2008-06-23

Post festo oni nombru la kadavrojn

En la blogero titolita “Morgaŭ Finnlando fermos sin”, la 19-an de junio, mi skribis pri la somermeza festado de finnoj: “...kaj post la festo oni aŭdos raporton pri la nombro de dronintoj”. Mi ne celis malbonaŭguri, nur konstati fakton pri statistikado. Ĉi-sube estas la rezultoj, kiom oni scias hodiaŭ lundon la 23-an de junio.

La ĉi-subajn nombrojn mi kolektis el hodiaŭaj ĵurnaloj kaj retaj novaĵoj. Ĉio ĉi okazis en Finnlando,  lando kun 5.3 milionoj da loĝantoj,  dum la tri tagoj 20–22 junio.

1. Pri la dronoj ni nun havas novan rekordon, sed feliĉe temas pri rekorde malmultaj mortoj lagaj kaj maraj. Nur unu droninto estas ĝis nun raportita. La antaŭa rekordo de bona sorto, de la jaro 2003, estis kvar dronmortoj. Meznombre dronas 10 homoj dum la somermeza semajnfino, laŭ statistiko pri la pasintaj 20 jaroj.

2. En trafikaj akcidentoj mortis du homoj.

3. La certa nombro de viktimoj de perforto estas tri: du mortigoj per tranĉilo, pri unu la polico ankoraŭ ne detalis.

Oni supozas, ke la escepte malgranda nombro de dronintoj parte ŝuldiĝas al la vetero: ĝi variis, multe pluvis, kaj tio ne tre logis homojn boati aŭ pasigi la tempon sur la bordoj bane kaj naĝe.
***
Proksime al ni ĉio tamen trankvilis

Ni pasigis la Johanan nokton ĉe lagobordo, en serena vetero. Jen foto meznokta de la teraso de nia saŭno-loĝkabano, tuj post la noktomezo kalkulita laŭ la oficiala somera tempo, do iom pli ol unu horon antaŭ la astronomia noktomezo.


pejzaĝo lagoborda al insulo en la direkto de suno ĵus subirinta
Meznokto ĉe unu el la 180 000 lagoj de Finnlando. Fotita 8 minutojn post la noktomezo inter la 21-a kaj 22-a de junio 2008. La suno subiris je 23:14 kaj leviĝis je 03:37  (la malsimetrion kaŭzas la horzonoj kaj la somera tempo).





----------------------------------



[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Vjaĉeslav Slavik Iva…La jaro estas ŝajne feliĉa.
    Kaj la noktoj ja ĉiam belas en Nordio... La someraj noktoj, mi celas :)
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…Jes, kaj ĉiu loko havas siaspecan ĉarmon. Silenta laga bordo tre malsimilas ol la famaj Blankaj Noktoj de Sankt-Peterburgo kun la riveroj kaj kanaloj, pontoj kaj impona arkitekturo. – Ĉi-foje mi pasigis la nokton ne hejme sed iom pli norde, kaj tio faris la diferencon, ke eĉ pli helis la tutan nokton. Ekde sunsubiro ĝis sunleviĝo la tutan tempon estis tiel nomata civila (aŭ burĝa) krepusko.
  • Harri LaineAldono al la statistiko: Kelkajn tagojn poste mi legis, ke dronis fakte du homoj. Oni trovis kadavron de viro, kiu malaperis jam semajnfine, sed kiun oni nur poste trovis droninta. Bedaŭrinda afero, sed tamen la ĉi-jara statistiko restas rekorde bona.
  • Pietari VirtanenLa alfotita loko tre similas al nia somerdometa strando en Kannonkoski, Kivijärvi. Mi preskaŭ povus certi, ke vi vizitis somernokte tie... (bv. viziti mian blogon)
  • Harri Laine respondis al Pietari VirtanenJes, mi vizitis vian blogon, kaj admiris vian lagobordon. Tute bone povas esti, ke noktomeze antaŭ viaj okuloj tie etendiĝas tre simila pejzaĝo, se vi rigardas al la subirinta suno. Via loko estas pli ol cent kilometrojn pli norda ol nia, do la nokto estas eĉ iom pli luma ol tio. – Bedaŭrinde ni ne posedas propran somerumejon,

2008-06-19

Morgaŭ Finnlando fermos sin

Ekde la morgaŭa vendredo, plej verŝajne jam hodiaŭ posttagmeze, vi vane provos kontakti amikon en Finnlando, se vi ne antaŭe konsentis pri la afero. Estas la plej granda festo somera en la lando, la somermezo, kies centro estas la Johana tago, sabaton. Oficejoj kaj aliaj laborejoj estas fermitaj tri tagojn sinsekve, butikoj tamen funkcios vendredon ĝis la 13-a horo, trajnoj kaj busoj jam plenas kaj vicegoj da aŭtoj preskaŭ ŝtopas la trafikon sur la vojoj de la urboj al la kamparo.

Ĉar julio estas la tradicia libertempa monato en Finnlando, ne malmultaj jam ekferias ĉi-semajnfine, kaj la vivoritmo en la lando estos malstreĉita, ĝis la fino de julio iom revekos nin kaj ni plene reaktiviĝos eble nur komence de la nova lernojaro meze de aŭgusto.

Oni iam demandis min, kial finnoj nomas somermezo la feston proksiman al la somera sunhalto (la latinemaj kaj astronomiemaj inter ni nomas ĝin “solstico”). Nu, nomon similan al mez-somero uzas pluraj lingvoj ĝermanaj, sed la finnoj fakte nomas la feston juhannus, kiu venas de la nomo de Johano la Baptisto, sed la devenon oni jam ne multe pensas. Sed ja ankaŭ ni priskribas ĝin kiel la la somermezan feston.

El nia norda vidpunkto la junia festo – kiel ajn oni nomas ĝin – ja estas la somermezo. Ni havas la plej longan tagon, suno brilas 19 ĝis 24 horojn ĉiutage, kaj post tiu tago la noktoj iom post iom longiĝas kaj ni komencas proksimiĝi aŭtunon. Neniu finno konsideras junion plejparte printempo, kiel ŝajnis fari mia demandinto (estis sviso), por kiu temis pri la somerkomenca tago. “Mia vidpunkto” situas je 60-grada norda latitudo; aliaj samlandanoj, tiuj kun dumonata daŭra sunbrilo, rigardas la mondon el 70-grada vidpunkto.

Tiu tago kaj la apenaŭa nokto kun abunda lumo ankaŭ vivigas la hormonojn de la norduloj: Statistikoj pri naskoj montris dum jarcentoj pintajn nombrojn en la lasta duono de marto. Nuntempe tio jam ne tiom klaras, eble pro nia pli kaj pli artefarita vivmedio. Ni pli mallonge dormas somere ol vintre, sed mi neniam aŭdis finnon plendi kiel ĵus faris miaj ĉeĥaj amikoj, kiuj loĝas kelkajn jarojn en Finnlando: ili malŝatas la somerajn noktojn, ĉar estas tiom lume, ke ili ne kapablas dormi.

Antaŭe la Johana tago estis ankaŭ populara tago por geedziĝi, sed ne plu tiom, ĉar estas iom malfacile allogi multajn gastojn-kunfestantojn, kiam ĉiuj volas forvojaĝi al la ĉelagaj somerdometoj, ĉu propraj, ĉu tiuj de parencoj kaj amikoj.

Povas ŝajni strange, ke la plej luman nokton ni volas plilumigi bruligante grandajn fajrojn sur bordoj de niaj 180 000 lagoj kaj ĉe la senfine zigzaga mar-rando – ĉu eĉ la krepuskon ni volas forpeli? Betulbranĉe beligitaj domoj, saŭnado, akordiona muziko, dancado, tempo de amo kaj fekundeco. Kaj iuj ankoraŭ praktikas pratempajn magiaĵojn aŭ almenaŭ rakontas pri tiuj: junulino sin banas nuda en matena roso sur grenokampo de bieno, kies junulon ŝi sopiras enamigi al si; sep specoj de floroj sub la kuseno helpas sonĝe vidi la ĝustan; betulbranĉeta banfasko ĵetita sur la tegmenton de saŭno montras, kiudirekte trovi amoton-amonton...

Iuj ankaŭ ne malmulte konsumas drinkaĵojn dum la festotagoj, kaj post la festo oni aŭdos raporton pri la nombro de dronintoj. Necesas jam rapidi, se oni bezonas alkoholaĵojn, ĉar la alkoholvendejoj fermiĝos morgaŭ je la 13-a horo.

Ĉi-jare la somermeza festo okazas precize la tagon de somera sunhalto, la 21-an de junio, sed tiel ne estas ĉiujare. Jam pli ol 50 jarojn Finnlando festis la Johanan tagon ne je la 24-a de junio, kiu estas la eklezie tradicia festotago de Sankta Johano, sed la sabaton kiu okazas en la septaga periodo de la 20-a ĝis 26-a de junio. Ankaŭ en la kristanaj preĝejoj oni festas Sanktan Johanon laŭ la nova sabata kalendaro, la preĝejojn ornamas sovaĝaj floroj someraj, kaj ĉie estas kantata la somera himno.

La Johana tago estas simile grava festo ankaŭ en Svedujo (midsommardagen, ankaŭ tie ĉiam sabaton) kaj en Estonujo (jaanipäev, mi pensas ke tie tamen laŭ la tradicia dato 24-a de junio). Pri aliaj landoj mi ne certas, sed almenaŭ en Latvujo kaj Norvegujo io okazas. Ĉu vi scias pli bone?

Dum multaj jaroj la estroj de Eŭropa Unio kunsidis ĉirkaŭ la somermezo, kio estas komprenebla pro la transdono de prezidanteco de unu lando al la sekva komence je julio. Kiam Finnlando kaj Svedujo aliĝis al EU en 1995, en ambaŭ landoj aŭdiĝis grumblaj voĉoj de ministroj, kiuj devis ŝanĝi siajn somerajn kutimojn por vojaĝi al iu alia parto de Eŭropo ĝuste je la tago de plej familia festado. Krome, estas politika realaĵo, ke neniu tiam atentas ion politikan, eĉ pintegan ne, kaj malpleje ion faratan kadre de EU. Do kompreneblas, ke finnaj politikistoj konsideris tute senutilaj la somermezajn kunsidojn, kie ili restus plene malatentataj de la voĉdonanta plebo. – Tio daŭris en postaj jaroj. Ĉi-jare mi ne scias, kio okazas. Ĉu entute EU ion faras nun somermeze? Io apenaŭ povus malpli interesi min sojle de la somera festo.

Mi mem baldaŭ, post kiam iom maldensiĝis la aŭtoj sur la ĉefvojoj, ekveturos al somerdometo de amika familio, ĉ. 300 kilometrojn norden, al lagobordo.

Mi deziras al vi ĉiuj bonan somermezon nordflanke de la globo, kaj vintromezon aliflanke! Jen hodiaŭa bildo el nia ĝardeno. Tien venu por komenci kolekti la bezonatajn sep diversajn florojn.

billdo pri floroj en ĝardeno
Miksitaj floroj en nia ĝardeno, parte kulturaĵoj kiel la jam velkintaj narcisoj el kiur restas nur folioj, parte portitaj el naturo en la florbedon kiel la ruĝa geranio kaj la “venenvenkanto” (vincetoksiko, Vincetoxicum hirundinaria)





----------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


  • Vjaĉeslav Slavik Iva…Feliĉan festumadon kaj dankon pro viaj tre interesaj rakontoj pri la finna vivo!
    Inkeriläiset en Peterburgo ankaŭ planis komunan organizitan festadon de Juhannus en apudurbo. Mi apenaŭ iros pro la familia ligiteco (nu kaj parte ankaŭ pro tio, ke mi ne estas inkeriläinen devene).

  • Harri LaineDankon por la bondeziroj! Mi bone pasigis la festotagojn. Mi esperas, ke ankaŭ vi bonfartas, ĉu en via norda urbo de blankaj noktoj, ĉu en la lando de varmaj noktoj sub la Barata luno.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri LaineJes, dankon. Ni bonfartas kaj antaŭplanas la someran migradon al „meza Rusio“, kie la gepatroj de mia edzino loĝas. Mi eble de tie iros al UK tra Finnlando memstare kaj revenos poste per buso, same tra Finnlando, kun aliaj rusiaj esperantistoj (kiuj eniras tra Belarusio/Pollando kaj revenas tra Svedio/Finnlando).
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Mi provis imagi, kie situas “meza Rusio”, sed la vasta areo iom malfaciligas la imagadon. La plej meza loko, kiun mi iam atingis en tiu landego, estas Kazan ĉe la granda kurbiĝo de la Volga rivero. Tamen, sur mapo mi vidas ke Kazan situas sufiĉe proksime al la okcidenta ekstremo de la federacio :)
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri LaineLa vera mezo estas, onidire, ie en Krasnojarska (neimageble!) regiono, kie la fama rivero Tunguska fluas. "Meza Rusio" estas termino (ankaŭ oni diras "meza strio de Rusio"); estas pli-malpli kie Moskvo kaj sudaj de ĝi provincoj situas: Tula, Kaluga, Rjazan, Vladimir ka. Kazanjo, kiun vi mencias, estas pli-malpli en la "meza Rusio", sed oni prefere dirus "Povolĵje" (Ĉe-volgio) pri ĝi.

    La oficiala disdivido je grandaj regionoj ekzistas jam de kelkaj jaroj; en ĝi la "meza Rusio" pli-malpli estas la Centra Federacia Distrikto (pale flava makulo maldekstre en tiu ĉi mapo):

    commons.wikimedia.org/wiki/Image:Map_of_Russian_districts%2C_2008-03-01.svg?uselang=fi
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…Dankon por la klarigo! La nomo "meza Rusio" do estas pli historia ol matematike geografia. La mapo (vi eĉ zorgis pri finnalingva interfaco) estas tre instrua pri la grandeco. Amuze, vidante nenion pli ol nur la limojn de la administraj regionoj oni povas ankaŭ ion konjekti pri la proksimuma denseco de la loĝantaro en tiuj partoj de la lando – almenaŭ mi tiel interpretas la viditaĵon.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri LaineFakte dekono (!) de la loĝantaro loĝas en Moskvo :)

    Estas simileta situacio pri FInnlando, ĉu ne? Mi hodiaŭ prenis en la konsulejo senpagan mapon de Suomi kun 20 km en ĉiu centimetro. Kvankam certe antaŭe mi vidis mapojn de Finnlando, tiu ĉi tre forte impresis pri la nordiaj terenoj. Oulu ĉiam impresis min "la lasta" norda finna urbo; sed ja en la mapo tre bone videblas, ke ankoraŭ sama distanco estas de Oulu ĝis la norda limo, kiel de sudo ĝis Oulu...
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…Jes, kaj la loĝantaro pli kaj pli koncentriĝas. Bedaŭrinde. Fakte kvinono, ĉ. unu miliono, loĝas en Helsinki kaj la tri najbaraj urboj (Espoo, Vantaa kaj Kauniainen; ĉiuj ĉi certe al eksterlandano estas praktike unu urbo, kiun ili nomas Helsinki). – Ouluanoj ĉiam insistas, ke la urbo situas en meza Finnlando, kio estas geometria fakto, kvankam la provinco Keski-Suomi (Mez-Finnlando) estas multe pli sude, ĉirkaŭ Jyväskylä. Interesa afero, kiun ne multaj finnoj memoras, estas tio ke Oulu situas pli oriente ol Helsinki, kvankam ĝi troviĝas ĉe la okcidenta marbordo. En la nordo estas multe da vivo, ankaŭ homa vivo, ne nur boacoj, sed la homa vivo tie estas iom maldensa. La plej norda universitato estas en Rovaniemi.

2008-06-14

Tremanskärr (bildaro pri marĉo)

Bildoj pri vizito al la naturprotektejo Tremanskärr en Espoo, Finnlando, 14 Junio 2008.



Marĉo de la Tri Viroj 
Bonveniga mapo ĉe la enirejo al la Tri-vira Marĉo. La nomo (Tremanskärr, pron. tremansĉer) estas svedlingva kaj ĝia origino ne estas certa. Legendeca tradicio loka rakontas, ke en la marĉo estas tombo de tri rusaj viroj, enterigitaj tie dum la t.n. Granda Malpaco (1713–1721), kiam la orientan parton de Svedujo (t.e. Finnlandon) okupis Rusujo. 


“Ne venu!” 
La naturo mem volas bari la vojon: vento faligis arbon sur la eniran padon. 


Strikte observu 
“Naturŝirmejo deklarita de la gubernia administrejo per dekreto numero 5745/24.11.1996, laŭ la Leĝo pri Naturprotekto .” 


Trans la marĉo 
Nur paŝtrabaro ebligas iron sur la marĉo, se oni volas konservi siajn ŝuojn sekaj. 


Etbetularo 
Sur la malfekunda torfejo eĉ betuloj nur kresketas. 


Kreskaĵoj sur musko 
Hele rozkoloraj floretoj de torfbero (verŝajne Vaccinium oxycoccos), folioj de akvotrifolio (Menyanthes trifoliata), senfoliaj verdaj tigoj de ekvizeto (Equisetum, eble E. palustre) kaj pluraj aliaj herboj kreskas sur la muska marĉosupraĵo. 


Lanugaj herbokapoj 
Blanka punktaro el lanugaj tufoj de lanherbo (erioforo, iu specio de Eriophorum) ornamas la marĉon inter pinoj kaj betuloj. 


Ĉu ili mortis tragike? 
Meze de la marĉo staras sekiĝintaj trunkoj de mortintaj pinoj. Tuj oni suspektas la homon, kiu tiom mistraktas la naturon. Ĉi tie la kaŭza rilato ne estas klara, ĉar la arbojn evidente mortigis plimalsekiĝo de la marĉoparto: la nivelo de la grunda akvo leviĝis kaj sufokis la radikojn de la pinoj. Tion povis kaŭzi naturaj ŝanĝiĝoj de akvofluado en la tereno, eble tro abunda kreskaĵaro sur forfluejo malhelpis naturan dreniĝon. – Sed ne eblas deklari la homon tute senkulpa: eble en la mastrumataj arbaroj ĉirkaŭ la marĉo oni tro forhakis grandajn arbojn kaj tiel malpliiĝis la povo de la grundo forsorbi abundan pluvakvon.


Torfberoj floras 
Ĉie sur la marĉo abundas torfbero-herboj (oksikokoj), kiuj donos siajn ruĝajn berojn nur malfrue aŭtune, kiam estas jam malvarme. Ili plej bongustas, kiam frostaj noktoj iom mildigis la acidecon. 


Ledumoj 
Marĉa ledumo (Ledum palustre) apartenas al la familio erikacoj, kaj tiel estas parenca ekz. al rododendroj. Rododendron oni iam nomas montorozo. Mi opinias, ke marĉa rozo estus taŭga nomo por la blankaflora, kapturne odoranta ledumo. 


Blanke punktita marĉo 
Ledumoj kaj lanherboj, ambaŭ same blankaj, videblas eĉ en la krepusko de la rapide pasanta somera nokto. 


Marĉaj rubusoj 
Jam forvelkis la floroj de preskaŭ ĉiuj marĉaj rubusoj (kamemoroj, Rubus chamaemorus), ĉi tie jam en la postflora fazo. Ankoraŭ tamen ne videblas la oranĝkoloraj beroj. Oni revenu kolekti tiujn malfrusomere. 


Lasta floranto 
Unu sola floranta marĉa rubuso ankoraŭ montris siajn petalojn la 14-an de junio. Ĉu kulo sidas sur unu petalo? 



Senarba 
Partoj de la marĉo estas tro malsekaj por arboj. Nur musko kaj herboj regas tie. 


Marĉa trifolio 
Menyanthes trifoliata. Ĉi tiu ekzemplero havas nur etan floraron. 


Geranio arbara 
La floroj de geranio arbara (Geranium sylvaticum) aperas kun tre variaj koloroj ekde preskaŭ pure blankaj ĝis ruĝaj kaj violaj. 


Beroj por sciuroj? 
Majantemo (Maianthemum bifolium), kun blankaj floroj kaj ruĝaj beretoj nemanĝeblaj, estas nomata sciur-bero en la finna (oravanmarja) kaj la sveda lingvoj. Tiu nomo plaĉas al mi pli ol la neniondira majantemo aŭ la parencon montranta konvalo senodora . La scienca nomo signifas simple “majfloro dufolia”. La herbeto kreskas 5- ĝis 20-centimetra kaj estas iom varie klasata de botanikistoj: iam ĝi estis metita en la lilian familion, nun oni trovas ĝin en familioj konvala aŭ asparaga aŭ ruska (tiun lastan mi neniom konas). Ĉu mi kuraĝu proponi la nomon sciura lilieto?


Ripozejo 

Arbara benko inter arboradikoj, kiuj laŭiras la ŝtonan surfacon serĉante pli nutrodonan lokon. 




Jam videblas 
Jam videblas inter arboj la lago Kurkijärvi, la Gruo-lago. 



Grua lago 
Ne videblis eĉ unu gruo, propre marĉa birdo, kvankam la lago estas nomita laŭ ĝi. 



Malplena vojeto 
Efika ŝildo: “Nur por skiado” La supraĵo de la vojo aspektas iom blanka, sed ĝi estas gruzo, ne neĝo. 

2008-06-03

Lumturo

Tridek kilometrojn longa estas la veturo de Hanko tra rokoplena maro al la insuleto Bengtskär, en sudokcidenta Finnlando. Tie staras la plej alta mara lumturo de la lando, eĉ de Norda Eŭropo. Nun jam aliaj teknikaĵoj gvidas la ŝipojn, sed antaŭe la lumsignaloj estis gravegaj por sendanĝera trafikado surmara. Ne nur lumon disradiis Bengtskär: en la subtegmento de la domo troviĝis granda sireno, la nebulkorno, kies muĝa bleko aŭdeblis en densa mara nebulo.





La ŝipeto jam proksimiĝas al la insulo Bengtskär, kies lumturo videblas ĉe la horizonto. Ni ekveturis de Hanko por la vojaĝo ĉirkaŭ 30-kilometra. La maro estas rifoplena, kaj necesas uzi la oficialajn marvojojn, Nia ŝipestro tamen diris, ke ni veturis laŭ kurso ne markita sur marmapoj sed konata de la lokaj maristoj. Antaŭ la ekveturo estis necese ricevi freŝan raporton pri vetero, ĉar tute ne eblas albordiĝi ĉe la insulo se tro ventas.



La insulo estas preskaŭ nur ŝtonego, kiu iomete superas la marnivelon. En ŝtormo la boato ĵetiĝus kontraŭ la kruta borda roko, tial aliro povas okazi nur en bona vetero.




La glacia epoko, kiu finiĝis antaŭ 10 000 jaroj, kreis la artajn formojn de la insulo. Glacia tavolo kelkajn kilometrojn dika pezis sur la baza roko kaj, moviĝante kun sablo kaj gruzo, frotis kaj erodis, ondume glatigis kaj poluris la ŝtonan surfacon.




La lumturo, kun loĝejoj, travivis multon post kiam la ĉefa lampo unuafoje ekbrilis la 19-an de decembro 1906. La oficistaro kun familioj estis plej granda en la 1930-jaroj: ĉ. 40 personoj, inkluzive instruiston por la infanoj de la dungitoj. En 1968 la lumsistemo estis tute aŭtomatigita kaj la lasta dungito forlasis la insulon.
La granda rondo supre en la loĝeja muro iam kaŝis 7-metran nebulkornon, laŭtegan avertilon, kies sono vibrigis la tutan domon kaj aŭdeblis ĝis 15-marmejla distanco, do preskaŭ 30 kilometrojn.
Dum la dua mondmilito, en 1942, okazis drameca insula batalo, kiun partoprenis, kun la garnizoneto surloka, entute pli ol 1000 militistoj finnaj kaj rusaj. Mortis entute ĉ. 100 homoj, finnaj kaj rusaj. – La finnaj defendantoj estis sukcesaj.



Sur la roka insulo preskaŭ nenio kreskas, eĉ likeno apenaŭ sukcesas fiksi sin sur la glata, onde kaj vente vipata, glacie konsumata roka surfaco. Jen ruĝa katvosto (salikario, Lythrum salicaria), kun kelkaj same harditaj amikoj, trovis peceton da sufiĉe fekunda grundo.



Spirale alsupras la 252 ŝtupoj ĝis 52 metroj super marnivelo.



La lensego de la lumturo koncentris la lampobrilon por dissendi signalon kelkdek kilometrojn sur la maro. Nun jam satelitoj gvidas ŝipojn per GPS-biriloj, sed la muĝanta maro, kun siaj subakvaj kaj preskaŭ subakvaj rokoj, restas same danĝera kiel antaŭe



Nur ŝtupetaro kondukas borden de la boato. Normalan kajon aŭ varfon rompus glacio kaj vintraj ŝtormoj


Por konstrui la lumturon oni bezonis 448 000 brikojn. La fundamenton kaj la eksteron de la muroj oni masonis el ŝtonoj tajlitaj el la granita bazroko de la insulo. Por elteni eĉ plej malmildan veteron la muroj estu fortikaj, kiel montras la fenestra niĉo.



Iom pli facila tasko: alteriĝo laŭ la samaj 252 ŝtupoj.


***


La stato de la lumturo iom post iom malboniĝadis pro la vetero, pro foresto de daŭra prizorgo kaj ankaŭ pro vandalismo sur la negardata insulo. Ekde la mezo de la 1980-jaroj la Direkcio de Maraj Aferoj klopodis malhelpi la minacantan ruiniĝon, unue luigante la insulon ĝis en la jaro 2000 la konsturaĵon aĉetis fondaĵo ligita al la Universitato de Turku. Nun ĝi estas riparita, kaj somere la insulo estas la plej suda turisma celo en Finnlando. Tie estas kafejo-restoracieto kaj en la iamaj loĝoĉambroj de la lumtur-istoj nun estas tranoktejo por ĉ, 20 modernaj lum-turistoj kaj ankaŭ kunvenejo por negrandaj grupoj.
***
Ĉirkaŭ 55 kilometrojn sudokcidente de Bengtskär, la 28-an de septembro 1994, okazis katastrofo. En malluma aŭtuna nokto sur la ŝtormanta Balta Maro la ŝipo Estonia venis al la definitiva fino de siaj vojaĝoj. Je la horo 01:22 la deĵorantaj radiistoj de proksimaj ŝipoj kaj de ĉebordaj stacioj registris la unuan helpokrion “Mayday Mayday Estonia please” elsenditan sur la kanalo por urĝaj mesaĝoj. Jam post duonhoro malaperis la lastaj signoj pri Estonia sur la radaraj ekranoj de la ŝipoj rapidantaj por helpi. Oni savis 137 homojn. Entute pereis 852 ŝipanoj kaj pasaĝeroj. Nur 95 kadavrojn oni trovis, la aliajn prenis la maro. La roro-pramŝipo Estonia nun kuŝas marfunde, sub 80 metroj da akvo.
***
La insuleto Bengtskär situas en la sudokcidento de Finnlando, rande de insularo kiu konsistas el pli ol 10 000 insuloj kaj insuletoj, la plej malgrandaj el tiuj estas nur rokaj elstaraĵoj. La geografiaj koordinatoj estas 59°43.4 N 22°30.1 E; vidu la situon sur mapo. La nomo de la insulo estas svedlingva: Bengt estas vira nomo kaj skär estas roka insuleto, ankaŭ nomata per la samdevena vorto ŝero en Esperanto. Kontentiga proksimuma esperanta prononco de la nomo povus esti benĉer, iom pli precize [beŋtʃær] laŭ la internacia fonetika alfabeto.

----------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]






  • Jorma Ahomäki  Dufoje mi vizitis ĉi tiun raran insuleton, kiu havas altan lumturon. Harri Laine trafe fotis kaj rakontis pri la loko, kie oni dum la dua mondmilito interbatalis. Finnoj sukcesis. Ekzistas romano pri tiu luktado de finnoj kontraŭ rusoj. Certe vi rimarkos surloke, ke homo estas malgranda kaj maro estas potenca. Somere estas facile atingi la insulon Bengskär el la urbo Hanko-Hangö. Vere rekomendinda celo por ĉiuj maramantoj. Dankon al Harri Laine pro multflanka raportista laboro.  Amike salutas Jorma Ahomäki.

2008-05-29

Baltaj haringetoj – nerezisteble allogaj

Hieraŭ mi butikumis en superbazaro. Mi jam havis kafon kaj panon kaj legomojn kaj ion alian en la ĉareto kaj iom distrite rigardis la fiŝojn kaj fiŝtranĉaĵojn travitre videblajn ĉe la vendotablo. Vendisto vidis mian vagantan rigardon kaj tuj alparolis: “Kaj kion bonan vi volas havi?”


En angulo de la vitroŝranko, kvazaŭ kaŝitan malantaŭ imponaj rozaj salmofileoj, mi vidis negrandan vazon plenan de fiŝetoj. Kial la fiŝetoj estas tie, apenaŭ videblaj? Ĉu oni ne volas vendi ilin? El mia memoro neklare sed iel decideme sin trudis plaĉa odoreto kaj mi jam surlange sentis guston de brunaj, frititaj fiŝoj, kaj mi do firme respondis al la vendisto: ”Unu kilogramon da haringetoj”.

Tio estas ne oceanaj haringoj el Atlantiko sed haringetoj el la Balta Maro. Tiuj estas pli malgrandaj, havas apartan guston, kaj mi pensas ke la EU-burokratoj eĉ sukcesis elpensi juran difinon por distingi la oceanan Clupea harengus disde la Balta subspecio C. h. membras – eble la ĉefa diferenco estas la pli granda graseco de la oceana fiŝo. Kompreneble, EU ankaŭ fiksis jaran kaptokvoton en la Balta Maro por ĉiu lando.

Mi aĉetis la fiŝojn tutaj, kun tripoj kaj kapoj kaj vostoj. Tio ne plu estas tre populara krudmaterialo por hejma kuirado, kaj oni fakte jam ne ofte trovas freŝajn haringetojn en vendejoj. Sentripigo, senskvamigo kaj senostigo de fiŝoj ne estas ĉies ŝatokupoj, kaj multaj homoj jam certe rifuzas okupiĝi pri tia kruda laboro aŭ simple ne kapablas tion fari, ĉu pro mallerto, ĉu pro naŭzo. Feliĉe la fiŝvendistoj ofertas diversajn produktojn en oportuna formo: popularas salmaj fileoj, ofte tre favorprezaj ĉar la fiŝoj estas amase bredataj, kaj ĉiam facilas aĉeti fiŝaĵon en ladskatolo. Sed la haringetoj estas simpla tasko: ne necesas senskvamigo, kaj eĉ la ostojn kaj vostojn mi preferas manĝi, se la fiŝoj estas bone frititaj kaj ne grandaj.

Mi ne havas statistikojn pri haringetoj, sed mi pensas, ke plej ofte oni aĉetas por hejma uzo fileojn (oni jam havas maŝinojn por industrie sentripigi kaj senostigi haringetojn). Sed ion tian mi ne volis havi: la gusto nepre ne estas same bona, kiel tiu de freŝaj, tutaj haringetoj, mem purigitaj. Mia kilogramo kostis 3,90 eŭrojn, tre alta prezo kompare kun la pago (eble 0,20, maksimume 0,50 eŭroj) kiun ricevas la kaptisto. Sed oni devas suferi, por akiri frandaĵon.

Hejme mi atakis la fiŝojn nudamane: senkapigis ilin, per dikfingro eligis la tripojn kaj, se estis fiŝino, apartigis la frajon. Estiĝis la fritotaj fiŝoj, iom da frajo kaj amaso da forĵetaĵoj (eble triono de la tuta pezo). Jen la rezulto de tiu laboro:

La unua, prepara stadio de la kuirado estas finita: la Baltaj haringetoj maldekstre, frajo meze kaj la kapoj kaj tripoj dekstre. Ne necesas senostigi la malgrandajn fiŝojn, mi manĝas ilin kun ostoj kaj vostoj.



Nun, ek al fritado! Mi rompis unu ovon kaj iom kirlis la enhavon en telero. Sur paperon mi ŝutis decilitron da sekala faruno kun iom da salo kaj pulvora blanka pipro. La fiŝetojn mi unue trempis en la ovokirlaĵo kaj poste rulis ilin en la faruno. Poste mi fritis ilin en buterigita pato, ambaŭflanke, ĝis sufiĉa bruniĝo. Jen la pato:

Ŝmiritaj per ovomiksaĵo kaj poste rulitaj en sekala faruno kun iom da salo, la fiŝetoj bruniĝas en pato.


Jam post la unua patpleno estis nerezisteble: mi devis gustumi! Jes, estas la gusto konata de infaneco. Kia frandaĵo! Mi scias, ke ne ĉiuj homoj samopinias kun mi pri la delikateco.


Baltaj haringeto ĵus frititaj 


En la jaro 2006 Finnlandaj fiŝistoj kaptis 79 000 tunojn da baltaj haringetoj, plejparte en la suda parto de la Botnia Golfo. Tio signifas po 15 kilogramoj por ĉiu finno. Sed la finnoj certe ne manĝis tiom: la plejparton konsumas bestoj kiel furaĝon. Kia domaĝo, ja estas frandaĵo! Mia kuirmaniero estis unu el la plej simplaj, kiun ne eblas nomi profesinivela kuir-arto, sed eble tio donis palan bildon pri manĝaĵo de miaj praavoj, inter kiuj estis ankaŭ fiŝistoj en la sudokcidenta insularo de la lando. Sed tiuj praparencoj certe kapablis multe pli bongustigi siajn fritaĵojn, kiujn ili povis enpatigi tute freŝaj, rekte el sia boato ĉe la hejma bordo, spicante la fiŝaĵon per ŝenoprazo nature kreskanta sur iliaj insuloj.

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]

  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    » kostis 3,90 eŭrojn

    Estas amuzete, ke ankaŭ en la peterburgaj stratoj ĝi kostis tre simile ĉi-printempe. 130-170 rublojn, estas eble iom pli ol 4 EUR.

2008-05-22

Hotela numera mistiko

Babilante kun amiko pri praktikaj problemoj de vojaĝo en fremda lando, mi memoris, kio foje okazis al mi en Sankt-Peterburga hotelo. Fakte nenian problemon mi spertis, sed ankoraŭ cerbumigas min la eventuale vastaj numerologiaj aspektoj de la afero.

Temis pri labora vojaĝo al Rusujo, ni restis kelkajn tagojn en sama hotelo. Unu matenon mi trovis sur la planko, ĉe la pordo, koverton. Tute klare, ĝi estis ŝovita en la ĉambron tra la mallarĝa fendo inter la planko kaj la pordo. Mi malfermis la koverton. Ĝi enhavis slipon kun teksto en la rusa lingvo. Mi bedaŭrinde ne regas la lingvon, tamen povas iele-tiele legi tekston ĉar mi bone konas la literojn kaj iam sukcesas deĉifri kelkajn vortojn. Estis multobligita teksto kun du mane aldonitaj numeroj: 14135 kaj 15135.

Mi sciis, ke 14135 estas la numero de mia ĉambro, kaj post iom da pensado ekkomprenis, ke la hotelo volas transloĝigi min en alian ĉambron, en numeron 15135. Tio iom mirigis min, sed mi pensis, ke eble temas pri iu necesa riparlaboro aŭ alia praktika kialo. Mi rapidis al matenmanĝo kun miaj finnaj kolegoj, ĉar ni devis frue atingi la lernejon, kie ni kunvenos kun rusaj kolegoj. Mi montris la slipon al kolegino, kiu parolas ruse. Ŝi rapidege rigardis ĝin kaj asertis, ke mi ĝuste komprenis: mi ekhavos alian ĉambron.

Nu, mi volis ekscii pri detaloj, kion mi faru kun la valizo kaj vestaĵoj ktp., sed ni devis jam rapidi. Mi do pensis, ke la hotelo zorgu kaj laŭ sia bontrovo aranĝu mian ĉambron: mi lasis ĉion resti tie en malordo kaj rapidis al la kunveno.

Reveninte mi demandis ĉe la akceptejo de la hotelo, kiun ĉambron mi nun eniru, ĉu jam miaj aĵoj estas portitaj en alian ĉambron. Sekvis dialogo iom konfuza, ĉar komence nek mi, nek la akceptistino bone komprenis, kio estas la problemo. Sed la fina rezulto de nia interparolo estis: mi tute ne bezonas ŝanĝi ĉambron, nur la numero de mia ĉambro estas ŝanĝita.

Kaj tiel estis: dum mia foresto, riparistoj forprenis la ŝildeton “14135” kaj la pordon nun beligis nova, ŝraŭbe fiksita ciferplato “15135”. Mia ĉambro estis en bona ordo, purigita kaj ordigita.

Poste, jam revenante hejmen, mi pensis pri la afero: kial, ho kial, necesis meti novan numeron? La sola klarigo kiun mi kapablis iel akcepti, estis la superstiĉo pri numero 13, kiun mi jam antaŭe renkontis aliloke en la mondo. Hotelo ne havu etaĝon numero 13. Tial, ĉar la du unuaj ciferoj de la ĉambronumero montris la etaĝon, kaj la hotelo volis “plisekuriĝi” forigante la 13-an etaĝon, oni devis ŝanĝi ĉiujn ĉambronumerojn super la 12-a etaĝo. Ĉu tiele? Se mi iam revenos al la sama hotelo (kies nomon mi ne plu memoras, sed mi certe rekonos ĝin), mi ja kontrolu, ĉu etaĝo 13 estas forigita.

Mi iam estis en domego, en kiu tute mankis la 13-a etaĝo. Mi silente demandis al mi, ĉu la homoj laborantaj en ties 14-a etaĝo sentas sin pli bonŝancaj kaj sekuraj pro tio, ke ili ĉiutage liftas al etaĝo numero 14. Ili ja devas scii, ke tamen la etaĝo estas la 13-a.


----------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Vjaĉeslav Slavik Iva…   > superstiĉo pri numero 13

    Eble ili nur volis aspekti originalaj kaj proponi ion memorindan por eksterlandaj turistoj. Ili aŭdis, ke ie en la mondo estas konstruaĵoj sen etaĝoj 4 kaj 13 — kaj do realigis la ideon.

  • Harri Laine  Bedaŭrinde mi devis foriri antaŭ kompletigo de la renumerado, kaj mi ne scias, ĉu jam ankaŭ sur la liftobutonoj k.s. mankas 13. Tiam mi ankoraŭ devis premi la butonon 14 por atingi la freŝbakitan ĉambron numero 15135. Sed ĉu fakte la hotelo havas tiom da gastoj, kiuj rifuzus loĝi sur etaĝo numero 13, ke la hotelo malgajnus monon se ĝi tenus sin je la malnova numeraro? Ĉu povas esti, ke ekonomie necesas tia ŝanĝo? Pri kiulandaj gastoj temas? - Sed certe estis memorinda travivaĵo, bongusta spico de la tago. Eĉ post jaroj ĝi igis min blogi.

  • Vjaĉeslav Slavik Iva…  » Sed ĉu fakte la hotelo havas tiom da gastoj, kiuj rifuzus loĝi sur etaĝo numero 13

    Ne-ne, plej verŝajne temas pri simpla deziro fari ion nekutiman, novmodan ktp. Onidire, en Usono, Japanio kaj kelkaj aliaj landoj ne maloftas multetaĝaj domoj kun "suspektindaj" etaĝoj renumeritaj: ĉi-kaze estis deziro fari ion similan. En Rusio mi fakte neniam antaŭe aŭdis pri tia praktiko, eĉ ne pri unu konstruaĵo. La loĝantaro estas sufiĉe superstiĉa, sed oni kutime distingas inter siaj propraj superstiĉoj kaj praktika laboro :)

  • Harri Laine  Interese. Sed ankoraŭ la tuta klarigo (forigo de 13-a etaĝo) estas nur teorio, kiun ni grupe elpensis dum revena trajnvojaĝo. La faktoj estis simple: numero de mia ĉambro (kaj de apudaj ĉambroj en la sama etaĝo) estis ŝanĝita, sed ne la numeroj de la kolegaj ĉambroj en malsupraj etaĝoj. Mi kutimas preni kuriozaĵojn kiel suvenirojn, certe ankaŭ la avizon pri nova numero mi prenis, sed hejme tiaj etaĵoj malaperas en amasoj da diversaĵoj. Se mi retrovos la slipon, vi ricevos kopion kaj povos viziti la hotelon, por vidi kiel la etaĝoj nun statas. Afero certe inda je profunda scienca esploro, ĉu ne?

  • Harri Laine  Post multaj monatoj mi hazarde trovis la orignalan slipeton. Mi ne tute bone memoris la numeron de la ĉambro, sed la aliaj eroj de la rakonto estis ĝustaj. La numero verŝajne estis komence “14014”, kvankam estas “1414” sur la slipeto. La kialon de la ŝanĝo mi ankoraŭ ne scias.

2008-05-18

“La Universala Temo”

Kolego Tonyo del Barrio afiŝis en sia blogo la interesan Leĝon de Tonjo, kiu priskribas la konduton de partoprenantoj en Esperanta reta diskuto. Li formulis ĝin en eleganta matematika formo:

“Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo des pli (asimptote) proksimiĝas al 1.

Mi iam atentigis lin pri eventuala precizigo, per aldona subleĝo, kiu pli detale difinu la finan diskutotemaron. Li afable demandis, ĉu tiun subleĝon li povus nomi laŭ mi. Mi, modestulo, ne havas opinion pri tio, kaj rapidas aldoni, ke la subleĝon certe jam antaŭ mi pluraj retanoj observis kaj eble ankaŭ klare formulis.

Por dokumenti la aferon, mi jen pli precize formulas mian subleĝon de la Leĝo de Tonjo:
Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, des pli probablas ke "la gramatikaĵoj", en la senco de la Leĝo de Tonjo, inkluzivas supersignojn kaj surogatajn skribojn.

Mi ankoraŭ atendas finan pruvon pri tio, ĉu la asimptota probablo estas ekzakte 1. Tamen, iom alie formulite, mi aŭdacas jam skribi:

La probableco, ke reta diskuto en Esperanto finiĝas en malkonkordo pri uzo de supersignoj kaj surogataj skriboj, laŭtempe asimptote proksimiĝas al 1.

Se tio ŝajnas tro matematikeca, mi proponas ankaŭ sociologian interpreton, kiu resumas kaj la Leĝon de Tonjo kaj la subleĝon:

Interpreto atentanta la esencon de esperantismo.

Estante veraj universalistoj, la esperantistoj, en ĉiu reta diskuto, iom post iom, flankenpuŝas la banalajn temojn kaj koncentriĝas al La Universala Temo, t.e. gramatiko, vortelekto kaj supersignoj.
Kiel vi vidas, ankaŭ mia blogo, jam ekde ĉi tiu (nur la tria) enskribo, estas vivanta pruvo pri la nomita leĝo, kvankam mi, ruze, ne diskutas la supersignojn sed ja la diskutojn pri supersignoj. Tamen la leĝoj pli koncernas la klasikajn diskutforumojn (dissendolistojn kaj uzoreton) ol la blogosferon, t.e. la mondon de la retaj taglibroj, ĉar tiu lasta estas pli individua pensokovejo kaj ne simile spronas al arda diskutado – sed ni plu observu ankaŭ la blogan rondon familian por trovi ĝiajn fakajn leĝojn.

-------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Tonyo  Mi ne diris antaŭe, sed kompreneble via korolario estis science pruvita en multnombraj okazoj. Ĝi estu la Korolario de Harri.
  • Harri Laine  Bone, dankon. Mi supozas, ke do eblos uzi tiun korolario-nomon en piednoto de mia jam duonpreta disertaĵo titolita “La leĝo de Tonjo kaj kvantuma gravito – nova aliro al la teorio pri ĉio” kaj subtitolita “Kompara lingvopatologia-kordoteoria studo pri kontribuo de la universala temo al la kosma malluma energio”.


  • Ronaldo  Gratulon al vi ambaŭ pro la profunde sciencaj laboroj.


  • Harri Laine  Dankon, Ronaldo! Estas ĉiam agrable ricevi mesaĝon de homoj, kiuj alte taksas seriozan sciencan laboron.