2009-07-15

Al Zamenhof-arbaro


[Ĉi tio estas kopio el mia fotoalbumo – la bildoj kaj la tekstoj – en Ipernity. Ĉiuj fotoj estas faritaj la 1-an de Julio 2009.]

Estas ĉi tie 30 fotoj. Por vidi ĉiujn vi eble devos paĝofine aktivigi funkcion “vidu pli”,  “daŭrigu”, aŭ similan.


Atentu, boacoj! 
Mi ekveturis de Kajaani kaj mia vojaĝcelo estas Taivalkoski, ĉ. 200 km norde. Jen mi alvenas al Hyrynsalmi kaj tie renkontas la sudan limon de la Boaca Regiono, kiu ampleksas la tutan nordon de Finnlando, ĉirkaŭ trionon de la lando. Tie regas specialaj leĝoj pri rajto bredi boacojn kaj ilin paŝti.

Ankaŭ kelkaj grandaj rabobestoj estas tie malpli strikte protektitaj ol en la ceteraj partoj de la lando. Antaŭ ĉio: veturiganto de aŭto memoru, ke la bestoj povas staradi sur vojoj aŭ kuri antaŭ aŭton. Ekzistas eĉ konsiloj, kion fari, se kolizio grave vundis boacon: kiel senkonsciigi ĝin kaj ellasi la sangon. Mi supozas ke la plej multajn urbanojn ne tre allogus tia tasko.





La unuaj boacoj survoje
La boacoj aspektas iom taŭzitaj ĉi-sezone. Ili ŝajnas tute ne timi aŭtojn. En varma somera vetero blovas pli freŝa vento sur la vojoj ol en la arbaro. Tio forigas kulojn kaj aliajn insektojn kaj tial altiras boacojn.




Solulo
La boacoj estas iom kapricaj kaj povas aperi kiam ajn.





Etulo kuras
Boacido kuras por atingi la patrinon.





Finfine: Taivalkoski
Post longa veturo mi atingis la limon de Taivalkoski. Estas ankaŭ provinca limo: mi nun eniras la provincon Norda Botnio. La vojo estas nomata “Metsäkyläntie”, vojo de Metsäkylä. Mi neniam antaŭe estis ĉi tie, sed mi iam legis la nomon Metsäkylä en esperanta teksto. Eblas ion atendi.





Proksimiĝas la Arbara Vilaĝo
Mi jam proksimas al la vilaĝo Metsäkylä en suda Taivalkoski. La nomo signifas simple Arbara Vilaĝo, nomo kiu trafe priskribus multajn vilaĝojn en Finnlando. La verda kesto maldekstre enhavas sablon, unuan helpon por aŭtisto, kiu malbonŝance veturas laŭ la kruta deklivo en vintra vetero kiu neatendite glaciigis la vojon.





Interesa vojmontrilo
Ĉe la vojo kiu kondukas de Taivalkoski suden al Puolanka kaj Suomussalmi, mi ekvidis ŝildon kun la simpla teksto “Esperanto 2.6 km”. Tiun lokon nepre necesas viziti.





Pli proksime
Ŝajnas, ke mi jam proksimas al la celo, ĉar estas pli detalaj surskriboj.





“Pasporta servo” 







Terkulturo
Malantaŭ la plaste volvitaj fojnobulegoj, produkto de moderna terkulturo, videblas dekstre malnova ligna fojnejo kaj meze la granda “E” de la Zamenhof-arbaro.





Muzeo 
Unu el la malnovaj domoj de la bieno funkcias kiel vilaĝa muzeo, plena de interesaj objektoj el la pasinteco. La aĵoj estas nur parte ordigitaj kaj klasitaj, sed ĉio aspektas des pli interesa. “En ĉi tiu domo funkciis la unua lernejo de Metsäkylä 1925–1932" – Mika Lappalainen bonvenigis min sur la korto de la muzeo.





Lago
Starante sur la korto antaŭ la muzeo kaj rigardante norden, oni vidas pecon de la lago Isojärvi.





Mistera radio
Kiel kaj kial ĉi tiu komunikilo trovis por si finan ripozejon en la vilaĝa muzeo? Oni diris, ke eble temas pri radioaparato origine el submarŝipo. (Noto: korektitaj informoj aperas en ĉi-subaj komentoj.)

Komentoj (2009 pri la foto


  • Kalle Kniivilä
    Laŭ la indikoj "OIKF" kaj "Kontula" sur la aparato eblas klare vidi, ke ne temas pri submarŝipo (evidente ne, ĉar tiaj ne estis en Finnlando post la dua mondmilito), sed pri la kargoŝipo Kontula, konstruita en Turku en 1980. Supozeble estas (parto de) la origina radioaparataro de la ŝipo, poste forigita por doni lokon al pli moderna aparataro. Sed kial ĝi venis al la vilaĝa muzeo mi tamen ne povas diveni.

    Nun la ŝipo cetere estas registrita en Panamo kaj nomiĝas Atlanta.

    http://www.marinetraffic.com/AIS/shipdetails.aspx?mmsi=372974000 http://www.eslshipping.com/portal/en/news/?id=234


  • Harri Laine respondis al Kalle Kniivilä
    Dankon, Kalle! Vi tre efike detektivis.


  • Harri Laine
    La teksto, kiun mi metis sub la foton, montris plenan malscion pri la afero. Dum la tro rapida konatiĝo kun la abunda aro de interesaĵoj mi tute miskomprenis la klarigojn donitajn de miaj junaj gvidantoj. Poste Aini Vääräniemi informis min pri la vera historio de la aparato, kun kiu ŝi mem havas eĉ komunan historion. Jen kion Aini rakontas:

    “Mi laboris en la ŝipo Kontula kiel radiotelegrafistino en la jaro 1985 kaj en 1991. Ni vizitis en Pollando, Usono, Venezuelo kaj Kolombio. En 1991 mi enŝipiĝis en Roterdamo, kaj tiam mi unuan fojon vizitis en CO de UEA. De tiu tempo venis kelkaj ideoj al la spektakleto Maljuna maristo rakontas, kiun Auli Vihermä kaj mi planis kaj kreis, kaj esperantistoj el Oulu kaj Metsäkylä prezentis dum la Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando en Raŭmo (2003) . Lastsomere mi havis eblecon ricevi kelkajn miajn antaŭajn laborilojn de la ŝipo al mia muzeo, antaŭ ol la ŝipo estis forvendita.”

    Mi pardonpetas al Aini pro la fuŝaj informoj kaj dankas al ŝi pro la interesaj historiaj detaloj. Kaj admiron al Kalle pro la lerta faktoĉasado.






Lernomaterialo
La muzeeto posedas multajn lernejan bildtabulojn, instruilojn de la epoko (ne tre fora!), kiam oni nenion sciis pri la modernaj aŭdvidaj aparatoj.





Por laboro tera kaj arbara
En la muzeo abundas tradiciaj iloj por kamparaj laboroj: mi vidas dorsosakon el betulŝelo, laborilojn de arboflosistoj, lanotondilojn, jungilojn, glacihakilojn, lampojn, segilojn kaj mi ne scias kion...





Miaj gvidantoj
Mika Lappalainen, mi, Aini Vääräniemi kaj Pauliina Vääräniemi en la vilaĝa muzeo. (fotis filo de Aini, ĉu Henri, ĉu Sauli Vääräniemi, mi ne memoras.)





Naturaj kupoj en la muzeo
Instrumentoj de kupistino: kupoj ne vitraj sed faritaj el bovaj kornoj.





Saŭno de la kupistino
En ĉi tiu ŝvitbanejo iam laboris la patrino de la plej fama (en Finnlando) Taivalkoski-ano. Sinjorino Riitu Päätalo, lerta kupistino, ellasis sangon por sanigi vilaĝanojn en Metsäkylä.




Bona forno dum vintro tre gravas
Aini Vääräniemi, la vilaĝa aktivulo (ankaŭ aktiva por la internacia lingvo), antaŭ malnova masonita forno de biena domo.





Granda E invitas
Ĉi tie oni eniras la Arbaron de Zamenhof, pecon de aŭtentika finna naturo. En la arbaro kreskas plej multe piceoj, sed ne mankas ankaŭ aliaj arbospecoj. (Bloga raporto de julio 2009: Survoje norden: Zamenhof-arbaro kaj alio )





Aglo en picearo
Alklaku por aldoni priskribon





Lando-arboj 
Vizitantoj el la mondo elektis unu arbon por sia lando. Mi vidis, krom ĉi tiuj, almenaŭ arbojn Latvan, Italan, Hispanan, Polan, Slovakan kaj Tajlandan – plurajn mi certe forgesis. Ĉi tie ne temas pri arboj solene plantitaj de gravuloj, kiel ĉe iuj memor-arboj, sed arboj nature kreskintaj kaj poste elstarigitaj per aldono de landnomo.





Egalaj sed tamen disaj
La arbo de egaleco fakte estas du arboj. Tiuj unue kunkreskis sed poste disiĝis kaj altiĝadis unu ĉe la alia.





“Centra Oficejo”
Meze en la Zamenhof-arbaro troviĝas malfermita kabaneto, trafe titolita “CO”. (Vidu mian blogan skribaĵon de la 15-a de julio 2009 )





Arbo de paco
Pendanta barbolikeno ornamas la branĉojn de la Arbo de Paco.





Organizaĵo-arbo
Ĉi tiun ŝildon verŝajne pendigis Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA. Li estas verŝajne la plej mondvaste konata Taivalkoski-ano.


Komentoj (el 2009) pri la foto


  • Milokula Kato
    Mi ne starus tiom proksime de ĝi. Ĝi estas putra ene, do eĉ eta ventoblovo povas faligi la arbon sur onin.


  • Harri Laine
    Evidente vi neniam vidis sanan nordan arbaron, do via diagnozo estas okulfrape erara. En natura arbaro ĉiam troviĝas ankaŭ kelkaj malsanaj kaj mortantaj arboj. Neniu en la bildoj estas tia, krom kelkaj piceetoj, kiujn tro ombras la forte kreskanta maljuna picearo – tute natura fenomeno. Ankaŭ la likenoj, precipe barbolikeno, kreskantaj sur branĉoj de multaj arboj atestas pri pura, sana naturo.


  • Kalle Kniivilä
    La diagnozo eble temis ne tiom pri la arbo, kiom pri la ŝildo...


  • Harri Laine respondis al Kalle Kniivilä
    Por analizi la ŝildon (se vi ne parolas pri la ligna materialo de la ŝildo) oni bezonas fakan scion pri psikiatrio. Manke de tia kompetenteco mi intence preteratentis tiun aspekton kaj koncentriĝis al konkretaj faktoj, por kiuj sufiĉas simpla plantpatologio. (Por pliprofundiĝi en eventualajn biologiajn problemojn de la arbo, konsultu verkojn de la fama specialisto pri plantmalsanoj prof. Paul Neergaard, iama membro de la honora patrona komitato de UEA. Parto aperis esperante.)





Tajlando-arbo
Vizitantoj venis ankaŭ el foraj landoj.





Rependigo
La ŝildo de la EAF-arbo forfalis, kaj necesis ĝin rependigi sur branĉon. (en la foto: Aini Vääräniemi kaj Mika Lappalainen)





Fabeloj en arbaro
Rezultoj el la esperantlingva fabela konkurso legeblas ie-tie en la Zamenhof-arbaro.





Vilaĝa ĉiovendejo
En la vilaĝa butiko oni komprenas ankaŭ Esperanton. Videblas, ke la kafejo “Metsä-baari” portas ankaŭ la kromnomon “Arbar-bar”.


Survoje norden: Zamenhof-arbaro kaj alio


La unuan de julio mi estas survoje norden. Mia celo estas Taivalkoski, kiu situas proksimume duonvoje inter la plej suda kaj plej norda partoj de Finnlando. Mi jam preterpasis la urbon Kajaani, kaj nun proksimiĝas al Hyrynsalmi. Ĉe la limo de la komunumo min salutas granda flava ŝildo. Estas mapo de Finnlando, kun la norda parto montrita nigra, kun kvarlingva finna-sveda-angla-germana teksto “Boacbreda regiono”.





La vojoj en la nordo estas bonaj kaj ne multas aŭtoj survoje. Ĉi tie eĉ mankas la “ladaj policistoj”, tiuj aŭtomataj ĉe-vojaj fotiloj, kiuj kaptas trorapidulojn sur pli sudaj ŝoseoj. Ĉio ŝajnas tenti al plia rapido, sed prefere iom malpezigu la piedon sur la gaspedalo. Oni fakte vidas tie boacojn, multe pli ofte ol alkojn en la sudo, kvankam la sudaj vojoj dense avertas pri alkoj. – Ne tre longe mi devas atendi:





Ili ŝajnas trankvilaj, tute indiferentaj pri mi, kaj nur malrapide ili paŝas flanken kaj lasas min plu veturi. Ankoraŭ dekojn da kilometroj, kaj mi alvenas al provinca limo.





Jen jam la nomo de mia vojaĝa celo: jen komenciĝas la k omunumo Taivalkoski, sed mi devas plu veturi preskaŭ kvardekon da kilometroj por atingi la centron. Baldaŭ tamen jam videblas io, kio kaptas mian atenton kaj instigas ne tro rapidi: estas butiko ĉe la vojo, ankaŭ kun kafejo-manĝejo, kaj sur ĝia muro mi vidas ŝildon “ARBAR-BAR”. Iu ŝatis ludi per vortoj: tute klare estas Esperanto tie, ĉar mi estas nun en la vilaĝo Metsäkylä (metsä = arbaro, kylä = vilaĝo). Baldaŭ videblas alia vivsigno pri la internacia lingvo:





Ĉe vojkruciĝo mi vidas tabulon fiksitan al fosto de elektra lineo: “Esperanto 2.6 km”. Sube estas aliaj tekstoj en la finna, kaj la unua el tiuj diras: “Muzeoj 2.6”. Tion mi devas vidi. Mi faris albumon el fotoj pri mia vizito tie por ke ankaŭ vi gustumu la interesan lokon, kie mi renkontis la lokan aktivulinon Aini Vääräniemi. Per “aktivulino” mi celas ne esperantan aktivecon, ĉar Aini estas unuavice prezidanto de la societo de vilaĝanoj de Metsäkylä. Sed, kompreneble, ŝi bone reprezentas tie ankau la internacian lingvon.

Por vidi ion el miaj spertoj tie, rigardu la albumon “Al Zamenhof-arbaro”.

Bedaŭrinde, mia devojiĝo en Metsäkylä devis esti mallonga, ĉar mia vojaĝa celo troviĝis aliloke en Taivalkoski. Sed post tiom amika akcepto kaj tiom da vidindaĵoj, oni revas iam reveni. Kiu scias. Koran dankon al Aini Vääräniemi, al ŝiaj gefiloj kaj al la gastanta junulo, kiuj gvidis min.

Per ŝildoj pendantaj en la Zamenhof-arbaro de la Arbara Vilaĝo, mi vidis, ke jam esperantistoj el plej diversaj landoj vizitis la vilaĝon. Kial ne ankaŭ vi vizitu en Metsäkylä kaj en la vasta komunumo Taivalkoski, kiun la finnoj konas kiel hejmlokon de la verkisto Kalle Päätalo? Päätalo apenaŭ estas tre konata eksterlande, sed en Roterdamo oficas eble la plej mondvaste konata figuro el Taivalkoski, t.e. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA.


* * *

Vidu kie situas la vilaĝo Metsäkylä (la loko kiun montras la lasta bildo ĉi-supre) sur mapo de Finnlando: sur tutlanda mapo aŭ precizigite sur detala mapo.


--------------------------------
[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 


  • NicoRay
    Kara,
    Mi aldonis ligilon al via artikolo ĉe vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_ZEO-j_en_E%C5%ADropo#Finnlando


  • Bernardo
    Tre interesa raporteto, kiun mi tre ĝuis. Dankon, Harri!


  • Harri Laine
    Dankon, NicoRay kaj Bernhard!

2009-06-18

Leporo salutas okaze de somermezo

Jam proksimas somermezo! Postmorgaŭ estos Johana tago, nia festo de somera sunhalto, kaj jam la antaŭtago morgaŭ estos feria. Norda somero montras sian abundan lumon, verdon, florojn.

Tra fenestro mi ĵus rimarkis iun saltadi en nia ĝardeno. Ĝi haltis ie-tie por manĝi herbon, ŝajne tre elekteme. Estas tiom da manĝindaĵoj en la nuna sezono, ke eblas rifuzi plejmulton de la verdaĵo sin proponanta kaj frandi nur la plej bongustajn kreskaĵojn. 




Leporo vizitas nian ĝardenon antaŭ somermezo. Ĝi ĵus eksentis ion eble danĝeran kaj rapide ŝanĝiĝis de senzorga saltetanto al streĉe atenta besto, kiu maltrankvile turnas siajn orelojn por pli bone aŭdi minacajn sonojn. – Lepus europaeus

Mi penas esti silenta por ke la leporo ne rimarku min, eliras kun fotilo kaj sukcesas kapti kelkajn bildojn pri la besto. Ĝi tamen baldaŭ suspektas ion, ekaspektas tre singardema, rimarkas min kaj forkuras. Sed antaŭ ol malaperi ĝi petas, ke mi peru ankaŭ ĝiajn salutojn al ĉiuj legantoj de mia blogo. 


* * *

Por vidi fiŝaglidojn

La paneo de la fiŝaglo-fotilo, pri kio mi blogis la 1-an de junio, tre afliktis multajn birdoamantojn, kiuj deziris sukcesan kovadon kaj feliĉan nestan vivon por la agloparo, al kiu ne prosperis havi idaron en 2008. Nun oni ne scias, kio precize okazas en la nesto. 

La amantojn de tiu insulara pejzaĝo iom konsolas alia nesto, pli norda (mi afiŝis vintran bildon pri ĝi). Tie, sur la insulo Hailuoto, jam eloviĝis tri fiŝaglidoj, kaj la gepatroj ame kaj kompetente vartas ilin. Eblas vidi la neston tra la tuta tagnokto, ĉar ĝi situas tiom norde, ke la suno malaperas noktomeze nur por du horoj, kaj eĉ tiam regas sufiĉe luma krepusko. Sunsubiro okazas tie iom post la 24-a horo, tio estas je la 21-a horo laŭ universala (Grenviĉa) tempo. La plej malluma momento do estas iom post la 1-a horo nokte. La nestofotilo sur Hailuoto troviĝas ĉi tie: Hailuoto-nestofotilo. 

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. ] 

La ligiloj de la originala artikolo ne plu funkcias en 2017. La vintra bildo pri la nesto en Hailuoto, aludita en la lasta alineo, estas ĉi tia.


Ĉi tiun neston, je 500 km pli nordan, konstruis fiŝaglo sur la supro de
maljuna pino. Ĉio ŝajnas ankoraŭ malvarma, vintra. Hodiaŭ matene
la temperaturo en Hailuoto estis ĉirkaŭ nulo, kaj printempo jam
rapide marŝas norden. (Bildo prenita el
kotinetti.suomi.net/saaksi/index.php, © Studio V. Pulkkinen))


2009-06-01

Kiel fartas miaj fiŝagloj?


Kio okazis al la birdoj, pri kiuj mi raportis en ĉi tiu blogo la 19-an de marto kaj kvarfoje en aprilo? La birdoj iĝis siaspecaj famuloj en Finnlando, kiam la gazetaro rimarkis la draman aspekton de eventuala batalo inter maragloj kaj fiŝagloj.

Ĉio iris glate, eĉ idilie, ĝis la 23-a de majo je 16:04:41. Tio estas la lasta momento, kiu donis aktualan foton el la nesto. La retpaĝo nun daŭre montras unu saman bildon pri fiŝaglo kuŝanta en sia nesto, sur ovoj, dum pluvego grizigas la pejzaĝon. La bildon akompanas jena teksto: “La fotilon ĉe la nesto rompis fulmo la 23-an de majo. Ne eblas ripari ĝin sen ĝeni la nestan vivon de la birdoj. Tial neniuj bildoj estas ricevataj antaŭ ol oni ringos la idojn je la monatŝanĝo junio-julio.”

Pri la nesto jam vintre interesiĝis du maragloj, kaj printempe ĝin vizitis pluraj fiŝagloj. Finfine, paro de fiŝagloj sukcesis proprigi la neston al si. La unuajn ovojn ŝi metis ĉirkaŭ la unua de majo, kaj post tio unu el la birdoj daŭre kovadis en la nesto. La 23-an de majo okazis ega fulmotondro en la insularo, kaj la fotilo ĉesis funkcii.

Dum la sentemaj semajnoj de kovado kaj prizorgado de idetoj oni ne povas grimpi al la nesto por teknikaj riparoj – tio estas eĉ laŭleĝe malpermesita. Spertuloj tamen ringos la fiŝaglidojn, kiam tiuj aĝos ĉ. unu monaton, kaj oni esperas, ke tiam eblos simple anstataŭigi la rompitan fotilon per nova aparato. Se la difekto estas pli granda, kaj simpla anstataŭigo ne sufiĉas, povas esti ke la interrompo eĉ pli longiĝos.

Nun oni scias nur, ke la fiŝagloj plu vivas kaj loĝas en la nesto, kaj ke do verŝajne nek la nesto mem nek la ovoj difektiĝis. La unua fiŝaglido eble ĝuste nun estas rompanta la ŝelon de sia ovo.

2009-05-31

Verdstela tulipo


En la Roterdama Universala Kongreso ni aĉetis bulbojn de tulipoj kun la nomo ‘Esperanto’. Plantitaj aŭtune, nun ili bone kreskas kaj bele floras. Laŭ priskriboj troveblaj en interreto, ĉi tiu raso floras malfrue, kaj ankaŭ ĉe ni ĝi estas la laste ekfloranta kulturvario de tulipoj. La burĝonoj malfermiĝis fine de majo. En pli sudaj landoj tio certe okazas pli frue.




Verdstela tulipo (Tulipa, grupo ‘Viridiflora’, kulturvario ‘Esperanto’).

La raso ‘Esperanto’ apartenas al la tulipa grupo ‘Viridiflora’, kiun karakterizas strioj de verda koloro en la korolo. En la floro de ‘Esperanto’ ni vidas preskaŭ verdan stelon, kiam ni rigardas ĝin plene malfermitan, de supre.

Gratulon al la UK pro la ideo vendi la bulbojn okaze de la kongreso. Bela kaj tipa vojaĝmemoraĵo el la kongreslando. Mi esperas, ke la bulboj reĝojigos nin en multaj jaroj.



--------------------------------
[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 
  • picasso franz tolle Blüten, sehr schön
  • Normand Fleury
    Mi havas ilin en mia ĝardeno en Montrealo de kelkaj jaroj.
  • Harri Laine
    La niaj estis plantitaj en la antaŭa aŭtuno, kaj nun ni vidis unuafoje la florojn. Mi esperas, ke ili bone prosperos plurajn printempojn. Tulipoj ofte estas problemaj. Ili iel malfortiĝas jaron post jaro. Sed almenaŭ la unua florado ĉe ni estis tute bela.

2009-05-20

Lernolibro trans murego kaj kradfenestroj



La legenda Centra Malliberejo en Turku. Ekde 2007 la impona konstruaĵo urbomeza 
jam ne estas punejo. La domo pretiĝis en la jaro 1853. – Foto de Zache, el Vikipedio.

Verŝajne en ĉiu lando troviĝas malliberejo, kies nomo aŭ kromnomo estas vaste konata kaj legendeca. En Finnlando tia nomo estas Kakola, oficiale titolita la Centra Malliberejo en Turku. Ĝi estas ankaŭ konkrete elstara parto de la urbo pro sia situo sur monto en urbocentro, kun vasta vido al la ĉirkaŭaj urbopartoj kaj al la insularo. Ne mirinde, ke oni finfine decidis konstrui novan malliberejon en malpli mezan urboparton.

Ekde 2007 la domo estas malplena kaj oni atendas decidojn pri nova, alispeca utiligado. Nuntempe eblas partopreni gvidatajn ekskursojn en Kakola, por konatiĝi kun aŭtentika malliberejo kaj aŭdi la ĉiĉeronojn rakonti harstarigajn okazojn el ĝia historio kaj el la vivo de ĝiaj plej danĝeraj loĝintoj.

Sur la sama monto kun la Centra Malliberejo situis ankaŭ alia pun-institucio: la Gubernia Malliberejo en Turku. Tiuj du havis apartan statuson kaj malsamtipan “klientaron” kaj ne multaj scias, ke nur la unua estis la fama, vera Kakola. Nun la du jam estas ankaŭ formale kunigitaj kaj relokitaj en nova domo ekster la urbocentro.


Ankaŭ tie oni lernis Esperanton


Mi rakontis en hieraŭa blogaĵo pri donaco, kiun Joel Vilkki ricevis (se mi ĝuste interpretis la signojn sur la bildo) en 1968 el trans la muregoj de Kakola. Sed troviĝas pruvoj pri multe pli frua okupiĝo pri la Internacia Lingvo en samurba malliberejo.

Sirkka Mattlin sendis al mi bildon pri libro, kiu apartenis al la biblioteko de la Gubernia Malliberejo. Ŝi posedas ankaŭ aliajn esperantajn verkojn kun simila historio. Tiujn unue akiris la urba biblioteko, kiu komencis servi krom la liberaj urbanoj ankaŭ la legantojn trans la murego, kiam la malliberejo ĉesis mem okupiĝi pri libropruntado. Kiam la urba biblioteko forigis parton de siaj malnovaj libroj, Sirkka savis esperantaĵojn kun interesa historio. 

Lernolibro mallibera?

Lernolibro de Esperanto el la Biblioteko de la Gubernia Malliberejo en Turku, 
Finnlando. La notoj diras, ke la libro estis inspektita unuafoje en februaro 1926
kaj laste en 1943. (Fotis Sirkka Mattlin) 


La libro estas gramatiko de Esperanto, verkita de Laurén kaj Kuntzi, tria eldono (1908). Sur la interna flanko de la fronta kovrilo estas surgluita slipo kun jena teksto:

Biblioteko de la Gubernia Malliberejo en Turku


Atentu!

1. Ne skribu aŭ desegnu en libroj!
2. Ne faldu angulojn de folioj nek perforte malfermu libron trans la nuk-ĉarnirojn! [stranga vorto kaj esprimo en la finna teksto]
3. Gardu vin por ne malfiksi foliojn aŭ difekti kovrilojn!
4. Ne tuŝu libron per malpuraj manoj!
5. Ne utiligu libron kiel kovrilon por trinkujo aŭ manĝujo!
6. Kiam vi ricevas libron, tuj ekzamenu ĝin kaj raportu pri difektoj; vi respondecas pri ĝi.

Sub la instrukcioj estas notoj de kontrolantoj, kiuj indikis la datojn de inspekto. La unua dato estas 25-a de februaro 1926 kaj la lasta 5-a de majo 1943. Eble la inspektantoj ekzamenis la libron por trovi faritajn difektojn, eble por malkovri sekretajn notojn.

La libro aspektas vere trastudita, ĉar kelkaj paĝoj malfiksiĝis. Iu leganto eĉ plume korektis erarojn en la teksto – malgraŭ la malpermeso ion skribi sur la paĝoj!


--------------------------------
[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

Komentoj

  • Roland Platteau
    tre interesa

    Sed pri la translokigo de la malliberejo, mi ne povas pensi pri tiu hipokrita tendenco, kaŝi la malserenan flankon de la socio al la civitanoj. Mi pensas, ke tio ne estas senkulpa, kaj estas danĝera, diktaturoj kaj barbarecoj ĉiam ŝatas kaŝi sin kaj "puŝi sub la fotelon" en malaperiga "Nacht un Nebel" siajn eble maltrankviligajn aspektojn.

    Tian pripenson ankaŭ faris Voltaire pri la persekutoj al la protestantoj sub Ludoviko la 14-a : oni ilin ne faris en Parizo mem, kaj li diras pri tio : "oni ja volas turmenti homojn sed ne aŭdi iliajn kriojn".
  • Harri Laine respondis al Roland Platteau
    Eble ankaŭ la deziro kaŝi iel rolis en la afero, sed ĝi apenaŭ estis unuavica kialo. La nova malliberejo situas en antaŭurbo, ĉ. 7 kilometrojn nordoriente de Kakola, proksime al grandaj vojoj kaj flughaveno. Mi kredas, ke unuavice rolis ekonomiaj faktoroj. Unue, certe iuj (la urbo, entreprenistoj?) profitos el tio, ke liberiĝos tereno urbomeze por alia uzo: ĉu luksa hotelo, ĉu multekostaj loĝejoj kun bela vidaĵo al la ĉirkaŭo. Due, Kakola estis malnova kaj necesis multekosta renovigo, por kio la ŝtato eble bezonus eĉ pli multe da mono ol por konstrui novan modernan malliberejon.

    Nuntempe en Finnlando precipe malliberejoj en fora kamparo estas minacataj per malfondo. Tie la komunumoj ofte troviĝas en ekonomia krizo, suferantaj pro malkresko de loĝantaro, kaj malliberejo povas esti gravega fonto por enspezoj (ekz. Kakola havas tricenton da dungitoj). La komunumoj forte batalas kontraŭ malfondo.

    Viaj pensoj estas certe tre aktualaj: multon neagrablan oni volas kaŝi. Se la potenchavantoj ne tion faras, ĉiam troviĝas zorgemaj grupoj de loĝantoj, kiuj ne volas vidi ion ajn malserenan en sia ĉirkaŭaĵo. Mi memoras lastatempajn kampanjojn kontraŭ loĝejo de senhejmuloj en la urbocentro de Helsinki (malgraŭ la protestoj, la loĝejo estis fondita). Same ĉiam bolas aktivado kontraŭ rubotraktejoj, ĉu forĵetejoj aŭ aliaj deponejoj, ĉu purigejoj de kloaka akvo. Ĉiu volas, ke tiuj estu starigitaj ie fore, aŭ minimume en la teritorio de la najbaroj, ne ĉe ni.


2009-05-19

Simpatia donaco el malliberejo




Bonhumora “blazono” de la Ĉefedelegito de UEA en Finnlando. 
Donaco de nekonata malliberulo al ĈD Joel Vilkki 
en la 1960-aj jaroj. – 205×297 mm.



Mi tenas mane bildon de koko, kiu staras sur globo, evidente sur terglobo. Per unu piedo ĝi tenas kvinpintan stelon, kaj la pozo kun levita kapo kaj malferma beko montras, ke ĝi estas krianta. La bildo, proksimume 20 x 30 cm, estas reliefe farita el maldika kupra lado. Ĉe la malsupra rando estas teksto “Ĉefdelegito”, kaj en la dekstra suba angulo legeblas io, kio ŝajnas du literoj kaj du ciferoj. Mi klopodas interpreti: IU-68, eble IW-68 aŭ io alia. Ne estas tute klare.

La dorsa flanko estas kartona, kaj inter la lado kaj la kartono estas io malmola, eble gipso, por solidigi kaj fortikigi la tuton. La internaĵo iom rompiĝis, ĉar mi aŭdas sekan brueton de moviĝantaj eroj, kiam mi turnas la artaĵon por rigardi la malantaŭon.

Sur la griza kartona dorso legeblas krajone aldonita teksto: “Ĉi tiun artaĵon faris iu malliberulo kaj donis al Joel Vilkki, la tiama ĉefdelegito de UEA en Finnlando”.

Joel Vilkki ( ĈD de IEL kaj UEA 1938–1971) transdonis la “ĉefdelegitan blazonon” al sia posteulo Jussi Jäntti (ĈD de UEA 1971–1973). La sekvaj ĉefdelegitoj estis unue mi (1973–1980) kaj poste Sirkka Mattlin (antaŭa nomo S. Salmivaara; 1980–1990), Heta Kesälä (1990–2005) kaj nun Päivi Saarinen (ekde 2005).

Vilkki iam rakontis al mi pri la objekto, sed mi jam forgesis multon el la detaloj. La bildo verŝajne naskiĝis en la fama malliberejo Kakola. Mi supozas, ke tie suferis sian punon esperantisto aŭ lernanto de Esperanto, kiu havis kontakton kun Vilkki. Tre kredeblas, ke Vilkki, vera helpemulo, pagis por la malliberulo membrokotizon de UEA, kaj tiu volis iel rekompenci la donacon.

Eble ne ĉiu ĉefdelegito metis aŭ metos la “blazonon” paradi en sia salono aŭ ĉe sia pordo. Mi tamen esperas, ke la simpatia kuriozaĵo donacita al Joel Vilkki ne perdiĝos, sed plu transdoniĝos de postenulo al alia en la vico de UEA-ĉefdelegitoj en Finnlando.


* * *

De kie la kokobildo?


La bildo pri krianta koko sur terglobo ŝajnas al mi tute konata, sed mi nun ne kapablas precize rekoni ĝin. Ĉu ĝi iam aperis sur kovrilo de libro? Ĉu ĝi iel rilatas al la dana Eldonejo Koko? Mi memoras ankaŭ libronomon “Koko krias jam”. Ĉu iu povas helpi?


--------------------------------
[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.] 

Komentoj

  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Kia kortuŝa historio...


  • Jorma Ahomäki
    Saluton Harri.

    Ŝajnas al mi, ke Joel Vilkki ne havis ĝenajn antaŭjuĝojn. Vere interesa estas la ŝildo. Indas mencii, ke iama kasisto de Esperanto-societo en Turku, s-ro Vaito Vihjanen (1921-1985) estis en la menciita malliberejo "Kakola" laborgvidisto (tajlorado). Krome ni notu, ke loka membro Eero Karo estis ĉefo de tiu ĉi prizono. S-ro Vihjanen ĝojigis nin per humorplenaj anekdotoj pri ĉiutaga vivo malantaŭ malliberejaj muregoj. Dankon al Harri.
    Jorma Ahomäki


  • Stanislaw Rynduch respondis al Jorma Ahomäki
    Kara Jorma,

    mi interesiĝas pri ĉiuj malliberigitaj esperantistoj. Ĉu estas konata pro kio estis Vaito Vihjanen en la maliberejo?

    Multaj lernis Esperanton en maliberejo aŭ prizonoj, interalie ankaŭ Tito, sed mi ne trovis kie. Verŝajne en Maribor.