2008-06-30

Vilkki – Somero – biblioteko (bildaro)

Mi vizitis la urban bibliotekon de Somero, Finnlando, la 30-an de Junio 2008.

La biblioteko havas relative vastan kolekton de Esperanta literaturo, Esperantaj libroj ne abundas en publikaj biblioteoj en Finnlando. La librojn. gazetojn kaj aliajn presaĵojn posedis Joel Vilkki, (1899–1976), kies heredantoj donacis ĉion al la biblioteko de lia loĝurbo.

Inter la bildoj estas fotoj pri la biblioteko kaj kelkaj pri la urbo Somero, sed mi fotis ankaŭ ĉiun breton kun Esperantaj libroj. Tio donas ian ideon pri la nombro de la libroj.



La Urba Biblioteko de Somero
Pretiĝis en la jaro 2000. Arkitekto Saara Juola.



Ĉu hundoj ne legu?
“La biblioteko estas malfermita: lunde-vendrede 11–19, sabate 10–14. Somere fermita sabate. La luko por redoni pruntitajn librojn estas uzebla nur kiam la biblioteko estas fermita.”



Enira halo
La bibliotekestro Elina Rasa mem deĵoras ĉe la servotablo.



Libroj, diskoj, komputiloj




Kulturo kaj alio en Somero




Libroj, libroj (ne esperantaj)
Vido el la supra etaĝo. La proksima arkforma bretaro surhavas aŭdvidaĵojn.



Filmoj – muziko – libroj
Pruntebla aŭdvida materialo. Iuj publikaj bibliotekoj jam ofertas perretajn pruntojn de kelkaj verkoj. Mi ne scias, ĉu tio eblas en Somero. (Ĉi tio ne estas Esperanta materialo.)


La Esperanta kolekto de la biblioteko 



 
La plejmulto de ĉi tiuj libroj venas el kolekto de Joel Vilkki. (La busto prezentas lokan historiiston Tapio Horila, kies libraro troviĝas aliflanke.)



Surbrete




Surbrete






Surbrete




Surbrete




Surbrete




Surbrete




Surbrete




Surbrete




Elstarigo: Sartre, Pagnol, Vildrac




Surbrete




Surbrete





Surbrete




Jam en ordo kaj katalogo
Ĉi tiuj libroj jam havas la identigan strion malsupre
sur la dorso.



Surbrete




Elstarigitaj: Baudelaire & Kivi




Revuo Esperanto
Ĉu tiom malgrasas plenaj jarkolektoj?



Surbrete




Surbrete





Diversaĵoj
Linguaphone-kurso pri Esperanto (el la kojnoskriba epoko?),
reklamaj slipetoj, presaĵetoj, ekz. la kurioza “Lingvologia Revuo”
eldonita de finno Emil Hanhiniemi en Aŭstralio.



Grava kaj peza
La tuta Esperanto en unu Linguaphone-teko.





Instruisto estis invitita
Invitilo de la urbestraro de Kopenhago al akcepto okaze de la 41-a UK (1956)
kuŝas sur paĝo montranta la lernejojn, kie Esperanto estis instruata en 1959-1960.
La tiamaj Esperanto-pedagogoj en Finnlando, laŭ Revuo Esperanto, estis
Joel Vilkki, Jorma Ahomäki, Erkki Soini, Niku Tumi
kaj Lyli (verŝajne estu: Lyyli) Viertola.



Ekslibriso
Taŭga signo pri libroposedo por edukisto kaj esperantisto.
Mi ŝatus scii, kiu estas la artisto.



Statistiko el 1959-1960




Surbrete




“Esperanta kolekto”
Bone titolita, sed ĉu ne tamen mencii ankaŭ la nomon Joel Vilkki?



Joel Vilkki en Somero



Omaĝa ŝildo
Joel Vilkki (1899-1976) kaj Suoma Vilkki (1902-1996) loĝis en ĉi tiu biena domo Kiiru ekde la 1932‑a jaro kaj kreis la parkon, kiu ĉirkaŭas la domon. Joel Vilkki estis pionire antaŭiranta pedagogia reformanto. Li estis estro de la Geknaba Mezlernejo de Somero dum 28 jaroj. –  Li estis ĉefdelegito de Esperanto en Finnlando 1936–1971.” Vidu ankaŭ la blogaĵon Joel Vilkki kaj Esperanto en Somero de la 30a de Junio 2008.



“Kiiru”
La biena domo Kiiru, malantaŭa flanko.



IMG 0128
La nuna lernejo.






Somero 
Strato en Somero.



Grenejo
Iama grenejo de la bieno Kiiru



Mi pagis!
Ĉi tiuj notoj de la ĉefdelegito de UEA pruvas, ke mi, inter aliaj,
kotizis al UEA en 1966, 1967, 1968 kaj 1969, kaj memorigas
ankaŭ pri mia tiutempa adreso.



Loka gazeto
La frontpaĝo de la loka gazeto “Somero” proponas multon por la konsumanto. La 9-an de septembro 2008: kokfemuraĵo 1.69 eŭroj/kilogramo, ovoj 1.20, teknika ĉemizo 19 eŭroj . Sed sur paĝo 11 estas io por mi.



Li vizitis Vienon
Risto Rasa, poeto-bibliotekisto, rakontas pri sia vizito en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. La paĝon ornamas bildoj pri li apud breto plena je esperantaj libroj, ekslibriso de Joel Vilkki kaj kovriloj de tri verko el la monda literaturo.

Joel Vilkki kaj Esperanto en Somero

VIZITO EN LA URBA BIBLIOTEKO DE SOMERO

Ne malofte mi vizitas en Somero, sed nun mi havas alian celon ol kutime: konatiĝi kun loka historio de la internacia lingvo. Estas bela somera tago, sed por mi nun gravas Somero, ne somero. Somero estas urbo en sudokcidenta Finnlando,  meze de regiono kun riĉa terkultura tradicio. Ĝi apartenas al la provinco Varsinais-Suomi, kies nomo antaŭ jarcentoj estis simple Suomi, nomo nun uzata por la tuta lando.


Sed la urbo situas ankaŭ en Esperantujo. Por ekscii pli pri tio, mi marŝas al la urba biblioteko.


la fasado de la urba biblioteko en Somero, Finnlando
Pretiĝis en la jaro 2000. Arkitekto Saara Juola.

La biblioteko situas en bela, moderna domo, kreaĵo de arkitekto Saara Juola. La dominterno ricevas abundan sunlumon tra fenestroj plafonaj kaj muraj. La etoso estas bonveniga, ĉie mi vidas librobretarojn kaj rekte antaŭ mi estas tablo, ĉe kiu deĵoras bibliotekisto. Mi ne bezonas longe rakonti, kion mi serĉas. Mi komencas per la nomo Joel Vilkki, kaj estas aldononta ion pri Esperanto, sed jam antaŭ ol mi sukcesas eldiri la nomon de la internacia lingvo ŝi komprenas kaj montras al ŝtuparo: la Esperanto-kolekto troviĝas en la supra etaĝo.


vido en la bibliotekon, ĉe la enirejo
La bibliotekestro Elina Rasa mem deĵoras ĉe la servotablo.

2008-06-26

El la vivo de unu frandemulo

Mi, respektinda sterkoskarabo, el la fama familio Geotrupes, skribas ĉi tion. Estas suna tago, kaj mi serĉas ion bongustan por mia granda idaro. Abundas alkoj en la arbaro ĉirkaŭa, la kukoj kiujn ili eligas el sia malkapo estas ne malbonaj, sed hodiaŭ mi flaras ion specialan.

Jen kiel bonŝanca mi estis hodiaŭ, kia eksterordinara sorto min trafis sur arbara vojeto sabla. Ĉu venis ĉevalo ĉi tien, kvankam estas malpermesite?




Ho jes, sed ĉu la ĉevalo galopis kakante, ĉar estas tiom disŝutitaj la frandobuloj? Vidu mem! Ĉu tio ne estas kvazaŭ ĉikani min, kiu havas mallongajn krurojn kaj devas zigzage kuradi por trovi indan nutraĵon por la gefiloj?




Ĉu mi prenu unu el tiuj, kiujn vi vidas ĉi-supre? Ne, ili aspektas jam surtrotitaj kaj la enhavo certe ne plu similas al la ofte menciata kaj prilaŭdata, delikata Ĉeĥa ŝaŭmmanĝaĵo, la bongustaĵo de mia junaĝo, zorge elektita kaj preparita de mia patrino.




Ho, nun jam aspektas pli bone. Jen pluraj kontentigaj alternativoj, ĉiuj ĝustamezure brunaj kaj bonodoraj. Eble mi tamen prenu tiun jam iom dispremitan, kies alloga interno videblas rekte antaŭ mi. – Kio estas tiu malpureta blanka aĵo, kiu nun iom videblas malsupre? Ŝajnas ke io altega staras sur ĝi. Eble arbo, mi ne nervoziĝu.




Jen vera trezoro, eblas surgrimpi. Lasu min iom grati, raspi, gustumi, flari, eĉ foseti kaj alimaniere ekzameni.



Jes, ja, la-la-la! Eblas eĉ eniri, ĉi tio estas plu varmeta, mola, Mi tre ŝatas ĝin mem manĝi, krome ĝi estas tre sano-utila kaj aĝo-longiga, pri kio oni nuntempe multe parolas. Certe ĝi estas ankaŭ tute ekologia-biologia-organika naturprodukto, kiun ajn nomon vi elektas por laŭde priskribi ĉi tian laŭmodan specialmanĝaĵon. – Nun tiu blankaradika trunko jam minace proksimiĝas kaj svingas arĝentkoloran ilon kun stranga reflekte brila okulo, sed mi ne atentu tion. Mi ekmanĝu por ke mi sufiĉe fortu kaj povu fosi manĝujojn por miaj gefiloj kaj porti sufiĉon da ĉi tiu supersterko en la por-ovajn kavojn, kie ĝi nutros la ĉarmajn larvojn-bebojn.




Feliĉe la ĉevalo ne komprenis la malpermesojn metitajn sur tabuloj ĉe la vojo. Nek la bildan malpermeson ĉi-supre, nek la tekston finnan kaj svedan ĉi-sube ĝi komprenis. La sveda teksto eĉ havas skriberaron. Kiu tian mistekston komprenu? – La rezulto de la ĉevala nekompreno estis bonega manĝo por mia tuta familio.




Fino bona – ĉio bona; finiĝis malbona – des pli bone.



--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Harri LaineDankon. Mi multon frandis tiutage tute forgesante pri la risko de trograsiĝo. – Sincere via: Sterkoskarabo.


2008-06-23

Post festo oni nombru la kadavrojn

En la blogero titolita “Morgaŭ Finnlando fermos sin”, la 19-an de junio, mi skribis pri la somermeza festado de finnoj: “...kaj post la festo oni aŭdos raporton pri la nombro de dronintoj”. Mi ne celis malbonaŭguri, nur konstati fakton pri statistikado. Ĉi-sube estas la rezultoj, kiom oni scias hodiaŭ lundon la 23-an de junio.

La ĉi-subajn nombrojn mi kolektis el hodiaŭaj ĵurnaloj kaj retaj novaĵoj. Ĉio ĉi okazis en Finnlando,  lando kun 5.3 milionoj da loĝantoj,  dum la tri tagoj 20–22 junio.

1. Pri la dronoj ni nun havas novan rekordon, sed feliĉe temas pri rekorde malmultaj mortoj lagaj kaj maraj. Nur unu droninto estas ĝis nun raportita. La antaŭa rekordo de bona sorto, de la jaro 2003, estis kvar dronmortoj. Meznombre dronas 10 homoj dum la somermeza semajnfino, laŭ statistiko pri la pasintaj 20 jaroj.

2. En trafikaj akcidentoj mortis du homoj.

3. La certa nombro de viktimoj de perforto estas tri: du mortigoj per tranĉilo, pri unu la polico ankoraŭ ne detalis.

Oni supozas, ke la escepte malgranda nombro de dronintoj parte ŝuldiĝas al la vetero: ĝi variis, multe pluvis, kaj tio ne tre logis homojn boati aŭ pasigi la tempon sur la bordoj bane kaj naĝe.
***
Proksime al ni ĉio tamen trankvilis

Ni pasigis la Johanan nokton ĉe lagobordo, en serena vetero. Jen foto meznokta de la teraso de nia saŭno-loĝkabano, tuj post la noktomezo kalkulita laŭ la oficiala somera tempo, do iom pli ol unu horon antaŭ la astronomia noktomezo.


pejzaĝo lagoborda al insulo en la direkto de suno ĵus subirinta
Meznokto ĉe unu el la 180 000 lagoj de Finnlando. Fotita 8 minutojn post la noktomezo inter la 21-a kaj 22-a de junio 2008. La suno subiris je 23:14 kaj leviĝis je 03:37  (la malsimetrion kaŭzas la horzonoj kaj la somera tempo).





----------------------------------



[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Vjaĉeslav Slavik Iva…La jaro estas ŝajne feliĉa.
    Kaj la noktoj ja ĉiam belas en Nordio... La someraj noktoj, mi celas :)
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…Jes, kaj ĉiu loko havas siaspecan ĉarmon. Silenta laga bordo tre malsimilas ol la famaj Blankaj Noktoj de Sankt-Peterburgo kun la riveroj kaj kanaloj, pontoj kaj impona arkitekturo. – Ĉi-foje mi pasigis la nokton ne hejme sed iom pli norde, kaj tio faris la diferencon, ke eĉ pli helis la tutan nokton. Ekde sunsubiro ĝis sunleviĝo la tutan tempon estis tiel nomata civila (aŭ burĝa) krepusko.
  • Harri LaineAldono al la statistiko: Kelkajn tagojn poste mi legis, ke dronis fakte du homoj. Oni trovis kadavron de viro, kiu malaperis jam semajnfine, sed kiun oni nur poste trovis droninta. Bedaŭrinda afero, sed tamen la ĉi-jara statistiko restas rekorde bona.
  • Pietari VirtanenLa alfotita loko tre similas al nia somerdometa strando en Kannonkoski, Kivijärvi. Mi preskaŭ povus certi, ke vi vizitis somernokte tie... (bv. viziti mian blogon)
  • Harri Laine respondis al Pietari VirtanenJes, mi vizitis vian blogon, kaj admiris vian lagobordon. Tute bone povas esti, ke noktomeze antaŭ viaj okuloj tie etendiĝas tre simila pejzaĝo, se vi rigardas al la subirinta suno. Via loko estas pli ol cent kilometrojn pli norda ol nia, do la nokto estas eĉ iom pli luma ol tio. – Bedaŭrinde ni ne posedas propran somerumejon,

2008-06-19

Morgaŭ Finnlando fermos sin

Ekde la morgaŭa vendredo, plej verŝajne jam hodiaŭ posttagmeze, vi vane provos kontakti amikon en Finnlando, se vi ne antaŭe konsentis pri la afero. Estas la plej granda festo somera en la lando, la somermezo, kies centro estas la Johana tago, sabaton. Oficejoj kaj aliaj laborejoj estas fermitaj tri tagojn sinsekve, butikoj tamen funkcios vendredon ĝis la 13-a horo, trajnoj kaj busoj jam plenas kaj vicegoj da aŭtoj preskaŭ ŝtopas la trafikon sur la vojoj de la urboj al la kamparo.

Ĉar julio estas la tradicia libertempa monato en Finnlando, ne malmultaj jam ekferias ĉi-semajnfine, kaj la vivoritmo en la lando estos malstreĉita, ĝis la fino de julio iom revekos nin kaj ni plene reaktiviĝos eble nur komence de la nova lernojaro meze de aŭgusto.

Oni iam demandis min, kial finnoj nomas somermezo la feston proksiman al la somera sunhalto (la latinemaj kaj astronomiemaj inter ni nomas ĝin “solstico”). Nu, nomon similan al mez-somero uzas pluraj lingvoj ĝermanaj, sed la finnoj fakte nomas la feston juhannus, kiu venas de la nomo de Johano la Baptisto, sed la devenon oni jam ne multe pensas. Sed ja ankaŭ ni priskribas ĝin kiel la la somermezan feston.

El nia norda vidpunkto la junia festo – kiel ajn oni nomas ĝin – ja estas la somermezo. Ni havas la plej longan tagon, suno brilas 19 ĝis 24 horojn ĉiutage, kaj post tiu tago la noktoj iom post iom longiĝas kaj ni komencas proksimiĝi aŭtunon. Neniu finno konsideras junion plejparte printempo, kiel ŝajnis fari mia demandinto (estis sviso), por kiu temis pri la somerkomenca tago. “Mia vidpunkto” situas je 60-grada norda latitudo; aliaj samlandanoj, tiuj kun dumonata daŭra sunbrilo, rigardas la mondon el 70-grada vidpunkto.

Tiu tago kaj la apenaŭa nokto kun abunda lumo ankaŭ vivigas la hormonojn de la norduloj: Statistikoj pri naskoj montris dum jarcentoj pintajn nombrojn en la lasta duono de marto. Nuntempe tio jam ne tiom klaras, eble pro nia pli kaj pli artefarita vivmedio. Ni pli mallonge dormas somere ol vintre, sed mi neniam aŭdis finnon plendi kiel ĵus faris miaj ĉeĥaj amikoj, kiuj loĝas kelkajn jarojn en Finnlando: ili malŝatas la somerajn noktojn, ĉar estas tiom lume, ke ili ne kapablas dormi.

Antaŭe la Johana tago estis ankaŭ populara tago por geedziĝi, sed ne plu tiom, ĉar estas iom malfacile allogi multajn gastojn-kunfestantojn, kiam ĉiuj volas forvojaĝi al la ĉelagaj somerdometoj, ĉu propraj, ĉu tiuj de parencoj kaj amikoj.

Povas ŝajni strange, ke la plej luman nokton ni volas plilumigi bruligante grandajn fajrojn sur bordoj de niaj 180 000 lagoj kaj ĉe la senfine zigzaga mar-rando – ĉu eĉ la krepuskon ni volas forpeli? Betulbranĉe beligitaj domoj, saŭnado, akordiona muziko, dancado, tempo de amo kaj fekundeco. Kaj iuj ankoraŭ praktikas pratempajn magiaĵojn aŭ almenaŭ rakontas pri tiuj: junulino sin banas nuda en matena roso sur grenokampo de bieno, kies junulon ŝi sopiras enamigi al si; sep specoj de floroj sub la kuseno helpas sonĝe vidi la ĝustan; betulbranĉeta banfasko ĵetita sur la tegmenton de saŭno montras, kiudirekte trovi amoton-amonton...

Iuj ankaŭ ne malmulte konsumas drinkaĵojn dum la festotagoj, kaj post la festo oni aŭdos raporton pri la nombro de dronintoj. Necesas jam rapidi, se oni bezonas alkoholaĵojn, ĉar la alkoholvendejoj fermiĝos morgaŭ je la 13-a horo.

Ĉi-jare la somermeza festo okazas precize la tagon de somera sunhalto, la 21-an de junio, sed tiel ne estas ĉiujare. Jam pli ol 50 jarojn Finnlando festis la Johanan tagon ne je la 24-a de junio, kiu estas la eklezie tradicia festotago de Sankta Johano, sed la sabaton kiu okazas en la septaga periodo de la 20-a ĝis 26-a de junio. Ankaŭ en la kristanaj preĝejoj oni festas Sanktan Johanon laŭ la nova sabata kalendaro, la preĝejojn ornamas sovaĝaj floroj someraj, kaj ĉie estas kantata la somera himno.

La Johana tago estas simile grava festo ankaŭ en Svedujo (midsommardagen, ankaŭ tie ĉiam sabaton) kaj en Estonujo (jaanipäev, mi pensas ke tie tamen laŭ la tradicia dato 24-a de junio). Pri aliaj landoj mi ne certas, sed almenaŭ en Latvujo kaj Norvegujo io okazas. Ĉu vi scias pli bone?

Dum multaj jaroj la estroj de Eŭropa Unio kunsidis ĉirkaŭ la somermezo, kio estas komprenebla pro la transdono de prezidanteco de unu lando al la sekva komence je julio. Kiam Finnlando kaj Svedujo aliĝis al EU en 1995, en ambaŭ landoj aŭdiĝis grumblaj voĉoj de ministroj, kiuj devis ŝanĝi siajn somerajn kutimojn por vojaĝi al iu alia parto de Eŭropo ĝuste je la tago de plej familia festado. Krome, estas politika realaĵo, ke neniu tiam atentas ion politikan, eĉ pintegan ne, kaj malpleje ion faratan kadre de EU. Do kompreneblas, ke finnaj politikistoj konsideris tute senutilaj la somermezajn kunsidojn, kie ili restus plene malatentataj de la voĉdonanta plebo. – Tio daŭris en postaj jaroj. Ĉi-jare mi ne scias, kio okazas. Ĉu entute EU ion faras nun somermeze? Io apenaŭ povus malpli interesi min sojle de la somera festo.

Mi mem baldaŭ, post kiam iom maldensiĝis la aŭtoj sur la ĉefvojoj, ekveturos al somerdometo de amika familio, ĉ. 300 kilometrojn norden, al lagobordo.

Mi deziras al vi ĉiuj bonan somermezon nordflanke de la globo, kaj vintromezon aliflanke! Jen hodiaŭa bildo el nia ĝardeno. Tien venu por komenci kolekti la bezonatajn sep diversajn florojn.

billdo pri floroj en ĝardeno
Miksitaj floroj en nia ĝardeno, parte kulturaĵoj kiel la jam velkintaj narcisoj el kiur restas nur folioj, parte portitaj el naturo en la florbedon kiel la ruĝa geranio kaj la “venenvenkanto” (vincetoksiko, Vincetoxicum hirundinaria)





----------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


  • Vjaĉeslav Slavik Iva…Feliĉan festumadon kaj dankon pro viaj tre interesaj rakontoj pri la finna vivo!
    Inkeriläiset en Peterburgo ankaŭ planis komunan organizitan festadon de Juhannus en apudurbo. Mi apenaŭ iros pro la familia ligiteco (nu kaj parte ankaŭ pro tio, ke mi ne estas inkeriläinen devene).

  • Harri LaineDankon por la bondeziroj! Mi bone pasigis la festotagojn. Mi esperas, ke ankaŭ vi bonfartas, ĉu en via norda urbo de blankaj noktoj, ĉu en la lando de varmaj noktoj sub la Barata luno.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri LaineJes, dankon. Ni bonfartas kaj antaŭplanas la someran migradon al „meza Rusio“, kie la gepatroj de mia edzino loĝas. Mi eble de tie iros al UK tra Finnlando memstare kaj revenos poste per buso, same tra Finnlando, kun aliaj rusiaj esperantistoj (kiuj eniras tra Belarusio/Pollando kaj revenas tra Svedio/Finnlando).
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Mi provis imagi, kie situas “meza Rusio”, sed la vasta areo iom malfaciligas la imagadon. La plej meza loko, kiun mi iam atingis en tiu landego, estas Kazan ĉe la granda kurbiĝo de la Volga rivero. Tamen, sur mapo mi vidas ke Kazan situas sufiĉe proksime al la okcidenta ekstremo de la federacio :)
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri LaineLa vera mezo estas, onidire, ie en Krasnojarska (neimageble!) regiono, kie la fama rivero Tunguska fluas. "Meza Rusio" estas termino (ankaŭ oni diras "meza strio de Rusio"); estas pli-malpli kie Moskvo kaj sudaj de ĝi provincoj situas: Tula, Kaluga, Rjazan, Vladimir ka. Kazanjo, kiun vi mencias, estas pli-malpli en la "meza Rusio", sed oni prefere dirus "Povolĵje" (Ĉe-volgio) pri ĝi.

    La oficiala disdivido je grandaj regionoj ekzistas jam de kelkaj jaroj; en ĝi la "meza Rusio" pli-malpli estas la Centra Federacia Distrikto (pale flava makulo maldekstre en tiu ĉi mapo):

    commons.wikimedia.org/wiki/Image:Map_of_Russian_districts%2C_2008-03-01.svg?uselang=fi
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…Dankon por la klarigo! La nomo "meza Rusio" do estas pli historia ol matematike geografia. La mapo (vi eĉ zorgis pri finnalingva interfaco) estas tre instrua pri la grandeco. Amuze, vidante nenion pli ol nur la limojn de la administraj regionoj oni povas ankaŭ ion konjekti pri la proksimuma denseco de la loĝantaro en tiuj partoj de la lando – almenaŭ mi tiel interpretas la viditaĵon.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… respondis al Harri LaineFakte dekono (!) de la loĝantaro loĝas en Moskvo :)

    Estas simileta situacio pri FInnlando, ĉu ne? Mi hodiaŭ prenis en la konsulejo senpagan mapon de Suomi kun 20 km en ĉiu centimetro. Kvankam certe antaŭe mi vidis mapojn de Finnlando, tiu ĉi tre forte impresis pri la nordiaj terenoj. Oulu ĉiam impresis min "la lasta" norda finna urbo; sed ja en la mapo tre bone videblas, ke ankoraŭ sama distanco estas de Oulu ĝis la norda limo, kiel de sudo ĝis Oulu...
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…Jes, kaj la loĝantaro pli kaj pli koncentriĝas. Bedaŭrinde. Fakte kvinono, ĉ. unu miliono, loĝas en Helsinki kaj la tri najbaraj urboj (Espoo, Vantaa kaj Kauniainen; ĉiuj ĉi certe al eksterlandano estas praktike unu urbo, kiun ili nomas Helsinki). – Ouluanoj ĉiam insistas, ke la urbo situas en meza Finnlando, kio estas geometria fakto, kvankam la provinco Keski-Suomi (Mez-Finnlando) estas multe pli sude, ĉirkaŭ Jyväskylä. Interesa afero, kiun ne multaj finnoj memoras, estas tio ke Oulu situas pli oriente ol Helsinki, kvankam ĝi troviĝas ĉe la okcidenta marbordo. En la nordo estas multe da vivo, ankaŭ homa vivo, ne nur boacoj, sed la homa vivo tie estas iom maldensa. La plej norda universitato estas en Rovaniemi.

2008-06-14

Tremanskärr (bildaro pri marĉo)

Bildoj pri vizito al la naturprotektejo Tremanskärr en Espoo, Finnlando, 14 Junio 2008.



Marĉo de la Tri Viroj 
Bonveniga mapo ĉe la enirejo al la Tri-vira Marĉo. La nomo (Tremanskärr, pron. tremansĉer) estas svedlingva kaj ĝia origino ne estas certa. Legendeca tradicio loka rakontas, ke en la marĉo estas tombo de tri rusaj viroj, enterigitaj tie dum la t.n. Granda Malpaco (1713–1721), kiam la orientan parton de Svedujo (t.e. Finnlandon) okupis Rusujo. 


“Ne venu!” 
La naturo mem volas bari la vojon: vento faligis arbon sur la eniran padon. 


Strikte observu 
“Naturŝirmejo deklarita de la gubernia administrejo per dekreto numero 5745/24.11.1996, laŭ la Leĝo pri Naturprotekto .” 


Trans la marĉo 
Nur paŝtrabaro ebligas iron sur la marĉo, se oni volas konservi siajn ŝuojn sekaj. 


Etbetularo 
Sur la malfekunda torfejo eĉ betuloj nur kresketas. 


Kreskaĵoj sur musko 
Hele rozkoloraj floretoj de torfbero (verŝajne Vaccinium oxycoccos), folioj de akvotrifolio (Menyanthes trifoliata), senfoliaj verdaj tigoj de ekvizeto (Equisetum, eble E. palustre) kaj pluraj aliaj herboj kreskas sur la muska marĉosupraĵo. 


Lanugaj herbokapoj 
Blanka punktaro el lanugaj tufoj de lanherbo (erioforo, iu specio de Eriophorum) ornamas la marĉon inter pinoj kaj betuloj. 


Ĉu ili mortis tragike? 
Meze de la marĉo staras sekiĝintaj trunkoj de mortintaj pinoj. Tuj oni suspektas la homon, kiu tiom mistraktas la naturon. Ĉi tie la kaŭza rilato ne estas klara, ĉar la arbojn evidente mortigis plimalsekiĝo de la marĉoparto: la nivelo de la grunda akvo leviĝis kaj sufokis la radikojn de la pinoj. Tion povis kaŭzi naturaj ŝanĝiĝoj de akvofluado en la tereno, eble tro abunda kreskaĵaro sur forfluejo malhelpis naturan dreniĝon. – Sed ne eblas deklari la homon tute senkulpa: eble en la mastrumataj arbaroj ĉirkaŭ la marĉo oni tro forhakis grandajn arbojn kaj tiel malpliiĝis la povo de la grundo forsorbi abundan pluvakvon.


Torfberoj floras 
Ĉie sur la marĉo abundas torfbero-herboj (oksikokoj), kiuj donos siajn ruĝajn berojn nur malfrue aŭtune, kiam estas jam malvarme. Ili plej bongustas, kiam frostaj noktoj iom mildigis la acidecon. 


Ledumoj 
Marĉa ledumo (Ledum palustre) apartenas al la familio erikacoj, kaj tiel estas parenca ekz. al rododendroj. Rododendron oni iam nomas montorozo. Mi opinias, ke marĉa rozo estus taŭga nomo por la blankaflora, kapturne odoranta ledumo. 


Blanke punktita marĉo 
Ledumoj kaj lanherboj, ambaŭ same blankaj, videblas eĉ en la krepusko de la rapide pasanta somera nokto. 


Marĉaj rubusoj 
Jam forvelkis la floroj de preskaŭ ĉiuj marĉaj rubusoj (kamemoroj, Rubus chamaemorus), ĉi tie jam en la postflora fazo. Ankoraŭ tamen ne videblas la oranĝkoloraj beroj. Oni revenu kolekti tiujn malfrusomere. 


Lasta floranto 
Unu sola floranta marĉa rubuso ankoraŭ montris siajn petalojn la 14-an de junio. Ĉu kulo sidas sur unu petalo? 



Senarba 
Partoj de la marĉo estas tro malsekaj por arboj. Nur musko kaj herboj regas tie. 


Marĉa trifolio 
Menyanthes trifoliata. Ĉi tiu ekzemplero havas nur etan floraron. 


Geranio arbara 
La floroj de geranio arbara (Geranium sylvaticum) aperas kun tre variaj koloroj ekde preskaŭ pure blankaj ĝis ruĝaj kaj violaj. 


Beroj por sciuroj? 
Majantemo (Maianthemum bifolium), kun blankaj floroj kaj ruĝaj beretoj nemanĝeblaj, estas nomata sciur-bero en la finna (oravanmarja) kaj la sveda lingvoj. Tiu nomo plaĉas al mi pli ol la neniondira majantemo aŭ la parencon montranta konvalo senodora . La scienca nomo signifas simple “majfloro dufolia”. La herbeto kreskas 5- ĝis 20-centimetra kaj estas iom varie klasata de botanikistoj: iam ĝi estis metita en la lilian familion, nun oni trovas ĝin en familioj konvala aŭ asparaga aŭ ruska (tiun lastan mi neniom konas). Ĉu mi kuraĝu proponi la nomon sciura lilieto?


Ripozejo 

Arbara benko inter arboradikoj, kiuj laŭiras la ŝtonan surfacon serĉante pli nutrodonan lokon. 




Jam videblas 
Jam videblas inter arboj la lago Kurkijärvi, la Gruo-lago. 



Grua lago 
Ne videblis eĉ unu gruo, propre marĉa birdo, kvankam la lago estas nomita laŭ ĝi. 



Malplena vojeto 
Efika ŝildo: “Nur por skiado” La supraĵo de la vojo aspektas iom blanka, sed ĝi estas gruzo, ne neĝo. 

2008-06-03

Lumturo

Tridek kilometrojn longa estas la veturo de Hanko tra rokoplena maro al la insuleto Bengtskär, en sudokcidenta Finnlando. Tie staras la plej alta mara lumturo de la lando, eĉ de Norda Eŭropo. Nun jam aliaj teknikaĵoj gvidas la ŝipojn, sed antaŭe la lumsignaloj estis gravegaj por sendanĝera trafikado surmara. Ne nur lumon disradiis Bengtskär: en la subtegmento de la domo troviĝis granda sireno, la nebulkorno, kies muĝa bleko aŭdeblis en densa mara nebulo.





La ŝipeto jam proksimiĝas al la insulo Bengtskär, kies lumturo videblas ĉe la horizonto. Ni ekveturis de Hanko por la vojaĝo ĉirkaŭ 30-kilometra. La maro estas rifoplena, kaj necesas uzi la oficialajn marvojojn, Nia ŝipestro tamen diris, ke ni veturis laŭ kurso ne markita sur marmapoj sed konata de la lokaj maristoj. Antaŭ la ekveturo estis necese ricevi freŝan raporton pri vetero, ĉar tute ne eblas albordiĝi ĉe la insulo se tro ventas.



La insulo estas preskaŭ nur ŝtonego, kiu iomete superas la marnivelon. En ŝtormo la boato ĵetiĝus kontraŭ la kruta borda roko, tial aliro povas okazi nur en bona vetero.




La glacia epoko, kiu finiĝis antaŭ 10 000 jaroj, kreis la artajn formojn de la insulo. Glacia tavolo kelkajn kilometrojn dika pezis sur la baza roko kaj, moviĝante kun sablo kaj gruzo, frotis kaj erodis, ondume glatigis kaj poluris la ŝtonan surfacon.




La lumturo, kun loĝejoj, travivis multon post kiam la ĉefa lampo unuafoje ekbrilis la 19-an de decembro 1906. La oficistaro kun familioj estis plej granda en la 1930-jaroj: ĉ. 40 personoj, inkluzive instruiston por la infanoj de la dungitoj. En 1968 la lumsistemo estis tute aŭtomatigita kaj la lasta dungito forlasis la insulon.
La granda rondo supre en la loĝeja muro iam kaŝis 7-metran nebulkornon, laŭtegan avertilon, kies sono vibrigis la tutan domon kaj aŭdeblis ĝis 15-marmejla distanco, do preskaŭ 30 kilometrojn.
Dum la dua mondmilito, en 1942, okazis drameca insula batalo, kiun partoprenis, kun la garnizoneto surloka, entute pli ol 1000 militistoj finnaj kaj rusaj. Mortis entute ĉ. 100 homoj, finnaj kaj rusaj. – La finnaj defendantoj estis sukcesaj.



Sur la roka insulo preskaŭ nenio kreskas, eĉ likeno apenaŭ sukcesas fiksi sin sur la glata, onde kaj vente vipata, glacie konsumata roka surfaco. Jen ruĝa katvosto (salikario, Lythrum salicaria), kun kelkaj same harditaj amikoj, trovis peceton da sufiĉe fekunda grundo.



Spirale alsupras la 252 ŝtupoj ĝis 52 metroj super marnivelo.



La lensego de la lumturo koncentris la lampobrilon por dissendi signalon kelkdek kilometrojn sur la maro. Nun jam satelitoj gvidas ŝipojn per GPS-biriloj, sed la muĝanta maro, kun siaj subakvaj kaj preskaŭ subakvaj rokoj, restas same danĝera kiel antaŭe



Nur ŝtupetaro kondukas borden de la boato. Normalan kajon aŭ varfon rompus glacio kaj vintraj ŝtormoj


Por konstrui la lumturon oni bezonis 448 000 brikojn. La fundamenton kaj la eksteron de la muroj oni masonis el ŝtonoj tajlitaj el la granita bazroko de la insulo. Por elteni eĉ plej malmildan veteron la muroj estu fortikaj, kiel montras la fenestra niĉo.



Iom pli facila tasko: alteriĝo laŭ la samaj 252 ŝtupoj.


***


La stato de la lumturo iom post iom malboniĝadis pro la vetero, pro foresto de daŭra prizorgo kaj ankaŭ pro vandalismo sur la negardata insulo. Ekde la mezo de la 1980-jaroj la Direkcio de Maraj Aferoj klopodis malhelpi la minacantan ruiniĝon, unue luigante la insulon ĝis en la jaro 2000 la konsturaĵon aĉetis fondaĵo ligita al la Universitato de Turku. Nun ĝi estas riparita, kaj somere la insulo estas la plej suda turisma celo en Finnlando. Tie estas kafejo-restoracieto kaj en la iamaj loĝoĉambroj de la lumtur-istoj nun estas tranoktejo por ĉ, 20 modernaj lum-turistoj kaj ankaŭ kunvenejo por negrandaj grupoj.
***
Ĉirkaŭ 55 kilometrojn sudokcidente de Bengtskär, la 28-an de septembro 1994, okazis katastrofo. En malluma aŭtuna nokto sur la ŝtormanta Balta Maro la ŝipo Estonia venis al la definitiva fino de siaj vojaĝoj. Je la horo 01:22 la deĵorantaj radiistoj de proksimaj ŝipoj kaj de ĉebordaj stacioj registris la unuan helpokrion “Mayday Mayday Estonia please” elsenditan sur la kanalo por urĝaj mesaĝoj. Jam post duonhoro malaperis la lastaj signoj pri Estonia sur la radaraj ekranoj de la ŝipoj rapidantaj por helpi. Oni savis 137 homojn. Entute pereis 852 ŝipanoj kaj pasaĝeroj. Nur 95 kadavrojn oni trovis, la aliajn prenis la maro. La roro-pramŝipo Estonia nun kuŝas marfunde, sub 80 metroj da akvo.
***
La insuleto Bengtskär situas en la sudokcidento de Finnlando, rande de insularo kiu konsistas el pli ol 10 000 insuloj kaj insuletoj, la plej malgrandaj el tiuj estas nur rokaj elstaraĵoj. La geografiaj koordinatoj estas 59°43.4 N 22°30.1 E; vidu la situon sur mapo. La nomo de la insulo estas svedlingva: Bengt estas vira nomo kaj skär estas roka insuleto, ankaŭ nomata per la samdevena vorto ŝero en Esperanto. Kontentiga proksimuma esperanta prononco de la nomo povus esti benĉer, iom pli precize [beŋtʃær] laŭ la internacia fonetika alfabeto.

----------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]






  • Jorma Ahomäki  Dufoje mi vizitis ĉi tiun raran insuleton, kiu havas altan lumturon. Harri Laine trafe fotis kaj rakontis pri la loko, kie oni dum la dua mondmilito interbatalis. Finnoj sukcesis. Ekzistas romano pri tiu luktado de finnoj kontraŭ rusoj. Certe vi rimarkos surloke, ke homo estas malgranda kaj maro estas potenca. Somere estas facile atingi la insulon Bengskär el la urbo Hanko-Hangö. Vere rekomendinda celo por ĉiuj maramantoj. Dankon al Harri Laine pro multflanka raportista laboro.  Amike salutas Jorma Ahomäki.