Näytetään tekstit, joissa on tunniste nesto. Näytä kaikki tekstit
Näytetään tekstit, joissa on tunniste nesto. Näytä kaikki tekstit

2012-09-24

Fiŝaglejo lumas

En la jaro 2009 mi montris fotojn pri nesto de fiŝaglo en la insularo de sudokcidenta Finnlando (vidu la albumon “Aglejo” kaj la tiutemajn blogaĵojn). Tiuj bildoj ne estis miaj, sed nun mi havis okazon foti la nestolokon, iom malproksime.







Antaŭ ne longe mi vojaĝis per la granda ŝipo Viking Amorella, kiu veturas de Turku al Stokholmo. Subite mi konstatis: ha, tie ĝi estas!. Videblas du lumsignaloj, el kiuj la supra-dekstra situas en la turo, sur kiu nestas la fiŝaglo. En la foto, la du lumoj ne plu videblas rekte unu super la alia, ĉar la ŝipo jam traveturis la marvojon, por kiu la lampoj estas starigitaj. Ĝi jam turnis sin dekstren. – Mi devis iom atenti fotante, por ĝustamomente kapti ambaŭ intermitajn lumojn en unu foton.

La modernaj grandaj ŝipoj orientiĝas laŭ aliaj signaloj kaj ne necese bezonas la lumojn. – En la foto, la ŝipo probable troviĝas proksimume en la loko montrita sur ĉi tiu mapo. La nesto situas ĉe la orienta ekstremo de la insulo Själö/Seili, sudokcidente de la ŝipo.


2009-08-08

Lasta raporto pri miaj fiŝagloj

La fiŝagloj, pri kiuj mi raportis printempe, havis prosperan someron. Nur la teknikaj aparatoj, kiuj fotadis la intiman vivon de la birdoj, estis malpli bonsortaj, kaj la fluado de bildoj ĉesis por kelkaj semajnoj. Ni proksimiĝas al la lastaj momentoj, kiam eblas vidi la familiojn ĉe siaj nordaj loĝejoj, antaŭ la longa flugvojaĝo al Afriko.


En la sudokcidenta insularo

La nestofotilon en la suda insularo frapis fulmo fine de majo. Sekvis unumonata paŭzo kaj multa lamentado fare de birdoamantoj enamiĝintaj kun la insulara pejzaĝo. Kiam la idoj aĝis iom pli ol unu monaton, oni povis ringi ilin kaj ripari la fotilon. Tuj poste okazis io apenaŭ imagebla en la paca insularo: fosmaŝino estis ŝipe transportita por konstrulaboroj sur la insulo, kaj ĝi sukcesis rompi telefonan kablon kaj tiel efike tranĉi ankaŭ la vojon de la fotila signalo al la mondo. Tion oni riparis rapide, sed tuj poste aperis granda makulo sur la nestofotoj – plej verŝajne iu el la birdoj sukcesis plentrafe feki sur la vitran ŝirmilon de la fotilo.



Paĉjo kaj panjo fiŝaglo ankoraŭ iam-tiam vizitas la neston, eble por kontroli kion la idoj faras. 
(10 aŭgusto 2009, h. 11:49; © TurkuAMK)



La du fiŝaglidoj revenis por manĝi fiŝon, kiun la dekstra birdo bekas tenante la frandaĵon per siaj fingroj. Surmare, dekstre supre, videblas du velboatoj.

Mi ne scias, ĉu la gepatroj ankoraŭ alportas manĝaĵon, ĉu la junaj gefratoj jam mem fiŝas. Ĉiuokaze, ili nun devas rapide lerni sendepende vivi. La dorson kaj flugilojn de juna fiŝaglo ornamas helaj plumorandoj, kiuj donas al la tuta birdo blanke makulitan veston. Tiel oni ankoraŭ klare distingas ilin disde plenkreskuloj. (10 aŭgusto 2009, h. 13:57; © TurkuAMK)

Sed nun jam eblas klare observi la familian vivon. Sukcese kreskis ambaŭ eloviĝintoj, ili jam flugas kaj pasigas longan tempon ekster la nesto. Se vi bonŝancas, eblas ankoraŭ vidi ilin ĉi tie. La gejunuloj jam estas preskaŭ same grandaj kiel la plenkreskaj fiŝagloj, sed la koloroj de la plumaro plu distingas ilin. Vidu ĉi tie:

http://natureit.net/site/saaksikamera.php

En 2008 la nestado ĉi tie tute malsukcesis, kaj la birdoj forflugis jam en junio.

La norda nesto 

Ankaŭ la fotilo sur la insulo Hailuoto suferis pro fortoj de naturo. Ŝtormo preskaŭ renversis la stangon, kiu portas la fotilon, kaj okazis ankaŭ paneo en la reta servo. Sed nun jam eblas vidi, ke ĉiuj tri idoj bone kreskis, jam flugas kaj videble fartas same bone kiel la suda familio. La idoj eloviĝis inter la 9-a kaj 13-a de junio. Ili ricevis ringojn la 14-an de julio. Tiam oni ankaŭ pesis ilin: 1525 gramoj, 1350 g kaj 1600 g. La unua fiŝaglido ekflugis la 28-an de julio. Antaŭ unu jaro okazis murdo en la nesto: venis maraglo kaj mortigis unu fiŝaglidon, sed ĝis nun ĉio iris glate ĉi-jare.

Vidu la neston ĉi tie:

http://kotinetti.suomi.net/saaksi/index.php

Hodiaŭ jam la suno subiras en Hailuoto ĉirkaŭ la 22-a horo kaj leviĝas iom antaŭ la 5-a. Ĝis la aŭtuna tagnoktegaleco, la nokto ankoraŭ estas pli mallonga ol en lokoj pli sudaj.
Karaj gesinjoroj kaj gefraŭloj fiŝagloj, bonan vojaĝon al Afriko! 


* * *

POSTA NOTO ALDONITA LA 10-AN DE AŬGUSTO 

En diskuto pri sia blogaĵo de la 10 de aŭgusto, Bernhard prezentis interesan konjekton, ke germanaj kaj finnaj fiŝagloj migras al Afriko tra malsamaj vojoj. Mi kopias ĉi-sube mian propran komenton pri la afero:

“La germanaj kaj finnaj fiŝagloj ja povas renkontiĝi, ĉar niaj birdoj elektas ĉu la okcidentan, ĉu la orientan vojon. Vidu ekz. mapon pri flugo de la fiŝaglo Pete, trans Gibraltaro. Ĝi travintris en Senegalo kaj verŝajne pereis printempe 2008 survoje hejmen. La flugo Finnlando–Senegalo estis 6393 km.

Sed la mondrekordon de fiŝagloj faris birdo nomita Harri (!) en 2002. En du monatoj ĝi flugis de Norda Finnlando, voje de Turkujo, Kipro kaj Egiptujo, al Sud-Afriko: 12 564 km en 57 tagoj. Vidu la mapojn sur la paĝo de Harri la Fiŝaglo (musklako sur mapo pligrandigas ĝin).

Krome, en la raportoj mi legis, ke iuj birdoj haltis por kelka tempo en regionoj ĉirkaŭ la germana-pola landlimo, verŝajne por ripozi kaj eble gustumi fiŝojn en la tieaj lagoj.

Mi ne scias, ĉu fiŝagloj iam elektas la vojon tra Italujo-Malto-Tunizio, popularan por iuj migrantaj birdoj. Eble tamen ne, ĉar tio kondukus ilin al Saharo, la plej malverŝajna estadejo por fiŝaglo.”


* * *

Miaj antaŭaj blogaĵoj pri la nestoj (ĉefe pri tiu en sudokcidenta Finnlando)
19 marto 2009; 3 aprilo 2009; 5 aprilo 2009; 6 aprilo 2009; 8 majo 2009; 1 junio 2009; 18 junio 2009.



-------------------------------- 

Noto 2017. Bedaŭrinde nun, post 8 jaroj, pluraj retligiloj jam ne funkcias. Novajn observojn pri satelite sekvataj birdoj oni povas (eble) trovi sur paĝoj de la Centra Muzeo pri Natursciencoj:
* Finna teksto https://www.luomus.fi/fi/satelliittisaakset
* Sveda teksto: http://www.luomus.fi/sv/satellitfiskgjusarna-i-satakunda
* Angla teksto: https://www.luomus.fi/en/finnish-satellite-ospreys


[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 


  • Tjeri
    Kelkaj traflugas Francion. Mi mem vidis unuelan en la Tuluza regiono en aŭgusto 1997. Ĝi restis kelkajn horojn ripozante ĉe la pinto de arbego.

    Ĉirkaŭ 60 paroj nestas en Francio, duono el ili en Korsiko.


  • Harri Laine respondis al Tjeri
    Interesa informo. Ankaŭ la mapo pri migrovojo de la fiŝaglo Pete (ligilo en la ĉi-supra artikolo) montras, ke ĝi traflugis Francujon. En Finnlando nestas pli ol 1000 paroj.

    La nombron de fiŝagloj en Eŭropo, dum la pasinta jarcento, malkreskigis la konataj fenomenoj: veneniĝo pro poluado, persekutado fare de homoj kaj malaperado de taŭgaj naturmedioj. Nun jam ŝajnas okazi iometa kreskado de la fiŝaglaro.

    Unu afero limiganta la nombron estas tio, ke mankas taŭgaj nestejoj: fiŝaglo preferas lokon altan, kun vasta vido ĉiuflanken, facile alflugeblan. Tio signifas plej ofte supron de alta arbo, kaj por tio ne taŭgas kia ajn arbo. Estu maljuna, fortika arbo, eble tia kies pinto jam mortis kaj iĝis kvazaŭ platformo por peza nesto kreskonta ĝis plurcent kilogramoj. Moderna arbarkulturo ne respektas tiajn arbojn. Eble tre utilus, se homoj pli multe konstruus, simile kiel por cikonioj, artefaritajn substrukturojn por fiŝagla nesto. La birdoj ŝajnas pretaj akcepti tiajn, kiel montras ankaŭ “mia” nesto sur porŝipa signalturo. En diversaj lokoj tia homhelpa nestado jam okazas.


  • Tjeri
    Mi ĵus vidis plenkreskulon meti fiŝon antaŭ junulon.  

  • Harri Laine
    Jes! Ŝajnas al mi, ke la alportita fiŝo estas senkapa. – Estas do klare, ke la idoj ankoraŭ estas servataj de la plenkreskuloj.

2009-04-05

Reveninta de Afriko!

Fiŝaglo hejmenflugis de Afriko! 



Hodiaŭ, la 5-an de aprilo, alvenis la unua fiŝaglo de sia vintrejo en Afriko.


Hodiaŭ oni vidis la unuan fiŝaglon ĉe la nesto. En la sama tago estis pluraj raportoj kaj pri maragloj kaj pri (unu sola) fiŝaglo. La agloamikoj intense observos, kio okazos dum la sekvaj semajnoj.

Ĝis nun oni ne vidis ringon ĉe piedo de iu el la agloj. Precipe multaj maragloj portas ringon, ĉar oni tre atente observas ilian nestadon kaj ringumas idojn jam en nesto. Antaŭ kelkaj jardekoj la maragloj preskaŭ formortis en Finnlando, sed nun ilia nombro iom post iom kreskas.

--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


Komentoj 

  • Tjeri Ĉu ĝi forpelis la maraglojn?


  • Harri Laine respondis al Tjeri Ĝis nun ne. Oni vidis hodiaŭ plurfoje kaj maraglojn kaj la (verŝajne unu saman) fiŝaglon en la nesto, sed oni ne vidis ian ajn renkontiĝon aŭ batalon de la du specoj. Povas esti, ke la fiŝaglo ankoraŭ atendas aŭ serĉas partneron, kaj nur poste klopodos defendi la neston. Oni ne scias. Io ajn povos okazi.

2009-04-03

Ĉu jam maragloj certas pri sia venko?

Noblaj aglomienoj



La maragloj ŝajnas jam certaj pri la afero: “Ĉi tio estas nun nia nesto.” – Kompatindaj fiŝagloj!

Post mia blogaĵo de la 19-a de marto pli kaj pli certiĝas, ke ĉi-jare la fiŝagloj perdos sian neston kaj ke ĝin okupos paro de maragloj. La fiŝagloj ankoraŭ ne videblis, ili verŝajne estas survoje de Afriko al la nordo. Hodiaŭ, la unuan fojon mi vidis samtempe paron de geagloj en la nesto: unu el ili kuŝas tie, la alia staras ĉe la rando kaj observadas la ĉirkaŭon. Unu horon ili jam tiel postenis, kaj ŝajnas konsideri la neston sia propra hejmo (se mi ĝuste interpretas la noblajn aglomienojn).

Se la situacio ne draste ŝanĝiĝos, la fiŝagloj, kiuj konstruis la neston, grave disreviĝos je sia reveno.
(Bildofonto: Fiŝaglofotilo de TurkuAMK) 

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity.]