2009-02-17

Fiŝpladoj, nomdona vilaĝo, hebrea elemento

Unu tagon, vizitante mian naskiĝurbon Turku, mi tagmanĝis en la restoracio Kaskenahde. Tie speciale bongustas la fiŝaĵoj, kaj tiuj ankaŭ ĉi-foje allogis min. Post la manĝo mi estis plene kontenta. Sed ekster la restoracio, sur la trotuara flanko de la ŝtona barilo, mi hazarde rimarkis tabuletojn, kiujn mi antaŭe neniam atentis: Estis du bronzaj ŝildoj, neniel okulfrapaj: la patino estis dubekolora kaj la loko tro malalta por facile trafi miajn okulojn. La simplaj surskriboj memorigas pri detalo el la historio de scienco, kaj oni trovas tie eĉ aludon al la hebrea lingvo. 


Restoracio sur loko de ĥemiejo
Ŝildo de la restoriacio Kaskenahde en Turku, Finnlando, montras, ke ĝia specialaĵo estas fiŝaj pladoj. Sed sube, sur la ŝtona barilo, videblas du grizaj tabuletoj el bronzo, apenaŭ rimarkeblaj. Ili rakontas pri tute alispeca laborejo.


Gadolin sur patinaj ŝildoj


Du ŝildoj rakontas pri scienca laboro antaŭ 200 jaroj: “Sur ĉi tiu loko, en domo numero 161 de la Monaĥeja Kvartalo, situis la laboratorio de la fame konata finna ĥemiisto Johan Gadolin, en la jaroj 1797–1814.” La dekstra, svedlingva ŝildo precizigas, ke li estis “profesoro pri ĥemio en la antaŭa [universitato] Åbo Akademi”. 

Finne: “Tällä paikalla luostarikorttelin talossa 161 sijaitsi maineikkaan suomalaisen kemistin Johan Gadolinin laboratorio vuosina 1797–1814.” 
Svede: “På denna plats, i gården 161 i klosterkvarteret, hade Johan Gadolin kemiprofessor vid den forna Åbo Akademi, sitt laboratorium åren 1797–1814.

La teksto estas dulingva, finna kaj sveda, kaj la du lingvoj proponas iom diferencajn tekstojn. Mi kunmetas el tiuj jenan tradukon: “Ĉi tie, en domo numero 161 de la Monaĥeja Kvartalo, en la jaroj 1797–1814, estis la laboratorio de la fame konata finna ĥemiisto Johan Gadolin, profesoro en la antaŭa Åbo Akademi.” – [Tiu Å. A. ne estas la nuna universitato Åbo Akademi, kiu estas nur 90 jarojn aĝa. Temas ĉi tie pri la malnova Reĝa Akademio en Turku (= Åbo), kies moderna nomo estas Universitato de Helsinki.]


***

Kiel do fame konata? Nu, ekzistas unu ĥemia elemento, gadolinio, nomita laŭ li, kaj por tia honoro oni bezonas almenaŭ iom da konateco en la ĥemiistaj rondoj. Johano Gadolin (1760–1852) mem ne malkovris la elementon, oni eĉ ne trovis ĝin dum lia vivo. La unuaj signoj pri ĝia ekzisto estis linioj en spektro de la lumo eligata de certaj mineraloj en arda stato. Unu el la mineraloj estis jam antaŭe nomita gadolinito, kaj tiel transdoniĝis la familia nomo ankaŭ al la nova elemento gadolinio (numero 64 en la tabelo de ĥemiaj elementoj, simbolo Gd). La mineralo gadolinito eĉ ne enhavas gadolinion kiel esencan konsistaĵon, nur kiel malpuraĵon kun ete eta kvanto.

Gadolin estis lerta analizisto. Li studis interalie mineralojn el mino en Ytterby, vilaĝo en la insularo proksima al Stokholmo, la ĉefurbo de Svedujo. En 1789 li malkovris tie novan substancon, kiu fakte estis oksido de nekonata elemento, poste nomota itrio (latine yttrium). La elementon mem li ne sukcesis izoli, nur la oksidon, kaj pasis 39 jaroj antaŭ ol alia ĥemiisto apartigis la elementon mem. Oni tamen konsideras Gadolinon la unua analizinto de itrio.


***

La sveda vilaĝonomo Ytterby estas certe la plej fekunda fonto de nomoj por ĥemiaj elementoj, ĉar entute kvar kreiĝis el ĝi: itrio (Y, numero 39), terbio (Tb, 65), erbio (Er, 68) kaj iterbio (Yb, 70). Kaj tio ne estas la solaj elementoj unuafoje malkovritaj en mineraloj de la tiea mino: la aliaj estas skandio, tulio kaj holmio. Ĉiuj apartenas al grupo nomata termetaloj (ofte kun la preciziga epiteto maloftaj aŭ “raraj”).


***

Sed kiel tio rilatas al la hebrea lingvo? Jes, la nomon Gadolin unue alprenis al si Jakobo, la patra avo de Johano Gadolin. Jakobo estis pastro, kaj tiutempe necesis, ke klerulo havu ankaŭ nomon kiu atestas pri erudicio. Por tio konvenis precipe la klasikaj lingvoj de la eŭropa civilizo, la latina kaj la greka. Onidire la familiestro Jakobo konsideris (verŝajne laŭ la nomo de la bieno de lia deveno) unue la latinecan formon Magnulin (el la latina magnus = granda), sed poste elektis la hebrean samsignifan radikon gadol (la hebrea, ege deca elekto por klasikema religiulo, ĉu ne?), kaj eknomis sin Gadolin. Eble tio helpis ankaŭ lian filon, la patron de Johano, ĉar tiu poste iĝis profesoro kaj fine episkopo. 

Tiel do nun gadolinio estas la unusola ĥemia elemento, kies internacia nomo havas hebrean radikon. Kaj Johano Gadolin estas unu el la malmultaj homoj, kiujn oni honoris per nomo de elemento, kaj fakte la sola kiu donis nomon al elemento nature trovebla. (Oni trovas en la literaturo ankaŭ indikojn, ke gadolinio venas de la mineralnomo gadolinito; tio povas esti vera, sed montras nur unu ŝtupon en la evoluo ekde Gadolin al gadolinio.) 


***

Sed mi preskaŭ tute forgesis la restoracion! Mi bone manĝis, kaj rekomendas ĝin al la ŝatantoj de fiŝaĵoj. Mi precipe amas la baltajn haringojn, tiujn malmultekostajn fiŝetojn, kiujn finna proverbo priskribas “tro malgrandaj por Kristnaska festo”, sed la restoracio proponas ankaŭ aliajn fiŝojn, laŭ tio kion ŝance kaptis fiŝistoj. Okaze de via vizito (Fiŝ-restoracio Kaskenahde, Kaskenkatu 6a, Turku, Finnlando), rimarku do ankaŭ la tabuletojn ĉe la strato. – Bonvolu transdoni al la restoracia personaro saluton de (neregula, nekonata) kliento, kiu blogas en Esperanto.

--------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



15 komentoj
  • Paŭl
    Interese!
  • Harri Laine
    Dankon, Paŭl! Ankaŭ por mi estis interese, kaj mi ne komprenas, kial mi ne pli frue rimarkis la ŝildojn antaŭ la restoracio. Eble mi ĉiam eniris tro malsata kaj eliris tro sata por ion ajn rimarki.
  • Manolo
    Interesega eseeto! Mi gratulas. Dankon!
  • Vladimír Türk*
    Dankon por interesa informo!
  • Harri Laine respondis al Vladimír Türk*
    Dankon, Manolo kaj Vladimír. Estas plezuro, ke ankaŭ iun alian interesas similaj historioj.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Laŭ la foto, la ŝildoj vere ne „ĵetas sin en la okulojn“.

    > grupo nomata termetaloj (ofte kun la preciziga epiteto maloftaj aŭ “raraj”)

    Interese. En la rusa ekzistas plenaj adjektivo por tiuj metaloj: redkozemelnije „rarteraj“ :)

    Dankon pro la adreso. Dum la vizo validas kaj la helsinka afero stagnegas, kial ne vojaĝi al Turku por manĝi tie fiŝaĵon? Restoracioj en Finnlando estas ofte tre agrablaj: min aparte kortuŝas la tradicio meti trinkakvon sur la tablon senpage; tio ege kontrastas al nia sud-eŭropa ĉemara sperto, kiam oni en restoracioj donadis trosalitan manĝaĵon eble kun la intenco soifigi la klientojn :) Estas konata fakto, ke trinkaĵoj donas plej multe da profito (kostas multe, ĉiam aĉetatas, ege facile preparatas).
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Vi certe pravas, ke vendi trinkaĵojn estas facila kaj profitiga negoco. Restoracioj ankaŭ ofte volas vendi botel-akvon anstataŭ la simpla trinkaĵo el krano. Oni plurfoje pruvis per blindaj eksperimentoj, ke homoj opinias kranakvon (de Helsinki) pli bongusta ol enbotelajn akvojn, kaj ankaŭ la ĥemia kaj biologia kvalito estas pli bona. Kubmetro (1000 litroj) da akvo kostas iom pli ol 2 eŭrojn.
  • Blanka Meduzo
    Interesa artikolo.
    なかなか興味深いお話でした。
  • Pietari Virtanen
    Haringoj ja bongustas, sed multe pli volonte mi tamen manĝas fiŝojn, pri kies nomo oni multe diskutis, kaj nun mi ne memoras, kiu vorto estas plej rekomendinda. En la finna "muikku" (Coregonus albula), al kiu fiŝo la finnaj vortaroj donas la nomon "koregono", kiu miakomprene estas finne "siika" (Coregonus lavaretus), ankaŭ bongusta fiŝo. Ili ja estas parencaj sed tiom diferencas, ke muikku indus havi propran nomon.
  • Tjeri
    Interesa eseeto.

    La unuan fojon kiam iu manĝigis muikku-on al mi, mi serĉis la tradukon de ties nomo en finna-franca vortaro. La rezulto estis "petit poisson de lac", t.e. lagfiŝeto!
  • Harri Laine
    Eble mi ne disputu kun Pietari pri bongusto de la du fiŝetoj: povas esti ke lia patrino regalis lin nur per la lagaj koregonetoj, dum mia patrino apenaŭ konis tiujn sed des pli bone kapablis utiligi la marajn haringetojn. Tio povas signifi nur unu aferon: ni neniam interkonsentos.

    Tjeri, vi trovis por muikku perfekte bonan tradukon! Por la plej multaj homoj lagfiŝeto estas tute sufiĉa. Se vi volas aldoni nuancojn, vi povas diri ke ĝi estas svarma lagfiŝeto aŭ (strange sed jes:) salmofamilia lagfiŝeto.

    Estas teorie eble krei unikan nomon por ĉiu el la 30 000 fiŝospecoj de la mondo, sed verŝajne iu koregono blanketa (Vilborg) estas tutegale nebula, se oni ne konas fiŝojn. Ĉu corégone blanchâtre, kiun mi trovis en unu fi-fr vortaro, estas al vi konata? La franca vikipedio proponas corégone blanc, sed mi ne estas tute certa pri ties detaloj, ĉu vere estas la sama fiŝo kvankam oni tie donas la saman sciencan nomon.

    Por muikku la fi-eo vortaroj donas: koregono (Anttila 1911), koregono (albula), koregoneto (Setälä 1923), koregoneto (Vilkki 1963), koregono (Vilkki & Favén 1983).

    Se la kunparolanto scias, ke oni parolas pri fiŝo, koregoneto estas bona nomo, laŭbezone precizigita per norda, laga, svarma, eble tiel kreiĝus sufiĉe ekzotika nomo ankaŭ por restoraciaj menuoj, se tiuj ne volas eĉ pli ekzotikigi ĝin kaj uzi nur nomon en la loka lingvo.

    Koregono sen ia ajn precizigo ne estas tre bona, ĉar diversspecaj koregonoj estas multaj en la mondo kaj pluraj el ili estas ankaŭ kaptataj por homa konsumo (en Finnlando precipe diverstipaj siika). La sufikso et taŭgas por la fiso, ĉar ĝi pezas normale 10–70 gramojn. Ĝi estas la ekonomie plej grava fiŝo en la lagoj de Finnlando. Do, miaj proponoj estas (laŭ bezono de precizeco): lagfiŝeto aŭ koregoneto. Por scienca klasado vi povas elekti ekz. la proponon de Vilborg koregono blanketa.
  • Tjeri respondis al Harri Laine
    Tio estis multaj jaroj antaŭe, kaj la vortaro estis magranda kaj malnova. De tiam mia edzino aĉetis novan vortaron (Suomi-Ranska-Suomi de WSOY Sanakirja) en kiu muikku estas tradukita kiel marène aŭ vendace. Sed mi neniam aŭdis pri tiuj fiŝoj, kaj ne trovas ties nomo en kutima familia franca vortaro...Fakte, temas pri regionaj lokaj nomoj.

    Koregoneto tute plaĉas al mi.
  • Pietari Virtanen
    Vi certe pravas. Mi ja estas mezfinnlanda infano, naskiĝinta en la komunumo Kivijärvi. Kvankam ni transloĝiĝis poste al Porvoo, marborda urbeto, koregoneto (dankon pro la nomo) ĉiam restis por ni la plej grava fiŝo, ĉar nia somerdometo daŭre estis ĉe la lago Kivijärvi. Eĉ nuntempe mi somerdometas ĉe la sama lago, kvankam nun en la komunumo Kannonkoski.

    La rakonto pri Gadolin estas tre interesa, antaŭ kelkaj jaroj aperis tiutema artikolo en la finna TIEDE-revuo. Mi konservas la malnovajn numerojn, kaj hazarde pasintsomere en la somerdometa necesejo relegis pri Ytterby, Gadolin ktp.
  • Harri Laine respondis al Pietari Virtanen
    Interese, mi neniam legis tiun artikolon, sed eble mi trovos ĝin ie. - Bone, ke vi menciis necesejon. Mi supozas ke niaj grandurbaj samideanoj en la mondaj metropoloj ne scias, kiel agrable estas somere sidi en ĝuste tia necesejo, aŭskulti birdan kantadon kaj ventan susuradon kaj legi interesajn malnovajn jam forgesitajn ekzemplerojn de gazetoj. Tie tute ĉesas ekzisti la bruo kaj urĝo de la mondo, kaj fakte oni baldaŭ ne plu memoras, kial oni sidas tie.
  • Lars Sözüer
    Jam kiel infano mi ie legis, ke kvar elementoj estas nomitaj laŭ iu sveda Ytterby. De tiam mi miradis, kial. Finfine de vi mi nun eksciis tion, kaj multe pli. Dankon![La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti