2012-03-25

La Senato bonvole konsentis – eĉ en la Rusa, devigite

En la Nacia Arkivo de Finnlando oni ĝuste nun ordigas kaj aranĝas por konservo malnovajn, malordajn paperojn de Esperanto-Asocio de Finnlando. Mi vizitis la arkivon por interparoli kun la respondeculoj pri la dokumentoj, ofte malfacile klaseblaj. 

Krom EAF (fondita en 1907), dum la pasintaj jaroj ekzistis diversaj Esperanto-organizaĵoj en la lando, pluraj eĉ jam malfonditaj aŭ silente malfondiĝintaj. La arkivistoj volas scii, kiel rilatis la diversaj societoj, institutoj, fondaĵoj kaj eĉ kompanioj, kies paperojn ili trovas en la grandaj kestoj portitaj el la oficejo kaj kelo de EAF. Mi klopodis helpi, kvankam mia propra memoro pri Esperanto-agado etendiĝas nur ĝis antaŭ 50 jaroj – kaj eĉ por tiu tempo ja funkcias nur homece, t.e. kaduke. Ion pli malnovan mi sciis nur, se mi iam legis aŭ aŭdis pri la foraj okazaĵoj.








Inter la dokumentoj mi trovis, iom surprize, ankaŭ kelkajn de antaŭ la fondo de Esperanto-Asocio de Finnlando. Unu, bele manskribita, grandformata foliaro komenciĝis ĉi tiel:

“Decido de la Imperiestra Senato de Finnlando koncerne petskribon donitan al la Imperiestra Senato, en kiu la farmacia komercisto August Theodor Laurén, en sia propra nomo kaj en la nomo de kelkaj aliaj personoj kiuj same loĝas en Jyväskylä, petis konfirmon por statutpropono de societo kun la nomo "La Espero Finlanda", kiu propono estis aldonita al la petskribo kaj kies enhavo estis jena:”

Per tiu oficiala decido la Imperiestra Senato de Finnlando aprobis la fondon kaj konfirmis la statuton de societo nomota “La Espero Finlanda”. La Imperiestra Senato estis la registaro kaj supera kortumo de Finnlando, tiama aŭtonoma grandprinclando en la Rusa Imperio. 

Mi ne havis abundan tempon por la vizito en la Nacia Arkivo, sed mi rapide fotis la tutan dokumenton (16 paĝoj) kaj metis la bildojn en la albumon Senato degnis aprobi

La Senata dokumento estas skribita en la Finna kaj Rusa, kaj ĝi enhavas la tutan konfirmitan statuton de la societo. La Senato bonvolis, je la 20-a de Majo 1904, pozitive akcepti la humilan peton de samideanoj en la Mez-Finnlanda urbo Jyväskylä kaj la proponitan statuton, sed aldonis tri kondiĉojn:



“La Imperiestra Senato de Finnlando lasis prezenti ĉi tiun petskribon al si kaj konsideras konvena konsenti pri fondo de la priparolata societo kaj ankaŭ konfirmi la ĉi-antaŭan statuton por esti observata ĝis estos alia decido, tamen kun la ĉi-sekvaj aldono kaj kondiĉoj:

ke la urbo Jyväskylä estu la loko de la sidejo de la societo


ke la libroeldona agado de la societo devas ĉiurilate subiĝi al la validaj leĝaj preskriboj


ke la societo ne rajtas fondi filiojn ekster la Gubernio Vaasa”


La Finna parto de la dokumento esta bele manskribita, dum por la Rusa teksto oni eĉ uzis skribmaŝinon.






En la historio de Finnlando, la jaroj 1899–1905 estas konataj kiel la Unua Periodo de Subpremo (aŭ “la Frostojaroj”), kie la subpremo signifis simple rusigon de la lando. Ĝi komenciĝis per la t.n. Februara Manifesto (“Plej Supera Proklamo de la Imperiestra Majesto”) en 1899. En Junio 1900, la imperiestro Nikolao la 2-a subskribis t.n. Lingvomanifeston kaj tiel dekretis, ke la Rusa iom post iom transprenu la rolon de la Finna kaj Sveda kiel administra lingvo en la grandprinclando. 

Tial ankaŭ la eta internacilingva societo en Jyväskylä ricevis sian decidon jam ankaŭ en la Rusa. Povas esti, ke eĉ la limigo de la esperantista agado nur al la Gubernio Vaasa reflektis la tiaman politikan situacion, kun timo pri tro libera organiziĝo de la popolo.






La Frostojaroj finiĝis en 1905, post la malvenko de Rusujo en la milito kontraŭ Japanujo, kaj post la Granda Striko. En 1907, kvankam ankoraŭ en la Rusa Imperio, Finnlando ekhavis plej modernan parlamenton, elektitan per egala voĉdonrajto de ĉiuj, viroj kaj virinoj. En la sama jaro estis fondita Esperanto-Asocio de Finnlando.


* * *

La tutan 16-paĝan dokumenton vi povas trovi per mia alia retpaĝo. Ĝi estas pdf-dosiero, nur bilda, sen ebleco serĉi vortojn en la teksto.

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

Komentoj
Bruno Lehtinen 
Indas esplori la historion de Esperanto en Finnlando. Interesan dokumenton vi trovis.

Stanislavo
 
Interese!

desespero
 
Tre interesa blogero. Dankon pro via atentigo.


Ei kommentteja:

Lähetä kommentti