2015-03-20

Suneklipso kaj elektra energio

Sunenergio jam rolas tiel grave en Eŭropo, ke la administrantoj de elektrotransportaj retoj devis antaŭprepari sin por la baldaŭa eklipso. Homa okulo facile adaptiĝas al malpliiĝo de lumo kaj eble eĉ ne rimarkas la iom-post-ioman krepuskiĝon pro parta suneklipso. Sed por la sunpaneloj tio estos grava perdo de povumo.

Okaze de sunbrila vetero, la hodiaŭa eklipso signifas perdon de pli ol 30 000 megavatoj da sunpanela povumo en la Eŭropaj elektoretoj, interkonektitaj kaj grave interdependaj. La malkresko okazos dum nur unu horo kaj sekvos simila pliiĝo dum la sekva horo. Tio egalas elektroproduktan povon de trideko da grandaj nukleaj centraloj aŭ okdeko da mezgrandaj tradiciaj elektrejoj.