2016-10-03

Taivalkoski vokas! (3)

Daŭrigo. La serio komenciĝas ĉe Taivalkoski vokas! (1)


Vespermanĝo en Saija 

Lokaj specialaĵoj: la ĉefplado estis fiŝaĵo el koregonoj de proksima lago kun saŭco el funelaj kantareloj de la arbaro.


Tirhundoj 

En la bieno Saija laboras ankaŭ 153 sledhundoj, kiuj somere havas malmulton por fari, sed vintre tiras sledojn de gastoj, plejparte eksterlandaj.


En la iama centro de Taivalkoski 



Iam estis preĝejo ĉi tie 

En Jokijärvi staris la unua preĝejo de Taivalkoski 1848–1877. Ĝi estis malkonstruita, la trabojn oni flosigis al la nuna centra vilaĝo kaj tie restarigis la preĝejon, kiun poste trafis fulmo, kaj ĝi forbrulis.


Paroĥestro de antaŭ 150 jaroj 

Juho Barkman, la unua paroĥestro de Taivalkoski (jen tamen anstataŭis lin aktoro Kari Udd) rakontis pri eklezia vivo en la praarbara vilaĝo antaŭ 150 jaroj, kiam ĉi tie ankoraŭ staris la unua preĝejo de la komunumo.


Aŭskultantoj 
Decas atente aŭskulti, kiam parolas pastro.


Ni spiras puran aeron  

Sur branĉoj de proksima piceo abunde kreskis barbolikeno. Tio estas atesto pri pura aero.


Malliberuloj konstruis fervojon 





En 1942–1944 la Germana armeo konstruis ĉi tie mallarĝtrakan fervojon (“terenan relvojon”, Feldbahn, kenttärata) por provizado de la Germana Laponia armeo. Ĝin konstruadis tri specoj de malliberuloj: krimuloj el Germanujo, militkaptitoj el la Ukraina fronto kaj junaj Poloj kaptitaj sur la stratoj de Varsovio. La fervojo estis malkonstruita tuj post la armistico inter Sovetunio kaj Finnlando en Septembro 1944.




“Al la viktimoj de la terena relvojo 1942–1944. Starigis la komunumo Taivalkoski. 1994”



Ankaŭ Pollando memoras ilin 

Memortabulo de Polaj malliberigitoj, kiuj konstruis la fervojon en la foraj arbaroj.



Por lokomotivoj 

Ĉi tie, dum kelkaj monatoj en 1944, estis riparejo por lokomotivoj de la terena relvojo (Isokumpu, Taivalkoski).


Ĉe tombo de nekonataj viktimoj 

Devojigita elektro

Oni rimarkas, ke la 110-kilovolta elektra lineo ne estas tute rekta, kvankam nenio en la arbara, neloĝata tereno ŝajnas devigi la kurbiĝon. Ĝi estis tiel konstruita por ne iri rekte super tombo de nekonataj militkaptitoj.


La elektra lineo (rekta nigra linio sur la mapo) estis iomete ŝovita sudorienten.







  


Flora saluto

Niaj Rusaj gastoj metis florojn ĉe la kruco.



“Ĉi tie ripozas nekonatoj mortintaj dum la Dua Mondmilito 1941–1944.” – Verŝajne la mortintoj estas 13 malliberuloj, kaptitaj de la Germana armeo ĉe la fronto en Ukarainujo.



Floroj sur tombo en arbaro 




Al la Arbara Vilaĝo 

Post 40-kilometra busveturo al Metsäkylä (‘Arbara Vilaĝo’) ni unue lunĉis laŭ regiona menuo kaj poste daŭrigis konatiĝon kun la iama milita fervojo, kiu pasis ankaŭ ĉi tie.


La potoj jam malplenaj

La kafejo Arbar-Bar en la vilaĝa butiko servis al ni tripladan lunĉon: antaŭmanĝa supo, rostitaj boaco-tranĉaĵoj kun terpoma kaĉo kaj deserta densigita supo el marĉaj rubusoj (kamemoroj).




Babilado ĉe la butiketo

Ni atendas bustransporton al la sekva vidindaĵo



Pri historio 

Osmo Buller interpretis por ni la rakonton de Tuomo Horsma pri la terena relvojo de la Germana armeo. Montriĝis, ke sinjoro Horsma, prezidanto de la komunuma estraro en Taivalkoski, estas vera ĉiosciulo pri loka historio.



Surogata brulaĵo por motoroj 

Iama fabriko de lignopecetoj por produkti lignogason, kiu estis brulaĵo por motoroj, kiam mankis oleo. La energion el lignogaso donis ĉefe karbona monoksido kaj hidrogeno. Dum kaj tuj post la milito tre mankis benzino kaj dizela petrolo, kaj oni ofte vidis lignogaso-aparaton, kvazaŭ grandan barelon, aldonitan al busoj kaj kamionoj. En Finnlando, popularo nomo por tiuj estis häkäpönttö (‘haladzujo’).


Daŭrigon vidu en Taivalkoski vokas! (4)

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti