* * *
Strato de Ĉapajev
Mi fotis ĉi tion simple kiel ekzemplon pri dulingva stratŝildo. Post iom da retumado, mi nun scias, ke Vasilij Ĉapajev (1887–1919) estis komandanto de ruĝaj trupoj en la enlanda milito de Rusujo. Li naskiĝis proksime al Ĉeboksari.
Faka lernejo
Nomo de ministerio estas skribita nur ruse, nomo de la lernejo ĉuvaŝe kaj ruse. Estas profesia lernejo numero 20. La numero estas skribita cifere en la rusa teksto sed litere (Ҫирӗм) en la ĉuvaŝa.
Patrino protektanta
Mi vizitis la urbon Ĉeboksari (ĉuvaŝe Ŝupaŝkar) en junio 2006. La urbo, ĉe la riverego Volgo, aspektis bela kaj plaĉa en somera sunplena vetero. La granda statuo de Patrino-protektanto situas en parko apud golfeto de la rivero. ˙
1941–1945
Volga rivero
Nia hotelo
Hotelo Rossija en Ĉeboksari. Nomŝildo en la Ĉuvaŝa.
Arĝenta Gagarin