Al fabela arbaro En Metsäkylä situas ankaŭ la fabela Zamenhof-arbaro, kiun ni nepre vidu.
La Arbaro vokas
Antaŭ la fabela Zamenhof-arbaro
Problemo
Osmo Buller, la emerita ĝenerala direktoro de UEA, cerbumas, ĉu la fabelarbara CO taŭgus kiel nova laborejo. Li ja intencas reveni al sia naskiĝloko Taivalkoski. Centra Oficejo
Centra Oficejo en fabela arbaro.
Centra Oficejo
Mebloj kaj dekoraĵoj en la CO. Nova arbo kun nomo (1)
Telma Oliveira pendigis novan nomŝildon en la fabeleca Zamenhof-arbaro de Metsäkylä. Tie ja multaj arboj portas nomon donitan de gastinta eksterlandano.
Kafon kaj bongustajn bakaĵojn ni ricevis en la bieno Halkola En la salono de Halkola (2)
En la hejmo de Aini Vääräniemi (dekstre), nia ĉefaktivulo en Taivalkoski. En la salono de Halkola (3)
Kaforegalo en la salono de la bieno Halkola
Estis tempo danki la afablan, kompetentan mastrinon Aini Vääräniemi. Tuomo Grundström, la prezidanto de EAF, parolis kaj ĉiuj sincere aplaŭdis
* * *
Vidu ankaŭ, kielAini Vääräniemi raportas por Taivalkoski-anoj pri la Esperanto-evento en la loka, blogoforma gazeto Selekosen Sanomat. Ŝi raportas en la Finna, kun resumeto Esperanta. Tie estas multaj bildoj similaj al la ĉi-supraj. Restas tempo ankoraŭ observi la naturon Ĉu algo, ĉu likeno?
Brune ruĝa algo (ĉu tamen likeno?) estis ofte videbla sur ŝtonoj en Taivalkoski kaj aliaj lokoj de Norda Botnio..
Ĝis revido
Ĝis revido, arbaroj de Taivalkoski!
Formigrantoj
Kantocignoj (Cygnus cygnus) vojaĝas suden kun ni. Ili devas forflugi el la lando, kie baldaŭ vintro glacie kovros iliajn lagojn. Ankaŭ la cignoj bezonas halti por nutri sin, kaj por tio taŭgas kampo, kie herbo ankoraŭ verdas. Dankon al niaj gastigantoj en Taivalkoski!
Lokaj specialaĵoj: la ĉefplado estis fiŝaĵo el koregonoj de proksima lago kun saŭco el funelaj kantareloj de la arbaro.
Tirhundoj
En la bieno Saija laboras ankaŭ 153 sledhundoj, kiuj somere havas malmulton por fari, sed vintre tiras sledojn de gastoj, plejparte eksterlandaj.
En la iama centro de Taivalkoski
Iam estis preĝejo ĉi tie
En Jokijärvi staris la unua preĝejo de Taivalkoski 1848–1877. Ĝi estis malkonstruita, la trabojn oni flosigis al la nuna centra vilaĝo kaj tie restarigis la preĝejon, kiun poste trafis fulmo, kaj ĝi forbrulis.
Paroĥestro de antaŭ 150 jaroj
Juho Barkman, la unua paroĥestro de Taivalkoski (jen tamen anstataŭis lin aktoro Kari Udd) rakontis pri eklezia vivo en la praarbara vilaĝo antaŭ 150 jaroj, kiam ĉi tie ankoraŭ staris la unua preĝejo de la komunumo.
Aŭskultantoj
Decas atente aŭskulti, kiam parolas pastro.
Ni spiras puran aeron
Sur branĉoj de proksima piceo abunde kreskis barbolikeno. Tio estas atesto pri pura aero.
Malliberuloj konstruis fervojon
En 1942–1944 la Germana armeo konstruis ĉi tie mallarĝtrakan fervojon (“terenan relvojon”, Feldbahn, kenttärata) por provizado de la Germana Laponia armeo. Ĝin konstruadis tri specoj de malliberuloj: krimuloj el Germanujo, militkaptitoj el la Ukraina fronto kaj junaj Poloj kaptitaj sur la stratoj de Varsovio. La fervojo estis malkonstruita tuj post la armistico inter Sovetunio kaj Finnlando en Septembro 1944.
“Al la viktimoj de la terena relvojo 1942–1944. Starigis la komunumo Taivalkoski. 1994” Ankaŭ Pollando memoras ilin
Memortabulo de Polaj malliberigitoj, kiuj konstruis la fervojon en la foraj arbaroj.
Por lokomotivoj
Ĉi tie, dum kelkaj monatoj en 1944, estis riparejo por lokomotivoj de la terena relvojo (Isokumpu, Taivalkoski). Ĉe tombo de nekonataj viktimoj Devojigita elektro
Oni rimarkas, ke la 110-kilovolta elektra lineo ne estas tute rekta, kvankam nenio en la arbara, neloĝata tereno ŝajnas devigi la kurbiĝon. Ĝi estis tiel konstruita por ne iri rekte super tombo de nekonataj militkaptitoj.
La elektra lineo (rekta nigra linio sur la mapo) estis iomete ŝovita sudorienten.
Flora saluto
Niaj Rusaj gastoj metis florojn ĉe la kruco.
“Ĉi tie ripozas nekonatoj mortintaj dum la Dua Mondmilito 1941–1944.” – Verŝajne la mortintoj estas 13 malliberuloj, kaptitaj de la Germana armeo ĉe la fronto en Ukarainujo.
Floroj sur tombo en arbaro
Al la Arbara Vilaĝo Post 40-kilometra busveturo al Metsäkylä (‘Arbara Vilaĝo’) ni unue lunĉis laŭ regiona menuo kaj poste daŭrigis konatiĝon kun la iama milita fervojo, kiu pasis ankaŭ ĉi tie.
La potoj jam malplenaj
La kafejo Arbar-Bar en la vilaĝa butiko servis al ni tripladan lunĉon: antaŭmanĝa supo, rostitaj boaco-tranĉaĵoj kun terpoma kaĉo kaj deserta densigita supo el marĉaj rubusoj (kamemoroj).
Babilado ĉe la butiketo
Ni atendas bustransporton al la sekva vidindaĵo
Pri historio
Osmo Buller interpretis por ni la rakonton de Tuomo Horsma pri la terena relvojo de la Germana armeo. Montriĝis, ke sinjoro Horsma, prezidanto de la komunuma estraro en Taivalkoski, estas vera ĉiosciulo pri loka historio.
Surogata brulaĵo por motoroj
Iama fabriko de lignopecetoj por produkti lignogason, kiu estis brulaĵo por motoroj, kiam mankis oleo. La energion el lignogaso donis ĉefe karbona monoksido kaj hidrogeno. Dum kaj tuj post la milito tre mankis benzino kaj dizela petrolo, kaj oni ofte vidis lignogaso-aparaton, kvazaŭ grandan barelon, aldonitan al busoj kaj kamionoj. En Finnlando, popularo nomo por tiuj estis häkäpönttö (‘haladzujo’). Daŭrigon vidu en Taivalkoski vokas! (4)
Post la enloĝigo en Saija ni vizitis la proksiman bieneton Kallioniemi, kie infanaĝe vivis Kalle Päätalo, verkinto de 39 romanoj, la grandulo de Taivalkoski.
Kallioniemi
Ni marŝas al Kallioniemi. Malantaŭ la domo videblas Lago Jokijärvi.
“Vonkamies” sopire rigardas
Soleca flosigisto (skulptita de Veikko Haukkavaara) sopire rigardas sian iaman laborejon, la riveron Iijoki, kies larĝa kurejo ĉi tie estas nomata Lago Jokijärvi.
Aini gvidas
Aini Vääräniemi estis la ĉefa organizanto de la Aŭtunaj Esperanto-Tagoj en Taivalkoski. Ŝi estas ankaŭ oficiala gvidanto ĉe Kallioniemi.
Tra fenestro
Vidaĵo tra la fenestro de fumsaŭno al flosanta “ponttuu”. Fumsaŭno estas ŝvitbanejo, kiu ja havas kamenon kun fajrujo kaj granda ŝtonamaso sed ne havas fumtubon. Tio signifas, ke dum hejtado la tutan saŭnon plenigas fumo, kiu povas eliĝi nur tra luko en unu muro, ĉe la plafono. Fumsaŭnon oni konsideras la plej dolĉa banejo, sed nuntempa Finno nur malofte povas bani sin en tia plezurejo.
“Ponttuu”
Ponttuu (rilata al nia vorto “pontono” estis la nomo donita de lignotransportistoj al ĉi tia flosanta laborejo, kun fajrujo por kuirado kaj kun vinĉo por tirado de pezaj ŝarĝoj.
Nesto sur vinĉo
Birdo, eble mevo aŭ ŝterno, konstruis por si neston sur ligna vinĉo de flosigistoj. .
Serenado
Tuomo (Grundström) kantis al Anna (Striganova) malnovan kanton de arbaristoj: Oli lautalla pienoinen kahvila, aalloilla keinuva... (‘Sur floso ni havis kafejon kaj ondoj balancis ĝin...’)
Aŭskultu klasikan version de la kanto.
Flosanta laborbazo
Simplaj flosoj el ligitaj arbotrunkoj servis kiel ripozejo kaj manĝejo-trinkejo por lignoflosistoj. Flosigado estis grava transportmaniero de ligno ĝis la dua duono de la 20-a jarcento.
“Vonkamies”
La statuo estas donaco de la verkisto Kalle Päätalo al lia hejma komunumo, kaj nun ĝi staras apud lia infanaĝa hejmo Kallioniemi ĉe Lago Jokijärvi. “Vonkamies” estas vorto nuntempe preskaŭ nekonata. Ĝi signifas flosigiston, precipe tian floshelpiston, kiu laboris ĉe bordo kaj forpuŝadis arbotrunkojn kiuj emis drivi kontraŭ la riverflankojn aŭ kroĉiĝis je ŝtonoj aŭ amase implikiĝis en la rivero.
Materialo por tegmentoj
Ŝindetoj por ripari tegmenton
Pozu!
Ĉu necesas admoni, ke li ridetu.
Sekigitaj panoj
Tiina, Päivi kaj sekaj, sekalaj, tipe Finnaj tru-panoj. Tian panon oni ne bakis ofte sed ja grandan kvanton samtempe. Ĝi longe are metita sur bastonojn, kiuj pendis de la plafono.
Jalavan kauppa, vilaĝa butiko
La butiko restis sur sama loko kaj en sama konstruaĵo ekde 1883. Nun la butiko jam iom similas al muzeo, sed la posedantoj daŭre sukcesas vivteni ĝin en pli-malpli antaŭa stato per lerta elekto de sortimento kaj per aliaj allogaĵoj. – Mi utiligis la okazon kaj aĉetis malnovstilan flanelan ĉemizon.
Butikisto rakontas
Mikko Jalava, butikisto de la 5-a generacio, rakontas pri la 133-jara historio de la vilaĝa ĉiovendejo. Osmo Buller interpretas por la eksterlandaj gastoj.
Jalavan kauppa, vilaĝa butiko
La komercisto mem en la korto de sia butiko, kiu situas en la centra vilaĝo de Taivalkoski.
* * *
Päätalo-centro
Ni vizitis ankaŭ la Päätalo-centron kun arkivo de Kalle Päätalo kaj ekspozicio pri lia vivo. Nian grupon aparte interesis ĉi tiu trovaĵo:
Junaj fabelistoj
La Päätalo-centro en Taivalkoski iam aranĝis konkursojn pri fabelverkado en Esperanto. Jen specimenoj el 2003: konkursaĵoj de Germana, Finna kaj Itala infanoj.