2016-10-02

Taivalkoski vokas! (2)


Daŭrigo. La serio komenciĝas ĉe Taivalkoski vokas! (1)


Post la enloĝigo en Saija ni vizitis la proksiman bieneton Kallioniemi, kie infanaĝe vivis Kalle Päätalo, verkinto de 39 romanoj, la grandulo de Taivalkoski.

Kallioniemi





Ni marŝas al Kallioniemi. Malantaŭ la domo videblas Lago Jokijärvi.




Vonkamies” sopire rigardas



Soleca flosigisto (skulptita de Veikko Haukkavaara) sopire rigardas sian iaman laborejon, la riveron Iijoki, kies larĝa kurejo ĉi tie estas nomata Lago Jokijärvi.



Aini gvidas 



Aini Vääräniemi estis la ĉefa organizanto de la Aŭtunaj Esperanto-Tagoj en Taivalkoski. Ŝi estas ankaŭ oficiala gvidanto ĉe Kallioniemi.



Tra fenestro 



Vidaĵo tra la fenestro de fumsaŭno al flosanta “ponttuu”. Fumsaŭno estas ŝvitbanejo, kiu ja havas kamenon kun fajrujo kaj granda ŝtonamaso sed ne havas fumtubon. Tio signifas, ke dum hejtado la tutan saŭnon plenigas fumo, kiu povas eliĝi nur tra luko en unu muro, ĉe la plafono. Fumsaŭnon oni konsideras la plej dolĉa banejo, sed nuntempa Finno nur malofte povas bani sin en tia plezurejo.



“Ponttuu”



Ponttuu (rilata al nia vorto “pontono” estis la nomo donita de lignotransportistoj al ĉi tia flosanta laborejo, kun fajrujo por kuirado kaj kun vinĉo por tirado de pezaj ŝarĝoj.



Nesto sur vinĉo 



Birdo, eble mevo aŭ ŝterno, konstruis por si neston sur ligna vinĉo de flosigistoj. .



Serenado 



Tuomo (Grundström) kantis al Anna (Striganova) malnovan kanton de arbaristoj: Oli lautalla pienoinen kahvila, aalloilla keinuva... (‘Sur floso ni havis kafejon kaj ondoj balancis ĝin...’)


Aŭskultu klasikan version de la kanto.
   



Flosanta laborbazo 



Simplaj flosoj el ligitaj arbotrunkoj servis kiel ripozejo kaj manĝejo-trinkejo por lignoflosistoj. Flosigado estis grava transportmaniero de ligno ĝis la dua duono de la 20-a jarcento.



“Vonkamies” 






La statuo estas donaco de la verkisto Kalle Päätalo al lia hejma komunumo, kaj nun ĝi staras apud lia infanaĝa hejmo Kallioniemi ĉe Lago Jokijärvi. “Vonkamies” estas vorto nuntempe preskaŭ nekonata. Ĝi signifas flosigiston, precipe tian floshelpiston, kiu laboris ĉe bordo kaj forpuŝadis arbotrunkojn kiuj emis drivi kontraŭ la riverflankojn aŭ kroĉiĝis je ŝtonoj aŭ amase implikiĝis en la rivero.



 Materialo por tegmentoj 



Ŝindetoj por ripari tegmenton




Pozu! 



Ĉu necesas admoni, ke li ridetu.




Sekigitaj panoj 




Tiina, Päivi kaj sekaj, sekalaj, tipe Finnaj tru-panoj. Tian panon oni ne bakis ofte sed ja grandan kvanton samtempe. Ĝi longe are metita sur bastonojn, kiuj pendis de la plafono.



Jalavan kauppa, vilaĝa butiko 




La butiko restis sur sama loko kaj en sama konstruaĵo ekde 1883. Nun la butiko jam iom similas al muzeo, sed la posedantoj daŭre sukcesas vivteni ĝin en pli-malpli antaŭa stato per lerta elekto de sortimento kaj per aliaj allogaĵoj. – Mi utiligis la okazon kaj aĉetis malnovstilan flanelan ĉemizon.


Butikisto rakontas 




Mikko Jalava, butikisto de la 5-a generacio, rakontas pri la 133-jara historio de la vilaĝa ĉiovendejo. Osmo Buller interpretas por la eksterlandaj gastoj.



Jalavan kauppa, vilaĝa butiko 


La komercisto mem en la korto de sia butiko, kiu situas en la centra vilaĝo de Taivalkoski.

* * *


Päätalo-centro 



Ni vizitis ankaŭ la Päätalo-centron kun arkivo de Kalle Päätalo kaj ekspozicio pri lia vivo. Nian grupon aparte interesis ĉi tiu trovaĵo:

Junaj fabelistoj



La Päätalo-centro en Taivalkoski iam aranĝis konkursojn pri fabelverkado en Esperanto. Jen specimenoj el 2003: konkursaĵoj de Germana, Finna kaj Itala infanoj.



Daŭrigon vidu en Taivalkoski vokas! (3) 



Ei kommentteja:

Lähetä kommentti