2009-12-02

Gratulon, Humphrey!

Antaŭ kelkaj horoj min surprizis rete dissendita mesaĝo: Humphrey Tonkin sepdekjariĝas hodiaŭ. 

Koran gratulon, toston kaj ĉion bonan al vi, Humphrey!

Mia unua memoro pri li estas el la Universala Kongreso de 1969 (Helsinki, Finnlando). Tiam mi ne povis multe partopreni la diversajn programerojn de la kongreso, ĉar mi estis ĝenerala helpanto pri flankaj taskoj kaj ofte deĵoris en iu nepublika ĉambro. Tamen mi ja rimarkis lin – ĉu ĝuste en tiu jaro oni elektis lin prezidanto de TEJO? La unuafoje pozitiva impreso nur plifortiĝis dum la postaj jaroj: estis ĉiam interese kaj plezure aŭskulti lin aŭ legi liajn klarvidajn kaj klare prezentitajn argumentojn. 

Kiam tia elokventa inteligentulo ĉeestas esperantistan kunvenon, oni ĉiam tre petas lin kontribui al la programo, eble eĉ troe kaj ĝene. Tiel ankaŭ mi, antaŭ jardekoj, kiam esperantistoj en Finnlando kunvenis en Kuhmo, petis lin partopreni kaj ion diri en kunsido de delegitoj de UEA. Li afable konsentis. Pri eminentulo (tiam prezidanto de UEA) oni kutimas diri, ke “li honoris la kunsidon per sia ĉeesto”, sed Humphrey ja ne nur honore ĉeestis, li improvizis entuziasmigan paroladeton al la delegitoj. Mi estis tiam ĈD, kaj sentis min mem ne tro kapabla fervorigi la ĉeestantaron. Ankoraŭ foje dankon por tiu helpo!

Unu arton mi volas tute speciale elstarigi ĉe Humphrey, ĉar mi mem estas ties granda ŝatanto kaj iam eĉ praktikanto. Li estas vere talenta aŭkciisto. En tiu arto kombiniĝas pano kaj cirkaj ludoj: monon eltikli el dubema publiko kaj samtempe ĝin amuzi. Tion li faras, klare kaj klere. – Bedaŭrinde, la esperantista publiko ne scias tre alte taksi eĉ siajn inkunablojn. Post dufoja klopodo, unue en Roterdamo, poste en Bjalistoko, eĉ ekzemplero de la pola Unua Libro ne rikoltis pli ol 3500 zlotojn (se mi ĝuste memoras; t.e. ĉ 850 eŭroj), sed pri tio kulpigu sin la aĉetantaro, ne la aŭkciestro, kiu lerte sukcesis iom post iom altigi la prezon. 

* * *

Por elstarigi ankaŭ miajn proprajn meritojn, mi rakontu, kio okazis al mi dum la UK de 1969. Unu tagon mi plenumis tre diversajn taskojn, interalie kiel interpretisto esperanta-finna por la reĝisoro kaj aktoroj de la Internacia Arta Teatro kaj kiel provizora ŝoforo por Ivo Lapenna. Poste okazis iom da vorta skermado inter Lapenna kaj mi, ĉe restoracia tablo kun glasoj da trinkaĵo. Ĉeestis ankaŭ du aliaj kongresanoj, unu finno kaj unu dano, sed tiuj (saĝe) plejparte silentis. 

Poste, samvespere, en kongreseja restoracio, mi sidiĝis ĉe tablo kie mi trovis aliajn ne tro maljun-aspektajn partoprenantojn de la kongreso. Mi ĉefe aŭskultis la babiladon, sed okaze diris, ke Ivo Lapenna hodiaŭ nomis min “la plej stulta homo en la mondo”. Nu, eble li estis dirinta “la plej stulta en Esperantujo”, mi ne plu memoras, sed tio ja estas la sama afero, ĉu ne? 

Tiam iu apudulo komentis: “Sed Lapenna ja diras tiel pri ĉiuj!” Mi ne sciis, ĉu konsoli min per tiu diro, ĉu senti min ofendita pro tia disreviga mal-elstarigo. Post multjara cerbumado, mi konjektas, ke la interpreto disreviga estas la ĝusta. Tion fine konfirmis nia fama historiisto Ulrich Lins en la verko “Utila Estas Aliĝo” (p. 97). Li skribas pri Lapenna: “Liaj rebatoj estis tiel akraj, ke eĉ mediokruloj povis esti certaj pri ioma famiĝo...” Tamen ankoraŭ mordas min et-etaj duboj, ĉar la kerno de tiu frazo estas la vorto “mediokrulo”, kiu ne troviĝas eĉ en PIV, kaj mi eble ne ĝuste komprenis Ulriĥon. 

Unu scieron mi aldonu, sed ĝi estas eble apokrifa, ĉar mi jam tre maljuniĝis post la 54-a UK kaj la homa memoro, vi scias... Dum la jaroj mi ĉiam neklare memoradis, ke tiu apudulo-komentinto aspektis simile al la hodiaŭa jubileulo, nur iomete pli juna. – Eble estas nur mia fantazia dezirpensado, ke eĉ du famuloj iam iel komentis pri aŭ al mi.

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

Komentoj

  • Tjeri
    Ĉu temis pri medi-okr-ulo? :)


  • Harri Laine respondis al Tjeri
    Bone, tio ŝajnas la sola interpreto laŭ PV-PIV. Sed fari sencon el tio ne estas la plej simpla tasko. Eble oni bezonas specialan enkondukon en sekretan misteron por kompreni la eventuale okultan vorton.


  • Milokula Kato Li detronigis Lapenna-n, sed meme sur la trono aspektis kiel museto griza. Pli bone estus havi la regeman diktatoron ol neregipovajn senkaculojn. 

  • Harri Laine respondis al Milokula Kato Vi havas efektive efektajn opiniojn, aŭ ĉu nur tiajn parolturnojn? Ankaŭ mi, se bezone, sed aliajn. Se oni strabe rigardas la mondon, oni eble vidas ĝin misformita, kaj se strabas duono el mil okuloj, la vidaĵo certe eĉ pli misformiĝas ol se strabas nur unu el du.

  • Bernardo respondis al Harri Laine
    Nu, unue vere interesa (kaj amuza) dokumento de "buŝa historio", pro kio mi dankas. Pri la misrolo de Tonkin mi tute same opinias kiel Milokula Kato: Tute randa figuro, vanta pajlo-vireto, kies nomo ĉiam estos ligita al la degenero de UEA post 1974. Amuze estas, ke vi Harri, nevole eĉ pli draste kritikas lin ol eĉ mi farus: Kiel la ĉefan meriton de eks-UEA-prez. vi mencias, ke li estis lerta aŭkciulo! Ĉu pli drasta-draŝa kritiko penseblas? Tre bele! UEA ja nun eĉ preparas festlibron honore al li. Mi tre scivolas, kiujn Tonkinajn meritojn ili mencios. Ĉu eble traduko de "Henriko kvina", ĉu eble registrado de pri-esperantaj artikoloj en la bibliografio de Modern Language Association, ĉu la kutimaj unupaĝaj enkondukoj (pli ĝuste salutvortoj) al iuj libroj, kiel kutime skribas (lasas skribi) prezidantoj, ĉu kelkaj Movad-ideologiaj traktaĵoj? Ne, ne, vi tute pravas: plej eminenta ĉef-aŭkciulo ... uahhh! 

  • Harri Laine respondis al Bernardo
    Al tia tipa Bernardo-gurdaĵo apenaŭ valoras respondi. Mi havis nenian ambicion aŭ bezonon listigi la meritojn de Tonkin. Tion certe faris kaj faros amaso da pli solenaj kaj kompetentaj festparolantoj kaj festskribantoj. Mi simple volis sincere gratuli kaj bondeziri al li, en persona, anekdota stilo. Vian galon bonvolu verŝi aliloke. 

  • Bernardo respondis al Harri Laine
    Mi timas, ke vi pravas Harri. "Kompetentaj festparolantoj" kiel Wells aŭ Corsetti apenaŭ estos eviteblaj. Bone, ke tia memlaŭdado de la kasto de organizaj politikistoj ne plu impresas ĉiujn "simplajn esperantistojn". 

  • Harri Laine respondis al Bernardo

    Al Bernardo:

    Unue. Vi estus taŭga eksperimenta besto por lekcioj pri psikologio, por demonstri konduton de Pavlova hundo. Oni bezonas nur diri aŭ montri al vi certajn nomojn (almenaŭ kvar tiajn de esperantistoj mi konas), kaj vi tuj eksalivas kaj elkraĉas la saman litanion. Tipa kondiĉita reflekso.

    Due. Mia bloga skribaĵo estis, kvankam malperfekte formulita, esprimo de sincera gratulo kaj admiro al eminenta esperantisto. Li tute ne bezonas mian laŭdon, des malpli ke mi komencu rebati produktojn de via psika kompleksaro.

    Trie. Mi supozis, ke vi estas plenkreskulo — verŝajne malprave. Bonvolu pli atente aŭskulti, kion panjo instruas pri ĝentila konduto. Eble ŝi tamen ne aparte atentigis vin pri tio, ke bonkonduta homo ne trudas sin en vicon de gratulantoj por diskriaĉi insultojn pri la jubileulo, al kiu la aliaj portas florbukedojn kaj sincerajn gratulojn.

    Kvare. Vi verkas en sufiĉe komplika Esperanto, sed vi ŝajnas ne kompreni eĉ simplajn frazojn legitajn. Mi ripetas: “Vian galon bonvolu verŝi aliloke.”  

  • Jens S. Larsen
    Nu, mi konsentas kun Bernardo kaj Milokula Kato ke Tonkin aspektas sufiĉe malgrava apud Lapenna, sed kiu kompariĝas kun Lapenna? Estas pli juste prijuĝi la meritojn izole. Certe estus pli malbonaj elektoj en 1974, se oni konsideras ke ja iu devas anstataŭi estraranon kiu eksiĝas.

    Cetere, Harri, ĉu vi ankoraŭ memoras pri kio temis la "vorta skermado" en 1969? 

  • Harri Laine respondis al Jens S. Larsen

    Dankon por la demando, Jens. Jes, mi ion memoras. Dum nia interparolo Lapenna subite rimarkis mian nomon sur la UK-insigno kaj memoris, ke tiun nomon li jam antaŭe vidis. Li sukcesis ligi la nomon al artikoloj en Esperanta Finnlando (la landa organo). La artikoloj evidente ne plaĉis al li. Li eĉ estis sendinta al la tiama prezidanto de EAF (s-ino Klemola) leteron kun peto, ke ŝi iom disciplinu la gazeton. Precipe mia reago al tiu lia letero (la riproĉatan artikolon verkis ne mi) verŝajne indignigis lin kaj eble estis eĉ bona kialo indigni.

    Estis iom komplika afero, rilata al la tiama participa milito. Kiel vi scias, esperantistoj estas talente malpacaj, kiam temas pri lingvaj detaloj. Tial ankaŭ mi estis vorte draŝita de Lapenna, kvankam mi zorge evitis mem ion ajn publike opinii pri ata-ita. — Post la disputo mi estis ne malkontenta pri mia lingvoscio: mi sufiĉe longe sukcesis defendi min en kverelo kontraŭ la Kronita Ĉefretorikulo. La titolon ”la plej stulta” mi plu konsideras honoro, kvankam la vortoj de Lins iomete forprenas brilon el la afero.




Ei kommentteja:

Lähetä kommentti