Jen kiel bonŝanca mi estis hodiaŭ, kia eksterordinara sorto min trafis sur arbara vojeto sabla. Ĉu venis ĉevalo ĉi tien, kvankam estas malpermesite?




Ho jes, sed ĉu la ĉevalo galopis kakante, ĉar estas tiom disŝutitaj la frandobuloj? Vidu mem! Ĉu tio ne estas kvazaŭ ĉikani min, kiu havas mallongajn krurojn kaj devas zigzage kuradi por trovi indan nutraĵon por la gefiloj?




Ĉu mi prenu unu el tiuj, kiujn vi vidas ĉi-supre? Ne, ili aspektas jam surtrotitaj kaj la enhavo certe ne plu similas al la ofte menciata kaj prilaŭdata, delikata Ĉeĥa ŝaŭmmanĝaĵo, la bongustaĵo de mia junaĝo, zorge elektita kaj preparita de mia patrino.




Ho, nun jam aspektas pli bone. Jen pluraj kontentigaj alternativoj, ĉiuj ĝustamezure brunaj kaj bonodoraj. Eble mi tamen prenu tiun jam iom dispremitan, kies alloga interno videblas rekte antaŭ mi. – Kio estas tiu malpureta blanka aĵo, kiu nun iom videblas malsupre? Ŝajnas ke io altega staras sur ĝi. Eble arbo, mi ne nervoziĝu.




Jen vera trezoro, eblas surgrimpi. Lasu min iom grati, raspi, gustumi, flari, eĉ foseti kaj alimaniere ekzameni.



Jes, ja, la-la-la! Eblas eĉ eniri, ĉi tio estas plu varmeta, mola, Mi tre ŝatas ĝin mem manĝi, krome ĝi estas tre sano-utila kaj aĝo-longiga, pri kio oni nuntempe multe parolas. Certe ĝi estas ankaŭ tute ekologia-biologia-organika naturprodukto, kiun ajn nomon vi elektas por laŭde priskribi ĉi tian laŭmodan specialmanĝaĵon. – Nun tiu blankaradika trunko jam minace proksimiĝas kaj svingas arĝentkoloran ilon kun stranga reflekte brila okulo, sed mi ne atentu tion. Mi ekmanĝu por ke mi sufiĉe fortu kaj povu fosi manĝujojn por miaj gefiloj kaj porti sufiĉon da ĉi tiu supersterko en la por-ovajn kavojn, kie ĝi nutros la ĉarmajn larvojn-bebojn.




Feliĉe la ĉevalo ne komprenis la malpermesojn metitajn sur tabuloj ĉe la vojo. Nek la bildan malpermeson ĉi-supre, nek la tekston finnan kaj svedan ĉi-sube ĝi komprenis. La sveda teksto eĉ havas skriberaron. Kiu tian mistekston komprenu? – La rezulto de la ĉevala nekompreno estis bonega manĝo por mia tuta familio.




Fino bona – ĉio bona; finiĝis malbona – des pli bone.



--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Harri LaineDankon. Mi multon frandis tiutage tute forgesante pri la risko de trograsiĝo. – Sincere via: Sterkoskarabo.