2008-12-01

Havenaj lumoj, sed sen romantiko

Antaŭ unu semajno ekfunkciis nova haveno en Helsinki. Ĝi situas ĉ. 10 kilometrojn oriente de la urbocentro kaj transprenas la rolon de la antaŭaj varhavenoj urbomezaj, kiujn ŝipoj atingis nur trapasante mallarĝan marvojon inter rokaj insuloj. La konstruado de la nova haveno komenciĝis en januaro 2003. Kiam urbestro kaj ministro solene komencis la laboradon kaj masonis la fundamentan ŝtonon, ili estis varme vestitaj (mi supozas), ĉar la temperaturo estis minus 28 gradoj.

Lundon la 24-an de novembro, kiam la unuaj ŝipoj alvenis al la moderna haveno, ŝtormo kovris la tutan urbon per tia amasego da neĝo, ke similaĵon ni ne spertis dum multaj jardekoj, Estis blanka bonvenigo al la alvenantaj maristoj.

Nun jam pluvis plurajn tagojn, kaj apenaŭ videblas eĉ restaĵetoj de la neĝo. Mi havis hieraŭ okazon viziti la havenon, kiu bonvenigis vizitantojn por iom festi la malfermon. Sed estis griza tago, jam je la 15-a estis ne lume, kaj la haveno prezentiĝis kiel malseka, ankoraŭ iom senviva. En nova haveno ĉie regas novaj teĥnikaĵoj. Videblis havenaj lumoj, sed sen la etoso de la legendoj kaj la tradicia muziko pri marista kaj havena vivo:

[Ĉi tie mi origine metis instrumentan, saksofonan version de “Havenaj Lumoj”, sed ĝi estis poste forigita el YouTube. Do, mi proponas alian version, en la hispana lingvo: “Luces en el Puerto”. Por tiu muzikaĵo estas malebligo enmeti ĝin en alian retejon, do bonvolu iri tra ĉi tiu ligo por ĝui la kanton. Ne forgesu poste reveni ĉi tien.]
***

Anstataŭ prepari plenan fotan raporton, mi montras kelkajn okulumojn al la havenaj lampoj.

Havenaj lumoj, por povi labori

Komentoj aldonitaj al la foto en 2008:
  • Laszlo Istvan TOTH Per kia energio oni lumigos havenon, post kiam la fosiliaj energio-portiloj (ŝton-oleo, karbo, tergaso) elĉerpiĝos?
  • Harri Laine respondis al Laszlo Istvan TOTH Mi supozas, ke via demando estas retorika, por aludi ankaŭ ĉi tie pri proksimiĝanta katastrofo por la homaro. Post la elĉerpiĝo de la nomitaj naturaĵoj la haveno certe havos pli grandajn problemojn ol lumigado: Kia energio venigos la ŝipojn, foririgos trajnojn kaj kamionojn, hejtos la magazenojn kaj oficejojn, funkciigos la havenan maŝinaron? El kio oni konstruos vojojn kiam ne plu haveblos asfalto, ktp., ktp.? Eble vi mem eseos pri la afero. Jen, por ke vi povu komenci, scieroj pri la situacio en Finnlando en la jaro 2007: la lando produktis 77.9 teravathorojn da elektra energio, el kio ĉ. 24 TWh venis el renovigeblaj fontoj (ĉefe akvofala energio kaj el kromproduktoj de arbaro-bazita industrio) kaj 22.5 TWh fontis el nukleaj elektrejoj.





Preskaŭ sterila aspektis la nova haveno en la pluve griza tago. Ĝi funkciis nur unu semajnon, sed jam videblas stakoj da kofregoj (ISO-normigitaj transportujoj, ankaŭ nomataj ”konteneroj“), kiujn la modernaj gruoj rapide levas el la ŝipoj. – Jam ekmallumas je 15:46 (la fotilan horloĝon mi forgesis ĝustigi, ĝi ankoraŭ montras la horon laŭ somera tempo: 16:46). La horo videblas, en turnita spegula bildo, ankaŭ en la foto: la ruĝaj ciferetoj 15:45, sur unu grua ŝtaltrabo, estas fenestra reflektaĵo de aŭtobusa cifereca horloĝo.


Lumoj, por kontroli fotilon


Ho, salt, salt! Ne facilas foti tra fenestro de veturanta aŭtobuso. La fotilo svingiĝas en miaj manoj, kaj la longa ekspono tiel montras lampojn kiel lumstriojn, ne lumpunktojn. Nu bone, tio ebligas kontroli la fotilan montron de ekspondaŭro: ĝi indikas okonon da sekundo por ĉi tiu foto, kaj, iom grandigante la bildon, mi povas pene kalkuli ĉ. 11 lumpunktojn en iuj strioj. Unu punkton donas ĉiu alternaĵo de la 50-herca elektro, kaj tiel la intertempo de du punktoj estas centono da sekundo. Okono da sekundo egalas al 12.5 centonoj – mi konjektas, ke la fotilo sufiĉe ĝuste indikas la daŭron.

Havenaj lumoj, nur porokazaj


Por iom festi la novan havenon, oni aranĝis ankaŭ artfajradon. Mi aŭdis urbanon apude starantan murmuri “tiom da mono elspezata kaj ĵetata en la aeron”. Estis bela fajraĵo.

Havenaj lumoj arte kurbaj


Skuiĝo de fotilo aldonis efektojn al la fajraĵoj: fakte ne tiel hokforme kurbis la raketaj fajreroj.

Eble poste mi havos okazon reveni en pli luma tempo. La nova haveno servas nur ŝipojn, kiuj transportas varojn, sed iuj el ili kunveturigas ankaŭ pasaĝerojn, kaj mi aŭdis ke tia vojaĝo estas agrabla travivaĵo. Eble mi iam provu tiel ŝipi al meza Eŭropo, por samtempe vidi la havenon Vuosaari en plena taglumo.


***

Dum la proksimaj tagoj estos pli malfacile eniri Finnlandon. Kvankam la lando estas Ŝengena, nun provizore (de la 24-a de novembro ĝis la 5-a de decembro) okazas kontrolado de pasaĝeroj ĉe ĉiuj limoj. La kaŭzo estas tio, ke la 4-an kaj 5-an de decembro okazos en Helsinki kunveno de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kiun partoprenos ministroj de eksterlandaj aferoj el la 56 membroŝtatoj. En la kunvenaj tagoj ankaŭ verŝajnas trafika malordo en Helsinki, ĉar la aŭtoj de la altaj delegitoj havos privilegiojn surstrate.


--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



Komentoj 
  1. Tjeri Mi esperas ke la pramŝipoj daŭre albordiĝos la urban havenon, ĉar estas belega alveno...
  • Harri Laine respondis al Tjeri Jes, certe ili restos tie. Mi pensas, ke urbanoj eĉ protestus, se oni forpelus la grandajn pasaĝerajn ŝipojn el la urbomezo.

    La nova haveno influas ĉefe transportadon de varoj: ne plu tiom da ŝipoj sur mallarĝaj marvojoj en la insularo kaj, precipe, ne plu tiom da kamionegoj sur la urbaj stratoj. Oni povos tute malkonstrui unu fervojan trakon al la okcidenta haveno. Liberiĝos marbordoj por (verŝajne multekostaj) loĝdomoj. – La novan havenon nun atingas fervojo kun la plej longa (13.5 km) tunelo en Finnlando kaj ankaŭ ekspresvojo (kun 1500-metra tunelo).

    Posta precizigo: La 13-kilometra tunelo estas la plej longa fervoja tunelo en la lando. La tunelo, tra kiu fluas laga akvo al la konsumantoj en Helsinki, estas eĉ 120 kilometrojn longa (la plej longa enroka tunelo en la mondo). Ankaŭ ĝi estas sufiĉe granda por ŝarĝaŭtoj, sed kompreneble plej ofte plena je akvo; escepte, ĉi-jare la suda duono estis senakva por riparoj.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva…  
    Dankon pro la nova vorto „gruo“, kiun mi neniam sciis antaŭe.

    » ne plu tiom da ŝipoj sur mallarĝaj marvojoj en la insularo kaj, precipe,
    » ne plu tiom da kamionegoj sur la urbaj stratoj

    Mi ankaŭ supozas inter la kialoj la koston de la tero, kie la antaŭaj havenaĵoj estis. Ne tre granda loĝejo en nova domo tie povas kost milionon da eŭroj kaj pli :)
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva… 
    La eblo konstrui novajn loĝdomojn kun vido al la maro estis certe unu el la gravaj kialoj. Iuj grupoj havis grandan intereson pri tio, ankaŭ la urbo mem, ĉar multekostaj loĝejoj allogas ankaŭ bonajn impostpagantojn. Mi tamen kredas, ke la decido ekestis pro kuna efiko de diversaj motivoj. Ankaŭ la haveno estas tre grava fonto de enspezoj por la urbo, kaj oni eble ne decidus investi preskaŭ 700 milionojn da eŭroj nur pro la utilo de novaj loĝdomoj. La situacio estas nun pli bona por la importa-eksporta trafiko: la haveno estas pli facile atingebla de la maro kaj de la tero. Ankaŭ konsideroj pri sekureco influis, ĉar ŝipoj venigas ankaŭ danĝerajn varojn (kemiaĵojn k.a.), kiujn oni devis transporti tra urbaj stratoj.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri Laine 
    » oni eble ne decidus investi preskaŭ 700 milionojn da eŭroj nur pro la utilo de novaj loĝdomoj

    Oni ja teorie povus: milo da loĝejoj pripagus la koston.

    Sed certe tio estis ĝuste inter la kialoj, ĉar estas rezulte ankaŭ pli moderna kaj pli sekura haveno.
    Restas nur gratuli Helsinkon: en Peterburgo simila problemo ankoraŭ ne finsolviĝis.

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti