2008-05-18

“La Universala Temo”

Kolego Tonyo del Barrio afiŝis en sia blogo la interesan Leĝon de Tonjo, kiu priskribas la konduton de partoprenantoj en Esperanta reta diskuto. Li formulis ĝin en eleganta matematika formo:

“Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo des pli (asimptote) proksimiĝas al 1.

Mi iam atentigis lin pri eventuala precizigo, per aldona subleĝo, kiu pli detale difinu la finan diskutotemaron. Li afable demandis, ĉu tiun subleĝon li povus nomi laŭ mi. Mi, modestulo, ne havas opinion pri tio, kaj rapidas aldoni, ke la subleĝon certe jam antaŭ mi pluraj retanoj observis kaj eble ankaŭ klare formulis.

Por dokumenti la aferon, mi jen pli precize formulas mian subleĝon de la Leĝo de Tonjo:
Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, des pli probablas ke "la gramatikaĵoj", en la senco de la Leĝo de Tonjo, inkluzivas supersignojn kaj surogatajn skribojn.

Mi ankoraŭ atendas finan pruvon pri tio, ĉu la asimptota probablo estas ekzakte 1. Tamen, iom alie formulite, mi aŭdacas jam skribi:

La probableco, ke reta diskuto en Esperanto finiĝas en malkonkordo pri uzo de supersignoj kaj surogataj skriboj, laŭtempe asimptote proksimiĝas al 1.

Se tio ŝajnas tro matematikeca, mi proponas ankaŭ sociologian interpreton, kiu resumas kaj la Leĝon de Tonjo kaj la subleĝon:

Interpreto atentanta la esencon de esperantismo.

Estante veraj universalistoj, la esperantistoj, en ĉiu reta diskuto, iom post iom, flankenpuŝas la banalajn temojn kaj koncentriĝas al La Universala Temo, t.e. gramatiko, vortelekto kaj supersignoj.
Kiel vi vidas, ankaŭ mia blogo, jam ekde ĉi tiu (nur la tria) enskribo, estas vivanta pruvo pri la nomita leĝo, kvankam mi, ruze, ne diskutas la supersignojn sed ja la diskutojn pri supersignoj. Tamen la leĝoj pli koncernas la klasikajn diskutforumojn (dissendolistojn kaj uzoreton) ol la blogosferon, t.e. la mondon de la retaj taglibroj, ĉar tiu lasta estas pli individua pensokovejo kaj ne simile spronas al arda diskutado – sed ni plu observu ankaŭ la blogan rondon familian por trovi ĝiajn fakajn leĝojn.

-------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Tonyo  Mi ne diris antaŭe, sed kompreneble via korolario estis science pruvita en multnombraj okazoj. Ĝi estu la Korolario de Harri.
  • Harri Laine  Bone, dankon. Mi supozas, ke do eblos uzi tiun korolario-nomon en piednoto de mia jam duonpreta disertaĵo titolita “La leĝo de Tonjo kaj kvantuma gravito – nova aliro al la teorio pri ĉio” kaj subtitolita “Kompara lingvopatologia-kordoteoria studo pri kontribuo de la universala temo al la kosma malluma energio”.


  • Ronaldo  Gratulon al vi ambaŭ pro la profunde sciencaj laboroj.


  • Harri Laine  Dankon, Ronaldo! Estas ĉiam agrable ricevi mesaĝon de homoj, kiuj alte taksas seriozan sciencan laboron.



Ei kommentteja:

Lähetä kommentti