2012-10-10

La lasta estos unua kaj la unua estos lasta

Por daŭrigi, el iom alia vidpunkto, la diskuton pri nomado de jarcentoj, mi prezentas alian, tre konkretan ekzemplon pri la ordigo de nulo inter aliaj nombroj (aŭ ciferoj). Ĉiuj konas la ekzemplon, sed eble ne ĉiuj pensis pri la afero aŭ konscias pri ĝi. Estas la ĉieaj klavaroj, unu el ili uzata ĉefe en telefonoj (sed ankaŭ ekz. en mondoniloj), la alia en kalkuliloj kaj kiel parto de komputilaj klavaroj. Jen du fotoj pri mia poŝtelefono, en du malsamaj funkcioj.







Oni facile rimarkas, ke malsamas la ordo de la ciferoj. En unu estas "123456789", de supre malsupren, en la telefona ordo. En la alia, kiam mi uzas la telefonon (fakte: komputileton) kiel kalkulilon, estas "123456789" de malsupre supren. Estas klara la diferenco. 

Sed kio okazis al la kompatinda nulo? En ambaŭ sistemoj ĝi restas plej malsupre. Do, unu maniero rigardi la aferon estas konsideri nulon la lasta el la ciferoj (alidire, la plej granda nombro), dum en la alia ĝi estas metita komence, la unua, la plej malgranda. Plej klare estas, ke ĝi estu la unua en ordigo laŭ grandeco. Malpli klare estas, kial ĝi situu ĉe la fino.

Ankaŭ en la klasika skribmaŝina klavaro, sur la supra klavovico, la nulo venas post la naŭo.

Eble ne multe temas pri tio, kiu ordo estas pli logika. Tamen, kial, diable, ni estas dotitaj per du malsimilaj klavaroj-butonaroj? Kaj nenia antaŭsigno estas videbla pri malapero de unu el la du. Kalkuliloj kaj komputiloj plu havas sian aranĝon, telefonoj (kaj, ŝajnas al mi, ankaŭ la bankaj mondoniloj) havas alian.


--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]



7 komentoj

Siv Burell
Estas konfuze. Ankaŭ estas konfuze kompreni markadon de nutraĵo. Kiu dato estas la lasta por konsumi, se estas skribite ekz: 12-10-11? Ĉu ĝi signifas la 11an de oktobro en 2012 aŭ la 12an de oktobro en 2011? Dependas de la origina lando de la nutraĵo.


Harri Laine respondis al Siv Burell
Jes vi pravas, Siv. Mi kredas, ke preskaŭ ĉiu Finno nature interpretus, ke "11" estas la jaro, sed en Svedujo (en Eŭropo preskaŭ nur en Svedujo) oni abunde uzas la inversan ordon. La enigmajn jar-indikojn solvus simpla rekomendo: ĉiam skribi la jaron kvarcifere,

Feliĉe, en Eŭropo oni apenaŭ vidas Usonajn datojn. Tie oni unue skribas la monaton kaj nur post tio venas la tago, do via dato povus esti ankaŭ la 10-a de Decembro 2011.


Jens S. Larsen
Tajpiloj antaŭ la alveno de komputiloj ne havis nulon. Oni uzis "o".


Harri Laine
Eble iuj tajpiloj. La mia de antaŭ 50 jaroj havas kaj nulon kaj unuon, sed mi scias, ke ĉe iuj aparatoj oni devis skribi O aŭ o anstataŭ 0 kaj l anstataŭ 1. Mi vidis, ke iuj eĉ tajpis I (majuskla i) anstataŭ 1.

Cetere, mia skribmaŝino ankoraŭ funkcias (la inkrubando intertempe iom sekiĝis, eĉ neuzate). Mi supozas, ke post maksimume du–tri jaroj ĉi tiu komputilo (jam kelkjara) estos pli-malpi neriparebla rubaĵo aŭ almenaŭ ekonomie neriparinda.


Edmund Grimley Evans
Estas logike, ke 0 venas post 9 por telefono, ĉar ĉe la pratelefonoj kun ciferplato, 1 tradukiĝis al unu klaketo, 2 al du klaketoj, ktp, do 0 tradukiĝis al dek klaketoj kaj devis veni post 9 pro la maniero, en kiu funkciis la mekanismo. Mi scivolas pri la origino de la alia aranĝo. Ĉar ĝi estas uzata en kasmaŝinoj kaj kasmaŝinoj estis uzataj, longe antaŭ ol aperis poŝkalkuliloj, eble oni serĉu ĝian originon tie, sed malnovaj kasmaŝinoj ĝenerale ne havis butonon por 0; oni havis butonojn por 1 ĝis 9, 10 ĝis 90, ktp. Do, mi ne scias. Ĉu eble kulpas IBM? Se jes, la afero devus esti spurebla ...


Harri Laine respondis al Edmund Grimley Evans
Jes, tiel estis en la pratelefonoj (aŭtomate konektantaj, ne la vere praaj). Sed mi vidis ankaŭ ciferplatojn kun alia aranĝo (vidu ekzemplon, bildo en Vikipedio ). Verŝajne tia aparato devis funkcii kun unu klaketo por 0, ĉar ĝi estis plene mekanika kaj estus (eble?) malfacile aranĝi 10 klaketojn por la unua turnoŝtupo (0), sed unu klaketon por la sekva (1). Iom enigme, ĉar ja ankaŭ la elektromekanikaj centraloj devis konformi al tia funkciado kaj ŝajnas al mi, ke sub unu centralo do povis esti nur unuspecaj aparatoj: aŭ tiaj kun 0...9 , aŭ tiaj kun 1...0.
antaŭ 4 jaroj. Adaptita en antaŭ 4 jaroj.


Edmund Grimley Evans respondis al Harri Laine
Laŭ Vikipedio estis tri sistemoj por "pulsnumerumado": la ĝenerale uzata (1...0), la novzelanda, uzata ankaŭ en Oslo (9...0), kaj la sveda (0...9). Tiu bildo supozeble montras svedan telefonon. Nu, Ericsson ...

--------------------------------
[La bido aperis en Ipernity ankaŭ aparte de la ĉi-supra artikolo. Ĝin akompanis klariga teksto kaj du komentoj:]

Mia poŝtelefono aspektas kiel en la maldekstra bildo, kiam mi telefonas kaj devas klavi la numeron. Tion mi ja ne ofte bezonas fari, ĉar la nuntempaj aparatoj memoras amason da gravaj numeroj, kaj sufiĉas elekti la nomon el listo. Sed ankoraŭ oni ne povas vivi sen ĉi tia telefona butonaro.

La modernaj poŝtelefonoj estas ankaŭ plenkapablaj komputiloj. Mi povas, ekzemple, decidi uzi ĝin kiel simplan kalkulilon. Jen, dekstre,kian klavaron mi vidas en tiu okazo. Precipe notu, ke la nulo situas malsupre en ambaŭ klavaroj, dum por la ceteraj ciferoj la ordo estas renversita.

Komentoj

Maria Mickle
estu ĝoja kun via telefonilo mana
mia motorolla estas simpla k mi ne multon povas fari kun ĝi, ĉar por teknikaĵoj mi havas !3 maldekstrajn piedojn!, eĉ ne manoj, ha, ha, ha....


Harri Laine respondis al Maria Mickle
Eble ankaŭ vian telefonon oni povas uzi kiel kalkulilon. Iuj poŝtelefonoj donis tian funkcion jam antaŭ la nuna "intelegenta" generacio. – Mi fotis ĉi tion precipe por elstarigi, kiel finfine "renkontiĝis" du malsimilaj klav-aranĝoj en unu sama aparato. Se oni telefonas, "3" troveblas supre dekstre. Se oni komencas kalkuli, ĝi subite saltas malsupren.



Jarmiloj pasas

En la ipernity-grupo "Kiel oni dirus ĝin esperante?" okazas diskuto pri jarcentoj, ŝajne negrava temo, sed tiaj ja kutimas esti plej flamaj. La demando estas: al kioma jarcento apartenas ja jaroj 1800, 1900, 2000 kaj similaj? Ĉi-foje ĉiuj ŝajnas beate unuanimaj, krom mi. Kiel mian kontribuaĵon al la temo, mi aldonas ĉi-malsupre tekston adaptitan por Esperantujo, el Angla originalo sur paĝaro de Douglas Adams.


Raporto pri plej signifaj okazaĵoj de la Dua Jarmilo

1 Januaro 1000 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dua jarmilo.
1 Januaro 1001 Pedantoj festas la komencon de la dua jarmilo.

1 Januaro 1100 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekdua jarcento.
1 Januaro 1101 Pedantoj festas la komencon de la dekdua jarcento.

1 Januaro 1200 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dektria jarcento.
1 Januaro 1201 Pedantoj festas la komenco de la dektria jarcento.

1 Januaro 1300 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekkvara jarcento.
1 Januaro 1301 Pedantoj festas la komencon de la dekkvara jarcento.

20 Oktobro ​​1349 Pedantoj skurĝas sin surstrate en Mez-Eŭropo (Ne, ne Pedantoj! Tio estas la pentantoj, la flagelantoj. (Subskribis) Pedanto. Kaj aldonu ferman krampon, mi petas.) (Dankon.)

1 Januaro 1400 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekkvina jarcento.
1 Januaro 1401 Pedantoj festas la komencon de la dekkvina jarcento.

1 Januaro 1500 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la deksesa jarcento.
1 Januaro 1501 Pedantoj festas la komencon de la deksesa jarcento.

1 Januaro 1600 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la deksepa jarcento.
1 Januaro 1601 preskaŭ ĉiujn jam vere eknaŭzas la Pedantoj.

1 Januaro 1700 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekoka jarcento.
1 Januaro 1701 Kelkaj Pedantoj komencas rimarki, ke iliaj festoj iom palas.

1 Januaro 1800 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la deknaŭa jarcento. Alvenis ankaŭ grupeto da Pedantoj-malsamopiniantoj. Tiuj estis festofine ebriegaj.
1 Januaro 1801 La resto de la pedantoj festas la komencon de la deknaŭa jarcento.

1 Januaro 1900 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dudeka jarcento. Partopreno malpermesita al Pedantoj.
1 Januaro 1901 Pedantoj aranĝas dancfestivalon surstrate

3 Oktobro 1997 UEA eniras interreton, kun malplena paĝo ĉe www.uea.org – tiel la Tria Jarmilo ekas frue kaj surprizege.

1 Januaro 2000, je h. 00:00, reekas la Tria Jarmilo. Ĉiuj krom la plej ĝisostaj Pedantoj atendas Mondfinon pro paneo de la komputiloj (ĵargone nomata la y2k-krizo).
1 Januaro 2001 Pedantoj komune harakiras. Kelkaj eskapintoj plu aktivas rete.



--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 
 
Lars Sözüer 
Ne malbone. Mi ŝatas Douglas Adams. Domaĝe ke li jam ne plu verkas.

Du homoj iras al la stacidomo por komune vojaĝi trajne. Unu demandas la alian (kiu estas pedanto): "Kiam ekveturos la trajno?" - "Je 18:09." La unua rigardas sian horloĝon, kiu montras 18:06, kaj pensas "Bone, tiam ni havas ankoraŭ tri minutojn." 

Tiam la pedanto komencas kuri kaj post du minutoj atingas la trajnon ĵus antaŭ ol la pordoj fermiĝas.
Mi aldonu ke la pedanto blokis sian pordon dum unu plia minuto, kaj ankaŭ lia amiko sukcesis. 
Mi estas pedanto, ĉar mi scipovas fari simplajn kalkulojn. Kaj tio tre utilas (almenaŭ se oni kutimas vojaĝi trajne).

Harri Laine respondis al Lars Sözüer 
Tre bone, Lars. Vi do apartenas al la pesimismaj pedantoj. Mi preferas esti la optimisma pedanto, kiu kalkulas, ke ankoraŭ restas plenaj tri minutoj kaj ke certe iu afablulo tenos sian piedon kontraŭ la pordo por ke mi trafu la trajnon. – Eble vi tamen pli ofte sidas en la ĝusta trajno, anstataŭ en la sekva kiu ekveturos post unu horo.

Lars Sözüer respondis al Harri Laine 
Nu, ĉiun ajn fojon, kalkulinte ekzakte la minutojn ĝis la foriro de la trajno, mi bezonas kuri por atingi ĝin. Tial jam kelkfoje okazis ke io neatendita haltigis min dum kelkaj sekundoj, kaj sekve mi ne sukcesis.
Kiam ni foje trajnvojaĝu kune?


2012-09-25

Kial ne en nia lingvo?

Antaŭ du jaroj mi skribis ĉi tie pri Sofi Oksanen, verkinto de furora romano, plurfoje premiita pro sia verkado. Tiam temis pri ŝia konsterniĝo pro la demando “kial vi do ne verkas angle?”, kiun ŝi aŭdis plurfoje en Britujo. Mi rememoris pri tio hodiaŭ en loka publika biblioteko, kie mi vidis diverslingvajn eldonojn de ŝiaj verkoj. Mi certe ne trovis ĉiujn haveblajn, sed fotis kolekton de sume naŭ kovriloj.





 En loka biblioteko mi trovis plurajn diverslingvajn versiojn de la verko Puhdistus (Purigo) de Sofi Oksanen. Jen eldonoj Albana, Franca, Kataluna, Itala, Angla, Hungara, Pola, Sveda (voĉlibro) kaj Finna (la originalo aperis en 2008). Ekzistas jam trideko da tradukoj.


Tio estas ŝia verko Puhdistus (‘Purigo’), romana versio (2008) de samnoma teatraĵo el 2007. Ĝi estas jam tradukita en tridekon da lingvoj. Ŝi pritraktas la dolorigan historion de Estonujo, lando kiun Sovetunio okupadis dum kvindeko da jaroj. 

Jam antaŭe ŝi romanis pri similaj temoj, kaj antaŭ tri semajnoj aperis Kun kyyhkyset katosivat (˙Kiam malaperis la kolomboj’) , romano pri la okupado, rezistado kaj kunlaborismo. Jam aperis laŭdaj recenzoj, sed nur poste oni vidos, kiel alten la Kolomboj flugos.

Mi demandas (eble nur min mem): Kial apenaŭ aperas ĉi tiaj elstaraĵoj el la mondaj literaturoj ankaŭ en Esperanto, freŝaj? Ne, mi ne celas precipe literaturon Finnan aŭ Estonan aŭ Svedan, sed ajnalandan, ajnalingvan, aktualan. Mi flaras, kien la vento blovas, kien kliniĝas eventualaj respondoj, sed ĉu tiaj cirkonstancoj estas neŝanĝeblaj? Ĉu ni estas tiom senpovaj?


* * *

Mia iama artikolo “Kial vi ne skribu angle?” estas trovebla en mia blogaĵo de la 4-a de Aŭgusto 2010. Siatempe, ĝi vekis ne mallongan diskutadon.



--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


7 komentoj

Tjeri
Oni ofte parolas pri esperanto, kiel pontolingvo. Miaopinie tiu rolo ĉefe gravus pri literatura tradukado, permesante al iu ajn legemulo legi ian ajn beletraĵon, ĉu tradukitan al propra lingvo ĉu ne. (Ĉu estas multaj turkaj romanoj tradukitaj al la finna?)

Mi eĉ opinias tiun rolon pli valora ol la ekzisto de originala literaturo en esperanto.

Kiam mi povas legi en la originala lingvo, mi kompreneble preferas tion eĉ helpe de vortaro. Sed pri de mi nekomprenata lingvo, mi ofte preferas esperantan tradukon, kondiĉe ke ĝi ne estu fuŝa. Nacilingva traduko ĉiam havas nacilingvan guston, kiu estas evitebla en esperanta traduko.

Sed, por tio, oni bezonas legontojn. Iuj fanfaronas pri milionoj da esperantistoj, sed kiom ekzempleroj de "Purigo" vi supozas vendeblaj al esperantistaro? Cent? Ni havas bibliotekon en la liona klubo, plena de bonaj esperantaj libroj, originalaj kaj tradukitaj, kaj 70 kotizantoj, 20 aktivaj esperantistoj. Ĉu vi scias kiom da ili pruntas librojn senpage en unu jaro? Nur du aŭ tri. Kiom beletraĵojn nia libroservo vendas? Nul. Nur vortarojn kaj lernolibrojn.


Harri Laine respondis al Tjeri
Ĉu multaj Turkaj romanoj en la Finna? Mi tute ne scias, kiom estas. Ili certe ne sufiĉas por ricevi bonan superrigardon pri Turka literaturo. Mi mem trovas tri tiajn sur miaj bretoj, du (de Yaşar Kemal) tradukitajn tra la Angla kaj unu (de Orhan Pamuk) tradukitan rekte el la Turka. Interese, el Pamuk oni finnigis naŭ verkojn, el kiuj ses aperis jam antaŭ ol li gajnis la Nobel-premion (tio iom surprizis min). Ok el la naŭ estas tradukitaj rekte el la Turka.

Via opinio pri nacilingvaj gustoj estas interesa. Certe ankaŭ la originalo havas sian (nacilingvan) guston, kaj tio devas esti io pozitiva. En nacilingva traduko la nacilingva gusto do estas io negativa. Por esti pli bona, la Esperanta eble do estas sengusta?

Hmm, kiom da ekzempleroj de eventuala Esperanta Purigo oni povus vendi? Cent povas esti bona takso, se vi parolas pri presnombro kaj ne pri vendoj. Kvindekon aĉetos Finnaj esperantistoj, ĉiu po du: unu por donaci al eksterlanda amiko (kiu ne legos ĝin) kaj alian por fiere starigi ĝin sur hejma librobreto. Ses librojn ekhavos Estonaj esperantistoj (kp. kun la Finnaj). Dudekon akiros Esperantaj gazetoj, senpage, por recenzo (multaj postulas du ekzemplerojn). Kvin ekzempleroj, laŭ leĝo, iros al la Nacia Biblioteko – senpage, kompreneble. Kvin librojn aĉetos la libroservo de UEA, kiu vendados tiujn dum jardekoj al eventualaj legontoj. Sume dekon peros aliaj libroservoj. Unu ekzempleron mendos malespera viro kun terure juka haŭto, ĉar li mislegis la titolon. Tri ekzempleroj mistere malaperos.


Stanislavo
Bedaŭrinde esperanto-legantaro efektive malgrandas kaj komapre al aliaj samkvantaj lingvokomunumoj eble ni havas sufiĉe aktivan libroeldonadon, ĉu ne? Se en Esperanto flue parolas ĉirkaŭ 100 mil homoj, do verŝajne nur dekono da ili regule aĉetas kaj legas librojn (sufiĉe multekostajn). Do eldonkvanto de averaĝa libro ne superas 200-500 ekzempleroj. Ĉu tro malmulte? Sed en granda Rusio kun 140 milionoj da loĝantoj plejmulto da beletraĵoj aperas je 3000-5000 ekzempleroj - eĉ krimromanoj de famaj aŭtoroj. Kaj plejmulto da ruslingvaj verkistoj ne povas vivteni sin per nura libroverkado.

Tamen mi konsentas, ke necesas pli atenti modernajn, aktualajn librojn - ne nur klasikaĵojn.

Antaŭ du jaroj mi proponis eldoni librojn pri Katin-krimo kaj pereinta pola prezidanto Lech Kaczyński (www.ipernity.com/blog/95608/243996). Tiam, tuj post la katastrofo apud Smolensko tiuj tempoj estis sur la pinto de socia intereso kaj mi certas ke priaj libroj havus komercan sukceson. Sur la librobretoj de rusiaj vendejo rapide aperis pritemaj eldonoj. Sed el esperanto-eldonistoj neniu faris tion. Interesa observaĵo, ĉu ne?


Harri Laine respondis al Stanislavo
Viaj nombroj el la Rusa eldona mondo estas malesperigaj, se oni klopodas iel kalkuli nombron proporcian al la nombro de parolantoj.

Mi prenis la verkon de Oksanen ĝuste kiel ekzemplon pri moderna, aktuale furora, multe legata verko, kaj demandas, kial io tia preskaŭ neniam atingas nian merkaton. Nu, aliflanke, havante la saman libron kiel ekzemplon, kial esperantigi ĝin? Ĝi jam estas tradukita en tiom da lingvoj. Sed, sed, mi ne kontentas pri tia argumento. Jam nia lingvo perdas multon pro tio, ke mankas moderna aktuala literaturo el diversaj kulturoj, por nomi nur unu aspekton de la problemaro. (Mi certe ne malrespektas originalajn esperantaĵojn.)

Certe ne aperu malbonkvalitaj libroj (ĉu bone, ĉu aĉe) tradukitaj. Sed bonkvalita ne egalas al malfacile ĝuebla. Elektu perlojn el via literaturo, kaj kuraĝu iam elekti ankaŭ modernaĵojn, kvankam tiaj perloj ja povas poste mntriĝi preteflugantaj, ne daŭripove brilantaj.


Milokula Kato
Libroeldonado estas komerca entreprenado. Ekzistas la aŭtorrajtoj kaj tiuj de la eldonejo, kiu aperigis la originalon. Ĉu eblas satigi ilin?


Harri Laine respondis al Milokula Kato
Tio, kompreneble, estas unu el la kondiĉoj. Ĉu iu povas raporti pri spertitaj obstakloj aŭ malfacilaĵoj? Povas ja esti ekonomie tro granda sumo postulata. Mi iam aŭdis (sed ne povas konfirmi) ankaŭ, ke eldonejo ne volis okupiĝi pri io malserioza, t.e. rilati kun esperantistoj.


Harri Laine
Cindy, vi certe nomis unu gravan problemon. Ni agas por merkato kies problemoj estas tute nekompreneblaj en la mondo de la grandaj eldonejoj, tamen, tia respondo kun difinita monsumo estas iel honesta kaj oni eble povus negoci-marĉandi. Mi mem aŭdis (kaj ankaŭ ricevis privatan mesaĝon pri simila situacio) pri rifuzo pro evidente preteksta kialo, eble rilata al diversaj suspektoj de la eldonejo,


[La ĉi.sekvaj komentoj aperis  sub la bildo.] 


Lars Sözüer
Ĉu pro iu speciala kaŭzo ĝi estas tiel multe tradukita, eĉ en lingvojn kun tre malgranda merkato?

Harri Laine respondis al Lars Sözüer 
Mi ne scias, kion vi opinias tre malgranda merkato. La plej malgrandaj el la traduklingvoj verŝajne estas la Islanda kaj la Estona, sed tiuj havas specialajn kialojn (la temo de la libro estas Estona, kaj ĝi ricevis la literaturan premion de la Nordlanda Konsilio). La aliaj lingvoj apenaŭ estas tre malgrandaj, en Eŭropo.

Estas tre malfacile diri, kio kaŭzas populariĝon de iu libro. Puhdistus unue ekfuroris en la originala lingvo. Sufiĉe rapida vendo de 200 000 ekzempleroj estas granda nombro por Finna verko. Tio, kompreneble, vekis atenton ankaŭ ĉe eksterlandaj konantoj de Finna literaturo, sed tutcerte ankaŭ startigis la fortan merkatigan maŝinon de ŝia eldonisto. La vendado de eldonaj kaj tradukaj rajtoj estas komercado, kaj okazas aktiva vendado inter eldonistoj.

Ĉiama problemo kun malgrandaj kaj eĉ mezgrandaj lingvoj estas, kie trovi (kaj rapide!) kompetentan tradukiston. La problemo estas duoble granda, se la tradukado okazu el negranda lingvo en alian negrandan. Mi ne scias, ĉu ĉiuj tradukoj de Puhdistus estas faritaj el la originalo. Tiuj al la grandaj kaj al la najbarlandaj lingvoj certe jes, sed ĉu la aliaj?

Lars Sözüer respondis al Harri Laine
Dankon pro la ampleksa kaj kompetenta respondo!

Michael Lennartz
Mi foje aŭdis, ke skandinaviaj kaj finnaj libroj estas tradukataj kun financa subvencio de la ŝtato, kiu tiel subtenas la disvastigon de la propra literaturo. Tiel la tradukistoj ne dependas de la financa premo de eldonejoj. Mi pensas, ke tio estas tre bona faro. La mono estas elspezata senchave, kaj la kvalito de la tradukoj certe kreskas.

Tradukoj ekzemple el la angla en la germanan havas tre malsimilan kvaliton depende de la tradukisto. Tradukistoj ricevas sufiĉe malaltan pagon (onidire ĉ. 1 eŭro / linio), kaj pro la malalta salajro ili ne havas tempon por zorga laboro.

El tiu vidpunkto mi sentas min kvazaŭ en paradizo, ĉar ipernity ebligas al mi meti demandojn al diverslandaj spertaj parolantoj.


2012-09-24

Fiŝaglejo lumas

En la jaro 2009 mi montris fotojn pri nesto de fiŝaglo en la insularo de sudokcidenta Finnlando (vidu la albumon “Aglejo” kaj la tiutemajn blogaĵojn). Tiuj bildoj ne estis miaj, sed nun mi havis okazon foti la nestolokon, iom malproksime.







Antaŭ ne longe mi vojaĝis per la granda ŝipo Viking Amorella, kiu veturas de Turku al Stokholmo. Subite mi konstatis: ha, tie ĝi estas!. Videblas du lumsignaloj, el kiuj la supra-dekstra situas en la turo, sur kiu nestas la fiŝaglo. En la foto, la du lumoj ne plu videblas rekte unu super la alia, ĉar la ŝipo jam traveturis la marvojon, por kiu la lampoj estas starigitaj. Ĝi jam turnis sin dekstren. – Mi devis iom atenti fotante, por ĝustamomente kapti ambaŭ intermitajn lumojn en unu foton.

La modernaj grandaj ŝipoj orientiĝas laŭ aliaj signaloj kaj ne necese bezonas la lumojn. – En la foto, la ŝipo probable troviĝas proksimume en la loko montrita sur ĉi tiu mapo. La nesto situas ĉe la orienta ekstremo de la insulo Själö/Seili, sudokcidente de la ŝipo.


2012-09-23

Ŝi studas la historion de Alando

En la Memregada Domo (Självstyrelsegården) de Alando la eta Sigrid koncentrite studas grandan murpentraĵon de Tage Wilén. 

Esperanto-Asocio de Finnlando aranĝis sian ĉi-aŭtunan kunestadon (la Aŭtunaj Tagoj de EAF) en Alando, kie ni tuj komence konatiĝis kun la apartaĵoj de la aŭtonoma insularo. La statuson de Alando en Finnlando, en Eŭropa Unio kaj en la mondo prezentis al ni loka esperantisto Anna Ritamäki-Sjöstrand, funkciulo de la Alanda registaro. Sub ŝia prezentado ni vidis filmon pri la nuno kaj la historio de Alando, kaj rondire (eĉ ĝistegmente!) konatiĝis kun la impona domo, kiu estas sidejo de la Alandaj administraj kaj leĝofara organoj. 






La artisto bildigis eventojn el la Alanda historio. De maldekstre, la paneloj estas

1. Deputitoj de la provinco kunvenas ĉe la preĝejo en Saltvik. 1100-jaroj

2. Duelo de L. Frisman kaj H. v. Brockenhus, en Kastelholm, 1521

3. La granda fuĝo, 1714–1721

4. supre Kolektado de subskriboj por aligi Alandon al Svedujo, 1917
malsupre Interkonsiliĝo en la bieno Grelsby, 1917

5. supre Gravuloj de komunumoj iras al intertraktado, Popola Altlernejo, 1917
malsupre La Alandanoj rifuzas akcepti la Leĝon pri Memregado, 1920 (la delegaciestro Julius Sundblom portas paperon “Alandon al Svedujo”)


* * *

La tekstoj en la bildoj (en la Sveda lingvo)

Landsting vid Saltviks kyrka, 1100-talet

Tvekamp mellan L. Frisman och H. v. Brockenhus, Kastelholm, 1521

Den stora flykten, 1714–1721

Namninsalmling för Åland till Sverige, 1917
Rådplägning på Grelsby gård 1917

Kommunalmän till rådslag. Folkhögskolan, 1917
Ålänningarna vägrar godta sjävstyrelselagen, 1920
(“JS Åland till Sverige”)

2012-06-21

Bonan Somermezon!

Ĉi-semajnfine okazas la plej granda somera festo en Finnlando, la Somermezo, ankaŭ nomata la Johana tago.

Vagante inter grandaj pinoj ĉe lago, mi rimarkis, ke ie-tie la grundon kovris amaso da etaj floroj. Estas la sezono de lineoj (aŭ lineo-kloŝoj, science Linnaea borealis L.), kiuj rampas surtere, ie kiel densa mato, aliloke en grupetoj. El la grundo leviĝas la floretoj, sonorilformaj, po du pinte de ĉiu vertikala tigo.

Mi tuj memoris, kion la Finna poeto Eino Leino skribis. Tion memoras ĉiu Finno, la versoj estas kiel Ho mia kor’ en Esperantujo. “Odoroj de lineo kaj ombroj de akvo, el tiuj mi faros kanton por mia koro”. Mi eĉ ne provas traduki versforme, ĉiuokaze ne eblas transdoni la sentojn kaj la ĉarmon de varma somera vespero.


 Linnaea borealis L. floras ĉe lagobordo.


Lineoj fakte odoras, bonodoras, sed oni apenaŭ rimarkas tion tage, kiam plej ofte ventas. Oni devas meti la floron tute proksime al sia nazo, por ĝue flari ĝin. Kiam noktiĝas, ankaŭ vento ofte ĉesas blovi, kaj pli facile percepteblas parfumaj floroj. Ankaŭ la mallumiĝo, kiu somermeze estas nur preterpasanta krepusko ĉi tie, elstarigas la helajn floretojn el la malheliĝanta grundo. 







La scienca nomo, en sia plena konsisto, kun indiko pri la nomdoninto estas “Linnaea borealis L.”. Tie la litero “L.” estas mallongigo por Linnaeus, la latinigita nomo de la Sveda grandulo de biologia klasado Carolus Linnaeus, Carl von Linné, por ni Karolo Lineo.

Ĉu do tiu Karolo volis honori sin mem, donante al sia favorata floro la nomon Linnaea? Li ja estas indikita kiel la aŭtoro, kiu respondecas pri la nomo. Nu, fakte tiel ne estas. La kreskaĵo estis amata de Karolo Lineo, kaj iu alia jam antaŭe donis al ĝi la nomon Linnaea kaj Karolo Lineo nur registris ĝin en sia verko Species Plantarum. Laŭ la oficiala regularo pri sciencaj nomoj oni konsideras tiun verkon la komenca punkto de la nuna nomaro, kaj al ĉiuj nomoj aperintaj en ĝi oni aldonas la aŭtor-indikon Linnaeus.

Per ĉi tiuj bildoj kaj vortoj pri la arbaraj sonoriletoj mi deziras al vi ĉiuj belan kaj agrablan Somermezon. Se nun ne estas somermezo en via lando, bonvolu kompreni tion kiel deziron por bona semajnfino, laŭ via sezono.


* * *

Aliajn somermezajn fotojn pri la naturo vidu en la albumo Johana tago 2012


--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj

Tjeri
En Francio, tiu floro estas tre malofta, kaj troviĝas nur en kelkaj lokoj de Alpoj.

Harri Laine
Ĝi estas kreskaĵo de malvarma klimato. Post la glacia epoko ĝi eble abundis en la tuta Eŭropo, sed restis nur en la pli malvarmaj partoj nordaj kaj montaraj. Kaj kompreneble, ĝi bezonas arbaron. Tiajn la homoj detruis en plejparto de Eŭropo.

Por tiuj, kiuj ne konas la floron, mi aldonu, ke ĝi estas tre malgranda. La fotoj eble kredigas ĝin pli granda, sed notu, ke la plej proksimaj floroj estas je ĉ. 10-centimetra distanco de la fotilo.

2012-05-02

Ŝtopfungo

En konversacio kun amikoj estiĝis diskuto pri tio, ĉu iu plu ŝtopas ŝtrumpojn kaj kiajn ilojn oni bezonas por tio. Evidentiĝis, ke la junaj ne plu scias, kio estas ŝtopfungo

La ŝtopfungon en la ĉi-suba bildo, evidente multe uzitan, posedis mia patrino. Mi ne scias, kiam ŝi ricevis aŭ aĉetis ĝin, sed tiu utila helpilo povas esti jam 80 jarojn aĝa. Ĝi estas tre utila ekzemple en ŝtopado de ŝtrumpo: ĝi tenas la kudratan ŝtofon taŭge etendita kaj malhelpas ĝin moviĝi dum la ŝtopkudrado.

La fungo de mia patrino havas forpreneblan, kavan trunketon, en kiun oni metas la kudrilojn bezonatajn en ŝtopado. Elpendas fadenpeco restinta en la truo de unu kudrilo. Mi vidis ankaŭ fungojn kun iom alia formo, sed ĉiuj esence konsistas el ronda ĉapelo- aŭ ombrelo-forma larĝa peco, fiksita al rekta trunketo (tigo, tenilo). Ne ĉiuj havis kavaĵon por kudriloj, – Antaŭe la iloj estis ĉiam tornitaj el ligno. Verŝajne oni produktis pli modernajn ankaŭ el plasto.




Ŝtopfungo de mia patrino, multe uzita.


Nuntempe oni, bedaŭrinde, apenaŭ plu ŝtopas aŭ flikas truojn en ŝtrumpoj – tion malalte taksas nia kulturo de unufoja forkonsumado. Kapablo lerte ŝtopi truojn tamen estas utila arto, precipe se la ŝtrumpoj estas dikaj kaj lanaj, kiajn oni bezonas en botoj dum malvarmego. Tiajn ankoraŭ nuntempe ofte faras fervoraj trikemuloj per siaj lertaj manoj, kaj la ŝtrumpoj estas des pli valoraj.

Feliĉe, mi konstatis per reta serĉo, ke ŝtopfungoj estas plu vendataj kaj ke do ne tute malaperis la manlabora arto ripari trikitaĵojn. 

Retumante pri ŝtopfungoj mi trovis ankaŭ informon, ke en Germanujo oni iam produktis lumantajn ŝtopfungojn kaj ke tian inventis Konrad Adenauer mem. 


* * *

Por la vorto ŝtopfungo mi trovis ĉi tiujn tradukojn: cs látací hříbek, de Stopfpilz, en darning mushroom, fi parsinsieni, fr champignon à repriser, ru штопальный грибок, sv stoppsvamp. La vorto ŝtopfungo troveblas almenaŭ en la vortaro Germana-Esperanta de Krause kaj rete en vortlisto Ĉeĥa-Esperanta.



--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


13 komentoj

Tjeri
En Francio oni uzis lignan ovon, kaj eble iuj daŭre uzas ĝin, ĉar mi ĵus trovis unu por nur 3,30 euroj... www.lefildocelie.com/divers/783-oeuf-a-repriser-en-bois.html

Harri Laine respondis al Tjeri
Dankon, Tjeri. Mi sciigos al miaj geamikoj, ĉar fakte estiĝis interesa diskuto pri diversformaj iloj por la sama celo.

Manfredo
Mia edzino, kiu estas tre ŝparema, ĉiam ŝtopas niajn ŝtrumpetojn. Sed mi ne sciis, ke ŝi uzas ankaŭ ŝtopfungon. Tion mi devas unue demandis al ŝi. :-)
Pri "lumantan ŝtopfungo" mi neniam aŭdis...

Harri Laine respondis al Manfredo
Laŭdon al via edzino, Manfredo! Pri la invento de Adenauer rakontas ĉi tiu germanlingva paĝo: www.eichwaelder.de/Altes/altesgeraetnr139.htm . Tie estas ankaŭ multaj bildoj. La inventon mencias ankaŭ la Germana Vikipedio sub la titolo Stopfpilz.

Lars Sözüer
Mia avino, lerta kudranto, havis en la kudrilaro ŝtop-ovon. Sed mi mem neniam flikis ŝtrumpon. Eble mia edzino, ŝi ja trikas ŝtrumpojn el lano. Mi demandu ŝin.

Harri Laine
Mi neniam antaŭe aŭdis pri ŝtop-ovoj, sed verkante ĉi tiun etan tekston kaj ricevinte komentojn pri ĝi, mi lernis multon pri diversaj samcelaj utilaĵoj uzataj en la mondo. Mia patrino naskiĝis antaŭ 100 jaroj kaj lerte trikis, flikis kaj ŝtopis.

Michael Lennartz
Ĉu mi rajtas uzi la bildon por mia vortaro? Mi kompreneble indikas vian nomon.
Mia vortaro enhavos bildojn ekde la aktualigo je fino de junio.

Harri Laine respondis al Michael Lennartz
Jes, bonvolu, kun plezuro.

Edmund Grimley Evans
Estas strange, ke ĉi tiu artikolo ĵus aperis en mia listo de "Plej novaj artikoloj el via reto", kvankam ĝi ŝajne ne estis aktualigita dum 7 tagoj. Strange estas ankaŭ, ke mia edzino ĵus, antaŭ kelkaj horoj, plendis, ke ne plu estas facile akiri ŝtopfungon. Ĉu koincido, aŭ ĉu ...?

Harri Laine respondis al Edmund Grimley Evans
La artikolo insidis ĉi tie jam du semajnojn por aranĝi la koincidon.

Toeko
Mi bone memoras kiam miaj avino kaj patrino uzis ŝtopfungon. Ĝi estis sufiĉe multe eluzita - la supro estis forte skrapita. Sed - tiutempe - antaŭ 50-100 jaroj - plejparto de ŝtrumpoj kaj pantalonoj estis faritaj el kotono aŭ lano kiuj ne estas tre rezistantaj kontraŭ frotado. Nun, kiam plejparto de diversaj ŝtrumpoj kaj ŝtofoj estas faritaj el artefaritaj materialoj aŭ miksaĵoj de naturaj kaj artefaritaj - oni ĝenerale ne bezonas ion ŝtopi. Kaj - kiel Vi menciis - en kazo de apero de truo - oni la aĵon forĵetas.
Mi tuj trovis ŝtopfungon kiun foje uzas mia edzino - tamen mi vidas ke ĝia supro estas tute glata. Foton mi metas al mia galerio.

Al Mirinda
Tre plaĉas al mi via ŝtopfungo- pripenso. Hodiaŭ mi vizitis la etnografian muzeon, kiu estas vera trezoro pro ĝiaj multaj tutmondaj manlaboro-iloj historiaj. Nur tie oni konscias la perdon de la tiel utilaj iloj kaj, ĝenerale dirita, ankaŭ la perdo de manlaboro.
Ĉu vi mem jam uzis la ŝopfungon? Mi jes. Sed plej ofte mi ŝtopas sen ĝi.
antaŭ 4 jaroj. Respondi | Viŝi

Harri Laine respondis al Al Mirinda
Ne, mi mem ne uzis ŝtopfungon, sed mi ofte vidis mian karmemoran patrinon uzi ĝin.

Muzeoj estas veraj trezorejoj, kiuj montras la homan geniecon. La genieco ne estis malpli granda en la malnovaj tempoj., eble eĉ male, ĉar tiam oni devis mem elturniĝi kaj krei necesajn helpilojn el la simplaj, ordinaraj materialoj.


Mi memoras mian viziton ĉe esperantistoj en la vilaĝo Metsäkylä (nordorienta Finnlando), kie estas ankaŭ vilaĝa muzeeto prizorgata de loka esperantistino. (Pri la vizito mi rakontas en blogero de antaŭ tri jaroj ). Tiu muzeo ne estas science dokumentita kolekto de antikvaĵoj, sed tre interesa montrejo pri la vivo nuna kaj antaŭa en la fora (fora, kompreneble, nur el vidpunkto de grandurbanoj) vilaĝo. Vidu ekz. ĉi tiujn bildojn, kaj similajn en la sama albumo: "Naturaj kupoj en la muzeo" kaj "Por laboro tera kaj arbara".

2012-04-08

Ĉu plaĉas al vi “mämmi”, la Paska kaĉo?

Nun, en la Paska sezono, aktualas en Finnlando nigre bruna kaĉo farita el sekalaj faruno kaj malto. Ĝin dolĉigas aldonita siropo, kaj oni manĝas ĝin malvarman, kutime kun kremo aŭ lakto. Ĝi estas ŝatata deserto dum Pasko, kaj oni trovas la maltokaĉon ĉi-sezone en sortimento de ĉiuj manĝaĵbutikoj. En grandaj vendejoj eblas aĉeti ĝin eĉ dum la tuta jaro, ĉar ekzistas fanatikaj ŝatantoj de tiu Paska kaĉo, kiun ni nomas mämmi.



Diversaj industrie produktitaj specoj de la malhele bruna kaĉo estas en sortimento de granda vendejo,


Vi povas legi pri mämmi ankaŭ en kelkaj Vikipedioj, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne en la Esperanta. Nutrovaloran analizon pri la maltokaĉo' donas retpaĝo de la Finnlanda Instituto por Sano kaj Bonfarto en la Finna, Sveda kaj Angla lingvoj. La analizo temas pri la nuntempa industria produkto, preparita laŭ normala, mezuma recepto.

La historio de la Finna maltokaĉo kaŝiĝas ie en fora historio. En malsamaj landopartoj ĝi estis malsimila, ie pli solida, ie dolĉa, aliloke ne, ie eĉ fermentita. Oni eble uzis ĝin kiel provianton dum longaj vojaĝoj, aŭ dum ĉasado en arbaro, kiam oni ne disponis pri kuiriloj. 

Poste, iom post iom, la maltokaĉo ligiĝis al religiaj tradicioj. Nuntempe ĝi estas Paska specialaĵo, kaj disvastiĝis precipe la dolĉa varianto. 

La plejmulton de mämmi oni jam produktas industrie, grandkvante, sed veraj ŝatantoj ankoraŭ mem preparas ĝin. Miaj patrino kaj bopatrino iam mem faris la paskan maltokaĉon, la bopatrino eĉ disponis pri tradicia granda bakforno, brulligne hejtata. La patrina kaj bopatrina maltokaĉoj havis malsimilan guston, sed ja ambaŭ estis bonaj. 

Moderne, oni dolĉigas la kaĉon unuavice per siropo aŭ sukero, aŭ ambaŭ, sed antaŭ longe, kiam sukero ankoraŭ estis luksaĵo, oni dolĉigis la kaĉon nur tenante ĝin longan tempon (multajn horojn) en varmo de 40 ĝis 70 gradoj. Nun oni jam scias, ke ĉi tia dolĉigo sin bazas sur agado de enzimoj, kiuj dispecigas amelon kaj faras el ĝı sukerojn. La proceso estas simila al tio, kio okazas al malto en bierfarado, sed tamen malsimila, kun malsamaj ingrediencoj kaj aliaj temperaturoj.

Per hodiaŭaj termometroj kaj termostatoj eblas science optimumigi la proceson (bonaj konsiloj troviĝas almenaŭ en la finna). Sed niaj prapatrinoj kaj aliaj kuiristoj tiamaj faris ĉion laŭ konsiloj de siaj patrinoj, kaj laŭ sperte akirita kono pri siaj propraj fornoj. Tiele, ili sukcesis regali sian familion per bona, dolĉa maltokaĉo. Nun jam sukero kostas malmultege, sed ankoraŭ la vere ĝisostaj mämmi-amantoj preparas sian favoratan postmanĝaĵon laŭ la tradicia metodo, kiu, laŭ ili, donas guston nesupereblan. La popola plejmulto estas kontenta pri la industria amaskaĉo.




Iam oni bakis mämmi-kaĉon en ujoj faritaj el betulŝelo, Eĉ sur la modernaj kartonaj skatoloj oni povas vidi betulŝelo-aspektan ornamaĵon presitan.


Post la dolĉigo oni boligu la kaĉon dum kelka tempo, spice aldonu muelitan ŝelon de amar-oranĝo kaj iometon da salo – kaj kompreneble siropon, se vi ne estas sperta en sensukera dolĉigado. (Plena Ilustrita Vortaro, kiu manie proponas por ĉio nenecesajn pruntojn el la Franca, nomas amaroranĝon per la stranga vorto “bigarado”.)

Post la boligo, oni metas la kaĉon en skatolojn kaj sekvas la bakado. La plej fruaj ujoj por baki maltokaĉon estis faritaj el betula ŝelo, kaj eĉ la nuntempaj kartonaj skatoloj de la industria ''mämmi'' havas presitajn ornamaĵojn laŭ betulŝela fasono, kiel en la ĉi supra bildo. Mi mem neniam vidis maltokaĉon en vera betulŝela skatolo. 

La bakado daŭras horojn. Kiom da horoj kaj kia temperaturo, tio dependas de la konsilantoj – eble 3 ĝis 4 horojn je 130 ĝis 170 gradoj. Poste, malvarmigu la frandaĵon kaj lasu ĝin resti en la skatolo dum kelkaj tagoj. Manĝu kun kremo. Dolĉemulo aldonas sukeron, iuj uzas vanilan saŭcon anstataŭ kremo, aliaj glaciaĵon.



Normale, nuntempe, oni manĝas la kaĉon kiel malvarman, dolĉan deserton. Oni povas aldoni lakton aŭ kremon kaj, laŭguste, sukeron. Iuj modernuloj surverŝas vanilan saŭcon aŭ aldonas glaciaĵon. Ĉi tie mi aldonis nur kremon.


* * *

Inspiron por ĉi tiu artikolo donis al mi amiko Tjeri, kiu demandis, kiun vorton oni uzu por mämmi en Esperanto. (Pri tio vidu diskutojn en la grupo "Kiel oni dirus ĝin esperante?". La opiniojn vi vidos tie sub la temoj “Eklero” kaj “Mämmi” – Paska kaĉo?” )

Mämmi” estas fakte, iom longe esprimite, “Finna bakita sekala malta kaĉo por Pasko”. Laŭbezone oni povas pli precizigi tion per “dolĉa” aŭ “deserta”. Se oni bezonas ion pli mallongan, eblas ja uzi la originalan vorton en citiloj aŭ kursive, sed nur en kunteksto, kie oni ankaŭ priskribas ĝin. Alie, mi ŝatas la proponon de Tjeri (kiu mem eĉ gustumis ĝin) maltokaĉo, aŭ mian propran Paska kaĉo, prefere kun la adjektivo Finna, kiam la finneco ne estas evidenta.

Estis ankaŭ diskuto pri tio, ĉu la Paska kaĉo estas kaĉo, ĉu pudingo. Tio tre dependas de la signifo de pudingo, ĉar la enhavo de similaj vortoj ege varias laŭlande. Pri tio Paŭl referencis al bonega artikolo en Monato (2008): Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn! . Mi estas kontenta pri kaĉo, sed mi suspektas, ke mämmi-kompanio, kiu eventuale volos fari por sia kaĉo mondan merkaton en Esperantujo, serioze konsideros nomi ĝin speco de pudingo, ĉar tiu vorto ŝajnas pli eleganta kaj ne portas la kromsignifon “io senzorge farita, ĥaosa, neklarigebla”, kiun havas kaĉo.

Permesu al mi aldoni eĉ Anglan proverbon: The proof of the pudding is in the eating, ‘La pruvo (fakte: provo) de la pudingo estas en la manĝado’, tio estas, la esencon kaj kvaliton de aĵo oni povas taksi nur en la praktiko, uzante ĝin por ĝia celo. –Tiom vere, eĉ pri pudingoj, certe ankaŭ pri nia kara mämmi!


* * *

Aldono speciale por sciantoj de la Finna

Se mi proponas al Finna esperantisto traduki la vorton mämmi per Paska kaĉo, tio estas ankaŭ mia testo, ĉu li aŭ ŝi jam bone regas la lingvon, aŭ daŭre pensas nur en la Finna. Se mia propono ŝajnas impresi malagrable, forpuŝe, kaj estas rifuzata kiel neuzebla, mi konjektas, ke la koncerna persono ankoraŭ ne definitive transloĝiĝis al Esperantujo. (Ĉi tio estas iom simila afero, kiel testi ĉu anglalingvulo sentas ion malagrablan en “Kiel vi fartas?”, sed estas eĉ pli komplika afero: krom scii la Finnan kaj Esperanton, oni devas koni ankaŭ la priparolatan manĝaĵon). 


* * *

Mi dankas al kolegoj Tjeri, Paŭl kaj Michael, kiuj interese kundiskutis pri rilataj terminoj, kaj tiel vekis en mi la ideon verki ĉi tiun artikolon.


--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.] 

Komentoj

Tuomo Grundström
Dankon kaj laŭdon meritas Harri pro la erudicia pripaskakaĉa eseeto. Pri kaj al la denaskuloj en la finna, mi kaptu la okazon rerakonti anekdoton pri Vilho Setälä, Finnland-Esperantuja (preskaŭ pra)grandulo: Li en la sesdekaj eldonis tri libretojn, unulingvan vortareton kun la titolo "Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto", OVO, gramatikon kaj tekstaron. La tuta serio estis titolita "OVO-SERIO". Demandite, cxu tiu nomo al finnlingva komencanto ne aspektus iom komika, Setälä, mem surprizite, konstatis ke li tute ne atentis pri tia detalo, pensante esperante. (Sekva komentanto ekspliku plu al eksterlandaj amikoj:)


Harri Laine
Dankon, Tuomo, por la interesa historio. La sekva komentanto nun tamen ne klarigas, kaj esperas, ke neniu alia faru tion (ĉi tie). Enigmoj estas enigmoj, kaj tiaj nur ekputras pro klarigoj.


Maria
Dankon, Harri, pro tre interesa kaj edifa artikolo! Mi de longe ŝatas ĉi tiun finnan tradician paskan pladon, kiun mi manĝis hieraŭ kun kremo. Niaj gefiloj aliflanke neniam ekŝatis ĝin. Kiam ili estis malgrandaj impresis / forpuŝis la aspekto, mi kredas ;-)

Dankon ankaŭ pro nova finna vorto (la traduko de OVO-serio). Tamen ankaŭ Kalle devis iom pensi antaŭ ol kompreni tiun ĉi ŝercon... Gajan paskon!


Kalle Kniivilä
Mi vidas, ke en Finnlando aĉeteblas pluraj specoj de mämmi (aŭ "memo", kiel ni ofte diras...) sed ĉu efektive ili diferencas inter si? En Svedio troveblas nur unu speco, kiu aspektas ĉi tiel sur la dorsflanko:



Cetere svedia iranano kiun mi konas rakontis, ke ĉiuj irananoj en Svedio por sia printempa novjarfesto aĉetas finnan paskan kaĉon (kiu do iĝas persa paska kaĉo...), ĉar ĝi tre similas al la tradicia manĝaĵo "samanu" (سمنو‎), unu el la sep simboloj de vivo, kiuj ĉiam troviĝu sur la novjara tablo. Ŝajne modernuloj ne plu havas fortojn por la tutnokta ceremonia kuirado de samanu/samanak, kiun montras ĉi tiu filmeto el Taĝikio...


www.youtube.com/watch?v=NwGkFJcYPpo

2012-03-26

Libroamantoj katalogis esperantaĵojn

Foliumante la malnovaĵojn de EAF, mi memoris, ke iam, antaŭ longe, aperis presita listo de Esperantaj kaj Esperanto-rilataj presaĵoj en Finnlando. Post temporaba serĉado (ho, kia malordo!) mi trovis ĝin sur miaj propraj librobretoj. La liston kompilis Hellevi Aimola, kaj mi konjektas, ke ŝi laboris en la Universitata Biblioteko en Helsinki. Ties nuna nomo estas la Nacia Biblioteko

La listo aperis en la dua numero de 1959 de la revuo Bibliophilos, organo de Finnaj libroamantoj-kolektantoj. Komence de la listo, sur paĝo 21, troviĝas enkonduko en la Finna kaj en Esperanto; ankaŭ aliloke la listo havas notojn en Esperanto. Bedaŭrinde la Esperantaj tekstoj estas malzorge kontrolitaj, kio videblas en multo da preseraroj. Jen elĉerpaĵo el la komencaj jaroj, niaj unuaj lernolibr(et)oj kaj informiloj.



Laŭ la listo, la unua lernilo en Finnlando aperis en 1902. Ĝi estis 16-paĝa kajero adaptita por la Finna lingvo el verko de J. J. Süssmuth. En la lando estis esperantistoj jam antaŭ tio, sed ili evidente povis utiligi alilingvan, eksterlandan lernomaterialon.


Mi serĉis en la katalogo precipe informojn pri presaĵoj, kiuj prilumus la movadon en nia lando ekde la 1923-a jaro ĝis post la milito, sed la rikolto estas malmulta. La plej aktiva publikiginto de tiuj jaroj ŝajnas esti Hugo Salokannel, vera mult-idealisto, kies presaĵetoj (kelkaj nur 1-paĝaj) pritraktas krom Esperanto ankaŭ la danĝerojn de tabako kaj alkoholo kaj la kristanan religion. Iuj el la titoloj de liaj propagandiloj ŝajnas nun iom ridindaj, sed verŝajne la tekstoj elŝprucis rekte el la flamoj de lia fajra idealismo.

Estas en la katalogo indikoj ankaŭ pri tio, ke kelkaj presaĵoj eĉ ne troveblas en la Universitata Biblioteko, kvankam tiu principe rajtas ricevi ĉiujn presaĵon en la lando, rekte el la presejoj. Tiujn la kompilinto ricevis rekte de kelkaj helpintoj, unuavice Vilho Setälä kaj Hugo Salokannel. Estas malfacile taksi, ĉu multo restas tute ekster la listo. Mi supozas, ke netrovitaj restas almenaŭ iuj klubaj bultenoj kaj eble asociaj cirkuleroj. Tiaj ne aperis presitaj, sed estis multobligitaj per iu tiutempa metodo. Kelkaj multobligaĵoj enestas la liston. 

Estus utile trovi kaj ordigi ĉian materialon pri Esperanto en Finnlando dum la unua duono de la pasinta jarcento, ĉar ankaŭ la nun ordigata arkivo de EAF estas preskaŭ malplena pri tiuj jaroj. Niaj societoj estis malgrandaj, tia estis ankaŭ EAF mem, kaj multo skribita restis, forgesiĝis kaj eble poste detruiĝis en la privataj hejmoj de la sekretarioj kaj prezidantoj. 

Mi petas ĉiun Finnan esperantiston, kiu eventuale scias pri trovejoj de nia historia materialo, informi pri tiuj al EAF (adresoj troviĝas sur la retpaĝo esperanto.fi). Vi povas ankaŭ skribi al mi: harri.laine ĉe iki.fi.

Bildon pri ĉiu paĝo de la revuo vi trovas en la albumo Bibliophilos 1959/2 .
Ĝi estas trovebla ankaŭ kiel pdf-dosiero en mia retpaĝo laine.pp.fi


* * *

Pri enretigo de ĉi tiu malnova numero de Bibliophilos mi iam parolis kun prezidanto de la Societo de Bibliofiloj, kiu nuntempe eldonas la gazeton. Li opiniis la aferon permesinda, eĉ utila por dishavebligo de gravaj informoj. Mi ankoraŭ ne zorgis pri alia, pli oficiala permeso publikigi la enhavon. 

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


9 komentoj 

Bruno Lehtinen
Mi nur citas je Aleksis Kivi: "Elettiinpä ennenkin, kun kun ojan takan´ oltiin, ojapuita poltettiin ja ojast´ oltta juotiin."

Harri Laine respondis al Bruno Lehtinen
Dankon, Bruno. La esperanta versio de Sep fratoj donas por tio la tradukon:

Ĉiam fartis bone ni
bivake ĉe rivero:
fajro estis imperi’
kaj akvo la biero

La traduko eble ne tute same bele laŭdas la pasintajn (eble mizerajn, sed) enviinde bonkvalitajn tagojn, sed ni komprenas.


Jukka Nikoskelainen
Via blogo estas vere interesa! Mi devas konatigxi kun gxi.

Harri Laine respondis al Jukka Nikoskelainen
Dankon, Jukka, kaj bonan revenon al mia blogo!

Tuomo Grundström
Atenton meritas la unua ero en la listo kaj ties tradukinto: Tiun (verŝajne la unuan) finnlilngvan esperanto-lernilon tradukis kaj redaktis Werner Anttila, verkinto ankaŭ de la unua(?) vortaro por finnoj. - Anttila estis tre produktiva tradukisto, unu el la generacio ne pionira, sed frua portanta mondliteraturon en la finnan. Ĵus mi finis (re)legadon de la klasikaĵo de la germana romano, "Seikkailukas Simplicissimus", "Abenteuer de Simplicius Simplicissimus" de H.J.C. von Grimmelshausen, vidu ekz. eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Jakob_Christoffel_von_Grimmelshausen
Anttila estas tro malmulte konata - kiu prenus la taskon kompili biografieton pri li kaj aparte liaj esperantaj laboroj?


Harri Laine
Jes, Tuomo, estas interesa persono, Lia nomo estis pli frue Werner Andelin, Estas artikolo pri li en la Finna Vikipedio kun longa listo de verkoj tradukitaj de li en la Finnan. Ankaŭ la Esperanta Vikipedio havas artikoleton pri li..


Harri Laine
Mi ĵus rimarkis, ke la unua ero en la listo (la lernolibreto de Süssmuth), kiun la Bibliophilos-katalogo atribuas al Anttila, havas aliajn indikojn en la datumbazo Fennica. de la Nacia Biblioteko. Tie ĝi estas

“Süssmuth, J. J., Nimeke:Kansainvälisen esperanto-kielen käytännöllinen oppikirja itsepuhelua varten. Vihko 1 / J. J. Süssmuth ; Suom. Hanna Kuosmanen. Kieli:suomi Julkaistu:Helsinki : G. W. Edlund, 1902. Ulkoasu:16 s. Huomautus:Suomeksi sovitettu Alkuteoksen kieli: epo Muu(t) tekijä(t):Kuosmanen, Hanna.”

Kiu estas Hanna Kuosmanen? Ĉu vere estas “itsepuhelua varten” (‘por memparolado’?


Tuomo Grundström
"Itsepuhelu" cxi tie ja signifas aŭtodidaktan lernadon. Hanna Kuosmanen - jen defio al ni(aj) historiistoj. Evidentiĝas denove, ke la virino estas la vera heroo historia.
antaŭ 4 jaroj.

Harri Laine
Vi apenaŭ estas serioza pri "itsepuhelu". Ne nur la adaptinto estas malsama, sed ankaŭ la nomo de la verko estas iom malsimila en la du fontoj. Ĉu iu posedas ekzempleron?

2012-03-25

La Senato bonvole konsentis – eĉ en la Rusa, devigite

En la Nacia Arkivo de Finnlando oni ĝuste nun ordigas kaj aranĝas por konservo malnovajn, malordajn paperojn de Esperanto-Asocio de Finnlando. Mi vizitis la arkivon por interparoli kun la respondeculoj pri la dokumentoj, ofte malfacile klaseblaj. 

Krom EAF (fondita en 1907), dum la pasintaj jaroj ekzistis diversaj Esperanto-organizaĵoj en la lando, pluraj eĉ jam malfonditaj aŭ silente malfondiĝintaj. La arkivistoj volas scii, kiel rilatis la diversaj societoj, institutoj, fondaĵoj kaj eĉ kompanioj, kies paperojn ili trovas en la grandaj kestoj portitaj el la oficejo kaj kelo de EAF. Mi klopodis helpi, kvankam mia propra memoro pri Esperanto-agado etendiĝas nur ĝis antaŭ 50 jaroj – kaj eĉ por tiu tempo ja funkcias nur homece, t.e. kaduke. Ion pli malnovan mi sciis nur, se mi iam legis aŭ aŭdis pri la foraj okazaĵoj.








Inter la dokumentoj mi trovis, iom surprize, ankaŭ kelkajn de antaŭ la fondo de Esperanto-Asocio de Finnlando. Unu, bele manskribita, grandformata foliaro komenciĝis ĉi tiel:

“Decido de la Imperiestra Senato de Finnlando koncerne petskribon donitan al la Imperiestra Senato, en kiu la farmacia komercisto August Theodor Laurén, en sia propra nomo kaj en la nomo de kelkaj aliaj personoj kiuj same loĝas en Jyväskylä, petis konfirmon por statutpropono de societo kun la nomo "La Espero Finlanda", kiu propono estis aldonita al la petskribo kaj kies enhavo estis jena:”

Per tiu oficiala decido la Imperiestra Senato de Finnlando aprobis la fondon kaj konfirmis la statuton de societo nomota “La Espero Finlanda”. La Imperiestra Senato estis la registaro kaj supera kortumo de Finnlando, tiama aŭtonoma grandprinclando en la Rusa Imperio. 

Mi ne havis abundan tempon por la vizito en la Nacia Arkivo, sed mi rapide fotis la tutan dokumenton (16 paĝoj) kaj metis la bildojn en la albumon Senato degnis aprobi

La Senata dokumento estas skribita en la Finna kaj Rusa, kaj ĝi enhavas la tutan konfirmitan statuton de la societo. La Senato bonvolis, je la 20-a de Majo 1904, pozitive akcepti la humilan peton de samideanoj en la Mez-Finnlanda urbo Jyväskylä kaj la proponitan statuton, sed aldonis tri kondiĉojn:



“La Imperiestra Senato de Finnlando lasis prezenti ĉi tiun petskribon al si kaj konsideras konvena konsenti pri fondo de la priparolata societo kaj ankaŭ konfirmi la ĉi-antaŭan statuton por esti observata ĝis estos alia decido, tamen kun la ĉi-sekvaj aldono kaj kondiĉoj:

ke la urbo Jyväskylä estu la loko de la sidejo de la societo


ke la libroeldona agado de la societo devas ĉiurilate subiĝi al la validaj leĝaj preskriboj


ke la societo ne rajtas fondi filiojn ekster la Gubernio Vaasa”


La Finna parto de la dokumento esta bele manskribita, dum por la Rusa teksto oni eĉ uzis skribmaŝinon.






En la historio de Finnlando, la jaroj 1899–1905 estas konataj kiel la Unua Periodo de Subpremo (aŭ “la Frostojaroj”), kie la subpremo signifis simple rusigon de la lando. Ĝi komenciĝis per la t.n. Februara Manifesto (“Plej Supera Proklamo de la Imperiestra Majesto”) en 1899. En Junio 1900, la imperiestro Nikolao la 2-a subskribis t.n. Lingvomanifeston kaj tiel dekretis, ke la Rusa iom post iom transprenu la rolon de la Finna kaj Sveda kiel administra lingvo en la grandprinclando. 

Tial ankaŭ la eta internacilingva societo en Jyväskylä ricevis sian decidon jam ankaŭ en la Rusa. Povas esti, ke eĉ la limigo de la esperantista agado nur al la Gubernio Vaasa reflektis la tiaman politikan situacion, kun timo pri tro libera organiziĝo de la popolo.






La Frostojaroj finiĝis en 1905, post la malvenko de Rusujo en la milito kontraŭ Japanujo, kaj post la Granda Striko. En 1907, kvankam ankoraŭ en la Rusa Imperio, Finnlando ekhavis plej modernan parlamenton, elektitan per egala voĉdonrajto de ĉiuj, viroj kaj virinoj. En la sama jaro estis fondita Esperanto-Asocio de Finnlando.


* * *

La tutan 16-paĝan dokumenton vi povas trovi per mia alia retpaĝo. Ĝi estas pdf-dosiero, nur bilda, sen ebleco serĉi vortojn en la teksto.

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

Komentoj
Bruno Lehtinen 
Indas esplori la historion de Esperanto en Finnlando. Interesan dokumenton vi trovis.

Stanislavo
 
Interese!

desespero
 
Tre interesa blogero. Dankon pro via atentigo.


2012-02-07

Nova prezidanto por unu norda lando

Finnlando elektis por si novan ŝtatestron por ses jaroj. Estas Sauli Niinistö, kandidato de la konservativa-liberala Nacia Koalicio, kaj li ekoficos la unuan de Marto. Lia rivalo en la decida dua balotado estis Pekka Haavisto de la Verda Partio. 

Jam dum multaj jaroj, la venkinto estis favorato de ĉiuj antaŭdirantoj, sed la leviĝo de la verda kandidato al la dua loko estis preskaŭ sensacia afero. Ĝis antaŭ ne longe, lian sukceson povis antaŭvidi nur posedanto de ekstreme bone polurita kristala globo. La afero estis fakte granda venko por ambaŭ partioj. La partio de la nova prezidanto ne okupis la postenon de ŝtatestro post 1956, kaj la Verda Partio estas unu el la malgrandaj, kun 10 seĝoj en la 200-membra parlamento.








Elekto de prezidanto ie en fora norda Eŭropo apenaŭ multe interesas homojn en aliaj landoj. Al mi estas tamen interese legi, kion eksterlanda gazetaro raportas pri balotadoj en mia lando kaj kiel ĝi interpretas la rezultojn. 

Post la parlamentaj elektoj en 2011, la opinio ŝajnis esti ke Finnlando plenas je maltoleremo, la landon regas fremdulmalamo kaj EU-kontraŭado. Ankaŭ la enlanda gazetaro, kiu devus scii pli bone, iom reeĥis la samon. 

Nun, kiam ni balotis por prezidanto, kelkaj kandidatoj (komence estis okopo, je la dua balotado restis du) klopodis levi tiajn temojn por pritrakto, sed kun tre modesta sukceso. En la dua balotado jam tute ne rolis tiaj demandoj. Kaj nun mi legas ie-tie, ke Finnlando "ĉesis esti" kontraŭ-EU-a maltoleremulujo. Kia ridinda analizo! Ne eblas ĉeso se neniam okazis komenco. 

Certe oni povas diri, ke la popolo esprimis sian protestan voĉon en la balotadoj (precipe pasintjare). Sed la reala kialo de la protesta atmosfero estas en tio, ke homoj perdis sian paciencon pri la politikistoj. Oni sentis, ke tiuj ĉesis okupiĝi pri aferoj, kiujn la homoj sentis veraj problemoj de la ĉiutaga vivo. En tia situacio, ĉiam, diversaj ekstremistoj levas sian kapon kaj trovas iom da apogo. Sed tiu ekstremismo ne estas la popola politika atmosfero.

Nun, elektante ŝtatprezidanton, la popolo trovis aliajn vojojn esprimi sian malŝaton pri la konduto de tiuj politikistoj, kiuj komencis kredi sin ĉiopovaj kaj ĉiosciaj, tro intime kunlaborantaj kun la "fortoj de la merkato" kaj "Bruselo". Ekster la plej dense loĝata sudo gravis ankaŭ la imaga bildo pri tro intima kunlaboro kaj zorgo nur pri la ĉefurbo.


* * *

La rezultoj (procentoj da voĉoj).

La unua balotado

36,96 % Sauli Niinistö (Nacia Koalicio)
18,67 % Pekka Haavisto (Verda Ligo)
17,53 % Paavo Väyrynen (Centra Partio)
9,40 % Timo Soini (Veraj Finnoj)
6,70 % Paavo Lipponen (Socialdemokratoj)
5,48 % Paavo Arhinmäkl (Maldekstra Ligo)
2,70 % Eva Biaudet (Sveda Popola Partio)
2,47 % Sari Essayah (Kristanaj Demokratoj)

La dua balotado

62,60 % Sauli Niinistö (Nacia Koalicio)
37,40 % Pekka Haavisto (Verda Ligo)

--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


6 komentoj

Tjeri
En francaj seriozaj ĵurnaloj legeblis nur kelkaj linioj pri la novelektito: www.lemonde.fr/europe/article/2012/02/05/le-conservateur-sauli-niinisto-elu-nouveau-president-de-finlande_1639177_3214.html
neniu komento pri la surpriza apero de la verda kandidato.
Kompreneble, TV ne eĉ scias, ke ekzistas Finnlando, krom kiam iu freneza saŭnakonkurso aux freneza pafado en lernejo okazas.

Harri Laine
Jes, tion mi komprenas kaj scias. Rekompence, ĉi tie ni scias pri Asteriks, kaj pri la malalta edzo de Carla, kaj ke en la lando oni leĝe malpermesas paroli la Anglan lingvon, kiun parolas ĉiuj aliaj en la mondo. (Nu, serioze, la serioza gazetaro tamen iom serioze kaj ne malmulte raportas.)

Mi legis iujn eksterlandajn artikolojn (pli multe oni raportas en la proksimaj landoj) pri niaj elektoj, kaj min frapis tio, ke laŭ tiuj okazis ia ĝisfunda ŝanĝiĝo en nia politika atmosfero inter 2011 kaj 2012. Tio montras malbonan komprenon pri la opinioj en la lando, aŭ fakte pli probable, volon havi dikliteran sensaciecan titolon por artikolo. Ni estas tute samaj, egale kritikemaj pri niaj politikistoj kiel antaŭe. Niajn najbarojn, bedaŭrinde eĉ la negrandan bruegantan kaj problemo-krean maltoleremularon en nia lando, ni kutimas silente toleri.

Harri Laine
Kaj mi tute ne menciis tion (kion oni rimarkinde rimarkis ankaŭ eksterlande) pri Haavisto, ke li havas registritan partneron (do edzon). Iom malpli interesis la eksteran mondon tio, ke anstataŭ armeo li servis civile en malsanulejo. Ĉio ĉi certe influis ankaŭ enlande, sed oni ne povas esti certa, ĉu tio alportis al li pli da voĉoj, ĉu malpli.

Tjeri
Ĉimatene ĉe kafomaŝino mi demandis al miaj kolegoj, ĉu ili scias, ke okazis elekto de prezidanto en Finnlando. El ses, kiuj tie estis, nur unu aŭdis pri tio, sed ne povis diri, kiu estis elektita: "Socidemokrato, mi kredas", tiel li respondis. Notinde estas, ke ili ĉiuj estas universitate diplomitaj.

Harri Laine
Nu, eble sufiĉas, ke ili scias ke Finnlando estas lando. Se ili krome scias, ke ĝi estas en Eŭropo kaj eĉ membro de EU, mi estas jam kontenta. Cetere, la artikoleto en Le Monde, por kiu vi donis ligilon, estis tute bona. Koncizaj, ĝustaj informoj.

Tuomo Grundström
Cxu iu el ni atentis cxi tie pri (ne- aŭ ĉu-?)atendita similaĵo inter la najbaraj landoj, eta kaj granda: Jam jarojn antaŭ la elekto oni certe sciis, kiu estos elektita?

--------------------------------


[Pri la foto en la artikolo estis apartaj komentoj.]



Ok homoj kandidatis en la prezidanto-elektoj de 2012 en Finnlando,
ĉiu en numera ordo sur strata reklamtabulo en Helsinki. La afiŝoj,
de maldekstre, apartenas al

2 Pekka Haavisto (Verda Ligo)
3 Timo Soini (Veraj Finnoj)
4 Paavo Väyrynen (Centra Partio)
5 Paavo Lipponen (Socialdemokratoj)
6 Sauli Niinistö (Nacia Koalicio)
7 Sari Essayah (Kristanaj Demokratoj)
8 Eva Biaudet (Sveda Popola Partio)
9 Paavo Arhinmäkl (Maldekstra Ligo)


6 komentoj pri la foto

Tjeri
Kien malaperis la N°1?

Harri Laine
En niaj elektoj neniam estas kandidato numero 1.

Eble oni povas argumenti por tio ankaŭ moderne, per eblo konfuzi malklare skribitajn ciferojn 1 kaj 7, aŭ per ia psikologia vidpunkto. Sed por trovi la faktan kialon oni devas rigardi malantaŭen trans jarcento.

En la komencaj jaroj de nia Parlamento civitano donis sian voĉon skribante simplan strekon sur la balotilo, ĉe la kandidata listo de la partio, kiun li aŭ ŝi volis subteni. Tia sistemo daŭris ekde la unuaj elektoj en 1907 ĝis 1935.

Post 1935 la balotanto devis skribi numeron. Oni konsideris ebla tian konfuzon, ke kandidato numero 1 ricevus pli da voĉoj simple pro tio, ke iu laŭ malnova kutimo skribas simplan vertikalan strekon anstataŭ la ĝusta numero. Nun la foresto de "1" estas jam firma tradicio, kaj oni apenaŭ ŝanĝos ĝin.

Tjeri
Dankon pro la klarigo.

Harri Laine
"La ruĝa streko" (punainen viiva) estas konata esprimo en la Finna. Per ĝi oni povas aludi al la politika decidpovo de la popolo. En la komencaj jaroj, oni disponigis al la balotantoj ruĝan krajonon por marki la voĉon. Pri la elektado de la unua unuĉambra parlamento en 1907 ekzistas samnoma romano (Punainen viiva de Ilmari Kianto). Filmo kaj eĉ opero estis poste faritaj surbaze de la romano, Pecon el la filmo oni povas vidi en YouTube. En tiu elĉerpaĵo, agitisto de laborista partio venas al fora nordorienta vilaĝo kaj faras tie fajroŝprucan paroladon al la kamparanoj.

Thierry Salomon
Aspektas kiel loko por konkurso de neĝbulĵetado!

Harri Laine respondis al Thierry Salomon
Jes, vi pravas. Bedaŭrinde estis tre frosta vetero tiam, kaj por povi facile formi bulojn la temperaturo estu iom super nulo. Tomatoj estas tro multekostaj vintre, ĉi tie en la nordo.

Ĉi tiaj celtabuloj estas malnova tradicio en la urbo. Antaŭ ol la urbo komencis provizi tiajn al la partioj, antaŭ ĉiuj elektoj, la afiŝoj estis ĥaose starigitaj ie-tie, La urbo jam delonge aranĝas stablojn kun kadroj por reklamoj pri kandidatoj, kaj simple malpermesis starigi tiajn aliloke. Iam la surstrata reklamado estis multe pli grava ol nun, sed la partioj daŭre utiligas ankaŭ ĉi tiun manieron diskonigi siajn kandidatojn.

Ne malofte oni vidas afiŝojn ŝiritajn, faligitajn aŭ kun aldonitaj desegnoj. Mi admiras la fotinton, kiu sukcesis kapti bildon pri tiom sendifekta afiŝaro. Eble ĉio estis antaŭ nelonge starigita, aŭ iu ĵus algluis novajn bildojn sur difektitajn.