2008-05-29

Baltaj haringetoj – nerezisteble allogaj

Hieraŭ mi butikumis en superbazaro. Mi jam havis kafon kaj panon kaj legomojn kaj ion alian en la ĉareto kaj iom distrite rigardis la fiŝojn kaj fiŝtranĉaĵojn travitre videblajn ĉe la vendotablo. Vendisto vidis mian vagantan rigardon kaj tuj alparolis: “Kaj kion bonan vi volas havi?”


En angulo de la vitroŝranko, kvazaŭ kaŝitan malantaŭ imponaj rozaj salmofileoj, mi vidis negrandan vazon plenan de fiŝetoj. Kial la fiŝetoj estas tie, apenaŭ videblaj? Ĉu oni ne volas vendi ilin? El mia memoro neklare sed iel decideme sin trudis plaĉa odoreto kaj mi jam surlange sentis guston de brunaj, frititaj fiŝoj, kaj mi do firme respondis al la vendisto: ”Unu kilogramon da haringetoj”.

Tio estas ne oceanaj haringoj el Atlantiko sed haringetoj el la Balta Maro. Tiuj estas pli malgrandaj, havas apartan guston, kaj mi pensas ke la EU-burokratoj eĉ sukcesis elpensi juran difinon por distingi la oceanan Clupea harengus disde la Balta subspecio C. h. membras – eble la ĉefa diferenco estas la pli granda graseco de la oceana fiŝo. Kompreneble, EU ankaŭ fiksis jaran kaptokvoton en la Balta Maro por ĉiu lando.

Mi aĉetis la fiŝojn tutaj, kun tripoj kaj kapoj kaj vostoj. Tio ne plu estas tre populara krudmaterialo por hejma kuirado, kaj oni fakte jam ne ofte trovas freŝajn haringetojn en vendejoj. Sentripigo, senskvamigo kaj senostigo de fiŝoj ne estas ĉies ŝatokupoj, kaj multaj homoj jam certe rifuzas okupiĝi pri tia kruda laboro aŭ simple ne kapablas tion fari, ĉu pro mallerto, ĉu pro naŭzo. Feliĉe la fiŝvendistoj ofertas diversajn produktojn en oportuna formo: popularas salmaj fileoj, ofte tre favorprezaj ĉar la fiŝoj estas amase bredataj, kaj ĉiam facilas aĉeti fiŝaĵon en ladskatolo. Sed la haringetoj estas simpla tasko: ne necesas senskvamigo, kaj eĉ la ostojn kaj vostojn mi preferas manĝi, se la fiŝoj estas bone frititaj kaj ne grandaj.

Mi ne havas statistikojn pri haringetoj, sed mi pensas, ke plej ofte oni aĉetas por hejma uzo fileojn (oni jam havas maŝinojn por industrie sentripigi kaj senostigi haringetojn). Sed ion tian mi ne volis havi: la gusto nepre ne estas same bona, kiel tiu de freŝaj, tutaj haringetoj, mem purigitaj. Mia kilogramo kostis 3,90 eŭrojn, tre alta prezo kompare kun la pago (eble 0,20, maksimume 0,50 eŭroj) kiun ricevas la kaptisto. Sed oni devas suferi, por akiri frandaĵon.

Hejme mi atakis la fiŝojn nudamane: senkapigis ilin, per dikfingro eligis la tripojn kaj, se estis fiŝino, apartigis la frajon. Estiĝis la fritotaj fiŝoj, iom da frajo kaj amaso da forĵetaĵoj (eble triono de la tuta pezo). Jen la rezulto de tiu laboro:

La unua, prepara stadio de la kuirado estas finita: la Baltaj haringetoj maldekstre, frajo meze kaj la kapoj kaj tripoj dekstre. Ne necesas senostigi la malgrandajn fiŝojn, mi manĝas ilin kun ostoj kaj vostoj.



Nun, ek al fritado! Mi rompis unu ovon kaj iom kirlis la enhavon en telero. Sur paperon mi ŝutis decilitron da sekala faruno kun iom da salo kaj pulvora blanka pipro. La fiŝetojn mi unue trempis en la ovokirlaĵo kaj poste rulis ilin en la faruno. Poste mi fritis ilin en buterigita pato, ambaŭflanke, ĝis sufiĉa bruniĝo. Jen la pato:

Ŝmiritaj per ovomiksaĵo kaj poste rulitaj en sekala faruno kun iom da salo, la fiŝetoj bruniĝas en pato.


Jam post la unua patpleno estis nerezisteble: mi devis gustumi! Jes, estas la gusto konata de infaneco. Kia frandaĵo! Mi scias, ke ne ĉiuj homoj samopinias kun mi pri la delikateco.


Baltaj haringeto ĵus frititaj 


En la jaro 2006 Finnlandaj fiŝistoj kaptis 79 000 tunojn da baltaj haringetoj, plejparte en la suda parto de la Botnia Golfo. Tio signifas po 15 kilogramoj por ĉiu finno. Sed la finnoj certe ne manĝis tiom: la plejparton konsumas bestoj kiel furaĝon. Kia domaĝo, ja estas frandaĵo! Mia kuirmaniero estis unu el la plej simplaj, kiun ne eblas nomi profesinivela kuir-arto, sed eble tio donis palan bildon pri manĝaĵo de miaj praavoj, inter kiuj estis ankaŭ fiŝistoj en la sudokcidenta insularo de la lando. Sed tiuj praparencoj certe kapablis multe pli bongustigi siajn fritaĵojn, kiujn ili povis enpatigi tute freŝaj, rekte el sia boato ĉe la hejma bordo, spicante la fiŝaĵon per ŝenoprazo nature kreskanta sur iliaj insuloj.

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]

  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    » kostis 3,90 eŭrojn

    Estas amuzete, ke ankaŭ en la peterburgaj stratoj ĝi kostis tre simile ĉi-printempe. 130-170 rublojn, estas eble iom pli ol 4 EUR.

2008-05-22

Hotela numera mistiko

Babilante kun amiko pri praktikaj problemoj de vojaĝo en fremda lando, mi memoris, kio foje okazis al mi en Sankt-Peterburga hotelo. Fakte nenian problemon mi spertis, sed ankoraŭ cerbumigas min la eventuale vastaj numerologiaj aspektoj de la afero.

Temis pri labora vojaĝo al Rusujo, ni restis kelkajn tagojn en sama hotelo. Unu matenon mi trovis sur la planko, ĉe la pordo, koverton. Tute klare, ĝi estis ŝovita en la ĉambron tra la mallarĝa fendo inter la planko kaj la pordo. Mi malfermis la koverton. Ĝi enhavis slipon kun teksto en la rusa lingvo. Mi bedaŭrinde ne regas la lingvon, tamen povas iele-tiele legi tekston ĉar mi bone konas la literojn kaj iam sukcesas deĉifri kelkajn vortojn. Estis multobligita teksto kun du mane aldonitaj numeroj: 14135 kaj 15135.

Mi sciis, ke 14135 estas la numero de mia ĉambro, kaj post iom da pensado ekkomprenis, ke la hotelo volas transloĝigi min en alian ĉambron, en numeron 15135. Tio iom mirigis min, sed mi pensis, ke eble temas pri iu necesa riparlaboro aŭ alia praktika kialo. Mi rapidis al matenmanĝo kun miaj finnaj kolegoj, ĉar ni devis frue atingi la lernejon, kie ni kunvenos kun rusaj kolegoj. Mi montris la slipon al kolegino, kiu parolas ruse. Ŝi rapidege rigardis ĝin kaj asertis, ke mi ĝuste komprenis: mi ekhavos alian ĉambron.

Nu, mi volis ekscii pri detaloj, kion mi faru kun la valizo kaj vestaĵoj ktp., sed ni devis jam rapidi. Mi do pensis, ke la hotelo zorgu kaj laŭ sia bontrovo aranĝu mian ĉambron: mi lasis ĉion resti tie en malordo kaj rapidis al la kunveno.

Reveninte mi demandis ĉe la akceptejo de la hotelo, kiun ĉambron mi nun eniru, ĉu jam miaj aĵoj estas portitaj en alian ĉambron. Sekvis dialogo iom konfuza, ĉar komence nek mi, nek la akceptistino bone komprenis, kio estas la problemo. Sed la fina rezulto de nia interparolo estis: mi tute ne bezonas ŝanĝi ĉambron, nur la numero de mia ĉambro estas ŝanĝita.

Kaj tiel estis: dum mia foresto, riparistoj forprenis la ŝildeton “14135” kaj la pordon nun beligis nova, ŝraŭbe fiksita ciferplato “15135”. Mia ĉambro estis en bona ordo, purigita kaj ordigita.

Poste, jam revenante hejmen, mi pensis pri la afero: kial, ho kial, necesis meti novan numeron? La sola klarigo kiun mi kapablis iel akcepti, estis la superstiĉo pri numero 13, kiun mi jam antaŭe renkontis aliloke en la mondo. Hotelo ne havu etaĝon numero 13. Tial, ĉar la du unuaj ciferoj de la ĉambronumero montris la etaĝon, kaj la hotelo volis “plisekuriĝi” forigante la 13-an etaĝon, oni devis ŝanĝi ĉiujn ĉambronumerojn super la 12-a etaĝo. Ĉu tiele? Se mi iam revenos al la sama hotelo (kies nomon mi ne plu memoras, sed mi certe rekonos ĝin), mi ja kontrolu, ĉu etaĝo 13 estas forigita.

Mi iam estis en domego, en kiu tute mankis la 13-a etaĝo. Mi silente demandis al mi, ĉu la homoj laborantaj en ties 14-a etaĝo sentas sin pli bonŝancaj kaj sekuraj pro tio, ke ili ĉiutage liftas al etaĝo numero 14. Ili ja devas scii, ke tamen la etaĝo estas la 13-a.


----------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Vjaĉeslav Slavik Iva…   > superstiĉo pri numero 13

    Eble ili nur volis aspekti originalaj kaj proponi ion memorindan por eksterlandaj turistoj. Ili aŭdis, ke ie en la mondo estas konstruaĵoj sen etaĝoj 4 kaj 13 — kaj do realigis la ideon.

  • Harri Laine  Bedaŭrinde mi devis foriri antaŭ kompletigo de la renumerado, kaj mi ne scias, ĉu jam ankaŭ sur la liftobutonoj k.s. mankas 13. Tiam mi ankoraŭ devis premi la butonon 14 por atingi la freŝbakitan ĉambron numero 15135. Sed ĉu fakte la hotelo havas tiom da gastoj, kiuj rifuzus loĝi sur etaĝo numero 13, ke la hotelo malgajnus monon se ĝi tenus sin je la malnova numeraro? Ĉu povas esti, ke ekonomie necesas tia ŝanĝo? Pri kiulandaj gastoj temas? - Sed certe estis memorinda travivaĵo, bongusta spico de la tago. Eĉ post jaroj ĝi igis min blogi.

  • Vjaĉeslav Slavik Iva…  » Sed ĉu fakte la hotelo havas tiom da gastoj, kiuj rifuzus loĝi sur etaĝo numero 13

    Ne-ne, plej verŝajne temas pri simpla deziro fari ion nekutiman, novmodan ktp. Onidire, en Usono, Japanio kaj kelkaj aliaj landoj ne maloftas multetaĝaj domoj kun "suspektindaj" etaĝoj renumeritaj: ĉi-kaze estis deziro fari ion similan. En Rusio mi fakte neniam antaŭe aŭdis pri tia praktiko, eĉ ne pri unu konstruaĵo. La loĝantaro estas sufiĉe superstiĉa, sed oni kutime distingas inter siaj propraj superstiĉoj kaj praktika laboro :)

  • Harri Laine  Interese. Sed ankoraŭ la tuta klarigo (forigo de 13-a etaĝo) estas nur teorio, kiun ni grupe elpensis dum revena trajnvojaĝo. La faktoj estis simple: numero de mia ĉambro (kaj de apudaj ĉambroj en la sama etaĝo) estis ŝanĝita, sed ne la numeroj de la kolegaj ĉambroj en malsupraj etaĝoj. Mi kutimas preni kuriozaĵojn kiel suvenirojn, certe ankaŭ la avizon pri nova numero mi prenis, sed hejme tiaj etaĵoj malaperas en amasoj da diversaĵoj. Se mi retrovos la slipon, vi ricevos kopion kaj povos viziti la hotelon, por vidi kiel la etaĝoj nun statas. Afero certe inda je profunda scienca esploro, ĉu ne?

  • Harri Laine  Post multaj monatoj mi hazarde trovis la orignalan slipeton. Mi ne tute bone memoris la numeron de la ĉambro, sed la aliaj eroj de la rakonto estis ĝustaj. La numero verŝajne estis komence “14014”, kvankam estas “1414” sur la slipeto. La kialon de la ŝanĝo mi ankoraŭ ne scias.

2008-05-18

“La Universala Temo”

Kolego Tonyo del Barrio afiŝis en sia blogo la interesan Leĝon de Tonjo, kiu priskribas la konduton de partoprenantoj en Esperanta reta diskuto. Li formulis ĝin en eleganta matematika formo:

“Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo des pli (asimptote) proksimiĝas al 1.

Mi iam atentigis lin pri eventuala precizigo, per aldona subleĝo, kiu pli detale difinu la finan diskutotemaron. Li afable demandis, ĉu tiun subleĝon li povus nomi laŭ mi. Mi, modestulo, ne havas opinion pri tio, kaj rapidas aldoni, ke la subleĝon certe jam antaŭ mi pluraj retanoj observis kaj eble ankaŭ klare formulis.

Por dokumenti la aferon, mi jen pli precize formulas mian subleĝon de la Leĝo de Tonjo:
Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, des pli probablas ke "la gramatikaĵoj", en la senco de la Leĝo de Tonjo, inkluzivas supersignojn kaj surogatajn skribojn.

Mi ankoraŭ atendas finan pruvon pri tio, ĉu la asimptota probablo estas ekzakte 1. Tamen, iom alie formulite, mi aŭdacas jam skribi:

La probableco, ke reta diskuto en Esperanto finiĝas en malkonkordo pri uzo de supersignoj kaj surogataj skriboj, laŭtempe asimptote proksimiĝas al 1.

Se tio ŝajnas tro matematikeca, mi proponas ankaŭ sociologian interpreton, kiu resumas kaj la Leĝon de Tonjo kaj la subleĝon:

Interpreto atentanta la esencon de esperantismo.

Estante veraj universalistoj, la esperantistoj, en ĉiu reta diskuto, iom post iom, flankenpuŝas la banalajn temojn kaj koncentriĝas al La Universala Temo, t.e. gramatiko, vortelekto kaj supersignoj.
Kiel vi vidas, ankaŭ mia blogo, jam ekde ĉi tiu (nur la tria) enskribo, estas vivanta pruvo pri la nomita leĝo, kvankam mi, ruze, ne diskutas la supersignojn sed ja la diskutojn pri supersignoj. Tamen la leĝoj pli koncernas la klasikajn diskutforumojn (dissendolistojn kaj uzoreton) ol la blogosferon, t.e. la mondon de la retaj taglibroj, ĉar tiu lasta estas pli individua pensokovejo kaj ne simile spronas al arda diskutado – sed ni plu observu ankaŭ la blogan rondon familian por trovi ĝiajn fakajn leĝojn.

-------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Tonyo  Mi ne diris antaŭe, sed kompreneble via korolario estis science pruvita en multnombraj okazoj. Ĝi estu la Korolario de Harri.
  • Harri Laine  Bone, dankon. Mi supozas, ke do eblos uzi tiun korolario-nomon en piednoto de mia jam duonpreta disertaĵo titolita “La leĝo de Tonjo kaj kvantuma gravito – nova aliro al la teorio pri ĉio” kaj subtitolita “Kompara lingvopatologia-kordoteoria studo pri kontribuo de la universala temo al la kosma malluma energio”.


  • Ronaldo  Gratulon al vi ambaŭ pro la profunde sciencaj laboroj.


  • Harri Laine  Dankon, Ronaldo! Estas ĉiam agrable ricevi mesaĝon de homoj, kiuj alte taksas seriozan sciencan laboron.



2008-05-14

Guglo lernas pliajn lingvojn

Amiko Paul Peeraerts skribis en sia blogo pri amuza, maŝintradukita spamo, verŝajne rikolto el lia certe plenŝtopita spamujo. Nur malofte mi mem povas ĝui similajn trudpoŝtaĵojn en mia propra lingvo, la finna. Tamen, retpaĝoj estas iam tradukitaj, sed temas pri plej kruda nivelo de laŭvortlista maŝinaĵo, kiu ekz. la anglan vorton “are” tradukas per vorto kiu signifas la mezurunuon “aro”,

Sed la blogo de Paul memorigis min pri nova triumfo por la finna: Tute silente kaj kvazaŭ kaŝe, Guglo aldonis al siaj tradukiloj la finnan (nur por kelkaj lingvoparoj, funkcias almenaŭ finna-angla kaj finna-sveda). Tio donis multajn gajajn momentojn al finnaj eksperimentemuloj. Mi donas kelkajn ekzemplojn.

Enskribu la jenan finnan frazaron en la Guglan tradukilon. Do, kvarfoje la saman frazon, sed kun iom varia interpunkcio kaj majuskleco.

"Käännä tämä suomeksi."
"Käännä tämä suomeksi"
"käännä tämä suomeksi."
"Käännä tämä suomeksi.."


Vi ricevos jenan anglaĵon por tio:

"Translate this psychiatry."
"Turn this in English,"
"translate this in English."
"Translate this Finnish .."


(Ĉiuj frazoj originalaj signifas "Traduku ĉi tion en la finnan.")

Kaj eĉ pli interese. Guglo havas kaŝitajn sciojn pri geografio. La frazon

"Kävin seuraavissa Suomen kaupungeissa: Rovaniemi, Tornio ja Imatra."

Guglo angligas jene:

"I went to Finland the following cities: Prachuap Khiri Khan, Sanghar and Bogor.."

(La originala frazo signifas: "Mi vizitis la ĉi-sekvajn urbojn en Finnlando: Rovaniemi, Tornio kaj Imatra.")

Ŝajnas, ke Guglo fidas je (certe senpaga) helpo de bonkoruloj, ĉar la tradukilo proponas ankaŭ butonon por sugesti pli bonan tradukon. Se Guglo trovos helpemulojn, eble la ĉi-supraj ekzemploj ne longe validos (mi provis ilin la 14-an de majo 2008, je horo 18:15 universala tempo).
Por iom indulgi Guglon, mi provis ankaŭ iom alispecan taskon. Mi donis al ĝi finnan, prozan tradukon de konata versaĵo. Mi eĉ iom helpis al ĝi, ŝanĝante du–tri vortojn, kiujn ĝi sajne tute ne rekonis, en pli konatajn. Jen la rezulto angla:


the world, became the new sensation,
over the whole world belongs to a strong invitation;
mild wind in the wings
now be allowed to fly to the place it is the place.
No blood hungry sword
it will drag the human family:
forever fly in the world
it promises to the holy harmony.


Eble ne ĝustaritma, sed eventuale rekonebla.

Kaj, ĉu mi aldonu, ke fakte troviĝas programoj, kiuj kapablas (ja maŝinece kaj polurende, sed grandparte kompreneble) traduki certajn tipojn de proza teksto el la finna kaj en la finnan. Eĉ rete troviĝas provejoj por tre mallongaj frazoj, ekz. ĉi tie (ĝi permesas maksimume 60 signojn).

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Paŭl Tre interesa! Mi baldaŭ provos tiun ĉi tradukilon. Certe mi trovos amuzajn aferojn por nova blogaĵo!

  • Harri Laine respondis al Paŭl

    Mi vane “timis”, ke la eksterordinare strangaj tradukoj baldaŭ malaperos. Nun, post tri semajnoj, la tradukilo plu opinias, ke angla nomo de la nord-Finnlanda urbo Rovaniemi estas Prachuap Khiri Khan kaj la vorton suomeksi (= en la finnan) ĝi iam tradukas psychiatry, iam in English..

    Tiaj kuriozaĵoj malkaŝas ion pri la naskiĝo de la sistemo. Ĝi havas interne sufiĉe komplikan (sed ja mankohavan) kapablon analizi finnan frazon, kiu estas ege alistruktura ol ekzemple angla frazo. Jam analizi finnan vorton estas ne simpla tasko, ĉar unu vorto povas havi pli ol mil diversajn fleksiajn kaj sufiksajn formojn.

    La vortaro uzata de la Gugla tradukilo estas evidente (almenaŭ parte) formita per aŭtomata analizo de dulingvaj tekstoj. Tio klarigas, kial ekz. “finna lingvo” povas esti tradukita per esprimo, kiu signifas “angla lingvo”: ja ekzistas tekstoj, kie en la finna regule troviĝas “finna”, dum la angla versio havas la vorton ”angla”. Strangajn nom-tradukojn povis doni ekz. uzo de listoj pri urboj: malinteligenta komputa aŭtomato komparis du malsamlingvajn listojn kaj simple kunigis la unuan nomon en unu listo kun la unua nomo de la alia listo ktp., kvankam la listoj havis malsaman ordon aŭ enhavon. Tio eble estas tro simpla klarigo, sed io simila evidente okazis. Mi plu miras, kiel “finna lingvo” povis iĝi “psikiatrio”.

    Mi antaŭe trovis tradukon el la finna nur al kelkaj aliaj lingvoj de la sistemo. Nun ŝajnas, ke ĉiuj paroj funkcias, nur kelkfoje estas averto pri eraro. Do, mi provu, kiel la tradukilo sukcesas kun reala teksto. Estas iom malfacile trovi tekston, kiun ĝi tradukas tutan; ofte elvenas netradukitaj vortoj.En ĉi tiu teksto, parto el hodiaŭa veterprognozo, nur unu vorto (pilvisempää = pli nuba) restas tute sen traduko:

    Jen france:

    de plus en plus, des rafales pivoter le vent du nord. Clair Ouest, variées et, à l'une de pluie, tout d'abord, peut-être aussi le tonnerre. Au cours du déjeuner, cependant, relativement claire. Pilvisempää l'est, aujourd'hui et dans de nombreuses régions de la pluie ou la pluie. Aujourd'hui, la température la plus haute du Moyen-Orient 12 ... 19 ...

    Jen angle:

    a growing, gusts pivoting the north wind. West Despejado, varied and, at one of rain, first of all, possibly also the thunder. Over lunch, however, relatively clear. Pilvisempää the east, and today in many parts of the rain or rain. Today's highest temperature of the Middle East 12 ... 19 ...Jen mia traduko el la originalo:
  • Plifortiĝanta iom post iom norda vento kun ekblovoj, en la okcidento varia nubeco kaj kelkloke ekpluvoj, komence eble ankaŭ tondrado. En la sudokcidento tamen relative sennuba vetero. Oriente pli nube kaj hodiaŭ plurloke pluvado aŭ ekpluvoj. Maksimuma temperaturo de la tago en la oriento 12–19...

  • Paŭl respondis al Harri Laine Amuze, ke kaj en la angla kaj en la franca ĝi tradukas "oriento" per "Mez-Oriento" ... Kaj vi plu miras, kiel “finna lingvo” povis iĝi “psikiatrio”? Mi ne. Mi ofte pensis, ke eksterlandano kiu finfine sukcesas lerni la finnan, estas matura por iri al psikiatrejo :-)

  • Harri Laine respondis al Paŭl Ŝŝŝ, ne diru tion al aliaj! Ĉiu finno ja estas sub konstanta psikiatria kuracado pro sia lingvo, tamen laŭ la nuna psikiatrio la malsano estas nekuracebla. – Ankaŭ la traduko Over lunch – Au cours du déjeuner por ”sudokcidente” estas rimarkinda sed iomete komprenebla maŝina miso. Plej amuza tiu frazo (“En la sudokcidento tamen relative sennuba vetero.") iĝas, se mi lasas Guglon refinnigi ĝin el la angla aŭ franca traduko. La rezulto finna signifas nur “Dum lunĉo tamen relative malebria”.

    Tamen la strangaĵo en ĉi tiu afero kaj la kaŭzo de multa amuziĝo en Finnlando estis tio, ke la finnan tradukilon lanĉis Google. En la reto tiom abundas fuŝegaj maŝintradukaĵoj, ke tiuj jam ne multe kaptas atenton. Sed estis iom konsterne, ke la granda, riĉa kaj potenca Guglo publikigas tian fuŝaĵon.

    La finna lingvo ne estas nesuperebla obstaklo por tradukprogramoj, se oni celas nivelon ordinaran, kiu ebligas iom kompreni la enhavon de la originalo. Ekz. la ĉi-supran priveteran tekston mi rapide tradukis per alia reta servo. Ĉar ĝi postulas pagon por fari pli longan tekston, mi forigis unu vorton (tänään = hodiaŭ) el la teksto, sed tio apenaŭ ŝanĝas la kvaliton. Jen la rezulto, certe ne prifierinda beletro, sed iel komprenebla, mezkvalita maŝintraduko:

    strengthening gusty wind turning to the north. Cloudiness which varies in the west and in places a shower, first possibly also thunder. In south-west however relatively clear. In east cloudier and in many places rain or showers. Uppermost temperature of the day in east 12...19...


2008-05-12

Printempo venas norden

Komenco de majo, jam plene verda sezono en pli sudaj partoj de Eŭropo, signifas rapidan marŝon de printempa verdiĝo tra la tuta Finnlando. Ekde la sudo, kie betuloj jam antaŭ unu semajno montris siajn hele verdajn “mus-orelojn”, la verda ondego trakuras la tutan landon, nur iom post iom atingante la nordon, kie ankoraŭ nun la neĝmapo de la Vetera Instituto montras kelkdekcentimetran neĝtavolon.


La blanka arbara anemono Anemone nemorosa abundas en la suda duono de Finnlando, dum ĝia flava fratino A. ranunculoides maloftas kaj tre sudas. En Karkali oni povas vidi ilin unu apud la alia, sed preskaŭ ĉie la blanka superabundas la flavan. – Malantaŭe videblas junaj konvaloj (Convallaria majalis), ankoraŭ sen floroj, sen burĝonoj, sed atendantaj en la vico de baldaŭaj florontoj.

Proksime al la suda ekstremo de la terlango Karkali, sur monteto,  estas metita ligna tablo por piknikemuloj. Tio estas unu el la malmultegaj komfortaĵoj, kiujn la parko proponas al vizitantoj. Ĉio alia estas askete aranĝita, la celo estas nur silente observi kaj ĝui la naturon. Ĉi tie iam estis belvidejo starigita de unu ĉefepiskopo de Finnlando, proksime al lia somera restadejo. Plu videblas  parto de la ŝtona fundamento de la belvidejo.

Ĉi-jare la printempo tre fruas, kaj do jam la unuan de majo mi vizitis mian ĉiujaran ekskursocelon, la naturparkon Karkali, por vidi kiel tie sin montras la escepta varmo.

La vorto naturparko eble ne estas memevidente klara. En Finnlando oni uzas tian nomon (luonnonpuisto), distinge de nacia parko, por naturprotektejoj rezervitaj por sciencaj esploroj aŭ simple por permesi la naturon resti naturo, sen interveno de homo. Mi uzos, ĉi-tekste, laŭ la finna modelo, la vorton parko por priskribi la tutan naturprotektejon, kvankam ĝi iusence estas eĉ malparko, ĉar ĝi laŭdifine ne estas bele flegata ĝardeneca tereno, sed sovaĝa arbaro kiun flegas nur la naturo mem.

Naturparkoj ĝenerale ne havas iajn servojn por turistoj kaj enveno povas esti tute malpermesita. En Karkali estas permesite piediri, sed nur sur kelkaj markitaj vojetoj, Oni ja rajtas observi kaj admiri kaj foti, sed estas malpermesite difekti ion, ĉu kreskaĵojn, ĉu bestojn, ĉu la grundon.

La solaj komfortaĵoj estas du lignaj tabloj arbarmeze metitaj por piknikemaj natur-amikoj. En la arbaro ne troviĝas rubujoj, do ĉiajn restaĵojn oni forportu. Mi vidis neniom da forĵetaĵoj, do la regulo ŝajnas bone observata. Ĉi tio eble klariĝas per la iom malfacila atingeblo de Karkali: ĝin vizitas nur la veraj naturamikoj.

Karkali ne estas granda. Ĝi situas sur longa, mallarĝa terlango en lago Lohjanjärvi sur areo je proksimumu unu kvadrata kilometro. La tereno estas varia: sur parto de la padoj eblas facile paŝi, dum aliaj havas krutajn, ŝtonplenajn mallarĝejojn, kiuj necesigas ioman mov-lerton.

La grundo sur la terlango estas fekunda kaj, kio maloftas en Finnlando, relative kalkhava, kio favoras certajn kreskaĵojn, kiuj preferas alkalan teron. Preskaŭ ĉiu fekunda terpeco en suda Finnlando, jam antaŭ jarcentoj, estis senarbigita kaj plugita kaj nun apartenas al la terkultura bazo de la lando. Pro tio ne plu oftas arbaroj de la tipo videbla en Karkali. Ankaŭ ĉi tie iam estis bienetoj, sed la lasta el ili estis malfondita jam antaŭ pli ol cent jaroj. Nun restas neniu konstruaĵo en la parko.

Kelkajn fotojn el mia printempa ekskurso al Karkali mi deponis en la albumo titolita Karkali en majo,

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity.]