2012-03-26

Libroamantoj katalogis esperantaĵojn

Foliumante la malnovaĵojn de EAF, mi memoris, ke iam, antaŭ longe, aperis presita listo de Esperantaj kaj Esperanto-rilataj presaĵoj en Finnlando. Post temporaba serĉado (ho, kia malordo!) mi trovis ĝin sur miaj propraj librobretoj. La liston kompilis Hellevi Aimola, kaj mi konjektas, ke ŝi laboris en la Universitata Biblioteko en Helsinki. Ties nuna nomo estas la Nacia Biblioteko

La listo aperis en la dua numero de 1959 de la revuo Bibliophilos, organo de Finnaj libroamantoj-kolektantoj. Komence de la listo, sur paĝo 21, troviĝas enkonduko en la Finna kaj en Esperanto; ankaŭ aliloke la listo havas notojn en Esperanto. Bedaŭrinde la Esperantaj tekstoj estas malzorge kontrolitaj, kio videblas en multo da preseraroj. Jen elĉerpaĵo el la komencaj jaroj, niaj unuaj lernolibr(et)oj kaj informiloj.



Laŭ la listo, la unua lernilo en Finnlando aperis en 1902. Ĝi estis 16-paĝa kajero adaptita por la Finna lingvo el verko de J. J. Süssmuth. En la lando estis esperantistoj jam antaŭ tio, sed ili evidente povis utiligi alilingvan, eksterlandan lernomaterialon.


Mi serĉis en la katalogo precipe informojn pri presaĵoj, kiuj prilumus la movadon en nia lando ekde la 1923-a jaro ĝis post la milito, sed la rikolto estas malmulta. La plej aktiva publikiginto de tiuj jaroj ŝajnas esti Hugo Salokannel, vera mult-idealisto, kies presaĵetoj (kelkaj nur 1-paĝaj) pritraktas krom Esperanto ankaŭ la danĝerojn de tabako kaj alkoholo kaj la kristanan religion. Iuj el la titoloj de liaj propagandiloj ŝajnas nun iom ridindaj, sed verŝajne la tekstoj elŝprucis rekte el la flamoj de lia fajra idealismo.

Estas en la katalogo indikoj ankaŭ pri tio, ke kelkaj presaĵoj eĉ ne troveblas en la Universitata Biblioteko, kvankam tiu principe rajtas ricevi ĉiujn presaĵon en la lando, rekte el la presejoj. Tiujn la kompilinto ricevis rekte de kelkaj helpintoj, unuavice Vilho Setälä kaj Hugo Salokannel. Estas malfacile taksi, ĉu multo restas tute ekster la listo. Mi supozas, ke netrovitaj restas almenaŭ iuj klubaj bultenoj kaj eble asociaj cirkuleroj. Tiaj ne aperis presitaj, sed estis multobligitaj per iu tiutempa metodo. Kelkaj multobligaĵoj enestas la liston. 

Estus utile trovi kaj ordigi ĉian materialon pri Esperanto en Finnlando dum la unua duono de la pasinta jarcento, ĉar ankaŭ la nun ordigata arkivo de EAF estas preskaŭ malplena pri tiuj jaroj. Niaj societoj estis malgrandaj, tia estis ankaŭ EAF mem, kaj multo skribita restis, forgesiĝis kaj eble poste detruiĝis en la privataj hejmoj de la sekretarioj kaj prezidantoj. 

Mi petas ĉiun Finnan esperantiston, kiu eventuale scias pri trovejoj de nia historia materialo, informi pri tiuj al EAF (adresoj troviĝas sur la retpaĝo esperanto.fi). Vi povas ankaŭ skribi al mi: harri.laine ĉe iki.fi.

Bildon pri ĉiu paĝo de la revuo vi trovas en la albumo Bibliophilos 1959/2 .
Ĝi estas trovebla ankaŭ kiel pdf-dosiero en mia retpaĝo laine.pp.fi


* * *

Pri enretigo de ĉi tiu malnova numero de Bibliophilos mi iam parolis kun prezidanto de la Societo de Bibliofiloj, kiu nuntempe eldonas la gazeton. Li opiniis la aferon permesinda, eĉ utila por dishavebligo de gravaj informoj. Mi ankoraŭ ne zorgis pri alia, pli oficiala permeso publikigi la enhavon. 

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


9 komentoj 

Bruno Lehtinen
Mi nur citas je Aleksis Kivi: "Elettiinpä ennenkin, kun kun ojan takan´ oltiin, ojapuita poltettiin ja ojast´ oltta juotiin."

Harri Laine respondis al Bruno Lehtinen
Dankon, Bruno. La esperanta versio de Sep fratoj donas por tio la tradukon:

Ĉiam fartis bone ni
bivake ĉe rivero:
fajro estis imperi’
kaj akvo la biero

La traduko eble ne tute same bele laŭdas la pasintajn (eble mizerajn, sed) enviinde bonkvalitajn tagojn, sed ni komprenas.


Jukka Nikoskelainen
Via blogo estas vere interesa! Mi devas konatigxi kun gxi.

Harri Laine respondis al Jukka Nikoskelainen
Dankon, Jukka, kaj bonan revenon al mia blogo!

Tuomo Grundström
Atenton meritas la unua ero en la listo kaj ties tradukinto: Tiun (verŝajne la unuan) finnlilngvan esperanto-lernilon tradukis kaj redaktis Werner Anttila, verkinto ankaŭ de la unua(?) vortaro por finnoj. - Anttila estis tre produktiva tradukisto, unu el la generacio ne pionira, sed frua portanta mondliteraturon en la finnan. Ĵus mi finis (re)legadon de la klasikaĵo de la germana romano, "Seikkailukas Simplicissimus", "Abenteuer de Simplicius Simplicissimus" de H.J.C. von Grimmelshausen, vidu ekz. eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Jakob_Christoffel_von_Grimmelshausen
Anttila estas tro malmulte konata - kiu prenus la taskon kompili biografieton pri li kaj aparte liaj esperantaj laboroj?


Harri Laine
Jes, Tuomo, estas interesa persono, Lia nomo estis pli frue Werner Andelin, Estas artikolo pri li en la Finna Vikipedio kun longa listo de verkoj tradukitaj de li en la Finnan. Ankaŭ la Esperanta Vikipedio havas artikoleton pri li..


Harri Laine
Mi ĵus rimarkis, ke la unua ero en la listo (la lernolibreto de Süssmuth), kiun la Bibliophilos-katalogo atribuas al Anttila, havas aliajn indikojn en la datumbazo Fennica. de la Nacia Biblioteko. Tie ĝi estas

“Süssmuth, J. J., Nimeke:Kansainvälisen esperanto-kielen käytännöllinen oppikirja itsepuhelua varten. Vihko 1 / J. J. Süssmuth ; Suom. Hanna Kuosmanen. Kieli:suomi Julkaistu:Helsinki : G. W. Edlund, 1902. Ulkoasu:16 s. Huomautus:Suomeksi sovitettu Alkuteoksen kieli: epo Muu(t) tekijä(t):Kuosmanen, Hanna.”

Kiu estas Hanna Kuosmanen? Ĉu vere estas “itsepuhelua varten” (‘por memparolado’?


Tuomo Grundström
"Itsepuhelu" cxi tie ja signifas aŭtodidaktan lernadon. Hanna Kuosmanen - jen defio al ni(aj) historiistoj. Evidentiĝas denove, ke la virino estas la vera heroo historia.
antaŭ 4 jaroj.

Harri Laine
Vi apenaŭ estas serioza pri "itsepuhelu". Ne nur la adaptinto estas malsama, sed ankaŭ la nomo de la verko estas iom malsimila en la du fontoj. Ĉu iu posedas ekzempleron?

2012-03-25

La Senato bonvole konsentis – eĉ en la Rusa, devigite

En la Nacia Arkivo de Finnlando oni ĝuste nun ordigas kaj aranĝas por konservo malnovajn, malordajn paperojn de Esperanto-Asocio de Finnlando. Mi vizitis la arkivon por interparoli kun la respondeculoj pri la dokumentoj, ofte malfacile klaseblaj. 

Krom EAF (fondita en 1907), dum la pasintaj jaroj ekzistis diversaj Esperanto-organizaĵoj en la lando, pluraj eĉ jam malfonditaj aŭ silente malfondiĝintaj. La arkivistoj volas scii, kiel rilatis la diversaj societoj, institutoj, fondaĵoj kaj eĉ kompanioj, kies paperojn ili trovas en la grandaj kestoj portitaj el la oficejo kaj kelo de EAF. Mi klopodis helpi, kvankam mia propra memoro pri Esperanto-agado etendiĝas nur ĝis antaŭ 50 jaroj – kaj eĉ por tiu tempo ja funkcias nur homece, t.e. kaduke. Ion pli malnovan mi sciis nur, se mi iam legis aŭ aŭdis pri la foraj okazaĵoj.








Inter la dokumentoj mi trovis, iom surprize, ankaŭ kelkajn de antaŭ la fondo de Esperanto-Asocio de Finnlando. Unu, bele manskribita, grandformata foliaro komenciĝis ĉi tiel:

“Decido de la Imperiestra Senato de Finnlando koncerne petskribon donitan al la Imperiestra Senato, en kiu la farmacia komercisto August Theodor Laurén, en sia propra nomo kaj en la nomo de kelkaj aliaj personoj kiuj same loĝas en Jyväskylä, petis konfirmon por statutpropono de societo kun la nomo "La Espero Finlanda", kiu propono estis aldonita al la petskribo kaj kies enhavo estis jena:”

Per tiu oficiala decido la Imperiestra Senato de Finnlando aprobis la fondon kaj konfirmis la statuton de societo nomota “La Espero Finlanda”. La Imperiestra Senato estis la registaro kaj supera kortumo de Finnlando, tiama aŭtonoma grandprinclando en la Rusa Imperio. 

Mi ne havis abundan tempon por la vizito en la Nacia Arkivo, sed mi rapide fotis la tutan dokumenton (16 paĝoj) kaj metis la bildojn en la albumon Senato degnis aprobi

La Senata dokumento estas skribita en la Finna kaj Rusa, kaj ĝi enhavas la tutan konfirmitan statuton de la societo. La Senato bonvolis, je la 20-a de Majo 1904, pozitive akcepti la humilan peton de samideanoj en la Mez-Finnlanda urbo Jyväskylä kaj la proponitan statuton, sed aldonis tri kondiĉojn:



“La Imperiestra Senato de Finnlando lasis prezenti ĉi tiun petskribon al si kaj konsideras konvena konsenti pri fondo de la priparolata societo kaj ankaŭ konfirmi la ĉi-antaŭan statuton por esti observata ĝis estos alia decido, tamen kun la ĉi-sekvaj aldono kaj kondiĉoj:

ke la urbo Jyväskylä estu la loko de la sidejo de la societo


ke la libroeldona agado de la societo devas ĉiurilate subiĝi al la validaj leĝaj preskriboj


ke la societo ne rajtas fondi filiojn ekster la Gubernio Vaasa”


La Finna parto de la dokumento esta bele manskribita, dum por la Rusa teksto oni eĉ uzis skribmaŝinon.






En la historio de Finnlando, la jaroj 1899–1905 estas konataj kiel la Unua Periodo de Subpremo (aŭ “la Frostojaroj”), kie la subpremo signifis simple rusigon de la lando. Ĝi komenciĝis per la t.n. Februara Manifesto (“Plej Supera Proklamo de la Imperiestra Majesto”) en 1899. En Junio 1900, la imperiestro Nikolao la 2-a subskribis t.n. Lingvomanifeston kaj tiel dekretis, ke la Rusa iom post iom transprenu la rolon de la Finna kaj Sveda kiel administra lingvo en la grandprinclando. 

Tial ankaŭ la eta internacilingva societo en Jyväskylä ricevis sian decidon jam ankaŭ en la Rusa. Povas esti, ke eĉ la limigo de la esperantista agado nur al la Gubernio Vaasa reflektis la tiaman politikan situacion, kun timo pri tro libera organiziĝo de la popolo.






La Frostojaroj finiĝis en 1905, post la malvenko de Rusujo en la milito kontraŭ Japanujo, kaj post la Granda Striko. En 1907, kvankam ankoraŭ en la Rusa Imperio, Finnlando ekhavis plej modernan parlamenton, elektitan per egala voĉdonrajto de ĉiuj, viroj kaj virinoj. En la sama jaro estis fondita Esperanto-Asocio de Finnlando.


* * *

La tutan 16-paĝan dokumenton vi povas trovi per mia alia retpaĝo. Ĝi estas pdf-dosiero, nur bilda, sen ebleco serĉi vortojn en la teksto.

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

Komentoj
Bruno Lehtinen 
Indas esplori la historion de Esperanto en Finnlando. Interesan dokumenton vi trovis.

Stanislavo
 
Interese!

desespero
 
Tre interesa blogero. Dankon pro via atentigo.


2012-02-07

Nova prezidanto por unu norda lando

Finnlando elektis por si novan ŝtatestron por ses jaroj. Estas Sauli Niinistö, kandidato de la konservativa-liberala Nacia Koalicio, kaj li ekoficos la unuan de Marto. Lia rivalo en la decida dua balotado estis Pekka Haavisto de la Verda Partio. 

Jam dum multaj jaroj, la venkinto estis favorato de ĉiuj antaŭdirantoj, sed la leviĝo de la verda kandidato al la dua loko estis preskaŭ sensacia afero. Ĝis antaŭ ne longe, lian sukceson povis antaŭvidi nur posedanto de ekstreme bone polurita kristala globo. La afero estis fakte granda venko por ambaŭ partioj. La partio de la nova prezidanto ne okupis la postenon de ŝtatestro post 1956, kaj la Verda Partio estas unu el la malgrandaj, kun 10 seĝoj en la 200-membra parlamento.








Elekto de prezidanto ie en fora norda Eŭropo apenaŭ multe interesas homojn en aliaj landoj. Al mi estas tamen interese legi, kion eksterlanda gazetaro raportas pri balotadoj en mia lando kaj kiel ĝi interpretas la rezultojn. 

Post la parlamentaj elektoj en 2011, la opinio ŝajnis esti ke Finnlando plenas je maltoleremo, la landon regas fremdulmalamo kaj EU-kontraŭado. Ankaŭ la enlanda gazetaro, kiu devus scii pli bone, iom reeĥis la samon. 

Nun, kiam ni balotis por prezidanto, kelkaj kandidatoj (komence estis okopo, je la dua balotado restis du) klopodis levi tiajn temojn por pritrakto, sed kun tre modesta sukceso. En la dua balotado jam tute ne rolis tiaj demandoj. Kaj nun mi legas ie-tie, ke Finnlando "ĉesis esti" kontraŭ-EU-a maltoleremulujo. Kia ridinda analizo! Ne eblas ĉeso se neniam okazis komenco. 

Certe oni povas diri, ke la popolo esprimis sian protestan voĉon en la balotadoj (precipe pasintjare). Sed la reala kialo de la protesta atmosfero estas en tio, ke homoj perdis sian paciencon pri la politikistoj. Oni sentis, ke tiuj ĉesis okupiĝi pri aferoj, kiujn la homoj sentis veraj problemoj de la ĉiutaga vivo. En tia situacio, ĉiam, diversaj ekstremistoj levas sian kapon kaj trovas iom da apogo. Sed tiu ekstremismo ne estas la popola politika atmosfero.

Nun, elektante ŝtatprezidanton, la popolo trovis aliajn vojojn esprimi sian malŝaton pri la konduto de tiuj politikistoj, kiuj komencis kredi sin ĉiopovaj kaj ĉiosciaj, tro intime kunlaborantaj kun la "fortoj de la merkato" kaj "Bruselo". Ekster la plej dense loĝata sudo gravis ankaŭ la imaga bildo pri tro intima kunlaboro kaj zorgo nur pri la ĉefurbo.


* * *

La rezultoj (procentoj da voĉoj).

La unua balotado

36,96 % Sauli Niinistö (Nacia Koalicio)
18,67 % Pekka Haavisto (Verda Ligo)
17,53 % Paavo Väyrynen (Centra Partio)
9,40 % Timo Soini (Veraj Finnoj)
6,70 % Paavo Lipponen (Socialdemokratoj)
5,48 % Paavo Arhinmäkl (Maldekstra Ligo)
2,70 % Eva Biaudet (Sveda Popola Partio)
2,47 % Sari Essayah (Kristanaj Demokratoj)

La dua balotado

62,60 % Sauli Niinistö (Nacia Koalicio)
37,40 % Pekka Haavisto (Verda Ligo)

--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


6 komentoj

Tjeri
En francaj seriozaj ĵurnaloj legeblis nur kelkaj linioj pri la novelektito: www.lemonde.fr/europe/article/2012/02/05/le-conservateur-sauli-niinisto-elu-nouveau-president-de-finlande_1639177_3214.html
neniu komento pri la surpriza apero de la verda kandidato.
Kompreneble, TV ne eĉ scias, ke ekzistas Finnlando, krom kiam iu freneza saŭnakonkurso aux freneza pafado en lernejo okazas.

Harri Laine
Jes, tion mi komprenas kaj scias. Rekompence, ĉi tie ni scias pri Asteriks, kaj pri la malalta edzo de Carla, kaj ke en la lando oni leĝe malpermesas paroli la Anglan lingvon, kiun parolas ĉiuj aliaj en la mondo. (Nu, serioze, la serioza gazetaro tamen iom serioze kaj ne malmulte raportas.)

Mi legis iujn eksterlandajn artikolojn (pli multe oni raportas en la proksimaj landoj) pri niaj elektoj, kaj min frapis tio, ke laŭ tiuj okazis ia ĝisfunda ŝanĝiĝo en nia politika atmosfero inter 2011 kaj 2012. Tio montras malbonan komprenon pri la opinioj en la lando, aŭ fakte pli probable, volon havi dikliteran sensaciecan titolon por artikolo. Ni estas tute samaj, egale kritikemaj pri niaj politikistoj kiel antaŭe. Niajn najbarojn, bedaŭrinde eĉ la negrandan bruegantan kaj problemo-krean maltoleremularon en nia lando, ni kutimas silente toleri.

Harri Laine
Kaj mi tute ne menciis tion (kion oni rimarkinde rimarkis ankaŭ eksterlande) pri Haavisto, ke li havas registritan partneron (do edzon). Iom malpli interesis la eksteran mondon tio, ke anstataŭ armeo li servis civile en malsanulejo. Ĉio ĉi certe influis ankaŭ enlande, sed oni ne povas esti certa, ĉu tio alportis al li pli da voĉoj, ĉu malpli.

Tjeri
Ĉimatene ĉe kafomaŝino mi demandis al miaj kolegoj, ĉu ili scias, ke okazis elekto de prezidanto en Finnlando. El ses, kiuj tie estis, nur unu aŭdis pri tio, sed ne povis diri, kiu estis elektita: "Socidemokrato, mi kredas", tiel li respondis. Notinde estas, ke ili ĉiuj estas universitate diplomitaj.

Harri Laine
Nu, eble sufiĉas, ke ili scias ke Finnlando estas lando. Se ili krome scias, ke ĝi estas en Eŭropo kaj eĉ membro de EU, mi estas jam kontenta. Cetere, la artikoleto en Le Monde, por kiu vi donis ligilon, estis tute bona. Koncizaj, ĝustaj informoj.

Tuomo Grundström
Cxu iu el ni atentis cxi tie pri (ne- aŭ ĉu-?)atendita similaĵo inter la najbaraj landoj, eta kaj granda: Jam jarojn antaŭ la elekto oni certe sciis, kiu estos elektita?

--------------------------------


[Pri la foto en la artikolo estis apartaj komentoj.]



Ok homoj kandidatis en la prezidanto-elektoj de 2012 en Finnlando,
ĉiu en numera ordo sur strata reklamtabulo en Helsinki. La afiŝoj,
de maldekstre, apartenas al

2 Pekka Haavisto (Verda Ligo)
3 Timo Soini (Veraj Finnoj)
4 Paavo Väyrynen (Centra Partio)
5 Paavo Lipponen (Socialdemokratoj)
6 Sauli Niinistö (Nacia Koalicio)
7 Sari Essayah (Kristanaj Demokratoj)
8 Eva Biaudet (Sveda Popola Partio)
9 Paavo Arhinmäkl (Maldekstra Ligo)


6 komentoj pri la foto

Tjeri
Kien malaperis la N°1?

Harri Laine
En niaj elektoj neniam estas kandidato numero 1.

Eble oni povas argumenti por tio ankaŭ moderne, per eblo konfuzi malklare skribitajn ciferojn 1 kaj 7, aŭ per ia psikologia vidpunkto. Sed por trovi la faktan kialon oni devas rigardi malantaŭen trans jarcento.

En la komencaj jaroj de nia Parlamento civitano donis sian voĉon skribante simplan strekon sur la balotilo, ĉe la kandidata listo de la partio, kiun li aŭ ŝi volis subteni. Tia sistemo daŭris ekde la unuaj elektoj en 1907 ĝis 1935.

Post 1935 la balotanto devis skribi numeron. Oni konsideris ebla tian konfuzon, ke kandidato numero 1 ricevus pli da voĉoj simple pro tio, ke iu laŭ malnova kutimo skribas simplan vertikalan strekon anstataŭ la ĝusta numero. Nun la foresto de "1" estas jam firma tradicio, kaj oni apenaŭ ŝanĝos ĝin.

Tjeri
Dankon pro la klarigo.

Harri Laine
"La ruĝa streko" (punainen viiva) estas konata esprimo en la Finna. Per ĝi oni povas aludi al la politika decidpovo de la popolo. En la komencaj jaroj, oni disponigis al la balotantoj ruĝan krajonon por marki la voĉon. Pri la elektado de la unua unuĉambra parlamento en 1907 ekzistas samnoma romano (Punainen viiva de Ilmari Kianto). Filmo kaj eĉ opero estis poste faritaj surbaze de la romano, Pecon el la filmo oni povas vidi en YouTube. En tiu elĉerpaĵo, agitisto de laborista partio venas al fora nordorienta vilaĝo kaj faras tie fajroŝprucan paroladon al la kamparanoj.

Thierry Salomon
Aspektas kiel loko por konkurso de neĝbulĵetado!

Harri Laine respondis al Thierry Salomon
Jes, vi pravas. Bedaŭrinde estis tre frosta vetero tiam, kaj por povi facile formi bulojn la temperaturo estu iom super nulo. Tomatoj estas tro multekostaj vintre, ĉi tie en la nordo.

Ĉi tiaj celtabuloj estas malnova tradicio en la urbo. Antaŭ ol la urbo komencis provizi tiajn al la partioj, antaŭ ĉiuj elektoj, la afiŝoj estis ĥaose starigitaj ie-tie, La urbo jam delonge aranĝas stablojn kun kadroj por reklamoj pri kandidatoj, kaj simple malpermesis starigi tiajn aliloke. Iam la surstrata reklamado estis multe pli grava ol nun, sed la partioj daŭre utiligas ankaŭ ĉi tiun manieron diskonigi siajn kandidatojn.

Ne malofte oni vidas afiŝojn ŝiritajn, faligitajn aŭ kun aldonitaj desegnoj. Mi admiras la fotinton, kiu sukcesis kapti bildon pri tiom sendifekta afiŝaro. Eble ĉio estis antaŭ nelonge starigita, aŭ iu ĵus algluis novajn bildojn sur difektitajn.

2011-11-01

Kurado tra la sezonoj

Tiel ŝanĝiĝas pejzaĝo laŭ la sezonoj en Suda Finnlando.

Ĉi tiu bildaro konasistas el fotoj faritaj ĉe nia somerdometo, vide al la proksima lago Saarijärvi (unu el la 200 tiunomaj en Finnlando). Fotante, mi ĉiam staris proksimume samloke, kaj ĉiu foto montras al la sama direkto, sed nur proksimume – mi ne klopodis pri preciza sameco.
Ĉiuj horoj indikitaj ĉe la fotoj estas laŭ la vintra (t.n. normala) tempo, kiu pli proksimas al la astronomia horo. Plejmulto el la fotoj estas faritaj dum la somera tempo, kiam niaj horloĝoj montris unu horon pli ol estas indikite sub la fotoj. Por ricevi la astronomian horon (tagmezo = 12:00) oni subtrahu 24 minutojn. 


Ni komencu aŭtune 


29 Oktobro 2010 je h. 13:28. – Senfolia aŭtuno. 




12 Novembro 2010 je h. 14:05. – La unua neĝo. 




25 Decembro 2010 je h. 14:47. – Blanka neĝo heligas la Kristnaskan pejzaĝon, dum la suno restas proksima al la horizonto. 





2 Januaro 2011 je h. 12:54. – Ĉielo, lago kaj neĝo vintromeza. 



Feliĉan novan jaron!


2 Januaro 2011, je 13:35.
La suno subiros post 2 horoj; temperaturo minus 11 gradoj. 





Post preskaŭ kvar monatoj

23 Aprilo 2011 je h. 19:22. – Neĝo jam ne videblas.




9 Majo 2011 je h. 15:41.  – La unua verdo.




13 Majo 2011 je h. 16:14. La printempo rapidas antaŭen.




21 Majo 2011 je h. 9:04.   




27 Majo 2011, 12:02. – Jam preskaŭ plenverdas.  





9 Junio 2011, 13:56. Junio portas al ni someron.





5 Julio 2011, 9:07. –  Jam floras rozoj kaj spireoj. 





17 Julio 2011, 18:44. – Post la somermezo ĉio intense, malhele verdas.





 21 Aŭgusto 2011, 12:37. – Jam ne floras la blankaj spireoj sed maturiĝas rozofruktoj kaj plu aperas aliaj floroj. 





31 Aŭgusto 2011, 20:03. – La suno ĉiam pli frue subiras trans la horizonton (sunsubiro 19:32).




10 Septembro 2011, h. 14:30. – En Septembro oni jam vidas flavon sur la herbejo: komencas defali la folioj de betuloj. Sed ankoraŭ regas la verdo. 




– 25 Septembro 2011, h. 13:39. – Iom post iom la flavo komencas regi. Antaŭ ne longe pasis la tagnoktegaliĝo: jam nokto estas pli longa ol tago. 




26 Septembro 2011, 13:54. – Estis varma aŭtuno, sed la arboj scias el kelkmiljara sperto, ke la longiĝo de la noktoj signifas nepran neceson sin prepari por vintro. Flavo kaj bruno disvastiĝas.




30 Septembro 2011, h. 6:47. – Oni vidas, ke diversaj kreskaĵoj havas malsamajn kalendarojn. Eĉ ne ĉiuj betuloj agas samtempe: iuj jam estas preskaŭ senfoliaj, dum aliaj plu iom verdas. Sed la pingloarboj fidele restas verdaj tra la tuta jaro.  



1 Oktobro 2011, 15:35 – Oktobra suno. 




3 Oktobro 2011, 10:08 – Iom post iom la naturo nudiĝas. Plu verdas la tujo maldekstre antaŭe, la malhelaj piceoj kaj la arbusta alpa ribo (maldekstre de la granda pinotrunko). Homoj jam rastis falintajn foliojn for de la razeno, sed novaj plu faladas. 




14 Oktobro 2011, 15:59. – Eĉ la suno ŝajnas perdi sian forton.




14 Oktobro 2011, 17:46 – Oktobra vespero, duonhoron post la sunsubiro. La bildoantaŭon prilumas fotila fulmo. Pro ĝi la pejzaĝo aperas en la foto pli malluma ol ĝin perceptis homa okulo. – 




15 Oktobro 2011, h. 13:59.




22 Oktobro 2011, 16:41. La suno subiros post 12 minutoj.




23 Oktobro 2911, h. 7:21. – La suno aperos post 5 minutoj. Post malvarma nokto la pejzaĝon vualas nebulo el la relative varma lago. 





24 Oktobro 2011, 15:16. – Ni trakuris tutan jaron  kaj ree atendas vintron.



2011-09-22

Du kantoj, en traduko de Leppäkoski

Mi trovis paperfolion, kun du versaĵoj en Esperanto. Estas malnova karbopapera kopio de tajpaĵo farita de Joh. Edv. Leppäkoski (1901–1984), kiun oni plej bone konas kiel la tradukinton de Kalevala. Post la morto de Leppäkoski, liaj heredantoj transdonis liajn esperantaĵojn al Esperanto-Asocio de Finnlando. Mi tiam iom ordigis la paperamason, kaj ĉi tiu kopio restis ĉe mi, dum la originalan maŝinskribaĵon mi transdonis al la arkivo de EAF.

Ambaŭ poemoj estas tradukoj el famaj finnaj aŭtoroj, kaj ambaŭ tekstoj estas ankaŭ komponitaj. Unu el ili estas tre populara kaj amata kanto:

La poemon Feliĉuloj de Aleksis Kivi komponis Oskar Merikanto. La alia, Kanto de najtingalo de V. A. Koskenniemi, ne estas same fama: ĝin muzikigis Hector, kiu ankaŭ aldonis plian tekston al la originalo. – La strofojn de Kivi mi intime konas pro tio, ke mi mem junaĝe esperantigis ilin, en formo neniam publikigita.

Jen la kantoj, kun bildoj de la flaviĝinta karba kopio.


* * *


Feliĉuloj
Verkis Aleksis Kivi
Tradukis Joh. Edv. Leppäkoski
Komponis Oskari Merikanto


Heliĝas en nord’ horizonto,
la sun’ oriente sin levas,
foriĝas matena nebul’,
dum vento el nordo blovas,
dum nokt’ estas for’
dum brilas somera mateno
kaj sonas de birdoj kant’.

Sur pinton de alta monteto
en freŝa fruvento mi iras
kaj tie renkontas mi ŝin,
l’ estrinon de mia koro,
dum nokt’ estas for,
dum brilas somera mateno
kaj sonas de birdoj kant’.

Kun mia knabin’ mi jen staras,
la buklojn zefiro flirtigas
kaj kvazaŭ flustrado de am’
eterna en valoj himnas,
dum nokt’ estas for,
dum brilas somera mateno
kaj sonas de birdoj kant’.

La originalo havas kvin strofojn. Vi povas aŭdi la kanton kun la melodio de O. Merikanto, en la finna, ekzemple ĉi tie:

1. arkiva registraĵo de la Finna Radiofonio, kantas Georg Malmstén en 1930

2. Tenoras Mika Pohjonen, pianas Jouni Somero



* * *

Kanto de najtingalo.
Verkis V. A. Koskenniemi
Tradukis Joh. Edv. Leppäkoski
El la kolekto ”Uusia runoja” = “Novaj poemoj”, paĝo 133.





Konversaci’ ekmortis sur verando
kaj ĉiu restis kvazaŭ en solec’:
en nokto, sub krepuska boska rando
ekkantis najtingal’ en mallumec’.

Eksentis ĉiu, ke la birdo trili
deziris sole al li, nur al li.
Distancoj plilongiĝis inter ili,
pliproksimiĝis ĉiu mem al si.

La unuan strofon el la finna originalo, en plenumo de la komponinto Hector, oni povas aŭdi ĉi tie: ogg-forma registraĵo en la finna Vikipedio


* * *

Mi aŭdacas ĉi tiel publikigi la tradukojn, ĉar ili estas bonaj kaj meritas esti konataj. La paperforlioj ankaŭ ŝajnas netskribitaj, finitaj laboraĵoj. Mi ne scias, ĉu la tradukoj jam ie aperis pli frue.


--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekva komento siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 

Salla
Belaj kantoj ili estas. Kaj nun mi devus trovi tutan kanton de Hector, dankon al vi.

2010-09-06

Surprizo en arbaro

Mi estas kolektanta fungojn en arbaro, en loko kiun mi neniam antaŭe vizitis. Subite, mi rimarkas ke antaŭ mi staras malnova tenejo, kontruita el arbotrunkoj, jam grizaj. Enestas du sledoj. Bela dometo, taŭga por muzeo, mi nepre fotu ĝin.





Mi vagis en arbaro, kaj subite trovis antaŭ mi ĉi tiun malnovan tenejon konstruitajn el arbotrunkoj. La pordo, eble pli bone nomata luko, estis malfermita kaj mi vidis du ĉevaltirajn sledojn interne. – Malantaŭe videblis senarba dekliva herbejo.


Paŝante antaŭen, mi vidas herbejon kiu etendiĝas supren sur dekliva tero, kaj tegmentojn de aliaj grizaj domoj. Tute hazarde mi trovis lokon de historia etbieno.




La subbieno havis nur iometon da kulturata tero ĉirkaŭ la domo, meze de granda arbaro. La tereno estas plena je ŝtonoj grandaj kaj malgrandaj. Por povi kulturi ion, oni devis ne nur senarbigi la terenon sed ankaŭ fortreni la plej grandajn ŝtonojn. Tiuj nun kuŝas en amasoj ĉe la arbara rando kaj ankaŭ meze de la herbejo.



Neniu homo videblas, nur grizaj muroj kaj tegmentoj el ligno, kun antikva kampara stilo. La tegmentojn de la ĉefdomo kovras traboj, sub kiuj kuŝas tavolo da betulŝelo. Sur aliaj tegmentoj videblas la tradicia, malmultekosta, ĉie havebla lignolamena kovraĵo (ŝindetoj, lignorubandoj). Ĉio ŝajnas sufiĉe bonstata. La solaj modernaĵoj estas pezaj seruroj ĉe du pordoj. Entute estas 17 konstruaĵoj. 




Ĉi tiu estas loĝejo, la ĉefddomo de la etbieno. Bone videblas la konstrumaniero de la tegmento: kontraŭ pluvo la domon protektas tavoloj da betulŝelo sur kiu kuŝas traboj de la firsto ĝis la tegmentrandoj.



Ĉi tio estas tiel nomata subbieno. La loĝejon, stalojn, grenejon, fojnejon, diversajn provizejojn, puton kaj gudrodistilan fosaĵon konstruis kaj la etan kampon kulturis luanto, kiu plenumis sian lupagon per laboro en la bienego kiu vere posedis la terenon. La lasta tia “lupago per ŝvito” okazis en 1920. Nun ĉion ĉi posedas la Nacia Administrejo de Muzeoj (NAM), kiu ŝajnas tre silentemi pri la afero. Ĝi zorge riparis la konstruaĵojn laŭ originalaj metodoj kaj per naturaj materialoj. Temas ankaŭ pri studejo pri historia konstrutekniko kaj ĉarpentado. 




La loĝdomo, dekstre, origine devenas de la komenco de la 19-a jarcento. Tiam ĝi ankoraŭ estis tiel nomata fumkabano, t.e. ĝi ne havis fumtubon, nur luketon en la muro por ellasi fumon de la forno. Pli bonajn fornojn kaj la fumtubojn oni konstruis poste, kiam la domo estis dufoje pligrandigita.



Ĉi tio ne estas skanseno, subĉiela muzeo, kien oni translokas interesajn domojn kaj instalaĵojn el aliaj landopartoj. Estas aŭtentika etbieno en sia origina loko, kun konstruaĵoj kiuj dekomence staras tie.




Vojeto kondukas tra arbaro al la etbieno. La vojeton oni apenaŭ rimarkas, kaj nenia vojmontrilo indikas, kie troviĝas la bone konservita historiejo.


Sur retpaĝoj de NAM la situo de la etbieno estas indikita nur proksimume, kaj troviĝas neniaj vojmontriloj ĉe la proksimaj vojoj. Estas ĉ. 3 kilometroj al la plej proksima publika vojo ne granda kaj 5 km al ĉefvojo. Ne estas io vere sekreta aŭ malpermesita, sed rimarkeblas, ke oni ne volas allogi amason da gastoj. NAM promesas tamen aranĝi vizitojn laŭ interkonsento. 
Interesajn aferojn oni iam trovas, dum oni serĉas fungojn.


* * *

Lingva historiaĵo

Atente rigardante la tegmenton de la loĝdomo, finno povas vidi, kion signifas la mistera vorto malka. Tiun vorton oni konas en la moderna finna lingvo nur en la Biblia verso “Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?”. La vorto, kiu en la Esperanta versio estas trabo, estis malka en la finna jam ekde la traduko de 1642. La vorto malka signifas ĝuste tian trabon, kiaj troviĝas sur la tegmento de la loĝdomo ĉi tie: tio ne estas subportantaj ĉevronoj, sed surtegmentaj tabuloj, kiuj premas la betulŝelan parton kaj malhelpas ĝin ĉifiĝi kaj ŝiriĝi en vento. 

Neniu finno, krom specialisto pri historiaj konstrumetodoj, plu scias, kio estas malka, kaj la diraĵo de Jesuo tial restis iom enigma al la modernuloj. Multaj pensis, ke malka eble estas nur iom pli granda lignero. Finfine, en 1992, aperis nova traduko de la Biblio, kaj en ĝi oni anstataŭigis la pravorton malka per la moderna hirsi (trabo, trabego), kaj la drasta komparo de Jesuo estas ree okulfrape klara. Interese, la unua traduko de antaŭ 460 jaroj jam havis la vorton hirsi, nun ankoraŭ tute kompreneblan, kaj la plej nova traduko do estis reveno al la praversio! La biblia citaĵo tamen plu vivas en la lingvo kun la vorto malka, kiun jarcentoj gravuris en la popolan memoron. Tiel konserviĝas viva la malnova vorto malka, kies konkretan signifon scias nur malmultaj. 





--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


6 komentoj  

Stanislavo 
Interesa afero! Iom memorigas la rusan "ĥutor", tio estas malgrandan, plejparte familian etbienon esktere de vilaĝo. Bone ke oni konservis ĝin kaj ĉi loko ne spertis invadojn de modernaj vandaloj.

lariko 
Tre interesa blogaĵo.

Harri Laine 
Dankon por viaj komentoj, Lariko kaj Stanislavo. – Similecon kun la rusa etbieno parte kaŭzas tio, ke la natura ĉirkaŭaĵo estis simila: arbaroj provizis abundon da ligno por konstrumaterialo kaj ankaŭ aliajn vivrimedojn. Jarcentoj da vivado, generacio post generacio, igis la homojn ĉiam pli lertaj utiligantoj de ĉio ĉirkaŭa.
antaŭ 5 jaroj. 

Cezar 
Vera aventureto, mi pro vi, kunĝuis ĝin:). Mi estas obsedita pri la slava kulturo, al kiu mi konatiĝis en Ĉeĥio kaj en fabeloj, neforgesebla por mi estas la rusa ruza sorĉistino, kiu vivis en tia bela lignodomo, kiu eĉ turniĝis cirkle, se la sorĉistino tion ordonis:). Jes ja, kaj babuŝkoj, ne babuŝoj:), sed simile bonfartige, bonkoraj avinoj, loĝis en tiuj domoj, ili malfermis siajn fenestrojn, tiajn, kiajn tiuj de via trovita vilaĝo, kaj ili rakontis fabelojn, kiu tute forlogas eĉ nin dum la rigardado de rusa fabelofilmo pro ties beleco. La slava kulturo estas por mi simbolo por la sukcesa kunvivo de homoj. ili havis ĉion, belan naturon, belajn domojn kaj belajn animojn, kion homo povas postuli plu, ĉu?
antaŭ 5 jaroj. 

Harri Laine respondis al Cezar 
Jes ja, vi pravas, estas multo plaĉa kaj agrabla en slavaj kulturoj. La finna tamen tute ne estas slava.


Cezar respondis al Harri Laine 

Jes certe ne, sed atentofrapaj paraleloj ekkoneblas.


--------------------------------

[Unu el la bildoj vekis komentojn. Mi aldonas tiujn ĉi tien, same du pliajn bildojn el mia ĉi-tema albumo.]


Lisää kuvia 



Loĝdomo 

Ĉi tiu estas loĝejo, la ĉefddomo de la etbieno. Bone videblas la konstrumaniero de la tegmento: kontraŭ pluvo la domon protektas tavoloj da betulŝelo sur kiu kuŝas traboj de la firsto ĝis la tegmentrandoj.

Komentoj pri la foto
  • Toeko 
    Kvankam sur la foto tiaspeca aspektas interese, por la turistoj ankaŭ la interno - sed vere vivo en tiaspeca domo estis mizera. Certe la planko estas argila. Ion similan mi vidis en Estonio.

  • Harri Laine 
    Jes. Bonstataj homoj facile vidas ian belon en mizeraj cirkonstancoj: por ili tio estas ĉarme "pitoreska". Pri la planko mi iom dubas. Ligno estis tiom abunde havebla materialo, ke verŝajne estas dikaj traboj surplanke, sed mi ne estas certa. Ĉar tio ne estas aktive funkcianta muzeo, oni ne povas facile viziti en la domo. La muzea administrejo tamen aranĝas specialajn vizitojn al grupoj, malofte . Mi partoprenos, se mi iam sukcesos aliĝi al tia grupo.
  • Toeko respondis al Harri Laine 
    Mi estis en iu tiaspeca muzeo en Estonio - ie nemalproksime de Haapsalu kaj tie ĝuste la planko estis argila. Fakte estis unu ĉambro en kiu oni dormis (parto de dormolokoj sur la kuirforno kaj fum-kanalo), kuiris kaj loĝis - se estis ia paŭzo en laboro. Infanoj fartis lecionojn ĉe la tablo apud fenestro tre malgranda. Vintre kiam estis tre malvarme - eni enlasis kelkajn ŝafojn en la ĉambron por ... iom varmigi ĝin. Lastaj posedantoj loĝis tie ankoraŭ en 1960-j jaroj - tiel estis dirite al la grupo kun kiu mi partoprenis la ekskurson.



La dirita supre domo.


  • Harri Laine 
    Dankon, Toeko. Tre interese. – Mi trovis libron, kiu havas foton pri la interno de la loĝdomo, kaj tie videblas ke la planko estas ligna, farita el dikaj tabuloj. En la bildo la interno estis en tia stato, kiu estiĝis post riparoj en la 1880-aj jaroj. Estis ankaŭ dirite, ke sub la domo (almenaŭ sub parto de la domo) estis iam kelo, kaj ankaŭ tio signifas, ke la planko devis esti farita el traboj aŭ tabuloj. Mi legis, ke ankaŭ ĉi tie oni povis vintre havi beston en la loĝejo; se treege frostis, oni enlasis ĉevalon.


Aliaj bildoj 




Ankaŭ muelejo 
La etbieno havas entute 17 konstruaĵojn. Neniu el la bildoj povas montri ĉıujn, ĉar ili troviĝas sur iom vasta tereno, kelkaj ene de la arbaro. Unu el la konstruaĵoj estas malnova muelejo, transportita al la korto kiam ĝi ĉesis funkcii ĉe proksima rivereto. La rivereto, fakte nur eta defluejo aŭ rojo, havis sufiĉan akvon por turni la muelilon nur dum kelka tempo en printempo, kiam abundis akvo el fordegelanta neĝo, kaj eble dum la aŭtuna pluva sezono.







Tegmentoj 
Parto de la tegmentoj havas betulŝelan akvoizolan tavolon, aliajn kovras elrabotitaj lignorubandoj (maldikaj ŝindoj).




Ara-araneo

Malnova kasedo. Ankoraŭ mi posedas kasedilon, nuntempe malofte uzatan, por aŭdigi la enhavon. Komence, serioza vira voĉo anoncas "Vi aŭdos kanton pri araneo en la plenumo de du finnaj knabinoj, kiuj partoprenis la Infanan Kongreseton en la mil naŭcent kvindek naŭa jaro en Varsovio", poste sekvas la kanto mem. La akordionisto iom stumble komencas la melodion, sed ne gravas:






La knabinoj, Kyllikki kaj Marjo, partoprenis la Infanan Kongreseton, sed la muzikaĵon ili plenumis antaŭ salono plena je UK-anoj. Eble tio estis la fermo de la kongreso, tie ja oni kutime prezentas ankaŭ la etajn kongresanojn.

Mi akiris la surbendigitan kanton jam antaŭ pli ol 25 jaroj. Andrzej Pettyn, tiam redaktoro en la Esperanto-sekcio de Pola Radio, vizitis Finnlandon, kie li estis ĉiam ŝatata kursgvidanto. Li afable kopiis por mi kasedon kun la aranea kanto kaj aliaj muzikaĵoj el la arkivo de Pola Radio. La komencan anoncon li faris speciale por la kasedo. – Ankoraŭ foje koran dankon al Andrzej, nun jam emeritulo, pro la bela donaco!

La kasedo ree faris bonan servon antaŭ kelkaj jaroj. Tiam, okaze de rondjara naskiĝtago, geamikoj de Kyllikki donacis al ŝi diskon, en kiu la ĉefa numero estis ĉi tiu kanto. Mi havis problemojn klopodante prilabori komputilan sondosieron el la malnova kasedo, ĉar mi tiam unuafoje plenumis tian taskon, sed finfine estiĝis la disko.







* * *

Araneoj ja povas esti belaj, sed pli belas infana kanto pri araneoj.

* * *




Granda araneo sidas sur ligna tabulo, tute senmova. Ŝajnas, ke ĝin ĉirkaŭas restoj de araneaĵo. Eble ĝi mem ŝpinis la reton. Mi ne scias, ĉu ĝi estas mortinta, ĉu nur digestanta bonan manĝon.





Nuboj, arbopintoj kaj araneaĵo kun semoj de salikrozo (Epilobium angustifolium). – 12 Aŭgusto 2010


--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekva komento siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 

Harri Laine 
Universala Esperanto-Asocio publikgis en Decembro 2010 ĉi tie en Ipernity filmon pri la Varsovia kongreso: Verda Stelo super Varsovio. Tie vi povas vidi (ĉe 7:10), kiel Kyllikki instruas la aranean kanton al siaj kunkongresanetoj. - Bedaŭrinde la filmo ne estis disponebla al ni antaŭ ŝia datrevena tago: ni estus povintaj donaci al ŝi filmeton, kie ŝi stelas.