Oni iam demandis min, kial finnoj nomas somermezo la feston proksiman al la somera sunhalto (la latinemaj kaj astronomiemaj inter ni nomas ĝin “solstico”). Nu, nomon similan al mez-somero uzas pluraj lingvoj ĝermanaj, sed la finnoj fakte nomas la feston juhannus, kiu venas de la nomo de Johano la Baptisto, sed la devenon oni jam ne multe pensas. Sed ja ankaŭ ni priskribas ĝin kiel la la somermezan feston.

El nia norda vidpunkto la junia festo – kiel ajn oni nomas ĝin – ja estas la somermezo. Ni havas la plej longan tagon, suno brilas 19 ĝis 24 horojn ĉiutage, kaj post tiu tago la noktoj iom post iom longiĝas kaj ni komencas proksimiĝi aŭtunon. Neniu finno konsideras junion plejparte printempo, kiel ŝajnis fari mia demandinto (estis sviso), por kiu temis pri la somerkomenca tago. “Mia vidpunkto” situas je 60-grada norda latitudo; aliaj samlandanoj, tiuj kun dumonata daŭra sunbrilo, rigardas la mondon el 70-grada vidpunkto.

Tiu tago kaj la apenaŭa nokto kun abunda lumo ankaŭ vivigas la hormonojn de la norduloj: Statistikoj pri naskoj montris dum jarcentoj pintajn nombrojn en la lasta duono de marto. Nuntempe tio jam ne tiom klaras, eble pro nia pli kaj pli artefarita vivmedio. Ni pli mallonge dormas somere ol vintre, sed mi neniam aŭdis finnon plendi kiel ĵus faris miaj ĉeĥaj amikoj, kiuj loĝas kelkajn jarojn en Finnlando: ili malŝatas la somerajn noktojn, ĉar estas tiom lume, ke ili ne kapablas dormi.

Antaŭe la Johana tago estis ankaŭ populara tago por geedziĝi, sed ne plu tiom, ĉar estas iom malfacile allogi multajn gastojn-kunfestantojn, kiam ĉiuj volas forvojaĝi al la ĉelagaj somerdometoj, ĉu propraj, ĉu tiuj de parencoj kaj amikoj.

Povas ŝajni strange, ke la plej luman nokton ni volas plilumigi bruligante grandajn fajrojn sur bordoj de niaj 180 000 lagoj kaj ĉe la senfine zigzaga mar-rando – ĉu eĉ la krepuskon ni volas forpeli? Betulbranĉe beligitaj domoj, saŭnado, akordiona muziko, dancado, tempo de amo kaj fekundeco. Kaj iuj ankoraŭ praktikas pratempajn magiaĵojn aŭ almenaŭ rakontas pri tiuj: junulino sin banas nuda en matena roso sur grenokampo de bieno, kies junulon ŝi sopiras enamigi al si; sep specoj de floroj sub la kuseno helpas sonĝe vidi la ĝustan; betulbranĉeta banfasko ĵetita sur la tegmenton de saŭno montras, kiudirekte trovi amoton-amonton...

Iuj ankaŭ ne malmulte konsumas drinkaĵojn dum la festotagoj, kaj post la festo oni aŭdos raporton pri la nombro de dronintoj. Necesas jam rapidi, se oni bezonas alkoholaĵojn, ĉar la alkoholvendejoj fermiĝos morgaŭ je la 13-a horo.

Ĉi-jare la somermeza festo okazas precize la tagon de somera sunhalto, la 21-an de junio, sed tiel ne estas ĉiujare. Jam pli ol 50 jarojn Finnlando festis la Johanan tagon ne je la 24-a de junio, kiu estas la eklezie tradicia festotago de Sankta Johano, sed la sabaton kiu okazas en la septaga periodo de la 20-a ĝis 26-a de junio. Ankaŭ en la kristanaj preĝejoj oni festas Sanktan Johanon laŭ la nova sabata kalendaro, la preĝejojn ornamas sovaĝaj floroj someraj, kaj ĉie estas kantata la somera himno.

La Johana tago estas simile grava festo ankaŭ en Svedujo (midsommardagen, ankaŭ tie ĉiam sabaton) kaj en Estonujo (jaanipäev, mi pensas ke tie tamen laŭ la tradicia dato 24-a de junio). Pri aliaj landoj mi ne certas, sed almenaŭ en Latvujo kaj Norvegujo io okazas. Ĉu vi scias pli bone?

Dum multaj jaroj la estroj de Eŭropa Unio kunsidis ĉirkaŭ la somermezo, kio estas komprenebla pro la transdono de prezidanteco de unu lando al la sekva komence je julio. Kiam Finnlando kaj Svedujo aliĝis al EU en 1995, en ambaŭ landoj aŭdiĝis grumblaj voĉoj de ministroj, kiuj devis ŝanĝi siajn somerajn kutimojn por vojaĝi al iu alia parto de Eŭropo ĝuste je la tago de plej familia festado. Krome, estas politika realaĵo, ke neniu tiam atentas ion politikan, eĉ pintegan ne, kaj malpleje ion faratan kadre de EU. Do kompreneblas, ke finnaj politikistoj konsideris tute senutilaj la somermezajn kunsidojn, kie ili restus plene malatentataj de la voĉdonanta plebo. – Tio daŭris en postaj jaroj. Ĉi-jare mi ne scias, kio okazas. Ĉu entute EU ion faras nun somermeze? Io apenaŭ povus malpli interesi min sojle de la somera festo.

Mi mem baldaŭ, post kiam iom maldensiĝis la aŭtoj sur la ĉefvojoj, ekveturos al somerdometo de amika familio, ĉ. 300 kilometrojn norden, al lagobordo.

Mi deziras al vi ĉiuj bonan somermezon nordflanke de la globo, kaj vintromezon aliflanke! Jen hodiaŭa bildo el nia ĝardeno. Tien venu por komenci kolekti la bezonatajn sep diversajn florojn.

billdo pri floroj en ĝardeno
Miksitaj floroj en nia ĝardeno, parte kulturaĵoj kiel la jam velkintaj narcisoj el kiur restas nur folioj, parte portitaj el naturo en la florbedon kiel la ruĝa geranio kaj la “venenvenkanto” (vincetoksiko, Vincetoxicum hirundinaria)





----------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


  • Vjaĉeslav Slavik Iva…Feliĉan festumadon kaj dankon pro viaj tre interesaj rakontoj pri la finna vivo!
    Inkeriläiset en Peterburgo ankaŭ planis komunan organizitan festadon de Juhannus en apudurbo. Mi apenaŭ iros pro la familia ligiteco (nu kaj parte ankaŭ pro tio, ke mi ne estas inkeriläinen devene).

  • Harri LaineDankon por la bondeziroj! Mi bone pasigis la festotagojn. Mi esperas, ke ankaŭ vi bonfartas, ĉu en via norda urbo de blankaj noktoj, ĉu en la lando de varmaj noktoj sub la Barata luno.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri LaineJes, dankon. Ni bonfartas kaj antaŭplanas la someran migradon al „meza Rusio“, kie la gepatroj de mia edzino loĝas. Mi eble de tie iros al UK tra Finnlando memstare kaj revenos poste per buso, same tra Finnlando, kun aliaj rusiaj esperantistoj (kiuj eniras tra Belarusio/Pollando kaj revenas tra Svedio/Finnlando).
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Mi provis imagi, kie situas “meza Rusio”, sed la vasta areo iom malfaciligas la imagadon. La plej meza loko, kiun mi iam atingis en tiu landego, estas Kazan ĉe la granda kurbiĝo de la Volga rivero. Tamen, sur mapo mi vidas ke Kazan situas sufiĉe proksime al la okcidenta ekstremo de la federacio :)
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri LaineLa vera mezo estas, onidire, ie en Krasnojarska (neimageble!) regiono, kie la fama rivero Tunguska fluas. "Meza Rusio" estas termino (ankaŭ oni diras "meza strio de Rusio"); estas pli-malpli kie Moskvo kaj sudaj de ĝi provincoj situas: Tula, Kaluga, Rjazan, Vladimir ka. Kazanjo, kiun vi mencias, estas pli-malpli en la "meza Rusio", sed oni prefere dirus "Povolĵje" (Ĉe-volgio) pri ĝi.

    La oficiala disdivido je grandaj regionoj ekzistas jam de kelkaj jaroj; en ĝi la "meza Rusio" pli-malpli estas la Centra Federacia Distrikto (pale flava makulo maldekstre en tiu ĉi mapo):

    commons.wikimedia.org/wiki/Image:Map_of_Russian_districts%2C_2008-03-01.svg?uselang=fi
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…Dankon por la klarigo! La nomo "meza Rusio" do estas pli historia ol matematike geografia. La mapo (vi eĉ zorgis pri finnalingva interfaco) estas tre instrua pri la grandeco. Amuze, vidante nenion pli ol nur la limojn de la administraj regionoj oni povas ankaŭ ion konjekti pri la proksimuma denseco de la loĝantaro en tiuj partoj de la lando – almenaŭ mi tiel interpretas la viditaĵon.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri LaineFakte dekono (!) de la loĝantaro loĝas en Moskvo :)

    Estas simileta situacio pri FInnlando, ĉu ne? Mi hodiaŭ prenis en la konsulejo senpagan mapon de Suomi kun 20 km en ĉiu centimetro. Kvankam certe antaŭe mi vidis mapojn de Finnlando, tiu ĉi tre forte impresis pri la nordiaj terenoj. Oulu ĉiam impresis min "la lasta" norda finna urbo; sed ja en la mapo tre bone videblas, ke ankoraŭ sama distanco estas de Oulu ĝis la norda limo, kiel de sudo ĝis Oulu...
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…Jes, kaj la loĝantaro pli kaj pli koncentriĝas. Bedaŭrinde. Fakte kvinono, ĉ. unu miliono, loĝas en Helsinki kaj la tri najbaraj urboj (Espoo, Vantaa kaj Kauniainen; ĉiuj ĉi certe al eksterlandano estas praktike unu urbo, kiun ili nomas Helsinki). – Ouluanoj ĉiam insistas, ke la urbo situas en meza Finnlando, kio estas geometria fakto, kvankam la provinco Keski-Suomi (Mez-Finnlando) estas multe pli sude, ĉirkaŭ Jyväskylä. Interesa afero, kiun ne multaj finnoj memoras, estas tio ke Oulu situas pli oriente ol Helsinki, kvankam ĝi troviĝas ĉe la okcidenta marbordo. En la nordo estas multe da vivo, ankaŭ homa vivo, ne nur boacoj, sed la homa vivo tie estas iom maldensa. La plej norda universitato estas en Rovaniemi.