaro estis kolektitaj specimenoj pri lernolibroj. Ĉiuj krom unu apartenis al la regula kolekto de la biblioteko; nur la ĵus aperinta finna versio Esperanto mutkattomasti de la lernilo de Stano Marček ankoraŭ ne portis stampon de la biblioteko. Apude estis metitaj pli ol dudeko da kolorplernaj kongresaj bultenoj. En la supra vico elstaris la kongreslibroj de la tri Universalaj Kongresoj aranĝitaj en Finnlando: Helsinki 1922, Helsinki (kaj Espoo) 1969 kaj Tampere 1995.





Unu vitra montroŝranko prezentis filatelaĵojn, kun Esperanta temo, el la kolekto de Anna-Liisa Ali-Simola. Apuda simila kesto prezentis aŭdvidaĵojn kaj kelkajn verkojn el Finnlando.
La aranĝo estis kompetente kaj taŭge farita. Ne estis trudata troo da informoj, sed elektitaj detaloj spekteblaj eĉ nur preterpase. Interesito povis laŭplaĉe profundiĝi en la tekstojn de la afiŝaro.




.


Mi opinias, ke la ekspozicio meritas esti starigita ankaŭ en aliaj lokoj. Ne estas tro malfacile fari adaptaĵon al aliurbaj kondiĉoj: forpreni la detalojn, kiuj interesas precipe nur turkuanojn, kaj aldoni alilokajn informojn kaj eble eĉ alilokan koloron. Se temas pri lokoj proksimaj, ekz. bibliotekoj en najbaraj komunumoj, oni povas eĉ senŝanĝe ekspozicii ĉion plene laŭ la Turkua maniero.


* * *


Do, mi estas kontenta pri la ekspozicio, sed eĉ pli kontenta mi estas pri la normala agado de la biblioteko. Tie estas escepte ampleksa kolekto de Esperanta literaturo. Ne nur tiuj unu-du lerniloj, kiujn oni povas trovi en multaj bibliotekoj, sed trideko da lerniloj surbrete kaj aparta sekcio por esperanta literaturo: dramoj, poezio, romanoj, faka literaturo. Tion povas nur envie rigardi mi, loĝanto de urbo pli granda ol Turku. Ankaŭ sur la bretoj por periodaĵoj mi vidis gazetojn esperantajn. – Ekzistas eblo prunti librojn interbiblioteke, ĉu ne. Alilokanoj bonvolu utiligi la eblon.






* * *

Fine, mi aldonas lingvan noton. Mi ne ŝatas provizi miajn artikolojn per lingvaj notoj, sed jen mi ne povas rezisti la tenton. Iam okazis diskuto, eĉ disputo, pri tio, ĉu amiko (aŭ sklavo, aŭ...) povas esti ino kaj en tiu afero mi eble apartenas al la malplimulto, eble al la plimulto de la opiniantoj. En tute amika diskuto (publika, ankoraŭ rete trovebla), Renato Corsetti foje komentis mian diron ĉi tiel: “se vi diros al mi ke vi feriis en Francujo kun via amiko, kaj poste mi malkovrus ke temis pri amikino, mi pensus, ke vi volis trompi min.”

Nu, kion mi nun diru? Mi komencis ĉi tiun blogaĵon per la vortoj “Amiko invitis min...” Tiu amiko estas Tiina Oittinen, la prezidanto, prezidantino se vi volas, de la Esperanto-societo en Turku. Kiel vi scias, ŝi estas plurtalenta aktivulo. Vidu ŝin kun violono en foto de la 10-a de septembro 2008: 



En la grupo “Muzikamantoj en Turku” violonas ankaŭ Tiina Oittinen, 

la prezidanto de la loka Esperanto-societo. Ŝi estas la meza el la tri 
plej maldekstraj starantoj. La tria de dekstre en la antaŭa vico 
estas Tarmo Riutta, la orkestrestro.


Kaj ŝi ne estas nur Muzik-Amanto, sed kiel ĵus evidentiĝis, ankaŭ Bier-Amanto (laŭplaĉe inigu la vortojn).

Gratulon al la Esperanto-societo en Turku pro bona ekspozicio. Kaj gratulon al la Societo kaj al la urbo Turku pro impone bona publika biblioteko.


* * *


Bildojn pri la biblioteko mi metis en la albumon “Turku prezentas la lingvon”.


--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

10 komentoj

Sakari
Dankon Harri pro interesa informo.

Mi plene samopinias pri la lingva noto. Tiina estas ankaǔ mia amiko. Se mi dirus, ke ŝi estas mia amikino, la frazo eble havas jam alian nuancon. Verŝajne Renato Corsetti vole-nevole pensis pri tiu nuanco.

La afero tamen estas pli komplika, ĉar pro nacilingva influo homoj pensas malsammaniere. Por finnlingvanoj la ideo de "amiko" kiel sekse neŭtrala estas memevidenta afero. En nia televido ĵus estis programo "Thalia gaala", kie oni omaĝis i.a. al aktoroj de la jaro. Mi aparte notis, kiel oni anoncis tion: oni elstarigis du aktorojn de la jaro (vuoden näyttelijät): unu aktorinon (vuoden naisnäyttelijä, laŭvorte virinaktoro) kaj unu viraktoron (vuoden miesnäyttelijä). Antaŭ cent jaroj en la finna lingvo ekzistis vorto näyttelijätär (aktorino), sed tiun esprimon oni apenaŭ plu uzas.

Onagrino (Dominique)…
Bone, ke en la kvina urbo de Finlando oni trovas tiom bonan informon pri esperanto!...

Harri Laine respondis al Onagrino (Dominique)…
Dankon, Onagrino. Precipe admirinda estas tio, ke la biblioteko havas tiom da esperantaĵoj en sia normala, ĉiam utiligebla kolekto. Mi tre ŝatus havi ion similan en mia urbo.

Vjaĉeslav Slavik Iva…
Mi havas du demandojn:

1. Ĉu la libroj en tiu biblioteko estas senpere alireblaj? Kio min plej multe ĝenas pri grandaj bibliotekoj, estas la bezono unue scii, kiun libron vi bezonas. Foje mi emas foliumi dekon komence, okazis, ke mi devis mendi dekon kaj foliumi en la legosalono de biblioteko.

2. Ĉu estas mia misimpreso: laŭ „Esperantolehti“ aspektas, kvazaŭ svedlingva komunumo estas tre bone reprezentita en finnlanda Esperantujo. Ĉu eble ĉefe pro foteco de la movado en Turku kaj ĝia ĉirkaŭo?

Bondezire salutas,
Sl.
antaŭ 6 jaroj.


Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
Unue:

Jes, al la librobretoj povas iri kaj la librojn foliumi kiu ajn vizitanto. Mi faris la fotojn estante simpla vizitanto, kaj ĉio estis en publike atingeblaj lokoj. Mi ne scias, ĉu la biblioteko havas ankaŭ stokejon, kiun rajtas eniri nur bibliotekistoj, ekz. por iuj tre valoraj aŭ tre malofte pruntataj libroj. Se jes, tiajn oni do trovas nur per datumbazoj de la biblioteko kaj devas aparte peti.

Tre malmultaj bibliotekoj en Finnlando havas esperantajn librojn en sia kolekto, krom eble iujn lernolibrojn kaj vortarojn. Ekz. en Helsinki iam, antaŭ jardekoj, estis rimarkinda kolekto en la ĉefa urbomeza biblioteko, sed mi ne scias, ĉu ĝi plu ie troviĝas. Ekzistas ankaŭ t.n. "Deponejo-Biblioteko" en Kuopio. Tiu servas la tutan landon konservante ekzemplerojn de libroj kaj alia materialo, kiujn aliaj bibliotekoj ne plu volas havi. Eblas serĉi librojn per ties retpaĝo kaj mendi kiel prunton.

Mi faris simplan provon per la serĉilo de la Deponejo-Biblioteko. Serĉo per la vorto "Esperanto" donis 401 librotitolojn. Verŝajne tio estas nur la libroj, kies bibliotekaj indikoj (titolo, aŭtoro, eldonejo...) enhavas la vorton "Esperanto", do ne enhavas ĉiujn esperantlingvajn librojn.

Mi iam raportis pri la urba biblioteko en Somero kaj pri ĝia esperanta kolekto, grandparte herede akirita. Tiuj libroj, bedaŭrinde, jam plejparte ne plu troviĝas en la publike vizitebla parto de la bibliotekto, sed estas metitaj en fermitan stokejon.

Due:

Mi ne notis speciale abundan partoprenon de svedlingvuloj en la movado. Feliĉe estas kelkaj aktivuloj, kiuj ankaŭ ne malofte skribas en la svedlingva gazetaro. Anna Ritamäki, kiu estis prezidanto de EAF antaŭ la nuna Tuomo Grundström, estas rimarkinde aktiva svedlingvulino. Mi ne scias pri aktivaj turkuanoj svedlingvaj, sed ne dubas, ke ankaŭ tiaj ekzistas. Ĉirkaŭ 5 % de la urbanoj parolas la svedan denaske.

Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri Laine
Mian impreson pri svedlingva komunumo de Finnlando nebuligas mia simpliga percepto, ke svedeca familinomo signifas la svedan kiel denaskan lingvon aŭ svedecon kiel memidentigon. Evidente ĉio estas pli komplike — multaj finnoj havas svedecajn familinomojn, ĉar iliaj prapatroj frue aperis en la urboj, kiam la sveda ankoraŭ estis la ĉefa skriba k oficiala lingvo; kaj (kion mi antaŭe ne sciis) la ekzemplo de Anna montras, ke finneca familinomo povas esti ĉe svedlingvano.

Min forte impresis ke la depona biblioteko estas en Kuopio. Finnoj mirinde sukcesas deteni la landon de la rusia-bulgaria vojo, kiam ĉio enlanda okazas kaj troviĝas en la ĉefurbo. En Rusio deponejoj plej malproksime troviĝas en la Moskva provinco; ekzemple tiu de sciencaj disertaĵoj — en la urbo Ĥimki, la tuja apudurbo de Moskvo.

Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
Ne eblas konkludi gepatran lingvon de finno per ties familia nomo. La aferoj ja rilatas, sed la rilato estas pli statistika ol determina. Svedlingvulo tamen malpli verŝajne havas finnan familian nomon ol finnalingvulo svedan. Persona nomo (antaŭnomo) estas pli forta indikilo, sed ankaŭ tio ne sufiĉas kiel pruvo. Kaj estas homoj, kiuj simple konsideras sin tute dulingvaj.

La familiaj nomoj estis registritaj iom post iom dum jarcentoj. Ĝis antaŭ ĉ. 100 jaroj multaj homoj, precipe en okcidenta Finnlando, tute ne havis familian nomon. Ekz. mia patrina avino, antaŭ sia edziniĝo, estis simple "filino de Josef", sen aparta familia nomo. – La oficialajn registrojn skribis pastroj, kiuj ne malofte emis igi ĉion aspekti pli oficiala, ekz. per enskriboj en la lingvo de la oficiala tiutempa burokratio, t.e. en la sveda.

Oni trovas statistikajn informojn pri nomoj en Finnlando sur paĝoj de la Popolregistra Centro. Tie mi trovas ekz., ke nun vivas 412 homoj kun la nomo Ivanov (krome 221 nomiĝas Ivanoff, kaj kelkaj Iwanow, Iwanoff k.a.). Serĉi pri Vjaĉeslav estas komplikega afero pro la abundo de skribmanieroj, sed mi provis kelkajn (la nombroj enhavas ankaŭ mortintojn, sed nur tiujn kiuj vivis dum la ekzisto de la komputila registrosistemo): Vjatseslav 135, Vjatsheslav 9, Vjatscheslav 8, Vyacheslav 58 kaj certe aliaj). Troviĝas unu homo kun registrita antaŭnomo Slavik.

Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri Laine
Dankon pro ĉiam interesaj komentoj kaj klarigoj. 135 tiuj kun la nomo Vjatseslav kredeble estas ortodoksaj finnoj, la literumo estas tre finneca. La aliaj povas aparteni al aliaj ortodoksdevenaj homoj, eble rusoj, sed ne nepre. Slavik estas mirinda okazo: mi scias, ke en la ĉeĥa aŭ la slovaka ĝi signifas najtingalon.

Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
Min surprizis la multaj nomoj skribitaj “Vyacheslav”, ĉar tian formon neniu finno donus al la rusa nomo. Tio devas esti lastatempaj enmigrintoj, kaj la nomformo estas simple transprenita el ilia pasporto. Ĉu nuntempe la rusaj eksterlandaj pasportoj montras la nomon latinlitere laŭ angla skribmaniero? Mi memoras malklare, ke iam regis franceca transskribo. Nun mi provis ankaŭ per franceca formo kaj trovis eĉ pli multajn: Viatcheslav 107. Eble tio venas el pli malnovaj pasportoj.

Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri Laine
Ankaŭ mi estas Viatcheslav en mia eksterlanda rusia pasporto. Mi ne certas, ĉu ekzistas ia ideologio pri tio, sed antaŭe nur francecaj skriboj estis uzataj, nun — ĉefe anglecaj, sed kvazaŭ ne estas iom strikta sistemo pri tio.

Mi ŝatus, ke ia formo de sia propra latinigo aperu en la pasportoj. Vjačeslav aŭ io tia. Ne plu estas problemo pri supersignoj, kaj tia skribo estas iom tradicia por parto de slavoj kaj por latinigo de rusaj skriboj.

Skribi per buŝo, legi per oreloj

Mi ĵus legis blogaĵon titolitan “Legi per la oreloj”. Maria Sandelin tre interese priskribas alian flankon de la temo, pri kiu mi blogis la 3-an de decembro pasintjare. Mi skribis pri produktado de voĉlegita libro por blinduloj. Maria, profesia bibliotekisto, havas rektajn kontaktojn kun la konsumantoj de tiaj libroj, kun homoj eĉ arde sopirantaj pri tia legaĵo. Ŝian rakonton mi sentas plena je reala vivo, ĝi estas malfikcio. Ĝi baziĝas sur konkretaj spertoj, interparoloj kun literatur-avidaj individuoj, kiuj vere bezonas la voĉlibrojn. Iam, dum miaj voĉlegaj sesioj, mi demandis min ĝuste pri tiaj aferoj: kiaj homoj aŭskultos min, kiel ili trovos kaj akiros la voĉlibron, ĉu ĝi havas ian ajn gravecon en ilia vivo?

Dankon, Maria, pro la artikolo. Ĉu ni iam trovos ankaŭ “orel-leganton”, kiu priskribos la sintenon de vera utiliganto de tia biblioteka servo?

(Mia iama blogaĵo troviĝas ĉi tie: Voĉlege kopii libron sen aŭtora permeso.)


--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.] 

Komentoj  

Maria 
Harri, ĉu do ankaŭ finnlingvajn sonlibrojn vi registris?
antaŭ 7 jaroj. Respondi | Traduki | Viŝi 
Harri Laine 
Ne, tion mi ne faris. Kaj mi pensas, ke mi eĉ ne volas fari tion – eble unu fojon provi sed ne okupiĝi regule. Por tiu tasko estas multaj kompetentaj homoj, dum mi siatempe komprenis, ke estis malfacile trovi iu(j)n por voĉlegi esperantan tekston. La legado ĝis nun ne multe laborigis min, kaj mi ŝatas lasi tion neregula sed agrabla okupo. – Mia unua tasko estis al mi tute surpriza, eĉ konsterna, ĉar oni unue parolis al mi ion pri Muminvalo, sed fakte la unua legotaĵo estis Aniaro de Harry Martinson.