2009-07-15

Al Zamenhof-arbaro


[Ĉi tio estas kopio el mia fotoalbumo – la bildoj kaj la tekstoj – en Ipernity. Ĉiuj fotoj estas faritaj la 1-an de Julio 2009.]

Estas ĉi tie 30 fotoj. Por vidi ĉiujn vi eble devos paĝofine aktivigi funkcion “vidu pli”,  “daŭrigu”, aŭ similan.


Atentu, boacoj! 
Mi ekveturis de Kajaani kaj mia vojaĝcelo estas Taivalkoski, ĉ. 200 km norde. Jen mi alvenas al Hyrynsalmi kaj tie renkontas la sudan limon de la Boaca Regiono, kiu ampleksas la tutan nordon de Finnlando, ĉirkaŭ trionon de la lando. Tie regas specialaj leĝoj pri rajto bredi boacojn kaj ilin paŝti.

Ankaŭ kelkaj grandaj rabobestoj estas tie malpli strikte protektitaj ol en la ceteraj partoj de la lando. Antaŭ ĉio: veturiganto de aŭto memoru, ke la bestoj povas staradi sur vojoj aŭ kuri antaŭ aŭton. Ekzistas eĉ konsiloj, kion fari, se kolizio grave vundis boacon: kiel senkonsciigi ĝin kaj ellasi la sangon. Mi supozas ke la plej multajn urbanojn ne tre allogus tia tasko.





La unuaj boacoj survoje
La boacoj aspektas iom taŭzitaj ĉi-sezone. Ili ŝajnas tute ne timi aŭtojn. En varma somera vetero blovas pli freŝa vento sur la vojoj ol en la arbaro. Tio forigas kulojn kaj aliajn insektojn kaj tial altiras boacojn.




Solulo
La boacoj estas iom kapricaj kaj povas aperi kiam ajn.





Etulo kuras
Boacido kuras por atingi la patrinon.





Finfine: Taivalkoski
Post longa veturo mi atingis la limon de Taivalkoski. Estas ankaŭ provinca limo: mi nun eniras la provincon Norda Botnio. La vojo estas nomata “Metsäkyläntie”, vojo de Metsäkylä. Mi neniam antaŭe estis ĉi tie, sed mi iam legis la nomon Metsäkylä en esperanta teksto. Eblas ion atendi.





Proksimiĝas la Arbara Vilaĝo
Mi jam proksimas al la vilaĝo Metsäkylä en suda Taivalkoski. La nomo signifas simple Arbara Vilaĝo, nomo kiu trafe priskribus multajn vilaĝojn en Finnlando. La verda kesto maldekstre enhavas sablon, unuan helpon por aŭtisto, kiu malbonŝance veturas laŭ la kruta deklivo en vintra vetero kiu neatendite glaciigis la vojon.





Interesa vojmontrilo
Ĉe la vojo kiu kondukas de Taivalkoski suden al Puolanka kaj Suomussalmi, mi ekvidis ŝildon kun la simpla teksto “Esperanto 2.6 km”. Tiun lokon nepre necesas viziti.





Pli proksime
Ŝajnas, ke mi jam proksimas al la celo, ĉar estas pli detalaj surskriboj.





“Pasporta servo” 







Terkulturo
Malantaŭ la plaste volvitaj fojnobulegoj, produkto de moderna terkulturo, videblas dekstre malnova ligna fojnejo kaj meze la granda “E” de la Zamenhof-arbaro.





Muzeo 
Unu el la malnovaj domoj de la bieno funkcias kiel vilaĝa muzeo, plena de interesaj objektoj el la pasinteco. La aĵoj estas nur parte ordigitaj kaj klasitaj, sed ĉio aspektas des pli interesa. “En ĉi tiu domo funkciis la unua lernejo de Metsäkylä 1925–1932" – Mika Lappalainen bonvenigis min sur la korto de la muzeo.





Lago
Starante sur la korto antaŭ la muzeo kaj rigardante norden, oni vidas pecon de la lago Isojärvi.





Mistera radio
Kiel kaj kial ĉi tiu komunikilo trovis por si finan ripozejon en la vilaĝa muzeo? Oni diris, ke eble temas pri radioaparato origine el submarŝipo. (Noto: korektitaj informoj aperas en ĉi-subaj komentoj.)

Komentoj (2009 pri la foto


  • Kalle Kniivilä
    Laŭ la indikoj "OIKF" kaj "Kontula" sur la aparato eblas klare vidi, ke ne temas pri submarŝipo (evidente ne, ĉar tiaj ne estis en Finnlando post la dua mondmilito), sed pri la kargoŝipo Kontula, konstruita en Turku en 1980. Supozeble estas (parto de) la origina radioaparataro de la ŝipo, poste forigita por doni lokon al pli moderna aparataro. Sed kial ĝi venis al la vilaĝa muzeo mi tamen ne povas diveni.

    Nun la ŝipo cetere estas registrita en Panamo kaj nomiĝas Atlanta.

    http://www.marinetraffic.com/AIS/shipdetails.aspx?mmsi=372974000 http://www.eslshipping.com/portal/en/news/?id=234


  • Harri Laine respondis al Kalle Kniivilä
    Dankon, Kalle! Vi tre efike detektivis.


  • Harri Laine
    La teksto, kiun mi metis sub la foton, montris plenan malscion pri la afero. Dum la tro rapida konatiĝo kun la abunda aro de interesaĵoj mi tute miskomprenis la klarigojn donitajn de miaj junaj gvidantoj. Poste Aini Vääräniemi informis min pri la vera historio de la aparato, kun kiu ŝi mem havas eĉ komunan historion. Jen kion Aini rakontas:

    “Mi laboris en la ŝipo Kontula kiel radiotelegrafistino en la jaro 1985 kaj en 1991. Ni vizitis en Pollando, Usono, Venezuelo kaj Kolombio. En 1991 mi enŝipiĝis en Roterdamo, kaj tiam mi unuan fojon vizitis en CO de UEA. De tiu tempo venis kelkaj ideoj al la spektakleto Maljuna maristo rakontas, kiun Auli Vihermä kaj mi planis kaj kreis, kaj esperantistoj el Oulu kaj Metsäkylä prezentis dum la Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando en Raŭmo (2003) . Lastsomere mi havis eblecon ricevi kelkajn miajn antaŭajn laborilojn de la ŝipo al mia muzeo, antaŭ ol la ŝipo estis forvendita.”

    Mi pardonpetas al Aini pro la fuŝaj informoj kaj dankas al ŝi pro la interesaj historiaj detaloj. Kaj admiron al Kalle pro la lerta faktoĉasado.






Lernomaterialo
La muzeeto posedas multajn lernejan bildtabulojn, instruilojn de la epoko (ne tre fora!), kiam oni nenion sciis pri la modernaj aŭdvidaj aparatoj.





Por laboro tera kaj arbara
En la muzeo abundas tradiciaj iloj por kamparaj laboroj: mi vidas dorsosakon el betulŝelo, laborilojn de arboflosistoj, lanotondilojn, jungilojn, glacihakilojn, lampojn, segilojn kaj mi ne scias kion...





Miaj gvidantoj
Mika Lappalainen, mi, Aini Vääräniemi kaj Pauliina Vääräniemi en la vilaĝa muzeo. (fotis filo de Aini, ĉu Henri, ĉu Sauli Vääräniemi, mi ne memoras.)





Naturaj kupoj en la muzeo
Instrumentoj de kupistino: kupoj ne vitraj sed faritaj el bovaj kornoj.





Saŭno de la kupistino
En ĉi tiu ŝvitbanejo iam laboris la patrino de la plej fama (en Finnlando) Taivalkoski-ano. Sinjorino Riitu Päätalo, lerta kupistino, ellasis sangon por sanigi vilaĝanojn en Metsäkylä.




Bona forno dum vintro tre gravas
Aini Vääräniemi, la vilaĝa aktivulo (ankaŭ aktiva por la internacia lingvo), antaŭ malnova masonita forno de biena domo.





Granda E invitas
Ĉi tie oni eniras la Arbaron de Zamenhof, pecon de aŭtentika finna naturo. En la arbaro kreskas plej multe piceoj, sed ne mankas ankaŭ aliaj arbospecoj. (Bloga raporto de julio 2009: Survoje norden: Zamenhof-arbaro kaj alio )





Aglo en picearo
Alklaku por aldoni priskribon





Lando-arboj 
Vizitantoj el la mondo elektis unu arbon por sia lando. Mi vidis, krom ĉi tiuj, almenaŭ arbojn Latvan, Italan, Hispanan, Polan, Slovakan kaj Tajlandan – plurajn mi certe forgesis. Ĉi tie ne temas pri arboj solene plantitaj de gravuloj, kiel ĉe iuj memor-arboj, sed arboj nature kreskintaj kaj poste elstarigitaj per aldono de landnomo.





Egalaj sed tamen disaj
La arbo de egaleco fakte estas du arboj. Tiuj unue kunkreskis sed poste disiĝis kaj altiĝadis unu ĉe la alia.





“Centra Oficejo”
Meze en la Zamenhof-arbaro troviĝas malfermita kabaneto, trafe titolita “CO”. (Vidu mian blogan skribaĵon de la 15-a de julio 2009 )





Arbo de paco
Pendanta barbolikeno ornamas la branĉojn de la Arbo de Paco.





Organizaĵo-arbo
Ĉi tiun ŝildon verŝajne pendigis Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA. Li estas verŝajne la plej mondvaste konata Taivalkoski-ano.


Komentoj (el 2009) pri la foto


  • Milokula Kato
    Mi ne starus tiom proksime de ĝi. Ĝi estas putra ene, do eĉ eta ventoblovo povas faligi la arbon sur onin.


  • Harri Laine
    Evidente vi neniam vidis sanan nordan arbaron, do via diagnozo estas okulfrape erara. En natura arbaro ĉiam troviĝas ankaŭ kelkaj malsanaj kaj mortantaj arboj. Neniu en la bildoj estas tia, krom kelkaj piceetoj, kiujn tro ombras la forte kreskanta maljuna picearo – tute natura fenomeno. Ankaŭ la likenoj, precipe barbolikeno, kreskantaj sur branĉoj de multaj arboj atestas pri pura, sana naturo.


  • Kalle Kniivilä
    La diagnozo eble temis ne tiom pri la arbo, kiom pri la ŝildo...


  • Harri Laine respondis al Kalle Kniivilä
    Por analizi la ŝildon (se vi ne parolas pri la ligna materialo de la ŝildo) oni bezonas fakan scion pri psikiatrio. Manke de tia kompetenteco mi intence preteratentis tiun aspekton kaj koncentriĝis al konkretaj faktoj, por kiuj sufiĉas simpla plantpatologio. (Por pliprofundiĝi en eventualajn biologiajn problemojn de la arbo, konsultu verkojn de la fama specialisto pri plantmalsanoj prof. Paul Neergaard, iama membro de la honora patrona komitato de UEA. Parto aperis esperante.)





Tajlando-arbo
Vizitantoj venis ankaŭ el foraj landoj.





Rependigo
La ŝildo de la EAF-arbo forfalis, kaj necesis ĝin rependigi sur branĉon. (en la foto: Aini Vääräniemi kaj Mika Lappalainen)





Fabeloj en arbaro
Rezultoj el la esperantlingva fabela konkurso legeblas ie-tie en la Zamenhof-arbaro.





Vilaĝa ĉiovendejo
En la vilaĝa butiko oni komprenas ankaŭ Esperanton. Videblas, ke la kafejo “Metsä-baari” portas ankaŭ la kromnomon “Arbar-bar”.


Survoje norden: Zamenhof-arbaro kaj alio


La unuan de julio mi estas survoje norden. Mia celo estas Taivalkoski, kiu situas proksimume duonvoje inter la plej suda kaj plej norda partoj de Finnlando. Mi jam preterpasis la urbon Kajaani, kaj nun proksimiĝas al Hyrynsalmi. Ĉe la limo de la komunumo min salutas granda flava ŝildo. Estas mapo de Finnlando, kun la norda parto montrita nigra, kun kvarlingva finna-sveda-angla-germana teksto “Boacbreda regiono”.





La vojoj en la nordo estas bonaj kaj ne multas aŭtoj survoje. Ĉi tie eĉ mankas la “ladaj policistoj”, tiuj aŭtomataj ĉe-vojaj fotiloj, kiuj kaptas trorapidulojn sur pli sudaj ŝoseoj. Ĉio ŝajnas tenti al plia rapido, sed prefere iom malpezigu la piedon sur la gaspedalo. Oni fakte vidas tie boacojn, multe pli ofte ol alkojn en la sudo, kvankam la sudaj vojoj dense avertas pri alkoj. – Ne tre longe mi devas atendi:





Ili ŝajnas trankvilaj, tute indiferentaj pri mi, kaj nur malrapide ili paŝas flanken kaj lasas min plu veturi. Ankoraŭ dekojn da kilometroj, kaj mi alvenas al provinca limo.





Jen jam la nomo de mia vojaĝa celo: jen komenciĝas la k omunumo Taivalkoski, sed mi devas plu veturi preskaŭ kvardekon da kilometroj por atingi la centron. Baldaŭ tamen jam videblas io, kio kaptas mian atenton kaj instigas ne tro rapidi: estas butiko ĉe la vojo, ankaŭ kun kafejo-manĝejo, kaj sur ĝia muro mi vidas ŝildon “ARBAR-BAR”. Iu ŝatis ludi per vortoj: tute klare estas Esperanto tie, ĉar mi estas nun en la vilaĝo Metsäkylä (metsä = arbaro, kylä = vilaĝo). Baldaŭ videblas alia vivsigno pri la internacia lingvo:





Ĉe vojkruciĝo mi vidas tabulon fiksitan al fosto de elektra lineo: “Esperanto 2.6 km”. Sube estas aliaj tekstoj en la finna, kaj la unua el tiuj diras: “Muzeoj 2.6”. Tion mi devas vidi. Mi faris albumon el fotoj pri mia vizito tie por ke ankaŭ vi gustumu la interesan lokon, kie mi renkontis la lokan aktivulinon Aini Vääräniemi. Per “aktivulino” mi celas ne esperantan aktivecon, ĉar Aini estas unuavice prezidanto de la societo de vilaĝanoj de Metsäkylä. Sed, kompreneble, ŝi bone reprezentas tie ankau la internacian lingvon.

Por vidi ion el miaj spertoj tie, rigardu la albumon “Al Zamenhof-arbaro”.

Bedaŭrinde, mia devojiĝo en Metsäkylä devis esti mallonga, ĉar mia vojaĝa celo troviĝis aliloke en Taivalkoski. Sed post tiom amika akcepto kaj tiom da vidindaĵoj, oni revas iam reveni. Kiu scias. Koran dankon al Aini Vääräniemi, al ŝiaj gefiloj kaj al la gastanta junulo, kiuj gvidis min.

Per ŝildoj pendantaj en la Zamenhof-arbaro de la Arbara Vilaĝo, mi vidis, ke jam esperantistoj el plej diversaj landoj vizitis la vilaĝon. Kial ne ankaŭ vi vizitu en Metsäkylä kaj en la vasta komunumo Taivalkoski, kiun la finnoj konas kiel hejmlokon de la verkisto Kalle Päätalo? Päätalo apenaŭ estas tre konata eksterlande, sed en Roterdamo oficas eble la plej mondvaste konata figuro el Taivalkoski, t.e. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA.


* * *

Vidu kie situas la vilaĝo Metsäkylä (la loko kiun montras la lasta bildo ĉi-supre) sur mapo de Finnlando: sur tutlanda mapo aŭ precizigite sur detala mapo.


--------------------------------
[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 


  • NicoRay
    Kara,
    Mi aldonis ligilon al via artikolo ĉe vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_ZEO-j_en_E%C5%ADropo#Finnlando


  • Bernardo
    Tre interesa raporteto, kiun mi tre ĝuis. Dankon, Harri!


  • Harri Laine
    Dankon, NicoRay kaj Bernhard!