2016-10-02

Taivalkoski vokas! (2)


Daŭrigo. La serio komenciĝas ĉe Taivalkoski vokas! (1)


Post la enloĝigo en Saija ni vizitis la proksiman bieneton Kallioniemi, kie infanaĝe vivis Kalle Päätalo, verkinto de 39 romanoj, la grandulo de Taivalkoski.

Kallioniemi





Ni marŝas al Kallioniemi. Malantaŭ la domo videblas Lago Jokijärvi.




Vonkamies” sopire rigardas



Soleca flosigisto (skulptita de Veikko Haukkavaara) sopire rigardas sian iaman laborejon, la riveron Iijoki, kies larĝa kurejo ĉi tie estas nomata Lago Jokijärvi.



Aini gvidas 



Aini Vääräniemi estis la ĉefa organizanto de la Aŭtunaj Esperanto-Tagoj en Taivalkoski. Ŝi estas ankaŭ oficiala gvidanto ĉe Kallioniemi.



Tra fenestro 



Vidaĵo tra la fenestro de fumsaŭno al flosanta “ponttuu”. Fumsaŭno estas ŝvitbanejo, kiu ja havas kamenon kun fajrujo kaj granda ŝtonamaso sed ne havas fumtubon. Tio signifas, ke dum hejtado la tutan saŭnon plenigas fumo, kiu povas eliĝi nur tra luko en unu muro, ĉe la plafono. Fumsaŭnon oni konsideras la plej dolĉa banejo, sed nuntempa Finno nur malofte povas bani sin en tia plezurejo.



“Ponttuu”



Ponttuu (rilata al nia vorto “pontono” estis la nomo donita de lignotransportistoj al ĉi tia flosanta laborejo, kun fajrujo por kuirado kaj kun vinĉo por tirado de pezaj ŝarĝoj.



Nesto sur vinĉo 



Birdo, eble mevo aŭ ŝterno, konstruis por si neston sur ligna vinĉo de flosigistoj. .



Serenado 



Tuomo (Grundström) kantis al Anna (Striganova) malnovan kanton de arbaristoj: Oli lautalla pienoinen kahvila, aalloilla keinuva... (‘Sur floso ni havis kafejon kaj ondoj balancis ĝin...’)


Aŭskultu klasikan version de la kanto.
   



Flosanta laborbazo 



Simplaj flosoj el ligitaj arbotrunkoj servis kiel ripozejo kaj manĝejo-trinkejo por lignoflosistoj. Flosigado estis grava transportmaniero de ligno ĝis la dua duono de la 20-a jarcento.



“Vonkamies” 






La statuo estas donaco de la verkisto Kalle Päätalo al lia hejma komunumo, kaj nun ĝi staras apud lia infanaĝa hejmo Kallioniemi ĉe Lago Jokijärvi. “Vonkamies” estas vorto nuntempe preskaŭ nekonata. Ĝi signifas flosigiston, precipe tian floshelpiston, kiu laboris ĉe bordo kaj forpuŝadis arbotrunkojn kiuj emis drivi kontraŭ la riverflankojn aŭ kroĉiĝis je ŝtonoj aŭ amase implikiĝis en la rivero.



 Materialo por tegmentoj 



Ŝindetoj por ripari tegmenton




Pozu! 



Ĉu necesas admoni, ke li ridetu.




Sekigitaj panoj 




Tiina, Päivi kaj sekaj, sekalaj, tipe Finnaj tru-panoj. Tian panon oni ne bakis ofte sed ja grandan kvanton samtempe. Ĝi longe are metita sur bastonojn, kiuj pendis de la plafono.



Jalavan kauppa, vilaĝa butiko 




La butiko restis sur sama loko kaj en sama konstruaĵo ekde 1883. Nun la butiko jam iom similas al muzeo, sed la posedantoj daŭre sukcesas vivteni ĝin en pli-malpli antaŭa stato per lerta elekto de sortimento kaj per aliaj allogaĵoj. – Mi utiligis la okazon kaj aĉetis malnovstilan flanelan ĉemizon.


Butikisto rakontas 




Mikko Jalava, butikisto de la 5-a generacio, rakontas pri la 133-jara historio de la vilaĝa ĉiovendejo. Osmo Buller interpretas por la eksterlandaj gastoj.



Jalavan kauppa, vilaĝa butiko 


La komercisto mem en la korto de sia butiko, kiu situas en la centra vilaĝo de Taivalkoski.

* * *


Päätalo-centro 



Ni vizitis ankaŭ la Päätalo-centron kun arkivo de Kalle Päätalo kaj ekspozicio pri lia vivo. Nian grupon aparte interesis ĉi tiu trovaĵo:

Junaj fabelistoj



La Päätalo-centro en Taivalkoski iam aranĝis konkursojn pri fabelverkado en Esperanto. Jen specimenoj el 2003: konkursaĵoj de Germana, Finna kaj Itala infanoj.



Daŭrigon vidu en Taivalkoski vokas! (3) 



2016-10-01

Taivalkoski vokas! (1)

Bildrakonto: impresoj pri Taivalkoski

En 2016, la tradiciaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis en Taivalkoski, nordorienta Finnlando, la 24-an kaj 25-an de Septembro. La programo konsistis el konatiĝo kun lokaj kulturo kaj historio, plejparte historio ne konata de alilokanoj.

Partoprenis ne multaj, nur ĉ. 25 homoj, verŝajne pro tio, ke la loko estis fora, almenaŭ laŭ la vidpunkto de la sudaj provincoj. 

Por partopreni, laboranta ĉefurbano preskaŭ nepre bezonis ekstran liberan tagon, kio ne ĉiam estas facile aranĝebla afero. Sed kvankam mankis abunda partopreno, ni vere ĝuis la interesan programon.

Tradicie, la Aŭtunaj Tagoj estas pli turisma evento, dum la Vintraj Tagoj en Marto koncentriĝas al organizaj aferoj.

Ĉi tio estas parto de mia bildrakonto pri vojaĝo el la sudo de Finnlando por partopreni la aŭtunan Esperanto-eventon en Taivalkoski .

* * *

La loko de la Aŭtunaj Tagoj 2016 en Finnlando
Distanco al Helsinki: 625 km


Ni vizitis ĉi tiujn vidindajn lokojn
La areo en la mapo: 55 km × 40 km. Por esplori la regionon, vidu la interagan mapon.


* * * 


En la Boacan Landon
Ni veturas 650 kilometrojn antaŭ ol ni renkontas la la Landon de Boacoj, la oficiale difinitan Boacan Regionon, kiu kovras proksimume trionon de la areo de Finnlando. Ĉi tio estas averto por aŭtistoj ĉe la suda limo de la komunumo Hyrynsalmi.


La Silenta Popolo 



Apud la vojo, jam proksime al nia celo, en la najbara komunumo Suomussalmi, nin salutis la Silenta Popolo, arta instalaĵo de Reijo Kela. La Popolo estas impona aperaĵo, kiam oni subite ekvidas ĝin ĉe la ĉefvojo numero 5.




Arbaroj, arbaroj 
Sur la vojo Penttilänvaarantie, tipa pejzaĝo en Kuusamo




Boacoj


Boacoj libere vagadas ĉie kaj ne timas veni sur vojojn.

“Avoin kirja”


La Malfermita Libro”, parto de monumento dediĉita al la verkisto Kalle Päätalo, en la centro de Taivalkoski, Finnlando. – Kreis Arja Lehtimäki, 2005. – Dum la Esperanto-tagoj ni vidis kaj aŭdis multon pri Kalle Päätalo, la famulo de la komunumo.



Saijan lomakartano 



La Feria Bieno Saija, konstruita el dikaj trunkotraboj, estis nia loĝejo dum la Aŭtunaj Tagoj de 2016. 




Flirtu nia flago 



Hisu la flagon, la gastoj alvenas!


Griza ekstero, hela interno


La konstrustilo lasas la eksteraĵon de la domoj senfarbe griziĝi, dum la interno restas hele lignokolora. La rezinhava pina ligno estas putrorezista konstrumaterialo.



Manĝejo


Hela, luma interno de griza domo.


Bestoj el norda arbaro


Remburitaj bestoj el Taivalkoski: urogalo, du specoj de mustelo, pirolo.



Manĝejo


La restoracio en Saija.



Bonvenon!


Alvenas la buso de Turku-anoj.



Sen fotado ne eblas vivi



Nun, aranĝu vin bele sur la ŝtuparo kaj ridetu, ĉiuj!



Sur ŝtuparo



Grupfoto estas dezirata, kvankam ne ĉiam eblas atendi ĉiun.



Daŭrigon vidu en Taivalkoski vokas! (2)

2015-03-20

Suneklipso kaj elektra energio

Sunenergio jam rolas tiel grave en Eŭropo, ke la administrantoj de elektrotransportaj retoj devis antaŭprepari sin por la baldaŭa eklipso. Homa okulo facile adaptiĝas al malpliiĝo de lumo kaj eble eĉ ne rimarkas la iom-post-ioman krepuskiĝon pro parta suneklipso. Sed por la sunpaneloj tio estos grava perdo de povumo.

Okaze de sunbrila vetero, la hodiaŭa eklipso signifas perdon de pli ol 30 000 megavatoj da sunpanela povumo en la Eŭropaj elektoretoj, interkonektitaj kaj grave interdependaj. La malkresko okazos dum nur unu horo kaj sekvos simila pliiĝo dum la sekva horo. Tio egalas elektroproduktan povon de trideko da grandaj nukleaj centraloj aŭ okdeko da mezgrandaj tradiciaj elektrejoj.

2014-06-23

M kaj K kaj la Somermezo

Sabaton, la 21-an de Junio oni festis Somermezon en Finnlando. Tio estas granda festo kun tritaga libertempo. Laŭ nia kutimo, la plej vigla tempo por festado estas la vendreda antaŭvespero. En la ĉefurbo, unu el la grandaj festejoj estas la insulo Seurasaari, populara ekskursejo kaj loko de la samnoma subĉiela muzeo. 

La tago estis tre speciala por M kaj K, kiuj tiam geedziĝis, laŭ plej tradicia maniero, sur la sama insulo kaj povis poste festi kun la publiko. Ĉar la fianĉo K estas mia amiko, ankaŭ mi volis festi la Somermezon samloke. 



 K kaj M sukcese ekbruligis la ŝtiparon ornamitan per freŝaj branĉoj. Unue videblis nur densa fumo, sed rapide kreskis la flamaro. La remistoj jam retiris la boaton de la fajrego kaj tenas ĝin je sufiĉa distanco. – Ni ĉiuj estis iom maltrankvilaj pri la novedzino, kiu valsis kun nudaj ŝultroj super la blanka robo, en la malvarmeta, foje eĉ pluveta vespero. Je nia malstreĉiĝo, ni konstatis ke ŝi jam havis varmigan, blankan ŝalon.


Feliĉon al la novgeedzoj!

Mian bildrakonton “Somermezo sur Seurasaari”, kiu origine troviĝis en alia loko, mi metis ĉi-suben. 

--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ankaŭ la sekva bildrakonto origine estis en la sama retejo. ]



Somermezo sur Seurasaari 
bildrakonto pri la 20-a de Junio 2014


Seurasaari estas insulo en Helsinki. Ĝin kovras arbaro, kaj ĝi estas populara eksursejo por urbanoj, kiuj volas ĝui la naturon.

Okazas tie ankaŭ tradiciaj festoj. Nun, la 20-an de Junio 2014 estas antaŭtago de la Somermeza Festo, kaj multo da homoj fluas trans la ponto al la insulo. Ja estas ankaŭ specialaj allogaĵoj: dancado, festfajroj, kaj okazas la vidinda geedziĝo de elektita paro, laŭ tradiciaj ceremonioj.

La nuptofesto estas por mi aparta kialo ĉeesti: la fianĉo estas mia amiko, ankaŭ li estas esperantisto.

Sur la insulo situas subĉiela muzeo (la "skanseno" de Finnlando), kiu montras vivon kaj konstruaĵojn de Finnoj antaŭ la industria epoko. 

Malnovaj lignaj loĝdomoj, bovejoj, ĉevalejoj, forĝejo, segejo, ventmuelejo, eĉ preĝejo, estas transportitaj el diversaj partoj de la lando kaj restarigitaj en Seurasaari.




Al la insulo 



Mallarĝa 200-metra ponto kondukas nin al la insulo Seurasaari. La unua konstruaĵo estas nun kafejo, sed iam en ĝi loĝis la insula arbargardisto. La stilon de la domo, kun larĝa supra etaĝo, inspiris Norvega arkitekturo. 



Bonveniga fajro 



La alvenantojn jam sur la ponto salutas unu el la pluraj somermezaj festfajroj. La ŝtipojn aranĝis kaj ĵus ekbruligis arbaristo, kiu lerte staras sur flosanta trunko. 



Violejo 


 Violoj abundas sur roka herbejo. 



M & K 



Estas la tago de M kaj K, kiuj hodiaŭ geedziĝas sur la insulo. Ĉar la fianĉo K estas origine eksterlandano kaj ankaŭ la fianĉino multe laboris ekster Finnlando, partoprenas ankaŭ foraj gastoj. Eble unu el tiuj jen faras al si memoraĵon pri la evento. 



Dancanta rondo 



Rondodanco ĉirkaŭ somermeza festostango ornamita per floroj. 



Antaŭen al la festejo 



Langa homvico marŝas suden, ĉu al la Kampo de Festoj, ĉu nur por promeni muzee aŭ arbare. En la mezo videblas sonorila turo de la preĝejo translokita de Karuna al Seurasaari



Provincaj brulontaĵoj 



El diversaj landopartoj venis lokaj specialaĵoj, kiujn oni bruligos, unun post alia, dum oni atendas la fajron de la ĉefa ŝtiparo. 



Ĉu troa singardo? 



Estis du fajrobrigadaj aŭtoj sur la insulo. Oni volas fari la festfajrojn ĉi tie en ĉiu jaro, ankaŭ kiam regas seka vetero, kaj tial ĉeestas profesiaj estingistoj. Ĉi-foje la ĉielo regalas nin per intermitaj pluvetoj kaj la profesiuloj povos ripozi. 



“Nili” 




Manlaboristoj aranĝis vendobudojn kaj ankaŭ metiejojn (ekz. forĝejon) ĉe la ĉefa promenejo. Malantaŭ la budo de la galanteriisto videblas surkolona tenejo, kiun niaj prapatroj uzis precipe en Norda Finnlando por konservi manĝeblaĵojn neatingeblaj al bestoj. La Finna nomo de tia kolontenejo estas nili. La vorton plu konas nur amantoj de krucvortenigmoj - en aliaj kuntekstoj ĝi jam ne aperas. 


Urbo proksimas 


 Ĉe la bordoj de la insulo, ĉiuflanke, videblas Helsinki kaj ĝiaj antaŭurboj. Jen oficejaj konstruaĵoj kaj granda elektrocentralo en la urboparto Salmisaari.. 



Saluton! 



La anasoj, kiel ankaŭ aliaj bestoj sur la insulo, ne tre timas homojn. Dum la amasa festado ili tamen preferas estadi iom flanke. 



La paro alvenas! 



La novgeedzoj estas solene akompanataj al la Festa Kampo. 



La valso 



Unue, kompreneble, rajtas danci nur la novgeedzoj K & M, la ĉefaj personoj de la tago. 



Gratuloj kaj danko 



Alklaku por aldoni priskribon 



Aliĝu al la dancado 



Post la paro ankaŭ aliaj venas danci. Unue, kompreneble, tion faras la proksimaj parencoj. 


Ek al la sekva tasko! 



Ĉevalo kaj ĉevalisto atendas la paron, kiu eksidas sur fojnoblokojn. La ĉaro estas ornamita per branĉoj de betulo, laŭ la kampara somermeza tradicio. 



Ĉu la ĉevalisto scias la vojon? 




Ĉu ili interkonsiliĝas pri la plej rapida vojo al la haveno de la Preĝeja Boato, kiu atendas la festan paron? Preĝeja boato, ĉi-foje, ne estas uzata por iri al preĝejo. Ĝi estas simple la nomo por grandaj remboatoj, kiajn uzadis la antaŭaj generacioj por dimanĉe iri al la preĝejo. En la lagoriĉa kamparo ĝi estis utila trafikilo. 



Fajro kaj pluvo 





La vetero dum la festo estis iom varia, sed feliĉe ne multe pluvis. Spektantoj de la provincaj fajroj jam devis levi la ombrelojn. 



La ĉefroluloj jam proksimas 



Ĉe la bordaj, jam bruligitaj ŝtiparetoj la publiko senpacience atendis. Finfine aperas la longa remboato, kun la novgeedzoj ĉe la antaŭo (enmara roko kaŝas parton de la boato). La remistoj komencas manovri cele al la loko de la ĉefa fajro. 



Ĉu jam pretas alumetoj? 



La remiloj estas levitaj (meze en la bildo) kaj la boato kviete flosas al la fajrigota lignostako. 


Sukceso! 


K kaj M sukcese ekbruligis la ŝtiparon ornamitan per freŝaj branĉoj. Unue videblis nur densa fumo, sed rapide kreskis la flamaro. La remistoj jam retiris la boaton de la fajrego kaj tenas ĝin je sufiĉa distanco. – Ni ĉiuj estis iom maltrankvilaj pri la novedzino, kiu valsis kun nudaj ŝultroj super la blanka robo, en la malvarmeta, foje eĉ pluveta vespero. Je nia malstreĉiĝo, ni konstatis ke ŝi jam havis varmigan, blankan ŝalon. 


Feliĉon! 







Mi deziras feliĉon al K & M, kies festo koincidis kun granda festotago de ĉiuj Finnlandanoj

2012-10-10

La lasta estos unua kaj la unua estos lasta

Por daŭrigi, el iom alia vidpunkto, la diskuton pri nomado de jarcentoj, mi prezentas alian, tre konkretan ekzemplon pri la ordigo de nulo inter aliaj nombroj (aŭ ciferoj). Ĉiuj konas la ekzemplon, sed eble ne ĉiuj pensis pri la afero aŭ konscias pri ĝi. Estas la ĉieaj klavaroj, unu el ili uzata ĉefe en telefonoj (sed ankaŭ ekz. en mondoniloj), la alia en kalkuliloj kaj kiel parto de komputilaj klavaroj. Jen du fotoj pri mia poŝtelefono, en du malsamaj funkcioj.







Oni facile rimarkas, ke malsamas la ordo de la ciferoj. En unu estas "123456789", de supre malsupren, en la telefona ordo. En la alia, kiam mi uzas la telefonon (fakte: komputileton) kiel kalkulilon, estas "123456789" de malsupre supren. Estas klara la diferenco. 

Sed kio okazis al la kompatinda nulo? En ambaŭ sistemoj ĝi restas plej malsupre. Do, unu maniero rigardi la aferon estas konsideri nulon la lasta el la ciferoj (alidire, la plej granda nombro), dum en la alia ĝi estas metita komence, la unua, la plej malgranda. Plej klare estas, ke ĝi estu la unua en ordigo laŭ grandeco. Malpli klare estas, kial ĝi situu ĉe la fino.

Ankaŭ en la klasika skribmaŝina klavaro, sur la supra klavovico, la nulo venas post la naŭo.

Eble ne multe temas pri tio, kiu ordo estas pli logika. Tamen, kial, diable, ni estas dotitaj per du malsimilaj klavaroj-butonaroj? Kaj nenia antaŭsigno estas videbla pri malapero de unu el la du. Kalkuliloj kaj komputiloj plu havas sian aranĝon, telefonoj (kaj, ŝajnas al mi, ankaŭ la bankaj mondoniloj) havas alian.


--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]



7 komentoj

Siv Burell
Estas konfuze. Ankaŭ estas konfuze kompreni markadon de nutraĵo. Kiu dato estas la lasta por konsumi, se estas skribite ekz: 12-10-11? Ĉu ĝi signifas la 11an de oktobro en 2012 aŭ la 12an de oktobro en 2011? Dependas de la origina lando de la nutraĵo.


Harri Laine respondis al Siv Burell
Jes vi pravas, Siv. Mi kredas, ke preskaŭ ĉiu Finno nature interpretus, ke "11" estas la jaro, sed en Svedujo (en Eŭropo preskaŭ nur en Svedujo) oni abunde uzas la inversan ordon. La enigmajn jar-indikojn solvus simpla rekomendo: ĉiam skribi la jaron kvarcifere,

Feliĉe, en Eŭropo oni apenaŭ vidas Usonajn datojn. Tie oni unue skribas la monaton kaj nur post tio venas la tago, do via dato povus esti ankaŭ la 10-a de Decembro 2011.


Jens S. Larsen
Tajpiloj antaŭ la alveno de komputiloj ne havis nulon. Oni uzis "o".


Harri Laine
Eble iuj tajpiloj. La mia de antaŭ 50 jaroj havas kaj nulon kaj unuon, sed mi scias, ke ĉe iuj aparatoj oni devis skribi O aŭ o anstataŭ 0 kaj l anstataŭ 1. Mi vidis, ke iuj eĉ tajpis I (majuskla i) anstataŭ 1.

Cetere, mia skribmaŝino ankoraŭ funkcias (la inkrubando intertempe iom sekiĝis, eĉ neuzate). Mi supozas, ke post maksimume du–tri jaroj ĉi tiu komputilo (jam kelkjara) estos pli-malpi neriparebla rubaĵo aŭ almenaŭ ekonomie neriparinda.


Edmund Grimley Evans
Estas logike, ke 0 venas post 9 por telefono, ĉar ĉe la pratelefonoj kun ciferplato, 1 tradukiĝis al unu klaketo, 2 al du klaketoj, ktp, do 0 tradukiĝis al dek klaketoj kaj devis veni post 9 pro la maniero, en kiu funkciis la mekanismo. Mi scivolas pri la origino de la alia aranĝo. Ĉar ĝi estas uzata en kasmaŝinoj kaj kasmaŝinoj estis uzataj, longe antaŭ ol aperis poŝkalkuliloj, eble oni serĉu ĝian originon tie, sed malnovaj kasmaŝinoj ĝenerale ne havis butonon por 0; oni havis butonojn por 1 ĝis 9, 10 ĝis 90, ktp. Do, mi ne scias. Ĉu eble kulpas IBM? Se jes, la afero devus esti spurebla ...


Harri Laine respondis al Edmund Grimley Evans
Jes, tiel estis en la pratelefonoj (aŭtomate konektantaj, ne la vere praaj). Sed mi vidis ankaŭ ciferplatojn kun alia aranĝo (vidu ekzemplon, bildo en Vikipedio ). Verŝajne tia aparato devis funkcii kun unu klaketo por 0, ĉar ĝi estis plene mekanika kaj estus (eble?) malfacile aranĝi 10 klaketojn por la unua turnoŝtupo (0), sed unu klaketon por la sekva (1). Iom enigme, ĉar ja ankaŭ la elektromekanikaj centraloj devis konformi al tia funkciado kaj ŝajnas al mi, ke sub unu centralo do povis esti nur unuspecaj aparatoj: aŭ tiaj kun 0...9 , aŭ tiaj kun 1...0.
antaŭ 4 jaroj. Adaptita en antaŭ 4 jaroj.


Edmund Grimley Evans respondis al Harri Laine
Laŭ Vikipedio estis tri sistemoj por "pulsnumerumado": la ĝenerale uzata (1...0), la novzelanda, uzata ankaŭ en Oslo (9...0), kaj la sveda (0...9). Tiu bildo supozeble montras svedan telefonon. Nu, Ericsson ...

--------------------------------
[La bido aperis en Ipernity ankaŭ aparte de la ĉi-supra artikolo. Ĝin akompanis klariga teksto kaj du komentoj:]

Mia poŝtelefono aspektas kiel en la maldekstra bildo, kiam mi telefonas kaj devas klavi la numeron. Tion mi ja ne ofte bezonas fari, ĉar la nuntempaj aparatoj memoras amason da gravaj numeroj, kaj sufiĉas elekti la nomon el listo. Sed ankoraŭ oni ne povas vivi sen ĉi tia telefona butonaro.

La modernaj poŝtelefonoj estas ankaŭ plenkapablaj komputiloj. Mi povas, ekzemple, decidi uzi ĝin kiel simplan kalkulilon. Jen, dekstre,kian klavaron mi vidas en tiu okazo. Precipe notu, ke la nulo situas malsupre en ambaŭ klavaroj, dum por la ceteraj ciferoj la ordo estas renversita.

Komentoj

Maria Mickle
estu ĝoja kun via telefonilo mana
mia motorolla estas simpla k mi ne multon povas fari kun ĝi, ĉar por teknikaĵoj mi havas !3 maldekstrajn piedojn!, eĉ ne manoj, ha, ha, ha....


Harri Laine respondis al Maria Mickle
Eble ankaŭ vian telefonon oni povas uzi kiel kalkulilon. Iuj poŝtelefonoj donis tian funkcion jam antaŭ la nuna "intelegenta" generacio. – Mi fotis ĉi tion precipe por elstarigi, kiel finfine "renkontiĝis" du malsimilaj klav-aranĝoj en unu sama aparato. Se oni telefonas, "3" troveblas supre dekstre. Se oni komencas kalkuli, ĝi subite saltas malsupren.



Jarmiloj pasas

En la ipernity-grupo "Kiel oni dirus ĝin esperante?" okazas diskuto pri jarcentoj, ŝajne negrava temo, sed tiaj ja kutimas esti plej flamaj. La demando estas: al kioma jarcento apartenas ja jaroj 1800, 1900, 2000 kaj similaj? Ĉi-foje ĉiuj ŝajnas beate unuanimaj, krom mi. Kiel mian kontribuaĵon al la temo, mi aldonas ĉi-malsupre tekston adaptitan por Esperantujo, el Angla originalo sur paĝaro de Douglas Adams.


Raporto pri plej signifaj okazaĵoj de la Dua Jarmilo

1 Januaro 1000 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dua jarmilo.
1 Januaro 1001 Pedantoj festas la komencon de la dua jarmilo.

1 Januaro 1100 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekdua jarcento.
1 Januaro 1101 Pedantoj festas la komencon de la dekdua jarcento.

1 Januaro 1200 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dektria jarcento.
1 Januaro 1201 Pedantoj festas la komenco de la dektria jarcento.

1 Januaro 1300 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekkvara jarcento.
1 Januaro 1301 Pedantoj festas la komencon de la dekkvara jarcento.

20 Oktobro ​​1349 Pedantoj skurĝas sin surstrate en Mez-Eŭropo (Ne, ne Pedantoj! Tio estas la pentantoj, la flagelantoj. (Subskribis) Pedanto. Kaj aldonu ferman krampon, mi petas.) (Dankon.)

1 Januaro 1400 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekkvina jarcento.
1 Januaro 1401 Pedantoj festas la komencon de la dekkvina jarcento.

1 Januaro 1500 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la deksesa jarcento.
1 Januaro 1501 Pedantoj festas la komencon de la deksesa jarcento.

1 Januaro 1600 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la deksepa jarcento.
1 Januaro 1601 preskaŭ ĉiujn jam vere eknaŭzas la Pedantoj.

1 Januaro 1700 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekoka jarcento.
1 Januaro 1701 Kelkaj Pedantoj komencas rimarki, ke iliaj festoj iom palas.

1 Januaro 1800 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la deknaŭa jarcento. Alvenis ankaŭ grupeto da Pedantoj-malsamopiniantoj. Tiuj estis festofine ebriegaj.
1 Januaro 1801 La resto de la pedantoj festas la komencon de la deknaŭa jarcento.

1 Januaro 1900 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dudeka jarcento. Partopreno malpermesita al Pedantoj.
1 Januaro 1901 Pedantoj aranĝas dancfestivalon surstrate

3 Oktobro 1997 UEA eniras interreton, kun malplena paĝo ĉe www.uea.org – tiel la Tria Jarmilo ekas frue kaj surprizege.

1 Januaro 2000, je h. 00:00, reekas la Tria Jarmilo. Ĉiuj krom la plej ĝisostaj Pedantoj atendas Mondfinon pro paneo de la komputiloj (ĵargone nomata la y2k-krizo).
1 Januaro 2001 Pedantoj komune harakiras. Kelkaj eskapintoj plu aktivas rete.



--------------------------------


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 
 
Lars Sözüer 
Ne malbone. Mi ŝatas Douglas Adams. Domaĝe ke li jam ne plu verkas.

Du homoj iras al la stacidomo por komune vojaĝi trajne. Unu demandas la alian (kiu estas pedanto): "Kiam ekveturos la trajno?" - "Je 18:09." La unua rigardas sian horloĝon, kiu montras 18:06, kaj pensas "Bone, tiam ni havas ankoraŭ tri minutojn." 

Tiam la pedanto komencas kuri kaj post du minutoj atingas la trajnon ĵus antaŭ ol la pordoj fermiĝas.
Mi aldonu ke la pedanto blokis sian pordon dum unu plia minuto, kaj ankaŭ lia amiko sukcesis. 
Mi estas pedanto, ĉar mi scipovas fari simplajn kalkulojn. Kaj tio tre utilas (almenaŭ se oni kutimas vojaĝi trajne).

Harri Laine respondis al Lars Sözüer 
Tre bone, Lars. Vi do apartenas al la pesimismaj pedantoj. Mi preferas esti la optimisma pedanto, kiu kalkulas, ke ankoraŭ restas plenaj tri minutoj kaj ke certe iu afablulo tenos sian piedon kontraŭ la pordo por ke mi trafu la trajnon. – Eble vi tamen pli ofte sidas en la ĝusta trajno, anstataŭ en la sekva kiu ekveturos post unu horo.

Lars Sözüer respondis al Harri Laine 
Nu, ĉiun ajn fojon, kalkulinte ekzakte la minutojn ĝis la foriro de la trajno, mi bezonas kuri por atingi ĝin. Tial jam kelkfoje okazis ke io neatendita haltigis min dum kelkaj sekundoj, kaj sekve mi ne sukcesis.
Kiam ni foje trajnvojaĝu kune?