En la blogero titolita “Morgaŭ Finnlando fermos sin”, la 19-an de junio, mi skribis pri la somermeza festado de finnoj: “...kaj post la festo oni aŭdos raporton pri la nombro de dronintoj”. Mi ne celis malbonaŭguri, nur konstati fakton pri statistikado. Ĉi-sube estas la rezultoj, kiom oni scias hodiaŭ lundon la 23-an de junio.
La ĉi-subajn nombrojn mi kolektis el hodiaŭaj ĵurnaloj kaj retaj novaĵoj. Ĉio ĉi okazis en Finnlando, lando kun 5.3 milionoj da loĝantoj, dum la tri tagoj 20–22 junio.
1. Pri la dronoj ni nun havas novan rekordon, sed feliĉe temas pri rekorde malmultaj mortoj lagaj kaj maraj. Nur unu droninto estas ĝis nun raportita. La antaŭa rekordo de bona sorto, de la jaro 2003, estis kvar dronmortoj. Meznombre dronas 10 homoj dum la somermeza semajnfino, laŭ statistiko pri la pasintaj 20 jaroj.
2. En trafikaj akcidentoj mortis du homoj.
3. La certa nombro de viktimoj de perforto estas tri: du mortigoj per tranĉilo, pri unu la polico ankoraŭ ne detalis.
Oni supozas, ke la escepte malgranda nombro de dronintoj parte ŝuldiĝas al la vetero: ĝi variis, multe pluvis, kaj tio ne tre logis homojn boati aŭ pasigi la tempon sur la bordoj bane kaj naĝe.
Ni pasigis la Johanan nokton ĉe lagobordo, en serena vetero. Jen foto meznokta de la teraso de nia saŭno-loĝkabano, tuj post la noktomezo kalkulita laŭ la oficiala somera tempo, do iom pli ol unu horon antaŭ la astronomia noktomezo.
----------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]
1. Pri la dronoj ni nun havas novan rekordon, sed feliĉe temas pri rekorde malmultaj mortoj lagaj kaj maraj. Nur unu droninto estas ĝis nun raportita. La antaŭa rekordo de bona sorto, de la jaro 2003, estis kvar dronmortoj. Meznombre dronas 10 homoj dum la somermeza semajnfino, laŭ statistiko pri la pasintaj 20 jaroj.
2. En trafikaj akcidentoj mortis du homoj.
3. La certa nombro de viktimoj de perforto estas tri: du mortigoj per tranĉilo, pri unu la polico ankoraŭ ne detalis.
Oni supozas, ke la escepte malgranda nombro de dronintoj parte ŝuldiĝas al la vetero: ĝi variis, multe pluvis, kaj tio ne tre logis homojn boati aŭ pasigi la tempon sur la bordoj bane kaj naĝe.
***
Proksime al ni ĉio tamen trankvilisNi pasigis la Johanan nokton ĉe lagobordo, en serena vetero. Jen foto meznokta de la teraso de nia saŭno-loĝkabano, tuj post la noktomezo kalkulita laŭ la oficiala somera tempo, do iom pli ol unu horon antaŭ la astronomia noktomezo.
----------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]
- Vjaĉeslav Slavik Iva…La jaro estas ŝajne feliĉa.
Kaj la noktoj ja ĉiam belas en Nordio... La someraj noktoj, mi celas :)
- Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…Jes, kaj ĉiu loko havas siaspecan ĉarmon. Silenta laga bordo tre malsimilas ol la famaj Blankaj Noktoj de Sankt-Peterburgo kun la riveroj kaj kanaloj, pontoj kaj impona arkitekturo. – Ĉi-foje mi pasigis la nokton ne hejme sed iom pli norde, kaj tio faris la diferencon, ke eĉ pli helis la tutan nokton. Ekde sunsubiro ĝis sunleviĝo la tutan tempon estis tiel nomata civila (aŭ burĝa) krepusko.
- Harri LaineAldono al la statistiko: Kelkajn tagojn poste mi legis, ke dronis fakte du homoj. Oni trovis kadavron de viro, kiu malaperis jam semajnfine, sed kiun oni nur poste trovis droninta. Bedaŭrinda afero, sed tamen la ĉi-jara statistiko restas rekorde bona.
- Pietari VirtanenLa alfotita loko tre similas al nia somerdometa strando en Kannonkoski, Kivijärvi. Mi preskaŭ povus certi, ke vi vizitis somernokte tie... (bv. viziti mian blogon)
- Harri Laine respondis al Pietari VirtanenJes, mi vizitis vian blogon, kaj admiris vian lagobordon. Tute bone povas esti, ke noktomeze antaŭ viaj okuloj tie etendiĝas tre simila pejzaĝo, se vi rigardas al la subirinta suno. Via loko estas pli ol cent kilometrojn pli norda ol nia, do la nokto estas eĉ iom pli luma ol tio. – Bedaŭrinde ni ne posedas propran somerumejon,
Ei kommentteja:
Lähetä kommentti