2009-12-16

Postebrio, ĉu?




Hieraŭ ni festis la aperon de la glora verda standardo sur multaj paĝoj de KIS (t.e. la Konata Interreta Serĉilo, dorlote nomata ankaŭ Guglo). Hodiaŭ disvastiĝas en fakaj rondoj misfamigaj novaĵoj pri la t.n. Guglo-Dudloj. Vi trovos tiajn novaĵojn (ankoraŭ, laŭ mia scio, ne en Esperanto), skribante en la KIS-serĉilon la du vortojn “Zamenhof” kaj “Michmerhuizen”. – Certe ankaŭ ĉi tiu postebria novaĵo plimultigas informpetojn pri Esperanto, kion jam raportis pluraj organizaĵoj post la hieraŭa Guglaĵo.

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.] 


Komentoj

Bernardo
Cool! So funny. This one is even better than these US-guys who protested that KIR honors a guy from Russia (imagine, even a jew!) instead of mentioning the so and so amendment to the US Constitution promulgated the same December 15 (freedom for all and stuff like this). Thanks, Harri, for the laugh!

Harri Laine 
Por kompreni, kion skribis Bernardo, mi tradukigis la fremdlingvan komenton per la tradukilo de http://traduku.net

Bernardo:
" Freŝa! Tiel amuza. Ĉi tiu unu estas eĉ pli bona ol ĉi tiu US-uloj kiu protestis ke KIR honoras ulon de Rusio (imagas, eĉ judo!) Anstataŭ mencianta la tiel kaj do ŝanĝo al Usona Konstitucio promulgated la sama decembro 15 (libereco por ĉiuj kaj aĵo tiel). Dankonas, Harri, pro tio ke la rido!"

2009-12-07

Li artikolis interese

Mi kopias ĉi tien artikolon, kiun mi hieraŭ dissendis per la retpoŝta listo “EAF-agadas” (por finnaj esperantistoj). Mi inspiriĝis skribi ĝin, leginte en Turun Sanomat (grava tagĵurnalo en la urbo Turku) artikolon, kiu estis kaj interesa kaj verkita kun alloga stilo, kvankam ĝi menciis la internacian lingvon, kaj eĉ Zamenhof kaj Grabowski rolis en ĝi. Bedaŭrinde ĝi estas trovebla nur en la finna.

Mi daŭre kovas la esperon, ke kolego Jorma Ahomäki iam publikigos artikolojn ankaŭ en sia ipernity-paĝaro. Li povus simple komenci redonante al ni siajn gazetajn artikolojn. La titolo de lia artikolo nun estis, tradukite, “Patrioto kaj mondcivitano” kaj ĝi aperis sub rubriko “Nia gasto verkas”.

Jen kion mi skribis:

Jorma Ahomäki ree montris sian talenton. Hodiaŭ, je la tago de sendependeco, aperis en Turun Sanomat artikolo titolita “Patriootti ja maailmankansalainen”. La temo estas aktuala, kaj pro la hodiaŭo de finnoj kaj pro la pasintaj 150 jaroj kaj pro la esperantista festo de la 15-a de decembro.

La stilo de Jochjo Turkuano estas admirinda, kaj estas facile kompreni, ke kompetenta redaktoro tuj akceptis tian tekston por publikigo. Notu ankaŭ kelkajn detalojn: li traktas aktualan temon, ligas ion Varsovian al Finnlando kaj, eĉ pli bone (estas ja Turun Sanomat), trovas ponton de la Unua Libro al Raunistula en Turku, ligas la rakonton al kortuŝa okazo de antaŭ 67 jaroj, ĉion prezentas kun klero kaj klaro.

Legu lian artikolon, inspiritan de vizito en la juda tombejo en Varsovio, sur ĉi tiu retpaĝo:

http://www.ts.fi/online/mielipiteet/kirjoittajavieras/93813.html

Mi supozas, ke la teksto estis origine verkita kun la intenco publikigi ĝin la 15-an de decembro. Sed redaktisto trovis ĝin taŭga eĉ por la 6-a kaj eble por tio ĉerpis la titolon el la Grabowski-citajho.

Gratulon!
Amike, Harri

2009-12-03

Voĉlege kopii libron sen aŭtora permeso

Trifoje dum la pasinta semajno, po 3 horoj, mi sidis antaŭ mikrofono en son-izolita ĉambreto kaj voĉe legis esperantan libron. Viro en apuda ĉambro aŭskultis min kaj regis la procedon de enkomputiligo. Iam-tiam la legado haltis, ĉu pro miaj tusoj, mislegoj, bezono trinki akvon, ĉu ĉar necesis aldoni titolon de nova ĉapitro en la preparatan sondosieron.




Estis interesa tasko. Antaŭe mi jam voĉlegis tri librojn en la sama sonregistrejo, ĉiam en Esperanto. La ĉi-foja tasko Australia Felix, novelaro de Trevor Steele, estis plaĉa legaĵo. Post la komencaj, mallongaj rakontoj pri knaba petolado sekvas la kerna enhavo de la verko. Por savi nigran animon, 50-paĝa novelo, temas pri agado de kristana predikisto kaj liaj “savotoj”, aŭstraliaj indiĝenoj vivantaj rande aŭ ene de la superrege invadinta blankula mondo. Ankaŭ la postaj rakontoj traktas similan temon pri kultura interpuŝiĝo.


* * *

Voĉlegi estas multe pli konkreta tasko ol la normala silenta konatiĝo kun libro. Mi plurfoje pensas pri normo de Esperanta elparolo. Ĉu mi obeas ties regulojn? Ŝajnas regi sufiĉa unuanimeco pri ekzisto de tia normo, kiu tamen ne estas detale formulita en pradokumentoj de la lingvo. Iuj postaj difinoprovoj, notinde tiu en la Plena Analiza Gramatiko, ŝajnas jam parte ridindaj. Mi grimacas, kiam mi renkontas en la teksto de Steele vortojn, pri kies prononco mi ĵus legis debatojn: ekz. “matĉo” aperas plurfoje en unu el la noveloj, unu fojon ĝi estas skribita “maĉo”.

Kiel prononci fremdlingvajn nomojn, kiuj aperas meze de flue parolata esperanta frazo? Tio ŝajnas banala demando, sed ĝi igas min cerbumi. Sin montras pluraj lingvoj en la teksto de Steele: plej multe estas anglaj nomoj (Carol, Roger, Swait) kaj indiĝene aŭstraliaj (Ngalarni, Gurlgurli, Birrubali), sed ne mankas ekzempleroj el aliaj eŭropaj lingvoj. Kelkfoje la aŭtoro ludigas min devigante imiti per esperantaj vortoj Teksas-usonan aŭ Aŭstrali-indiĝenan prononcon de la angla.

La anglajn nomojn mi lernis prononci sufiĉe anglece, kvankam mi devas kontroli (tre helpas la prononcvortaro angla de Wells), ĉu mi ĝuste prononcus iun O’ReillyLiberace. Por la aborigenaj nomoj mi trovas nenian helpon, kaj pri aliaj lingvoj mi devas fari okazajn divenojn. Sed, antaŭ ĉio, tute ne estas certe, ke estas bonega solvo prononci ekzemple la anglan nomon Carol, meze de esperanta frazo, kiel eble plej sonfidele al la angla, kun angleca k kun elspiro, kun anglecaj vokaloj kaj kun angleca r. Tamen, kvankam mi estas tentata tion fari, por montri ke mi ja... — sed tio sonus ege afekte. Mi elektas iom alian vojon.


* * *

Mi estas produktanta voĉlibron por la Biblioteko de Vidhandikapitoj. La aŭskultontoj estas blindaj aŭ havas alian korpan malhelpon, pro kiu ili ne kapablas normale legi platskribon (tiun vorton mi lernis de Otto Prytz [vidu Otto-n prelegi en filmeto an alia artikolo]), la ebenan nigrablankan tekston kiun ni vidas papere aŭ ekrane. Por la komenca, priskriba parto de la libro ni registras ankaŭ ĉi tiun sciigon:

Uzorajto: Ĉi tiu voĉlibro estas produktita konforme al la 17-a paragrafo en la Finnlanda Leĝo pri aŭtoraj rajtoj, kaj ĝi estas celita nur por personoj kun handikapo vidi aŭ legi.

La informo estas grava. Ĝi montras, ke la voĉlibro estas tute laŭleĝe produktita kaj ankaŭ laŭleĝe disdonata al la registritaj klientoj de la blindula biblioteko. La biblioteko ne bezonas akiri permeson de la eldoninto aŭ de la aŭtoro, por tiel, en aŭdebla aŭ brajla formo reprodukti la verkon, kiu antaŭe estis aliforme publikigita. Ĉar temas pri grava limigo de la aŭtoraj rajtoj, estas ankaŭ gravaj limigoj por la voĉa reeldono: Tion rajtas fari nur institucio oficiale akceptita de la registaro, kaj ĝi rajtas havebligi la voĉlibron nur al siaj registritaj klientoj. — Similaj preskriboj sendube troviĝas ankaŭ en alilandaj leĝoj.

Australia Felix havas 132 paĝojn, Mi okupiĝis pri la libro sume 9 horojn en la studio. La neta rezulto estas 6-hora libro. La nuna tekniko igas tian libron tre facile disdonebla, ĉu en formo de lumdisko, ĉu simple kiel komputila dosiero kopiebla trans interreto.


* * *

Se vin interesas, kion Celia, la Finnlanda Biblioteko por Vidhandikapitoj, havas en moderna sondosiera formato, en aŭ pri Esperanto, bonvolu rigardi ĉi tie. Estas naŭ libroj. Du el ili estas markitaj “tuotannossa”, t.e. ankoraŭ ne pretaj; tia noto eble baldaŭ foriĝos de la aktuala novelaro. — Mi ne scias, ĉu la diverslandaj blindulbibliotekoj kunlaboras pruntante siajn sondosierojn trans landlimoj. Tio ja estus facila afero en la nuna retmondo kaj povus konsiderinde pligrandigi la stokojn de haveblaj verkoj. Mi supozas, ke tia librotrafiko funkcias. Aŭ ĉu la leĝoj malhelpas aŭ malfaciligas tion?

Ankaŭ la simpla formo de la retpaĝo de Celia estas atentinda. Ĝi montras, kian paĝon oni plej facile povas legi per modernaj aparatoj de blindulo. La enhavon sufiĉe facile aŭdigus sonsintezilo, kvankam la diversaj lingvoj en la teksto eble estas iom problema afero. La teksto ankaŭ simple prezentiĝus sur punktoskriba “ekrano”, kian Otto Prytz montris al la kongresanoj en Bjalistoko. — Ankaŭ mi, kvankam vidanto, estus feliĉa, se desegnistoj de retpaĝoj iam pli atentus simplan prezenton de enhavo, kaj malpli okupiĝus pri komplikaj kadraroj, moviĝantaj bildoj, verda teksto sur blua-flava fono, kaj aliaj artfajraĵoj.

--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.] 

17 komentoj 

Milokula Kato 
Kie okazis la sonregistrado? Kiu estis la komputilisto en la apuda ĉambro. Treege interesa blogero!
.

Harri Laine respondis al Milokula Kato
Ĝi okazis en profesia studio, kie oni produktas voĉlibrojn kaj eble ion alian, pri kio mi ne scias — tamen ne muzikon. En la apuda ĉambro sidis specialisto pri la registra tekniko. Mi respondecis nur pri pri mia voĉo kaj lingvoscio.
.

Paŭl
Interese. Mi tute ne konsciis pri tia leĝo. En mia ŝtato (Belgio) io tia ne ekzistas. Oni nun diskutas, ĉu ŝanĝi la imposton de 21 % al 6 % por aŭdlibroj vendataj al blinduloj, sed ŝajne oni ne multe interesiĝas. Blinduloj ja povas (same kiel vidantoj) pruntepreni aŭdlibrojn senkoste en iu ajn biblioteko. En tiu okazo la biblioteko pagas la aŭtorrajtojn al la verkisto, kio ŝajnas al mi multe pli justa ol la finna sistemo,


Harri Laine
Kompreneble ankaŭ finnaj blinduloj povas utiligi ĉiujn bibliotetojn por pruntepreni ĉiujn publike akireblajn sonregistraĵojn, ĉu parolajn ĉu muzikajn. Sed kion faras belga blindulo, se li volas aŭskulti aŭ legi libron, kiu nur ekzistas presita kaj kiun neniu volas eldoni voĉe? Kiujn librojn ekz. FEL eldonis parolitaj?

Mi supozas, ke tre malmultaj aŭskultos la libron, kiun mi legis. La blindula biblioteko tamen aĉetis unu presitan ekzempleron de la verko, kaj tiel iometo da mono fluis eĉ al la verkinto. Krome, mi supozas, ke ankaŭ la pruntoj el la blindula biblioteko estas kalkulataj, kiam la ŝtato disdonas t.n. “bibliotekajn stipendiojn” al verkistoj. Tiuj estas ia rekompenceto por la senpagaj pruntelegantoj.

Mi vidas la leĝon tiel, ke ĝi nur forbalais la burokratan tempoperdan bezonon unue negoci kun eldonisto. Se Celia konsideras peton de iu sia kliento sufiĉe motivita, ĝi simple mem produktigas ekzempleron voĉlegitan. Mi komprenis, ke ĝi ekz. preskaŭ aŭtomate plenumas petojn de nevidantaj studantoj, kiam tiuj bezonas lernolibron, kiu ankoraŭ ne haveblas en formo taŭga por vidhandikapitoj. Mi ne scias, kiu blindulo petis aŭdi la verkon de Steele, sed eĉ tian peton la biblioteko do plenumis, kvankam verŝajne por tre malgranda nombro da interesitoj.

Esperanto-Ligo de Finnlandaj Blinduloj “Steleto" estas aktiva kaj fakte la plej malnova daŭre funkcianta membrosocieto de EAF. Ĝi festis 90-jariĝon ĉi-jare. Vidu mian blogeron de la 20-a de marto.


Bernardo
Tre laŭdinda agado kaj tre interesa artikolo, dankon Harri. Por mi plej interesa aspekto estas viaj spertoj pri fremdlingvaj nomoj en parolaj Esperanto-tekstoj, kiuj malrapidigas la legadon, necesigas ŝanĝon al alia(j) fonetikaj sistemo(j) ktp. Mi jam plurfoje en aliaj diskutoj, ekzemple en "Kantri-muziko", diris, ke miaopinie Esperanto pri nomoj sekvas la rusan ekzemplon, do principe transskribas al la propra alfabeto kaj per tio fiksas (kaj faciligas) la prononcon. Eble estus bona ideo submeti tekston ne nur al alilingva revizanto, sed peti tiun laŭtlegi la tekston. Tre volonte mi foje aŭskultus ĉapitron de vi legata, ĉu iel eblos? Cetere ankaŭ gratulon pro la elekto de Trevor Steele. Mi tre ŝatas liajn verkojn (fakte li "kulpis" pri mia unua vojaĝo al Aŭstralio).


Harri Laine
Pri fremdaj nomoj kaj “rusigo” (skriba aŭ parola) vi verŝajne pravas, kvankam tio certe estas pli teorio ol principo ĝenerale obeata. Mi pensas, ke pli ofte oni simple iel elturniĝas surbaze de sia iela-tiela scio pri aliaj lingvoj kaj malofte konscie adaptas la prononcon laŭ esperanta fonologio. El tio sekvas, ke se (ni imagu) la verkon de Steele legus homoj kun diversaj denaskaj lingvoj, la rezultoj povus esti modele similaj koncerne la elparolon de la esperanta teksto, dum la alilingvaj nomoj eble grave diferencus

Mi opinias, ke estus utile aldoni al kia ajn libro liston pri rekomendata (plene esperanta?) prononco de nomoj en ĝi aperantaj. Eventuala laŭtleganto povos mem decidi, kion diri. Alia libro, kiun mi voĉlegis (Maigret kaj la maljuna damo) havis tian liston, tamen tre mankohavan.. — Mi tute ne volas ĉi tie komenci flaman diskutadon pri ĝenerala esperantigo de fremdaj nomoj; tiaj kvereloj parazite aperas ĉie en la reto.

Ne indas min gratuli pro la elekto de Steele. Simple iu kliento de la biblioteko volis ĝin ricevi, la biblioteko mendis la voĉlegadon, kaj mi nur plenumis la mendon. Ja povas esti ankaŭ tiel, ke iu bibliotekisto elektis la verkon, sciante pri bezono havi en stoko kelkajn esperantajn librojn. Sed pri la detaloj oni devus demandi al Celia.


Bernardo respondis al Harri Laine
Jes, ankaŭ mi ne ŝatas denove diskuti pri la ĉiama (kaj teda) demando de esperantigo de nomoj. Vi tre certe pravas, ke la alilingvaj nomoj tre probable grave diferencus. Eble kelkaj el viaj legantoj foje ŝatus klaki jen kaj jen en la son-dosieroj de la Iper-grupo Sonteatro: http://www.ipernity.com/group/105958 - de esperanta hiphopo ĝis poemoj de Marjorie Boulton kaj fabeloj, parolitaj de hungaroj, svedoj, francoj kaj aliaj. Eble vi foje havos okazon aldoni specimenon. Certe estus bonvena.


Maria
Dankon, Harri, pro ĉi tiu interesa artikolo. Mi verkis rilatan blogaĵon http://mariasandelin.wordpress.com/2010/01/27/legi-per-la-oreloj



Harri Laine
Bele, Maria! Mi tuj legis vian artikolon kaj rekomendas ĝin al ĉiu, kiu legis mian ĉi-supran tekston.


Manolo
Mi ŝatas la artikolon, kies proponon mi trovis en la blogo de Maria.

Tamen, por mi la titolo estas iom enigma, ĉar mi ne sukcesis kapti ian spuron pri nepermesoj de la aŭtoroj. Povas esti ke mia manio legi diagonale, la longo de la teksto aŭ mia laceco komplotis al mia malsukceso.


Harri Laine respondis al Manolo
Nu, mi ŝatas iom enigmajn titolojn.

Ne estas tiel, ke iu ne permesis aŭ eĉ malpermesis ion. Temas pri tio, ke oni faris ion, por kio, tute laŭleĝe, oni ne bezonas permeson de iu ajn, do eblas tion fari sen permeso. Normale, por kopii ies verkon (kian ajn, en kia ajn formo) alie ol por sia privata uzo, oni ja bezonas permeson de tiu, kiu posedas la aŭtorajn rajtojn je tiu verko. Tio estas sufiĉe rigora regulo. Sed, por ke nevidanto povu pli facile prunte akiri kaj ĝui literaturan verkon, la parlamento iam preskribis, ke oni rajtas produkti brajlan aŭ voĉlegitan kopion (strikte nur por handikapitoj) eĉ sen permeso. – Tio ne estas nur Finnlanda specialaĵo.


Manolo respondis al Harri Laine
Dankon Harri!

Sed, okaze ke venontfoje vi ne havus tiun inklinon al "enigmeco", mi aŭdacas montri tion, kia devus esti la titolo de ĉi tiu artikolo por pli ĝuste resumi la enhavon, kiel ekzemplon:

Voĉlege kopii librojn sen neceso de aŭtora permeso

:-D


Manolo respondis al Harri Laine
Interese...

Jam ofte mi vidas la dubsencan esprimon "aŭtorrajto", kiel atuton por paroli neprecize pri pluraj malsamaj aferoj. Mi klarigas jene pri tiu neprecizeco en rilato al esperanto, sed mi povus fari same pri la hispana kaj, mi vetas, en ĉiuj naciaj lingvoj estas sama konfuzo.

Unue, la morala rajto de la aŭtoro esti agnoskata aŭtoro de la verko. Do, oni foje nomas tion ankaŭ la "intelekta posedo". Sed al mi ŝajnas ankaŭ sufiĉe preciza la esprimo "aŭtorrajto".

Due, la rajtoj fari kion ajn kun la verko (traduki ĝin, legi ĝin, laŭtlegi ĝin publike, citi partojn de ĝi, ktp); tiuj rajtoj povas esti aŭ ne ĉe la flanko de la aŭtoro sed plej ofte ne; do malfacile tiuj rajtoj falu sub la difino "aŭtorrajto". Ĉu eble "verkorajtoj"?

Trie, el tiuj menciitaj rajtoj, estas unu aparta kun propra nomo "kopirajto", do la rajto kopii aŭ permesi kopii la verkon. Preskaŭ neniam aŭtoroj de eldonitaj libroj posedas tiun. Do, ankaŭ ne "aŭtorrajto". Ĝuste la ekspluatado tiun rajton estis ĝis nun la bazo de la eldon-negoco, kaj ĝuste la marĉandado ĉirkaŭ la cedo tiun rajton estis ĝis nun la bazo per kiu oni povas fariĝi profesia verkisto.

(Tiu lasta rajto vidiĝas pli kaj pli stulta en tiu ĉi epoko kiam fari kopiojn (eĉ paŭse aŭ klone) estas bagatela senkosta afero disponebla por kiu ajn, ne plu multekosta privilegio de dediĉitaj entreprenoj per specialaj maŝinoj).

Do, ne necesas peti permeson al aŭtoro por krei voĉan version de ĝiaj libroj. En Finnlando evidente ne, sed en mia lando, ekzemple, oni petu permeson... al eldonejo!


Harri Laine respondis al Manolo
Dankon, Manolo, mi promesas zorge konsideri vian proponon. Mi tamen tre dubas ĉu tiom klara esprimo konvenus en mia individue enigmema stilo :)


Harri Laine respondis al Manolo
Mi ne vidas ion malbonan en tio, ke oni uzas la ĝeneralan terminon “aŭtoraj rajtoj” por ĉiuj rilataj rajtoj, se oni memoras ke ”aŭtoro” (same kiel “verki”) povas rilati ne nur al kreado literatura, sed ankaŭ pentra, fotografa, skulpta, komputprograma, ktp. Aŭtoro rajtas parton de tiuj rajtoj cedi al alia per libere formulebla kontrakto, plej ofte kontraŭ rekompenco.

La leĝoj pri aŭtoraj rajtoj estas komplika legaĵo kaj malmultaj konas ilin. Ili tamen estas tre fortaj kaj ankaŭ feroce defendataj de interesitaj organizaĵoj kaj kompanioj, ĉar ili estas tre facile aplikeblaj kaj donas preskaŭ aŭtomatan protekton, sen iaj ajn formalaĵoj (male ol ekz. patentoj). Se imiti la finnan lingvon, mi povus diri ke la koncernaj leĝoj estas longaj kiel jaro de malsatego.

Mi rigardetis ankaŭ la hispanan Ley de Propiedad Intelectual, regularizando, aclarando y armonizando las disposiciones legales vigentes sobre la materia, kaj eĉ ĝia nomo similas la legendan jaron de malsato. Mi ne multon komprenas, sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ ĝi preskribas iom simile kiel la finna leĝo, sed mi ne estas certa pri la detala enhavo. Mi citas

Artículo 31 bis. Seguridad, procedimientos oficiales y discapacidades.
...
2. Tampoco necesitan autorización los actos de reproducción, distribución y comunicación pública de obras ya divulgadas que se realicen en beneficio de personas con discapacidad, siempre que los mismos carezcan de finalidad lucrativa, guarden una elación directa con la discapacidad de que se trate, e lleven a cabo mediante un procedimiento o medio adaptado a la discapacidad y se limiten a lo que ésta exige.

Se oni devas peti permeson, oni ja turnu sin al tiu, kiu tiumomente disponas pri la koncerna aŭtora rajto. Tio povas esti la verkinto mem, aŭ ties heredinto, aŭ eldonejo. Eble plej ofte eldonejo.


Maria respondis al Manolo
Manolo skribis: "Do, ne necesas peti permeson al aŭtoro por krei voĉan version de ĝiaj libroj."

Tamen - ne kiu ajn estas rajtigita fari tiujn senpermesajn registraĵojn. En Svedio nur la aŭtoritato mem (TPB) kaj krome unu bibliotekpriserva entrepereno (BTJ), en Finnlando ŝajne Celia.


Harri Laine
Posta komento

Mi ĵus hazarde trovis informojn pri translima pruntebleco de porblindula materialo. Ŝajnas ke tio ne eblas, kaj do la leĝoj pri libera produktado kaj pruntado de brajla aŭ voĉa materialo por handikapitoj estas permesita nur interne de unu lando. Tio ŝajnas grava kaj nekomprenebla limigo. Mi legis ekz. ĉi tie: http://www.daisy.org/planet-2009-12 (la unua artikolo tie, angle, pri “WIPO Treaty: Conclusions...”

Tio, ke ne eblas translime prunti librojn, grave influas ekz. la rajtojn de iuj lingvaj malplimultoj. Ekz. finnalingvaj blinduloj en Svedujo aŭ svedalingvaj en Finnlando certe povus legi tre pli multajn librojn, se eblus tiujn prunti el najbara lando. Kaj kio pri blinduloj-esperantistoj: por tia malgranda legantaro voĉlegi esperantan libron aparte en ĉiu lando – kia malŝparo kaj limigo! – – Eble tamen ekzistas iuj esceptoj, ekzemple interŝtataj kontraktoj de kelkaj ŝtatoj, pri tiuj mi ne scias. Mi esperas ke ja ekzistas.


Tio do temas pri libroj speciale faritaj nur por blinduloj, ne pri normala materialo komerce eldonita por la ĝenerala publiko.

2009-12-02

Gratulon, Humphrey!

Antaŭ kelkaj horoj min surprizis rete dissendita mesaĝo: Humphrey Tonkin sepdekjariĝas hodiaŭ. 

Koran gratulon, toston kaj ĉion bonan al vi, Humphrey!

Mia unua memoro pri li estas el la Universala Kongreso de 1969 (Helsinki, Finnlando). Tiam mi ne povis multe partopreni la diversajn programerojn de la kongreso, ĉar mi estis ĝenerala helpanto pri flankaj taskoj kaj ofte deĵoris en iu nepublika ĉambro. Tamen mi ja rimarkis lin – ĉu ĝuste en tiu jaro oni elektis lin prezidanto de TEJO? La unuafoje pozitiva impreso nur plifortiĝis dum la postaj jaroj: estis ĉiam interese kaj plezure aŭskulti lin aŭ legi liajn klarvidajn kaj klare prezentitajn argumentojn. 

Kiam tia elokventa inteligentulo ĉeestas esperantistan kunvenon, oni ĉiam tre petas lin kontribui al la programo, eble eĉ troe kaj ĝene. Tiel ankaŭ mi, antaŭ jardekoj, kiam esperantistoj en Finnlando kunvenis en Kuhmo, petis lin partopreni kaj ion diri en kunsido de delegitoj de UEA. Li afable konsentis. Pri eminentulo (tiam prezidanto de UEA) oni kutimas diri, ke “li honoris la kunsidon per sia ĉeesto”, sed Humphrey ja ne nur honore ĉeestis, li improvizis entuziasmigan paroladeton al la delegitoj. Mi estis tiam ĈD, kaj sentis min mem ne tro kapabla fervorigi la ĉeestantaron. Ankoraŭ foje dankon por tiu helpo!

Unu arton mi volas tute speciale elstarigi ĉe Humphrey, ĉar mi mem estas ties granda ŝatanto kaj iam eĉ praktikanto. Li estas vere talenta aŭkciisto. En tiu arto kombiniĝas pano kaj cirkaj ludoj: monon eltikli el dubema publiko kaj samtempe ĝin amuzi. Tion li faras, klare kaj klere. – Bedaŭrinde, la esperantista publiko ne scias tre alte taksi eĉ siajn inkunablojn. Post dufoja klopodo, unue en Roterdamo, poste en Bjalistoko, eĉ ekzemplero de la pola Unua Libro ne rikoltis pli ol 3500 zlotojn (se mi ĝuste memoras; t.e. ĉ 850 eŭroj), sed pri tio kulpigu sin la aĉetantaro, ne la aŭkciestro, kiu lerte sukcesis iom post iom altigi la prezon. 

* * *

Por elstarigi ankaŭ miajn proprajn meritojn, mi rakontu, kio okazis al mi dum la UK de 1969. Unu tagon mi plenumis tre diversajn taskojn, interalie kiel interpretisto esperanta-finna por la reĝisoro kaj aktoroj de la Internacia Arta Teatro kaj kiel provizora ŝoforo por Ivo Lapenna. Poste okazis iom da vorta skermado inter Lapenna kaj mi, ĉe restoracia tablo kun glasoj da trinkaĵo. Ĉeestis ankaŭ du aliaj kongresanoj, unu finno kaj unu dano, sed tiuj (saĝe) plejparte silentis. 

Poste, samvespere, en kongreseja restoracio, mi sidiĝis ĉe tablo kie mi trovis aliajn ne tro maljun-aspektajn partoprenantojn de la kongreso. Mi ĉefe aŭskultis la babiladon, sed okaze diris, ke Ivo Lapenna hodiaŭ nomis min “la plej stulta homo en la mondo”. Nu, eble li estis dirinta “la plej stulta en Esperantujo”, mi ne plu memoras, sed tio ja estas la sama afero, ĉu ne? 

Tiam iu apudulo komentis: “Sed Lapenna ja diras tiel pri ĉiuj!” Mi ne sciis, ĉu konsoli min per tiu diro, ĉu senti min ofendita pro tia disreviga mal-elstarigo. Post multjara cerbumado, mi konjektas, ke la interpreto disreviga estas la ĝusta. Tion fine konfirmis nia fama historiisto Ulrich Lins en la verko “Utila Estas Aliĝo” (p. 97). Li skribas pri Lapenna: “Liaj rebatoj estis tiel akraj, ke eĉ mediokruloj povis esti certaj pri ioma famiĝo...” Tamen ankoraŭ mordas min et-etaj duboj, ĉar la kerno de tiu frazo estas la vorto “mediokrulo”, kiu ne troviĝas eĉ en PIV, kaj mi eble ne ĝuste komprenis Ulriĥon. 

Unu scieron mi aldonu, sed ĝi estas eble apokrifa, ĉar mi jam tre maljuniĝis post la 54-a UK kaj la homa memoro, vi scias... Dum la jaroj mi ĉiam neklare memoradis, ke tiu apudulo-komentinto aspektis simile al la hodiaŭa jubileulo, nur iomete pli juna. – Eble estas nur mia fantazia dezirpensado, ke eĉ du famuloj iam iel komentis pri aŭ al mi.

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

Komentoj

  • Tjeri
    Ĉu temis pri medi-okr-ulo? :)


  • Harri Laine respondis al Tjeri
    Bone, tio ŝajnas la sola interpreto laŭ PV-PIV. Sed fari sencon el tio ne estas la plej simpla tasko. Eble oni bezonas specialan enkondukon en sekretan misteron por kompreni la eventuale okultan vorton.


  • Milokula Kato Li detronigis Lapenna-n, sed meme sur la trono aspektis kiel museto griza. Pli bone estus havi la regeman diktatoron ol neregipovajn senkaculojn. 

  • Harri Laine respondis al Milokula Kato Vi havas efektive efektajn opiniojn, aŭ ĉu nur tiajn parolturnojn? Ankaŭ mi, se bezone, sed aliajn. Se oni strabe rigardas la mondon, oni eble vidas ĝin misformita, kaj se strabas duono el mil okuloj, la vidaĵo certe eĉ pli misformiĝas ol se strabas nur unu el du.

  • Bernardo respondis al Harri Laine
    Nu, unue vere interesa (kaj amuza) dokumento de "buŝa historio", pro kio mi dankas. Pri la misrolo de Tonkin mi tute same opinias kiel Milokula Kato: Tute randa figuro, vanta pajlo-vireto, kies nomo ĉiam estos ligita al la degenero de UEA post 1974. Amuze estas, ke vi Harri, nevole eĉ pli draste kritikas lin ol eĉ mi farus: Kiel la ĉefan meriton de eks-UEA-prez. vi mencias, ke li estis lerta aŭkciulo! Ĉu pli drasta-draŝa kritiko penseblas? Tre bele! UEA ja nun eĉ preparas festlibron honore al li. Mi tre scivolas, kiujn Tonkinajn meritojn ili mencios. Ĉu eble traduko de "Henriko kvina", ĉu eble registrado de pri-esperantaj artikoloj en la bibliografio de Modern Language Association, ĉu la kutimaj unupaĝaj enkondukoj (pli ĝuste salutvortoj) al iuj libroj, kiel kutime skribas (lasas skribi) prezidantoj, ĉu kelkaj Movad-ideologiaj traktaĵoj? Ne, ne, vi tute pravas: plej eminenta ĉef-aŭkciulo ... uahhh! 

  • Harri Laine respondis al Bernardo
    Al tia tipa Bernardo-gurdaĵo apenaŭ valoras respondi. Mi havis nenian ambicion aŭ bezonon listigi la meritojn de Tonkin. Tion certe faris kaj faros amaso da pli solenaj kaj kompetentaj festparolantoj kaj festskribantoj. Mi simple volis sincere gratuli kaj bondeziri al li, en persona, anekdota stilo. Vian galon bonvolu verŝi aliloke. 

  • Bernardo respondis al Harri Laine
    Mi timas, ke vi pravas Harri. "Kompetentaj festparolantoj" kiel Wells aŭ Corsetti apenaŭ estos eviteblaj. Bone, ke tia memlaŭdado de la kasto de organizaj politikistoj ne plu impresas ĉiujn "simplajn esperantistojn". 

  • Harri Laine respondis al Bernardo

    Al Bernardo:

    Unue. Vi estus taŭga eksperimenta besto por lekcioj pri psikologio, por demonstri konduton de Pavlova hundo. Oni bezonas nur diri aŭ montri al vi certajn nomojn (almenaŭ kvar tiajn de esperantistoj mi konas), kaj vi tuj eksalivas kaj elkraĉas la saman litanion. Tipa kondiĉita reflekso.

    Due. Mia bloga skribaĵo estis, kvankam malperfekte formulita, esprimo de sincera gratulo kaj admiro al eminenta esperantisto. Li tute ne bezonas mian laŭdon, des malpli ke mi komencu rebati produktojn de via psika kompleksaro.

    Trie. Mi supozis, ke vi estas plenkreskulo — verŝajne malprave. Bonvolu pli atente aŭskulti, kion panjo instruas pri ĝentila konduto. Eble ŝi tamen ne aparte atentigis vin pri tio, ke bonkonduta homo ne trudas sin en vicon de gratulantoj por diskriaĉi insultojn pri la jubileulo, al kiu la aliaj portas florbukedojn kaj sincerajn gratulojn.

    Kvare. Vi verkas en sufiĉe komplika Esperanto, sed vi ŝajnas ne kompreni eĉ simplajn frazojn legitajn. Mi ripetas: “Vian galon bonvolu verŝi aliloke.”  

  • Jens S. Larsen
    Nu, mi konsentas kun Bernardo kaj Milokula Kato ke Tonkin aspektas sufiĉe malgrava apud Lapenna, sed kiu kompariĝas kun Lapenna? Estas pli juste prijuĝi la meritojn izole. Certe estus pli malbonaj elektoj en 1974, se oni konsideras ke ja iu devas anstataŭi estraranon kiu eksiĝas.

    Cetere, Harri, ĉu vi ankoraŭ memoras pri kio temis la "vorta skermado" en 1969? 

  • Harri Laine respondis al Jens S. Larsen

    Dankon por la demando, Jens. Jes, mi ion memoras. Dum nia interparolo Lapenna subite rimarkis mian nomon sur la UK-insigno kaj memoris, ke tiun nomon li jam antaŭe vidis. Li sukcesis ligi la nomon al artikoloj en Esperanta Finnlando (la landa organo). La artikoloj evidente ne plaĉis al li. Li eĉ estis sendinta al la tiama prezidanto de EAF (s-ino Klemola) leteron kun peto, ke ŝi iom disciplinu la gazeton. Precipe mia reago al tiu lia letero (la riproĉatan artikolon verkis ne mi) verŝajne indignigis lin kaj eble estis eĉ bona kialo indigni.

    Estis iom komplika afero, rilata al la tiama participa milito. Kiel vi scias, esperantistoj estas talente malpacaj, kiam temas pri lingvaj detaloj. Tial ankaŭ mi estis vorte draŝita de Lapenna, kvankam mi zorge evitis mem ion ajn publike opinii pri ata-ita. — Post la disputo mi estis ne malkontenta pri mia lingvoscio: mi sufiĉe longe sukcesis defendi min en kverelo kontraŭ la Kronita Ĉefretorikulo. La titolon ”la plej stulta” mi plu konsideras honoro, kvankam la vortoj de Lins iomete forprenas brilon el la afero.