2012-03-26

Libroamantoj katalogis esperantaĵojn

Foliumante la malnovaĵojn de EAF, mi memoris, ke iam, antaŭ longe, aperis presita listo de Esperantaj kaj Esperanto-rilataj presaĵoj en Finnlando. Post temporaba serĉado (ho, kia malordo!) mi trovis ĝin sur miaj propraj librobretoj. La liston kompilis Hellevi Aimola, kaj mi konjektas, ke ŝi laboris en la Universitata Biblioteko en Helsinki. Ties nuna nomo estas la Nacia Biblioteko

La listo aperis en la dua numero de 1959 de la revuo Bibliophilos, organo de Finnaj libroamantoj-kolektantoj. Komence de la listo, sur paĝo 21, troviĝas enkonduko en la Finna kaj en Esperanto; ankaŭ aliloke la listo havas notojn en Esperanto. Bedaŭrinde la Esperantaj tekstoj estas malzorge kontrolitaj, kio videblas en multo da preseraroj. Jen elĉerpaĵo el la komencaj jaroj, niaj unuaj lernolibr(et)oj kaj informiloj.



Laŭ la listo, la unua lernilo en Finnlando aperis en 1902. Ĝi estis 16-paĝa kajero adaptita por la Finna lingvo el verko de J. J. Süssmuth. En la lando estis esperantistoj jam antaŭ tio, sed ili evidente povis utiligi alilingvan, eksterlandan lernomaterialon.


Mi serĉis en la katalogo precipe informojn pri presaĵoj, kiuj prilumus la movadon en nia lando ekde la 1923-a jaro ĝis post la milito, sed la rikolto estas malmulta. La plej aktiva publikiginto de tiuj jaroj ŝajnas esti Hugo Salokannel, vera mult-idealisto, kies presaĵetoj (kelkaj nur 1-paĝaj) pritraktas krom Esperanto ankaŭ la danĝerojn de tabako kaj alkoholo kaj la kristanan religion. Iuj el la titoloj de liaj propagandiloj ŝajnas nun iom ridindaj, sed verŝajne la tekstoj elŝprucis rekte el la flamoj de lia fajra idealismo.

Estas en la katalogo indikoj ankaŭ pri tio, ke kelkaj presaĵoj eĉ ne troveblas en la Universitata Biblioteko, kvankam tiu principe rajtas ricevi ĉiujn presaĵon en la lando, rekte el la presejoj. Tiujn la kompilinto ricevis rekte de kelkaj helpintoj, unuavice Vilho Setälä kaj Hugo Salokannel. Estas malfacile taksi, ĉu multo restas tute ekster la listo. Mi supozas, ke netrovitaj restas almenaŭ iuj klubaj bultenoj kaj eble asociaj cirkuleroj. Tiaj ne aperis presitaj, sed estis multobligitaj per iu tiutempa metodo. Kelkaj multobligaĵoj enestas la liston. 

Estus utile trovi kaj ordigi ĉian materialon pri Esperanto en Finnlando dum la unua duono de la pasinta jarcento, ĉar ankaŭ la nun ordigata arkivo de EAF estas preskaŭ malplena pri tiuj jaroj. Niaj societoj estis malgrandaj, tia estis ankaŭ EAF mem, kaj multo skribita restis, forgesiĝis kaj eble poste detruiĝis en la privataj hejmoj de la sekretarioj kaj prezidantoj. 

Mi petas ĉiun Finnan esperantiston, kiu eventuale scias pri trovejoj de nia historia materialo, informi pri tiuj al EAF (adresoj troviĝas sur la retpaĝo esperanto.fi). Vi povas ankaŭ skribi al mi: harri.laine ĉe iki.fi.

Bildon pri ĉiu paĝo de la revuo vi trovas en la albumo Bibliophilos 1959/2 .
Ĝi estas trovebla ankaŭ kiel pdf-dosiero en mia retpaĝo laine.pp.fi


* * *

Pri enretigo de ĉi tiu malnova numero de Bibliophilos mi iam parolis kun prezidanto de la Societo de Bibliofiloj, kiu nuntempe eldonas la gazeton. Li opiniis la aferon permesinda, eĉ utila por dishavebligo de gravaj informoj. Mi ankoraŭ ne zorgis pri alia, pli oficiala permeso publikigi la enhavon. 

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


9 komentoj 

Bruno Lehtinen
Mi nur citas je Aleksis Kivi: "Elettiinpä ennenkin, kun kun ojan takan´ oltiin, ojapuita poltettiin ja ojast´ oltta juotiin."

Harri Laine respondis al Bruno Lehtinen
Dankon, Bruno. La esperanta versio de Sep fratoj donas por tio la tradukon:

Ĉiam fartis bone ni
bivake ĉe rivero:
fajro estis imperi’
kaj akvo la biero

La traduko eble ne tute same bele laŭdas la pasintajn (eble mizerajn, sed) enviinde bonkvalitajn tagojn, sed ni komprenas.


Jukka Nikoskelainen
Via blogo estas vere interesa! Mi devas konatigxi kun gxi.

Harri Laine respondis al Jukka Nikoskelainen
Dankon, Jukka, kaj bonan revenon al mia blogo!

Tuomo Grundström
Atenton meritas la unua ero en la listo kaj ties tradukinto: Tiun (verŝajne la unuan) finnlilngvan esperanto-lernilon tradukis kaj redaktis Werner Anttila, verkinto ankaŭ de la unua(?) vortaro por finnoj. - Anttila estis tre produktiva tradukisto, unu el la generacio ne pionira, sed frua portanta mondliteraturon en la finnan. Ĵus mi finis (re)legadon de la klasikaĵo de la germana romano, "Seikkailukas Simplicissimus", "Abenteuer de Simplicius Simplicissimus" de H.J.C. von Grimmelshausen, vidu ekz. eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Jakob_Christoffel_von_Grimmelshausen
Anttila estas tro malmulte konata - kiu prenus la taskon kompili biografieton pri li kaj aparte liaj esperantaj laboroj?


Harri Laine
Jes, Tuomo, estas interesa persono, Lia nomo estis pli frue Werner Andelin, Estas artikolo pri li en la Finna Vikipedio kun longa listo de verkoj tradukitaj de li en la Finnan. Ankaŭ la Esperanta Vikipedio havas artikoleton pri li..


Harri Laine
Mi ĵus rimarkis, ke la unua ero en la listo (la lernolibreto de Süssmuth), kiun la Bibliophilos-katalogo atribuas al Anttila, havas aliajn indikojn en la datumbazo Fennica. de la Nacia Biblioteko. Tie ĝi estas

“Süssmuth, J. J., Nimeke:Kansainvälisen esperanto-kielen käytännöllinen oppikirja itsepuhelua varten. Vihko 1 / J. J. Süssmuth ; Suom. Hanna Kuosmanen. Kieli:suomi Julkaistu:Helsinki : G. W. Edlund, 1902. Ulkoasu:16 s. Huomautus:Suomeksi sovitettu Alkuteoksen kieli: epo Muu(t) tekijä(t):Kuosmanen, Hanna.”

Kiu estas Hanna Kuosmanen? Ĉu vere estas “itsepuhelua varten” (‘por memparolado’?


Tuomo Grundström
"Itsepuhelu" cxi tie ja signifas aŭtodidaktan lernadon. Hanna Kuosmanen - jen defio al ni(aj) historiistoj. Evidentiĝas denove, ke la virino estas la vera heroo historia.
antaŭ 4 jaroj.

Harri Laine
Vi apenaŭ estas serioza pri "itsepuhelu". Ne nur la adaptinto estas malsama, sed ankaŭ la nomo de la verko estas iom malsimila en la du fontoj. Ĉu iu posedas ekzempleron?

2012-03-25

La Senato bonvole konsentis – eĉ en la Rusa, devigite

En la Nacia Arkivo de Finnlando oni ĝuste nun ordigas kaj aranĝas por konservo malnovajn, malordajn paperojn de Esperanto-Asocio de Finnlando. Mi vizitis la arkivon por interparoli kun la respondeculoj pri la dokumentoj, ofte malfacile klaseblaj. 

Krom EAF (fondita en 1907), dum la pasintaj jaroj ekzistis diversaj Esperanto-organizaĵoj en la lando, pluraj eĉ jam malfonditaj aŭ silente malfondiĝintaj. La arkivistoj volas scii, kiel rilatis la diversaj societoj, institutoj, fondaĵoj kaj eĉ kompanioj, kies paperojn ili trovas en la grandaj kestoj portitaj el la oficejo kaj kelo de EAF. Mi klopodis helpi, kvankam mia propra memoro pri Esperanto-agado etendiĝas nur ĝis antaŭ 50 jaroj – kaj eĉ por tiu tempo ja funkcias nur homece, t.e. kaduke. Ion pli malnovan mi sciis nur, se mi iam legis aŭ aŭdis pri la foraj okazaĵoj.








Inter la dokumentoj mi trovis, iom surprize, ankaŭ kelkajn de antaŭ la fondo de Esperanto-Asocio de Finnlando. Unu, bele manskribita, grandformata foliaro komenciĝis ĉi tiel:

“Decido de la Imperiestra Senato de Finnlando koncerne petskribon donitan al la Imperiestra Senato, en kiu la farmacia komercisto August Theodor Laurén, en sia propra nomo kaj en la nomo de kelkaj aliaj personoj kiuj same loĝas en Jyväskylä, petis konfirmon por statutpropono de societo kun la nomo "La Espero Finlanda", kiu propono estis aldonita al la petskribo kaj kies enhavo estis jena:”

Per tiu oficiala decido la Imperiestra Senato de Finnlando aprobis la fondon kaj konfirmis la statuton de societo nomota “La Espero Finlanda”. La Imperiestra Senato estis la registaro kaj supera kortumo de Finnlando, tiama aŭtonoma grandprinclando en la Rusa Imperio. 

Mi ne havis abundan tempon por la vizito en la Nacia Arkivo, sed mi rapide fotis la tutan dokumenton (16 paĝoj) kaj metis la bildojn en la albumon Senato degnis aprobi

La Senata dokumento estas skribita en la Finna kaj Rusa, kaj ĝi enhavas la tutan konfirmitan statuton de la societo. La Senato bonvolis, je la 20-a de Majo 1904, pozitive akcepti la humilan peton de samideanoj en la Mez-Finnlanda urbo Jyväskylä kaj la proponitan statuton, sed aldonis tri kondiĉojn:



“La Imperiestra Senato de Finnlando lasis prezenti ĉi tiun petskribon al si kaj konsideras konvena konsenti pri fondo de la priparolata societo kaj ankaŭ konfirmi la ĉi-antaŭan statuton por esti observata ĝis estos alia decido, tamen kun la ĉi-sekvaj aldono kaj kondiĉoj:

ke la urbo Jyväskylä estu la loko de la sidejo de la societo


ke la libroeldona agado de la societo devas ĉiurilate subiĝi al la validaj leĝaj preskriboj


ke la societo ne rajtas fondi filiojn ekster la Gubernio Vaasa”


La Finna parto de la dokumento esta bele manskribita, dum por la Rusa teksto oni eĉ uzis skribmaŝinon.






En la historio de Finnlando, la jaroj 1899–1905 estas konataj kiel la Unua Periodo de Subpremo (aŭ “la Frostojaroj”), kie la subpremo signifis simple rusigon de la lando. Ĝi komenciĝis per la t.n. Februara Manifesto (“Plej Supera Proklamo de la Imperiestra Majesto”) en 1899. En Junio 1900, la imperiestro Nikolao la 2-a subskribis t.n. Lingvomanifeston kaj tiel dekretis, ke la Rusa iom post iom transprenu la rolon de la Finna kaj Sveda kiel administra lingvo en la grandprinclando. 

Tial ankaŭ la eta internacilingva societo en Jyväskylä ricevis sian decidon jam ankaŭ en la Rusa. Povas esti, ke eĉ la limigo de la esperantista agado nur al la Gubernio Vaasa reflektis la tiaman politikan situacion, kun timo pri tro libera organiziĝo de la popolo.






La Frostojaroj finiĝis en 1905, post la malvenko de Rusujo en la milito kontraŭ Japanujo, kaj post la Granda Striko. En 1907, kvankam ankoraŭ en la Rusa Imperio, Finnlando ekhavis plej modernan parlamenton, elektitan per egala voĉdonrajto de ĉiuj, viroj kaj virinoj. En la sama jaro estis fondita Esperanto-Asocio de Finnlando.


* * *

La tutan 16-paĝan dokumenton vi povas trovi per mia alia retpaĝo. Ĝi estas pdf-dosiero, nur bilda, sen ebleco serĉi vortojn en la teksto.

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

Komentoj
Bruno Lehtinen 
Indas esplori la historion de Esperanto en Finnlando. Interesan dokumenton vi trovis.

Stanislavo
 
Interese!

desespero
 
Tre interesa blogero. Dankon pro via atentigo.