2008-06-14

Tremanskärr (bildaro pri marĉo)

Bildoj pri vizito al la naturprotektejo Tremanskärr en Espoo, Finnlando, 14 Junio 2008.



Marĉo de la Tri Viroj 
Bonveniga mapo ĉe la enirejo al la Tri-vira Marĉo. La nomo (Tremanskärr, pron. tremansĉer) estas svedlingva kaj ĝia origino ne estas certa. Legendeca tradicio loka rakontas, ke en la marĉo estas tombo de tri rusaj viroj, enterigitaj tie dum la t.n. Granda Malpaco (1713–1721), kiam la orientan parton de Svedujo (t.e. Finnlandon) okupis Rusujo. 


“Ne venu!” 
La naturo mem volas bari la vojon: vento faligis arbon sur la eniran padon. 


Strikte observu 
“Naturŝirmejo deklarita de la gubernia administrejo per dekreto numero 5745/24.11.1996, laŭ la Leĝo pri Naturprotekto .” 


Trans la marĉo 
Nur paŝtrabaro ebligas iron sur la marĉo, se oni volas konservi siajn ŝuojn sekaj. 


Etbetularo 
Sur la malfekunda torfejo eĉ betuloj nur kresketas. 


Kreskaĵoj sur musko 
Hele rozkoloraj floretoj de torfbero (verŝajne Vaccinium oxycoccos), folioj de akvotrifolio (Menyanthes trifoliata), senfoliaj verdaj tigoj de ekvizeto (Equisetum, eble E. palustre) kaj pluraj aliaj herboj kreskas sur la muska marĉosupraĵo. 


Lanugaj herbokapoj 
Blanka punktaro el lanugaj tufoj de lanherbo (erioforo, iu specio de Eriophorum) ornamas la marĉon inter pinoj kaj betuloj. 


Ĉu ili mortis tragike? 
Meze de la marĉo staras sekiĝintaj trunkoj de mortintaj pinoj. Tuj oni suspektas la homon, kiu tiom mistraktas la naturon. Ĉi tie la kaŭza rilato ne estas klara, ĉar la arbojn evidente mortigis plimalsekiĝo de la marĉoparto: la nivelo de la grunda akvo leviĝis kaj sufokis la radikojn de la pinoj. Tion povis kaŭzi naturaj ŝanĝiĝoj de akvofluado en la tereno, eble tro abunda kreskaĵaro sur forfluejo malhelpis naturan dreniĝon. – Sed ne eblas deklari la homon tute senkulpa: eble en la mastrumataj arbaroj ĉirkaŭ la marĉo oni tro forhakis grandajn arbojn kaj tiel malpliiĝis la povo de la grundo forsorbi abundan pluvakvon.


Torfberoj floras 
Ĉie sur la marĉo abundas torfbero-herboj (oksikokoj), kiuj donos siajn ruĝajn berojn nur malfrue aŭtune, kiam estas jam malvarme. Ili plej bongustas, kiam frostaj noktoj iom mildigis la acidecon. 


Ledumoj 
Marĉa ledumo (Ledum palustre) apartenas al la familio erikacoj, kaj tiel estas parenca ekz. al rododendroj. Rododendron oni iam nomas montorozo. Mi opinias, ke marĉa rozo estus taŭga nomo por la blankaflora, kapturne odoranta ledumo. 


Blanke punktita marĉo 
Ledumoj kaj lanherboj, ambaŭ same blankaj, videblas eĉ en la krepusko de la rapide pasanta somera nokto. 


Marĉaj rubusoj 
Jam forvelkis la floroj de preskaŭ ĉiuj marĉaj rubusoj (kamemoroj, Rubus chamaemorus), ĉi tie jam en la postflora fazo. Ankoraŭ tamen ne videblas la oranĝkoloraj beroj. Oni revenu kolekti tiujn malfrusomere. 


Lasta floranto 
Unu sola floranta marĉa rubuso ankoraŭ montris siajn petalojn la 14-an de junio. Ĉu kulo sidas sur unu petalo? 



Senarba 
Partoj de la marĉo estas tro malsekaj por arboj. Nur musko kaj herboj regas tie. 


Marĉa trifolio 
Menyanthes trifoliata. Ĉi tiu ekzemplero havas nur etan floraron. 


Geranio arbara 
La floroj de geranio arbara (Geranium sylvaticum) aperas kun tre variaj koloroj ekde preskaŭ pure blankaj ĝis ruĝaj kaj violaj. 


Beroj por sciuroj? 
Majantemo (Maianthemum bifolium), kun blankaj floroj kaj ruĝaj beretoj nemanĝeblaj, estas nomata sciur-bero en la finna (oravanmarja) kaj la sveda lingvoj. Tiu nomo plaĉas al mi pli ol la neniondira majantemo aŭ la parencon montranta konvalo senodora . La scienca nomo signifas simple “majfloro dufolia”. La herbeto kreskas 5- ĝis 20-centimetra kaj estas iom varie klasata de botanikistoj: iam ĝi estis metita en la lilian familion, nun oni trovas ĝin en familioj konvala aŭ asparaga aŭ ruska (tiun lastan mi neniom konas). Ĉu mi kuraĝu proponi la nomon sciura lilieto?


Ripozejo 

Arbara benko inter arboradikoj, kiuj laŭiras la ŝtonan surfacon serĉante pli nutrodonan lokon. 




Jam videblas 
Jam videblas inter arboj la lago Kurkijärvi, la Gruo-lago. 



Grua lago 
Ne videblis eĉ unu gruo, propre marĉa birdo, kvankam la lago estas nomita laŭ ĝi. 



Malplena vojeto 
Efika ŝildo: “Nur por skiado” La supraĵo de la vojo aspektas iom blanka, sed ĝi estas gruzo, ne neĝo. 

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti