2009-05-31

Verdstela tulipo


En la Roterdama Universala Kongreso ni aĉetis bulbojn de tulipoj kun la nomo ‘Esperanto’. Plantitaj aŭtune, nun ili bone kreskas kaj bele floras. Laŭ priskriboj troveblaj en interreto, ĉi tiu raso floras malfrue, kaj ankaŭ ĉe ni ĝi estas la laste ekfloranta kulturvario de tulipoj. La burĝonoj malfermiĝis fine de majo. En pli sudaj landoj tio certe okazas pli frue.




Verdstela tulipo (Tulipa, grupo ‘Viridiflora’, kulturvario ‘Esperanto’).

La raso ‘Esperanto’ apartenas al la tulipa grupo ‘Viridiflora’, kiun karakterizas strioj de verda koloro en la korolo. En la floro de ‘Esperanto’ ni vidas preskaŭ verdan stelon, kiam ni rigardas ĝin plene malfermitan, de supre.

Gratulon al la UK pro la ideo vendi la bulbojn okaze de la kongreso. Bela kaj tipa vojaĝmemoraĵo el la kongreslando. Mi esperas, ke la bulboj reĝojigos nin en multaj jaroj.



--------------------------------
[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 
  • picasso franz tolle Blüten, sehr schön
  • Normand Fleury
    Mi havas ilin en mia ĝardeno en Montrealo de kelkaj jaroj.
  • Harri Laine
    La niaj estis plantitaj en la antaŭa aŭtuno, kaj nun ni vidis unuafoje la florojn. Mi esperas, ke ili bone prosperos plurajn printempojn. Tulipoj ofte estas problemaj. Ili iel malfortiĝas jaron post jaro. Sed almenaŭ la unua florado ĉe ni estis tute bela.

2009-05-20

Lernolibro trans murego kaj kradfenestroj



La legenda Centra Malliberejo en Turku. Ekde 2007 la impona konstruaĵo urbomeza 
jam ne estas punejo. La domo pretiĝis en la jaro 1853. – Foto de Zache, el Vikipedio.

Verŝajne en ĉiu lando troviĝas malliberejo, kies nomo aŭ kromnomo estas vaste konata kaj legendeca. En Finnlando tia nomo estas Kakola, oficiale titolita la Centra Malliberejo en Turku. Ĝi estas ankaŭ konkrete elstara parto de la urbo pro sia situo sur monto en urbocentro, kun vasta vido al la ĉirkaŭaj urbopartoj kaj al la insularo. Ne mirinde, ke oni finfine decidis konstrui novan malliberejon en malpli mezan urboparton.

Ekde 2007 la domo estas malplena kaj oni atendas decidojn pri nova, alispeca utiligado. Nuntempe eblas partopreni gvidatajn ekskursojn en Kakola, por konatiĝi kun aŭtentika malliberejo kaj aŭdi la ĉiĉeronojn rakonti harstarigajn okazojn el ĝia historio kaj el la vivo de ĝiaj plej danĝeraj loĝintoj.

Sur la sama monto kun la Centra Malliberejo situis ankaŭ alia pun-institucio: la Gubernia Malliberejo en Turku. Tiuj du havis apartan statuson kaj malsamtipan “klientaron” kaj ne multaj scias, ke nur la unua estis la fama, vera Kakola. Nun la du jam estas ankaŭ formale kunigitaj kaj relokitaj en nova domo ekster la urbocentro.


Ankaŭ tie oni lernis Esperanton


Mi rakontis en hieraŭa blogaĵo pri donaco, kiun Joel Vilkki ricevis (se mi ĝuste interpretis la signojn sur la bildo) en 1968 el trans la muregoj de Kakola. Sed troviĝas pruvoj pri multe pli frua okupiĝo pri la Internacia Lingvo en samurba malliberejo.

Sirkka Mattlin sendis al mi bildon pri libro, kiu apartenis al la biblioteko de la Gubernia Malliberejo. Ŝi posedas ankaŭ aliajn esperantajn verkojn kun simila historio. Tiujn unue akiris la urba biblioteko, kiu komencis servi krom la liberaj urbanoj ankaŭ la legantojn trans la murego, kiam la malliberejo ĉesis mem okupiĝi pri libropruntado. Kiam la urba biblioteko forigis parton de siaj malnovaj libroj, Sirkka savis esperantaĵojn kun interesa historio. 

Lernolibro mallibera?

Lernolibro de Esperanto el la Biblioteko de la Gubernia Malliberejo en Turku, 
Finnlando. La notoj diras, ke la libro estis inspektita unuafoje en februaro 1926
kaj laste en 1943. (Fotis Sirkka Mattlin) 


La libro estas gramatiko de Esperanto, verkita de Laurén kaj Kuntzi, tria eldono (1908). Sur la interna flanko de la fronta kovrilo estas surgluita slipo kun jena teksto:

Biblioteko de la Gubernia Malliberejo en Turku


Atentu!

1. Ne skribu aŭ desegnu en libroj!
2. Ne faldu angulojn de folioj nek perforte malfermu libron trans la nuk-ĉarnirojn! [stranga vorto kaj esprimo en la finna teksto]
3. Gardu vin por ne malfiksi foliojn aŭ difekti kovrilojn!
4. Ne tuŝu libron per malpuraj manoj!
5. Ne utiligu libron kiel kovrilon por trinkujo aŭ manĝujo!
6. Kiam vi ricevas libron, tuj ekzamenu ĝin kaj raportu pri difektoj; vi respondecas pri ĝi.

Sub la instrukcioj estas notoj de kontrolantoj, kiuj indikis la datojn de inspekto. La unua dato estas 25-a de februaro 1926 kaj la lasta 5-a de majo 1943. Eble la inspektantoj ekzamenis la libron por trovi faritajn difektojn, eble por malkovri sekretajn notojn.

La libro aspektas vere trastudita, ĉar kelkaj paĝoj malfiksiĝis. Iu leganto eĉ plume korektis erarojn en la teksto – malgraŭ la malpermeso ion skribi sur la paĝoj!


--------------------------------
[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

Komentoj

  • Roland Platteau
    tre interesa

    Sed pri la translokigo de la malliberejo, mi ne povas pensi pri tiu hipokrita tendenco, kaŝi la malserenan flankon de la socio al la civitanoj. Mi pensas, ke tio ne estas senkulpa, kaj estas danĝera, diktaturoj kaj barbarecoj ĉiam ŝatas kaŝi sin kaj "puŝi sub la fotelon" en malaperiga "Nacht un Nebel" siajn eble maltrankviligajn aspektojn.

    Tian pripenson ankaŭ faris Voltaire pri la persekutoj al la protestantoj sub Ludoviko la 14-a : oni ilin ne faris en Parizo mem, kaj li diras pri tio : "oni ja volas turmenti homojn sed ne aŭdi iliajn kriojn".
  • Harri Laine respondis al Roland Platteau
    Eble ankaŭ la deziro kaŝi iel rolis en la afero, sed ĝi apenaŭ estis unuavica kialo. La nova malliberejo situas en antaŭurbo, ĉ. 7 kilometrojn nordoriente de Kakola, proksime al grandaj vojoj kaj flughaveno. Mi kredas, ke unuavice rolis ekonomiaj faktoroj. Unue, certe iuj (la urbo, entreprenistoj?) profitos el tio, ke liberiĝos tereno urbomeze por alia uzo: ĉu luksa hotelo, ĉu multekostaj loĝejoj kun bela vidaĵo al la ĉirkaŭo. Due, Kakola estis malnova kaj necesis multekosta renovigo, por kio la ŝtato eble bezonus eĉ pli multe da mono ol por konstrui novan modernan malliberejon.

    Nuntempe en Finnlando precipe malliberejoj en fora kamparo estas minacataj per malfondo. Tie la komunumoj ofte troviĝas en ekonomia krizo, suferantaj pro malkresko de loĝantaro, kaj malliberejo povas esti gravega fonto por enspezoj (ekz. Kakola havas tricenton da dungitoj). La komunumoj forte batalas kontraŭ malfondo.

    Viaj pensoj estas certe tre aktualaj: multon neagrablan oni volas kaŝi. Se la potenchavantoj ne tion faras, ĉiam troviĝas zorgemaj grupoj de loĝantoj, kiuj ne volas vidi ion ajn malserenan en sia ĉirkaŭaĵo. Mi memoras lastatempajn kampanjojn kontraŭ loĝejo de senhejmuloj en la urbocentro de Helsinki (malgraŭ la protestoj, la loĝejo estis fondita). Same ĉiam bolas aktivado kontraŭ rubotraktejoj, ĉu forĵetejoj aŭ aliaj deponejoj, ĉu purigejoj de kloaka akvo. Ĉiu volas, ke tiuj estu starigitaj ie fore, aŭ minimume en la teritorio de la najbaroj, ne ĉe ni.


2009-05-19

Simpatia donaco el malliberejo




Bonhumora “blazono” de la Ĉefedelegito de UEA en Finnlando. 
Donaco de nekonata malliberulo al ĈD Joel Vilkki 
en la 1960-aj jaroj. – 205×297 mm.



Mi tenas mane bildon de koko, kiu staras sur globo, evidente sur terglobo. Per unu piedo ĝi tenas kvinpintan stelon, kaj la pozo kun levita kapo kaj malferma beko montras, ke ĝi estas krianta. La bildo, proksimume 20 x 30 cm, estas reliefe farita el maldika kupra lado. Ĉe la malsupra rando estas teksto “Ĉefdelegito”, kaj en la dekstra suba angulo legeblas io, kio ŝajnas du literoj kaj du ciferoj. Mi klopodas interpreti: IU-68, eble IW-68 aŭ io alia. Ne estas tute klare.

La dorsa flanko estas kartona, kaj inter la lado kaj la kartono estas io malmola, eble gipso, por solidigi kaj fortikigi la tuton. La internaĵo iom rompiĝis, ĉar mi aŭdas sekan brueton de moviĝantaj eroj, kiam mi turnas la artaĵon por rigardi la malantaŭon.

Sur la griza kartona dorso legeblas krajone aldonita teksto: “Ĉi tiun artaĵon faris iu malliberulo kaj donis al Joel Vilkki, la tiama ĉefdelegito de UEA en Finnlando”.

Joel Vilkki ( ĈD de IEL kaj UEA 1938–1971) transdonis la “ĉefdelegitan blazonon” al sia posteulo Jussi Jäntti (ĈD de UEA 1971–1973). La sekvaj ĉefdelegitoj estis unue mi (1973–1980) kaj poste Sirkka Mattlin (antaŭa nomo S. Salmivaara; 1980–1990), Heta Kesälä (1990–2005) kaj nun Päivi Saarinen (ekde 2005).

Vilkki iam rakontis al mi pri la objekto, sed mi jam forgesis multon el la detaloj. La bildo verŝajne naskiĝis en la fama malliberejo Kakola. Mi supozas, ke tie suferis sian punon esperantisto aŭ lernanto de Esperanto, kiu havis kontakton kun Vilkki. Tre kredeblas, ke Vilkki, vera helpemulo, pagis por la malliberulo membrokotizon de UEA, kaj tiu volis iel rekompenci la donacon.

Eble ne ĉiu ĉefdelegito metis aŭ metos la “blazonon” paradi en sia salono aŭ ĉe sia pordo. Mi tamen esperas, ke la simpatia kuriozaĵo donacita al Joel Vilkki ne perdiĝos, sed plu transdoniĝos de postenulo al alia en la vico de UEA-ĉefdelegitoj en Finnlando.


* * *

De kie la kokobildo?


La bildo pri krianta koko sur terglobo ŝajnas al mi tute konata, sed mi nun ne kapablas precize rekoni ĝin. Ĉu ĝi iam aperis sur kovrilo de libro? Ĉu ĝi iel rilatas al la dana Eldonejo Koko? Mi memoras ankaŭ libronomon “Koko krias jam”. Ĉu iu povas helpi?


--------------------------------
[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.] 

Komentoj

  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Kia kortuŝa historio...


  • Jorma Ahomäki
    Saluton Harri.

    Ŝajnas al mi, ke Joel Vilkki ne havis ĝenajn antaŭjuĝojn. Vere interesa estas la ŝildo. Indas mencii, ke iama kasisto de Esperanto-societo en Turku, s-ro Vaito Vihjanen (1921-1985) estis en la menciita malliberejo "Kakola" laborgvidisto (tajlorado). Krome ni notu, ke loka membro Eero Karo estis ĉefo de tiu ĉi prizono. S-ro Vihjanen ĝojigis nin per humorplenaj anekdotoj pri ĉiutaga vivo malantaŭ malliberejaj muregoj. Dankon al Harri.
    Jorma Ahomäki


  • Stanislaw Rynduch respondis al Jorma Ahomäki
    Kara Jorma,

    mi interesiĝas pri ĉiuj malliberigitaj esperantistoj. Ĉu estas konata pro kio estis Vaito Vihjanen en la maliberejo?

    Multaj lernis Esperanton en maliberejo aŭ prizonoj, interalie ankaŭ Tito, sed mi ne trovis kie. Verŝajne en Maribor.

2009-05-08

Steloj, jes. Sed ĉu stelemaj?



La granda taggazeto Helsingin Sanomat raportas sub la titolo “Reĝa batalo de maraglo kaj fiŝaglo”.
La atako-aspekta foto tamen ne montras agresemon de agloj – tie fakte estas fiŝaglo kaj korniko.
(Helsingin Sanomat, 8 aprilo 2009, p. A5)


Mi havas problemon. La aglonesto, pri kiu mi artikolis unuafoje la 19-an de marto, subite fariĝis fama. La birdoj jam estas filmsteloj. Ekde la pasinta semajnfino aperis multaj raportoj pri la agloj en gazetaro kaj eĉ en televido. Iu ĵurnalisto eksciis pri la streĉita situacio ĉe la nesto, kaj nun aperas raportoj unu post alia. Estas klare, ke precipe la konfliktaj cirkonstancoj vekis atenton de la ĵurnalistoj.

Kial do problema por mi? Nu, unue: ĉar la gazetaro donis ankaŭ la adreson de la fotilo, nun estas tiom da novaj spektantoj kaj sekve tiom da datuma trafiko, ke jam ne bone sufiĉas la telekomunika kapacito de la fotilo por rapide provizi bildon al ĉiu rigardanto. Pro la troŝarĝita lineo, ne malofte mi hodiaŭ vidas surekrane sciigon pri malsukceso ricevi aktualan bildon.

Sed estas ankaŭ alia dilemo: Mi (instinkte?) ne interesiĝas pri publikaj briluloj, ĉu tiuj estas politikistoj, ĉu aktoroj, ĉu kantistoj. Nun, kiam miaj karaj agloj estas famuloj, mi ne scias kion fari. La vivo ĉe la nesto estas interesa, kaj mi precipe ŝatas la laŭvetere varian pejzaĝon, kiun peras la bone lokita fotilo. Sed observi brilemulojn. Ba!

Eble tamen ekzistas solvo por mia persona dilemo: la birdoj ja ne estas publikaj brilemuloj, nur publikaj briluloj. Tio iom malpezigas la forpuŝan aspekton de la afero. Do, ĉio en ordo. – Sed mi ne plu ofte raportu pri la aferoj.

La maragloj ne aperis hodiaŭ, sed la sola fiŝaglo aktive ordigas kaj riparas la neston. Komparante bildojn de malsamaj tagoj, oni facile rimarkas nove alportitajn branĉojn. Iam la birdo longe sidas kaj rigardadas al la maro. Homo interpretas: Ĝi sopiras ion – ĉu kunulon?




Vespera senventa maro spegule reflektas la insulojn. En la spegulbildo de la proksima, dekstra insulo videblas blanka punkto, kiu longe moviĝadis laŭ la bordoj. Mia diveno: muta cigno (Cygnus olor). – Distanco de la nesto al la insula bordo estas ĉ. 500 metroj.







Fiŝaglo portas per la beko pezan branĉon kaj zorge metas ĝin ĉe la nestorando.





Necesas ordigi ne nur la neston, sed ankaŭ sian plumaron.





Se tro famiĝas la sudaj agloj, mi eble komencos observi alian neston multe pli nordan. Ĉi tiu bildo montras loĝejon de fiŝagloj en Hailuoto (norda latitudo 65 gradoj: v. mapon). Tie ankoraŭ nun neĝo kovras la teron kaj oni eble devos plu atendi kelkajn semajnojn, antaŭ ol alvenos la posedantoj. Reta fotilo troviĝas tie, kaj ĝi ŝajnas ankoraŭ ne troŝarĝita de vizitantoj.

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity.]