VIZITO EN LA URBA BIBLIOTEKO DE SOMERO
Ne malofte mi vizitas en Somero, sed nun mi havas alian celon ol kutime: konatiĝi kun loka historio de la internacia lingvo. Estas bela somera tago, sed por mi nun gravas Somero, ne somero. Somero estas urbo en sudokcidenta Finnlando, meze de regiono kun riĉa terkultura tradicio. Ĝi apartenas al la provinco Varsinais-Suomi, kies nomo antaŭ jarcentoj estis simple Suomi, nomo nun uzata por la tuta lando.
Sed la urbo situas ankaŭ en Esperantujo. Por ekscii pli pri tio, mi marŝas al la urba biblioteko.

La biblioteko situas en bela, moderna domo, kreaĵo de arkitekto Saara Juola. La dominterno ricevas abundan sunlumon tra fenestroj plafonaj kaj muraj. La etoso estas bonveniga, ĉie mi vidas librobretarojn kaj rekte antaŭ mi estas tablo, ĉe kiu deĵoras bibliotekisto. Mi ne bezonas longe rakonti, kion mi serĉas. Mi komencas per la nomo Joel Vilkki, kaj estas aldononta ion pri Esperanto, sed jam antaŭ ol mi sukcesas eldiri la nomon de la internacia lingvo ŝi komprenas kaj montras al ŝtuparo: la Esperanto-kolekto troviĝas en la supra etaĝo.