2009-08-08

Lasta raporto pri miaj fiŝagloj

La fiŝagloj, pri kiuj mi raportis printempe, havis prosperan someron. Nur la teknikaj aparatoj, kiuj fotadis la intiman vivon de la birdoj, estis malpli bonsortaj, kaj la fluado de bildoj ĉesis por kelkaj semajnoj. Ni proksimiĝas al la lastaj momentoj, kiam eblas vidi la familiojn ĉe siaj nordaj loĝejoj, antaŭ la longa flugvojaĝo al Afriko.


En la sudokcidenta insularo

La nestofotilon en la suda insularo frapis fulmo fine de majo. Sekvis unumonata paŭzo kaj multa lamentado fare de birdoamantoj enamiĝintaj kun la insulara pejzaĝo. Kiam la idoj aĝis iom pli ol unu monaton, oni povis ringi ilin kaj ripari la fotilon. Tuj poste okazis io apenaŭ imagebla en la paca insularo: fosmaŝino estis ŝipe transportita por konstrulaboroj sur la insulo, kaj ĝi sukcesis rompi telefonan kablon kaj tiel efike tranĉi ankaŭ la vojon de la fotila signalo al la mondo. Tion oni riparis rapide, sed tuj poste aperis granda makulo sur la nestofotoj – plej verŝajne iu el la birdoj sukcesis plentrafe feki sur la vitran ŝirmilon de la fotilo.



Paĉjo kaj panjo fiŝaglo ankoraŭ iam-tiam vizitas la neston, eble por kontroli kion la idoj faras. 
(10 aŭgusto 2009, h. 11:49; © TurkuAMK)



La du fiŝaglidoj revenis por manĝi fiŝon, kiun la dekstra birdo bekas tenante la frandaĵon per siaj fingroj. Surmare, dekstre supre, videblas du velboatoj.

Mi ne scias, ĉu la gepatroj ankoraŭ alportas manĝaĵon, ĉu la junaj gefratoj jam mem fiŝas. Ĉiuokaze, ili nun devas rapide lerni sendepende vivi. La dorson kaj flugilojn de juna fiŝaglo ornamas helaj plumorandoj, kiuj donas al la tuta birdo blanke makulitan veston. Tiel oni ankoraŭ klare distingas ilin disde plenkreskuloj. (10 aŭgusto 2009, h. 13:57; © TurkuAMK)

Sed nun jam eblas klare observi la familian vivon. Sukcese kreskis ambaŭ eloviĝintoj, ili jam flugas kaj pasigas longan tempon ekster la nesto. Se vi bonŝancas, eblas ankoraŭ vidi ilin ĉi tie. La gejunuloj jam estas preskaŭ same grandaj kiel la plenkreskaj fiŝagloj, sed la koloroj de la plumaro plu distingas ilin. Vidu ĉi tie:

http://natureit.net/site/saaksikamera.php

En 2008 la nestado ĉi tie tute malsukcesis, kaj la birdoj forflugis jam en junio.

La norda nesto 

Ankaŭ la fotilo sur la insulo Hailuoto suferis pro fortoj de naturo. Ŝtormo preskaŭ renversis la stangon, kiu portas la fotilon, kaj okazis ankaŭ paneo en la reta servo. Sed nun jam eblas vidi, ke ĉiuj tri idoj bone kreskis, jam flugas kaj videble fartas same bone kiel la suda familio. La idoj eloviĝis inter la 9-a kaj 13-a de junio. Ili ricevis ringojn la 14-an de julio. Tiam oni ankaŭ pesis ilin: 1525 gramoj, 1350 g kaj 1600 g. La unua fiŝaglido ekflugis la 28-an de julio. Antaŭ unu jaro okazis murdo en la nesto: venis maraglo kaj mortigis unu fiŝaglidon, sed ĝis nun ĉio iris glate ĉi-jare.

Vidu la neston ĉi tie:

http://kotinetti.suomi.net/saaksi/index.php

Hodiaŭ jam la suno subiras en Hailuoto ĉirkaŭ la 22-a horo kaj leviĝas iom antaŭ la 5-a. Ĝis la aŭtuna tagnoktegaleco, la nokto ankoraŭ estas pli mallonga ol en lokoj pli sudaj.
Karaj gesinjoroj kaj gefraŭloj fiŝagloj, bonan vojaĝon al Afriko! 


* * *

POSTA NOTO ALDONITA LA 10-AN DE AŬGUSTO 

En diskuto pri sia blogaĵo de la 10 de aŭgusto, Bernhard prezentis interesan konjekton, ke germanaj kaj finnaj fiŝagloj migras al Afriko tra malsamaj vojoj. Mi kopias ĉi-sube mian propran komenton pri la afero:

“La germanaj kaj finnaj fiŝagloj ja povas renkontiĝi, ĉar niaj birdoj elektas ĉu la okcidentan, ĉu la orientan vojon. Vidu ekz. mapon pri flugo de la fiŝaglo Pete, trans Gibraltaro. Ĝi travintris en Senegalo kaj verŝajne pereis printempe 2008 survoje hejmen. La flugo Finnlando–Senegalo estis 6393 km.

Sed la mondrekordon de fiŝagloj faris birdo nomita Harri (!) en 2002. En du monatoj ĝi flugis de Norda Finnlando, voje de Turkujo, Kipro kaj Egiptujo, al Sud-Afriko: 12 564 km en 57 tagoj. Vidu la mapojn sur la paĝo de Harri la Fiŝaglo (musklako sur mapo pligrandigas ĝin).

Krome, en la raportoj mi legis, ke iuj birdoj haltis por kelka tempo en regionoj ĉirkaŭ la germana-pola landlimo, verŝajne por ripozi kaj eble gustumi fiŝojn en la tieaj lagoj.

Mi ne scias, ĉu fiŝagloj iam elektas la vojon tra Italujo-Malto-Tunizio, popularan por iuj migrantaj birdoj. Eble tamen ne, ĉar tio kondukus ilin al Saharo, la plej malverŝajna estadejo por fiŝaglo.”


* * *

Miaj antaŭaj blogaĵoj pri la nestoj (ĉefe pri tiu en sudokcidenta Finnlando)
19 marto 2009; 3 aprilo 2009; 5 aprilo 2009; 6 aprilo 2009; 8 majo 2009; 1 junio 2009; 18 junio 2009.



-------------------------------- 

Noto 2017. Bedaŭrinde nun, post 8 jaroj, pluraj retligiloj jam ne funkcias. Novajn observojn pri satelite sekvataj birdoj oni povas (eble) trovi sur paĝoj de la Centra Muzeo pri Natursciencoj:
* Finna teksto https://www.luomus.fi/fi/satelliittisaakset
* Sveda teksto: http://www.luomus.fi/sv/satellitfiskgjusarna-i-satakunda
* Angla teksto: https://www.luomus.fi/en/finnish-satellite-ospreys


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 


  • Tjeri
    Kelkaj traflugas Francion. Mi mem vidis unuelan en la Tuluza regiono en aŭgusto 1997. Ĝi restis kelkajn horojn ripozante ĉe la pinto de arbego.

    Ĉirkaŭ 60 paroj nestas en Francio, duono el ili en Korsiko.


  • Harri Laine respondis al Tjeri
    Interesa informo. Ankaŭ la mapo pri migrovojo de la fiŝaglo Pete (ligilo en la ĉi-supra artikolo) montras, ke ĝi traflugis Francujon. En Finnlando nestas pli ol 1000 paroj.

    La nombron de fiŝagloj en Eŭropo, dum la pasinta jarcento, malkreskigis la konataj fenomenoj: veneniĝo pro poluado, persekutado fare de homoj kaj malaperado de taŭgaj naturmedioj. Nun jam ŝajnas okazi iometa kreskado de la fiŝaglaro.

    Unu afero limiganta la nombron estas tio, ke mankas taŭgaj nestejoj: fiŝaglo preferas lokon altan, kun vasta vido ĉiuflanken, facile alflugeblan. Tio signifas plej ofte supron de alta arbo, kaj por tio ne taŭgas kia ajn arbo. Estu maljuna, fortika arbo, eble tia kies pinto jam mortis kaj iĝis kvazaŭ platformo por peza nesto kreskonta ĝis plurcent kilogramoj. Moderna arbarkulturo ne respektas tiajn arbojn. Eble tre utilus, se homoj pli multe konstruus, simile kiel por cikonioj, artefaritajn substrukturojn por fiŝagla nesto. La birdoj ŝajnas pretaj akcepti tiajn, kiel montras ankaŭ “mia” nesto sur porŝipa signalturo. En diversaj lokoj tia homhelpa nestado jam okazas.


  • Tjeri
    Mi ĵus vidis plenkreskulon meti fiŝon antaŭ junulon.  

  • Harri Laine
    Jes! Ŝajnas al mi, ke la alportita fiŝo estas senkapa. – Estas do klare, ke la idoj ankoraŭ estas servataj de la plenkreskuloj.

2009-08-07

UK Bjalistoko 2009

Fotoalbumo pri okazaj observoj dum la
94-a Universala Kongreso de Esperanto
Bjalistoko, Pollando,  
25 Julio – 1 Aŭgusto 2009






Nepo parolas, avo kontentas 
Sinjoro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof alparolas la publikon de la solena inaŭguro. La avo aspektas atente aŭskultanta kaj mienas aprobe sur ekrano en la granda tendo, kiu servis la kongreson dum la plej amasaj programeroj. 






H & L 
Humphrey parolas, Ludoviko observas, la kongresanaro atente aŭskultas. 






Enirejo sub kio? 
Petolemo floras eĉ en kongresejo. 






Sine qua non 
La naskiĝdokumento de antaŭ 150 jaroj. Dum la UK en Bjalistoko pasis ankaŭ la 122-a datreveno de la elpresejiĝo de la unua Unua Libro la 26-an de julio. En la bildo estas du paĝoj el REGISTROLIBRO PRI NASKIĜINTAJ HEBREOJ EN LA 1859‑A JARO.

La heligitaj linioj informas, ke la 3-an de Decembro (t.e. la 15-an laŭ la gregoria kalendaro), en la urbo Belostok naskiĝis filo Lejzer al Mordka Fejvanoviĉ Zamengof kaj Liba Ŝolanovna Ŝofer. La riton de cirkumcido plenumis Lejn Ĥon Volf Suroskij la 10-an (gregorie la 22-an) de Decembro. La du datoj estas indikitaj ankaŭ laŭ hebrea kalendaro: estas la 19-a kaj 26-a de la monato Kislev (en la 5620-a jaro de la mondo, sed tion mi ne vidas indikitan sur la paĝo).


Fotografita en historia ekspozicio de la Bjalistoka Centro Zamenhof. La ekspozicio estas farita kun alta profesia kompetento, kaj nepre indas viziti ĝin, ankaŭ nun post la UK.

La interpreton pri enhavo de la rusaj manskribitaj linioj mi prenis el Memorlibro pri la Zamenhof-jaro (1959). Tie la nomo de la patro tamen estas skribita Mardka, kaj la bildo ne ebligas al mi certiĝi, ĉu estas “a” ĉu “o” en la teksto. Mi skribis “o”, ĉar tiu formo ŝajnas al mi pli ofta. En la Memorlibro la jaro de la registraĵoj estas mise indikita kiel 188... La dekstran paĝon verŝajne samenhavan, kun teksto en la jida, mi ne povas interpreti. 







Mojose! 
Ĉio en ordo! Barbara Pietrzak certe povas fieri pri la bone organizita kongreso en sia hejmlando. Sirkka Mattlin (dekstre) kaj mi konfirmas: absolute malaĉe! – Fotis Marjo. 







Odo al ĝojo 
La Podlaĥia Sinfonia Orkestro, kun ĥoro kaj kantosolistoj, finas sian koncerton per la finalo de la 9-a sinfonio de Ludwig van Beethoven. Sur urba placo, en dolĉe varma Bjalistoka vespero la publiko urbana kaj kongresana aŭskultas majestan kantadon en Esperanto. – Aŭskultu pecon el la finalo ĉi-sube, kie ĝi estas la fina ero de la albumo. 






Gejseroj? 
Akvo ŝprucas intermite el fontanoj en la parko Planty, kun daŭre ŝanĝiĝantaj akvokolonoj. En la sama parko, malantaŭ la fontanejo, koncertis Jomo ekde krepusko ĝis lunluma nokto. 






Koverto de 1907 
En 1907 estis fondita Esperanto-Asocio de Finnlando kaj sendita ĉi tiu letero, kiu malhavas indikon pri sendinto. La stampo indikas la sendolokon Kymi, nun parto de la urbo Kotka en suda Finnlando. Verŝajne la leteron enpoŝtigis Hugo Salokannel, kiu post du jaroj estis elektita estrarano kaj poste ankaŭ prezidanto de la landa asocio. - El la zorge dokumentita filatela kolekto de Stanislaw Rynduch. 






Kiu speranto? 
Eble iu opinias tion genia tipografia ideo, sed mia kapo ne komprenas ĝin. Ĝi igas pensi pri rikanaĵoj kiel “Micro$oft”. Mi nepre rifuzus pendigi ion tian en publika loko. La temo de la EEU-kongreso tamen ŝajnas reklaminda. – Fotita sur tablo en la Movada Foiro en Bjalistoko. 






Estos aŭkcio, rapidu! 
La kongresa aŭkcio baldaŭ komenciĝos kaj okazos sub la lerta gvido de Humphery Tonkin. Aĉetontoj havas malmulte da tempo por konatiĝi kun la vendataj varoj. 






Ĉu vendi, ĉu aĉeti? 
Osmo Buller evidente cerbumas, ĉu li mem povus aĉeti la aŭkciatan ĉapelon kun pendantaj ŝnur-aldonaĵoj ĉirkaŭ la rando. Eble iam posedis ĝin Krokodilo-Dundee. Tia ĉapelo povus esti taŭga akcesoraĵo por la ofica uniformo de ĝenerala direktoro de UEA, pozitive kontribuante al ties aŭtoritato. Eble li tamen ne tro bezonis tian, ĉar mi ne aŭdis lin proponi eĉ unu groŝon, kaj la ĉapelon finfine aĉetis iu alia. 






Masaĝon por streĉitaj ŝultroj 
La publiko serĉas por si bonajn sidlokojn en la salono Lapenna, antaŭ la aŭkcio. Elektro vibras en la aero, kiam la samideanaro kalkulas siajn lastajn zlotojn kaj rigardas suspekte eventualajn konkurantojn. Unu feliĉulo eĉ sukcesis havi siajn muskolojn masaĝataj – certe agrabla malstreĉiĝo por la ŝultroj kaj nuko. 







Ĉio okazu laŭstatute 
Osmo klarigas la proceduron kaj regularon de la komenciĝonta aŭkcio. Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin koncentriĝas antaŭ la mansvinga batalo pri movadaj valoraĵoj. 






Aŭkcia streĉiteco 
Lipari, Tonkin kaj Buller intertraktas aŭkcian detalon sur la podio. Okuloj sub la bela verda ĉapelo verŝajne atente rigardas. 






Ĉu tie? Ne, tie ĉi! 
Michela kaj Humphrey ambaŭ vidas proponon por pli alta prezo. 






Je la kukolo, ili estas eĉ du! 
Pli detala ekzameno montris, ke sur la vendotablo estis ne nur unu sed eĉ du ĉapeloj de la Krokodilulo (NB, senco ne kongresĵargona). 






Nun atentu, gesinjoroj! 
La antaŭlastan aŭkciaĵon ni vidis jam en Roterdamo , sed tie Tonkin rifuzis vendi ĝin por la proponitaj 500 eŭroj. En Bjalistoko estis jam pli ol unu interesato, kaj ĉi-foje la pola eldono de la Unua Libro estis vendita por 3400 zlotoj (preskaŭ 850 eŭroj). 





Numero Unu 
Kongresano numero 1 en Bjalistoko mienas decideme antaŭ la lasta ero de la aŭkcio. Ne estis malfacile antaŭdiri, kiu akiros la vendotaĵon. Kaj tiel okazis: ŝi estos Numero Unu ankaŭ en Kubo. 







Surmure 
Bildojn pri ĉi tiu dom-muro mi vidis multajn, ankaŭ ĉi tie en Ipernity, sed plej ofte ili nur detale montras unu en la pentraĵoj. Nu jes, fakte indas montri la pentraĵojn, ĉar ili estas ĝuinda kreaĵo, sed jen la tuta muro. (ul. Ludwika Zamenhofa 26, Białystok) 





El la Naŭa de Beethoven 
Unu el la memorindaj travivaĵoj dum la Bjalistoka Universala Kongreso estis la esperantlingva Verda Koncerto sub la libera ĉielo. La Orkestro kaj Koruso de la Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio prezentis unue sep kantojn komponitajn al poemoj de William Auld kaj poste la finalon de la 9-a simfonio de Beethoven. Rave! – Jen peceto el la simfonia parto. La registraĵo estas malbonkvalita, sed mi rekomendas al vi imagi urbanojn kaj kongresanojn ĝui la muzikon en mallumo de varma somera vespero sur la placo Kościuszko.

Ĉi-pece aŭdiĝas jenaj vortoj:

    Se la granda ĵet’ bontrafis
    kaj amikon gajnis vi,
    se virina am’ vin ravis:
    Vin enmiksu kun ĝojkri’!
    Jes, se eĉ nur unu koro
    estas via en la mond’!
    Kaj se ne – do vin kun ploro
    ŝtelu for el nia mond’. 

Schiller, traduko de Kalocsay

Post-Bjalistoke


Salutojn el Bjalistoko kaj ankaŭ el Krakovo kaj aliaj lokoj en Pollando!

Mi iom post iom klopodas reveni al normala vivo. Unu el la nenormalaĵoj por mi, dum la pasintaj tri semajnoj, estis tio, ke mi tenadis sufiĉan distancon al ĉiaj komputiloj. En Bjalistoko, unu fojon, mi estis tentata eniri la ĉambron de la kongresa gazetara servo, kie eblis uzi komputilon, atingi interreton, legi alvenintajn retpoŝtaĵojn ktp. Sed je la lasta momento mi tamen haltis, ekpaŝis malantaŭen kaj sufiĉe rapide forkuris. Se oni decidis abstini, oni ja abstinu!









Nepo parolas, avo kontentas.
Sinjoro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof alparolas la publikon de la solena inaŭguro. La avo aspektas atente aŭskultanta kaj mienas aprobe sur ekrano en la granda tendo, kiu servis la kongreson dum la plej amasaj programeroj.



Strangaj novaĵoj cirkulas pri la UK

Reveninte, mi nur singarde iomete gustumis diversajn retnovaĵojn: kion aliaj skribis pri la kongreso ktp. Hodiaŭ mi finfine malfermis mian retpoŝtujon kaj vidis lavangon da mesaĝoj enflui. La plejparto fontas el diversaj retpoŝtaj listoj, kaj tiujn mi metas rekte en dosierujon nomitan "por iam poste legi" (la nomo estas siaspeca pia deziro).

Kun miro mi legis, ke en Bjalistoko okazis malagrablaĵoj dum la kongreso. Pri tiuj sufiĉe amplekse raportis ekz. Libera Folio kaj iuj kongresanoj, ekz. Toeko. 

Mi rimarkis nenion tian dum la kongreso, kaj la impresoj pri la urbo kaj la kongreso estis tre pozitivaj. Pri la kongreso amplekse raportos la retaj kaj paperaj medioj. Eble sufiĉas, ke mi nur prikomentu la vandalaĵojn. Mi faras tion citante el Zamenhof, ĉar ni ja festis Zamenhofon tie:

Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem’.

Kaj ili kreskas ĉie. Mi mem estis tute kontenta pri la kongreso kaj dankas la polajn organizantojn.



Ĉio en ordo! Barbara Pietrzak certe povas fieri pri la bone organizita kongreso en sia hejmlando. Sirkka Mattlin (dekstre) kaj mi konfirmas: absolute malaĉe! – Fotis Marjo.












Odo al ĝojo. La Podlaĥia Sinfonia Orkestro, kun ĥoro kaj kantosolistoj, finas sian koncerton per la finalo de la 9-a sinfonio de Ludwig van Beethoven. Sur urba placo, en dolĉe varma Bjalistoka vespero la publiko urbana kaj kongresana aŭskultas majestan kantadon en Esperanto.  – Aŭskultu pecon el la finalo ĉi tie

“Leviĝanta Bjalistoko”

Bjalistoko provizis nin per kongresaj sakoj kun la slogano "Leviĝanta Bjalistoko". La urbo aspektis plaĉa, orda, pura, amika. Kiel esperantistoj ni kompreneble notis, ke la urbo ankaŭ respektas sian grandan filon Z. Mi iris al la urbo sen precipaj antaŭjuĝoj, ĉar mi apenaŭ ion ajn legis aŭ aŭdis aŭ sciis pri la nuna Bjalistoko. Mi ja legis pri la urbo en la 19-a jarcento, sed tio jam estas preskaŭ prahistoriaj aferoj. Tamen, kun scivolo mi rigardis la nunan Bjalistokon, kaj la simpla konstato estas: alloga urbo.

Bjalistokon, sendube, indas reviziti. En la regiono estas ankaŭ multaj rimarkindaj trezoroj de la Eŭropa naturo.








Akvo ŝprucas intermite el fontanoj en la parko Planty, kun daŭre ŝanĝiĝantaj akvokolonoj. En la sama parko, malantaŭ la fontanejo, koncertis Jomo ekde krepusko ĝis lunluma nokto. 


Elekti vojon 

Mi antaŭvidas, ke estonte pli kaj pli multaj aŭtantaj finnoj elektos la vojon Via Baltica (La Balta Vojo, alinome E67, de Helsinki al Prago, tra Estonujo, Latvujo, Litovujo kaj Pollando), kiam ili ferie aŭ alicele vojaĝos al Mez-Europo. Tio kondukos ilin ankaŭ al Bjalistoko, kie indas halti. Ankoraŭ nun la kutima vojo iras tra Svedujo.

Ĝis antaŭ ne longe estis kelkaj problemaj alternativoj rilate vojkonstruadon sur tiu linio en Pollando. Precipe temis pri tio, kiel ĝi trairu aŭ preteriru iujn valorajn naturprotektejojn (la malsekejoj de la rivero Rospuda, apud Augustów, proksime al la Litova landlimo). Tamen, se mi ĝuste komprenis, la registaro de Tusk ĉi-jare oficiale nuligis la planojn rekte travoji la vundiĝeman areon.

Do, kial ne aŭti de la norda al la meza Eŭropo tra la Baltaj landoj kaj voje de Bjalistoko? Aŭ fakte, kial ne foje celi ĝuste Bjalistokon? Antaŭ ne longe mi stiris mian aŭton preskaŭ egale longan distancon norden, ene de Finnlando. La vojo E67 oficiale komenciĝas (aŭ finiĝas) en Helsinki, sed ĝis nun mi neniam vidis tiuteman vojmontrilon ĉi tie, eble pro tio, ke la unua parto de la vojo ne estas surtera, sed konsistas el ŝipvojaĝo al Tallinn. 

En Pollando eblas elekti diversajn vojojn, se oni celas al Varsovio aŭ pluen, sed ŝajnas al mi, ke la oficiala vojlinio de Via Baltica iras nun tra Bjalistoko kaj ne tra Łomża.







Petolemo floras eĉ en kongresejo.

* * *

Bildojn pri la UK mi metis kaj eble poste aldonados en la albumon “UK Bjalistoko 2009”. Tie legeblas ankaŭ la tekstoj, kiuj akompanas la fotojn en ĉi tiu artikolo, ankaŭ legeblaj per simpla musklako sur la ĉi-supraj bildoj.

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

7 komentoj


  • Toeko
    Dankon por bona prikomento kaj por mencio pri mia komento. 

  • Blazio VAHA (n.s. W…
    Kara Harri Laine, ankaŭ mi, ne ĉeestinta, dankas vin. 

  • Manolo
    Estis kreita grupo en Ipernity por kolekti ĉies fotojn kaj dokumentojn tie:
    http://www.ipernity.com/group/78790

    Bv. kontribui! 

  • Przemysław Wierzbows…
    Koran dankon pro la raporteto. Mi tre scivolas pri opinioj de la partoprenintoj de la kongreso. 

  • Harri Laine
    Dankon al vi, Toeko, Blazio, César, Manolo kaj Przemysław! – Nun mi metis bildojn ankaŭ en la grupon, kiun montris Manolo.  

  • Stanislaw Rynduch
    Kara Harri,
    dankon pro via vizito sur mia flanko.Nu mi revizitis vin kaj ĝuas interesan teksto pri la kongreso, kaj ĝojas, ke vi tiel ojektive pritraktas.
    Precipe plaĉis al mila bildo de Majstro kun la nepo. Superaĵo! Gratulon.  

  • Jana - Mirjana Žežel
    Kara Harri,
    dankon por la artikolo. Ĉi jare mi vizitis nur ILEI al Krakovo! Ni vizitis Bjalistokon reveninte el Litovio! Ne estas kiel esti ĉe Kongreso sed tamen mi estis tie. La pruvo estas la komunan foton je la ĉefa placo!