2017-02-19

“Okazoj”

En ĉi tiun artikolaron mi kolektis skribaĵojn el mia reta taglibro en Ipernity. En Decembro 2016 estis anoncita eventuala malfondo de la retservo, kaj mi devis trovi alian lokon por la tekstoj. Mi volas konservi la tekstojn kiel memoraĵojn pri la iamo longe for.

La Ipernity-blogadon mi komencis en Majo 2008, neniam tre aktivis pri tio kaj ĝi ĉesis en Junio 2014. La enhavo konsistas el estas tre diverstemaj okazaj observoj pri la ĉiutago, en Finnlando kaj iom ankaŭ aliloke en Esperantujo. La simpla titolo “Okazoj” ŝajnas priskribi ĉion ĉi sen diri ion ajn precizan.

Fine de la artikoloj mi konservia ankaŭ preskaŭ ĉiujn komentojn, ofte tre interesajn, kiujn amikoj siatempe aldonis al la blogo. Se iu volas ne plu vidi sian iaman komenton ĉi tie, mi kompreneble tuj forprenos ĝin. Sufiĉas simpla noto pri tio, ekzemple per komento aldonita al ĉi tiu teksto.

La artikoloj aperados ĉi tie iom post iom. Nun, komence, estas nur deko da fruaj skribaĵoj el la jaro 2008.

Mi ne scias, ĉu mi iam reaktiviĝos por observi pli-malpli hazardajn okazaĵojn kaj raporti pri tiuj ĉi tie. Aŭ eble ne ĉi tie sed aliloke, ĉar Guglo estas iom kaprica kompanio kiu jam malfondis plurajn el siaj servoj. Povas esti, ke mi devos transloki ĉi tion en alian retejon.


La originala blogo (ankoraŭ nun, la 19-an de Februaro 2017) troveblas ĉi tie :  http://www.ipernity.com/blog/harri .