2008-11-26

Allogi dungotojn en diversaj lingvoj

Unu tagon, antaŭ ne longe, trafoliumante la tagan gazeton Helsingin Sanomat, mi rimarkis dungoanoncon, kiu havis la saman tekston en kvar lingvoj. Du el la lingvoj havas en la tuta mondo kelkajn centojn da parolantoj, unu kelkajn dekmilojn (ĉ. du miloj en Finnlando), kaj la kvara estis la finna kun ĉ. kvin milionoj (pri la anonco, vidu ĉi-sube). Tio igis min pli detale rigardi, kiujn lingvojn finnaj entreprenoj uzas, kiam ili serĉas novajn laborantojn. Oni iam plendas, ke eĉ kiam tio estas tute nenecesa, pli kaj pli rolas la angla.

Mi ne faris vastan statistikon, nur atente studis la dungopaĝojn en la dimanĉa numero de Helsingin Sanomat. La unua konstato estis, ke nun ne floras la landa ekonomio. Tion mi ja sciis sen studi la dungoanoncojn en HS, sed ankaŭ tiuj estas bona indikilo pri la nuna stato de produktado kaj komerco. Estis nur 16 paĝoj (tradicia, granda ĵurnala formato 40×56 cm) da anoncoj pri vakaj postenoj, tre malmulte kompare kun la plej promesplenaj tempoj. Jen bildo pri tipa paĝo da anoncoj. Sur tiu paĝo estas mezgrandaj anoncoj, dum la plej grandaj povas ampleksi tutan paĝon aŭ plurajn, la plej malgrandaj estas kelkliniaj. Supre dekstre Metso serĉas dungoton por la posteno “Development manager, finance systems (SAP FICO)” – mi verŝajne ne komprenus pri kio temas, eĉ se la anonco estus finnalingva.



Sur la 16 paĝoj mi trovis ok anoncojn en alia lingvo ol la finna: estis ses anglalingvaj, unu germana kaj unu sveda. El la anglalingvaj du estis metitaj de internaciaj organizaĵoj (Monda Banko, Eŭropa Asocio de Aviada Sekureco). Kvar apartenis al finnaj kompanioj (Metso, Wärtsilä, 2 × Vaisala), mondvaste agantaj sed verŝajne apenaŭ konataj, ĉar ili ne produktas ion por la ordinaraj konsumantoj. La germanlingva anonco temis pri posteno en Germanujo, la svedlingva logis al Alando, kiu estas plene svedlingva provinco de Finnlando. Ĉi-dimanĉe tute forestis la plej granda kaj konata kompanio finna (Nokia), kiu ne malofte havas plurpaĝajn anglalingvajn anoncojn.

Krom en tutaj anonctekstoj, la angla iom rolas (jam longe rolis) ankaŭ en laŭmodaj titoloj de postenoj (“HR Business Partner”, “Collections Manager”, “Head of Sourcing”), nomoj por mi enigmaj – kio nur pruvas, ke mi estus plene malkompetenta por la taskoj. Eble la vortoj sonas bele, hele kaj brile.

Tria rolo de la angla lingvo ŝajnas pure simbola (pri kio?). Tio montriĝas en sloganoj aŭ sloganecaj frazoj en iuj anoncoj, alie finnalingvaj. Ekzemple, unu kompanio graslitere titolas sian anoncon “The leading provider of insurance solutions”. Tio memorigas min pri Japanujo, kie mi rimarkis en butikoj kaj surstrate multajn nomojn kaj aliajn skribaĵojn anglalingvajn, kvazaŭ ornamaĵojn por krei ian etoson, sed ne sufiĉajn por sciigi kaj informi.

Do, fakte ne estis tre multo alilingva, mi povis sufiĉe trankvile daŭrigi legadon de la freŝa gazeto, samtempe trinkante matenan kafon, ne bezonante fremdlingvan vortaron. – Sed fine, kio estis tiu kvarlingva anonco, kiun mi komence menciis? Jen ĝi, unue en la finna:



Due, en la nordsamea:



La nordsamean parolas ĉ. 30 000 (proksimume tiom – eble estas maksimuma takso) homoj en Norvegujo, Svedujo kaj Finnlando (en ĉi-lasta malpli ol 2000). Kiam oni parolas pri “la samea lingvo”, oni plej ofte celas ĝuste la nordsamean. Ĝi havas relative bonan pozicion. La lingvo estas oficiale agnoskita en la tri regnoj kaj instruata en lernejoj. Ĝi estas la lingvo de plimulto de loĝantoj en kvar komunumoj en Norvegujo (sameaj nomoj: Guovdageaidnu, Kárášjohka, Unjárga, Deatnu), en unu en Finnlando (Ohcejohka) – pri Svedujo mi ne scias. Eĉ ĉi tie, en suda Finnlando mi povas televidi novaĵojn en la nordamea.

Trie en la anar-samea:



Oni diras, ke la anarsamea, parolata de eble tricento da homoj en la komunumo finne nomata Inari (anar-samea nomo Aanaar, nordsamea Anár, skoltsamea Aanar), estas la plej Finnlanda lingvo en la mondo, ĉar ĝi estas parolata nur en Finnlando. La lingvo ne tre bonfartas, ĉar ĝi preskaŭ tute perdis unu generacion de parolantoj (tiuj almenaŭ duone alilingviĝis) kaj oni klopodas vivteni ĝin per intensa uzo en infanvartejoj. Parte temas pri tio, ĉu geavoj kapablas transdoni la lingvon al siaj genepoj .

Kvare, en la skolt-samea:



La skolt-samea havas en Finnlando proksimume same multajn parolantojn kiel la anara samea. Krome ĝin parolas, laŭ necertaj taksoj, kelkaj dekoj en Rusujo. La parolantoj, kiuj nun loĝas en norda Finnlando, loĝis ĝis la Dua Mondmilito en regiono poste cedita al Sovetunio. Ankaŭ ĉi tiu lingvo batalas por sia pluekzisto. Sed ĝi ja svinge eltenos! Provu aŭskulti muzikon de Tiina Sanila, en la skoltsamea, ekzemple la pecon Ij leäkku tuõtt (Ne estas vere) en ŝia retejo. 

[Noto aldonita en 2017: La origina retadreso de la kanto ne plu estas trovebla, kaj mi forigis ĝin. Ij leäkku tuõtt kaj alio el ŝia muziko povas ankoraŭ esti aŭdeblaj aliloke, ekzemple en Youtube. Provu serĉi per ŝia nomo. S-ino Tiina Sanila-Aikio estas nuntempe ankaŭ prezidanto de la Samea Parlamento en Finnlando.]


***

Pri kio do temas la anonco? Estas burokratstila sciigo pri vaka posteno de estro (rektoro) de la Instituto por la Samea Regiono. Plejparto de ties kursoj estas fakaj: ĝi proponas ekz. trijaran studon por kompetentiĝi en profesioj de restoracioj kaj hoteloj, bredado de boacoj, turismo, flegado, komerco aŭ komputfakaj servoj. Se vi interesiĝas pri dungiĝo kiel lernejestro en la nordo, vidu la retpaĝojn de la instituto kaj anoncu vin al la instituto plej malfrue la 12-an de decembro, sed memoru ke por la ofico estas bezonata, krom la normala pedagogia kompetenteco, ankaŭ “sufiĉa scio pri la samea lingvo”.


***

La sameajn lingvojn oni nomas ankaŭ laponaj, sed la sameoj mem preferas vortojn, kiuj similas al same, saame, saami.

Helsingin Sanomat estas ĉiutaga gazeto redaktata en Helsinki; eldonnombro 420 000.


--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


Komentoj 
  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Kiel terure foras la sameaj tekstoj de la finna...
    Kiam mi vidis kelkajn pecetojn de la ĉebaltaj finnaj lingvoj (iĵora, vepsa ka.) mi rimarkis, ke ili ja estas „preskaŭ finnaj“ — oni ne povas tion diri pri la sameaj.
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
    La sameaj lingvoj estas pli foraj parencoj de la finna ol estas la estona, karela kaj la aliaj proksimaj lingvoj. Lingvistoj eĉ ne klasas la sameajn en la balt-finnan grupon (vidu ekz. la esperantan nomaron de la uralaj lingvoj faritan de Jouko Lindstedt). Ankaŭ diferencoj inter la sameaj lingvoj, parolataj de meza Skandinavio ĝis orienta Kola duoninsulo, povas esti grandaj.
  • Harri Laine
    Mi rimarkis, ke jam ne funkcias la ligilo, kiun mi donis por kanto de Tiina Sanila, kiu estas nuntempe ankaŭ vicprezidanto de la Samea Parlamento en Finnlando. Jen alia ŝia kanto en la reto: "Uuh". La vortojn vi povas legi sur paĝo en la retejo Lirama.

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti