Ĉi tion mi publikigis origine (2009) en la retejo Ipernity. Mi kopiis ĉi tien la foton kun ĉiuj komentoj.
UK 1922
Kongresa Libro, 14-a Universala Kongreso de Esperanto, Helsinki–Helsingfors, Finnlando, 1922. 120 paĝoj, 12.5 x 18 cm.
Interesa legaĵo ne nur pri la historio de Esperanto sed ankaŭ pri la pasinteco de la kongresurbo. La kongreso tiam ne komenciĝis semajnfine: la 8-a de aŭgusto estis mardo, la 16-a estis merkredo.
La kongresa libro plurloke ripetas la konsilon “Estante en la urbo vi ĉiam povas telefoni al la Akceptejo vokante nur »Esperanto«”. Ho, tiuj tagoj de servopretaj telefonistinoj! La unua aŭtomata telefona centralo estis instalita en la urbo en 1922, ĝuste en la kongresa jaro, kaj en 1929 la tuta urbo estis jam automatigita.
La kongresa libro ne enhavas liston de kongresanoj.
Komentoj
Bernardo
Tre bela! Mi multe ridetis pri la "tagoj de servopretaj telefonistinoj"! Hodiaŭ ili probable laborus en Mumbajo, Barato.
Näytetään tekstit, joissa on tunniste kirja. Näytä kaikki tekstit
Näytetään tekstit, joissa on tunniste kirja. Näytä kaikki tekstit
2009-02-22
2008-09-17
Kial la Esperanto-Muzeo vendas nenion?
Mi hazarde foliumas la lokan gazeton en la urbo Somero, numeron
de la 9-a de septembro 2008. Sur la frontpaĝo, kompreneble, estas
presitaj la plej gravaj informoj: kilogramo da kokfemuraĵo kostas 1.69
eŭrojn, ovoj 1.20 eŭrojn, teknika ĉemizo 19 eŭrojn anstataŭ la
nerabatita 29.90. Tiu lasta do certe favorprezas, sed – je la barbo de
Z! – kio estas “teknika ĉemizo”? Mi plufoliumas kaj jen, sur
paĝo 11 grandliteras la nomo de la internacia lingvo. Skribas la poeto
Risto Rasa, kiu eĉ somerferie ne forgesis sian laboron.
La geedzoj Elina kaj Risto Rasa ambaŭ laboras en la urba biblioteko de Somero, en sudokcidenta Finnlando. Dum siaj someraj ferioj ili vizitis Vienon kaj tie volis vidi ankaŭ la Internacian Esperanto-Muzeon, kiu estas sekcio de la Nacia Biblioteko. Gesinjoroj Rasa mem ne parolas Esperanton, sed ilia biblioteko havas ne malgrandan kolekton de esperantaj libroj (pri tio mi blogis la 30-an de junio).
Risto Rasa rakontas: “Kvankam mi kaj mia edzino, dum niaj ferioj, kiel eble evitas aferojn rilatajn al la laboro, ni tamen decidis dum la somera vojaĝo en Vieno viziti la muzeon, por aĉeti tie afiŝon, eble du, por beligi la bibliotekan kolekton en Somero." Rasa priskribas la viziton kaj Esperanto-Muzeon kaj ĝiajn kolektojn. Unu detalon li aparte notis: ”Nian atenton kaptis reklamafiŝoj kun esperanta teksto, ni vidis multajn tiajn. Tian ni volus havi, en kadro, sur muro de nia biblioteko!”. Rasa sentis “preskaŭ infanan ĝojon vidante tie samajn librojn, kiuj troviĝas en nia kolekto”. Li diras, ke en katalogado de la libroj en la Vilkki-kolekto en Somero lin helpis la registraĵoj de IEM. Li priskribas ankaŭ la alilingvajn kolektojn de IEM, kaj la geografian Globenmuseum en la sama domo.
Sed la bibliotekistoj ne trovis kion ili serĉis: “Sed ni elreviĝis:
la muzeo havis nenion por vendi, se ni ne kalkulas la broŝuron pri la
Nacia Biblioteko, haveblan ĉe la biletgiĉeto.” Ĉu vere estas tiel, ke
biblioteko, kiu mem deziras trovi ekz. reklam-afiŝojn por pendigi
surmure apud sia bona Esperanto-libraro, nenie trovas tian? Ĉu iu povus
helpi al ili? Mi supozas, ke io historia estus taŭga, sed kial ne havi
apud tio ion tute modernan? Se ne pri la Esperanto-Muzeo, ja troviĝas
ekzemple multaj afiŝoj pri la UK-j? Kiu havas ekzempleron disponeblan?
Mi asertas, ke la moderna biblioteko en Somero estas inda loko por
montri esperantaĵojn. – Kaj unu plian demandon: Muzeoj ofte vendas
multon: kopiojn de valoraĵoj, kuriozaĵojn, infanludilojn, kion ajn. Kial
IEM vendas nenion?
Risto Rasa estas, krom bibliotekisto, ankaŭ
konata poeto, Lia poezio ofte estas mallongaj, aforismecaj, laŭ mia
opinio iel japan-stilaj pecoj, kun multaj kontaktoj al la naturo sed
ankaŭ al amo kaj aferoj de ĉiutago. (Estas artikolo pri li en la finna Vikipedio, troviĝas alia finna artikolo kaj ankaŭ kelkaj specimenoj el lia poezio kun tradukoj anglaj).
***
La gazeto “Somero” aperas dufoje semajne.
Ĝin legas praktike ĉiu loĝanto de la urbo Somero (ĉ. 10 000 homoj) plus
multaj loĝantoj de najbaraj komunumoj. Oni ofte legas pli atente la
enhavon de tia loka informilo ol tiun de dikaj tutlandaj tagĵurnaloj.
Sur la loka nivelo aperas raportoj pri aferoj kaj personoj, kiujn la
leganto bone konas.
--------------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]
La geedzoj Elina kaj Risto Rasa ambaŭ laboras en la urba biblioteko de Somero, en sudokcidenta Finnlando. Dum siaj someraj ferioj ili vizitis Vienon kaj tie volis vidi ankaŭ la Internacian Esperanto-Muzeon, kiu estas sekcio de la Nacia Biblioteko. Gesinjoroj Rasa mem ne parolas Esperanton, sed ilia biblioteko havas ne malgrandan kolekton de esperantaj libroj (pri tio mi blogis la 30-an de junio).
Risto Rasa rakontas: “Kvankam mi kaj mia edzino, dum niaj ferioj, kiel eble evitas aferojn rilatajn al la laboro, ni tamen decidis dum la somera vojaĝo en Vieno viziti la muzeon, por aĉeti tie afiŝon, eble du, por beligi la bibliotekan kolekton en Somero." Rasa priskribas la viziton kaj Esperanto-Muzeon kaj ĝiajn kolektojn. Unu detalon li aparte notis: ”Nian atenton kaptis reklamafiŝoj kun esperanta teksto, ni vidis multajn tiajn. Tian ni volus havi, en kadro, sur muro de nia biblioteko!”. Rasa sentis “preskaŭ infanan ĝojon vidante tie samajn librojn, kiuj troviĝas en nia kolekto”. Li diras, ke en katalogado de la libroj en la Vilkki-kolekto en Somero lin helpis la registraĵoj de IEM. Li priskribas ankaŭ la alilingvajn kolektojn de IEM, kaj la geografian Globenmuseum en la sama domo.
***
***
--------------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]
- Onagrino (Dominique)…Eble se multaj vizitantoj petos, ili komencos vendi? Nu, oni devas unue scii, kiu zorgas pri tiu muzeo, kaj kiuj rimedojn (homaj, monaj...) ili havas...
- Harri Laine respondis al Onagrino (Dominique)…Vi pravas, kompreneble. Tamen estus tute normale, ke ili vendus ekzemple represaĵojn de niaj plej fruaj eldonaĵoj, aŭ de kelkaj tre rimarkindaj afiŝoj, aŭ kopiojn de aliaj valoraj kaj kuriozaj objektoj. Io tia estas kutima en diversaj muzeoj. Sed fakte nun ne tre gravas, kion la muzeo faras. Min pli interesas, ke la biblioteko en S. trovu ion atentokaptan por pendigi apud sia Esperanto-kolekto.
- Onagrino (Dominique)…Ĉu vi proponis al ili ke ili faru?
Ĉu vi opinias, ke multaj homoj devus tion peti???
- Harri Laine
respondis al Onagrino (Dominique)…
Ne, mi ne proponis. Eble mi proponos (aŭ prefere: demandos), se mi iam vizitos la muzeon. Ankaŭ eblas, kvankam malverŝajnas, ke iu muzeisto legos mian ĉi-supran blogaĵon, kiu do servu kiel tiutema demando.
Tunnisteet:
Esperanto,
Internacia Esperanto-Muzeo,
kirja,
museo,
Somero (urbo),
Vieno,
Wien
Tilaa:
Blogitekstit (Atom)


