2008-09-26

Fruktoj de aŭtuno

Antaŭ kelkaj tagoj okazis la aŭtuna tagnoktegaleco. Nun jam ĉiu nokto estas ĉ. 5 minutojn pli longa ol la antaŭa. Estas tempo raporti pri stato de la norda naturo, kiel mi siatempe priskribis kiel Printempo venas norden. Ankaŭ nun mi marŝu kun la fotilo al arbaro, ĉar arbaroj kovras pli ol du trionojn de la lando. Sed kial kun nur fotilo, dum ja eblas tie fari ion utilan? Do, mi kunprenas lignobendan korbon kaj mian specialan tranĉilon, kies tenilkapo havas broseton. Tute klare, ĉu ne? Mi intencas trovi fungojn. Sed kion mi fakte trovis, ĉu kreskaĵojn, ĉu bestojn? Pri tio mi skribis subtekstojn por la bildoj en la albumo Fungoj, insektoj kaj alio. Vi povas ankaŭ komenci la rakonton prenante la bildon titolitan Aŭtunas, kaj la sekvajn ĝis Jam sekaj. Estas entute 33 fotoj [+ du poste aldonitaj]. Ĉu elteneblas?



Notoj: 

1. La fotojn, kiuj origine estis aparta albumo en Ipernity, mi aldonas kiel la sekvajn artikolojn samnoman ĉi tie en Blogspot. Vi povas komenci legadon en la unua artikolo: Fungoj, insektoj kaj alio (1).


[La sekva noto aperis en la origina artikolo, kaj priskribas la enretigon de la teksto.
2, Teknika noto: Parto de la ĉi-supra teksto mistere malaperis el ipernity dum la nokto. Estas malverŝajne, ke mi mem akcidente forviŝis ĝin. Mi nun klopodis laŭeble restarigi la tutan tekston, kiu. bonŝance ne estis longa. Estis fakte interesa tasko klopodi retrovi la mankantajn fragmentojn, kaj la laboro eĉ pli konvinkis min pri la (timiga?) fakto, ke nenio metita en interreton iam malaperas. Estis interese sed iom temporabe, ĉar mi volis laŭvorte rekrei tute saman tekston, ne nur reverki similenhavan. Nun, almenaŭ provizore, mi klopodos esti zorgema kaj konservi por mi sekurkopiojn de mia tekstoj en ipernity. }



--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Tjeri Interesega raportado! Gratulojn!
  • Harri Laine Koran dankon, Tjeri.

2008-09-17

Kial la Esperanto-Muzeo vendas nenion?

Mi hazarde foliumas la lokan gazeton en la urbo Somero, numeron de la 9-a de septembro 2008. Sur la frontpaĝo, kompreneble, estas presitaj la plej gravaj informoj: kilogramo da kokfemuraĵo kostas 1.69 eŭrojn, ovoj 1.20 eŭrojn, teknika ĉemizo 19 eŭrojn anstataŭ la nerabatita 29.90. Tiu lasta do certe favorprezas, sed – je la barbo de Z! – kio estas “teknika ĉemizo”? Mi plufoliumas kaj jen, sur paĝo 11 grandliteras la nomo de la internacia lingvo. Skribas la poeto Risto Rasa, kiu eĉ somerferie ne forgesis sian laboron.

La frontpaĝo de la loka gazeto “Somero” proponas multon por la konsumanto. La 9-a de septembro 2008: kokfemuraĵo 1.69 eŭroj/kilogramo, ovoj 1.20, teknika ĉemizo 19 eŭroj (NB, jam ne 29.90!). Sed sur paĝo 11 estas io por mi.










La geedzoj Elina kaj Risto Rasa ambaŭ laboras en la urba biblioteko de Somero, en sudokcidenta Finnlando. Dum siaj someraj ferioj ili vizitis Vienon kaj tie volis vidi ankaŭ la Internacian Esperanto-Muzeon, kiu estas sekcio de la Nacia Biblioteko. Gesinjoroj Rasa mem ne parolas Esperanton, sed ilia biblioteko havas ne malgrandan kolekton de esperantaj libroj (pri tio mi blogis la 30-an de junio).

Risto Rasa rakontas: “Kvankam mi kaj mia edzino, dum niaj ferioj, kiel eble evitas aferojn rilatajn al la laboro, ni tamen decidis dum la somera vojaĝo en Vieno viziti la muzeon, por aĉeti tie afiŝon, eble du, por beligi la bibliotekan kolekton en Somero." Rasa priskribas la viziton kaj Esperanto-Muzeon kaj ĝiajn kolektojn. Unu detalon li aparte notis: ”Nian atenton kaptis reklamafiŝoj kun esperanta teksto, ni vidis multajn tiajn. Tian ni volus havi, en kadro, sur muro de nia biblioteko!”. Rasa sentis “preskaŭ infanan ĝojon vidante tie samajn librojn, kiuj troviĝas en nia kolekto”. Li diras, ke en katalogado de la libroj en la Vilkki-kolekto en Somero lin helpis la registraĵoj de IEM. Li priskribas ankaŭ la alilingvajn kolektojn de IEM, kaj la geografian Globenmuseum en la sama domo.



Risto Rasa, poeto-bibliotekisto, rakontas pri sia vizito en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. La paĝon ornamas bildoj pri li apud breto plena je esperantaj libroj, ekslibriso de Joel Vilkki kaj kovriloj de tri verko el la monda literaturo.
Sed la bibliotekistoj ne trovis kion ili serĉis: “Sed ni elreviĝis: la muzeo havis nenion por vendi, se ni ne kalkulas la broŝuron pri la Nacia Biblioteko, haveblan ĉe la biletgiĉeto.” Ĉu vere estas tiel, ke biblioteko, kiu mem deziras trovi ekz. reklam-afiŝojn por pendigi surmure apud sia bona Esperanto-libraro, nenie trovas tian? Ĉu iu povus helpi al ili? Mi supozas, ke io historia estus taŭga, sed kial ne havi apud tio ion tute modernan? Se ne pri la Esperanto-Muzeo, ja troviĝas ekzemple multaj afiŝoj pri la UK-j? Kiu havas ekzempleron disponeblan? Mi asertas, ke la moderna biblioteko en Somero estas inda loko por montri esperantaĵojn. – Kaj unu plian demandon: Muzeoj ofte vendas multon: kopiojn de valoraĵoj, kuriozaĵojn, infanludilojn, kion ajn. Kial IEM vendas nenion?

***

Risto Rasa estas, krom bibliotekisto, ankaŭ konata poeto, Lia poezio ofte estas mallongaj, aforismecaj, laŭ mia opinio iel japan-stilaj pecoj, kun multaj kontaktoj al la naturo sed ankaŭ al amo kaj aferoj de ĉiutago. (Estas artikolo pri li en la finna Vikipedio, troviĝas alia finna artikolo kaj ankaŭ kelkaj specimenoj el lia poezio kun tradukoj anglaj).

***

La gazeto “Somero” aperas dufoje semajne. Ĝin legas praktike ĉiu loĝanto de la urbo Somero (ĉ. 10 000 homoj) plus multaj loĝantoj de najbaraj komunumoj. Oni ofte legas pli atente la enhavon de tia loka informilo ol tiun de dikaj tutlandaj tagĵurnaloj. Sur la loka nivelo aperas raportoj pri aferoj kaj personoj, kiujn la leganto bone konas.

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


  • Onagrino (Dominique)…Eble se multaj vizitantoj petos, ili komencos vendi? Nu, oni devas unue scii, kiu zorgas pri tiu muzeo, kaj kiuj rimedojn (homaj, monaj...) ili havas...


  • Harri Laine respondis al Onagrino (Dominique)…Vi pravas, kompreneble. Tamen estus tute normale, ke ili vendus ekzemple represaĵojn de niaj plej fruaj eldonaĵoj, aŭ de kelkaj tre rimarkindaj afiŝoj, aŭ kopiojn de aliaj valoraj kaj kuriozaj objektoj. Io tia estas kutima en diversaj muzeoj. Sed fakte nun ne tre gravas, kion la muzeo faras. Min pli interesas, ke la biblioteko en S. trovu ion atentokaptan por pendigi apud sia Esperanto-kolekto.




  • Harri Laine respondis al Onagrino (Dominique)…
    Ne, mi ne proponis. Eble mi proponos (aŭ prefere: demandos), se mi iam vizitos la muzeon. Ankaŭ eblas, kvankam malverŝajnas, ke iu muzeisto legos mian ĉi-supran blogaĵon, kiu do servu kiel tiutema demando.



2008-09-12

Tra la mondo kun muziko

KUN FRANSŬAZ ROŜET EN LA FABELA LANDO

Antaŭhieraŭ, merkredon mi vojaĝis al Turku, ĉar la Esperanto-Societo en Turku aranĝis muzikan vesperon. Mi scias, ke la klubo en mia naskiĝurbo scipovas aranĝi bonajn kunvenojn, ke ĝi havas ne nur muzikemajn sed ankaŭ muzikantajn membrojn. Ĉi-foje estis kroma, eksterordinara allogo: gastas la francino Fransŭaz Roŝet (Françoise Rochette, konata el Duoble Unu), kiu tie kantos kaj akordionos.

Je la 18-a kaj duono mi sidis en salono de la Muzika Instituto, legis la ĵus ricevitan programfolion kaj rapide kalkulis, ke ĉi-koncerte ni aŭdos almenaŭ dek diversajn lingvojn. (Fransŭaz ankoraŭ muzikos dum septembro en 8 aliaj lokoj en Finnlando. Pri tiuj vidu liston de EAF.)


La folio estas presita sur verda papero, kaj la programo portas la titolon “Tra la mondo – Maailman ympäri”. Se kredi miajn okulojn, rolos en la programo minimume ĉi tiuj lingvoj: la internacia (alinome muziko), Esperanto, la franca, itala, cigana, greka, ladina (ankaŭ nomata jud-hispana), turka, armena, jida, fantazia, iu barata (hinda) lingvo, ĉina, rusa kaj finna. Mi verŝajne forgesis unu–du, ĉar mi pensas, ke estis kanto ankaŭ en la okcitana, kaj krome eksterprograma ero, kies lingvon mi ne memoras. Ho ve, esperantisto ja devus kapabli, se ne paroli, almenaŭ ĝuste nombri lingvojn!


Ni aŭskultis komence la Orkestron de la Muzik-amantoj en Turku, unue en stiloj blugrasa kaj ril-danca kaj poste moderne aranĝitan version de la finna folklora melodio “Isontalon Antti”. En la modernigita versio, kompreneble, la ĉefrolulo Andreo ne plu nomiĝas Antti, li estas nun grandmonde Andy.

Poste sekvis iom da finna nostalgio kun “Ĉe l’ bivaka fajro” (Rakovalkealla de Reino Helismaa), en prezento de Arja Lyly, Ŝia dua numero estis “Liftari ja lehmä” (Petveturanto kaj bovino de Jukka Perkoila).

Poste nin regalis la multkolora kaj multlingva (ŝi kantis en ĉiuj lingvoj, kiujn mi komence listigis) kanta repertuaro de Fransŭaz Roŝet, kun akordiono. Fine de la bela koncerto mi rimarkis, ke nur du kantoj en la tuta programo estis en la finna lingvo, kaj la duan el ili kantis Fransŭaz. – Ŝi venas el suda Francujo, jam pro tio konvenus nomi ŝin trobadorino, sed mi dubas antaŭ vortaraj difinoj de la vorto, do vi decidu mem, kiun titolon meritas nia kun-akordiona kanzonistino. En mia ĉi-apuda albumo Monda muziko en Turku estas bildoj pri la koncerto, kun ĉiuj muzikantoj. Jen peco el unu prezento de Fransŭaz (la filmo ekruliĝas je la sageto):


Tio estis komenco de la jida lulkanto “Roĵinkaleĥ mit mandln”. Frandinde!

Ni aŭdis ankoraŭ belan valson pri la Aŭra rivero, kiu trafluas la urbon Turku. Ĝin emocie bele kantis Arja Lyly, Anna-Liisa Ali-Simola (ŝi esperantigis la tekston) kaj Merja Uotila. La plej aplaŭdata kanto de la tute vespero eble estis la lasta, kaj ne nur pro tio ke tiel eblis aplaŭdi sin mem (ni ĉiuj kantis kune). La ĉi-suba filmeto iele-tiele kaptis la muzikaĵon. La sono ne estas bona, ĉar mi havis nur simplan ciferecan fotilon kun interna mikrofoneto. Vi do neniel povas ĝui la kvaliton de la orkestro kaj la akordiono. Precipe la kantado de Fransŭaz estas multloke kaŝata de la voĉo de iu strangulo en la publiko. Tiu fervore kantis tro proksime al la fotila mikrofono. Sed eble la peco redonas iom el la etoso de la vespero. Laŭ postulo de la publiko, post aplaŭdegoj al ĉiuj muzikistoj, ni ankoraŭ duan fojon kune kantis pri la Fabela Lando (finne Satumaa). Jen la dua strofo:





Satumaa, la Fabela Lando, estis dum jardekoj kaj plu estas unu el la plej multe ludataj muzikaĵoj en Finnlando. La Finnlanda organizaĵo de aŭtoraj rajtoj pri muziko (Teosto) kolektas pagojn por ĉio publike prezentata en la lando, kaj ĝiaj statistikoj el 2006 montras, ke Satumaa estis la kvara. En 2000 kaj 2001 ĝi estis la dua. Aliajn jarojn mi ne studis. La tango, melodio kaj vortoj, venas de Unto Mononen (1930–1968; vivis en Somero), kiu eble verkis ĝin jam en 1949, sed la unua disko kun la melodio aperis en la 1955-a jaro.

Esperantigis la kanton Tuomo Grundström kies tekston mi donas ĉi-sube (eble li jure persekutos min pro rompo de aŭtora rajto). .

Fabellando


Sabla strando en la lando ie trans la mar’
sentas tuŝon, ŝaŭmopluŝon, kison de ondar’.
Floroj brilas, birdoj trilas tie ĉe aŭror’
ĉe l’ marplaŭdo pri morgaŭo zorgoj estas for.

Ho, se mi povus flugi al la lando de fabel’
kaj tie resti, ĉiam nesti sub la bluĉiel’,
sed nur senpova, terprizona, povra devas mi
sopiroplena, terkatena resti tie ĉi.

Flugu kanto, mesaĝanto trans la horizont’,
al amata, dezirata estu mia pont’.
Tien iru, tenerdiru jenon nur de mi:
Miozoton, kordorloton rajtas sole ŝi.

Ho, se mi povus flugi al la lando de fabel’
kaj tie resti, ĉiam nesti sub la bluĉiel’,
sed nur senpova, terprizona, povra devas mi
sopiroplena, terkatena resti tie ĉi.


[NOTO aldonita en Januaro 2012: La tradukinto atentigis min pri eraro, kaj mi nun metis la ĝustigitan formon en la ĉi-supran tekston. La ĝusta formo estas "Tien iru, tenerdiru jenon nur de mi". La antaŭa teksto estis "dolĉe diru", kopiita el iu programfolio.]



***
Post la koncerto mi iomete cerbumadis, kial ne pli grandnombre la turkuanoj partoprenis tiom ĝuindan vesperon.


--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


  • Cie Double Un DUOBLE…
    Hej Harri !
    Bonegan laboron vi jam faris !
    Eble mi dungos vin kiel retejstro por nia kompanio...imgau ke jam de 4 jaroj ni pripensadas starigi propran retejon kaj ne ankoraŭ sukcesas !
    Nu, plezura memoraĵo estas tiu muzika "turka" vespero ...
    Amike, Fransŭaz
  • Harri Laine respondis al Cie Double Un DUOBLE…Dankon por viaj amikaj vortoj, Fransŭaz! Ĉi tiun blogaĵon mi verkis simple por dokumenti, por mi kaj por aliaj, la ege plaĉan kaj plezuran muzikan vesperon. Ĉar mi tute ne estas ret-profesiulo, mi povas nur deziri al vi abundon da bonaj kandidatoj por la posteno de retejestro. Estos certe interesa tasko.
  • Tuomo Grundström Harri, certe ne mi vin akuzas pri rompo de aŭtorrajto al la traduko, sed kion pri la rajtoj de Mononen? Ĉi tie en Ipernitio ni private interŝanĝas kreaĵojn, sed se eldoni - ĉu vi scias kiu aŭ kio posedas tiun nacian himnon de la lando de tango kaj sopiro?
  • Harri Laine Mi ne scias, sed certe iuj heredintoj nun posedas la aŭtorajn rajtojn, aŭ eble UM siatempre tute forvendis tiujn al iu komerca kompanio (eĉ tiuokaze la moralaj rajtoj plu apartenas al la heredintoj). La kopirajto validos ankoraŭ 30 jarojn. – Bone, ke vi ne akuzos min. Sed mi plu treme-time atendas, ke ĉe la pordo sonorigas juĝeja alvokisto kun letero de advokato, ĉu de reprezentanto de la komponisto, ĉu de la orkestro de la Muzikamantoj.

2008-09-09

Nia Wells kaj anglaj skribreguloj

Nia eminenta fonetikisto, akademiano John Wells estas ankaŭ prezidanto de la angla Spelling Society, kiu morgaŭ festos sian centjariĝon. Okaze de tio, jam iomete antaŭ la jubilea tago, Wells publikigis gazetaran komunikon, kiun eĥis pluraj amaskomunikiloj, vidu ekz. en Times. Pri la afero, legu lian interesan blogaĵon hodiaŭan (anglalingvan, kun la titolo “Freeing up spelling”).

Liaj ege moderaj ideoj rikoltis – ĉu mi bezonas aldoni: kompreneble – jam iom tumultan akcepton. Vidu ekzemple la reagojn en The Register. Tiuj igas min pensi, ke la brogaj kaj flamaj prilingvaj diskutoj en la diversaj retforumoj de esperantistoj fakte estas ege civilizita kaj klere kultura, modera interŝanĝado de opinioj.

La diskuto ja estas interna afero de la angla lingvo kaj okazas en la angla. Aŭ ĉu tamen, ĉu oni plu, en la nuna mondo, povas opinii ion tian interna afero de la angla lingvo?

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]

  • A Giridhar RAO> ĉu oni plu, en la nuna mondo, povas opinii ion tian
    > interna afero de la angla lingvo?

    Ho! Vi tute pravas. Ekzistas angla uzgamo de, ekzemple, d-ro Wells, tra mi (kiu instruocele studis la anglan) ĝis la helpantino en mia hejmo kiu sendas sian filon (je terure alta kosto!) al anglalingva lernejo! La simpligoj kiujn rekomendas Wells ege helpus tiun 7-jaran povrulon, kiu nuntempe baraktas kontraŭ (inter alie) la koŝmaroj de la angla literumsistemo!

    Kiel mi ĵus leteris al d-ro Wells, koincide, antaŭnelonge, mi trafis mencion pri iu Ken Smith - krimologo en la univeristato Bucks New University, Britio - kiu ŝajne proponis ion similan pri la akcepto de variaĵoj de angla literumado. Tamen, estis propono kiu tute ne plaĉis al Frank Furedi, kiu vidas (anglalingve) en ĝi plian pruvon de la intelekta kaj kultura degenereco de nia epoko! :-)
  • Manolo respondis al TonyoMi ĝojas rimarki ke la vorto "esperanto", kiun eventuale alportus senvualigo la esperantistecon de Wells, aperas nenie en la diskutoj... uffff
  • Harri Laine respondis al ManoloNe estu tiom certa en via ĝojo, simple Guglu per taŭga elekto de serĉvortoj. Almenaŭ en la supre menciita Telegraph-paĝo troviĝas la vorto, ne uzata en tre laŭda kunteksto. Wells ja absolute neniom kaŝas sian okupiĝon pri Esperanto, do la afero tute nature aperas. Li havas purajn armilojn, dum la kontraŭado multe utiligas subzonajn pugnobatojn..
  • Valdas Banaitis respondis al ManoloEsperanto estas suspektinda afero nur pro tio, ke ghi mise sidas en la listo de artefaritaj utopiaj kaj abortaj projektoj(proponoj). Chu iu rimarkigis, ke Esperanto estas la sola nature koncipita produkto de infana genio en specifa medio, analoga al Nov-Gvinea Tok Pizin. Ambaw estis naturaj intwerlingvoj. Esperanto savighis de pereo, malgraw ke ghiaj intruantoj ghis nun profanas ghian esencon rutine intruante tion, kio tute ne bezonas instruadon, nur kreadon. Analoga verko estis la korea alfabeto, kiu anstataw esti vaste uzata, estis bojkotata preskaw kvin jarcentojn.
  • Harri LaineLa afero ja havas seriozan flankon (Giridhar donis unu bonan ekzemplon), sed nun oni estas tiom superŝutata per la nekredeble kruda reta polemikado (ili estas frenezaj, tiuj anglalingvanoj!) , ke oni apenaŭ rimarkas tion. La kampanjistoj de McCain kaj Obama jam certe febre laboras por krei same furoran efikon, eble indus antaŭ la elektotago disvastigi klaĉon, ke la kontraŭulo (aŭ almenaŭ ties viculo, aŭ ekz. la estonta bofilo de la viculino) subtenas la ideojn de Wells.
  • Jens S. LarsenMi sekvis la ligojn al The Register kaj al Times, kaj kvankam la reagoj en la dua estas multe pli civilizitaj ol en la unua, la opinio ambaŭloke estas masive kontraŭ plisimpligo de la Angla skribsistemo. Revenadanta argumento estas ke oni ne rezignu instrui ion, nur ĉar ĝi estas malfacila. Mi tamen demandas min, kiom el la samaj komentantoj konsentus ke Britaj lernantoj lernu la Francan antaŭ ol esti allasataj en superan edukadon?
  • Valdas Banaitis respondis al Jens S. LarsenSe la angloj mem protestas kontraw ajna reformo, kion do diri?
    Chu oni trans-spellingu la tutan Biblion kaj Shekspiron?
    Lasu trankvile evolui,. Estas pli sekure de nulo konstrui ion novan (se necese), ol ripari ion kutiman.
  • ManoloSimilan proponon faris por la hispana lingvo la nobel-premiito García Márquez kaj la "intelektularo" kovris lin je ne ripetindaj epitetoj.... 
  • Harri LaineLeginte la blogon de Wells mem, mi komprenis ke la kerno de liaj ideoj estis trakti regulojn de la skribo iom malpli strikte ol estas la nuna kutimo. Do, ke ankaŭ la ortografio iom liberiĝu el katenoj de ekstreme pedante postulata korekteco, ke nur la skriba formo registrita en vortaroj nun diktas, kio ne estas erara.

    Diversaj manieroj prononci la anglan ja ŝajnas esti tre bone tolerataj, kaj ekz. en Britaj televidaj filmoj pli kaj pli mi aŭdas elparolon, kian oni ne instruis al mi kompreni. Kial ne permesi ion similan en skribo, kaj lasi la evoluon pli rapidi spontane, kiel ĝenerale ĉio evoluas en la angla, sen ia Akademio. Fakte la afero estas interesa: ĉu senŝanĝa stabila unufomeco estas esenca por vivipovo de skriba lingvo? Kiom esenca?

    Estante lerta utiliganto de la amaskomunikiloj, Wells konkretigis siajn pensojn per ekzemploj, kaj tiuj ekzemploj tuj vekis la skaldal-kriegojn, el kiuj parto estis plej insultaj. – Estus interese legi, kion li efektive diris en la centrjariĝa jubilea kunsido de Spelling Society.

    Mi pensis pri mia propra scio de la angla lingvo. Se mi klopodus ŝajnigi min anglalingvulo, min certe tuj senmaskigus miaj prononco, mankohava vortprovizo kaj mal-denaskeca frazkonstruo. Sed mi sufiĉe bone sukcesus en ekzameno, kie oni devus ĝuste literumi anglajn vortojn. Kun rideto mi tuj rimarkis, en la kritikaj komentoj pri Wells, ke oni skribis, ekzemple, pri io "wierd" kaj "appauling". Interesa penso: Ĉu mi eĉ tro bone sukcesus en tia ekzameno, por esti klasata meznivela anglo?

    Al Manolo; Kiel oni povis fari similan proponon pri la hispana? Tiu lingvo ja havas bonegan skribsistemon, ĉu ne?
  • Manolo respondis al Harri LaineJes, la hispana havas pli fonetikan ortografion ol la angla, tamen restas malregulaĵoj kiuj permesas decidi "kiu estas klera" kaj "kiu ne estas klera" per simpla nombrado tiajn erarojn. Kvazaŭ la eduk-sistemo estus ĝimkano por salti super tiaj baretoj.

    Ekz., García Márquez proponis aljuĝi la sonon ĥ nur al unu litero, j (nuntempe, ankaŭ la kombinoj ge- kaj gi- estas elparolataj ĥe- ĥi). Do, anstataŭ geranio oni skribu jeranio [ĥeranjo].

    Kaj forigi la distingon "b/v" (en la nuntempa hispana lingvo, ankaŭ en Ameriko, la sonoj estas nedistingeblaj / nedistingendaj), tiel ke restu nur "b". Do, verano iĝus berano [berano].

    Estas du aŭ tri pliaj tiaj proponoj; sed jam nur tiuj du menciitaj sufiĉus por ŝalti la koleron de la "intelektularo".
  • Jens S. Larsen respondis al Harri LaineSpontana evoluo de ortografio estas ekstreme konservema. Noah Webster, kiu eldonis la unuajn Usonajn vortarojn, volis multe pli radikalan ŝanĝon, sed li ne havis akademion por apogo. Malmultaj scias ke parto el liaj proponoj eĉ trovis vojon al la Brita normo; temas ekzemple pri la vortoj por "magio" kaj "magia" - nuntempe ambaŭ estas "magic", sed antaŭe oni uzis "magick" por la substantivo. Malavantaĝo de tiu ŝanĝo estas ke la is-tempo de "traffic" (kontrabandi) bezonas ekstran k ("trafficked"). Por atingi veran ŝanĝon en la Angla ortografio, kiel en lingvoplanando ĝenerale, necesus havi revolucian situacion en la socio.
  • Valdas BanaitisLa angla jam ne plu apartenas nur al angloj, sekve chiu grupo uzanta English rajtas adapti ghin al siaj bezonoj. English ekzistas en du ege disaj formoj - la parola kaj la skriba, inter kiuj mankas sistema ligo. En la epoko de la interneto nova ortografio estus neefektivigebla tasko aw katastrofo. Ne vane diras rusa proverbo - skribo pluma ne forigeblas ech per hakilo.

    Alia afero estus adapti IPA simbolojn speciale por instrui English, krei specon de muzika alfabeto , facile skribebla kaj ne konfuzebla kun la tradiciaj 26 ortografiaj literoj. La 44-fonema minimumo ne sufichas - fakte estas ne malpli ol 25 konsonantoj kaj 35 vokaloj, kiuj tre harmonie formas sistemon, similan al Mendelejeva tabelo. Utila helpilo por instruado de prononca lingvo, jam 10 jarojn estas ellaborata en Litovio. 11an de marto en Londona E-klubo mi prezentis ghian modelon al JCW, la awtoro de Pronunciation Dictionary, danke uzata de niaj komencantoj. Ghuste komencantoj proponis plurajn ideojn por sistemigo de tiu tabelo, ke la tuta kompleto de English sonoj estu memorata kiel la emblemoj de kartludo.

    Cetere, JCW tute ne estas pedanta pri la angla prononco kaj ne strebas trudi iujn normojn. Li nur registras chiujn variantojn de uzado, kaj ech ties oftecon. La vorto "mature" estas prezentita en 10 formoj. Tio nin ne timigas, sed male - hardas kontraw la ekzistanta spelling. Tamen ni ne eltenos, se ankaw spelling ekshancelighos kaj renversighos pro artefarita reformo.

2008-08-28

Ili konstruis la plej grandan

En la komunumo Kerimäki, en sudorienta Finnlando, staras la plej granda ligna preĝejo kristana. En 1844 la tiama paroĥo, kun siaj 12 000 loĝantoj, komencis kunlabore konstrui novan preĝejon, la kvaran aŭ kvinan de la paroĥo. Ilin ne kontentigis la unua desegnaĵo de arkitekto, kiu planis domon kun 1500 sidlokoj. La preĝejo havu lokon por duono de la paroĥanaro! Monon la paroĥo ne havis por konstruigi preĝejon masone, el ŝtono kaj brikoj, sed ligno abundis en la arbaroj.

Do, faru la preĝejon el traboj kaj tabuloj, sed faru grandan! La arkitekto redesegnis ĉion, kaj en la jaro 1848-a pretiĝis la templo, kies benkoj longas sume 1670 metrojn, kie tri mil homoj povas sidi kaj krome du mil stari.

Oni iam supozas, ke la grando de la preĝejo estas eraro pri mezurunuoj, ke la arkitekto mezuris per ulnoj sed la konstruistoj per metroj, aŭ ke temis pri centimetroj kaj coloj. Tiu penso estas interesa, sed tute senbaza. La originalaj desegnaĵoj estas konservitaj, kaj ekzistas neniu dubo pri la mezuroj. Krome, la metraj unuoj tiutempe estis preskaŭ nekonataj.



En la mondo ja troveblas pli grandaj kristanaj preĝejoj, sed ties konstrumaterialo ne estas ligno. La malgranda komunumo Kerimäki fieras pri sia preĝejo, kiu estas la plej granda ligna preĝejo en la mondo. Ĝi havas 3000 sidlokojn kaj aldone povas enesti 2000 starantoj.


La paroĥo decidis, ke ĉiu membro partoprenu en la konstruado laŭ sia oficiale fiksita imposta kvoto. La paroĥo dungis nur la ĉarpentistojn, forĝistojn kaj masonistojn por la taskoj, en kiuj necesiis havi lertan metiiston. En la aliaj laboroj devis partopreni ĉiu viro inter la aĝoj de 15 kaj 60 jaroj. La lignon devis imposte liveri la posedantoj de arbaroj. La plejmulton de la traboj kaj tabuloj oni mane tajlis kaj segis surloke. Laŭ kalkulo de la arkitekto A. F. Granstedt oni bezonis 294 000 najlojn. Tiujn faris vilaĝaj forĝistoj. La konstruestro Axel Tolpo mortis antaŭ la pretiĝo, kaj lia filo Theodor Tolpo daŭrigis la laboron.


Ĉar ne plu estas permesite havi fajron en la malnovaj kamenoj, la preĝejo estas uzata nur dum la varma sezono, ekde majo ĝis septembro. En aliaj tempoj la paroĥo kunvenas por diservoj en la pli malgranda “vintra preĝejo”, aldonita malantaŭ la granda ligna. Tamen, tradicie, oni celebras ankaŭ la frumatenan kristnaskan meson en la granda preĝejo, malvarma, eble eĉ frosta, kun la paroĥanoj lane kaj pelte vestitaj.

Kerimäki situas en sudorienta Finnlando, proksime al la urbo Savonlinna, en la plej lagoriĉa parto de la lando (vidu mapon). Dum mia vizito fine de julio 2008 mi volis pli bone konatiĝi kun la preĝejo kaj kun la apuda sonorila turo. Kelkajn fotojn pri la domoj, kun iom da klariga teksto, mi metis en la albumon La plej granda el ligno.

***

La preĝejo de Kerimäki estas la plej granda sed certe ne la plej vaste konata el la lignaj preĝejoj de la kristana mondo. Ekzemple, ĝi ne aperas en la listo pri Mondaj Heredaĵoj de Unesko, kie havas lokon alia, malpli granda ligna preĝejo en Finnlando, la malnova preĝejo en Petäjävesi. Aliaj famaj perloj de ligna arkitekturo preĝeja, en la sama listo, troviĝas en Norvegujo kaj Rusujo.

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity.]

2008-08-24

Potoj en granito

Sorĉokaldronoj aŭ ŝtonkirlujoj, geologiaj specialaĵoj el la glacia epoko. Ekzemploj pri tipo de naturformaĵoj proksimaj al mia hejno en Espoo, Finnlando. En artikolo de la Esperanta Vikipedio ili estas nomataj "Marmito de giganto”.


Salutojn el la glacia epoko 
Mi estas en arbaro, iras laŭ pado kiu supreniras al altaĵeto kun roka surfaco. Unue videblas rondaj kavaĵoj, kvazaŭ homo ilin formus per ilmaŝino borante, zorge formante globajn vazojn. La roko estas malmola granito, nur pene prilaborebla. 



Sorĉokaldronoj 
Jen jam pli profundaj potoj, plenaj de pluvakvo. Ĉi tio estas sorĉokaldronoj aŭ ŝtonkirlujoj. Ilin ĉizis rapidegaj, torente falantaj akvofluoj, kiuj alpafiĝis kontraŭ la rokon kaj kirlis ŝtonojn sur la malmola surfaco kaj tiel kavigis ĝin. Tio okazis dum la glacia epoko, en ties lastaj jarmiloj, kiam la glacia tavolego, kelkajn kilometrojn dika, jam degelis en akvofluegojn. 



Geologia kuirpoto? 
Ĉi tiu akvoplena cilindro estas malpli ol unu metron profunda, sed nia bastono trafis funde molan sedimenton el falintaj arbopingloj kaj aliaj naturaj restaĵoj. Ne eblis ekscii, kiom profunde troviĝas la roka fundo. La plej granda sorĉkaldrono en Finnlando estas pli ol dek metrojn larĝa kaj profunda. Antaŭ 15 jaroj en la ĉefurbo Helsinki, dum vojkonstruado, oni trovis du grandajn kaldronojn en roko baldaŭ eksplode rompota. Unu el ili profundas pli ol 8 metrojn kaj havas diametron de 7 metroj.  Geologiaj esploroj montris, ke tiuj sorĉkaldronoj estas la plej grand-aĝaj en la tuta lando: ili estas minimume 50 000 jarojn aĝaj kaj do devenas de periodo antaŭ la lasta glacia epoko. - La vojkonstruo estis replanita kaj tiuj prakaldronoj nun estas protektita naturmonumento.



Poto kun defluilo 
Jen la rando de unu poto rompiĝis kaj permesas malpleniĝon. La rokon verŝajne fendis glaciiĝo de akvo en la kaldrono: akvo malŝrumpas glaciiĝante kaj havas egan rompan forton. Ĉi tiu poto estas malprofunda kaj ĝin poste plenigis neregulaj ŝtonoj. La originalaj kirloŝtonoj, kiuj iam plu troviĝas funde de sorĉkaldronoj, estas rondaj, ĉar ilin globigis la kirla movado en la roka poto. Sorĉkaldronoj troviĝas dise en la mondo, en lokoj kie forta akvo kirle kun ŝtonoj erodis rokon. Ili havas diversajn nomojn: “grandegula kuirpoto”, “kaldrono de giganto”, “glacieja muelilo”. Finnoj nomas ilin hiidenkirnu, ‘buterigilo de Hiisi’. Hiisi estas demoneca feo aŭ duondio en finna mitologio, kaj buteron oni iam hejme faris en alta cilindra vazo.


Ŝtonkirlujo preskaŭ hejma 
La unuajn kvar potojn mi fotis dum promenado en arbaro, je ĉ. 7-kilometra distanco de mia hejmo. Sed mi ne bezonas tiom longe ekskursi por vidi similajn. Ĉi tiuj potegoj estas multe pli proksimaj al mia hejmo ( ĉ. 250 m), apenaŭ rimarkeblaj se oni ne scias la lokon. La pli granda el la du akvoplenaj cilindroj estas unu metron larĝa kaj tri metrojn profunda. Proksime, sed ekster ĉi tiu foto, videblas ankaŭ tria kaldroneto. – Distanco al la fervoja stacio Espoo estas 700 metroj. 

2008-08-11

Necesas ion fari!

Rigardante fotojn pri miaj someraj vagadoj, mi aparte interesiĝis pri ĉi tiu simpatia hundo. Ĝi memorigis al mi la egale simpatian skarabon, pri kiu mi raportis en la artikolo El la vivo de unu frandemulo, en junio.


afiŝo sur elektrofosto: malpermesite al hundoj pisi ĉi tie
Skandala malpermeso! Ĉiaj fostoj ja estas kerna elemento en virhunda kulturo.


Mi trovis ankaŭ kelkajn aliajn bildojn kun iom rilata temo. Kvankam temas pri nur hazarda aro de disaj fotografaĵoj, mi decidis kunhavigi ilin ankaŭ al vi. Iom da klarigaj notoj troviĝas super kaj sub la bildoj. Se vi ion interpretas malsame ol mi, bonvolu aldoni komenton. Por vidi la bildojn, iru al la albumo Necesaj okaze de bezono, aŭ simple vidu miajn dokumentojn komence de la ĉi-supra bildo.

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Pietari Virtanen Tre interesaj bildoj, dankon! Kiom ofte mi ja devis kompari la du pordojn unu kun la alia - kie estas pli longaj plumoj de koko, kie mallongaj por kokino, kiu ĉapelo estas pli alta ktp. por kuraĝi eniri. Iam antaŭ jardekoj en Laponio, ĉe la arkta cirklo, sur la necesejaj pordoj de iu restoracieto troviĝis 2 el branĉoj faritaj skulptaĵoj, en kiuj vere videblis la distingigaj partoj de viro/virino. Nur pro la intereso tie oni devis ambaŭ bildojn trarigardi... Bedaŭrinde mi ne fotis ilin. Ja ankoraŭ ne ekzistis digifotiloj.


  • Harri Laine Ankaŭ mi memoras plurajn amuzajn kaj malamuzajn signojn, sed neniam antaŭe fotis tiujn. La ĉi-apuda kolekto naskiĝis iel hazarde, kaj mi rimarkis ĝian ekziston nur dum supraĵa folimumado tra granda stoko da fotoj. Jen temo por pli esplori. Fotu ankaŭ vi kaj publikigu viajn trovojn. Eĉ la plej banalaj kaj ĉieaj povas esti interesaj, se oni ilin detale observas.