2012-09-25

Kial ne en nia lingvo?

Antaŭ du jaroj mi skribis ĉi tie pri Sofi Oksanen, verkinto de furora romano, plurfoje premiita pro sia verkado. Tiam temis pri ŝia konsterniĝo pro la demando “kial vi do ne verkas angle?”, kiun ŝi aŭdis plurfoje en Britujo. Mi rememoris pri tio hodiaŭ en loka publika biblioteko, kie mi vidis diverslingvajn eldonojn de ŝiaj verkoj. Mi certe ne trovis ĉiujn haveblajn, sed fotis kolekton de sume naŭ kovriloj.





 En loka biblioteko mi trovis plurajn diverslingvajn versiojn de la verko Puhdistus (Purigo) de Sofi Oksanen. Jen eldonoj Albana, Franca, Kataluna, Itala, Angla, Hungara, Pola, Sveda (voĉlibro) kaj Finna (la originalo aperis en 2008). Ekzistas jam trideko da tradukoj.


Tio estas ŝia verko Puhdistus (‘Purigo’), romana versio (2008) de samnoma teatraĵo el 2007. Ĝi estas jam tradukita en tridekon da lingvoj. Ŝi pritraktas la dolorigan historion de Estonujo, lando kiun Sovetunio okupadis dum kvindeko da jaroj. 

Jam antaŭe ŝi romanis pri similaj temoj, kaj antaŭ tri semajnoj aperis Kun kyyhkyset katosivat (˙Kiam malaperis la kolomboj’) , romano pri la okupado, rezistado kaj kunlaborismo. Jam aperis laŭdaj recenzoj, sed nur poste oni vidos, kiel alten la Kolomboj flugos.

Mi demandas (eble nur min mem): Kial apenaŭ aperas ĉi tiaj elstaraĵoj el la mondaj literaturoj ankaŭ en Esperanto, freŝaj? Ne, mi ne celas precipe literaturon Finnan aŭ Estonan aŭ Svedan, sed ajnalandan, ajnalingvan, aktualan. Mi flaras, kien la vento blovas, kien kliniĝas eventualaj respondoj, sed ĉu tiaj cirkonstancoj estas neŝanĝeblaj? Ĉu ni estas tiom senpovaj?


* * *

Mia iama artikolo “Kial vi ne skribu angle?” estas trovebla en mia blogaĵo de la 4-a de Aŭgusto 2010. Siatempe, ĝi vekis ne mallongan diskutadon.



--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


7 komentoj

Tjeri
Oni ofte parolas pri esperanto, kiel pontolingvo. Miaopinie tiu rolo ĉefe gravus pri literatura tradukado, permesante al iu ajn legemulo legi ian ajn beletraĵon, ĉu tradukitan al propra lingvo ĉu ne. (Ĉu estas multaj turkaj romanoj tradukitaj al la finna?)

Mi eĉ opinias tiun rolon pli valora ol la ekzisto de originala literaturo en esperanto.

Kiam mi povas legi en la originala lingvo, mi kompreneble preferas tion eĉ helpe de vortaro. Sed pri de mi nekomprenata lingvo, mi ofte preferas esperantan tradukon, kondiĉe ke ĝi ne estu fuŝa. Nacilingva traduko ĉiam havas nacilingvan guston, kiu estas evitebla en esperanta traduko.

Sed, por tio, oni bezonas legontojn. Iuj fanfaronas pri milionoj da esperantistoj, sed kiom ekzempleroj de "Purigo" vi supozas vendeblaj al esperantistaro? Cent? Ni havas bibliotekon en la liona klubo, plena de bonaj esperantaj libroj, originalaj kaj tradukitaj, kaj 70 kotizantoj, 20 aktivaj esperantistoj. Ĉu vi scias kiom da ili pruntas librojn senpage en unu jaro? Nur du aŭ tri. Kiom beletraĵojn nia libroservo vendas? Nul. Nur vortarojn kaj lernolibrojn.


Harri Laine respondis al Tjeri
Ĉu multaj Turkaj romanoj en la Finna? Mi tute ne scias, kiom estas. Ili certe ne sufiĉas por ricevi bonan superrigardon pri Turka literaturo. Mi mem trovas tri tiajn sur miaj bretoj, du (de Yaşar Kemal) tradukitajn tra la Angla kaj unu (de Orhan Pamuk) tradukitan rekte el la Turka. Interese, el Pamuk oni finnigis naŭ verkojn, el kiuj ses aperis jam antaŭ ol li gajnis la Nobel-premion (tio iom surprizis min). Ok el la naŭ estas tradukitaj rekte el la Turka.

Via opinio pri nacilingvaj gustoj estas interesa. Certe ankaŭ la originalo havas sian (nacilingvan) guston, kaj tio devas esti io pozitiva. En nacilingva traduko la nacilingva gusto do estas io negativa. Por esti pli bona, la Esperanta eble do estas sengusta?

Hmm, kiom da ekzempleroj de eventuala Esperanta Purigo oni povus vendi? Cent povas esti bona takso, se vi parolas pri presnombro kaj ne pri vendoj. Kvindekon aĉetos Finnaj esperantistoj, ĉiu po du: unu por donaci al eksterlanda amiko (kiu ne legos ĝin) kaj alian por fiere starigi ĝin sur hejma librobreto. Ses librojn ekhavos Estonaj esperantistoj (kp. kun la Finnaj). Dudekon akiros Esperantaj gazetoj, senpage, por recenzo (multaj postulas du ekzemplerojn). Kvin ekzempleroj, laŭ leĝo, iros al la Nacia Biblioteko – senpage, kompreneble. Kvin librojn aĉetos la libroservo de UEA, kiu vendados tiujn dum jardekoj al eventualaj legontoj. Sume dekon peros aliaj libroservoj. Unu ekzempleron mendos malespera viro kun terure juka haŭto, ĉar li mislegis la titolon. Tri ekzempleroj mistere malaperos.


Stanislavo
Bedaŭrinde esperanto-legantaro efektive malgrandas kaj komapre al aliaj samkvantaj lingvokomunumoj eble ni havas sufiĉe aktivan libroeldonadon, ĉu ne? Se en Esperanto flue parolas ĉirkaŭ 100 mil homoj, do verŝajne nur dekono da ili regule aĉetas kaj legas librojn (sufiĉe multekostajn). Do eldonkvanto de averaĝa libro ne superas 200-500 ekzempleroj. Ĉu tro malmulte? Sed en granda Rusio kun 140 milionoj da loĝantoj plejmulto da beletraĵoj aperas je 3000-5000 ekzempleroj - eĉ krimromanoj de famaj aŭtoroj. Kaj plejmulto da ruslingvaj verkistoj ne povas vivteni sin per nura libroverkado.

Tamen mi konsentas, ke necesas pli atenti modernajn, aktualajn librojn - ne nur klasikaĵojn.

Antaŭ du jaroj mi proponis eldoni librojn pri Katin-krimo kaj pereinta pola prezidanto Lech Kaczyński (www.ipernity.com/blog/95608/243996). Tiam, tuj post la katastrofo apud Smolensko tiuj tempoj estis sur la pinto de socia intereso kaj mi certas ke priaj libroj havus komercan sukceson. Sur la librobretoj de rusiaj vendejo rapide aperis pritemaj eldonoj. Sed el esperanto-eldonistoj neniu faris tion. Interesa observaĵo, ĉu ne?


Harri Laine respondis al Stanislavo
Viaj nombroj el la Rusa eldona mondo estas malesperigaj, se oni klopodas iel kalkuli nombron proporcian al la nombro de parolantoj.

Mi prenis la verkon de Oksanen ĝuste kiel ekzemplon pri moderna, aktuale furora, multe legata verko, kaj demandas, kial io tia preskaŭ neniam atingas nian merkaton. Nu, aliflanke, havante la saman libron kiel ekzemplon, kial esperantigi ĝin? Ĝi jam estas tradukita en tiom da lingvoj. Sed, sed, mi ne kontentas pri tia argumento. Jam nia lingvo perdas multon pro tio, ke mankas moderna aktuala literaturo el diversaj kulturoj, por nomi nur unu aspekton de la problemaro. (Mi certe ne malrespektas originalajn esperantaĵojn.)

Certe ne aperu malbonkvalitaj libroj (ĉu bone, ĉu aĉe) tradukitaj. Sed bonkvalita ne egalas al malfacile ĝuebla. Elektu perlojn el via literaturo, kaj kuraĝu iam elekti ankaŭ modernaĵojn, kvankam tiaj perloj ja povas poste mntriĝi preteflugantaj, ne daŭripove brilantaj.


Milokula Kato
Libroeldonado estas komerca entreprenado. Ekzistas la aŭtorrajtoj kaj tiuj de la eldonejo, kiu aperigis la originalon. Ĉu eblas satigi ilin?


Harri Laine respondis al Milokula Kato
Tio, kompreneble, estas unu el la kondiĉoj. Ĉu iu povas raporti pri spertitaj obstakloj aŭ malfacilaĵoj? Povas ja esti ekonomie tro granda sumo postulata. Mi iam aŭdis (sed ne povas konfirmi) ankaŭ, ke eldonejo ne volis okupiĝi pri io malserioza, t.e. rilati kun esperantistoj.


Harri Laine
Cindy, vi certe nomis unu gravan problemon. Ni agas por merkato kies problemoj estas tute nekompreneblaj en la mondo de la grandaj eldonejoj, tamen, tia respondo kun difinita monsumo estas iel honesta kaj oni eble povus negoci-marĉandi. Mi mem aŭdis (kaj ankaŭ ricevis privatan mesaĝon pri simila situacio) pri rifuzo pro evidente preteksta kialo, eble rilata al diversaj suspektoj de la eldonejo,


[La ĉi.sekvaj komentoj aperis  sub la bildo.] 


Lars Sözüer
Ĉu pro iu speciala kaŭzo ĝi estas tiel multe tradukita, eĉ en lingvojn kun tre malgranda merkato?

Harri Laine respondis al Lars Sözüer 
Mi ne scias, kion vi opinias tre malgranda merkato. La plej malgrandaj el la traduklingvoj verŝajne estas la Islanda kaj la Estona, sed tiuj havas specialajn kialojn (la temo de la libro estas Estona, kaj ĝi ricevis la literaturan premion de la Nordlanda Konsilio). La aliaj lingvoj apenaŭ estas tre malgrandaj, en Eŭropo.

Estas tre malfacile diri, kio kaŭzas populariĝon de iu libro. Puhdistus unue ekfuroris en la originala lingvo. Sufiĉe rapida vendo de 200 000 ekzempleroj estas granda nombro por Finna verko. Tio, kompreneble, vekis atenton ankaŭ ĉe eksterlandaj konantoj de Finna literaturo, sed tutcerte ankaŭ startigis la fortan merkatigan maŝinon de ŝia eldonisto. La vendado de eldonaj kaj tradukaj rajtoj estas komercado, kaj okazas aktiva vendado inter eldonistoj.

Ĉiama problemo kun malgrandaj kaj eĉ mezgrandaj lingvoj estas, kie trovi (kaj rapide!) kompetentan tradukiston. La problemo estas duoble granda, se la tradukado okazu el negranda lingvo en alian negrandan. Mi ne scias, ĉu ĉiuj tradukoj de Puhdistus estas faritaj el la originalo. Tiuj al la grandaj kaj al la najbarlandaj lingvoj certe jes, sed ĉu la aliaj?

Lars Sözüer respondis al Harri Laine
Dankon pro la ampleksa kaj kompetenta respondo!

Michael Lennartz
Mi foje aŭdis, ke skandinaviaj kaj finnaj libroj estas tradukataj kun financa subvencio de la ŝtato, kiu tiel subtenas la disvastigon de la propra literaturo. Tiel la tradukistoj ne dependas de la financa premo de eldonejoj. Mi pensas, ke tio estas tre bona faro. La mono estas elspezata senchave, kaj la kvalito de la tradukoj certe kreskas.

Tradukoj ekzemple el la angla en la germanan havas tre malsimilan kvaliton depende de la tradukisto. Tradukistoj ricevas sufiĉe malaltan pagon (onidire ĉ. 1 eŭro / linio), kaj pro la malalta salajro ili ne havas tempon por zorga laboro.

El tiu vidpunkto mi sentas min kvazaŭ en paradizo, ĉar ipernity ebligas al mi meti demandojn al diverslandaj spertaj parolantoj.


2012-09-24

Fiŝaglejo lumas

En la jaro 2009 mi montris fotojn pri nesto de fiŝaglo en la insularo de sudokcidenta Finnlando (vidu la albumon “Aglejo” kaj la tiutemajn blogaĵojn). Tiuj bildoj ne estis miaj, sed nun mi havis okazon foti la nestolokon, iom malproksime.







Antaŭ ne longe mi vojaĝis per la granda ŝipo Viking Amorella, kiu veturas de Turku al Stokholmo. Subite mi konstatis: ha, tie ĝi estas!. Videblas du lumsignaloj, el kiuj la supra-dekstra situas en la turo, sur kiu nestas la fiŝaglo. En la foto, la du lumoj ne plu videblas rekte unu super la alia, ĉar la ŝipo jam traveturis la marvojon, por kiu la lampoj estas starigitaj. Ĝi jam turnis sin dekstren. – Mi devis iom atenti fotante, por ĝustamomente kapti ambaŭ intermitajn lumojn en unu foton.

La modernaj grandaj ŝipoj orientiĝas laŭ aliaj signaloj kaj ne necese bezonas la lumojn. – En la foto, la ŝipo probable troviĝas proksimume en la loko montrita sur ĉi tiu mapo. La nesto situas ĉe la orienta ekstremo de la insulo Själö/Seili, sudokcidente de la ŝipo.


2012-09-23

Ŝi studas la historion de Alando

En la Memregada Domo (Självstyrelsegården) de Alando la eta Sigrid koncentrite studas grandan murpentraĵon de Tage Wilén. 

Esperanto-Asocio de Finnlando aranĝis sian ĉi-aŭtunan kunestadon (la Aŭtunaj Tagoj de EAF) en Alando, kie ni tuj komence konatiĝis kun la apartaĵoj de la aŭtonoma insularo. La statuson de Alando en Finnlando, en Eŭropa Unio kaj en la mondo prezentis al ni loka esperantisto Anna Ritamäki-Sjöstrand, funkciulo de la Alanda registaro. Sub ŝia prezentado ni vidis filmon pri la nuno kaj la historio de Alando, kaj rondire (eĉ ĝistegmente!) konatiĝis kun la impona domo, kiu estas sidejo de la Alandaj administraj kaj leĝofara organoj. 






La artisto bildigis eventojn el la Alanda historio. De maldekstre, la paneloj estas

1. Deputitoj de la provinco kunvenas ĉe la preĝejo en Saltvik. 1100-jaroj

2. Duelo de L. Frisman kaj H. v. Brockenhus, en Kastelholm, 1521

3. La granda fuĝo, 1714–1721

4. supre Kolektado de subskriboj por aligi Alandon al Svedujo, 1917
malsupre Interkonsiliĝo en la bieno Grelsby, 1917

5. supre Gravuloj de komunumoj iras al intertraktado, Popola Altlernejo, 1917
malsupre La Alandanoj rifuzas akcepti la Leĝon pri Memregado, 1920 (la delegaciestro Julius Sundblom portas paperon “Alandon al Svedujo”)


* * *

La tekstoj en la bildoj (en la Sveda lingvo)

Landsting vid Saltviks kyrka, 1100-talet

Tvekamp mellan L. Frisman och H. v. Brockenhus, Kastelholm, 1521

Den stora flykten, 1714–1721

Namninsalmling för Åland till Sverige, 1917
Rådplägning på Grelsby gård 1917

Kommunalmän till rådslag. Folkhögskolan, 1917
Ålänningarna vägrar godta sjävstyrelselagen, 1920
(“JS Åland till Sverige”)