2009-04-05

Reveninta de Afriko!

Fiŝaglo hejmenflugis de Afriko! 



Hodiaŭ, la 5-an de aprilo, alvenis la unua fiŝaglo de sia vintrejo en Afriko.


Hodiaŭ oni vidis la unuan fiŝaglon ĉe la nesto. En la sama tago estis pluraj raportoj kaj pri maragloj kaj pri (unu sola) fiŝaglo. La agloamikoj intense observos, kio okazos dum la sekvaj semajnoj.

Ĝis nun oni ne vidis ringon ĉe piedo de iu el la agloj. Precipe multaj maragloj portas ringon, ĉar oni tre atente observas ilian nestadon kaj ringumas idojn jam en nesto. Antaŭ kelkaj jardekoj la maragloj preskaŭ formortis en Finnlando, sed nun ilia nombro iom post iom kreskas.

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 

  • Tjeri Ĉu ĝi forpelis la maraglojn?


  • Harri Laine respondis al Tjeri Ĝis nun ne. Oni vidis hodiaŭ plurfoje kaj maraglojn kaj la (verŝajne unu saman) fiŝaglon en la nesto, sed oni ne vidis ian ajn renkontiĝon aŭ batalon de la du specoj. Povas esti, ke la fiŝaglo ankoraŭ atendas aŭ serĉas partneron, kaj nur poste klopodos defendi la neston. Oni ne scias. Io ajn povos okazi.

2009-04-03

Ĉu jam maragloj certas pri sia venko?

Noblaj aglomienoj



La maragloj ŝajnas jam certaj pri la afero: “Ĉi tio estas nun nia nesto.” – Kompatindaj fiŝagloj!

Post mia blogaĵo de la 19-a de marto pli kaj pli certiĝas, ke ĉi-jare la fiŝagloj perdos sian neston kaj ke ĝin okupos paro de maragloj. La fiŝagloj ankoraŭ ne videblis, ili verŝajne estas survoje de Afriko al la nordo. Hodiaŭ, la unuan fojon mi vidis samtempe paron de geagloj en la nesto: unu el ili kuŝas tie, la alia staras ĉe la rando kaj observadas la ĉirkaŭon. Unu horon ili jam tiel postenis, kaj ŝajnas konsideri la neston sia propra hejmo (se mi ĝuste interpretas la noblajn aglomienojn).

Se la situacio ne draste ŝanĝiĝos, la fiŝagloj, kiuj konstruis la neston, grave disreviĝos je sia reveno.
(Bildofonto: Fiŝaglofotilo de TurkuAMK) 

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity.]

2009-03-20

Zamenhof 150, Darwin 200. Kie estas Braille 200?

Mi legas la martan numeron de Revuo Esperanto de UEA. Saltas en miajn okulojn grandlitera titolo pri du jubileoj. L. L. Zamenhof naskiĝis antaŭ 150 jaroj, tion ni scias. Ankaŭ estas kaŭzo jubilei pri Charles Darwin, kiu naskiĝis antaŭ 200 jaroj kaj kies epokfara verko aperis tri semajnojn antaŭ la naskiĝo de Zamenhof. Sed jubileindas, krom Ludoviko Z kaj Karlo D, ankaŭ alia Ludoviko: Louis Braille naskiĝis en 1809. Feliĉe, pri tio memorigis min la ĵusa kunveno de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Robert Bogenschneider kaj Paula Niinikorpi. Vidu
la albumon de Robert kun fotoj pri la jarkunveno
de Esperanto-Asocio de Finnlando en marto 2009.
La Vintraj Tagoj (tradicia nomo por la jarkunveno de EAF) okazis ĉi-foje en Kuusankoski, kaj la dutaga evento multe rilatis al Louis Braille. Braille inventis la punktoskribon, kiun ni nuntempe nomas simple brajlo. La finna societo de blindaj esperantistoj “Steleto”, unu el la plej aktivaj esperanto-organizaĵoj de la lando, estis fondita en 1919. Ĝi do festas sian 90-jariĝon, kaj tial ankaŭ la programo de la Vintraj Tagoj estis dediĉita al la agado de blindaj esperantistoj.

Bildojn pri la Vintraj Tagoj de EAF vi povas vidi sur paĝoj de Robert Bogenschneider, en lia ĉi-tema albumo. 

Ĉiujn ses prelegojn faris blinduloj. La finnaj Steleto-veteranoj Arvo Karvinen, Aatu Moilanen kaj Raimo Tanskanen analizis kaj la landan kaj la internacian movadojn de blindaj esperantistoj kaj vespere muzikis al ni. 

La norvega gasto, akademiano Otto Prytz faris tri prelegojn: du el tiuj rilatis al brajlo, en la tria li pritraktis la rolon de Esperanto inter blinduloj komparante nunon kun la periodo intermilita. La kvar prelegantoj montris al ni ankaŭ tri diversajn manierojn konsulti siajn notojn dum prelegado: ni vidis kapaŭdilojn utiligatajn kun registrita parolo, palpan legadon de brajla teksto kaj ankaŭ longan, fluan prezenton tute sen notoj.


Otto Prytz prelegas samtempe legante notojn en brajla skribo

Otto Prytz analizis tre multflanke la signifon de brajlo, kiu gravas kaj por la blindularo en ties interna komunikado kaj por la unuopa blindulo. Malgraŭ ĉia teknika evoluo, precipe diversaj formoj de voĉa komunikado kaj registrado, brajlo restas same grava por la blinduloj kiel la “plata skribo” (la nigraj literoj sur papero aŭ ekrano) por la vidantoj. Interesajn konstatojn li faris pri la kreskanta rolo de burokratoj en la agado de blindulaj organizaĵoj: parto de korespondado, de la rektaj kontaktoj, inter gvidantoj de blindulaj organizaĵo diverslandaj, jam okazas platskribe. Tiuokaze, se eĉ temas pri korespondo en fremda lingvo, la blinduloj bezonas jam duoblan interpretadon por interkomuniki: unu por transformi la platskribon en palpeblan aŭ aŭdeblan formon, alian por interpreti la lingvaĵon. La burokrataro vidanta tiam havas rolon ne nur helpan sed iel ankaŭ baran kaj bedaŭrindan.

Mi atendas interesaĵon en Bjalistoko


Otto diris, ke li proponis prelegon pri simila temo ankaŭ por la Internacia Kongresa Universitato en Bjalistoko, sed ke li ne scias ĉu ĝi estos akceptita en la programon. Lia brajlo-tema prelego en Kuusankoski estis ege interesa kaj profunde analiza. Pro la valora enhavo kaj ĉar ankaŭ estas jubilea jaro de Louis Braille, mi ne povas eĉ pensi, ke la respondeculoj de IKU ne akceptus lian proponon prezenti la rezultojn de siaj studoj dum la jubilea UK. Tio vere estus la Skandalo de la Jaro en Esperantujo, sed feliĉe tio estas afero ne imagebla.

Dum la Vintraj Tagoj ni vidis ankaŭ ekspozicieton pri brajlaj libroj kaj pri diversaj iloj bezonataj por skribi brajle.

--------------------------------------


[La ĉi-supra artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity.  La ĉi-subaj komentoj siatempe aperis post la originalo en Ipernity.]

Komentoj


  • Bernardo
    Brajlo ekzemple troveblas en Zagreba Esperantisto 01/2008, p. 26 (i.a. kun 10.000-vorta vortaro brajla).


  • MIKELO (Michel Derey…
    Kara Harri! Vi tute pravas ĉar Brajlo meritas niajn laŭdojn!!! Dankegon pro via artikolo! :-)


  • Fernando Maia Jr.
    Harri, mi dankas pro tio, ke vi "viavice" memorigis al ni ĉiuj, viaj ipernitiaj kontaktoj. Mi ne konsciis pri tio.

    Bedaŭrinde mi ne havas sperton la "brajla afero", sed evidente ĝi estas grava, nobla kaj memorinda.

    Pri la jubileo de Z. mi invitas legi ĵusan artikolon en mia blogo:
    // www.ipernity.com/blog/50905/138014

    Temas pri simpla kaj simpatia kultura helpo-peto de Tangshan, ĉina urbo, kiu iam suferis teruran tertremon.

2009-03-19

Ĉu venos agloj ĉi-jare? Kiuj agloj?




La maron ankoraŭ kovras glacio kaj restas neĝo sur ĝi. Tamen, en la nesto jam ne troviĝas neĝo. ĉar ĝin fordegeligis printempa sunbrilo.

Naturon oni povas observi ankaŭ ĉe sia komputilo. En la mondo estas multegaj fotiloj kaj filmiloj kiuj daŭre faras bildojn pri bestoj kaj ilia natura ĉirkaŭaĵo kaj interrete peras tiujn ankaŭ al mia ekrano. Mia preferata bildo venas el nesto de fiŝaglo en la sudokcidento de Finnlando. Tie la fotilo nuntempe funkcias la tutan jaron, ankaŭ kiam la birdoj forestas en Afriko. Multaj TTT-fotiloj pri birdoj estas instalitaj en malvastaj nestoj, kaj oni vidas nur la kovantan birdon kaj poste la vivon de la birdidetoj. Tio povas esti ege interesa, sed min allogas ankaŭ la vasta insulara pejzaĝo.

Korniko observas la ĉirkaŭon el agla vidpunkto. Klare videblas, ke jam degelas la neĝo sur la mara glacio.



Fiŝagloj (Pandion haliaetus) kutimas konstrui sian neston sur la supro de granda, maljuna pino. La nesto estas amaso da sekiĝintaj branĉoj, kaj la birdoj ĉiujare aldonas novan materialon al la implikita bastonaro. Malnova nesto povas esti alta je du metroj, kaj nur fortika arbo kun horizontala etendaĵo ĉe la supro kapablas porti tian pezaĵon.

Mia amata nesto troviĝas en tre speciala loko sur la insulo Själö. Antaŭ multaj jaroj, paro de fiŝagloj trovis, ke navigacia signalturo estas taŭga fundamento por ilia nesto. La turo staras meze de fiŝoriĉa maro, kaj eble la birdoj alte taksas ankaŭ la vidon al la blua akvo kaj la insularo. Mi mem ŝatus vidi tian pejzaĝon el mia fenestro!


La vintro ankoraŭ ne volas cedi. Ree videblas neĝo sur la mara glacio kaj en la nesto. Sed printempo antaŭenmarŝas: en la malantaŭo jam tute malaperis glacio.


Antaŭ kelkaj jaroj, la Faka Altlernejo en Turku instalis interretajn fotilojn por observi la naturon en la ĉirkaŭa provinco, kaj unu el tiuj nun konstante rigardas la fiŝaglan neston. Estas du fotiloj: unu kun pli larĝa vido ankaŭ al la maro, unu montranta pli detale la neston. Vi trovas la fotilon ĉi tie: Aglofotilo de TurkuAMK. La bildo ŝanĝiĝas kelkajn fojojn en minuto. Vi povas zomi al proksima vido per musklako sur la vorto “Lähikuvaan”, supre de la paĝo.


En la aero nun vibras streĉa atendado


Lastan jaron malsukcesis la nestado de la fiŝagla paro ĉi tie, kaj ĝi forflugis jam frue. Nun la situacio estas streĉita, ĉar ekde la pasinta somero la neston vizitadas maragloj (blankvosta maraglo, Haliaeetus albicilla). Oni ne scias, kio okazos kiam la fiŝagloj revenos de sia vintra ĉasejo en Afriko. Tio okazos verŝajne en aprilo, eble eĉ pli frue, ĉar la maro jam nun kelkajn tagojn estas senglacia. La maragloj travintris en Finnlando, kaj ili estas grave pli grandaj ol fiŝagloj. Fiŝagloj manĝas nur fiŝojn, sed maragloj ankaŭ aliajn bestojn. Alia reta fotilo registris (en 2008), kiel maraglo kaptis kaj mortigis fiŝaglidon en ties nesto.

Maraglo blankvosta haltas por kelkaj minutoj. Ĉu ĝi esploras pri taŭga nestejo? Ĉu ĝin eble interesas la hejmo de fiŝaglo? Kio okazos, kiam la fiŝagloj revenos el Afriko? – La surmara glacio rapide degelas. Restas nur flosego meze de la golfo kaj iometo ĉe la bordoj.



Por havi ideon pri la eksterordinara mara-insula labirinto ĉirkaŭ la fiŝaglejo, rigardu ĉi tiun mapon – la nesto situas precize meze de la mapo, kaj la reta fotilo celas nordokcidenten. Vi povas zomi la mapon por vidi pli vastan areon aŭ male por detaligi ĝin.


Izolejo por la nekuraceblaj

La insulo Själö havas interesan historion. En la jaro 1619 oni fondis tie malsanulejon por lepruloj, kiuj vivis tie tute izolitaj. Post kiam la lasta leprulo mortis en 1785, venis aliaj pacientoj, kiujn la tiutempa mondo konsideris nesanigeblaj kaj izolendaj: la psike malsanaj, la “frenezuloj”. La funkciado de la insula kuracejo multe ŝanĝiĝis dum ĝia ekzisto, kaj ĝi estis fine malfondita en 1962. La Universitato de Turku nun havas tie Instituton por Esploroj pri la Insulara Maro. 

Densa nebulo kaj sunlumo.



Sur la bildoj montrataj de la nestofotilo, maldekstre sub la lunarka simbolo, neklare videblas eta ligna preĝejo konstruita en 1733 por la malsanulejo. Sur ties korto estas kruco starigita memore al la 633 lepruloj mortintaj sur la insulo.

En la fona malproksimo de la nestofoto videblas marvojo de Turku al Stokholmo, kaj eblas videti grandajn ŝipojn. Eble plej facile oni rimarkas la ŝipojn nokte, kiam la bildo estas tute nigra, kaj nur la ŝiplumoj videblas. Branĉojn de la nesto Intermite iom lumigas la porŝipa signala lampo, kiu situas sub la nesto. – La mallarĝajn, rifoplenajn marvojojn traveturis eĉ la plej grandaj krozoŝipoj en la mondo, nun plejparte zigzagantaj kun turistoj en la Kariba Maro. La ŝipegoj estis fakte konstruitaj en Turku kaj devis komenci sian unuan vojaĝon al la monda oceano preterpasante ankaŭ la iaman leprejon. 


***

Sur la mapo, se vi iom forzomas ĝin por rigardi pli vastan teritorion, videblas ankaŭ lingva limo: La insularo norde de Själö estas finnalingva, dum Själö mem kaj la suda insularo apartenas al la tradicie svedlingva parto de sudokcidenta Finnlando. Por multaj insuloj la mapo donas du nomojn, tiel ankaŭ Själö (svede) = Seili (finne). 


***


Bonvenon hejmen, agloj, jam ĉio ŝajnas preta! Fiŝagloj kutimas okupi saman neston dum pluraj jaroj. Post sia alveno ili riparos la neston. Tamen nenio estas certa en la naturo: eble la birdoj decidas elekti alian neston, eble ĉi tiun okupos maragloj, eble la fiŝagloj pereis dum la longa vojaĝo al kaj de Afriko – kiu scias. Mi povas nur atendi. – En sunbrilo la naturo aspektas jam preskaŭ somera, ĉar abundas pingloarboj kiuj verdas la tutan jaron.


La fotoj aldonitaj ĉi-tekste, kompreneble, ne estas faritaj de mi. Mi nur kaptis ilin surekrane el la retfotilo de la Faka Altlernejo en Turku. Multo pri la Insulara Maro, ankaŭ daŭra raportado pri observoj per la nestofotilo, troviĝas sur la paĝoj saaristomeri.info, plejparte en la finna sed ankaŭ svede kaj angle. 

En la teksto ĉi-supre mi menciis alian fotilon, kiu celas neston de fiŝaglo. Ĝi situas ĉ. 500 kilometrojn pli norde, sur la insulo Hailuoto, proksima al Oulu. Tie ankoraŭ nun regas vintro, ĉion kovras neĝo. La nesto sidas sur la supro de pino, kiu verŝajne kreskas sur marĉo (mi ne scias detalojn pri la loko). La tieaj ge-fiŝagloj pasintjare havis eĉ tri idojn, el kiuj unu iĝis viktimo de maraglo, kiu ĝin forportis kiel manĝaĵon por siaj propraj idoj. 
La du fotiloj ebligas kompari la almarŝadon de somero de sudo al nordo. Jam postmorgaŭ la tagoj estas pli longaj ĉi tie ol en pli sudaj landoj, kaj ju pli norda la loko, des pli longaj estas la tagoj. 


La fotoj pri ĉi tiu nesto estas kopiitaj el natureit.net/site/saaksikamera.php
La retejon posedas kaj la fotilon instalis la Faka Altlernejo en Turku.


--------------------------------
[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]

Komentoj 


  • Tjeri Mi estis en tiu insularo, serĉis ĉu videblas maraglo, kaj bedaŭrinde neniam vidis ĝin...


  • Harri Laine
    Dankon por la komento, Tjeri. Mi iam vidis maraglojn, sed nur per binoklo kaj de granda distanco. Mi mem ne tiam rekonis la birdojn (ŝajnis nur “granda birdo” al mi), sed ĉeestis profesiulo pri biologio, kiu certigis al mi, pri kio temis. Estas impona birdo, kaj mi vere surpriziĝis lundon, kiam hazarde subite aperis maraglo sur mia komputila ekraro (la kvara bildo ĉi-supre).


  • Harri Laine
    Mi korektis la tekston de la blogaĵo:

    La ligilo, kiun mi aldonis al la teksto, por vidi mapon pri Själö, misfunkciis. Ĝi montris tute alian lokon. Estis tre malfacile trovi la kaŭzon, sed finfine la afero klariĝis: en la longa adreso de la ĝusta mapo-paĝo aperis la litersinsekvo “c+x”, kaj la redaktilo de ipernity aŭtomate ŝanĝis ĝin al “ĉ”. Tio tute ŝanĝis la lokon. Do, se iu jam sekvis la ligilon kaj miris, kial la nesto troviĝas sur maro, bonvolu reprovi.

    Duan fojon korekto! La sistemo ipernity post kelka tempo aŭtomate refuŝis eĉ la korektitan retligilon: ree aperis tiu damna ĉ, kvankam la afero kelkan tempon funkciis tute glate. Do, io ne funkcias laŭorde ĉi tie. Mi kreis tute novan ligilon al la mapo, kontrolis ke ĝi ne enhavas sinsekvajn c kaj x, kaj esperas ke la ligilo ne plu estos fuŝita de ipernity.


  • Harri Laine
    En 2012 ŝajnas esti nova fotilo (malpli bona, mi opinias), kies adreso estas:

    www.balticseanow.info/en/Home/explore_0/webcameras_0/ospreynest.html.stx


2009-03-10

“Dokumentoj de la rezistado”

[Ĉi tion mi publikigis origine en la retejo Ipernity. Mi kopiis ĉi tien la foton kun ĉiuj komentoj.]






Dokumentoj de la rezistado 1933–1945
H. Theobald, Dokumentoj de la rezistado. Bildoj el la germana ilegala batalo kontraŭ la nazidiktaturo 1933–1945. 64 paĝoj, 15 x 23.5 cm. Eldonjaro ne indikita (la paperkvalito igas konjekti iun jaron postmilitan). Slipeto surgluita indikas presejon: Stader Zeitungs- und Verlags-Druckerei G.m.b.H., Stade/Elbe, Poststraße 11/13.


Komentoj

Milokula Kato
Devas esti interesa. Mi ne ŝatas la vorton "ilegala" : il+eg+ala?

Bernardo  respondis al Milokula Kato
Nu, kiel vi preferas diri?

Bernardo
Trovanto indikas "ĉ. 1950". Se ĝi estus aperinta inter milito-fino en majo 1945 kaj la fondo de FRG en majo 1949 ĝi devus surhavi noton pri pres- aŭ cenzur-permeso de la brita okupacia armeo, ĉar Stade (sudokcidente de Hamburgo, ĉe la rivero Elbo, hodiaŭ en Malsupra Saksio) tiam apartenis al la t.n. brita zono. Tiaj pres-permesoj ĉiam surhavis ankaŭ indikon de la cenzur-jaro. Ĉar ĝi tion ŝajne ne indikas, do probable post majo 1949 (?).

Vikipedio kontraŭe indikas "1948", sen ke oni scius kial. Laŭ iuj retpaĝoj ankaŭ ĉe Ulrich Lins "1948", sed en la originalo de "Danĝera Lingvo" mi ne trovis ĝin (vd. la ĉeĥan tradukon kaj serĉu je "rezistado"). Ĝi estas ankoraŭ havebla ĉe Internacia Esperanto-Instituto en Hago.

Ĉe tiu "Gazeta Eldonejo kaj Presejo de Stade" cetere aperis ankaŭ miniatura vortaro germana-esperanta de J[osef] Kühnel, 2-a eld. 1947. Pri H. Theobald (ĉu pseŭdonimo?) mi nenion plian scias. Mi ankaŭ ne scias, kiu estis la kapo malantaŭ la Esperanto-eldonaĵoj en Stader Zeitungs- und Verlags-Druckerei.

Ĉiukaze dankon pro la interesa dokumento.

2009-03-05

“Esenco kaj estonteco” en la Finna

[Ĉi tion mi publikigis origine en la retejo Ipernity. Mi kopiis ĉi tien la foton kun ĉiuj komentoj.]





“Esenco kaj estonteco”, finna, 1905
L. de Beaufront, Esperanto kansainvälisenä kielenä. (‘Esperanto kiel internacia lingvo’, en la finna), Eldonis H. Liipola, presejo Polytypos, Turku, 1905. 84 p.,12 x 19 cm, broŝurita. 

La libreto konsistas el la fama defendo kaj pravigo de Esperanto “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia” kun 77 paĝoj kaj 8-paĝa skizo pri la strukturo de la lingvo. Sur la kovrilo estas presite “verkis L. de Beaufront”. Kiel konate, la aŭtoro ne estas B. sed Zamenhof mem (sub la plumnomo Unuel), kaj la artikolo estis “legita (en formo iom ŝanĝita kaj mallongigita) de S-ro L. de Beaufront en la kongreso de l’Association Française pour l’Avancement des Sciences Parizo, 1900).” 

En la Originala Verkaro Dietterle konjektas, ke la tekston Z verkis eble komence de 1900. Ludovikito donas (1975, necerte) iom pli fruan daton: majo 1898. La esperanta teksto aperis en la unua eldono de la Fundamenta Krestomatio en 1903. Sufiĉe baldaŭ post tio aperis ĉi tiu finna traduko, kiu – laŭ teksto sur la kovrilo – estas eltiraĵo el la tagĵurnalo Turun Sanomat . Ĉu la esperanta teksto eble aperis presita jam antaŭ FK? Kiu trovos la originalon finnan en TS kaj raportos pri ĝi?


Komentoj

Bernardo
Dankon pro tiu malofta dokumento kaj viaj instruaj klarigoj, Harri. Ĉu la tradukinto estas indikita? Probable ne, ĉar ĝi ankaŭ mankas en la bibliografio de IEMW. Vi vere posedas enviinde "verdige" riĉan kolekton!

Harri Laine  respondis al Bernardo
Neniu tradukinto estas indikita. Krom Beaufront, la sola persona nomo en la libreto estas H. Liipola, la eldoninto. Tamen, sur la retpaĝoj de la Nacia Biblioteko estas donita ankaŭ nomo de tradukinto: Heikki Liipola. Tiu Heikki Liipola, laŭ la sama biblioteka katalogo, verkis interalie lernolibrojn pri librotenado. En la priparolata libreto troviĝas reklamo pri Esperanto-kursoj, pri kiuj oni petu informojn en "Librotena Oficejo de Turku”. Oni facile konjektas, verŝajne prave, ke pri ĉio en la libreto respondecis la sama H[eikki] Liipola. Mi ne scias, kiel la Nacia Biblioteko trovis, ke HL estas ankaŭ la tradukinto. Bibliotekaj katalogistoj ne kutimas fari necertajn konjektojn, sed ĉi-okaze ili do aldonis kaj la plenan antaŭnomon kaj la funkcion “tradukinto”.
antaŭ 8 jaroj. Adaptita en antaŭ 8 jaroj.

Tuomo Grundström
Ekzistas ankaŭ broŝuro aperinta en 1910-aj jaroj "Kansainvälisen kielen aate, sen rakenne ja tulevaisuus", se mia memoro ne trompas min - tian vidis. Ĉu vi konas? Ĉu la sama teksto?

Harri Laine  respondis al Tuomo Grundström
Mi memoras malklare, ke mi havas ankaŭ tiun broŝuron, sed mi ne trovas ĝin nun (mia terure malorda libraro!). La ĉi-supre bildigita libreto titolas la artikolon mem “Kansainvälinen kieli, sen aatteen luonne ja tulevaisuus”, kio ne tute samas kun la titolo donita de vi. Se mi iam trovos ankaŭ la alian broŝuron, mi publikigos bildon pri ĝi.

2009-03-03

Finna lernolibro frua

[Ĉi tion mi publikigis origine en la retejo Ipernity. Mi kopiis ĉi tien la foton kun ĉiuj komentoj.]




Finna lernolibro, 1908
T:ri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli esperanto. Kielioppi sekä esimerkki- ja harjoitussarja. (Esperanto, la internacia helplingvo de D-ro L. Zamenhof. Gramatiko kaj serio de ekzemploj kaj ekzercoj), en la finnan prilaboris Aug. Th. Laurén kaj K. J. T. Kuntzi. 3-a eldono, Gummerus, Jyväskylä, 1908. 85 paĝoj, bindita, 11.5 x 18 cm. Prezo 0.95 finnaj markoj.


Komentoj

Bernardo
Augustinus Th. LAURÉN (naskita en 1869 en Torpby en Eckerö, Alando, Finnlando; mortinta la 9-an de aprilo 1940 en Stockholm, Svedio) estis finna esperantisto kaj apotekisto. Li estis unue volapukisto, sed poste lernis esperanton. Li fariĝis farmaciisto en Turku kaj provisoro en Helsinki en 1896. Li loĝis en Oulu 1893-1895 kaj 1897-1898, kie li lernis esperanton pro instigo de Gösta Englund. La 21-an de aprilo 1899 li edziĝis kun Signe Englund, fratino de Gösta Englund en Oulu. Signe ankaŭ lernis esperanton. Temas eventuale pri la unua geedziĝo inter esperantistoj (tamen samnaciaj).

Ekde 1900 li loĝis en Jyväskylä kaj tie aperis en 1904 la unua vera lernolibro de esperanto por finnoj, kiun Augustinus Laurén verkis kune kun K.J.T. Kuntzi. Inter 1918 - 1939 Augustinus Laurén loĝis en Helsinki, sed post komenco de Vintra milito, li vojaĝis kun la edzino al Stockholm,. kie ili loĝis ĉe parencoj.

Harri Laine  respondis al Bernardo
Dankon por la aldonoj. La lernolibro estas kompilita el eksterlandaj fontoj (Zamenhof, Beaufront, Nylén). Sur la kovrilo, L. kaj K. modeste nomas sin “prilaborintoj”, ne verkintoj. La enhavo estas tamen bone adaptita por finnoj: estas detalaj klarigoj ekz. pri la artikolo kaj pri prepozicioj; ambaŭ estas malfacilaj fenomenoj por unulingva leganto. Ankaŭ tradukaj ekzercoj el la finna estas aldonitaj, sed ŝajnas, ke la plejmulto el la esperanta teksto estas rekte kopiita el aliaj fontoj.