2009-02-19

Fruaj vortaroj por la Finna

[Ĉi tion mi publikigis origine en la retejo Ipernity. Mi kopiis ĉi tien la fotojn kun ĉiuj komentoj.]




Vortaro finna-esperanta
Werner Anttila: Suomi-Esperanto Sanakirja. Eldona Akcia Societo de G. W. Edlund, Helsinki 1911.  (La unua eldono aperis en 1906.)

Mi fotis ĝin por montri la diferencojn kompare kun la ekzemplero de Pietari Virtanen. Ambaŭ verkoj estas tole binditaj.

[Komentoj pri ĉi tiu foto ne estis en 2009]


* * * 

“Perfekta” vortaro de Setälä, 1923



Perfekta vortaro
Vilho Setälä: Täydellinen suomi-esperanto sanakirja. Plena vortaro finna-esperanta. Eldonis Otava, Helsinki. 1923. 832 paĝoj en formato 7.5 x 17 cm, 3 cm dika. Broŝurita ekzemplero. 

La verko ekzistas ankaŭ en tola bindo, sed tia estis pli multekosta kaj mono ne abundis en mia poŝo, kiam mi aĉetis ĝin. Nun mi jam posedas ĝin ankaŭ binditan. La formato de la libro estas malofta, kaj ĝi ial ŝajnas al mi karakteriza al Vilho Setälä, eble lia propra elpensaĵo. Lia vortaro esperanta-finna havas similajn dimensiojn.

La vorto “täydellinen” en la finna nomo impresas strange, ĉar ĝia kerna signifo estas, eĉ emfaze, “perfekta, kompleta, senmanka”. Mi ne scias pri alia finna vortaro, kies nomo enhavus la vorton, kiu ĉi tie ŝajnas nur mistrafa imitaĵo de la esperanta “plena”. – (Verŝajne io teda okazadis, kiam mi zorge desegnis la misteran bildon supre sur la kovrilo.)


Komentoj

Bernardo
Wunderbar, Harri! Oni memoru, ke la fama "Plena Vortaro" de SAT (PV, la antaŭulo de nia hodiaŭa PIV) aperis nur en 1930 (plej disvastigita fariĝis la dua eldono de 1934). Setälä estis unu el tiuj, kiuj plej aktive varbis por la Zamenhofa revo de "plena" Vortaro. En Esperanta Finnlando li multe skribis pri la antaŭlaboroj de tiu vortaro, ekz. "La prefikso mis-" (1918:11 (nov) p. 25), pri "Vortaro Esperanto-Esperanta" (1920:12 (dec), p. 307-308), kie li proponis ellaboron de "duon-oficiala" difin-vortaro surbaze de la vortaro de Kabe per kunlaboro de ĉiulandaj vortaristoj kaj ofertis preson en Finnlando, do precize la programon, kiun PV dek jarojn pli poste plenumiĝis.

"Pensoj de vortaristo" legeblas en Esperanta Finnlando 1920:7 (jul), p. 193-195 pri la demando, kiel okazu la "pliriĉigo de nia lingvo per novaj radikoj"? La koncepto de "natura evoluado" estus tro malvasta. Li komparas kun la evoluado de la finna, alia "juna kulturlingvo" kaj proponas "plena[n] vortaro[n] Eo-Ea[n]".

En "Geografiaj kaj personaj nomoj" (Esperanta Finnlando 1921:5 (maj), p. 80) Setälä traktas la demandon de la transskribo de nomoj de finnaj urboj surbaze de la (tiam pli konata) sveda aŭ finna nomo: Helsingfors, Viborg, Abo aŭ Helsinki, Viipuri, Turku? Li montras, ke "la geografiajn nomojn oni ne povas transskribi en Esperanto laŭ senescepta, unueca regulo. Sekve oni devas cedi la regulecon al maksimuma internacieco."

Ĉio ĉi devus esti spurebla en via "täydellinen" vortaro, Harri, finnigo de la granda kaj eterna Esperanta revo kaj programo pri "kompleta", "plena" vortaro - nur ke mi neniam tenis ĝin enmane - plor'! Mi supozas, ke ĝi precipe baziĝas sur la Kabe-vortaro. Ĉu vi okaze povus kontroli, kiel Setälä tradukas la finnan vorton por "konkeri"? Ĉu eble per "konkiri"? Plene kaj komplete envie pri via trezoro - Bernhard


Harri Laine  respondis al Bernardo
Via listo pri malnovaj finnaj eldonaĵoj kaj via kono pri ilia enhavo igas min verdiĝi pro envio, (Eble envio kaŭzas alian haŭtkoloron en aliaj landoj, sed ni finnoj iĝas verdaj pro envio.)

Jen cito el la vortaro:
valloittaa militakiri, venkakiri, almiliti, konkiri, (miehittää) okupi, (alistaa) ekpotenci, subjugi

Do, estas konkiri. Mi ne scias, ĉu mi konsentus meti en modernan vortaron ĉiujn signifojn, kiujn Setälä atribuis al valloittaa, sed mi eble konsiderus aldoni ion proksiman al la senco de nia ĉarmi.

 Bernardo  respondis al Harri Laine
Ha, do kiel mi supozis: Kabe, Vortaro de Esperanto, 1910, 1911, 1925, 1984 (ĉiuj senŝanĝe) havas:

Konkiri [tiel!]. Akiri per milito; aligi al sia lando per milito, almiliti: La Romanoj konkiris la tutan antikvan mondon.

Vikipedio ĝuste skribas, ke 'konkiri' estas "unu el la plej konataj arkaismoj de Esperanto. La ekzemplo-frazo "La Romanoj ~is la tutan antikvan mondon" tamen troviĝas ĝis hodiaŭ en PIV, nun por klarigi 'konkeri' ". Malĝuste estas la indiko pri la eldonjaroj, ĝuste supre laŭ la bibliografio de Ockey kaj Trovanto , la bibliografio de IEMW en Vieno.

Oni povus daŭrigi la komparon inter Kabe 1910 kaj Setälä 1923. "Biciklo" ekzemple laŭ la Kabe-vortaro estas "Durada velocipedo, kies antaŭa rado estas multe pli granda, ol la posta", dum "bicikleto" estas "Durada velocipedo kun egale grandaj radoj". Bele, ĉu ne? Ĉu Setälä 13 jarojn poste ankoraŭ veturis per bicikleto aŭ jam per biciklo? Kaj ekzistas ankoraŭ listo de aliaj apartaĵoj kaj specifaĵoj ĉe Kabe, kiun oni povus kompari kun la solvoj prezentitaj de Setälä. Ĉiel ajn: simile kiel la hodiaŭaj "grandaj vortaroj" baziĝas sur PIV (plej laste la kroata), tiel la gvidilo de Setälä estis Kabe. Interese nun estus ekscii, kie Setälä transpaŝis la kadron de Kabe. Tiu ĉi ekzemple ne jam notas 'saŭno' nek 'ŝvitdometo'. Sed ĉu eble Setälä?
.
Harri Laine  respondis al Bernardo
Setälä mem diras en la antaŭparolo, ke liaj materialoj estis kolektitaj el “Kabe, Verax, diversaj fakaj vortaroj, Millidge kaj Grosjean-Maupin”. Krom tiuj li mencias la Svedan-Esperantan vortaron de Backmann kaj diversajn nacilingvajn fontojn por “elekto de vokabloj kaj glosoj”.

Pri biciklo: Setälä donas por “polkupyörä” la tradukojn biciklo, velocipedo, ciklo kaj por unu senco de “pyörä” la tradukon (bi)ciklo, sen iaj indikoj pri prefero por iu el la vortoj. Por sauna Setälä diras nur (ŝvit-, vapor)banejo.

En la antaŭparolo Setälä donas longan liston de helpantoj, inter kiuj mian atenton kaptis unu nomo: oficistino Tyyne Leivo. Mi estas certa, ke ŝi estas la sama persono kiu poste konatiĝis kiel parlamentano, ministro kaj ambasadoro (kaj plu esperantisto, sed jam kun la familia nomo Leivo-Larsson). Tiam ŝi estis ĉ. 20-jara.
.
Bernardo  respondis al Harri Laine
Koran dankon, Harri, pro via peno kontroli la menciitajn vortojn. Kabe (1910/1925) kaj Millidge, Esperanto-Angla (1912/1956) mi ĵus afiŝis, la du teknikajn vortarojn de Verax (franca-Esperanto 1907, Esperanto-franca 1910) jam antaŭ kelkaj tagoj. La du vortaroj de Grosjean-Maupin Esperanto-franca kaj franca-Esperanto estis la bazo por Plena Vortaro (1930/1934) de la sama aŭtoro en kunlaboro kun Waringhien.

Surprizas min, ke Setälä ne (krome kaj ankaŭ) uzis germanan vortaron, precipe ne mian amikon Paul Christaller 1910. Sed kompreneble la alia direkto Esperanto-germana estus eble pli oportuna kaj pli facile uzebla (sed nur aperis post Setälä de Bennemann). Eble Christaller por Setälä ankaŭ estis tro moderna (??).

Sed la plej grandan ĝojon, Harri, vi probable faris al mi ne-intencite, nome per la citaĵo "elekto de vokabloj kaj glosoj". PV kaj PIV ne notas la vorton "vokablo" (de latina vocabulum, lernenda vorto, germane Vokabel). Mi nur kapablis spuri ĝin ĝis la vortaro Esperanto-germana de Butin (1952), de kie ĝi estis transprenita en diversaj slavaj kaj orient-aziaj vortaroj, kiel mi iom priskribis tie ĉi. Malgraŭ longa serĉado, mi ne kapablis transsalti 1952 kaj - kun iom da duboj - do fine vole-nevole atribuis ĝin al Butin. Kia stultaĵo! Kompreneble ĝi estas multe pli aĝa en Esperantujo, nome almenaŭ jam en Setälä 1923.

La tre afablaj kaj helpemaj korektantoj de iu monata magazino, kie iu maljuna ĵurnalisto havas iujn vidpunktojn (ĉiujn tiajn stultaĵojn oni devas nek legi nek koni, sufiĉas pagi la abonon), tiu ĉarmaj helpemuloj do protektis la senkulpajn "koreajn lernantojn" (Corsetti) aŭ mi ne scias kiujn de "vokablo" anstataŭiginte ĝin per "vorto". Nu, ili fidele gardas la subetaĝan intelektan nivelon de la tuta periodaĵo (kun kelkaj esceptoj). Nur Dio scias, ĉu estas nostalgio aŭ ĉu mi simple estas "sklavo de tiu gazeto-malsano, kiu ne estas kuracebla", ke mi daŭre ankoraŭ ne malabonis ĝin. Kaj malgraŭ via tre afabla atentigo, kara Harri, mi timas, ke ne helpos, se mi venontfoje kontraŭtondros: "kial vi forstrekas "vokablo", ĉu vi eĉ ne konas Täydellinen suomi-esperanto sanakirja?

Harri Laine
Bone, ke mi ĝojigis vin, Bernhard, per tiu vokablo. Kvankam mi ne komprenas, por kio vi bezonas la vorton, ja estas bone kiam serĉanto trovas ion sopiratan. Teorie povas esti, ke Setälä estis la unua uzanto de “vokabl” (surbaze de la 15-a regulo?), sed mi dubas tion. Verŝajne eblas trovi pli fruan fonton.

Mi trovis nur unu kapvorton, por kiu Setälä donas la tradukon vokablo. Estas sana, la normala finna vorto por vorto, kaj por ĝi li aldonas, post la normala traduko: “kiel. *vokablo”. Librofine troviĝas listo de mallongigoj, kaj laŭ ĝi “kiel.” signifas “en gramatiko” kaj steleto avertas pri ne komunlingva vorto. En la esperanta-finna vortaro (3-a eld. 1934) de Setälä vokablo ne troviĝas .

Se mi ne grave miskomprenas, mi eble scias pri kiu “iu monata magazino” vi parolas. Kompreneble (ĉu ne?) vi plu pagos abonon por tiu regula eldonaĵo, kiu (preskaŭ unikaĵo en Esperantujo!) neniom okupiĝas pri harfendado gramatika kaj vort-uza. Tie oni povas observadi, kiel fakte funkcias aŭ misfunkcias la gramatiko kaj vortuzo. Tie oni trovas ĝojige ofte ankaŭ tekstojn de alikontinentanoj, ne nur de eŭropanoj.

Pietari Virtanen

Mi havas la saman libron, sed ho ve, ree kun alispeca kovrilo ol la via! Ĉar mi ne scias, kiel aldoni la bildon al jena komento, mi almetos la bildon al BdE!

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti