2008-09-29

Allogi per malfacila prononco

“Se estas malfacile elparoli [la stratnomon] Nordenskiöldinkatu, ja troviĝas ankaŭ aliaj stadionoj.” La glacihokea societo HIFK en Helsinki daŭrigas sian lingvorilatan reklamserion. Amiko Slavik Ivanov el Sankt-Peterburgo, kiu vizitis la ĉefurbon de Finnlando en aŭgusto, okaze fotis unu antaŭan afiŝon, kiu elstarigis la identeco-krean funkcion de loka slango (urbana ĵargono).

“Se estas malfacile prononci [la stratnomon] Nordenskiöldinkatu, ja troviĝas ankaŭ aliaj stadionoj.” La koloroj de la glacihokea societo HIFK okulfrapas el surstrata reklama afiŝo. (Vidu mian blogaĵon Allogi per malfacila prononco). – (La finna teksto: "Jos Nordenskiöldinkadun lausuminen tuottaa vaikeuksia, onhan niitä muitakin halleja.")





La hokeistoj ŝercas per la nomo de la strato, apud kiu staras ilia hejma stadiono, la Glacia Halo en Helsinki. Nordenskiöldinkatu, strato de Nordenskiöld, estas iom langorompa (aparte pro sia nefinna literumo) por parolanto de la finna lingvo, sed kompreneble denaska ĉefurbano havas sian manieron prononci. Kio estas la mesaĝo de la reklamisto (krom, kompreneble, altiri atenton al HIFK en amuza maniero)? Eble li volas diri: “Se vi estas denaska urbano, vi estas unu el ‘ni’. Se ne, venu kaj lernu esti unu el ‘ni’.”

Jen, maldekstre, la foto de Slavik, kiu igis min atenti pri la reklamoj. Lige kun tiu bildo, okazis iom da komentado.

Sed kiel oni fakte, en la praktiko, prononcas la nomon Nordenskiöld? Mi ne faris surstratan enketon, sed kredeble finnalingvulo (do tia, kiu entute konas la nomon de N. aŭ de la strato) kutime prononcas ĝin, kvazaŭ ĝi estus skribita Nuurdensöld ['nu:rdensøld]. Strange, mi nek scias nek trovis ian mallongigon aŭ aliformigon de la nomo en la urba slango, kiu estas riĉa je tiaj adaptaĵoj. La nomo de la famulo estas svedlingva, kaj la prononco en la finnlanda sveda lingvo estas ['nu:rdenʃøld], kun ŝ-sono anstataŭ la plene finneca s. En Svedujo (kie oni apenaŭ scias, kiel ĝuste prononci la svedan lingvon), oni tute forfaligas la r-sonon kaj anstataŭe suprentiras la langopinton eldirante la sonon d, post la sono n elbuŝigas strangan miksaĵon de ŝ, ĥ kaj h anstataŭ la simpla ŝ-sono, iom alikolorigas la vokalojn kaj, por kroni la tuton, aldonas siaspecan melodion. – Se vi demandas min, kiel prononci la nomon en Esperanto, per niaj simplaj sonoj, mi rekomendus diri kvazaŭ ĝi estus skribita Nurdenŝold.

A. E. Nordenskiöld (1832–1901) estis finna geologo kaj esplorvojaĝisto. Pro siaj politikaj opinioj, kiuj ne plaĉis al la rusaj aŭtoritatoj, li ne povis resti en Finnlando. Jam 26-jara li transloĝiĝis al Svedujo, kie li faris brilan karieron. Lia plej fama faro estas la traveturo de la Nordorienta Marvojo, kiun li faris en la 1878-a jaro. La epiteto “Nordorienta”, kompreneble, spegulas vidpunkton de Eŭropo kaj Atlantiko; oni nomas ĝin ankaŭ simple la Norda Marvojo.

Dum sia vivo, Nordenskiöld kolektis imponan maparon, kun valoraj ekzempleroj de frua map-arto. La eksterordinare riĉa mapkolekto (paĝoj de Unesko france kaj angle) nun troviĝas en la Nacia Biblioteko de Finnlando (finne, svede, angle).

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


  • Jens S. Larsen 
    Al Ĉeĥoslovakoj kaj Jugoslavoj la prononco de "Nordenskiöld" ne prezentas problemon; ili simple ellasas la problemajn vokalojn: Nrdenŝld.
  •  Harri Laine respondis al Jens S. Larsen 
    Jes tiuj lingvoj estas tiom pli simplaj. Plenan perfektecon ili atingas ekzemple en la urbonomo Brno, kiu eĉ jam havas la bezonatan esperantan finaĵon. Mi iam vizitis Brnon, sed ne parolis Esperanton kun iu Brnano.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… 
    Interesa daŭrigo, dankon! Restinte por aŭtuna tempopasigo en Bulgario, mi sentas min nature iom forŝirita de la finna kaj ĝia daŭra lernado, sed ja la intereso restas. Mi ĉiam kun plezuro legas vian blogon; ĝi reprezentas por mi ian idealon de E-lingva blogo. Se iu demandus min "ĉu ekzistas almenaŭ unu kvalita blogo en Esperanto?", mi plej unue montrus la vian.

    Saluton al vi kaj al la komunaj konatoj, ankaŭ de Maŝa :)
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva… 
    Dankon, sed bonvolu ne tiel laŭdi mian blogon. Iu povus preni vin serioze. Aŭ eble mi fondu fan-klubon kaj postulu membrokotizon ankaŭ de vi.– Mi tutkore reciprokas la salutojn.
  • Vladimír Türk*
    Karaj Jens kaj Harri, sen senti min ofendita, mi vere volus scii, kiel bone vi scias la ĉeĥan, la slovakan (ĉar vere ne temas ambaŭnacie pri la sama lingvo) kaj lingvojn uzatajn en la estinta Jugoslavio. "Nordenskiöld" mi kapablas prononci kiel "Nordenskiöld". Mi ne scias, ĉu en la finna "S" indas legi kiel "Ŝ", ced certe tio eblas. Tiam mi kapablas prononci "Nordenŝkiöld". Ankaŭ la fonemon "ö" mi kapablas prononci, ĝi ofte aperas en ĉeĥaj germandevenaj familiaj nomoj. Rekompence: ĉu vi kapablas bone prononci nian fonemon "Ř"? Komparu vian prononcon ekz. en: eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:B%C5%99etislav_la_1-a.ogg . Por precizigi, eĉ ne slovakoj kapablas prononci ĝin sen pena lernado.
  • Harri Laine respondis al Vladimír Türk*
    Mi nenion diris pri mia kapablo prononci ĉeĥajn nomojn nek pri eventualaj malfaciloj spertataj de alilingvanoj. Mi ankaŭ ne volis diri, ke Nordenskiöld estas aparte malfacila aŭ facila vorto. Estis simple mia rakonto pri unu maniero utiligi ĵargonon kaj (realajn aŭ imagajn) lingvajn malfacilaĵojn en komerca reklamo. Certe ordinara preterpasanto ne simile analizas la aferon kiel mi faris. La afero ankaŭ ne havis iajn ajn internaciajn aludojn, estas ŝercado en unu urba medio, “inter ni”. – Prononco de la nomo Nordenskiöld, skribite laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto, estas proksimume ['nuːrdenʃøld] (en Finnlando) aŭ ['nuːɖənɧøld] en Svedujo (sen indiko pri prononcmelodio; ankaŭ multo dependas de la parolanto). En flua esperanta parolo mi rekomendas forte adapti la elparolon al la natura esperanta sonstoko, ekz. kiel mi sugestis en la artikolo.
  • Vladimír Türk*

    P
    ardonu, mian atenton allogis ĉefe la mencio pri Ĉeĥoslovakoj kaj ties maniero ellasi vokalojn. Mi ne konscias pri tio.
  • Jens S. Larsen respondis al Vladimír Türk* 
    Miaflanke estis nura ŝerco (mi devus esti aldoninta ridetulon) . Mi scivolis kiel Harri reagos al ĝi, kaj li brile sukcesis. :-)
  • Harri Laine respondis al Jens S. Larsen

    Dankon, Jens, por la laŭda komento. Kiam mia pretiĝanta scienca artikolo “Esperantaj aspektoj de Brno” estos publikigita, vi tie trovos dankon ankaŭ al vi, la inspirinto de tiuj gravaj malkovroj.

2008-09-26

Fungoj, insektoj kaj alio (5)

Okazaj observoj dum unu ekskurso en Finnlanda arbaro, kvina parto.  La antaŭa parto estas estas ĉi tie: Fungoj, insektoj kaj alio (4)



Postrikoltaĵo 


Veninte hejmen mi sentas, ke jukas mia kapo. Ĉu iu tiklas kaj moviĝas tie? Ho jes, jen cervomuŝo. Ĝi volis trafi alkon, aŭ eble cervon, sed ĝi ne estas tre distingo-kapabla. Ĝi nur celas ion varman kaj moviĝantan kaj tiel povas trafi homon.

Plej ofte cervomuŝo, kiu flugis sur homon, nur rampas en la vestaĵoj aŭ hararoj kaj povas malplaĉe tikli. Sed ĝi tamen iam ankaŭ pikas kaj iom gustumas la sangon. Ĉar homa sango ne taŭgas por ĝi, okazas vera insekta tragedio: Trovinte varmasangan beston, sidante meze de ties haroj, ĝi instinkte forfaligas la flugilojn. Same ĝi faras trafinte homon. Post tio ĝi jam ne kapablas forflugi por trovi pli konvenan sangodonanton. Forĵeti la flugilojn estas utila ago, kiam la muŝo troviĝas en felo de ĝusta besto: ĝi neniam plu bezonos flugi, ĉar la tutan reston de sia vivo ĝi pasigos sur ties harplena haŭto, kaj flugiloj nur malfaciligus moviĝadon en la vilo. Sed, se ĝi elektis malĝustan beston, ekzemple homon, ĝi estas simple kondamnita morti, ĉu je malsato, ĉu je ies kruelaj manoj.

Cervomuŝo, Lipoptena cervi, apartenas al t.n. pediko-muŝoj. Ĝi vivas en mezvarmaj partoj de Eŭropo kaj Azio (laŭdire homo enkondukis ĝin ankaŭ en nordan Amerikon). Ĝi alvenis Finnlandon antaŭ pli ol 40 jaroj, de la sudoriento, kaj iom post iom disvastigis sian teritorion al la tuta lando. Ĝi estas pli ĝenaĵo ol danĝeraĵo kaj troviĝas iam abunde en arbaroj kie vivas alkoj kaj cervoj. Mi fotis ĝin nur post kiam ĝi forĵetis siajn flugilojn. Por foto pri flugilhava cervomuŝo, vidu ekz, en Vikipedia artikolo



Ĝi naĝas! 


Je la kukolo, ĝi eĉ kapablas naĝi! La cervomuŝoj estas legende malfacile mortigeblaj. Simple premi ilin inter du fingroj, kiel oni mortigus kulon aŭ dom-muŝon, nur ŝajnas plivigligi la besteton. Ĝia korpo estas iel risorteca kaj la kitina “haŭto” estas kirase fortika. Do, mi simple ĵetis la tiklan insekton en necesseĝon kaj gargaris tiun. Sed ne, la insekto ne malaperis. Eĉ post la ŝprucego ĝi plu flosis kaj gaje (?) ĉirkaŭnaĝis en la pelvo.



Jam portitaj hejmen 


Ne multego, sed estis plezuro flaradi la odoron de aŭtuna arbaro, dum ĉirkaŭ unu horo . La korbo estas tipa manlaboraĵo farita el lignobendoj, longaj rabote eltranĉitaj lamenoj. Tre oportuna por kolekti fungojn kaj, kiel vi vidas, ankaŭ kiel tenilo por tranĉilo.



Rikoltaĵo 


Jen la fruktoj de eta promenado. Kontrolitaj pri larvoj kaj purigitaj, ili nur atendas konsumadon.


Jam sekaj 


Estas tre facile sekigi funelkantarelojn. Ofte sufiĉas lasi ilin kuŝi en seka ĉambro, disigitaj, por kelkaj tagoj. Dum la sekiĝo la pezo dekoniĝas. Sekfungoj bone konserviĝas en zorge fermita ujo. Por ŝpari je volumeno, oni simple pecetigu la fungojn: sub premo ili krake frakasiĝas. – Ne ĉiaj fungoj taŭgas por sekigo: iuj iĝas ledecaj, ĉe aliaj ŝanĝiĝas la gusto.



Vakcinioj favorpreze 


Jen aldono al mia ĵusa albumo “Fungoj, insektoj kaj alio”, kie mi parolis ankaŭ pri vakcinioj. Loka butiko ofertis hieraŭ (27 sep 2008) ruĝajn vakciniojn: 5 kilogramoj kostas 19.95 eŭrojn. La butiko aldonas, ke estas finnaj beroj. La aliaj “favorprezaj” specialaĵoj de la tago estis akvomelonoj (69 cendo/kg) kaj bova femuraĵo (6.99 eŭroj/kg).



Aŭtuno antaŭeniras 


Preskaŭ unu monato pasis post mia antaŭa foto pri ĉi tiu korta sorpujo. Jam tute forfalis la folioj kaj ĵus vizitis la arbon svarmo da turdoj, kiuj rapide senberigis ĝin. Komparu kun la antaŭa bildo de la 21-a de septembro:






Fungoj, insektoj kaj alio (4)

Okazaj observoj dum unu ekskurso en Finnlanda arbaro, tria parto.  La antaŭa parto estas estas ĉi tie: Fungoj, insektoj kaj alio (3)


Necesejo 2 


Ĉi tion ne faris melo. Verŝajne estis alko...




Migrinta ŝtonego 


La glacia epoko movis eĉ ŝtonblokegojn. Fine ĉio fordegelis kaj la ŝtonego restis senmova, post eble plurcent-kilometra vojaĝo. Ĉi tiu migrobloko estas ĉ. kvin metrojn alta.




Ruĝaj vakcinioj 


Beroj de ruĝa vakcinio, 5- ĝis 10-milimetraj, estas unu el la gravaj naturproduktoj de niaj arbaroj, Ili maturiĝas en septembro, ie eĉ pli frue. La acidaj beroj (oni ofte aldonas sukeron) bongustigas diversajn pladojn kaj estas facile konserveblaj. Tradicie oni simple konservis ilin iom dispremitaj en sia propra suko, en granda vazo metita en kelon aŭ alian malvarman lokon. La beroj enhavas sufiĉe da naturaj, konservaj acidoj por malhelpi ŝimojn kaj alian biologian difekton. Nun oni povas konservi ilin en hejma frostujo aŭ simple aĉeti ilin frostaj.

Ruĝa vakcinio Vaccinium vitis-idaea, kreskas sovaĝe en tuta Finnlando kaj vaste en la plej nordaj arbaroj de la mondo. Estas enigme, kial Karolo Lineo (Carl von Linné, Carolus Linnaeus), la fondinto de la scienca klasado kaj nomado de bestoj kaj kreskaĵoj, elektis nomi ĉi tiun nordan beron vitis-idaea, “vinberujo de Monto Ida”. Eblas elekti el du “Montoj Ida”, unu en nuna Grekujo, alia en Turkujo, sed verŝajne sur neniu el tiuj du montoj kreskas ruĝaj vakcinioj.




Cimo 


Iam oni renkontas bero-cimon. Eĉ se oni ne vidas la insekton mem, ĝian ĉeeston anoncas malplaĉa odoro. (Povas esti, ke ĉi tiu individuo estas ordinara bero-cimo Dolycoris baccarum, sed ekzistas multe da insektoj, ofte kun nur subtilaj diferencoj, kaj mi nur malbone konas ilin.)




Alkoj, timu! 


Rande de areo, kie arboj estis forhakitaj, oni bone vidas eĉ malproksimen,. Ĉi tio estas taŭga loko por ĉasista paf-turo. La alkoĉasa sezono komenciĝas la lastan sabaton en septembro kaj daŭras ĝis jarfino. Por ĉasi alkojn oni bezonas permesilon, kiu kostas 100 eŭrojn por plenkreska alko, 34 eŭrojn por alkido. Oni mortigas ĉiujare ĉ. 50 000 bestojn.




Eĉ ĉi tie 


Forirante mi rimarkas, ke ja eĉ ĉi tie, for de urba bruo, en la subvoja pasejo, aktivis la farbuloj, kies kreaĵoj kutime aperas en pli publikaj lokoj. Eble ili nur ekzercis sin por poste transiri al produktado pli videbla.




Kaliketoj 


Mi memoras, ke iam antaŭ multaj jaroj, EAF aranĝis konkurson pri tradukado el la finna lingvo en Esperanton. En la poezia branĉo premion (verŝajne la unuan) gajnis Terttu Tyynelä, kiu tradukis poemon de Helvi Juvonen, titolitan Pikarijäkälä. Ŝi elektis por la nomo la tradukon “Kalikolikeno”. Temas pri eta kreskaĵo, kies formo similas kalikon, trinkvazon. Troviĝas pluraj specoj, jen unu. Ĉi tiuj kaliketoj ne estas la plej tipe kaliko-formaj, sed vi vidas la esencon: ĉe la pinto ili havas kavaĵon, kie povas kolektiĝi guto da akvo. – Mi esperas, ke ie konserviĝis la traduko de Terttu.

* * *

Daŭrigo en “Fungoj, insektoj kaj alio (5)”.

Fungoj, insektoj kaj alio (3)

Okazaj observoj dum unu ekskurso en Finnlanda arbaro, tria parto.  La antaŭa parto estas Fungoj, insektoj kaj alio (2)



Post pluvo 


Gutoj ornamas branĉeton de juna pino.




Kio faligis la arbojn? 


Mi jam estas fore en arbaro. Ne plu klare aŭdeblas la konstanta bruo de aŭtoj sur la vojego. Antaŭ mi, inter la altaj piceoj, videblas falintaj arbotrunkoj, dise kuŝantaj sur la grundo. Kio okazis? Ne ofte vento tiele, diversdirekte, renversas dikajn trunkojn meze de arbaro.




Ha, iu loĝas ĉi tie! 


Pli proksime mi vidas, ke la tereno ie-tie estas fosita, kaj ĉie troviĝas freŝaj signoj pri moviĝado. La truoj estas ies pordoj al la subtero.



Pli da fosaĵoj 


Fosaĵojn kaj truojn mi vidas diversflanke. La grundo ĉi tie ŝajnas esti sabla, facile fosebla, kaj la truoj indikas tutan tunelaron subteran, eble loĝejon de granda familio. La grundo loke tiom malfirmiĝis, ke radikoj de grandaj arboj ne plu fortike fiksiĝis en la tero, kaj okazaj ventegoj faligis kelkajn.




Helica ligno 


Ĉi tiu arbo eble havis jam putran internon sed plu tenacan eksteran tavolon, kiam ĝi fine falis, Ĉu torda turniĝo okazis dum la falo, aŭ ĉu la trunko jam staris kun tia ŝraŭba strukturo?


Multaj enirejoj 


Estas kvino da uzataj pordoj al la subtera mondo kaj pluraj ŝajne jam ne uzataj. Ĉi tio devas esti hejmo de melo, eble tuta familio. Mi ekkomprenas, kial mi trovis preskaŭ neniun manĝeblan fungon en la proksima arbaro. Estas aŭtuno, kaj meloj (Meles meles) devas vigle grasigi sin por la vintro, ĉar tiam ili nur dormados plurajn monatojn. Meloj estas ĉiomanĝuloj kaj certe ŝatas ankaŭ fungojn. – Ankaŭ aliaj bestoj povas vivi en subteraj loĝejoj, ekz. vulpoj kaj procionhundoj iam ekloĝas en nestoj fositaj de meloj.




Necesejo 


Verŝajne necesejo de melo. Meloj tenas sian neston kaj ĝian ĉirkaŭaĵon puraj kaj regule fekas en samaj lokoj. Jen jam videblas ankaŭ fungoj, parte putraj.

* * *

Daŭrigo en “Fungoj, insektoj kaj alio (4)”





Fungoj, insektoj kaj alio (2)

Okazaj observoj dum unu ekskurso en Finnlanda arbaro, tria parto. La antaŭa parto estas Fungoj, insektoj kaj alio (1)

Funelaj kantareloj 


Bonaj manĝofungoj, preskaŭ ĉiujare abunde troveblaj. Ili ofte kreskas en iom malsekaj, muskoplenaj lokoj.



Io por boacoj 


Ĉi tie ne videblas fungoj: la grundon kovras blanka likeno, iu speco de boaca likeno, grava manĝaĵo por boacoj (nordaj cervoj, nomataj karibuoj en Norda Ameriko). Ĉi tiu speco formas belajn, densajn tufojn. En suda Finnlando tian likenon ne minacas boacoj, ĉar tiuj troviĝas nur en la nordo – La ĉi-komenca aserto, ke ne videblas fungoj, estas fakte science malprava, ĉar likeno estas komplika vivaĵo kiun formas kunkreskantaj fungo kaj algo.



Likenbuletoj 


Jen pli proksima vido al buloforma boaca likeno. Floristoj utiligas ĝin kiel ornamaĵon en floraranĝoj. En arkitektaj etmodeloj pri konstruaĵoj kaj parkoj oni ofte vidas boacan likenon uzatan kiel etan arbon. La belaj liken-specoj estas komerce utiligataj kaj ankaŭ eksportataj. Oni povas rikolti kaj paki boacan likenon nur kiam ĝi estas malseka. Kiam ĝi estas seka, ĝi rompiĝemas kaj diseriĝas sub premo. En senpluva vetero rikoltistoj devas unue akvumi likenejon.




Ĉu manĝebla? 


Pri ĉi tiu laktofungo kun la forpuŝa scienca nomo Lactarius turpis (latina turpis = misforma, malbela, naŭza) homoj malsame opinias. Ĝi estas ŝatata de iuj, sed oni estas avertata de esploraj rezultoj, kiuj montris ke ĝi povis, en laboratorio, kaŭzi mutaciojn en genoj. Mi havas germanan libron pri fungoj, kiu diras senkondiĉe “Malplaĉa gusto, ne manĝebla”. – Pri ĝia beleco aŭ gusto certe eblus longe diskuti.



Abundaj ĉi-jare 


Ĉi tiajn fungojn mi trovis abunde. Oni diras, ke ili estas bonaj manĝofungoj, sed mi mem estas ne certa, ĉu mi ŝatas ilin, ĉu ne. Mi kuiris ilin kun brasiko kaj muelita viando, surŝutite per fromaĝo, en forna bakujo.

Kiel nomi la fungon? Jam la scienca nomo estas problema, ĉar ĝi ŝanĝiĝadis dum jardekoj. Mi iam lernis, ke estas Rozites caperata, sed novaj DNA-studoj montris, ke ĝi apartenu al la kurtenfungoj kaj estu tial ree nomata Cortinarius caperatus, kiun nomon ĝi jam antaŭe havis. Nenian esperantan nomon mi trovis. En iuj lingvoj oni nomas ĝin “cigano”, sed tiaj homgento-rilataj nomoj estas problemaj. La finna nomo (kehnäsieni) signifas flok-fungo, kun arkaika vorto por floko. Ĉu la sulketa, ĉifita rando de la ĉapelo (pri tio aludas ankaŭ la latina caperatus) aŭ la perleca surfaco de la junaj fungoj sugestus nomon?

Se stabiliĝos kaj vaste ekuziĝos la scienca genronomo Cortinarius kaj ankaŭ finne oni ŝovos ĝin en la grupon seitikki, ni eble pli suspekteme rigardos ĝin, ĉar en tiu specaro troviĝas kelkaj el la plej venenaj fungoj troveblaj en Finnlando.


Hejmo detruita? 


Falinta birdonestujo, jam iom putrinta, kuŝas ĉe malsupro de pino. Ĝin iam pendigis birdoamiko aŭ birdostudisto, kies nomo (kaj la dato 20.1.1993) ankoraŭ klare videblas sur la metala plateto. Li eble metis ĝin por strigoj. La supron de la nestujo oni povas facile forlevi por observi la internon.



Sub ekspresa vojo 


Ek al aliloka arbaro! Nun mi komencas la marŝadon ĉe vojeto fermita per bartrabo, sed mi simple ĉirkaŭiras ĝin kaj baldaŭ venas al tunela pasejo, kiu kondukas min sub ekspresa aŭtovojo. La tubego estas sufiĉe granda por aŭto. Ĉe la randoj de la granda vojo, ambaŭflanke, estas starigita barilo el ŝtala reto. Ĝi estas t.n. alkobarilo, por malhelpi alkojn kaj cervojn kuri sur la vojon.  Mi esperas ke la bestoj komprenas utiligi la tunelon por atingi la alian flankon. – Alkobariloj estas utilaj sed ne ĉiopovaj. Iam okazas, ke alko tamen trovas alirejon kaj kuras sur la vojon. Tie ĝi estas des pli danĝera por la rapidaj aŭtoj, ĉar ĝi ne facile trovas elirejon.

* * *

Daŭrigo en “Fungoj, insektoj kaj alio (3)”


Fungoj, insektoj kaj alio (1)

En ĉi tiu fotoblogaĵo mi rakontas pri ekskurso en aŭtuna arbaro. La enkondukajn vortojn mi jam skribis sub la titolo “Fruktoj de aŭtuno”,

* * *

Aŭtunas






En nia korto mi vidas sorpujon. La sorpoj jam ruĝas kaj atendas birdojn, kiuj ĉiujare venas, iam svarme, por nutri sin per la ruĝaj beroj. Tiuj aspektas kiel miniaturaj pomoj kaj, kvankam manĝeblaj, estas tiom amaraj ke homoj ne amase kolektas ilin. Estas tiu sezono, kiam nepre indas viziti ankaŭ arbaron, ĉu por trovi berojn, ĉu fungojn. 

* * *

Kun karota lakto




Finnoj amas laktofungojn, eĉ tiajn kun akre amara gusto, kiujn ili boligas en multa akvo por mildigi la guston. Jen ekzempleroj de karotsuka laktofungo, kiu verŝas oranĝkoloran lakton, se oni ĝin tranĉas aŭ alimaniere difektas. Rompitaj surfacoj iom post iom verdiĝas. Ĉi tiu fungo ne bezonas mildigon en bolanta akvo, oni povas ĝin simple friti aŭ meti en supon. Plej ofte, bedaŭrinde, ĉi tiujn bongustajn fungojn trovas ankaŭ fungokuloj, kiuj tie demetas siajn ovojn, kaj la fungo rapide pleniĝas je larvetoj… 


Kantareloj sin kaŝas



La flavaj makuloj ete videblaj subherbe estas flavaj kantareloj, Cantharellus cibarius, tre ŝatataj manĝofungoj. Oni nomis ilin esperante ankaŭ ovofungoj, kaj en aliaj lingvoj mi trovis esprimojn kiel abrikot-fungo (japana) aŭ kok-fungo (estona) aŭ koko-kresto (nederlanda). Iuloke ovofungoj estas alloge videblaj, sed ĉi tie ili kaŝas sin sub herbo. Proksime troviĝis pli multe da similaj kaŝemuloj. – Dekstre mia ĉefa armilo dum fungokolektado: tranĉilo kun broseto.


Alloge bela



La muŝfungo, Amanita muscaria, kun sia averta koloro, estas iel pratipo de la venenaj fungoj, kvankam ĝi ne estas unu el la plej venenaj.


Bela boleto




Kia bela boleto! Ĝuste ĉi tiaj, junaj tubofungoj de la manĝindaj specoj estas la plej ŝatataj. Oni diras, ke la unuaklasaj ekzempleroj aĝas nur du tagojn (ili kreskas rapide), tritagaj jam ne same bonas. Mi preskaŭ ne volis forŝiri la beluleton, sed tamen tion faris, nur por konstati, ke ĝi estis plenplena de larvoj kiuj jam formanĝis preskaŭ la tutan internon. La helkolora reteca figuro sur la trunko estas tipa sur la bongustaj “noblaj boletoj”. Mi ne aŭdacas precizigi la biologian specon de la fotito.…

Ĉu io manĝinda ĉi tie?




Fungoj abundas aŭtune, kiam jam velkas herboj kaj brunaj-flavaj folio faladas de arboj. Iuj fungoj tre efike kaŝas sin en la septembra naturo. Ĉiujare mi devas ree lerni agordi miajn okulojn por rimarki la etajn brune-grizajn delikataĵojn, kiuj aperas ankaŭ en ĉi tiu bildo.

Jen la kaŝuloj




Jen pli detala rigardo al unu fungotufo en la antaua bildo. Funelaj kantareloj, Cantharellus tubaeformis, abundas en arbaroj preskaŭ ĉiujare. Ili venas aŭtune, eĉ tre malfrue oni trovas ilin. Ŝajnas, ke ili ne tiom dependas de la someraj pluvoj, kiuj estas necesaĵo por multaj dumsomeraj fungoj. La nomo "funela" bone priskribas la fungon: ĝia trunko estas kiel tubo, kaj ofte troviĝas ankaŭ truo meze de la kava ĉapelo – taŭga funelo por pluvakvo. Funelaj kantareloj estas facile konserveblaj per sekigo.


Daŭrigo en “Fungoj, insektoj kaj alio (2)”.




Fruktoj de aŭtuno

Antaŭ kelkaj tagoj okazis la aŭtuna tagnoktegaleco. Nun jam ĉiu nokto estas ĉ. 5 minutojn pli longa ol la antaŭa. Estas tempo raporti pri stato de la norda naturo, kiel mi siatempe priskribis kiel Printempo venas norden. Ankaŭ nun mi marŝu kun la fotilo al arbaro, ĉar arbaroj kovras pli ol du trionojn de la lando. Sed kial kun nur fotilo, dum ja eblas tie fari ion utilan? Do, mi kunprenas lignobendan korbon kaj mian specialan tranĉilon, kies tenilkapo havas broseton. Tute klare, ĉu ne? Mi intencas trovi fungojn. Sed kion mi fakte trovis, ĉu kreskaĵojn, ĉu bestojn? Pri tio mi skribis subtekstojn por la bildoj en la albumo Fungoj, insektoj kaj alio. Vi povas ankaŭ komenci la rakonton prenante la bildon titolitan Aŭtunas, kaj la sekvajn ĝis Jam sekaj. Estas entute 33 fotoj [+ du poste aldonitaj]. Ĉu elteneblas?



Notoj: 

1. La fotojn, kiuj origine estis aparta albumo en Ipernity, mi aldonas kiel la sekvajn artikolojn samnoman ĉi tie en Blogspot. Vi povas komenci legadon en la unua artikolo: Fungoj, insektoj kaj alio (1).


[La sekva noto aperis en la origina artikolo, kaj priskribas la enretigon de la teksto.
2, Teknika noto: Parto de la ĉi-supra teksto mistere malaperis el ipernity dum la nokto. Estas malverŝajne, ke mi mem akcidente forviŝis ĝin. Mi nun klopodis laŭeble restarigi la tutan tekston, kiu. bonŝance ne estis longa. Estis fakte interesa tasko klopodi retrovi la mankantajn fragmentojn, kaj la laboro eĉ pli konvinkis min pri la (timiga?) fakto, ke nenio metita en interreton iam malaperas. Estis interese sed iom temporabe, ĉar mi volis laŭvorte rekrei tute saman tekston, ne nur reverki similenhavan. Nun, almenaŭ provizore, mi klopodos esti zorgema kaj konservi por mi sekurkopiojn de mia tekstoj en ipernity. }



--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Tjeri Interesega raportado! Gratulojn!
  • Harri Laine Koran dankon, Tjeri.

2008-09-17

Kial la Esperanto-Muzeo vendas nenion?

Mi hazarde foliumas la lokan gazeton en la urbo Somero, numeron de la 9-a de septembro 2008. Sur la frontpaĝo, kompreneble, estas presitaj la plej gravaj informoj: kilogramo da kokfemuraĵo kostas 1.69 eŭrojn, ovoj 1.20 eŭrojn, teknika ĉemizo 19 eŭrojn anstataŭ la nerabatita 29.90. Tiu lasta do certe favorprezas, sed – je la barbo de Z! – kio estas “teknika ĉemizo”? Mi plufoliumas kaj jen, sur paĝo 11 grandliteras la nomo de la internacia lingvo. Skribas la poeto Risto Rasa, kiu eĉ somerferie ne forgesis sian laboron.

La frontpaĝo de la loka gazeto “Somero” proponas multon por la konsumanto. La 9-a de septembro 2008: kokfemuraĵo 1.69 eŭroj/kilogramo, ovoj 1.20, teknika ĉemizo 19 eŭroj (NB, jam ne 29.90!). Sed sur paĝo 11 estas io por mi.










La geedzoj Elina kaj Risto Rasa ambaŭ laboras en la urba biblioteko de Somero, en sudokcidenta Finnlando. Dum siaj someraj ferioj ili vizitis Vienon kaj tie volis vidi ankaŭ la Internacian Esperanto-Muzeon, kiu estas sekcio de la Nacia Biblioteko. Gesinjoroj Rasa mem ne parolas Esperanton, sed ilia biblioteko havas ne malgrandan kolekton de esperantaj libroj (pri tio mi blogis la 30-an de junio).

Risto Rasa rakontas: “Kvankam mi kaj mia edzino, dum niaj ferioj, kiel eble evitas aferojn rilatajn al la laboro, ni tamen decidis dum la somera vojaĝo en Vieno viziti la muzeon, por aĉeti tie afiŝon, eble du, por beligi la bibliotekan kolekton en Somero." Rasa priskribas la viziton kaj Esperanto-Muzeon kaj ĝiajn kolektojn. Unu detalon li aparte notis: ”Nian atenton kaptis reklamafiŝoj kun esperanta teksto, ni vidis multajn tiajn. Tian ni volus havi, en kadro, sur muro de nia biblioteko!”. Rasa sentis “preskaŭ infanan ĝojon vidante tie samajn librojn, kiuj troviĝas en nia kolekto”. Li diras, ke en katalogado de la libroj en la Vilkki-kolekto en Somero lin helpis la registraĵoj de IEM. Li priskribas ankaŭ la alilingvajn kolektojn de IEM, kaj la geografian Globenmuseum en la sama domo.



Risto Rasa, poeto-bibliotekisto, rakontas pri sia vizito en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. La paĝon ornamas bildoj pri li apud breto plena je esperantaj libroj, ekslibriso de Joel Vilkki kaj kovriloj de tri verko el la monda literaturo.
Sed la bibliotekistoj ne trovis kion ili serĉis: “Sed ni elreviĝis: la muzeo havis nenion por vendi, se ni ne kalkulas la broŝuron pri la Nacia Biblioteko, haveblan ĉe la biletgiĉeto.” Ĉu vere estas tiel, ke biblioteko, kiu mem deziras trovi ekz. reklam-afiŝojn por pendigi surmure apud sia bona Esperanto-libraro, nenie trovas tian? Ĉu iu povus helpi al ili? Mi supozas, ke io historia estus taŭga, sed kial ne havi apud tio ion tute modernan? Se ne pri la Esperanto-Muzeo, ja troviĝas ekzemple multaj afiŝoj pri la UK-j? Kiu havas ekzempleron disponeblan? Mi asertas, ke la moderna biblioteko en Somero estas inda loko por montri esperantaĵojn. – Kaj unu plian demandon: Muzeoj ofte vendas multon: kopiojn de valoraĵoj, kuriozaĵojn, infanludilojn, kion ajn. Kial IEM vendas nenion?

***

Risto Rasa estas, krom bibliotekisto, ankaŭ konata poeto, Lia poezio ofte estas mallongaj, aforismecaj, laŭ mia opinio iel japan-stilaj pecoj, kun multaj kontaktoj al la naturo sed ankaŭ al amo kaj aferoj de ĉiutago. (Estas artikolo pri li en la finna Vikipedio, troviĝas alia finna artikolo kaj ankaŭ kelkaj specimenoj el lia poezio kun tradukoj anglaj).

***

La gazeto “Somero” aperas dufoje semajne. Ĝin legas praktike ĉiu loĝanto de la urbo Somero (ĉ. 10 000 homoj) plus multaj loĝantoj de najbaraj komunumoj. Oni ofte legas pli atente la enhavon de tia loka informilo ol tiun de dikaj tutlandaj tagĵurnaloj. Sur la loka nivelo aperas raportoj pri aferoj kaj personoj, kiujn la leganto bone konas.

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


  • Onagrino (Dominique)…Eble se multaj vizitantoj petos, ili komencos vendi? Nu, oni devas unue scii, kiu zorgas pri tiu muzeo, kaj kiuj rimedojn (homaj, monaj...) ili havas...


  • Harri Laine respondis al Onagrino (Dominique)…Vi pravas, kompreneble. Tamen estus tute normale, ke ili vendus ekzemple represaĵojn de niaj plej fruaj eldonaĵoj, aŭ de kelkaj tre rimarkindaj afiŝoj, aŭ kopiojn de aliaj valoraj kaj kuriozaj objektoj. Io tia estas kutima en diversaj muzeoj. Sed fakte nun ne tre gravas, kion la muzeo faras. Min pli interesas, ke la biblioteko en S. trovu ion atentokaptan por pendigi apud sia Esperanto-kolekto.




  • Harri Laine respondis al Onagrino (Dominique)…
    Ne, mi ne proponis. Eble mi proponos (aŭ prefere: demandos), se mi iam vizitos la muzeon. Ankaŭ eblas, kvankam malverŝajnas, ke iu muzeisto legos mian ĉi-supran blogaĵon, kiu do servu kiel tiutema demando.



2008-09-12

Tra la mondo kun muziko

KUN FRANSŬAZ ROŜET EN LA FABELA LANDO

Antaŭhieraŭ, merkredon mi vojaĝis al Turku, ĉar la Esperanto-Societo en Turku aranĝis muzikan vesperon. Mi scias, ke la klubo en mia naskiĝurbo scipovas aranĝi bonajn kunvenojn, ke ĝi havas ne nur muzikemajn sed ankaŭ muzikantajn membrojn. Ĉi-foje estis kroma, eksterordinara allogo: gastas la francino Fransŭaz Roŝet (Françoise Rochette, konata el Duoble Unu), kiu tie kantos kaj akordionos.

Je la 18-a kaj duono mi sidis en salono de la Muzika Instituto, legis la ĵus ricevitan programfolion kaj rapide kalkulis, ke ĉi-koncerte ni aŭdos almenaŭ dek diversajn lingvojn. (Fransŭaz ankoraŭ muzikos dum septembro en 8 aliaj lokoj en Finnlando. Pri tiuj vidu liston de EAF.)


La folio estas presita sur verda papero, kaj la programo portas la titolon “Tra la mondo – Maailman ympäri”. Se kredi miajn okulojn, rolos en la programo minimume ĉi tiuj lingvoj: la internacia (alinome muziko), Esperanto, la franca, itala, cigana, greka, ladina (ankaŭ nomata jud-hispana), turka, armena, jida, fantazia, iu barata (hinda) lingvo, ĉina, rusa kaj finna. Mi verŝajne forgesis unu–du, ĉar mi pensas, ke estis kanto ankaŭ en la okcitana, kaj krome eksterprograma ero, kies lingvon mi ne memoras. Ho ve, esperantisto ja devus kapabli, se ne paroli, almenaŭ ĝuste nombri lingvojn!


Ni aŭskultis komence la Orkestron de la Muzik-amantoj en Turku, unue en stiloj blugrasa kaj ril-danca kaj poste moderne aranĝitan version de la finna folklora melodio “Isontalon Antti”. En la modernigita versio, kompreneble, la ĉefrolulo Andreo ne plu nomiĝas Antti, li estas nun grandmonde Andy.

Poste sekvis iom da finna nostalgio kun “Ĉe l’ bivaka fajro” (Rakovalkealla de Reino Helismaa), en prezento de Arja Lyly, Ŝia dua numero estis “Liftari ja lehmä” (Petveturanto kaj bovino de Jukka Perkoila).

Poste nin regalis la multkolora kaj multlingva (ŝi kantis en ĉiuj lingvoj, kiujn mi komence listigis) kanta repertuaro de Fransŭaz Roŝet, kun akordiono. Fine de la bela koncerto mi rimarkis, ke nur du kantoj en la tuta programo estis en la finna lingvo, kaj la duan el ili kantis Fransŭaz. – Ŝi venas el suda Francujo, jam pro tio konvenus nomi ŝin trobadorino, sed mi dubas antaŭ vortaraj difinoj de la vorto, do vi decidu mem, kiun titolon meritas nia kun-akordiona kanzonistino. En mia ĉi-apuda albumo Monda muziko en Turku estas bildoj pri la koncerto, kun ĉiuj muzikantoj. Jen peco el unu prezento de Fransŭaz (la filmo ekruliĝas je la sageto):


Tio estis komenco de la jida lulkanto “Roĵinkaleĥ mit mandln”. Frandinde!

Ni aŭdis ankoraŭ belan valson pri la Aŭra rivero, kiu trafluas la urbon Turku. Ĝin emocie bele kantis Arja Lyly, Anna-Liisa Ali-Simola (ŝi esperantigis la tekston) kaj Merja Uotila. La plej aplaŭdata kanto de la tute vespero eble estis la lasta, kaj ne nur pro tio ke tiel eblis aplaŭdi sin mem (ni ĉiuj kantis kune). La ĉi-suba filmeto iele-tiele kaptis la muzikaĵon. La sono ne estas bona, ĉar mi havis nur simplan ciferecan fotilon kun interna mikrofoneto. Vi do neniel povas ĝui la kvaliton de la orkestro kaj la akordiono. Precipe la kantado de Fransŭaz estas multloke kaŝata de la voĉo de iu strangulo en la publiko. Tiu fervore kantis tro proksime al la fotila mikrofono. Sed eble la peco redonas iom el la etoso de la vespero. Laŭ postulo de la publiko, post aplaŭdegoj al ĉiuj muzikistoj, ni ankoraŭ duan fojon kune kantis pri la Fabela Lando (finne Satumaa). Jen la dua strofo:





Satumaa, la Fabela Lando, estis dum jardekoj kaj plu estas unu el la plej multe ludataj muzikaĵoj en Finnlando. La Finnlanda organizaĵo de aŭtoraj rajtoj pri muziko (Teosto) kolektas pagojn por ĉio publike prezentata en la lando, kaj ĝiaj statistikoj el 2006 montras, ke Satumaa estis la kvara. En 2000 kaj 2001 ĝi estis la dua. Aliajn jarojn mi ne studis. La tango, melodio kaj vortoj, venas de Unto Mononen (1930–1968; vivis en Somero), kiu eble verkis ĝin jam en 1949, sed la unua disko kun la melodio aperis en la 1955-a jaro.

Esperantigis la kanton Tuomo Grundström kies tekston mi donas ĉi-sube (eble li jure persekutos min pro rompo de aŭtora rajto). .

Fabellando


Sabla strando en la lando ie trans la mar’
sentas tuŝon, ŝaŭmopluŝon, kison de ondar’.
Floroj brilas, birdoj trilas tie ĉe aŭror’
ĉe l’ marplaŭdo pri morgaŭo zorgoj estas for.

Ho, se mi povus flugi al la lando de fabel’
kaj tie resti, ĉiam nesti sub la bluĉiel’,
sed nur senpova, terprizona, povra devas mi
sopiroplena, terkatena resti tie ĉi.

Flugu kanto, mesaĝanto trans la horizont’,
al amata, dezirata estu mia pont’.
Tien iru, tenerdiru jenon nur de mi:
Miozoton, kordorloton rajtas sole ŝi.

Ho, se mi povus flugi al la lando de fabel’
kaj tie resti, ĉiam nesti sub la bluĉiel’,
sed nur senpova, terprizona, povra devas mi
sopiroplena, terkatena resti tie ĉi.


[NOTO aldonita en Januaro 2012: La tradukinto atentigis min pri eraro, kaj mi nun metis la ĝustigitan formon en la ĉi-supran tekston. La ĝusta formo estas "Tien iru, tenerdiru jenon nur de mi". La antaŭa teksto estis "dolĉe diru", kopiita el iu programfolio.]



***
Post la koncerto mi iomete cerbumadis, kial ne pli grandnombre la turkuanoj partoprenis tiom ĝuindan vesperon.


--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


  • Cie Double Un DUOBLE…
    Hej Harri !
    Bonegan laboron vi jam faris !
    Eble mi dungos vin kiel retejstro por nia kompanio...imgau ke jam de 4 jaroj ni pripensadas starigi propran retejon kaj ne ankoraŭ sukcesas !
    Nu, plezura memoraĵo estas tiu muzika "turka" vespero ...
    Amike, Fransŭaz
  • Harri Laine respondis al Cie Double Un DUOBLE…Dankon por viaj amikaj vortoj, Fransŭaz! Ĉi tiun blogaĵon mi verkis simple por dokumenti, por mi kaj por aliaj, la ege plaĉan kaj plezuran muzikan vesperon. Ĉar mi tute ne estas ret-profesiulo, mi povas nur deziri al vi abundon da bonaj kandidatoj por la posteno de retejestro. Estos certe interesa tasko.
  • Tuomo Grundström Harri, certe ne mi vin akuzas pri rompo de aŭtorrajto al la traduko, sed kion pri la rajtoj de Mononen? Ĉi tie en Ipernitio ni private interŝanĝas kreaĵojn, sed se eldoni - ĉu vi scias kiu aŭ kio posedas tiun nacian himnon de la lando de tango kaj sopiro?
  • Harri Laine Mi ne scias, sed certe iuj heredintoj nun posedas la aŭtorajn rajtojn, aŭ eble UM siatempre tute forvendis tiujn al iu komerca kompanio (eĉ tiuokaze la moralaj rajtoj plu apartenas al la heredintoj). La kopirajto validos ankoraŭ 30 jarojn. – Bone, ke vi ne akuzos min. Sed mi plu treme-time atendas, ke ĉe la pordo sonorigas juĝeja alvokisto kun letero de advokato, ĉu de reprezentanto de la komponisto, ĉu de la orkestro de la Muzikamantoj.

2008-09-09

Nia Wells kaj anglaj skribreguloj

Nia eminenta fonetikisto, akademiano John Wells estas ankaŭ prezidanto de la angla Spelling Society, kiu morgaŭ festos sian centjariĝon. Okaze de tio, jam iomete antaŭ la jubilea tago, Wells publikigis gazetaran komunikon, kiun eĥis pluraj amaskomunikiloj, vidu ekz. en Times. Pri la afero, legu lian interesan blogaĵon hodiaŭan (anglalingvan, kun la titolo “Freeing up spelling”).

Liaj ege moderaj ideoj rikoltis – ĉu mi bezonas aldoni: kompreneble – jam iom tumultan akcepton. Vidu ekzemple la reagojn en The Register. Tiuj igas min pensi, ke la brogaj kaj flamaj prilingvaj diskutoj en la diversaj retforumoj de esperantistoj fakte estas ege civilizita kaj klere kultura, modera interŝanĝado de opinioj.

La diskuto ja estas interna afero de la angla lingvo kaj okazas en la angla. Aŭ ĉu tamen, ĉu oni plu, en la nuna mondo, povas opinii ion tian interna afero de la angla lingvo?

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]

  • A Giridhar RAO> ĉu oni plu, en la nuna mondo, povas opinii ion tian
    > interna afero de la angla lingvo?

    Ho! Vi tute pravas. Ekzistas angla uzgamo de, ekzemple, d-ro Wells, tra mi (kiu instruocele studis la anglan) ĝis la helpantino en mia hejmo kiu sendas sian filon (je terure alta kosto!) al anglalingva lernejo! La simpligoj kiujn rekomendas Wells ege helpus tiun 7-jaran povrulon, kiu nuntempe baraktas kontraŭ (inter alie) la koŝmaroj de la angla literumsistemo!

    Kiel mi ĵus leteris al d-ro Wells, koincide, antaŭnelonge, mi trafis mencion pri iu Ken Smith - krimologo en la univeristato Bucks New University, Britio - kiu ŝajne proponis ion similan pri la akcepto de variaĵoj de angla literumado. Tamen, estis propono kiu tute ne plaĉis al Frank Furedi, kiu vidas (anglalingve) en ĝi plian pruvon de la intelekta kaj kultura degenereco de nia epoko! :-)
  • Manolo respondis al TonyoMi ĝojas rimarki ke la vorto "esperanto", kiun eventuale alportus senvualigo la esperantistecon de Wells, aperas nenie en la diskutoj... uffff
  • Harri Laine respondis al ManoloNe estu tiom certa en via ĝojo, simple Guglu per taŭga elekto de serĉvortoj. Almenaŭ en la supre menciita Telegraph-paĝo troviĝas la vorto, ne uzata en tre laŭda kunteksto. Wells ja absolute neniom kaŝas sian okupiĝon pri Esperanto, do la afero tute nature aperas. Li havas purajn armilojn, dum la kontraŭado multe utiligas subzonajn pugnobatojn..
  • Valdas Banaitis respondis al ManoloEsperanto estas suspektinda afero nur pro tio, ke ghi mise sidas en la listo de artefaritaj utopiaj kaj abortaj projektoj(proponoj). Chu iu rimarkigis, ke Esperanto estas la sola nature koncipita produkto de infana genio en specifa medio, analoga al Nov-Gvinea Tok Pizin. Ambaw estis naturaj intwerlingvoj. Esperanto savighis de pereo, malgraw ke ghiaj intruantoj ghis nun profanas ghian esencon rutine intruante tion, kio tute ne bezonas instruadon, nur kreadon. Analoga verko estis la korea alfabeto, kiu anstataw esti vaste uzata, estis bojkotata preskaw kvin jarcentojn.
  • Harri LaineLa afero ja havas seriozan flankon (Giridhar donis unu bonan ekzemplon), sed nun oni estas tiom superŝutata per la nekredeble kruda reta polemikado (ili estas frenezaj, tiuj anglalingvanoj!) , ke oni apenaŭ rimarkas tion. La kampanjistoj de McCain kaj Obama jam certe febre laboras por krei same furoran efikon, eble indus antaŭ la elektotago disvastigi klaĉon, ke la kontraŭulo (aŭ almenaŭ ties viculo, aŭ ekz. la estonta bofilo de la viculino) subtenas la ideojn de Wells.
  • Jens S. LarsenMi sekvis la ligojn al The Register kaj al Times, kaj kvankam la reagoj en la dua estas multe pli civilizitaj ol en la unua, la opinio ambaŭloke estas masive kontraŭ plisimpligo de la Angla skribsistemo. Revenadanta argumento estas ke oni ne rezignu instrui ion, nur ĉar ĝi estas malfacila. Mi tamen demandas min, kiom el la samaj komentantoj konsentus ke Britaj lernantoj lernu la Francan antaŭ ol esti allasataj en superan edukadon?
  • Valdas Banaitis respondis al Jens S. LarsenSe la angloj mem protestas kontraw ajna reformo, kion do diri?
    Chu oni trans-spellingu la tutan Biblion kaj Shekspiron?
    Lasu trankvile evolui,. Estas pli sekure de nulo konstrui ion novan (se necese), ol ripari ion kutiman.
  • ManoloSimilan proponon faris por la hispana lingvo la nobel-premiito García Márquez kaj la "intelektularo" kovris lin je ne ripetindaj epitetoj.... 
  • Harri LaineLeginte la blogon de Wells mem, mi komprenis ke la kerno de liaj ideoj estis trakti regulojn de la skribo iom malpli strikte ol estas la nuna kutimo. Do, ke ankaŭ la ortografio iom liberiĝu el katenoj de ekstreme pedante postulata korekteco, ke nur la skriba formo registrita en vortaroj nun diktas, kio ne estas erara.

    Diversaj manieroj prononci la anglan ja ŝajnas esti tre bone tolerataj, kaj ekz. en Britaj televidaj filmoj pli kaj pli mi aŭdas elparolon, kian oni ne instruis al mi kompreni. Kial ne permesi ion similan en skribo, kaj lasi la evoluon pli rapidi spontane, kiel ĝenerale ĉio evoluas en la angla, sen ia Akademio. Fakte la afero estas interesa: ĉu senŝanĝa stabila unufomeco estas esenca por vivipovo de skriba lingvo? Kiom esenca?

    Estante lerta utiliganto de la amaskomunikiloj, Wells konkretigis siajn pensojn per ekzemploj, kaj tiuj ekzemploj tuj vekis la skaldal-kriegojn, el kiuj parto estis plej insultaj. – Estus interese legi, kion li efektive diris en la centrjariĝa jubilea kunsido de Spelling Society.

    Mi pensis pri mia propra scio de la angla lingvo. Se mi klopodus ŝajnigi min anglalingvulo, min certe tuj senmaskigus miaj prononco, mankohava vortprovizo kaj mal-denaskeca frazkonstruo. Sed mi sufiĉe bone sukcesus en ekzameno, kie oni devus ĝuste literumi anglajn vortojn. Kun rideto mi tuj rimarkis, en la kritikaj komentoj pri Wells, ke oni skribis, ekzemple, pri io "wierd" kaj "appauling". Interesa penso: Ĉu mi eĉ tro bone sukcesus en tia ekzameno, por esti klasata meznivela anglo?

    Al Manolo; Kiel oni povis fari similan proponon pri la hispana? Tiu lingvo ja havas bonegan skribsistemon, ĉu ne?
  • Manolo respondis al Harri LaineJes, la hispana havas pli fonetikan ortografion ol la angla, tamen restas malregulaĵoj kiuj permesas decidi "kiu estas klera" kaj "kiu ne estas klera" per simpla nombrado tiajn erarojn. Kvazaŭ la eduk-sistemo estus ĝimkano por salti super tiaj baretoj.

    Ekz., García Márquez proponis aljuĝi la sonon ĥ nur al unu litero, j (nuntempe, ankaŭ la kombinoj ge- kaj gi- estas elparolataj ĥe- ĥi). Do, anstataŭ geranio oni skribu jeranio [ĥeranjo].

    Kaj forigi la distingon "b/v" (en la nuntempa hispana lingvo, ankaŭ en Ameriko, la sonoj estas nedistingeblaj / nedistingendaj), tiel ke restu nur "b". Do, verano iĝus berano [berano].

    Estas du aŭ tri pliaj tiaj proponoj; sed jam nur tiuj du menciitaj sufiĉus por ŝalti la koleron de la "intelektularo".
  • Jens S. Larsen respondis al Harri LaineSpontana evoluo de ortografio estas ekstreme konservema. Noah Webster, kiu eldonis la unuajn Usonajn vortarojn, volis multe pli radikalan ŝanĝon, sed li ne havis akademion por apogo. Malmultaj scias ke parto el liaj proponoj eĉ trovis vojon al la Brita normo; temas ekzemple pri la vortoj por "magio" kaj "magia" - nuntempe ambaŭ estas "magic", sed antaŭe oni uzis "magick" por la substantivo. Malavantaĝo de tiu ŝanĝo estas ke la is-tempo de "traffic" (kontrabandi) bezonas ekstran k ("trafficked"). Por atingi veran ŝanĝon en la Angla ortografio, kiel en lingvoplanando ĝenerale, necesus havi revolucian situacion en la socio.
  • Valdas BanaitisLa angla jam ne plu apartenas nur al angloj, sekve chiu grupo uzanta English rajtas adapti ghin al siaj bezonoj. English ekzistas en du ege disaj formoj - la parola kaj la skriba, inter kiuj mankas sistema ligo. En la epoko de la interneto nova ortografio estus neefektivigebla tasko aw katastrofo. Ne vane diras rusa proverbo - skribo pluma ne forigeblas ech per hakilo.

    Alia afero estus adapti IPA simbolojn speciale por instrui English, krei specon de muzika alfabeto , facile skribebla kaj ne konfuzebla kun la tradiciaj 26 ortografiaj literoj. La 44-fonema minimumo ne sufichas - fakte estas ne malpli ol 25 konsonantoj kaj 35 vokaloj, kiuj tre harmonie formas sistemon, similan al Mendelejeva tabelo. Utila helpilo por instruado de prononca lingvo, jam 10 jarojn estas ellaborata en Litovio. 11an de marto en Londona E-klubo mi prezentis ghian modelon al JCW, la awtoro de Pronunciation Dictionary, danke uzata de niaj komencantoj. Ghuste komencantoj proponis plurajn ideojn por sistemigo de tiu tabelo, ke la tuta kompleto de English sonoj estu memorata kiel la emblemoj de kartludo.

    Cetere, JCW tute ne estas pedanta pri la angla prononco kaj ne strebas trudi iujn normojn. Li nur registras chiujn variantojn de uzado, kaj ech ties oftecon. La vorto "mature" estas prezentita en 10 formoj. Tio nin ne timigas, sed male - hardas kontraw la ekzistanta spelling. Tamen ni ne eltenos, se ankaw spelling ekshancelighos kaj renversighos pro artefarita reformo.