2009-03-19

Ĉu venos agloj ĉi-jare? Kiuj agloj?




La maron ankoraŭ kovras glacio kaj restas neĝo sur ĝi. Tamen, en la nesto jam ne troviĝas neĝo. ĉar ĝin fordegeligis printempa sunbrilo.

Naturon oni povas observi ankaŭ ĉe sia komputilo. En la mondo estas multegaj fotiloj kaj filmiloj kiuj daŭre faras bildojn pri bestoj kaj ilia natura ĉirkaŭaĵo kaj interrete peras tiujn ankaŭ al mia ekrano. Mia preferata bildo venas el nesto de fiŝaglo en la sudokcidento de Finnlando. Tie la fotilo nuntempe funkcias la tutan jaron, ankaŭ kiam la birdoj forestas en Afriko. Multaj TTT-fotiloj pri birdoj estas instalitaj en malvastaj nestoj, kaj oni vidas nur la kovantan birdon kaj poste la vivon de la birdidetoj. Tio povas esti ege interesa, sed min allogas ankaŭ la vasta insulara pejzaĝo.

Korniko observas la ĉirkaŭon el agla vidpunkto. Klare videblas, ke jam degelas la neĝo sur la mara glacio.



Fiŝagloj (Pandion haliaetus) kutimas konstrui sian neston sur la supro de granda, maljuna pino. La nesto estas amaso da sekiĝintaj branĉoj, kaj la birdoj ĉiujare aldonas novan materialon al la implikita bastonaro. Malnova nesto povas esti alta je du metroj, kaj nur fortika arbo kun horizontala etendaĵo ĉe la supro kapablas porti tian pezaĵon.

Mia amata nesto troviĝas en tre speciala loko sur la insulo Själö. Antaŭ multaj jaroj, paro de fiŝagloj trovis, ke navigacia signalturo estas taŭga fundamento por ilia nesto. La turo staras meze de fiŝoriĉa maro, kaj eble la birdoj alte taksas ankaŭ la vidon al la blua akvo kaj la insularo. Mi mem ŝatus vidi tian pejzaĝon el mia fenestro!


La vintro ankoraŭ ne volas cedi. Ree videblas neĝo sur la mara glacio kaj en la nesto. Sed printempo antaŭenmarŝas: en la malantaŭo jam tute malaperis glacio.


Antaŭ kelkaj jaroj, la Faka Altlernejo en Turku instalis interretajn fotilojn por observi la naturon en la ĉirkaŭa provinco, kaj unu el tiuj nun konstante rigardas la fiŝaglan neston. Estas du fotiloj: unu kun pli larĝa vido ankaŭ al la maro, unu montranta pli detale la neston. Vi trovas la fotilon ĉi tie: Aglofotilo de TurkuAMK. La bildo ŝanĝiĝas kelkajn fojojn en minuto. Vi povas zomi al proksima vido per musklako sur la vorto “Lähikuvaan”, supre de la paĝo.


En la aero nun vibras streĉa atendado


Lastan jaron malsukcesis la nestado de la fiŝagla paro ĉi tie, kaj ĝi forflugis jam frue. Nun la situacio estas streĉita, ĉar ekde la pasinta somero la neston vizitadas maragloj (blankvosta maraglo, Haliaeetus albicilla). Oni ne scias, kio okazos kiam la fiŝagloj revenos de sia vintra ĉasejo en Afriko. Tio okazos verŝajne en aprilo, eble eĉ pli frue, ĉar la maro jam nun kelkajn tagojn estas senglacia. La maragloj travintris en Finnlando, kaj ili estas grave pli grandaj ol fiŝagloj. Fiŝagloj manĝas nur fiŝojn, sed maragloj ankaŭ aliajn bestojn. Alia reta fotilo registris (en 2008), kiel maraglo kaptis kaj mortigis fiŝaglidon en ties nesto.

Maraglo blankvosta haltas por kelkaj minutoj. Ĉu ĝi esploras pri taŭga nestejo? Ĉu ĝin eble interesas la hejmo de fiŝaglo? Kio okazos, kiam la fiŝagloj revenos el Afriko? – La surmara glacio rapide degelas. Restas nur flosego meze de la golfo kaj iometo ĉe la bordoj.



Por havi ideon pri la eksterordinara mara-insula labirinto ĉirkaŭ la fiŝaglejo, rigardu ĉi tiun mapon – la nesto situas precize meze de la mapo, kaj la reta fotilo celas nordokcidenten. Vi povas zomi la mapon por vidi pli vastan areon aŭ male por detaligi ĝin.


Izolejo por la nekuraceblaj

La insulo Själö havas interesan historion. En la jaro 1619 oni fondis tie malsanulejon por lepruloj, kiuj vivis tie tute izolitaj. Post kiam la lasta leprulo mortis en 1785, venis aliaj pacientoj, kiujn la tiutempa mondo konsideris nesanigeblaj kaj izolendaj: la psike malsanaj, la “frenezuloj”. La funkciado de la insula kuracejo multe ŝanĝiĝis dum ĝia ekzisto, kaj ĝi estis fine malfondita en 1962. La Universitato de Turku nun havas tie Instituton por Esploroj pri la Insulara Maro. 

Densa nebulo kaj sunlumo.



Sur la bildoj montrataj de la nestofotilo, maldekstre sub la lunarka simbolo, neklare videblas eta ligna preĝejo konstruita en 1733 por la malsanulejo. Sur ties korto estas kruco starigita memore al la 633 lepruloj mortintaj sur la insulo.

En la fona malproksimo de la nestofoto videblas marvojo de Turku al Stokholmo, kaj eblas videti grandajn ŝipojn. Eble plej facile oni rimarkas la ŝipojn nokte, kiam la bildo estas tute nigra, kaj nur la ŝiplumoj videblas. Branĉojn de la nesto Intermite iom lumigas la porŝipa signala lampo, kiu situas sub la nesto. – La mallarĝajn, rifoplenajn marvojojn traveturis eĉ la plej grandaj krozoŝipoj en la mondo, nun plejparte zigzagantaj kun turistoj en la Kariba Maro. La ŝipegoj estis fakte konstruitaj en Turku kaj devis komenci sian unuan vojaĝon al la monda oceano preterpasante ankaŭ la iaman leprejon. 


***

Sur la mapo, se vi iom forzomas ĝin por rigardi pli vastan teritorion, videblas ankaŭ lingva limo: La insularo norde de Själö estas finnalingva, dum Själö mem kaj la suda insularo apartenas al la tradicie svedlingva parto de sudokcidenta Finnlando. Por multaj insuloj la mapo donas du nomojn, tiel ankaŭ Själö (svede) = Seili (finne). 


***


Bonvenon hejmen, agloj, jam ĉio ŝajnas preta! Fiŝagloj kutimas okupi saman neston dum pluraj jaroj. Post sia alveno ili riparos la neston. Tamen nenio estas certa en la naturo: eble la birdoj decidas elekti alian neston, eble ĉi tiun okupos maragloj, eble la fiŝagloj pereis dum la longa vojaĝo al kaj de Afriko – kiu scias. Mi povas nur atendi. – En sunbrilo la naturo aspektas jam preskaŭ somera, ĉar abundas pingloarboj kiuj verdas la tutan jaron.


La fotoj aldonitaj ĉi-tekste, kompreneble, ne estas faritaj de mi. Mi nur kaptis ilin surekrane el la retfotilo de la Faka Altlernejo en Turku. Multo pri la Insulara Maro, ankaŭ daŭra raportado pri observoj per la nestofotilo, troviĝas sur la paĝoj saaristomeri.info, plejparte en la finna sed ankaŭ svede kaj angle. 

En la teksto ĉi-supre mi menciis alian fotilon, kiu celas neston de fiŝaglo. Ĝi situas ĉ. 500 kilometrojn pli norde, sur la insulo Hailuoto, proksima al Oulu. Tie ankoraŭ nun regas vintro, ĉion kovras neĝo. La nesto sidas sur la supro de pino, kiu verŝajne kreskas sur marĉo (mi ne scias detalojn pri la loko). La tieaj ge-fiŝagloj pasintjare havis eĉ tri idojn, el kiuj unu iĝis viktimo de maraglo, kiu ĝin forportis kiel manĝaĵon por siaj propraj idoj. 
La du fotiloj ebligas kompari la almarŝadon de somero de sudo al nordo. Jam postmorgaŭ la tagoj estas pli longaj ĉi tie ol en pli sudaj landoj, kaj ju pli norda la loko, des pli longaj estas la tagoj. 


La fotoj pri ĉi tiu nesto estas kopiitaj el natureit.net/site/saaksikamera.php
La retejon posedas kaj la fotilon instalis la Faka Altlernejo en Turku.


--------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]

Komentoj 


  • Tjeri Mi estis en tiu insularo, serĉis ĉu videblas maraglo, kaj bedaŭrinde neniam vidis ĝin...


  • Harri Laine
    Dankon por la komento, Tjeri. Mi iam vidis maraglojn, sed nur per binoklo kaj de granda distanco. Mi mem ne tiam rekonis la birdojn (ŝajnis nur “granda birdo” al mi), sed ĉeestis profesiulo pri biologio, kiu certigis al mi, pri kio temis. Estas impona birdo, kaj mi vere surpriziĝis lundon, kiam hazarde subite aperis maraglo sur mia komputila ekraro (la kvara bildo ĉi-supre).


  • Harri Laine
    Mi korektis la tekston de la blogaĵo:

    La ligilo, kiun mi aldonis al la teksto, por vidi mapon pri Själö, misfunkciis. Ĝi montris tute alian lokon. Estis tre malfacile trovi la kaŭzon, sed finfine la afero klariĝis: en la longa adreso de la ĝusta mapo-paĝo aperis la litersinsekvo “c+x”, kaj la redaktilo de ipernity aŭtomate ŝanĝis ĝin al “ĉ”. Tio tute ŝanĝis la lokon. Do, se iu jam sekvis la ligilon kaj miris, kial la nesto troviĝas sur maro, bonvolu reprovi.

    Duan fojon korekto! La sistemo ipernity post kelka tempo aŭtomate refuŝis eĉ la korektitan retligilon: ree aperis tiu damna ĉ, kvankam la afero kelkan tempon funkciis tute glate. Do, io ne funkcias laŭorde ĉi tie. Mi kreis tute novan ligilon al la mapo, kontrolis ke ĝi ne enhavas sinsekvajn c kaj x, kaj esperas ke la ligilo ne plu estos fuŝita de ipernity.


  • Harri Laine
    En 2012 ŝajnas esti nova fotilo (malpli bona, mi opinias), kies adreso estas:

    www.balticseanow.info/en/Home/explore_0/webcameras_0/ospreynest.html.stx


Ei kommentteja:

Lähetä kommentti