Skandala malpermeso! Ĉiaj fostoj ja estas kerna elemento en virhunda kulturo. |
Mi trovis ankaŭ kelkajn aliajn bildojn kun iom rilata temo. Kvankam temas pri nur hazarda aro de disaj fotografaĵoj, mi decidis kunhavigi ilin ankaŭ al vi. Iom da klarigaj notoj troviĝas super kaj sub la bildoj. Se vi ion interpretas malsame ol mi, bonvolu aldoni komenton. Por vidi la bildojn, iru al la albumo Necesaj okaze de bezono, aŭ simple vidu miajn dokumentojn komence de la ĉi-supra bildo.
--------------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]
- Pietari Virtanen Tre interesaj bildoj, dankon! Kiom ofte mi ja devis kompari la du pordojn unu kun la alia - kie estas pli longaj plumoj de koko, kie mallongaj por kokino, kiu ĉapelo estas pli alta ktp. por kuraĝi eniri. Iam antaŭ jardekoj en Laponio, ĉe la arkta cirklo, sur la necesejaj pordoj de iu restoracieto troviĝis 2 el branĉoj faritaj skulptaĵoj, en kiuj vere videblis la distingigaj partoj de viro/virino. Nur pro la intereso tie oni devis ambaŭ bildojn trarigardi... Bedaŭrinde mi ne fotis ilin. Ja ankoraŭ ne ekzistis digifotiloj.
- Harri Laine Ankaŭ mi memoras plurajn amuzajn kaj malamuzajn signojn, sed neniam antaŭe fotis tiujn. La ĉi-apuda kolekto naskiĝis iel hazarde, kaj mi rimarkis ĝian ekziston nur dum supraĵa folimumado tra granda stoko da fotoj. Jen temo por pli esplori. Fotu ankaŭ vi kaj publikigu viajn trovojn. Eĉ la plej banalaj kaj ĉieaj povas esti interesaj, se oni ilin detale observas.
Ei kommentteja:
Lähetä kommentti