Komenco de majo, jam plene verda sezono en pli sudaj partoj de
Eŭropo, signifas rapidan marŝon de printempa verdiĝo tra la tuta
Finnlando. Ekde la sudo, kie betuloj jam antaŭ unu semajno montris siajn
hele verdajn “mus-orelojn”, la verda ondego trakuras la tutan landon,
nur iom post iom atingante la nordon, kie ankoraŭ nun la neĝmapo de la
Vetera Instituto montras kelkdekcentimetran neĝtavolon.
Ĉi-jare la printempo tre fruas, kaj do jam la unuan de majo mi vizitis mian ĉiujaran ekskursocelon, la naturparkon Karkali, por vidi kiel tie sin montras la escepta varmo.
La vorto naturparko eble ne estas memevidente klara. En Finnlando oni uzas tian nomon (luonnonpuisto), distinge de nacia parko,
por naturprotektejoj rezervitaj por sciencaj esploroj aŭ simple por
permesi la naturon resti naturo, sen interveno de homo. Mi uzos,
ĉi-tekste, laŭ la finna modelo, la vorton parko por priskribi la tutan naturprotektejon, kvankam ĝi iusence estas eĉ malparko, ĉar ĝi laŭdifine ne estas bele flegata ĝardeneca tereno, sed sovaĝa arbaro kiun flegas nur la naturo mem.
Naturparkoj ĝenerale ne havas iajn servojn por turistoj kaj
enveno povas esti tute malpermesita. En Karkali estas permesite piediri,
sed nur sur kelkaj markitaj vojetoj, Oni ja rajtas observi kaj admiri
kaj foti, sed estas malpermesite difekti ion, ĉu kreskaĵojn, ĉu bestojn,
ĉu la grundon.
La solaj komfortaĵoj estas du lignaj tabloj arbarmeze metitaj por
piknikemaj natur-amikoj. En la arbaro ne troviĝas rubujoj, do ĉiajn
restaĵojn oni forportu. Mi vidis neniom da forĵetaĵoj, do la regulo
ŝajnas bone observata. Ĉi tio eble klariĝas per la iom malfacila
atingeblo de Karkali: ĝin vizitas nur la veraj naturamikoj.
Karkali ne estas granda. Ĝi situas sur longa, mallarĝa terlango en
lago Lohjanjärvi sur areo je proksimumu unu kvadrata kilometro. La
tereno estas varia: sur parto de la padoj eblas facile paŝi, dum aliaj
havas krutajn, ŝtonplenajn mallarĝejojn, kiuj necesigas ioman
mov-lerton.
La grundo sur la terlango estas fekunda kaj, kio maloftas en
Finnlando, relative kalkhava, kio favoras certajn kreskaĵojn, kiuj
preferas alkalan teron. Preskaŭ ĉiu fekunda terpeco en suda Finnlando,
jam antaŭ jarcentoj, estis senarbigita kaj plugita kaj nun apartenas al
la terkultura bazo de la lando. Pro tio ne plu oftas arbaroj de la tipo
videbla en Karkali. Ankaŭ ĉi tie iam estis bienetoj, sed la lasta el
ili estis malfondita jam antaŭ pli ol cent jaroj. Nun restas neniu
konstruaĵo en la parko.
Kelkajn fotojn el mia printempa ekskurso al Karkali mi deponis en la albumo titolita Karkali en majo,
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity.]
Ei kommentteja:
Lähetä kommentti