2008-11-02

Fine de kloako (3)

La dua parto de fotoserio pri vizito en purigejo de kloaka akvo. La unuan parton trovu ĉe Fine de kloako (1) kaj la duan ĉe Fine de kloako (2),


Bakterioj laboras sub baŝoj 




La fina fazo de la puriga proceso okazas per biologia filtrado. Vivaĵoj aktivis jam en antaŭaj ŝtupoj de la proceso, sed la fina filtrado estas tre grava senazotigilo. Azoto havas fortan sterkan efikon, se oni ellasas ĝin en la maron. – La bakterio-basenojn de biologia filtrado kovras plasta tego.



Fina poluro 




Veziketoj pruvas, ke la bakteriaro agadas. La bakterioj, fiksitaj sur flosantaj perletoj de polistireno, transformas nitratojn (azothavajn kemiaĵojn en la akvo), tra pluraj ŝtupoj, en azoton, kiu estas normala atmosfera gaso. Krom la nitratojn (kiuj estas sterkaĵo, grava poluanto de akvoj), la bakterioj bezonas ankaŭ iometon da “trinkaĵo”, kaj pro tio oni devas aldoni metanolon.



Loĝejoj por bakterioj 




La bakterioj de la fina stadio de purigo vivas surface de polistirenaj perletoj. La purigota akvo fluas tra baseno plena de ĉi tiaj flosantaj bakterio-portiloj (en la baseno la plastglobetoj ne estas ĉi tiom dense pakitaj).



Kontrolado 




La basenejo de fina biologia filtrado estas ankaŭ plena de instrumentoj, kiuj kontrolas la kvaliton de la ellasota akvo: ĉu sukcesis la bakterioj, la aldonitaj kemiaĵoj kaj ĉiuj skrapiloj kaj sedimentigiloj? – Ĉi tiu aparato mezuras nitratojn, kiuj estas utila sterkaĵo por terkulturisto, sed malutila trofekundigilo en naturaj akvejoj.

Post la fina, “poluranta” laboro de la bakterioj la akvo estas sufiĉe pura por esti ellasata en la maron. Tunelo 17 kilometrojn longa kondukas la defluaĵon ĝis la vasta maro ekster la insularo antaŭ la urbo. Tie estas la fina malŝarĝejo de la akvo, kiu venis al la ĉefurbo el pura lago, tra 120-kilometra enroka tunelo.



Por krizo, 2. 




Sukuriloj, estingiloj, brankardoj, kaskoj...



Jubilea stratluko 





La urbo Helsinki festis sian 450-an jaron surstrate en la jaro 2000. 




Fino de la bildoserio Fine de kloako (1 – 3)

Fine de kloako (2)

La dua parto de fotoserio pri vizito en purigejo de kloaka akvo. La unuan parton trovu ĉi tie: Fine de kloako (1)


Proceso, ŝtupo 1 




La purigejo iam akceptas gastojn ankaŭ eksterlandajn, kaj ĉe kelkaj enirejoj troviĝas plurlingvaj informtabuloj pri la sekvaj instalaĵoj. Jen ni eniras la sekcion de unua sedimentigo kaj ŝlimodensigo. La partoj estas: 1. ŝlimdensiga konuso, 2. sedimentiga baseno, 3. ĉenskrapiloj por forigi ŝlimon, 4. feĉoforigilo.



Sedimentiga baseno 




La purigejo havas sep ĉi tiajn kavernojn kun sedimentigaj basenoj.



Feĉo 




Parto de la solidaĵoj en la akvo falas funden, parto flosas. Ambaŭ tipoj (ŝlimo kaj feĉo) estas forigataj en la sedimentigaj basenoj. La akvo trapasas ĉi tiun fazon en tri horoj kaj duono.



Aero aldonata 




En la aerada baseno oni blovas aeron en la akvon. Tio diserigas organikajn substancojn kaj oksidas azotajn kombinaĵojn. La partoj en la bildo estas 1. Flu-mezuriloj, 2. Aertuboj, 3. Surfundaj aeriloj (membranaj difuziloj), 4. vandoj, 5. kirliloj 6. sengasigujo.



Ŝaŭmanta proceso 




Surface de la aerada baseno videblas, ke aero estas blovata en la akvon.



Dua sedimentigo 




La dua sedimentigo okazas en 16 basenoj, kiujn la akvo malrapide (en 9 horoj) trafluas. En la baseno estas 1. enigaj tuboj kaj flu-bremso, 2. ĉenskrapiloj, 3. defluiloj, 4. feĉoforigilo.



Jam akveca 




Ĉe la defluilo de la dua sedimentiga baseno la akvo jam aspektas akveca, ne plu nigra. La defluilo (kun sufiĉe klara akvo) estas meze kaj akvo fluas en ĝin de ambaŭ flankoj. Komence de nia marŝado tra la kavernoj ni ankoraŭ povis senti odoraĉon, sed iom post iom tio malaperis, kaj ĉe la finaj stadioj oni flaris nur normalan, malsekan aeron de kelo au kaverno.



Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (3)
* * *

Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (2)

Fine de kloako (1)

La unua parto de fotoserio pri vizito en purigejo de kloaka akvo. Por enkonduko, legu la blogaĵon La alia fino de kloako.


En rokon 



Granda tunelo kondukas nin al la subtera mondo de la puriga proceso. Se ĉio okazus surtere, la purigejo bezonus eble 30-hektaran terenon. En roko estas stabila medio, kiun ne ĝenas frosto, varmego. pluvo aŭ aliaj kapricoj de vetero. La purigejo pretiĝis en 1994 kaj anstataŭas 11 surterajn instalaĵojn. (Mia blogaĵo pri la afero: “La alia fino de kloako”.)



Mapo de labirinto 




Vizitantoj staras antaŭ mapo de la subtera mondo.




Komenco 




La akvo venanta el kloakoj similas al nigra supo. Neforta odoro de kloakaĵo ŝvebas en la aero, kaj iuj vizitantoj fingre pinĉas sian nazon. La vertikala surfaco nigra estas parto de granda kribrokrado, kiu haltigas la plej grandajn objektojn alportatajn de akvo. Aŭtomata kombilego daŭre senrubigas la kradon forprenante tro grandajn pecojn el la proceso. – Meznombre fluas tri kubmetroj (3000 litroj) da kloaka akvo en sekundo.




Kombilego 





Kombilego de kribrokrado levas rubon sur transportan bendon. Subtere troviĝas kvar enfluo-tuboj por kloaka akvo, ĉiu havas similan kribrokradon.




Forkribritaĵo 




Jen rezultoj el la unua ŝtupo de purigado. La kombilego ŝovis la kribrorubon sur transportan bendon.




Ĉio eblas 




La kloakoj transportas ĉion, kion homoj forgargaras tra diversaj defluaj truoj. La plej granda hejma defluilo kutime troviĝas en necesseĝo: ĝi kapablas gluti pugne grandajn objektojn. La kloakistoj diras, ke en la akvo videblas la tuta spektro de homa vivo. Ne maloftas ĉiaj higieniloj kaj tualetiloj, inkluzive de bebaj vindaĵoj, sed oni trovadas ankaŭ infanludilojn kaj aliajn plastaĵojn, ĉian pakmaterialon, sufiĉe grandajn ostojn, falsajn dentarojn, vestaĵojn kaj bulojn de solidiĝinta graso. Jen videblas, se mi ĝuste interpretas, ĉefe papero, plasto kaj folioj de arboj. – En la grandaj kloaktuneloj ĉio fluas glate, sed eĉ negrandaj objektoj povas kroĉiĝi en anguloj de endomaj tuboj, kaj kaŭzi ŝtopiĝojn multekostajn. Tial la kloakistoj tre malkonsilas ĵeti solidaĵojn en defluilojn kaj forte rekomendas uzi necesseĝon nur por la natura eligaĵo kun tiucela papero. Sed homoj malobeemas.




Por krizo 




Se vi volas bani vin en baseno de kloaka akvo, ne forgesu poste duŝi vin! Por tio troviĝas ĉi tiu duŝilo por krizaj okazoj.


Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (2)


Komentoj


  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Ĉu sube estas la pedalo, kiu funkciigas ĝin?..

  • Harri Laine
    Verŝajne jes, mi ne studis la funkciigo-metodon, kaj la foto ne montras sufiĉe bone la detalojn. Mi pensas, ke ankaŭ tiro je la manilo supre pendanta donas bonan duŝon. Oni ne bezonu halti por legi longan instrukcion pri uzo: kion ajn oni faras, rapide elŝprucu pura akvo.


* * * 

Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (2)

La alia fino de kloako

La urbo Helsinki kaj ĝia ĉirkaŭaĵo havas pli ol milionon da loĝantoj. Ili konsumas multe da akvo, ete etan parton el tio por trinki, pli multe por sin bani kaj siajn aĵojn lavi, por akvi la ĝardenojn kaj por vivteni industrion. La akvo fluanta el niaj kranoj estas klara kaj pura kaj eĉ bongusta, sed kien ĝi poste malaperas? Nu jes, se mi akvas florojn en mia ĝardeno, ĝi restas tie, enteriĝas aŭ fine vaporiĝas, sed la plejmulto forgargariĝas en la misterajn truojn en lavujoj, surplanke en la duŝejo, en necesejo, ĉie.

Mi volis ekscii, kaj antaŭ ne longe prezentiĝis eblo. Okazis la evento Malferma Urbo en Helsinki, kio signifas malfermiĝon de pordoj, kiujn ordinara urbano normale trovas fermitaj aŭ eble simple ne allogaj, kvankam estas multo interesa malantaŭe. Mi elektis viziti la purigejon de kloaka akvo, kiu situas en la kvartalo Viikinmäki, subtere, en granda roka kavernaro.



La purigejo en Viikinmäki estas unu el la du traktejoj de kloaka akvo en la ĉefurba regiono. Ĝi servas preskaŭ unu milionon da loĝantoj kaj lokan industrion. Post la puriga proceso, la akvo trairas tunelon longan je 17 kilometroj por esti ellasita marfunden en la Finna Golfo. Ĉiujare la purigejo traktas ĉ. cent milionojn da kubmetroj da kloaka akvo, tio estas meznombre tri kubmetroj en sekundo.

La pura akvo, kiun Helsinkiano englasigas el sia hejma krano por sensoifigi sin, venas el la tre pura lago Päijänne, tra 120-kilometra enroka tunelo. La homoj ĝin utiligas por plej diversaj celoj, miksas ĝin kun plej diversaj ellasaĵoj kaj fine kolektas en ĉi tiun subteran traktejon. La akvo, ĉe sia ekveturo el Päijänne, jam estas trinkebla, kvankam oni iomete ĝin plufiltras kaj ĝustigas la acidecon antaŭ ol enigi ĝin en la urban tubaron.

Tra la kloakakva purigejo homoj tamen ne redonas al la naturo same bonkvalitan akvon, kiel estis la krudaĵo el la lago. Teknike, oni povus eĉ produkti trinkeblan akvon el la kloakaĵo, sed oni kontentiĝas je nur relativa purigo, forigante precipe ĉion solidan kaj la plejparton de azoto kaj fosforo, la ĉefaj sterkaĵoj. Dum la akvo fluas en la Finnan Golfon, la solidaĵoj kribritaj kaj koncentritaj el la akvo plejparte iras al granda kompoŝtejo, kiu faras el ili humon por uzo kiel grundopliboniga materialo. Tamen, certa parto el ĉio, ekzemple falsdentaroj, poŝtelefonoj, kondomoj, ŝtrumpoj kaj aliaj okazaj trovaĵoj forkombitaj ĉe la unua kribrilo, estas transportata al forĵetejo.

Dankon al Helsingin Vesi (la publika akvoprizorga entrepreno de la urbo Helsinki) por la malofta eblo konatiĝi kun ilia subtera mondo. Eble alian fojon mi havos okazon vidi la pli brilan flankon de ilia laboro, la instalaĵojn por pura akvo, kie komenciĝas la vojo de la akvo tra la tubolabirinto urba al ĉies hejmaj kranoj.

Bildojn pri la purigejo vidu en la albumo Fine de kloako aŭ simple komencu la rigardadon per la ĉi-supra bildo.

[La fotoj, kiuj origine aperis en albumo “Fine de kloako”,  estas aldonitaj kiel la sekvaj, samdataj eroj en ĉi tiu blogo. Komencu ĉi tie: Fine de kloako (1).

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]



  • Katalin Kovats
    Dankon, Harri pro la interesa temo kaj bone verkita artikolo. Ĝin mi povus imagi en nia rubriko Monda Mozaiko. ĉu vi konas ĝin?
    www.edukado.net/pagina/Monda+Mozaiko/11852/


  • Harri Laine
    Mi hontas konfesi, ke mi ne konas Mondan Mozaikon, kaj ankaŭ ne scias kiel la artikolo taŭgus por tia forumo. Sed mi iom (kaŝe) rigardos, kio estas tie.


  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Ĉu la lokoj tre fiodoris?..


  • Vjaĉeslav Slavik Iva… aldonis 
    Mi jam tralegis subskribojn de la fotoj, vi tie mencias. Estas tre interesa raporto, vere.


2008-09-29

Allogi per malfacila prononco

“Se estas malfacile elparoli [la stratnomon] Nordenskiöldinkatu, ja troviĝas ankaŭ aliaj stadionoj.” La glacihokea societo HIFK en Helsinki daŭrigas sian lingvorilatan reklamserion. Amiko Slavik Ivanov el Sankt-Peterburgo, kiu vizitis la ĉefurbon de Finnlando en aŭgusto, okaze fotis unu antaŭan afiŝon, kiu elstarigis la identeco-krean funkcion de loka slango (urbana ĵargono).

“Se estas malfacile prononci [la stratnomon] Nordenskiöldinkatu, ja troviĝas ankaŭ aliaj stadionoj.” La koloroj de la glacihokea societo HIFK okulfrapas el surstrata reklama afiŝo. (Vidu mian blogaĵon Allogi per malfacila prononco). – (La finna teksto: "Jos Nordenskiöldinkadun lausuminen tuottaa vaikeuksia, onhan niitä muitakin halleja.")





La hokeistoj ŝercas per la nomo de la strato, apud kiu staras ilia hejma stadiono, la Glacia Halo en Helsinki. Nordenskiöldinkatu, strato de Nordenskiöld, estas iom langorompa (aparte pro sia nefinna literumo) por parolanto de la finna lingvo, sed kompreneble denaska ĉefurbano havas sian manieron prononci. Kio estas la mesaĝo de la reklamisto (krom, kompreneble, altiri atenton al HIFK en amuza maniero)? Eble li volas diri: “Se vi estas denaska urbano, vi estas unu el ‘ni’. Se ne, venu kaj lernu esti unu el ‘ni’.”

Jen, maldekstre, la foto de Slavik, kiu igis min atenti pri la reklamoj. Lige kun tiu bildo, okazis iom da komentado.

Sed kiel oni fakte, en la praktiko, prononcas la nomon Nordenskiöld? Mi ne faris surstratan enketon, sed kredeble finnalingvulo (do tia, kiu entute konas la nomon de N. aŭ de la strato) kutime prononcas ĝin, kvazaŭ ĝi estus skribita Nuurdensöld ['nu:rdensøld]. Strange, mi nek scias nek trovis ian mallongigon aŭ aliformigon de la nomo en la urba slango, kiu estas riĉa je tiaj adaptaĵoj. La nomo de la famulo estas svedlingva, kaj la prononco en la finnlanda sveda lingvo estas ['nu:rdenʃøld], kun ŝ-sono anstataŭ la plene finneca s. En Svedujo (kie oni apenaŭ scias, kiel ĝuste prononci la svedan lingvon), oni tute forfaligas la r-sonon kaj anstataŭe suprentiras la langopinton eldirante la sonon d, post la sono n elbuŝigas strangan miksaĵon de ŝ, ĥ kaj h anstataŭ la simpla ŝ-sono, iom alikolorigas la vokalojn kaj, por kroni la tuton, aldonas siaspecan melodion. – Se vi demandas min, kiel prononci la nomon en Esperanto, per niaj simplaj sonoj, mi rekomendus diri kvazaŭ ĝi estus skribita Nurdenŝold.

A. E. Nordenskiöld (1832–1901) estis finna geologo kaj esplorvojaĝisto. Pro siaj politikaj opinioj, kiuj ne plaĉis al la rusaj aŭtoritatoj, li ne povis resti en Finnlando. Jam 26-jara li transloĝiĝis al Svedujo, kie li faris brilan karieron. Lia plej fama faro estas la traveturo de la Nordorienta Marvojo, kiun li faris en la 1878-a jaro. La epiteto “Nordorienta”, kompreneble, spegulas vidpunkton de Eŭropo kaj Atlantiko; oni nomas ĝin ankaŭ simple la Norda Marvojo.

Dum sia vivo, Nordenskiöld kolektis imponan maparon, kun valoraj ekzempleroj de frua map-arto. La eksterordinare riĉa mapkolekto (paĝoj de Unesko france kaj angle) nun troviĝas en la Nacia Biblioteko de Finnlando (finne, svede, angle).

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


  • Jens S. Larsen 
    Al Ĉeĥoslovakoj kaj Jugoslavoj la prononco de "Nordenskiöld" ne prezentas problemon; ili simple ellasas la problemajn vokalojn: Nrdenŝld.
  •  Harri Laine respondis al Jens S. Larsen 
    Jes tiuj lingvoj estas tiom pli simplaj. Plenan perfektecon ili atingas ekzemple en la urbonomo Brno, kiu eĉ jam havas la bezonatan esperantan finaĵon. Mi iam vizitis Brnon, sed ne parolis Esperanton kun iu Brnano.
  • Vjaĉeslav Slavik Iva… 
    Interesa daŭrigo, dankon! Restinte por aŭtuna tempopasigo en Bulgario, mi sentas min nature iom forŝirita de la finna kaj ĝia daŭra lernado, sed ja la intereso restas. Mi ĉiam kun plezuro legas vian blogon; ĝi reprezentas por mi ian idealon de E-lingva blogo. Se iu demandus min "ĉu ekzistas almenaŭ unu kvalita blogo en Esperanto?", mi plej unue montrus la vian.

    Saluton al vi kaj al la komunaj konatoj, ankaŭ de Maŝa :)
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva… 
    Dankon, sed bonvolu ne tiel laŭdi mian blogon. Iu povus preni vin serioze. Aŭ eble mi fondu fan-klubon kaj postulu membrokotizon ankaŭ de vi.– Mi tutkore reciprokas la salutojn.
  • Vladimír Türk*
    Karaj Jens kaj Harri, sen senti min ofendita, mi vere volus scii, kiel bone vi scias la ĉeĥan, la slovakan (ĉar vere ne temas ambaŭnacie pri la sama lingvo) kaj lingvojn uzatajn en la estinta Jugoslavio. "Nordenskiöld" mi kapablas prononci kiel "Nordenskiöld". Mi ne scias, ĉu en la finna "S" indas legi kiel "Ŝ", ced certe tio eblas. Tiam mi kapablas prononci "Nordenŝkiöld". Ankaŭ la fonemon "ö" mi kapablas prononci, ĝi ofte aperas en ĉeĥaj germandevenaj familiaj nomoj. Rekompence: ĉu vi kapablas bone prononci nian fonemon "Ř"? Komparu vian prononcon ekz. en: eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:B%C5%99etislav_la_1-a.ogg . Por precizigi, eĉ ne slovakoj kapablas prononci ĝin sen pena lernado.
  • Harri Laine respondis al Vladimír Türk*
    Mi nenion diris pri mia kapablo prononci ĉeĥajn nomojn nek pri eventualaj malfaciloj spertataj de alilingvanoj. Mi ankaŭ ne volis diri, ke Nordenskiöld estas aparte malfacila aŭ facila vorto. Estis simple mia rakonto pri unu maniero utiligi ĵargonon kaj (realajn aŭ imagajn) lingvajn malfacilaĵojn en komerca reklamo. Certe ordinara preterpasanto ne simile analizas la aferon kiel mi faris. La afero ankaŭ ne havis iajn ajn internaciajn aludojn, estas ŝercado en unu urba medio, “inter ni”. – Prononco de la nomo Nordenskiöld, skribite laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto, estas proksimume ['nuːrdenʃøld] (en Finnlando) aŭ ['nuːɖənɧøld] en Svedujo (sen indiko pri prononcmelodio; ankaŭ multo dependas de la parolanto). En flua esperanta parolo mi rekomendas forte adapti la elparolon al la natura esperanta sonstoko, ekz. kiel mi sugestis en la artikolo.
  • Vladimír Türk*

    P
    ardonu, mian atenton allogis ĉefe la mencio pri Ĉeĥoslovakoj kaj ties maniero ellasi vokalojn. Mi ne konscias pri tio.
  • Jens S. Larsen respondis al Vladimír Türk* 
    Miaflanke estis nura ŝerco (mi devus esti aldoninta ridetulon) . Mi scivolis kiel Harri reagos al ĝi, kaj li brile sukcesis. :-)
  • Harri Laine respondis al Jens S. Larsen

    Dankon, Jens, por la laŭda komento. Kiam mia pretiĝanta scienca artikolo “Esperantaj aspektoj de Brno” estos publikigita, vi tie trovos dankon ankaŭ al vi, la inspirinto de tiuj gravaj malkovroj.

2008-09-26

Fungoj, insektoj kaj alio (5)

Okazaj observoj dum unu ekskurso en Finnlanda arbaro, kvina parto.  La antaŭa parto estas estas ĉi tie: Fungoj, insektoj kaj alio (4)



Postrikoltaĵo 


Veninte hejmen mi sentas, ke jukas mia kapo. Ĉu iu tiklas kaj moviĝas tie? Ho jes, jen cervomuŝo. Ĝi volis trafi alkon, aŭ eble cervon, sed ĝi ne estas tre distingo-kapabla. Ĝi nur celas ion varman kaj moviĝantan kaj tiel povas trafi homon.

Plej ofte cervomuŝo, kiu flugis sur homon, nur rampas en la vestaĵoj aŭ hararoj kaj povas malplaĉe tikli. Sed ĝi tamen iam ankaŭ pikas kaj iom gustumas la sangon. Ĉar homa sango ne taŭgas por ĝi, okazas vera insekta tragedio: Trovinte varmasangan beston, sidante meze de ties haroj, ĝi instinkte forfaligas la flugilojn. Same ĝi faras trafinte homon. Post tio ĝi jam ne kapablas forflugi por trovi pli konvenan sangodonanton. Forĵeti la flugilojn estas utila ago, kiam la muŝo troviĝas en felo de ĝusta besto: ĝi neniam plu bezonos flugi, ĉar la tutan reston de sia vivo ĝi pasigos sur ties harplena haŭto, kaj flugiloj nur malfaciligus moviĝadon en la vilo. Sed, se ĝi elektis malĝustan beston, ekzemple homon, ĝi estas simple kondamnita morti, ĉu je malsato, ĉu je ies kruelaj manoj.

Cervomuŝo, Lipoptena cervi, apartenas al t.n. pediko-muŝoj. Ĝi vivas en mezvarmaj partoj de Eŭropo kaj Azio (laŭdire homo enkondukis ĝin ankaŭ en nordan Amerikon). Ĝi alvenis Finnlandon antaŭ pli ol 40 jaroj, de la sudoriento, kaj iom post iom disvastigis sian teritorion al la tuta lando. Ĝi estas pli ĝenaĵo ol danĝeraĵo kaj troviĝas iam abunde en arbaroj kie vivas alkoj kaj cervoj. Mi fotis ĝin nur post kiam ĝi forĵetis siajn flugilojn. Por foto pri flugilhava cervomuŝo, vidu ekz, en Vikipedia artikolo



Ĝi naĝas! 


Je la kukolo, ĝi eĉ kapablas naĝi! La cervomuŝoj estas legende malfacile mortigeblaj. Simple premi ilin inter du fingroj, kiel oni mortigus kulon aŭ dom-muŝon, nur ŝajnas plivigligi la besteton. Ĝia korpo estas iel risorteca kaj la kitina “haŭto” estas kirase fortika. Do, mi simple ĵetis la tiklan insekton en necesseĝon kaj gargaris tiun. Sed ne, la insekto ne malaperis. Eĉ post la ŝprucego ĝi plu flosis kaj gaje (?) ĉirkaŭnaĝis en la pelvo.



Jam portitaj hejmen 


Ne multego, sed estis plezuro flaradi la odoron de aŭtuna arbaro, dum ĉirkaŭ unu horo . La korbo estas tipa manlaboraĵo farita el lignobendoj, longaj rabote eltranĉitaj lamenoj. Tre oportuna por kolekti fungojn kaj, kiel vi vidas, ankaŭ kiel tenilo por tranĉilo.



Rikoltaĵo 


Jen la fruktoj de eta promenado. Kontrolitaj pri larvoj kaj purigitaj, ili nur atendas konsumadon.


Jam sekaj 


Estas tre facile sekigi funelkantarelojn. Ofte sufiĉas lasi ilin kuŝi en seka ĉambro, disigitaj, por kelkaj tagoj. Dum la sekiĝo la pezo dekoniĝas. Sekfungoj bone konserviĝas en zorge fermita ujo. Por ŝpari je volumeno, oni simple pecetigu la fungojn: sub premo ili krake frakasiĝas. – Ne ĉiaj fungoj taŭgas por sekigo: iuj iĝas ledecaj, ĉe aliaj ŝanĝiĝas la gusto.



Vakcinioj favorpreze 


Jen aldono al mia ĵusa albumo “Fungoj, insektoj kaj alio”, kie mi parolis ankaŭ pri vakcinioj. Loka butiko ofertis hieraŭ (27 sep 2008) ruĝajn vakciniojn: 5 kilogramoj kostas 19.95 eŭrojn. La butiko aldonas, ke estas finnaj beroj. La aliaj “favorprezaj” specialaĵoj de la tago estis akvomelonoj (69 cendo/kg) kaj bova femuraĵo (6.99 eŭroj/kg).



Aŭtuno antaŭeniras 


Preskaŭ unu monato pasis post mia antaŭa foto pri ĉi tiu korta sorpujo. Jam tute forfalis la folioj kaj ĵus vizitis la arbon svarmo da turdoj, kiuj rapide senberigis ĝin. Komparu kun la antaŭa bildo de la 21-a de septembro:






Fungoj, insektoj kaj alio (4)

Okazaj observoj dum unu ekskurso en Finnlanda arbaro, tria parto.  La antaŭa parto estas estas ĉi tie: Fungoj, insektoj kaj alio (3)


Necesejo 2 


Ĉi tion ne faris melo. Verŝajne estis alko...




Migrinta ŝtonego 


La glacia epoko movis eĉ ŝtonblokegojn. Fine ĉio fordegelis kaj la ŝtonego restis senmova, post eble plurcent-kilometra vojaĝo. Ĉi tiu migrobloko estas ĉ. kvin metrojn alta.




Ruĝaj vakcinioj 


Beroj de ruĝa vakcinio, 5- ĝis 10-milimetraj, estas unu el la gravaj naturproduktoj de niaj arbaroj, Ili maturiĝas en septembro, ie eĉ pli frue. La acidaj beroj (oni ofte aldonas sukeron) bongustigas diversajn pladojn kaj estas facile konserveblaj. Tradicie oni simple konservis ilin iom dispremitaj en sia propra suko, en granda vazo metita en kelon aŭ alian malvarman lokon. La beroj enhavas sufiĉe da naturaj, konservaj acidoj por malhelpi ŝimojn kaj alian biologian difekton. Nun oni povas konservi ilin en hejma frostujo aŭ simple aĉeti ilin frostaj.

Ruĝa vakcinio Vaccinium vitis-idaea, kreskas sovaĝe en tuta Finnlando kaj vaste en la plej nordaj arbaroj de la mondo. Estas enigme, kial Karolo Lineo (Carl von Linné, Carolus Linnaeus), la fondinto de la scienca klasado kaj nomado de bestoj kaj kreskaĵoj, elektis nomi ĉi tiun nordan beron vitis-idaea, “vinberujo de Monto Ida”. Eblas elekti el du “Montoj Ida”, unu en nuna Grekujo, alia en Turkujo, sed verŝajne sur neniu el tiuj du montoj kreskas ruĝaj vakcinioj.




Cimo 


Iam oni renkontas bero-cimon. Eĉ se oni ne vidas la insekton mem, ĝian ĉeeston anoncas malplaĉa odoro. (Povas esti, ke ĉi tiu individuo estas ordinara bero-cimo Dolycoris baccarum, sed ekzistas multe da insektoj, ofte kun nur subtilaj diferencoj, kaj mi nur malbone konas ilin.)




Alkoj, timu! 


Rande de areo, kie arboj estis forhakitaj, oni bone vidas eĉ malproksimen,. Ĉi tio estas taŭga loko por ĉasista paf-turo. La alkoĉasa sezono komenciĝas la lastan sabaton en septembro kaj daŭras ĝis jarfino. Por ĉasi alkojn oni bezonas permesilon, kiu kostas 100 eŭrojn por plenkreska alko, 34 eŭrojn por alkido. Oni mortigas ĉiujare ĉ. 50 000 bestojn.




Eĉ ĉi tie 


Forirante mi rimarkas, ke ja eĉ ĉi tie, for de urba bruo, en la subvoja pasejo, aktivis la farbuloj, kies kreaĵoj kutime aperas en pli publikaj lokoj. Eble ili nur ekzercis sin por poste transiri al produktado pli videbla.




Kaliketoj 


Mi memoras, ke iam antaŭ multaj jaroj, EAF aranĝis konkurson pri tradukado el la finna lingvo en Esperanton. En la poezia branĉo premion (verŝajne la unuan) gajnis Terttu Tyynelä, kiu tradukis poemon de Helvi Juvonen, titolitan Pikarijäkälä. Ŝi elektis por la nomo la tradukon “Kalikolikeno”. Temas pri eta kreskaĵo, kies formo similas kalikon, trinkvazon. Troviĝas pluraj specoj, jen unu. Ĉi tiuj kaliketoj ne estas la plej tipe kaliko-formaj, sed vi vidas la esencon: ĉe la pinto ili havas kavaĵon, kie povas kolektiĝi guto da akvo. – Mi esperas, ke ie konserviĝis la traduko de Terttu.

* * *

Daŭrigo en “Fungoj, insektoj kaj alio (5)”.