2009-05-20

Lernolibro trans murego kaj kradfenestroj



La legenda Centra Malliberejo en Turku. Ekde 2007 la impona konstruaĵo urbomeza 
jam ne estas punejo. La domo pretiĝis en la jaro 1853. – Foto de Zache, el Vikipedio.

Verŝajne en ĉiu lando troviĝas malliberejo, kies nomo aŭ kromnomo estas vaste konata kaj legendeca. En Finnlando tia nomo estas Kakola, oficiale titolita la Centra Malliberejo en Turku. Ĝi estas ankaŭ konkrete elstara parto de la urbo pro sia situo sur monto en urbocentro, kun vasta vido al la ĉirkaŭaj urbopartoj kaj al la insularo. Ne mirinde, ke oni finfine decidis konstrui novan malliberejon en malpli mezan urboparton.

Ekde 2007 la domo estas malplena kaj oni atendas decidojn pri nova, alispeca utiligado. Nuntempe eblas partopreni gvidatajn ekskursojn en Kakola, por konatiĝi kun aŭtentika malliberejo kaj aŭdi la ĉiĉeronojn rakonti harstarigajn okazojn el ĝia historio kaj el la vivo de ĝiaj plej danĝeraj loĝintoj.

Sur la sama monto kun la Centra Malliberejo situis ankaŭ alia pun-institucio: la Gubernia Malliberejo en Turku. Tiuj du havis apartan statuson kaj malsamtipan “klientaron” kaj ne multaj scias, ke nur la unua estis la fama, vera Kakola. Nun la du jam estas ankaŭ formale kunigitaj kaj relokitaj en nova domo ekster la urbocentro.


Ankaŭ tie oni lernis Esperanton


Mi rakontis en hieraŭa blogaĵo pri donaco, kiun Joel Vilkki ricevis (se mi ĝuste interpretis la signojn sur la bildo) en 1968 el trans la muregoj de Kakola. Sed troviĝas pruvoj pri multe pli frua okupiĝo pri la Internacia Lingvo en samurba malliberejo.

Sirkka Mattlin sendis al mi bildon pri libro, kiu apartenis al la biblioteko de la Gubernia Malliberejo. Ŝi posedas ankaŭ aliajn esperantajn verkojn kun simila historio. Tiujn unue akiris la urba biblioteko, kiu komencis servi krom la liberaj urbanoj ankaŭ la legantojn trans la murego, kiam la malliberejo ĉesis mem okupiĝi pri libropruntado. Kiam la urba biblioteko forigis parton de siaj malnovaj libroj, Sirkka savis esperantaĵojn kun interesa historio. 

Lernolibro mallibera?

Lernolibro de Esperanto el la Biblioteko de la Gubernia Malliberejo en Turku, 
Finnlando. La notoj diras, ke la libro estis inspektita unuafoje en februaro 1926
kaj laste en 1943. (Fotis Sirkka Mattlin) 


La libro estas gramatiko de Esperanto, verkita de Laurén kaj Kuntzi, tria eldono (1908). Sur la interna flanko de la fronta kovrilo estas surgluita slipo kun jena teksto:

Biblioteko de la Gubernia Malliberejo en Turku


Atentu!

1. Ne skribu aŭ desegnu en libroj!
2. Ne faldu angulojn de folioj nek perforte malfermu libron trans la nuk-ĉarnirojn! [stranga vorto kaj esprimo en la finna teksto]
3. Gardu vin por ne malfiksi foliojn aŭ difekti kovrilojn!
4. Ne tuŝu libron per malpuraj manoj!
5. Ne utiligu libron kiel kovrilon por trinkujo aŭ manĝujo!
6. Kiam vi ricevas libron, tuj ekzamenu ĝin kaj raportu pri difektoj; vi respondecas pri ĝi.

Sub la instrukcioj estas notoj de kontrolantoj, kiuj indikis la datojn de inspekto. La unua dato estas 25-a de februaro 1926 kaj la lasta 5-a de majo 1943. Eble la inspektantoj ekzamenis la libron por trovi faritajn difektojn, eble por malkovri sekretajn notojn.

La libro aspektas vere trastudita, ĉar kelkaj paĝoj malfiksiĝis. Iu leganto eĉ plume korektis erarojn en la teksto – malgraŭ la malpermeso ion skribi sur la paĝoj!


--------------------------------
[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

Komentoj

  • Roland Platteau
    tre interesa

    Sed pri la translokigo de la malliberejo, mi ne povas pensi pri tiu hipokrita tendenco, kaŝi la malserenan flankon de la socio al la civitanoj. Mi pensas, ke tio ne estas senkulpa, kaj estas danĝera, diktaturoj kaj barbarecoj ĉiam ŝatas kaŝi sin kaj "puŝi sub la fotelon" en malaperiga "Nacht un Nebel" siajn eble maltrankviligajn aspektojn.

    Tian pripenson ankaŭ faris Voltaire pri la persekutoj al la protestantoj sub Ludoviko la 14-a : oni ilin ne faris en Parizo mem, kaj li diras pri tio : "oni ja volas turmenti homojn sed ne aŭdi iliajn kriojn".
  • Harri Laine respondis al Roland Platteau
    Eble ankaŭ la deziro kaŝi iel rolis en la afero, sed ĝi apenaŭ estis unuavica kialo. La nova malliberejo situas en antaŭurbo, ĉ. 7 kilometrojn nordoriente de Kakola, proksime al grandaj vojoj kaj flughaveno. Mi kredas, ke unuavice rolis ekonomiaj faktoroj. Unue, certe iuj (la urbo, entreprenistoj?) profitos el tio, ke liberiĝos tereno urbomeze por alia uzo: ĉu luksa hotelo, ĉu multekostaj loĝejoj kun bela vidaĵo al la ĉirkaŭo. Due, Kakola estis malnova kaj necesis multekosta renovigo, por kio la ŝtato eble bezonus eĉ pli multe da mono ol por konstrui novan modernan malliberejon.

    Nuntempe en Finnlando precipe malliberejoj en fora kamparo estas minacataj per malfondo. Tie la komunumoj ofte troviĝas en ekonomia krizo, suferantaj pro malkresko de loĝantaro, kaj malliberejo povas esti gravega fonto por enspezoj (ekz. Kakola havas tricenton da dungitoj). La komunumoj forte batalas kontraŭ malfondo.

    Viaj pensoj estas certe tre aktualaj: multon neagrablan oni volas kaŝi. Se la potenchavantoj ne tion faras, ĉiam troviĝas zorgemaj grupoj de loĝantoj, kiuj ne volas vidi ion ajn malserenan en sia ĉirkaŭaĵo. Mi memoras lastatempajn kampanjojn kontraŭ loĝejo de senhejmuloj en la urbocentro de Helsinki (malgraŭ la protestoj, la loĝejo estis fondita). Same ĉiam bolas aktivado kontraŭ rubotraktejoj, ĉu forĵetejoj aŭ aliaj deponejoj, ĉu purigejoj de kloaka akvo. Ĉiu volas, ke tiuj estu starigitaj ie fore, aŭ minimume en la teritorio de la najbaroj, ne ĉe ni.


Ei kommentteja:

Lähetä kommentti