En 2016, la tradiciaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis en Taivalkoski, nordorienta Finnlando, la 24-an kaj 25-an de Septembro. La programo konsistis el konatiĝo kun lokaj kulturo kaj historio, plejparte historio ne konata de alilokanoj.
Partoprenis ne multaj, nur ĉ. 25 homoj, verŝajne pro tio, ke la loko estis fora, almenaŭ laŭ la vidpunkto de la sudaj provincoj.
Por partopreni, laboranta ĉefurbano preskaŭ nepre bezonis ekstran liberan tagon, kio ne ĉiam estas facile aranĝebla afero. Sed kvankam mankis abunda partopreno, ni vere ĝuis la interesan programon.
Tradicie, la Aŭtunaj Tagoj estas pli turisma evento, dum la Vintraj Tagoj en Marto koncentriĝas al organizaj aferoj.
Ĉi tio estas parto de mia bildrakonto pri vojaĝo el la sudo de Finnlando por partopreni la aŭtunan Esperanto-eventon en Taivalkoski .
* * *
La loko de la Aŭtunaj Tagoj 2016 en Finnlando
Distanco al Helsinki: 625 km
Ni vizitis ĉi tiujn vidindajn lokojn
La areo en la mapo: 55 km × 40 km. Por esplori la regionon, vidu la interagan mapon.
Distanco al Helsinki: 625 km
Ni vizitis ĉi tiujn vidindajn lokojn
La areo en la mapo: 55 km × 40 km. Por esplori la regionon, vidu la interagan mapon.
* * *
En la Boacan Landon
Ni veturas 650 kilometrojn antaŭ ol ni renkontas la la Landon de Boacoj, la oficiale difinitan Boacan Regionon, kiu kovras proksimume trionon de la areo de Finnlando. Ĉi tio estas averto por aŭtistoj ĉe la suda limo de la komunumo Hyrynsalmi.
La Silenta Popolo
Apud la vojo, jam proksime al nia celo, en la najbara komunumo Suomussalmi, nin salutis la Silenta Popolo, arta instalaĵo de Reijo Kela. La Popolo estas impona aperaĵo, kiam oni subite ekvidas ĝin ĉe la ĉefvojo numero 5.
Arbaroj, arbaroj
Sur la vojo Penttilänvaarantie, tipa pejzaĝo en Kuusamo
Boacoj
Boacoj libere vagadas ĉie kaj ne timas veni sur vojojn.
“Avoin kirja”
“La Malfermita Libro”, parto de monumento dediĉita al la verkisto Kalle Päätalo, en la centro de Taivalkoski, Finnlando. – Kreis Arja Lehtimäki, 2005. – Dum la Esperanto-tagoj ni vidis kaj aŭdis multon pri Kalle Päätalo, la famulo de la komunumo.
Saijan lomakartano
La Feria Bieno Saija, konstruita el dikaj trunkotraboj, estis nia loĝejo dum la Aŭtunaj Tagoj de 2016.
Flirtu nia flago
Hisu la flagon, la gastoj alvenas!
Griza ekstero, hela interno
La konstrustilo lasas la eksteraĵon de la domoj senfarbe griziĝi, dum la interno restas hele lignokolora. La rezinhava pina ligno estas putrorezista konstrumaterialo.
Manĝejo
Hela, luma interno de griza domo.
Bestoj el norda arbaro
Remburitaj bestoj el Taivalkoski: urogalo, du specoj de mustelo, pirolo.
Manĝejo
La restoracio en Saija.
Bonvenon!
Alvenas la buso de Turku-anoj.
Sen fotado ne eblas vivi
Nun, aranĝu vin bele sur la ŝtuparo kaj ridetu, ĉiuj!
Sur ŝtuparo
Grupfoto estas dezirata, kvankam ne ĉiam eblas atendi ĉiun.
Daŭrigon vidu en Taivalkoski vokas! (2)
Ei kommentteja:
Lähetä kommentti