2012-05-02

Ŝtopfungo

En konversacio kun amikoj estiĝis diskuto pri tio, ĉu iu plu ŝtopas ŝtrumpojn kaj kiajn ilojn oni bezonas por tio. Evidentiĝis, ke la junaj ne plu scias, kio estas ŝtopfungo

La ŝtopfungon en la ĉi-suba bildo, evidente multe uzitan, posedis mia patrino. Mi ne scias, kiam ŝi ricevis aŭ aĉetis ĝin, sed tiu utila helpilo povas esti jam 80 jarojn aĝa. Ĝi estas tre utila ekzemple en ŝtopado de ŝtrumpo: ĝi tenas la kudratan ŝtofon taŭge etendita kaj malhelpas ĝin moviĝi dum la ŝtopkudrado.

La fungo de mia patrino havas forpreneblan, kavan trunketon, en kiun oni metas la kudrilojn bezonatajn en ŝtopado. Elpendas fadenpeco restinta en la truo de unu kudrilo. Mi vidis ankaŭ fungojn kun iom alia formo, sed ĉiuj esence konsistas el ronda ĉapelo- aŭ ombrelo-forma larĝa peco, fiksita al rekta trunketo (tigo, tenilo). Ne ĉiuj havis kavaĵon por kudriloj, – Antaŭe la iloj estis ĉiam tornitaj el ligno. Verŝajne oni produktis pli modernajn ankaŭ el plasto.




Ŝtopfungo de mia patrino, multe uzita.


Nuntempe oni, bedaŭrinde, apenaŭ plu ŝtopas aŭ flikas truojn en ŝtrumpoj – tion malalte taksas nia kulturo de unufoja forkonsumado. Kapablo lerte ŝtopi truojn tamen estas utila arto, precipe se la ŝtrumpoj estas dikaj kaj lanaj, kiajn oni bezonas en botoj dum malvarmego. Tiajn ankoraŭ nuntempe ofte faras fervoraj trikemuloj per siaj lertaj manoj, kaj la ŝtrumpoj estas des pli valoraj.

Feliĉe, mi konstatis per reta serĉo, ke ŝtopfungoj estas plu vendataj kaj ke do ne tute malaperis la manlabora arto ripari trikitaĵojn. 

Retumante pri ŝtopfungoj mi trovis ankaŭ informon, ke en Germanujo oni iam produktis lumantajn ŝtopfungojn kaj ke tian inventis Konrad Adenauer mem. 


* * *

Por la vorto ŝtopfungo mi trovis ĉi tiujn tradukojn: cs látací hříbek, de Stopfpilz, en darning mushroom, fi parsinsieni, fr champignon à repriser, ru штопальный грибок, sv stoppsvamp. La vorto ŝtopfungo troveblas almenaŭ en la vortaro Germana-Esperanta de Krause kaj rete en vortlisto Ĉeĥa-Esperanta.



--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


13 komentoj

Tjeri
En Francio oni uzis lignan ovon, kaj eble iuj daŭre uzas ĝin, ĉar mi ĵus trovis unu por nur 3,30 euroj... www.lefildocelie.com/divers/783-oeuf-a-repriser-en-bois.html

Harri Laine respondis al Tjeri
Dankon, Tjeri. Mi sciigos al miaj geamikoj, ĉar fakte estiĝis interesa diskuto pri diversformaj iloj por la sama celo.

Manfredo
Mia edzino, kiu estas tre ŝparema, ĉiam ŝtopas niajn ŝtrumpetojn. Sed mi ne sciis, ke ŝi uzas ankaŭ ŝtopfungon. Tion mi devas unue demandis al ŝi. :-)
Pri "lumantan ŝtopfungo" mi neniam aŭdis...

Harri Laine respondis al Manfredo
Laŭdon al via edzino, Manfredo! Pri la invento de Adenauer rakontas ĉi tiu germanlingva paĝo: www.eichwaelder.de/Altes/altesgeraetnr139.htm . Tie estas ankaŭ multaj bildoj. La inventon mencias ankaŭ la Germana Vikipedio sub la titolo Stopfpilz.

Lars Sözüer
Mia avino, lerta kudranto, havis en la kudrilaro ŝtop-ovon. Sed mi mem neniam flikis ŝtrumpon. Eble mia edzino, ŝi ja trikas ŝtrumpojn el lano. Mi demandu ŝin.

Harri Laine
Mi neniam antaŭe aŭdis pri ŝtop-ovoj, sed verkante ĉi tiun etan tekston kaj ricevinte komentojn pri ĝi, mi lernis multon pri diversaj samcelaj utilaĵoj uzataj en la mondo. Mia patrino naskiĝis antaŭ 100 jaroj kaj lerte trikis, flikis kaj ŝtopis.

Michael Lennartz
Ĉu mi rajtas uzi la bildon por mia vortaro? Mi kompreneble indikas vian nomon.
Mia vortaro enhavos bildojn ekde la aktualigo je fino de junio.

Harri Laine respondis al Michael Lennartz
Jes, bonvolu, kun plezuro.

Edmund Grimley Evans
Estas strange, ke ĉi tiu artikolo ĵus aperis en mia listo de "Plej novaj artikoloj el via reto", kvankam ĝi ŝajne ne estis aktualigita dum 7 tagoj. Strange estas ankaŭ, ke mia edzino ĵus, antaŭ kelkaj horoj, plendis, ke ne plu estas facile akiri ŝtopfungon. Ĉu koincido, aŭ ĉu ...?

Harri Laine respondis al Edmund Grimley Evans
La artikolo insidis ĉi tie jam du semajnojn por aranĝi la koincidon.

Toeko
Mi bone memoras kiam miaj avino kaj patrino uzis ŝtopfungon. Ĝi estis sufiĉe multe eluzita - la supro estis forte skrapita. Sed - tiutempe - antaŭ 50-100 jaroj - plejparto de ŝtrumpoj kaj pantalonoj estis faritaj el kotono aŭ lano kiuj ne estas tre rezistantaj kontraŭ frotado. Nun, kiam plejparto de diversaj ŝtrumpoj kaj ŝtofoj estas faritaj el artefaritaj materialoj aŭ miksaĵoj de naturaj kaj artefaritaj - oni ĝenerale ne bezonas ion ŝtopi. Kaj - kiel Vi menciis - en kazo de apero de truo - oni la aĵon forĵetas.
Mi tuj trovis ŝtopfungon kiun foje uzas mia edzino - tamen mi vidas ke ĝia supro estas tute glata. Foton mi metas al mia galerio.

Al Mirinda
Tre plaĉas al mi via ŝtopfungo- pripenso. Hodiaŭ mi vizitis la etnografian muzeon, kiu estas vera trezoro pro ĝiaj multaj tutmondaj manlaboro-iloj historiaj. Nur tie oni konscias la perdon de la tiel utilaj iloj kaj, ĝenerale dirita, ankaŭ la perdo de manlaboro.
Ĉu vi mem jam uzis la ŝopfungon? Mi jes. Sed plej ofte mi ŝtopas sen ĝi.
antaŭ 4 jaroj. Respondi | Viŝi

Harri Laine respondis al Al Mirinda
Ne, mi mem ne uzis ŝtopfungon, sed mi ofte vidis mian karmemoran patrinon uzi ĝin.

Muzeoj estas veraj trezorejoj, kiuj montras la homan geniecon. La genieco ne estis malpli granda en la malnovaj tempoj., eble eĉ male, ĉar tiam oni devis mem elturniĝi kaj krei necesajn helpilojn el la simplaj, ordinaraj materialoj.


Mi memoras mian viziton ĉe esperantistoj en la vilaĝo Metsäkylä (nordorienta Finnlando), kie estas ankaŭ vilaĝa muzeeto prizorgata de loka esperantistino. (Pri la vizito mi rakontas en blogero de antaŭ tri jaroj ). Tiu muzeo ne estas science dokumentita kolekto de antikvaĵoj, sed tre interesa montrejo pri la vivo nuna kaj antaŭa en la fora (fora, kompreneble, nur el vidpunkto de grandurbanoj) vilaĝo. Vidu ekz. ĉi tiujn bildojn, kaj similajn en la sama albumo: "Naturaj kupoj en la muzeo" kaj "Por laboro tera kaj arbara".