2012-06-21

Bonan Somermezon!

Ĉi-semajnfine okazas la plej granda somera festo en Finnlando, la Somermezo, ankaŭ nomata la Johana tago.

Vagante inter grandaj pinoj ĉe lago, mi rimarkis, ke ie-tie la grundon kovris amaso da etaj floroj. Estas la sezono de lineoj (aŭ lineo-kloŝoj, science Linnaea borealis L.), kiuj rampas surtere, ie kiel densa mato, aliloke en grupetoj. El la grundo leviĝas la floretoj, sonorilformaj, po du pinte de ĉiu vertikala tigo.

Mi tuj memoris, kion la Finna poeto Eino Leino skribis. Tion memoras ĉiu Finno, la versoj estas kiel Ho mia kor’ en Esperantujo. “Odoroj de lineo kaj ombroj de akvo, el tiuj mi faros kanton por mia koro”. Mi eĉ ne provas traduki versforme, ĉiuokaze ne eblas transdoni la sentojn kaj la ĉarmon de varma somera vespero.


 Linnaea borealis L. floras ĉe lagobordo.


Lineoj fakte odoras, bonodoras, sed oni apenaŭ rimarkas tion tage, kiam plej ofte ventas. Oni devas meti la floron tute proksime al sia nazo, por ĝue flari ĝin. Kiam noktiĝas, ankaŭ vento ofte ĉesas blovi, kaj pli facile percepteblas parfumaj floroj. Ankaŭ la mallumiĝo, kiu somermeze estas nur preterpasanta krepusko ĉi tie, elstarigas la helajn floretojn el la malheliĝanta grundo. 







La scienca nomo, en sia plena konsisto, kun indiko pri la nomdoninto estas “Linnaea borealis L.”. Tie la litero “L.” estas mallongigo por Linnaeus, la latinigita nomo de la Sveda grandulo de biologia klasado Carolus Linnaeus, Carl von Linné, por ni Karolo Lineo.

Ĉu do tiu Karolo volis honori sin mem, donante al sia favorata floro la nomon Linnaea? Li ja estas indikita kiel la aŭtoro, kiu respondecas pri la nomo. Nu, fakte tiel ne estas. La kreskaĵo estis amata de Karolo Lineo, kaj iu alia jam antaŭe donis al ĝi la nomon Linnaea kaj Karolo Lineo nur registris ĝin en sia verko Species Plantarum. Laŭ la oficiala regularo pri sciencaj nomoj oni konsideras tiun verkon la komenca punkto de la nuna nomaro, kaj al ĉiuj nomoj aperintaj en ĝi oni aldonas la aŭtor-indikon Linnaeus.

Per ĉi tiuj bildoj kaj vortoj pri la arbaraj sonoriletoj mi deziras al vi ĉiuj belan kaj agrablan Somermezon. Se nun ne estas somermezo en via lando, bonvolu kompreni tion kiel deziron por bona semajnfino, laŭ via sezono.


* * *

Aliajn somermezajn fotojn pri la naturo vidu en la albumo Johana tago 2012


--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj

Tjeri
En Francio, tiu floro estas tre malofta, kaj troviĝas nur en kelkaj lokoj de Alpoj.

Harri Laine
Ĝi estas kreskaĵo de malvarma klimato. Post la glacia epoko ĝi eble abundis en la tuta Eŭropo, sed restis nur en la pli malvarmaj partoj nordaj kaj montaraj. Kaj kompreneble, ĝi bezonas arbaron. Tiajn la homoj detruis en plejparto de Eŭropo.

Por tiuj, kiuj ne konas la floron, mi aldonu, ke ĝi estas tre malgranda. La fotoj eble kredigas ĝin pli granda, sed notu, ke la plej proksimaj floroj estas je ĉ. 10-centimetra distanco de la fotilo.