En ĉi tiun artikolaron mi kolektis skribaĵojn el mia reta taglibro en Ipernity. En Decembro 2016 estis anoncita eventuala malfondo de la retservo, kaj mi devis trovi alian lokon por la tekstoj. Mi volas konservi la tekstojn kiel memoraĵojn pri la iamo longe for.
La Ipernity-blogadon mi komencis en Majo 2008, neniam tre aktivis pri tio kaj ĝi ĉesis en Junio 2014. La enhavo konsistas el estas tre diverstemaj okazaj observoj pri la ĉiutago, en Finnlando kaj iom ankaŭ aliloke en Esperantujo. La simpla titolo “Okazoj” ŝajnas priskribi ĉion ĉi sen diri ion ajn precizan.
Fine de la artikoloj mi konservia ankaŭ preskaŭ ĉiujn komentojn, ofte tre interesajn, kiujn amikoj siatempe aldonis al la blogo. Se iu volas ne plu vidi sian iaman komenton ĉi tie, mi kompreneble tuj forprenos ĝin. Sufiĉas simpla noto pri tio, ekzemple per komento aldonita al ĉi tiu teksto.
La artikoloj aperados ĉi tie iom post iom. Nun, komence, estas nur deko da fruaj skribaĵoj el la jaro 2008.
Mi ne scias, ĉu mi iam reaktiviĝos por observi pli-malpli hazardajn okazaĵojn kaj raporti pri tiuj ĉi tie. Aŭ eble ne ĉi tie sed aliloke, ĉar Guglo estas iom kaprica kompanio kiu jam malfondis plurajn el siaj servoj. Povas esti, ke mi devos transloki ĉi tion en alian retejon.
La originala blogo (ankoraŭ nun, la 19-an de Februaro 2017) troveblas ĉi tie : http://www.ipernity.com/blog/harri .
Näytetään tekstit, joissa on tunniste naturo. Näytä kaikki tekstit

2017-02-19
“Okazoj”
2012-06-21
Bonan Somermezon!
Ĉi-semajnfine okazas la plej granda somera festo en Finnlando, la Somermezo, ankaŭ nomata la Johana tago.
Vagante inter grandaj pinoj ĉe lago, mi rimarkis, ke ie-tie la grundon kovris amaso da etaj floroj. Estas la sezono de lineoj (aŭ lineo-kloŝoj, science Linnaea borealis L.), kiuj rampas surtere, ie kiel densa mato, aliloke en grupetoj. El la grundo leviĝas la floretoj, sonorilformaj, po du pinte de ĉiu vertikala tigo.
Mi tuj memoris, kion la Finna poeto Eino Leino skribis. Tion memoras ĉiu Finno, la versoj estas kiel Ho mia kor’ en Esperantujo. “Odoroj de lineo kaj ombroj de akvo, el tiuj mi faros kanton por mia koro”. Mi eĉ ne provas traduki versforme, ĉiuokaze ne eblas transdoni la sentojn kaj la ĉarmon de varma somera vespero.
Linnaea borealis L. floras ĉe lagobordo.
Lineoj fakte odoras, bonodoras, sed oni apenaŭ rimarkas tion tage, kiam plej ofte ventas. Oni devas meti la floron tute proksime al sia nazo, por ĝue flari ĝin. Kiam noktiĝas, ankaŭ vento ofte ĉesas blovi, kaj pli facile percepteblas parfumaj floroj. Ankaŭ la mallumiĝo, kiu somermeze estas nur preterpasanta krepusko ĉi tie, elstarigas la helajn floretojn el la malheliĝanta grundo.
La scienca nomo, en sia plena konsisto, kun indiko pri la nomdoninto estas “Linnaea borealis L.”. Tie la litero “L.” estas mallongigo por Linnaeus, la latinigita nomo de la Sveda grandulo de biologia klasado Carolus Linnaeus, Carl von Linné, por ni Karolo Lineo.
Ĉu do tiu Karolo volis honori sin mem, donante al sia favorata floro la nomon Linnaea? Li ja estas indikita kiel la aŭtoro, kiu respondecas pri la nomo. Nu, fakte tiel ne estas. La kreskaĵo estis amata de Karolo Lineo, kaj iu alia jam antaŭe donis al ĝi la nomon Linnaea kaj Karolo Lineo nur registris ĝin en sia verko Species Plantarum. Laŭ la oficiala regularo pri sciencaj nomoj oni konsideras tiun verkon la komenca punkto de la nuna nomaro, kaj al ĉiuj nomoj aperintaj en ĝi oni aldonas la aŭtor-indikon Linnaeus.
Per ĉi tiuj bildoj kaj vortoj pri la arbaraj sonoriletoj mi deziras al vi ĉiuj belan kaj agrablan Somermezon. Se nun ne estas somermezo en via lando, bonvolu kompreni tion kiel deziron por bona semajnfino, laŭ via sezono.
Aliajn somermezajn fotojn pri la naturo vidu en la albumo Johana tago 2012
--------------------------------
[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]
Komentoj
Tjeri
En Francio, tiu floro estas tre malofta, kaj troviĝas nur en kelkaj lokoj de Alpoj.
Harri Laine
Ĝi estas kreskaĵo de malvarma klimato. Post la glacia epoko ĝi eble abundis en la tuta Eŭropo, sed restis nur en la pli malvarmaj partoj nordaj kaj montaraj. Kaj kompreneble, ĝi bezonas arbaron. Tiajn la homoj detruis en plejparto de Eŭropo.
Por tiuj, kiuj ne konas la floron, mi aldonu, ke ĝi estas tre malgranda. La fotoj eble kredigas ĝin pli granda, sed notu, ke la plej proksimaj floroj estas je ĉ. 10-centimetra distanco de la fotilo.

* * *

2011-11-01
Kurado tra la sezonoj
Tiel ŝanĝiĝas pejzaĝo laŭ la sezonoj en Suda Finnlando.
Ĉi tiu bildaro konasistas el fotoj faritaj ĉe nia somerdometo, vide al la proksima lago Saarijärvi (unu el la 200 tiunomaj en Finnlando). Fotante, mi ĉiam staris proksimume samloke, kaj ĉiu foto montras al la sama direkto, sed nur proksimume – mi ne klopodis pri preciza sameco.
Ĉiuj horoj indikitaj ĉe la fotoj estas laŭ la vintra (t.n. normala) tempo, kiu pli proksimas al la astronomia horo. Plejmulto el la fotoj estas faritaj dum la somera tempo, kiam niaj horloĝoj montris unu horon pli ol estas indikite sub la fotoj. Por ricevi la astronomian horon (tagmezo = 12:00) oni subtrahu 24 minutojn.
Ni komencu aŭtune
29 Oktobro 2010 je h. 13:28. – Senfolia aŭtuno.
12 Novembro 2010 je h. 14:05. – La unua neĝo.
25 Decembro 2010 je h. 14:47. – Blanka neĝo heligas la Kristnaskan pejzaĝon, dum la suno restas proksima al la horizonto.
2 Januaro 2011 je h. 12:54. – Ĉielo, lago kaj neĝo vintromeza.
Feliĉan novan jaron!

2 Januaro 2011, je 13:35.
La suno subiros post 2 horoj; temperaturo minus 11 gradoj.
Post preskaŭ kvar monatoj
23 Aprilo 2011 je h. 19:22. – Neĝo jam ne videblas.
9 Majo 2011 je h. 15:41. – La unua verdo.
13 Majo 2011 je h. 16:14. La printempo rapidas antaŭen.
21 Majo 2011 je h. 9:04.
27 Majo 2011, 12:02. – Jam preskaŭ plenverdas.
9 Junio 2011, 13:56. Junio portas al ni someron.
5 Julio 2011, 9:07. – Jam floras rozoj kaj spireoj.
17 Julio 2011, 18:44. – Post la somermezo ĉio intense, malhele verdas.
21 Aŭgusto 2011, 12:37. – Jam ne floras la blankaj spireoj sed maturiĝas rozofruktoj kaj plu aperas aliaj floroj.
31 Aŭgusto 2011, 20:03. – La suno ĉiam pli frue subiras trans la horizonton (sunsubiro 19:32).
10 Septembro 2011, h. 14:30. – En Septembro oni jam vidas flavon sur la herbejo: komencas defali la folioj de betuloj. Sed ankoraŭ regas la verdo.
– 25 Septembro 2011, h. 13:39. – Iom post iom la flavo komencas regi. Antaŭ ne longe pasis la tagnoktegaliĝo: jam nokto estas pli longa ol tago.
26 Septembro 2011, 13:54. – Estis varma aŭtuno, sed la arboj scias el kelkmiljara sperto, ke la longiĝo de la noktoj signifas nepran neceson sin prepari por vintro. Flavo kaj bruno disvastiĝas.
30 Septembro 2011, h. 6:47. – Oni vidas, ke diversaj kreskaĵoj havas malsamajn kalendarojn. Eĉ ne ĉiuj betuloj agas samtempe: iuj jam estas preskaŭ senfoliaj, dum aliaj plu iom verdas. Sed la pingloarboj fidele restas verdaj tra la tuta jaro.
1 Oktobro 2011, 15:35 – Oktobra suno.
3 Oktobro 2011, 10:08 – Iom post iom la naturo nudiĝas. Plu verdas la tujo maldekstre antaŭe, la malhelaj piceoj kaj la arbusta alpa ribo (maldekstre de la granda pinotrunko). Homoj jam rastis falintajn foliojn for de la razeno, sed novaj plu faladas.
14 Oktobro 2011, 15:59. – Eĉ la suno ŝajnas perdi sian forton.
14 Oktobro 2011, 17:46 – Oktobra vespero, duonhoron post la sunsubiro. La bildoantaŭon prilumas fotila fulmo. Pro ĝi la pejzaĝo aperas en la foto pli malluma ol ĝin perceptis homa okulo. –
15 Oktobro 2011, h. 13:59.
22 Oktobro 2011, 16:41. La suno subiros post 12 minutoj.
23 Oktobro 2911, h. 7:21. – La suno aperos post 5 minutoj. Post malvarma nokto la pejzaĝon vualas nebulo el la relative varma lago.
24 Oktobro 2011, 15:16. – Ni trakuris tutan jaron kaj ree atendas vintron.

2008-09-26
Fruktoj de aŭtuno
Antaŭ kelkaj tagoj okazis la aŭtuna tagnoktegaleco. Nun jam ĉiu nokto estas ĉ. 5 minutojn pli longa ol la antaŭa. Estas tempo raporti pri stato de la norda naturo, kiel mi siatempe priskribis kiel Printempo venas norden. Ankaŭ nun mi marŝu kun la fotilo al arbaro, ĉar arbaroj kovras pli ol du trionojn de la lando. Sed kial kun nur fotilo, dum ja eblas tie fari ion utilan? Do, mi kunprenas lignobendan korbon kaj mian specialan tranĉilon, kies tenilkapo havas broseton. Tute klare, ĉu ne? Mi intencas trovi fungojn. Sed kion mi fakte trovis, ĉu kreskaĵojn, ĉu bestojn? Pri tio mi skribis subtekstojn por la bildoj en la albumo Fungoj, insektoj kaj alio. Vi povas ankaŭ komenci la rakonton prenante la bildon titolitan Aŭtunas, kaj la sekvajn ĝis Jam sekaj. Estas entute 33 fotoj [+ du poste aldonitaj]. Ĉu elteneblas?
Notoj:
1. La fotojn, kiuj origine estis aparta albumo en Ipernity, mi aldonas kiel la sekvajn artikolojn samnoman ĉi tie en Blogspot. Vi povas komenci legadon en la unua artikolo: Fungoj, insektoj kaj alio (1).

[La sekva noto aperis en la origina artikolo, kaj priskribas la enretigon de la teksto.
2, Teknika noto: Parto de la ĉi-supra teksto mistere malaperis el ipernity dum la nokto. Estas malverŝajne, ke mi mem akcidente forviŝis ĝin. Mi nun klopodis laŭeble restarigi la tutan tekston, kiu. bonŝance ne estis longa. Estis fakte interesa tasko klopodi retrovi la mankantajn fragmentojn, kaj la laboro eĉ pli konvinkis min pri la (timiga?) fakto, ke nenio metita en interreton iam malaperas. Estis interese sed iom temporabe, ĉar mi volis laŭvorte rekrei tute saman tekston, ne nur reverki similenhavan. Nun, almenaŭ provizore, mi klopodos esti zorgema kaj konservi por mi sekurkopiojn de mia tekstoj en ipernity. }
--------------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]

- Tjeri Interesega raportado! Gratulojn!
- Harri Laine Koran dankon, Tjeri.
2008-06-14
Tremanskärr (bildaro pri marĉo)
Bildoj pri vizito al la naturprotektejo Tremanskärr en Espoo, Finnlando, 14 Junio 2008.
Marĉo de la Tri Viroj
Bonveniga mapo ĉe la enirejo al la Tri-vira Marĉo. La nomo (Tremanskärr, pron. tremansĉer) estas svedlingva kaj ĝia origino ne estas certa. Legendeca tradicio loka rakontas, ke en la marĉo estas tombo de tri rusaj viroj, enterigitaj tie dum la t.n. Granda Malpaco (1713–1721), kiam la orientan parton de Svedujo (t.e. Finnlandon) okupis Rusujo.
“Ne venu!”
La naturo mem volas bari la vojon: vento faligis arbon sur la eniran padon.
Strikte observu
“Naturŝirmejo deklarita de la gubernia administrejo per dekreto numero 5745/24.11.1996, laŭ la Leĝo pri Naturprotekto .”
Trans la marĉo
Nur paŝtrabaro ebligas iron sur la marĉo, se oni volas konservi siajn ŝuojn sekaj.
Etbetularo
Sur la malfekunda torfejo eĉ betuloj nur kresketas.
Kreskaĵoj sur musko
Hele rozkoloraj floretoj de torfbero (verŝajne Vaccinium oxycoccos), folioj de akvotrifolio (Menyanthes trifoliata), senfoliaj verdaj tigoj de ekvizeto (Equisetum, eble E. palustre) kaj pluraj aliaj herboj kreskas sur la muska marĉosupraĵo.
Lanugaj herbokapoj
Blanka punktaro el lanugaj tufoj de lanherbo (erioforo, iu specio de Eriophorum) ornamas la marĉon inter pinoj kaj betuloj.
Ĉu ili mortis tragike?
Meze de la marĉo staras sekiĝintaj trunkoj de mortintaj pinoj. Tuj oni suspektas la homon, kiu tiom mistraktas la naturon. Ĉi tie la kaŭza rilato ne estas klara, ĉar la arbojn evidente mortigis plimalsekiĝo de la marĉoparto: la nivelo de la grunda akvo leviĝis kaj sufokis la radikojn de la pinoj. Tion povis kaŭzi naturaj ŝanĝiĝoj de akvofluado en la tereno, eble tro abunda kreskaĵaro sur forfluejo malhelpis naturan dreniĝon. – Sed ne eblas deklari la homon tute senkulpa: eble en la mastrumataj arbaroj ĉirkaŭ la marĉo oni tro forhakis grandajn arbojn kaj tiel malpliiĝis la povo de la grundo forsorbi abundan pluvakvon.
Torfberoj floras
Ĉie sur la marĉo abundas torfbero-herboj (oksikokoj), kiuj donos siajn ruĝajn berojn nur malfrue aŭtune, kiam estas jam malvarme. Ili plej bongustas, kiam frostaj noktoj iom mildigis la acidecon.
Ledumoj
Marĉa ledumo (Ledum palustre) apartenas al la familio erikacoj, kaj tiel estas parenca ekz. al rododendroj. Rododendron oni iam nomas montorozo. Mi opinias, ke marĉa rozo estus taŭga nomo por la blankaflora, kapturne odoranta ledumo.
Blanke punktita marĉo
Ledumoj kaj lanherboj, ambaŭ same blankaj, videblas eĉ en la krepusko de la rapide pasanta somera nokto.
Marĉaj rubusoj
Jam forvelkis la floroj de preskaŭ ĉiuj marĉaj rubusoj (kamemoroj, Rubus chamaemorus), ĉi tie jam en la postflora fazo. Ankoraŭ tamen ne videblas la oranĝkoloraj beroj. Oni revenu kolekti tiujn malfrusomere.
Lasta floranto
Unu sola floranta marĉa rubuso ankoraŭ montris siajn petalojn la 14-an de junio. Ĉu kulo sidas sur unu petalo?
Senarba
Partoj de la marĉo estas tro malsekaj por arboj. Nur musko kaj herboj regas tie.
Marĉa trifolio
Menyanthes trifoliata. Ĉi tiu ekzemplero havas nur etan floraron.
Geranio arbara
La floroj de geranio arbara (Geranium sylvaticum) aperas kun tre variaj koloroj ekde preskaŭ pure blankaj ĝis ruĝaj kaj violaj.
Beroj por sciuroj?
Majantemo (Maianthemum bifolium), kun blankaj floroj kaj ruĝaj beretoj nemanĝeblaj, estas nomata sciur-bero en la finna (oravanmarja) kaj la sveda lingvoj. Tiu nomo plaĉas al mi pli ol la neniondira majantemo aŭ la parencon montranta konvalo senodora . La scienca nomo signifas simple “majfloro dufolia”. La herbeto kreskas 5- ĝis 20-centimetra kaj estas iom varie klasata de botanikistoj: iam ĝi estis metita en la lilian familion, nun oni trovas ĝin en familioj konvala aŭ asparaga aŭ ruska (tiun lastan mi neniom konas). Ĉu mi kuraĝu proponi la nomon sciura lilieto?
Ripozejo
Arbara benko inter arboradikoj, kiuj laŭiras la ŝtonan surfacon serĉante pli nutrodonan lokon.
Jam videblas
Jam videblas inter arboj la lago Kurkijärvi, la Gruo-lago.
Grua lago
Ne videblis eĉ unu gruo, propre marĉa birdo, kvankam la lago estas nomita laŭ ĝi.
Malplena vojeto
Efika ŝildo: “Nur por skiado” La supraĵo de la vojo aspektas iom blanka, sed ĝi estas gruzo, ne neĝo.

Tunnisteet:
Espoo,
Finnlando,
luonnonsuojelualue,
marĉo,
naturo,
protektejo,
suo,
Tremannskärr
Sijainti:
Tremanskärr, Espoo, Finnlando
Tilaa:
Blogitekstit (Atom)